Esperanta Vikimanio 2011: Mia aktivado ĉe Vikipedio

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Esperanta Vikimanio 2011: Mia aktivado ĉe Vikipedio (2011)
de Miroslav Malovec
Prelego dum Esperanta Vikimanio en Svitavy (Ĉeĥujo), la 28-an de oktobro 2011


Jam en la 2a numero de Starto en la jaro 2000 mi skribis, ke „necesas konsciigi precipe la esperantistojn mem, ke internaciaj lingvoj estas por la publiko antaŭ ĉio fonto de informoj. Se la homoj ne trovos en E-o enciklopediojn nek verkojn pri sia fako, nek informojn, kiujn ili nun serĉas ĉe la angla, ili devos resti fidelaj al tiu lingvo, ĉar Esperanto malgraŭ sia facileco neniel helpos ilin.“ Kiam post du jaroj, en la marta numero de revuo Esperanto mi trovis artikoleton pri reta enciklopedio Vikipedio, kies esperantlingvan version fondis studento Chuck Smith, mi ekĝojis kaj tuj aliĝis.

Sed komence mi estis tute konfuzita, ĉar mi ne povis kompreni, kiel Vikipedio funkcias. Feliĉe Chuck rimarkis mian aliĝon kaj komencis al mi klarigadi, kion mi devas fari. Tial mi scias imagi konfuziĝon de novuloj, kiuj vizitas Vikipedion unuafoje kaj ne scias, kiamaniere enmeti sian artikolon. Kiam mi komprenis bazajn principojn, Chuck petis min, ke mi reverku klarigojn por novuloj, ĉar mi pli bone komprenas la kaoson en ilia kapo, kiam ili alvenas la unuan fojon. Mi provis mian eblon kaj komencis enmetadi artikolojn ĉefe pri nia movado.

Mi kreis paĝon „Gravaj esperantistoj“, klarigante, ke ni bezonas aktualigi kaj kompletigi nian Enciklopedion de Esperanto el la jaro 1935, kaj komencis enmetadi precipe ĉeĥajn esperantistojn. Chuck poste petis min enmeti en Vikipedion la tutan menciitan enciklopedion, kion mi efektive faris. Temis pri proksimume 2600 artikoloj, kiujn aliaj vikipediistoj tuj komencis prilabori kaj kompletigi. Aŭtune en la sama jaro 2002 mi konatiĝis kun Chuck persone en Dobřichovice apud Prago dum KAEST, kolokvio pri scienco kaj tekniko.

Unu semajnon poste li vizitis min en mia hejmo por kelkaj horoj, ni diskutis pri estonteco de Vikipedio kaj Chuck subite demandis: „Kial vi ne fondas la ĉeĥan Vikipedion?“ - Mi respondis, ke mi tute ne scias tion fari. Li elŝutis el interreto iun tekston en formato TXT kaj diris al mi, ke mi enĉeĥigu esperantajn vortojn inter citiloj, dum la anglajn vortojn mi lasu, ĉar ili estas ordonoj por la maŝino. Dudekon da paĝoj mi tradukadis du tri semajnojn kaj fine sendis ĉion al Brion Vibber. Tiu anoncis al mi ĝuste en la lasta tago de tiu jaro, Silvestrotago, ke la ĉeĥa Vikipedio jam funkcias. Baldaŭ komencis aliĝadi homoj por mi tute nekonataj, tial mi lasis ilin labori kaj revenis al la esperantlingva versio. Nur post kelkaj jaroj mi eksciis, ke la administrantoj funkciigis la ĉeĥan Vikipedion jam en majo 2002, sed ĉiuj instrukcioj estis anglalingvaj, tial neniu ĉeĥo volis kontribui. Nur post mia ĉeĥigo de la instrukcioj, la ĉeĥaj vikipediistoj eklaboris. Nun mi uzas tiun fakton por propagandi Esperanton, ĉar en la ĉeĥa versio estas skribite, ke ĝin fondis esperantistoj, kaj ĉeĥa revuo Wikimagazin eĉ fari kun mi intervjuon komence de tiu ĉi jaro.

Mi eklernis fakte nur bazajn regulojn por enmeti artikolojn. Mi scias fari skribon dikan kaj kursivan per apostrofoj, per duoblaj kvadrataj krampoj indiki vortojn, kiuj taŭgas kiel vikipedia artikolo, per egalsignoj fari grandajn surskribojn de novaj alineoj. Tio fakte sufiĉis al mi por ĉiuj miaj artikoloj. Pli grave estis, ke la artikolo devas havi certan strukturon. En la unua alineo koncize prezenti la temon, nur en sekva teksto alporti detalojn. Ke necesas mencii fontojn, el kiuj mi ĉerpis kaj kiujn oni povas kontroli por konvinkiĝi, ke mi ne elpensas ion el mia kapo. Plurfoje mi estis riproĉata, ke miaj artikoloj estas tro koncizaj (oni faris regulon, ke artikolo devas havi minimume tri frazojn), ke ili pli taŭgas por vortaro ol por enciklopedio, ekzemple ĉe diversaj terminoj, ke mi citas el PIV ne posedante kopirajton, ke la enmetitaj esperantistoj ne estas tiom gravaj, ke ili meritu mencion en enciklopedio ktp. Tiamaniere mi lernis prilabori la artikolojn ne nur el vidpunkto teknika, sed ankaŭ etika kaj morala.

