Embaraso

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
La elfreĝo (Grabowski) Indekso : Embaraso (germana kanteto)
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
En la valo neĝa vento
Embaraso
elgermanigis Antoni GRABOWSKI

 Ich möchte dir wohl etwas sagen,
 Doch weiss ich leider selbst nicht was.

Al vi mi volus diri ion,
Sed kion, mem ne scias mi;
Kaj se vi min demandus tion,
Mi nur respondus tion ĉi:
   El tuta kor' mi amas vin,
   Nur sole vin, nur vin!

Se kanti kanton mi ekprovas
Al vi irantan, al la kor',
Mi sole unu vorton trovas
En la anim' je ĉiu hor':
   El tuta kor' mi amas vin,
   Nur sole vin, nur vin!

Mi volus skribi letereton,
Malkovrus mian koron ĝi;
Tro malfacile! nur vorteton
Mi skribas kaj ne scias pli:
   El tuta kor' mi amas vin,
   Nur sole vin, nur vin!