Enciklopedio de Esperanto/Kongresoj Universalaj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
« Enciklopedio de Esperanto - K Enciklopedio de Esperanto  »
{{{{{STATUS}}}/Text}}
Por laŭpaĝa rigardo kaj komparo kun la uzitaj skanoj, bonvolu klaki la koncernan paĝonumeron (en angulecaj krampoj).

Kongresoj Universalaj. (UK). UK estas ĉiujare videbla pruvo de ekzisto kaj vigleco de E. El ĝi, E-isto, kiu ĉeestas, ĉerpas freŝigitan entuziasm­on, kaj plifortigon de la interna ideo, kiujn hejmen reveninta, li transdonas al siaj samideanoj; la unua kongreso, kiun ĉeestas nova E-isto, havigas al li neforgeseblajn impresojn. UK ankaŭ impresas forte la ne-E-istojn, kaj pro tio, konsistigas mirindan propaĝand­ilon.

I. Oficiala Organizo.

En la kongreso de Genève (1906), estis decidata: Krei konstantan komitaton de la kongresoj (KKK), konsistantan el Int. Orga­niza Komitato (OK), elektita de ĉiu kongreso por prepari la sekvantan; Loka Komitato, apudmetita al ĝi por difinita loka tasko; konstanta ĝenerala sekretariejo de la kongresoj, kiun disponas la OK.

En la kongreso de Cambridge (1907), estis akceptata Kongresa Regularo - ĝi difinas la personojn, kiuj povas partopreni la kongresojn, la celon de tiuj kongresoj, la temojn pri­parolotajn la konsiston de KKK, la estrarojn de la kongresoj.

En la kongreso de Dresden (1908), KKK estis reorganizata; ĝi enhavos kiel membrojn: du anojn de la OK de la antaŭa kongreso, du anojn de tiu de la nuna kongreso, du anojn de la venonta, unu prezidanton elektitan de la kongreso mem, unu ĝeneralan sekretarion, same elektitan.

Estis antaŭ aprobita fondo de Kongresa Kaso, kun la celo al­centrigi ĉiujn elspezojn rilatajn al la kongreso, enspezi la kotizojn, donac­ojn, subvenciojn, ktp. La loka komi­tato povas esti rajtigita de la KK por fari mem la elspezojn, aŭ parton de li. La profito lasita de antaŭaj kongresoj estas, laŭ decido de KKK, uzata por pagi eventualajn deficitojn aŭ konservata por helpi venontan kon­greson.

Laŭ la deziro esprimita de la 5-a kongreso (1909), estis kreata Int. Konsilantaro, por zorgi pri la fi­nancaj rimedoj de oficialaj Institucioj (Lingva Komitato kaj Konstanta Ko­mitato de la Kongresoj).

En 1911, laŭ propono de Z, estis decidita de la kongreso, ke partopre­ni en la kongresoj kaj en ĝiaj diskutoj havas la rajton ĉiu, kiu pagis la kotiz­on kaj submetiĝas al la kongresa re­gularo, sed rajton de voĉdono havas nur la regule elektitaj delegitoj de E-­istaj grupoj aŭ societoj. Tiuj rajtig­itaj delegitoj estis ankaŭ elekt­itaj en 1912 kaj 1913.

Laŭ la kontrakto de Helsinki (1922), la Int. Centra Komitato (ICK) decidas pri okazigo de la kongresoj, kaj komisias ilian organizon al Kon­stanta Kongresa Komisiono, kiu en­tenas du reprezentantojn de la ICK, du anojn de la loka komitato de la estinta kongreso, du de la estanta, kaj du kuratorojn de la Kongresa Kaso. La kontrakto ankaŭ difinas la komi­taton de la kongreso.

Laŭ Interkonsento de Kolonjo (1933), la nova UEA organi­zas la Kongresojn.

