Enciklopedio de Esperanto - Enkonduko

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search

I. VOLUMO

REDAKTIS :

L. KÖKÉNY kaj V. BLEIER

LA LINGVO-FAKON:

K. KALOCSAY

INICIATINTO-ĈEFREDAKTORO :

I. ŜIRJAEV

- UNUA ELDONO

1933

LITERATURA MONDO, BUDAPEST

KUNLABORANTARO[redakti]

Adams VU. G., Seattle (Usono).

Agricola G., Genčve

Arnessen Arne, Oslo

Atanasov D. Atanas, Sofia

Balkányi Pál, Budapest

Baranyai Imre, Budapest

Bastien Louis, Paris

Behrendt Arnold, Berlin

Bennemann Paul, Leipzig

Bruin Gerrit Panlus, Enschede (Ned.)

Batler Montagu Christie, London

Capdevila Eduard, Barcelona

Chavet Gabriel, Lille

Carreira Saldanha Jorge, Lisboa

Domingues Carlos, d-ro, Rio de Janeiro

Dreher Leopold, d-ro, Krakow

Facchi Gaetano, Brescia (It.)

Flageul Pierre, Issy (Franc.)

Friis Lorenz, Aabyhöj (Dan.)

Grosjean-Maupin Emile, Nice

Heilskov Christian, Aarhus (Dan.)

Indra Talivaldo, Riga

Isbrücker Julia, Den Haag

Johnson Wilfred B., Birmingham

Kamaryt Stanislav, d-ro, Bratislava

Karczag György, Budapest

Kawasaki Naokazu, Osaka

Kenn Won, d-ro, Canton

Kreuz Robert, Genčve

Kuwahara Tosihido, Osaka

Lappi Lauri Ilmari, Riistina (Finn.)

Nekrasov Nikolaj Vlad., Moskva

Nylén Paul, Stockholm

Ossaka Kenĵi, Tokio

Page William Main, Edinburgh

Pfeffer Emil, d-ro, Wien

Redondo Fernando, Madrid

Róbin Wilhelm, d-ro, Warszawa

Rollet de l' Isle M., Paris

Sakaria Hillar, Tallinn

Seppik Henrik, Tallinn

Simon Otto, Wien

Solzbacher Wilhelm, d-ro, Lŭcembourg-Eich

Stamatiadis Anakreon, d-ro, Athen

Stancliff Fenton, Acron, (Usono)

Stefanĉiĉ Jakob, d-ro, Beograd

Steiner Hugo, Wien

Stroele Georges, Neuchatel (Svis.)

Szilágyi Ferenc, d-ro, Budapest

Takács József, d-ro, Nagymaros

Tarnow Paul, Düsseldorf-Oberkassei

Thomson L. E. Pymble, (Aŭstralio)

Totsche Lajos, Budapest

Venture Alec, Mitcham (Brit.)

Waringhien Gaston, Lille

Wiesenfeld Edvardo, Warszawa

Zon Wigbertus van, Reusel (Ned.)


La lingvan fakon redaktis: K. Kalocsay, d-ro, Budapest.

VERKIS ARTIKOLOJN AŬ DONIS VALORAJN KONSILOJN:[redakti]

Azorin Francisco, Cordoba (Hisp.)

Baghy Gyula, Budapest

Banham Reginald, Melbourne

Bánó Miklós, d-ro, Budapest

Barcelo A. Juan, Palma de Mallorca

Berger Amalie, Wien

Butkus Vladas, Kaunas

Bünemann Oscar, Hamburg

Cachon Hector, Eaubonne (Franc.)

Cogen Léon, Ninove (Belg.)

Csutak Ferenc, Budapest

Cang Soktaj, Seoul (Koreujo)

Debronwere Gerard, Kortryk (Belg.)

Dresen Hilda, Tallinn Filliatre Petro, Paris

Filliâtre Roberto, Paris

Fischer Henriko, Bucuresti

Godek Ivo, Zagreb

Habert J., Oujda (Maroko)

Hájek Frantyŝek, Praha

Halka László, Budapest

Hübner Paul, Quedlinburg (Germ.)

Jagoda Mauricio, La Ceiba (Honduraso)

Johanson John, Stockholm

Klimas A., Kaunas

Krestahov Ivan H., Sofia

Kürsteiner Hans, Sankt Gallen (Svis.)

Laĥovicki Pinhas, Jerusalem

Lanti Eŭgeno, Paris

Litauer Józef, Warszawa

Major Jozefo, Kameoka (Jap.)

Marks Muto, (Jap.)

Mc. Cormick F. R. A., Dublin

Mihalik Jozsef, Budapest

Morariu Eugenia, Cluj (Rum.)

Morariu Tiberio, Örebro (Sved.)

