Esperantistoj kampanjas por liberigi Bogatov

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: Esperantistoj kampanjas
por liberigi Bogatov
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 18-a de junio 2017
Permesilo: CC BY 4.0

Komence de aprilo en Moskvo estis arestita Dmitrij Bogatov, esperantisto, komputisto kaj matematikisto. Oni akuzas lin pri disvastigo de “alvokoj al terorismo”. La 19-an kaj 20-an de junio ankaŭ esperantistoj partoprenos kampanjon por lia liberigo.

La 25-jara Dmitrij Bogatov estas membro de la Moskva Esperanto-Asocio MASI. Li estis kaptita de la polico la 6-an de aprilo pro suspekto pri alvokoj al publika malordo lige kun manifestacio, kiu okazis en la centro de Moskvo la 2-an de aprilo.

Laŭ akuzo li sub la kaŝnomo “Ajrat Baŝirov” en la reto instigis manifestaciantojn porti al la Ruĝa Placo “ĉifonojn, botelojn, benzinon, terebinton kaj ŝaŭmplaston”. Laŭ liaj advokatoj pri la alvoko kulpas ne li, sed alia persono, kiu uzis lian elirnodon de la sistemo Tor, kiu permesas anoniman aliron al la reto.

De tiam Dmitrij Bogatov restas malliberigita. En majo la homrajta organizaĵo Memorial rekonis lin kiel politikan prizonulon. La 19-an kaj 20-an de junio okazas internacia kampanjo por lia liberigo, kiun partoprenos almenaŭ kelkaj esperantistoj.

La kampanjo havas retejon ankaŭ en Esperanto, kaj ĝuste la 19-an kaj 20-an de junio la celo estas, ke eksterlandaj subtenantoj fotu sin kun afiŝo subtena al Bogatov ĉe rusiaj reprezentejoj, kaj poste afiŝu la fotojn en la reto kun la etikedo #freeBogatov.

Libera Folio petis ke Irina Gonĉarova, la kunordiganto de MASI, respondu al kelkaj demandoj lige kun la kampanjo.

Libera Folio: Kial laŭ vi gravas, ke esperantistoj partoprenu en la kampanjo?

Irina Gonĉarova: – La afero de Bogatov estas afero de nova generacio, afero de gejunuloj. Nun en la politika vivo de Rusio ĝi estas sekvata de multaj homoj. Ĉiuj liberemaj aŭ neŭtralaj amaskomunikiloj atentas ĝin – en gazetartikoloj, radioelsendoj, jutubkanaloj, blogoj, sociaj retoj ktp. Kaj ĉie aŭ preskaŭ ĉie estas mencio ke Dmitrij estas esperantisto. Foje venas specialaj demandoj ĉu pri li, ĉu al lia edzino Tatjana Fjodorova pri kio estas Esperanto, kial la junaj geedzoj elektis ĝin lerni kaj tiel plu, kaj Tatjana respondas, ke estas facile lernebla lingvo, pli justa ol la angla, la lingvo, kiu ebligas pli facilan komunikadon inter homoj – samkiel interreto.

– Ĉiuj tiuj paroloj kaj mencioj envenas tute nature, sen ajna fanatika trudo de esperantistoj, la temo aperas nur ĉar oni pri tio demandas. Tia natureco estas, laŭ mi, tre valora, ĝi neniel ŝajnas propagando de Esperanto. Aliflanke, se estas menciata internacia esperantista komunumo, venas la demando: kie do estas viaj samideanoj? Speciale nun – kiam la politikaj aktivuloj ekis organizadi agojn subtene al Dmitrij en aliaj landoj. Sur tiu fono apero de esperantistoj estas ne nur tre natura, sed ankaŭ tre dezirinda.

Kiaj ĝis nun estis la reagoj al la aferoj inter esperantistoj en Rusio kaj alilande?

– Malgraŭ ke en lastaj jaroj pli kaj pli da homoj venas al Esperanto-kursoj pro la noblaj idealoj de Esperanto, por pleja parto tio estas abstraktaĵoj. Jes, kelkaj membroj de la Moskva Esperanto-Asocio MASI ĉeestadis la juĝprocesojn de Dmitrij – por esprimi al li, sidanta en la kaĝo, sian homan subtenon. Sed ĉu veran solidarecon? Ĉu iu pretas por liberiga agado? Dume ŝajnas, ke ne. Pri pli aĝa generacio eĉ ne temas. Neniu pretas enplektiĝi en politikon, neniu pretas riski … Kaj laŭ mi gravas, ke decidoj pri protestaj agoj estu absolute memstaraj, estas privata afero de ĉiu homo.

– Mi admiras la rapidegan politikan maturiĝon de Tatjana, ŝiajn kuraĝon kaj senlacan diversflankan agadon por liberigi la edzon. Mi mem ĉeestis preskaŭ ĉiujn ĵuĝprocesojn, estis kun la protestantaj gejunuloj ĉe la Administrejo de la Prezidento dum la serio de unuopaj manifestacioj la 30-an de majo kaj korespondas kun Dmitrij per la socia interretmesaĝejo “Politika prizonulo”. Jen ĉio, pri kio mi povas raporti. Estas nia kulpo, ke ni maltro informas alilandajn esperantistojn pri la afero de Bogatov. Se oni ne scias – al kio oni reagu?

Kion vi esperas atingi per la kampanjo?

– Sincere dirante, persone mi ne kredas, ke la kampanjo povas iel influi al la verdikto. Ĝi dependos de multaj aliaj faktoroj, hazardaj koincidoj, la situacio en la lando en la tago de juĝado kaj tiel plu. Niaj protestaj agoj sur tiu fono estas, bedaŭrinde, tro malgravaj por iel influi. Amaskomunikiloj “aŭdeblas” nekompareble pli, sed ĉu sufiĉe por ke la ĵuĝo atentu ilin? Mi ĝojus erari … Kial do ni protestas, se tio nenion ŝanĝos? Mi ne konas la motivojn de la aliaj. Mi povas respondi nur pri mi mem. Simple – ne eblas ne. Mi mem bezonas tion – laŭ mia propra konscienco. Kaj se paroli pri Esperantujo – jen eblo montri esperantistan solidarecon al alilandanoj, ĉefe al multegaj rusiaj gejunuloj kaj interretuzantoj atentantaj la Bogatov-aferon, montri same nature, kiel Dmitrij kaj Tatjana mencias Esperanton.