Esperanto: kiaj perspektivoj post unu jarcento?

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kien esperanto? Indekso : Esperanto: kiaj perspektivoj post unu jarcento?
de Claude Piron
Letero

Antaŭ cent jaroj[redakti]

Cent jaroj. Jam cent jaroj pasis, ek de tiu ĉefmomento en la homara historio, kiam Zamenhof ĉi-urbe alparolis la unuan kongreson de Esperanto, dirante : Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn.(...) Modesta estas nia kunveno ; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi kaj (niaj) vortoj ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj (...) de la mondo. (...) Sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema : (...) la sonoj de io granda, kio nun naskiĝas.” Kaj iom pli poste li diris : “En nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj (senprivilegiaj), neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas, (...), ni ĉiuj estas plene egalrajtaj ; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio. Kaj la unuan fojon en la historio de la homaro ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud la alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj (...) kiuj premas al si reciproke la manojn (...) sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ, inter la gastamaj muroj de Bulonjo-(ĉe)-maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj (fino de la cito).

Verŝajne, kiam mi parolis pri tiu tago de 1905 kiel ĉefmomento de la homa historio, la plimulto el vi pensis : “Nu, li vere troigas”. Eble. Sed mia opinio ne estas senbaza.

Min ege impresis fakto, pri kiu mi legis en Unesko-dokumento. Antaŭ longe, afrika tribestro, kiun oni provis konvinki, ke utilas kapabli skribi kaj legi, rifuzis tion kredi. Oni do proponis al li eksperimenton. Li diru ion, ion ajn, al iu, kiu notos liajn parolojn, kaj la paperon oni portos al alia vilaĝo, kaj li akompanos tiujn, kiuj portos ĝin. En tiu vilaĝo estos iu, kiu ne ĉeestis, kiam li parolis, kaj kiu do ne aŭdis liajn vortojn, sed kiu scipovas legi. Tiun oni petos legi la tekston sur la papero. La tribestro konsentis. Kaj kiam la grupo alvenis al la alia vilaĝo, kaj iu tie laŭtlegis, kion li diktis antaŭe, li estis ege mirigita. Iu, kiu estis for, kiam li parolis, kapablis ekzakte rediri liajn vortojn. Nekredeble! Vere mirakla afero!

Estas fakto, ke la invento de skribado havis impresajn konsekvencojn. Grandan parton de nia komforto, de nia plezuro, de niaj scioj, de niaj ĝojoj, de nia sano ni ŝuldas al la fakto, ke skribo ekzistas. Se skribo ne ekzistus, ni ne estus tiuj, kiuj ni estas. Tial oni povas diri, ke la momento, kiam unuafoje transdoniĝis ideoj aŭ informoj skribe, estis ŝlosila momento en la historio de la homaro, eĉ se neniu scias, kie kaj kiam ĝi okazis.

Miaopinie, ankaŭ la momento, kiam interkompreniĝis unuafoje homoj el dudek landoj sen interpretistoj, kaj sen tio, ke iu devu paroli la lingvon de alia popolo, estis ŝlosila momento en la historio de la homaro. Kaj tiu eksterordinara momento okazis ĉi tie en Bulonjo en 1905.

Okazis ankaŭ io tre grava, kiam Zamenhof deklamis sian poemon “Preĝo sub la verda standardo” : pluraj ĉeestantoj ploris! Per tiu fakto estis definitive rebatita la argumento de tiuj, kiuj asertas, ke lingvo enkabinete naskita ne povas havi animon. Se deklamo povas emocii, ĝis larmoj, tio signifas, ke la uzata lingvo estas multe pli ol io robota, meĥanika, uzebla nur por celoj praktikaj, kiel opiniis la plimulto el la tiutempaj intelektuloj, ĝi kapablas tuŝi la korojn, ĝi havas animon.