Mudrak Walter, Wien Nebenzahl Karl, Wien

Nikolov Atanasov, Sevlievo (Bulg.)

Pino Andres, Valencia

Rodriguez M. C., Me^iko

Sepulveda Cuadra L. E. Santiago

Sidlovskaja M. (Rusl.)

Sindo-Seitaro, Osaka

Teuchner Paul, Leipzig

Weinhengst Hans, Wien

Yelland Ernest Edward, Aspremont (Franc.)

Yo^on Geo. H., Heswall (Brit.)

Zamenhof Lidja, Warszawa

Zauner Jozef, Timiŝoara (Rum.)

La nomoj de multaj helpantoj aŭ konsilantoj troviĝas ĉe fino de la artikoloj.

KLIŜOJN KAJ FOTOJN AFABLE PRUNTEDONIS:[redakti]

Universala Esperanto-Asocio, Geneve.

Int. Cseft-Instituto, Den Haag.

Internacia Esperanto-Muzeo, Wien.

Heroldo de Esperanto, Köln.

Brita Esperanto-Asocio, London.

Schuck, Fritz, Bremen

Ellersiek, Friedrich, Berlin

kaj multaj aliaj.

ANTAŬPAROLO[redakti]

"Manko en nia literaturo de informlibro, kie Esperantistoj, precipe kursgvidantoj kaj kursanoj, povus senpene kaj rapide trovi koncizajn kaj ĝustajn sciigojn, necesajn al ili pri kio ajn rilatanta al la Esperanto-movado, kie estus koncentrigitaj kaj eternigitaj biografiaj notoj pri kiel eble plej multaj memorindaj agantoj de la movado, kaj cet., igis min entrepreni tiun ĉi malfacilan taskon, al kies plenumo mi dediĉis tutajn jarojn da laborado." Tiujn vortojn ni legas en la antaŭparolo (apr. 1930) de Ivan Ŝirjaev, kiu en 1931 sendis sian laboraĵon al Literatura Mondo en sep malgrandaj kaj unu granda manskribitaj kajeroj. Tiu ĉi materialo estis la kerno kaj elirpunkto de la Enciklopedio de Esperanto kaj Ivan Ŝirjaev (mortinta en 1933), el kies artikoloj ni uzis multajn por la nova verko, fariĝis pro sia iniciato ĝia ĉefredaktoro. Estas dolore bedaŭrinde, ke li ne povis ĝisvivi la disbranĉiĝon de la arbo, kiu kreskis el la nobla semo de lia valora iniciato. Ni kredas, ke la verko ne malinde gardos lian karan memoron.

Dum la plivastigo de la Ŝirjaeva bazo, la celdifino multe plilarĝiĝis. En 1931 ni jam antaŭvidis ĉirkaŭ 440 paĝojn da teksto kun 3000 literoj paĝe kaj 200 paĝojn da bildmaterialo. La unua paŝo estis la varbo de kunlaborantoj. Pri ĝi ni tiom sukcesis, ke ni povas nomi la Enciklopedion la sola verko, pri kiu kunlaboris anoj de ĉiuj tendencoj en nia movado. Sed ĉi tiu sukceso samtempe pli kaj pli kreskigis la pagonombron, tiel ke post laboro de tri jaroj, la redaktoroj liveris al la eldonejo tekston por 640 paĝoj kun po 4200 presliteroj kaj bildmaterialon por ĉirkaŭe 300 paĝoj. - Pli ol la duoblon de la antaŭfiksita amplekso! - Dank' al tio, la verko nun estas ne nur simpla manlibro por elementaj bezonoj, sed verko taŭga ankaŭ por pli altaj pretendoj de propagandistoj, literaturistoj, lingvistikemuloj. Ĝi etendiĝis sur ĉiuj kampoj de la E-a vivo: movado, lingvo, literaturo.

Pri la grandega laboro de redakto orientu, ke la redaktoroj skribis dum tri jaroj plurajn milojn da leteroj (el kiuj cetere ne malgranda parto ne ricevis respondon), tiel ke por la afrankado de leteroj kaj cirkuleroj la eldonejo elspezis sume kaj ronde 800 frankojn svisajn.

Oni povas demandi, ĉu la Enciklopedio do estas kompleta? Nu, oni pripensu, ke neniu Enciklopedio povas kontentigi dezirojn ĉiuflankajn. Kaj oni ne forgesu, ke tiu ĉi verko estas la unua en sia speco; tia tasko havas malfacilojn nevenkeblajn per unu salto. Do, kiu havas la pasion serĉi mankojn, tiu ja trovos tiajn certe.

Intenca manko estas, ke ni ne pritraktis vaste aliajn lingvojn artefaritajn, sed prezentis ilin nur skize kaj tute ne komplete. La verko ja estas ne enciklopedio de mondolingvoj, sed Enciklopedio de Esperanto.

