En tia horo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Wiktor Elski

En tia horo[redakti]

En hor' de soleco, en karaj la horoj
Per ondo varmega en ar' rememoroj
Animon vizitas, parolas kun ĝi
Pri jam forpasinta.
En hor' de soleco, en tempo plej bela
Vizitas min ombro la ĉasta kaj hela,
El temp' de l'juneco ĝi venas al mi
Kun voĉ' sonortinta.
Kaj mi refreŝita ardantan ekflamon
Eksentas kaj koran ekĝuas balzamon.