Enciklopedio de Esperanto/Ŝirjaev Ivan Genadieviĉ

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
« Enciklopedio de Esperanto - Ŝ Enciklopedio de Esperanto  »
{{{{{STATUS}}}/Text}}
Por laŭpaĝa rigardo kaj komparo kun la uzitaj skanoj, bonvolu klaki la koncernan paĝonumeron (en angulecaj krampoj).

Ŝirjaev Ivan Genadieviĉ“ (ps. Ivan Malfeliĉulo), ruso, unue instr., de 1904 pastro vilaĝa en Vologda. Nask. 11 apr. 1877 en Vereteja, gub. Jaro­slavl, mortis 23 okt. 1933. Post lia morto 6 nov., 11 nov. kaj 1 dec. pastro K. M. Kolobaŝkin okazigis di-servojn en E je lia rememoro en la preĝejo de Lomigory. E-isto de 1895 kaj dum sia tuta vivo li seninterrompe uzis E-n. Partoprenis la lit. kon­kursojn de SFPE, „La Ondo de E“, Int. Floraj Ludoj, ktp. Kunlaboris al „L' E-iste“, „L. I.“, „La Lumo“, „La Ondo de E“, „Kataluna E-isto“, „L. M.“, ktp. Verkoj: „Sep rakontoj“, 1906; „La ciganino“, rakonto en brajla preso, 1907; „Tra la loko ensorĉita“, 1913, „Forta impreso“, 1914 kaj „Peko de Kain“, 1933, ĉiuj tri originalaj ra­kontoj. Gravaj tradukaĵoj restis en manuskripto: „Fratoj Karamazov“ de Dostojevskij, „Milito kaj paco“ de L. Tolstoj, „Liturgio“ laŭ la ordo de S. Johano Orbuŝulo. Al li apartenas an­kaŭ grava iniciato: dum daŭro de kelkaj jaroj ĝis majo 1930 li kompilis 2092 alfabete ordigitajn artikoletojn kaj artikolojn sub titolo „E-Enciklo­pedio“. Tiu ĉi laboraĵo fariĝis la kerno de la nuna Enciklopedio kaj pro siaj meritoj li ricevis la titolon „iniciatinto-ĉefredaktoro“.