Mankhava estas la bildmaterialo, kvankam ĝi entenas kvanton ne troveblan en ĉiuj gazetoj, historiaj libroj kaj albumoj kune. Tamen, ĝi ŝajnas ankoraŭ nekontentiga. Dua eldono, espereble baldaŭa, certe pliperfektiĝos ĉi-rilate.

Oni povus riproĉi, ke la amplekso de artikoloj ofte ne estas proporcia, ekzemple kelkaj landoj aŭ personoj estas pli koncize prezentitaj ol aliaj eble pli gravaj. Ties kaŭzo estas, ke diversaj kunlaborantoj diverskvante transpasis la limojn de amplekso fiksita al ili, kaj, se la artikolo estis interesa, ni ne volis ĝin kripligi por malpli gravaj konsideroj. Aliflanke, se la kunlaboranto ne transpasis la limojn (kiel ekz. en la artikoloj pri Britujo), liaj artikoloj nun relative ŝajnas tro mallongaj. La longo de la artikolo do tute ne mezuras la gravecon de temo aŭ persono.

Malgraŭ zorga serĉado kaj kribrado, eble kelkaj artikoloj ŝajnos superfluaj, dum kelkaj necesaj eble mankas. La mankojn eventuale kompensos eldonota suplemento.

Ĉe kunlaboro de multaj personoj ne estas eviteblaj kelkaj opinio-diferencoj. Ne ĉiun opinion ni aprobas senrezerve, sed en subskribitaj artikotoj ni devis respekti la konvinkiĝon de la kunlaboranto.

Kompreneble ne ĉiuj artikoloj estas verkitaj egale interese. Ofte mankis al ni tempo por akiri ion pli verve skribitan kaj ni devis tion lasi por la dua eldono.

Sed antaŭ ol severe kritiki, bonvolu konsideri la neimageblajn malfacilaĵojn. Vere, en multaj kampoj la laboro estis nura kompilo kaj resumo el ekzistantaj verkoj, precipe la internacia historio de la movado kaj la lingvaj pritraktoj estas troveblaj ankaŭ aliloke en vere bonaj verkoj. Tamen, ankaŭ en tiuj fakoj oni trovos multajn interesajn detalojn, precipe pri la E-laboro en diversaj profesioj, pri kiu ni havis ĝis nun nur tre nekontentigajn informojn. Kaj en multaj kampoj ni devis fari esplorojn tute sen antaŭa bazo, ekzemple pri la naciaj historioj de la movado, aŭ pri 1a biografioj, kiuj prezentas la vivon de proksimume 1500 esperantistoj.

Rubriketoj pri ĉ. 450 libroj kontentigos ĉefe la libroamantojn. Ni zorge studis la tutan librotrezoron de Esperanto kaj preskaŭ ĉiuj iom gravaj libroj estas prezentitaj kun la plej necesaj bibliografiaj indikoj kaj krome, kun koncizaj sciigoj pri la speco kaj enhavo. Ĉe la plimulto ni ĉerpis la karakterizajn notojn el recenzoj, aperintaj en la gazetaro. Tio havas la utilon, ke esploranto povas reiri al la fonto kaj tie trovi pluajn detalojn pri la libroj. Ĉar ni aldonas ankaŭ la biografiojn de niaj verkistoj, kun la listo de iliaj verkoj, kaj ofte ankaŭ kun komentarioj kaj valorjuĝoj, kaj ĉar ni resumas en aparta arfikolo pri la historio de la Esperanta literaturo, la Enciklopedio povas esti rigardata ankaŭ kiel taŭga anstataŭanto de ĝis nun ne aperinta literatura manlibro de Esperanto.

Ĉe la lingvaj artikoloj ni klopodis je plejebla grado de objektiveco. Ĉe kelkaj artikoloj troviĝas noto kontraŭdiranta al la artikolo mem, el la plumo de alia kunlaboranto. Tiam temas pri aferoj nedeciditaj: la leganto devas mem formi al si opinion.

Pri neologismoj ni ekstreme ŝparis, eĉ vortoj "duonoficialaj" de la Plena Vortaro estas nur malofte troveblaj. Se kelkaj neoficialaj vortoj englitis tie kaj tie, tio okazis nur pro preterrigardo. La vorton Nipono anstataŭ Japanujo ni uzis devigitaj de neceso: la artikolo pri Japanujo ne alvenis ĝis la fermo de la unua volumo.

La redaktoroj zorgis plej atente, ke ĉiuj detaloj estu fidindaj kaj forigis el la artikoloj ĉion, pri kies fidindeco ili havis dubojn. Estis malfacila tasko, ĉar oni ne povis kontroli la ĝustecon de ĉiuj okazintaĵoj, ciferoj kaj nomoj. Se estis eble, ni donis ĉe la fino de la artikolo fontindikon por trovi facile pli ampleksajn informojn pri la pritraktita temo.

