Saltu al enhavo

En Germanujo

El Vikifontaro
En Germanujo ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
En Germanujo.
Tri limerikoj.

Magistratano en Osnabruko
ne havis harojn sur sia nuko.
Sed ne ŝatante ĉi-tiun staton
li fine aĉetis surogaton,
kaj kovris la nukon per peruko.

Ĉarma knabino en Bremeno
promenas en la urba ĝardeno
Ŝi efektive ĝuas
kiam la ŝvito fluas,
ĉar ŝi promenas pro higieno.

Juna sinjoro en Stutgarto
naskiĝis la unuan de marto.
Post unu monato
li fariĝis akrobato,
tre lerta en sia arto.