Epiloge/Epiloge

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


Epiloge[1]


Lastatempe mi ricevis relative multajn leterojn de K-doj, kiuj diras sian bedaŭron kaj eĉ ĉagrenon pro mia decido forlasi la gvidadon de SAT. Kelkiuj insistas, por ke mi ne persistu en mia decido. Nature tiuj simpatiesprimoj ne lasas min indiferenta kaj mi dankas pro ili; sed nenio povus kontraŭpezi mian deziron tute liberiĝi el respondeca posteno.
Jam de kelkaj jaroj mi sentas min kvazaŭ katenita per la penso, ke senĝena, tute senrezerva esprimo de miaj ideoj povus eble malutili al nia organizo. Kvankam mi neniam celis, nek eĉ deziris, ke mia persona kompreno pri diversaj soci-politikaj aferoj fariĝu la oficiala vidpunkto en SAT, tamen la sperto montris, ke ekzistas la emo ĉe multaj personoj konsideri miajn dirojn kiel ion oficialan. Tia stato estas bedaŭrinda, sed praktike neŝanĝebla aliel ol per demeto de ĉia respondeco en la gvidado de nia Asocio.
Oni do ne kredu, ke mia decido rezultas de ia subita kaprico; fakto estas, ke jam delonge mi intencis forlasi la gvidpostenon. Sed kompreneble tion mi ne farus, kiam ardis la batalo, kiu devis decidi, ĉu SAT restos aŭ ne la organizo, kia ĝi estas ekde sia fondiĝo. Ili grave eraris, tiuj blufuloj, kiuj opiniis, ke sufiĉos superŝutadi min per kritikoj, riproĉoj kaj eĉ insultoj, por ke mi lasu ilin libere fari el nia sendependa Asocio filion de politika partio.
Inter tiuj skismigintoj, kelkaj sendube estis sinceraj. Mi memoras, kun kia entuziasmo ili kriis sian kredon pri proksima forfalo de la kapitalismo, pri la certo, ke ilia partio baldaŭ kaptos en la manojn la regpotencon. En iliaj okuloj sufiĉis dubeti pri tio, por esti rigardata kiel kontraŭrevoluciulo, kiel socialfaŝisto. Ho ve! jam du-tri jaroj forpasis kaj kion ni vidas? En la sola lando, kie la kompartio konsistigis amasmovadon, la alsalto-taĉmentoj de Hitler povas preskaŭ sen ia kontraŭstaro okupi urb- kaj sindikat-domojn. Flago kun svastika insigno (hoko-kruco) flirtas sur la Libkneĥta Domo en Berlino… Kaj ĉe la horizonto nenia ruĝarmeo vidiĝas, venanta por defendi la komunistojn. Plorindaj konstatoj! Kaj kiom mi dezirus male konfesi, ke mia skeptiko estis senbaza! Estas ja dolore pravi en tiaj cirkonstancoj… Kiu do ne vidas klare hodiaŭ, ke la laboristaj esperantistoj pli ol iuj aliaj havas intereson ne utiligi nian lingvon por agiteca propagando, se ili volas trafe servi la esperantan aferon?
Ĉiam mi batalis, por ke nia peresperanta entrepreno ne havu politikan programon, ne difinu al si politikajn taskojn, sed povu tamen per sia inform- kaj eduklaboro esti utila al ĉiuj laboristaj organizoj; mi ja konsiderus kiel ian perfidon, se SAT konsentus servi nur al unu partio – kia ajn ĝi estas. Nia movado retrovis sian spiritan ekvilibron; ĝi havas antaŭ si rektan vojon kaj ne ekzistas nun granda danĝero, ke ĝi deflankiĝu, sekve de malhonestaj aŭ fanatikulaj artifikoj.
Movado devas ekzisti sen kuratoroj kaj vole nevole ĝis nun la fondintoj de SAT ludis tian rolon. Ĝi eble estis necesa en la komenca tempo, sed mi opinias, ke nun ĝia pluigo povus eĉ esti malbona. Estas necese, ke aliaj manoj ekprenu la direktilon. Tial mia nekontraŭstarebla deziro demeti ĉiun oficialan rolon, ne povas domaĝi al nia komuna entrepreno.
Kompreneble la fakto, ke mi ne plu tenos la direktilon, neniel signifas miaflanke seninteresiĝon pri la gvidado. Mi ja restas SAT-ano kaj estas la devo de ĉiu interesiĝi pri la vivo kaj stato de sia organizo.
Nun sentante min preskaŭ liberigita de respondeco, mi emas ĵeti ekrigardon malantaŭen por ĉerpi instruojn el la faritaj spertoj. Proze mi intencas kanti mian "cignan kanton", se la legantoj permesos, t.e. se ilin ne tedos tiu mia projekto. Ĉar por plenumi tiun taskon restas ankoraŭ kelkaj monatoj, mi do povos ere liveri miajn pensojn kaj en tioma kvanto, en tia formo, ke al neniu ili donos kapdoloron. Verŝajne mi ankoraŭ herezumos, eble eĉ pli ol kutime, tial ke mi jam sentas pli libera mian plumon. Ĉiu do bonvolu ne forgesi, ke mia nura celo estas instigi la leganton al memstara pensado. Nenial mi deziras, ke miaj ideoj estu sen kritiko akceptataj; male oni rilatu al ili kritike, antaŭ ol ilin akcepti aŭ rifuzi.
Kompreneble du plus du estas kvar. La plej profunda cerbumado pri tio ne povas alkonduki al alia konkludo. Sed tia konstato neniel signifas, ke veroj devas esti krede akceptataj. Per kredeca akcepto ili perdas sian efikon: ili fariĝas kvazaŭ senkarnaj mumioj, kiujn diversspecaj religiuloj respektas, adoras en luksaj, senutilaj maŭzoleoj…
Sufiĉa prologo, ĉu ne? al mia epiloga babilado. Ĝis la!…

E.L.


*       *
*

Piednotoj[redakti]

  1. "Sennaciulo" de 25.3.1933.