Ĉe la aranĝo de la teksto kaj bildoj ni klopodis laŭeble, ke ĉiu materialo estu trovebla facile, sen multe da serĉado. Tion espereble multe prihelpos la detalaj indeksoj, troveblaj en la fino de la dua volumo.

Ni tre atentis ankaŭ tion, ke ni donas la verkon ne sole al homoj kun universitata klereco. Tial ni prezentas la materialon en simpla kaj facila stilo, bone komprenebla ankaŭ al komencantoj.

Ni esperas, ke la preso ĝenerale kontentigos la legantaron. Estas ja kelkaj bildoj ne sufiĉe klaraj; pri tio kulpas ne la presejo, sed tio, ke ni devis reprodukti jam origine malklarajn represaĵojn.

Kaj la malbenitaj preseraroj? Jes, malgraŭ okfoja tralego ni ne povis ekstermi ĉiujn. La liston de la plej gravaj ni donos je la fino de la dua volumo. Ĉi tie ni danku aparte s-anojn M. C. Butler kaj T. Indra pro la atentega legado kaj donitaj konsiloj.

La redaktado de tiel multpretenda verko ne estus ebla sen multaj kapablaj kunlaborantoj. Ilian liston oni legu sur aparta loko. Ĉiuj el ili meritas ne nur nian dankon, sed ankaŭ dankon de la tuta esperantistaro. En la unua vico staras: s-roj L. Bastien, G. P. de Bruin, M. C. Butler, K. Kalocsay, T. Indra, P. Tarnow kaj E. Wiesenfeld. Aparta ĝojo povas esti por ĉiu adepto de la Zamenhofa lingvo, ke en la portado, de la brikoj al tiu ĉi granda koustruaĵo partoprenis esperantistoj el ĉiuj mondkonceptoj.

Tiu partoprenado estas necesa ankaŭ post la apero de la Enciklopedio. Ni jam diris, ke nia pleja klopodo estis: resti objektiva kaj eviti mankojn. Sed, por sukcesi pri tio, ni bezonas la laboron de ĉiu esperantisto, leganta tiun ĉi verkon. Ni ĉi tie petas ĉiun interesiĝanton, alsendi al ni la rimarkojn pri la verko kaj ni danke notos ĉiun kritikon, kiu donos al ni eblon por plibonigi ĝin per suplemento aŭ en eventuala dua eldono.

Ni ne povas ne paroli ĉi tie pri la eldonejo, faranta per tiu ĉi libro la plej grandan ĝisnunan eldonistan fortostreĉon en E-ujo. Tion ĉi povis riski nur kun la plej firma kredo je la forto kaj estonteco de nia movado. Kaj ni devas mencii ankaŭ tiun milon da entuziasmaj, literaturŝatantaj esperantistoj, kiuj je la unua voko de la eldonaĵo ariĝis en Asocion por helpi kaj ebligi la eldonon de verkoj, kia estas la jena.

Enciklopedio de Esperanto kreiĝis el entuziasma, sindona kunlaboro de Esperantistoj el ĉiuj tendencoj, el senlaca, kelkjara laborado de ĝiaj redaktoroj kaj el entuziasma, pacienca helpemo de multaj centoj da simplaj Esperantistoj-soldatoj. Tia laboro, la rezulto de tia laboro devas ŝveligi en nia brusto memfidon, fidelecon al movado, kiu havas malgraŭ sia juneco, tiom ampleksan pasintecon. La legado pri la laboro de niaj unuaj pioniroj, la malfacilaĵoj de la laboro en la unuaj tempoj, la faritaj kaj atingitaj rezultoj, kiujn ni povas ĝuste taksi nur post komparo de la tiama kaj nuna situacio, donas al ni forton por daŭrigi la komencitan vojon ĝis la triumfa venko.

Enciklopedio de Esperanto! Tiu titolo impresas iel scienceme kaj seke. Tamen: ĝi rakontas al ni pri suferado, batalado, penado de niaj unuaj pioniroj, pri luktoj, laciĝoj kaj reaspiroj, pri florado kaj "velkantaj folioj", pri fideluloj kaj perfidoj, pri malvenkoj kaj triumfoj - kaj, sub la impreso de ĉio ĉi, oni sentas kvazaŭ legi grandegan epopeon: la entuziasmigan epopeon de nia movado de "esperantoj".

Se nia fortostreĉa laboro estos, krom simpla informilo, ankaŭ entuziasmiga instigilo por neŝancelebla fido kaj nelacigebla fervoro, tio estos la plej bela rekompenco de niaj klopodoj.

Budapest, majo 1934.

LA REDAKTOROJ