En la nokto

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Indekso : En la nokto
de Viktor Rydberg
Tradukita de Leander Tell
El: La Espero - n-ro 9, okt. 1913.

Ho, la lago, kiu kisis dormiĝantan
rozon de la bordo.
Estas nun silenta kaj la arbareto.
Dolĉe lumis sur la templetomonteto.
La vesperbrilo, ĝi paliĝis jam kviete
revadanta kaj trankvila.

El la maro iras nun silentaj steloj,
kaj silentaj staras
Nun la palmokronoj. - Ĉie la silento
Post ke en la mirtarbaro ĵus la vento
Dolĉe ekĝemetis kaj mortiĝis en trankvilo'
revadanta kaj trankvila.

Laca ondo malleviĝis sur kuŝejon de
la mola musko
Apud sia urnorando, dormiganta
Je la bruo de la fonto flueganta.
Jen, la brusto leviĝadas en la luno-­lumo,
revadanta kaj trankvila.

Dum ĝi vidas en revado ĉarma nun
la mondon kristalpuran De la nigra veo, kaj rigidiĝinta
Estas nun la tempofluo. Dormiĝinta
Sur la brako de la Ĉiopatro gi do estas
revadanta kaj trankvila.