Enric Baltasar nova prezidanto de TEJO

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: Enric Baltasar nova prezidanto de TEJO
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 10-a de aŭgusto 2017
Permesilo: CC BY 4.0

Malfrue merkrede vespere la komitato de TEJO elektis novan estraron de la asocio por la venonta jaro. Kiel prezidanto estis elektita Enric Baltasar, kies oficiala nomo estas Pau Codina.

La elekta komisiono de TEJO rekomendis, ke la komitato elektu naŭmembran estraron, por eviti ke malmultaj estraranoj havu tro da taskoj. Laŭ la elekta komisiono en la lasta estraro la estraranoj estis “superŝarĝitaj”.

La komitato de TEJO ja grandigis la estraron iom, sed ne tiom – la nova estraro havas sep anojn, du pli ol la antaŭa.

Kiel prezidanton la elekta komisiono rekomendis Enric Baltasar el Hispanio, la antaŭan estraranon pri merkatiko, kunlaborado pri informado kun UEA kaj landa agado. Tiun rekomendon la komitato sekvis.

Por la posteno de kasisto la komitato, same laŭ la rekomendo de la elekta komisiono, elektis Bui Mung el Vjetnamio.

Al la posteno de ĝenerala sekretario ne estis elektita Carlos Pesquera, kiel rekomendis la elekta komisiono, sed Hoan Tran (Ĝojo) el Vjetnamio. Pesquera kaj la antaŭa ĝenerala sekretario Arina Osipova, kiun la elekta komisiono rekomendis por la posteno de estrarano pri kongresoj, tute ne estis elektitaj.

Kiel unua vicprezidanto estis elektita Konstanze Schönfeld (Tuŝka) el Germanio. Ŝin la elekta komisiono rekomendis kiel estraranon pri subvencioj.

Kiel dua vicprezidanto estis elektita Francesco Maurelli. Li laŭ la dokumentoj de la elekta komisiono loĝas en Germanio kaj estis rekomendita por la posteno de estrarano kun respondeco pri eksteraj rilatoj kaj rilatoj kun UEA.

Kiel ordinaraj estraranoj estis elektitaj Charlotte Scherping Larsson el Germanio kaj Doniben Jiménez Jaramillo el Kolombio.

Kvar el la sep novaj estraranoj de TEJO ĉeestis en la IJK en Aneho. Neniu afrikano kandidatis al la estraro, kiu estis elektita dum la unua afrika IJK.

La oficperiodo de la estraranoj de TEJO nun estas nur unu jaro. La decido pri la duonigo de la oficperiodo de la estraro estis farita en aprilo, dum la IJF, sen antaŭa diskuto. La propono estis sendita al la komitata listo unu tagon antaŭ la komitata kunsido, kaj la decido poste ne estis publike diskonigita.