Mi devis elekti por mi strategion, kion mi fakte celas en Vikipedio prilabori. Mi jam menciis klopodon aktualigi informojn pri nia Esperanto-movado, kaj ĉar mi estas ĉeĥo, do precipe pri ĉeĥaj esperantistoj, dum aliajn devus prilabori iliaj samlandanoj. Alia mia celo estis prezenti per Vikipedio ĉeĥan arton, speciale beletron kaj pentroarton, kiuj min interesas pli ol ekzemple muziko. Mia tria granda temo estas prezento de ĉeĥaj urboj kaj vilaĝoj inkluzive de iliaj vidindaĵoj kaj memorindaĵoj, ĉar mi opinias, ke Esperanto povas efektive servi en turismo nur tiam, kiam vojaĝantoj trovos informojn pri vizitindaj lokoj en interreto kaj ankaŭ en Esperanto, se eble pli detale ol en aliaj lingvoj. Sed mi devas konfesi, ke ĉi tiun temon mi subtenas nur teorie, praktike mi dediĉas min pli al la unuaj du temoj.

De tempo al tempo mi prilaboras ankaŭ ĝeneralajn temojn, ekzemple kio estas vaflo. Tion mi faras kutime tiam, kiam mi serĉas taŭgan tradukon de esprimo, kiun mi renkontis dum esperantigado de ĉeĥa teksto. Mi utiligas specialan kvaliton de Vikipedio, nome ke artikoloj pri la sama temo en diversaj lingvoj estas reciproke ligitaj. Mi unue serĉas la ĉeĥan esprimon kaj rigardas, ĉu jam ekzistas ligo al samspeca artikolo en Esperanto. Se ne, mi esploras, kiel estas esprimata la nocio en la angla, franca, germana, itala lingvoj kaj poste mi enrigardas miajn vortarojn esperantlingvajn, ĉu iu el la leksikografoj jam solvis tiun problemon por Esperanto. Se jes, mi verkas artikolon por Vikipedio. Sed en Vikipedio ne sufiĉas nur esperantlingva esprimo kiel en vortaro. Ĉar temas pri enciklopedio, necesas ekzemple informoj, kiamaniere oni bakas vaflojn, kiaj specoj estas uzataj, por kiaj okazoj ili estas preparataj k.s.

Por mi Vikipedio estas parto de granda projekto, kiun mi povus nomi Virtuala Esperanto-Biblioteko. Dum la pasintaj 125 jaroj esperantistoj en la tuta mondo faris grandegan laboron, kiu konsumis eble milionon da laborhoroj, sed la rezultoj preskaŭ ne estas videblaj, almenaŭ ne el vidpunkto de novuloj kaj ekstermovadanoj. Al ili ŝajnas, ke Esperanto ĉiutage rekomencas ekde nulo, ĉar por la publiko estas atingeblaj nur lernolibroj por komencantoj kaj poŝvortaroj, ofte eĉ tiuj ne. Nia ampleksa literaturo kaj gazetaro estas malfacile atingebla eĉ por spertaj esperantistoj, alia amaso da manuskriptoj nepublikigitaj restis kaŝita en malnovaj skatoloj en niaj arkivoj kaj keloj. Tiuj tekstoj prezentas nian kulturan heredaĵon, kiun ni bezonas enkomputiligi kaj prezenti en interreto kiel rezulton de nia ĝisnuna unujarcenta strebado, por ke la publiko vidu, ke ni ne pasigis la jarcenton pasive kaj senlabore. Ke Esperanto taŭgas ne nur por amike korespondi pri poŝtmarkoj kaj pri familia vivo, sed ekzistas en ĝi ankaŭ verkoj fakaj, beletraj, turismaj kaj ke ili estas je dispono de ĉiu lernonto de tiu lingvo.