II. Aranĝoj, Festoj, Kunsid­oj, ktp.

La diversaj aranĝoj de kongreso es­tas ĉiam la samaj, kaj fakte fariĝas tradiciaj. Efektive eksperimento montris, ke ili estas plej taŭgaj por atingi la celon: laborigi la kongresanojn, sed ankaŭ distri ilin sufiĉe, por ke ili ne enuu, kaj ne tro, por ke ili ne estu tro lacaj por labori.

Urbo de Kongreso estas el­ektita de la ĵus antaŭa kongreso, laŭ propono de la loka grupo aŭ nacia so­cieto; invito devas ankaŭ esti farata de oficiala nacia aŭ urba institucio. KKK (kaj poste ICK) ekzamenas plie ĉu la E-istoj de la urbo estas sufiĉe multnombra) kaj agemaj por garantii sukceson, ĉar la organizo necesigas grandajn ag- kaj monrimedojn kaj lertan personaron.

La kongreso daŭras ok tagojn, de la monato de julio, aŭgusto aŭ septemb­ro. Antaŭ ĝi okazas kelkafoje antaŭkongreso en alia urbo, tra kiu devas vojaĝi multaj kongresanoj; an­kaŭ iafoje, postkongresoj okaz­as. Karavanoj estas organizitaj de privatuloj aŭ E-istaj societoj.

Laboro de la kongreso efektiviĝas en kunsidoj, kiujn povas kaj eĉ devas ĉeesti ĉiuj kongresanoj. La unua estas malferma kunsido, solena kaj, pro tio, impresa. En ĝi, oni aŭdas ĉefan paroladon, iam faritan de Z. mem, kaj poste de prez. de ICK, kaj saluton de reprezentantoj de kongres­anoj de ĉiu nacio; kaj fine de la de­legitoj de estraroj aŭ naciaj institucioj.

Dum kongreso okazas kunsidoj de la oficialaj institucioj de la movado; Lingva Komitato kaj Aka­demio, ICK, ktp. Estas la nura okazo, kiu permesas al la membroj de tiuj institucioj interkonatiĝi, kaj parole disk­uti la gravajn demandojn, kiujn ili de­vas solvi.

De 1922, la ĝenerala kunsido de UEA, okazas dum la UK.

Ankaŭ kunsidas la diversaj fakaj societoj, kiuj se eble, vizitas la samfakajn societojn de la urbo por propagandi. Diservoj estas farataj en la diversreligiaj preĝejoj.

Raportoj de la oficialaj in­stitucioj (Lingva Komitato, ICK), estas legataj, kaj laŭokaze aprobataj de la kongreso post diskutado. Ili estas publikigataj en broŝuro disdon­ata al la kongresanoj (Dokumentaro).

Tiuj lastaj ankaŭ ricevas diversajn dokumentojn, inter kiuj Kongresan libron, kiu entenas programon de la kongreso, kaj sciigojn pri la naciaj kutimoj kaj vidindaĵoj de ta urbo; Kongresan Gazeton, kiu aperas ĝenerale ĉiumonate antaŭ la kongreso.

Por distri la kongresanojn estas or­ganizitaj: interkonatiĝa vesp­ero, la unuan tagon, dum kiu kong­resanoj libere interparoladas; teatra prezentado de verko de nacia aŭtoro E-en tradukita kaj, se eble, lu­dita de naciaj aktoroj; Int. balo; kiun ĉeestas la kongresanoj en naciaj kostumoj; komuna festeno, tre malkara por ke ĉiuj povu ĉeesti; ĝe­nerala ekskurso, kiu daŭras unu tutan tagon, por viziti rimarkind­an vidindaĵon de la urbo aŭ ĉirkaŭ­aĵoj. Postkongresaj vojaĝoj estas organizitaj de privataj entrepren­oj tra la lando.

Akceptejo, aranĝita en taŭga domo, ricevas la kongresanojn tuj post ilia alveno; tie oni sciigas ilin pri loĝ­ejoj kaj oni donas al ili la dokument­ojn, pri kiuj ni parolis supre; ili ankaŭ trovas en ĝi vendejon de E-aĵoj, ekspozicion, ripozĉambron, poŝtoficejon, ktp.

