En la ĉielo helega bluo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : En la ĉielo helega bluo
de Rosalía de Castro
Tradukita de Vikifontaro
El la libro Follas Novas (1884)

   En la ĉielo helega bluo;
En la grundo intensa verdo;
En la fundo de mia animo
Ĉio malluma, nigra.
   Kia gaja pilgrimado!
Kiaj ridadoj kaj ĝojo!...
Kaj dume miaj okuloj
Restas plenaj de larmoj.
   Kovritaj de verdo
Brilas la kampoj friskaj
Dum ĉi tiu amara galo
En mia kor' superfluas.