La afero tiom pli gravas, ke ankaŭ en aliaj lingvoj formiĝas tiaj virtualaj bibliotekoj, kaj estus por nia movado vera katastrofo, se Esperanto inter ili mankus. Fakto estas, ke ankoraŭ neniu scias, kiel devus aspekti tiaj virtualaj bibliotekoj, oni eksperimentas kaj serĉas vojojn. En interreto estas nun pelmele dissemitaj centmiloj da tekstoj de literatura valoro en diversaj lingvoj kaj la sekva jardeko estos plej verŝajne jardeko de virtualaj bibliotekoj, ĉar oni nepre bezonas fari en tiu kaosa lavango ordegon. Temas ne nur pri tekstoj, sed ankaŭ pri fotoj, filmoj, sonoj kaj aliaj objektoj, kiuj povas ekzisti en elektronika formo kaj kiuj meritus esti konservitaj por la futuraj generacioj.

Do ankaŭ ni esperantistoj devas zorgi pri nia kultura heredaĵo, por esti preparitaj, kiam la afero definitive kristaliĝos kaj virtualaj bibliotekoj fariĝos same normalaj kaj gravaj kiel la bibliotekoj paperaj. Mi jam skanis milojn da paĝoj de diversaj libroj, gazetoj kaj klubaj bultenoj, kiujn produktis ĉeĥaj esperantistoj dum la pasinta jarcento, kaj ofte mi tie trovas informojn pri forpasintaj kaj forgesitaj samideanoj, kiuj tamen en sia tempo faris grandan laboron kaj meritas esti denove rememorigitaj. Pri tiuj mi poste kolektas informojn kaj kiam ili estas sufiĉaj, mi verkas artikolon por Vikipedio.

Nun mi tuŝis alian problemon de nia movado. Bonega esperantisto scias verki belegan artikolon pri esperantisto mezkvalita, dum mezkvalita esperantisto kapablas verki pri eminentulo ofte nur koncizan raporteton. Tiel povas okazi, ke la mezkvalita samideano estas pli konata aŭ lia biografio estas pli bone prilaborata ol biografio de esperantisto pli grava. Simile se iu tradukis mondfaman ampleksan verkon, ekzemple Milito kaj paco de Tolstoj, por informo sufiĉas nur unu frazo, ĉar ĉiu leganto scias, pri kio temas. Se iu male tradukas verkon de verkisto eksterlande preskaŭ nekonata, oni sentas bezonon prezenti unue la verkiston, poste lian verkon kaj fine la tradukon. Sekve oni dediĉas al malpli grava verko multe pli da spaco ol al verko genia, simile la merito de la unua tradukinto poste ŝajnas pli granda ol merito de la dua. La romanon Milito kaj paco esperantigis Ivan Ŝirjajev, iniciatinto de Enciklopedio de Esperanto; li mortis en 1935 kelkajn semajnojn antaŭ apero de la enciklopedio. Nun neniu scias, kie la manuskripto de la traduko troviĝas, ĉu ĝi ne estas por ĉiam perdita. Jen tria kaŭzo, kiu povas gigantan laboron de unuopulo forŝovi en forgeson.

Nia projekto Memoro de Ĉeĥa Esperanto-Movado klopodas kolekti informojn pri laboro de niaj antaŭuloj kaj Vikipedio helpas tiujn informojn amasigi kaj prezenti al la publiko. Nia celo estas ne nur informi pri laboroj de niaj esperantistoj, sed disponigi ankaŭ la laborojn mem. Do enkomputiligi ankaŭ la tekstojn, ĉu originalojn, ĉu tradukojn, por ke la legantoj ne nur sciu, ke la tekstoj ekzistas, sed povu ilin ankaŭ tralegi, se tion ne obstaklas kopirajto.

Se la samon faros ankaŭ esperantistoj en eksterlando pri sia movada historio, ni vere povas dum la sekvaj dek jaroj konstrui virtualan Esperanto-bibliotekon, kiu konsistos el riĉa beletra kaj faka literaturo, ampleksa gazetaro, multaj movadaj dokumentoj, bultenoj kaj cirkuleroj, fotoj, sonregistroj, filmoj kaj informriĉa enciklopedio, kiu donos informojn pri ĝeneralaj temoj kaj pri du temoj specialaj: turismajn informojn kaj informojn pri nia movado.

Necesas diri, ke multo jam estas farita, ke al la sama aŭ simila konkludo venis multaj esperantistoj en la mondo. Vikipedio jam havas pli ol 150 mil artikolojn, en la reto estas troveblaj miloj da gazetoj, libroj kaj aliaj tekstoj en elektronika formo, sed bedaŭrinde kaose dissemitaj tra la tuta reto kaj ofte ili perdiĝas same kiel paperaj manuskriptoj. Tamen mi kredas, ke nia movado sukcesos kolekti tiujn verkojn, por ke ni povu aldonadi ĉiam novajn kaj novajn sen timo, ke ankaŭ ili perdiĝos.

Ankaŭ vi povas kontribui al konstruado de nia virtuala mondo, kiu ebligos Esperanton vere utiligi en la praktiko.