III. Kongresoj.

I-a (1905) - Boulogne sur Mer (Francujo). (En l904 kelkaj anglaj kaj francaj samideanoj kunsidis, kaj la sukceso estis tiel granda, ke oni de­cidis kuniĝi denove la sekvantan jaron.) D-ro Z ĉeestis; neimagebla en­tuziasmo. Provizora starigado de Ling­va Komitato. Deklaracio pri difino de E-ismo. Unua prezento de la E-a fla­go. - 2-a (1906) - Genève (Svisujo). Definitiva starigado de L. K. Deklara­cio pri la neŭtraleco de la kongresoj. 3-a (1907). - Cambridge (Britujo). Organizata de tri E-istoj, kiuj alprenis la nomon: la trio por la tria; unua oficiala sukceso: la urbestro de Lon­dono publike aprobas E-n. - 4-a (t908) Dresden (Germanujo). Prezen­tado de Ifigenio de Goethe, tradukita de Z, ludita de la fama germana ak­toro Reicher kaj de lia filino, kiuj speciale por tiu okazo lernis E-n. - 5-a (1909) Barcelona. La unuan fojon ok­azis Floraj Ludoj imitataj de la kata­lunaj. - 6-a (1910) Washington (Uso­no). D-ro Z, malgraŭ sia malbona far­to, transiris Oceanon por ĝin ĉeesti. Prezidata de la direktoro de Paname­rika Oficejo; akcepto ĉe la ministro de Eksteraj aferoj de Usono. - 7-a (1911) Antverpeno (Belgujo). Ĉeestis la rajti­gitaj delegitoj de la E-istaro, elektitaj laŭ propono de Z mem. - 8-a (1912) Krakovo (Polujo). Z diris: „Tiu kongreso estas la lasta, ĉe kiu vi vidos min antaŭ vi; poste, se mi povas veni al vi, vi ĉiam vidos min inter vi.“ Kaj klarigis la kaŭzon de tiu decido. ­9-a (1913) Bern (Svisujo). - 10-a (1914) Parizo: ne okazis, kvankam tu­te organizita, pro la ĝenerala mobili­zado okazinta la tagon je kiu devis malfermiĝi la kongreso. - 11-a (1916) San Francisco (Usono). Pro la milito, la kongreso ne povis okazi en Edin­burgo (Britujo) kiel estis projektita; nur la usonaj samideanoj sukcesis ar­anĝi tutamerikan E-an kongreson kiu anstataŭis la dek-unuan. - 12-a (1920) Hago (Holando), kiu montris fidon de niaj holandaj samideanoj. - 13-a (1921) Prago (Ĉeĥoslovakujo); kom­enco de revivo de nia afero. - 14-a (1922) Helsinki (Finnlando); kontrak­to inter UEA kaj la naciaj societoj de propagando. La unuan fojon ŝtatestro, la prezidanto de la Finna Respubliko, oficiale akceptis la kongresanojn. ­15-a (1923) Nürnberg (Germanujo). ­16-a (1924) Wien (Aŭstrujo), entenis 3.600 kongresanojn, sed dank' al kriza valuto estis grava deficito malfacile kompensita de la tuta E-istaro. -17-a (1925) Genève (Svisujo). 18-a (1926) Edinburgo (Britujo) - 19-a (1927) Danzigo - 20-a (1928) Antverpeno (Belgujo) - 21-a (1929) Budapest (Hungarujo) - 22-a (1930) Oxford (Britujo) - 23-a (1931) Krakovo (Po­lujo) - 24-a (1932) Parizo - 25-a (1933) Köln (Germanujo). Jubilea Kongreso. - 26-a (1934) Stockholm (Svedujo). - 27-a (1935) Roma

ROLLET DE L'ISLE.

Noto. Pluaj detaloj pri la unuopaj UK-j en la laŭlandaj artikotoj. Krome aparta rubriketo pri ĉiu kongresurbo. Aliajn kongresojn v. Katolika movado, Laborista movado ktp.