Multaj el ni spertis tiun animon diversokaze. Ni scias, ke Esperanto povas igi nin vibri, jen entuziasme, jen ĝoje, jen elreviĝe, jen furioze, ni spertis, ke niaj sentoj vibras per ĝi, ni scias, ke ni povas disputi, kvereli, koleri en ĝi, sed ankaŭ uzi ĝin konsole kaj ame, kaj ke en ĉiuj ĉi okazoj ĝi neniam montriĝas malsupera al la aliaj lingvoj. Kiam oni ion travivis, oni ne povas dubi pri la travivaĵo. Tial, egale kion diros la skeptikuloj, kiuj identigas Esperanton al senviva kodo, ni scias, ke ili eraras. Eĉ se ni ne sukcesas komuniki nian sperton al la ekstera mondo, tamen la fakto restas, ke Esperanto estas io viva, lingvo kun animo. Tion ni scias proprasperte. Kaj tio ne estas afero de opinio, kaj do de subjektiveco. Tio estas fakto, io objektiva, dum la ideo, ke Esperanto ne havas animon, estas simpla, subjektiva opinio, bazita sur neniu sperto aŭ observo.

Apud faktoj, subjektivaj opinioj neniom pezas, longperspektive. Opinioj varias, opinioj ŝanĝiĝas, sed faktoj restas faktoj, solidaj, nerenverseblaj, ĉiam venkontaj, ĉar ili estas la realo, dum opinioj estas nur mensaj bildoj, kiuj, se ili ne baziĝas sur io reala, povos nur post ia tempo disfali.

La tri homaj cerboj kaj la animo de Esperanto[redakti]

Mi insistas pri tiu punkto, ke Esperanto havas animon, ĉar ĝi estas laŭ mi ege grava. Mi multe legis la tekstojn de Zamenhof, liajn paroladojn, liajn leterojn. Kaj mi ĉiam admiris unu el liaj karakterizoj, kiu estas ne ofta : la rimarkindan ekvilibron inter la du duonsferoj de lia cerbo.

Homa cerbo estas triopo. En la plej malalta tavolo, ĝi estas pure instinkta, ĝi estas kiel la cerbo de serpento: en tiu plej funda tavolo troviĝas la praa, primitiva parto de ni : tie ni travivas la bazajn emociojn, kiel panikon, deziron, agresemon, kaj tie estas la komandejoj, kiuj igas nin reagi kapte, sinkaŝe, forkure aŭ atake. Sed super tiu praa cerbo troviĝas la t.n. kortekso, kiu dividiĝas en du duonsferoj, similaj al la du partoj de senŝeligita nukso. Tiuj du duonsferoj havas malsamajn funkciojn. (En tio, kion mi priparolos nun, kiam mi diros “dekstra” aŭ “maldekstra” tio validos nur por la plimulto, kiu konsistas el dekstramanuloj. Ĉe maldekstramanuloj la afero estas pli kompleksa). Nu, ĉe dekstramanulo, la maldekstra duonsfero funkcias per vortoj, ciferoj, mezuroj, racio, analizo, dedukto, faktoj, volo, disciplino kaj similaj aferoj, tial mi emas nomi ĝin la cerbo de rigoro. Kontraste, la dekstra funkcias per bildoj, senvortaj simboloj, sentoj, inkluzive de la estetikaj kaj artaj, etosoj, imago, metaforoj, intuicio, spontanaj pensoĉenoj, sonĝoj kaj revoj, poezia maniero rigardi la mondon, kreemo, libereco, tial mi nomas ĝin la cerbo de fido, ĉar nur se oni fidas oni povas lasi ĝin funkcii laŭ sia nekredebla fekundeco. Ĝenerale ĉe homo, kaj ofte ĉe tuta popolo, unu el la duonsferoj superregas. Sed ĉe Zamenhof ambaŭ estis, ne nur bonege disvolvitaj, sed ankaŭ kunordigitaj tute harmonie.

Kaj tion oni retrovas en la lingvo mem. Ĝi estas rigora, ĝi postulas disciplinon, kaj do postulas, ke oni aktivigu la maldekstran duoncerbon. Pensu nur pri la akuzativo, pri la fakto, ke verboj estas ĉu transitivaj, ĉu netransitivaj, aŭ pri la nete difinita senco de la prepozicioj. Esperanto estas lingvo pli rigora ol la plimulto. Sed ĝi estas ankaŭ pli libera. La rajto kombini radikojn kaj afiksojn sen ia limigo esta io tipa pri la dekstra duoncerbo, kaj same la libereco en la vortordo aŭ en la sintakso. Por esprimi unu ideon, Esperanto disponas multe pli da diversaj ebloj ol aliaj lingvoj. Vidu, kiom da manieroj prezentiĝas por esprimi la ideon : “Mi venis al Bulonjo per trajno” : Al Bulonjo mi trajnis, mi venis trajne Bulonjon, Bulonjen trajnis mi, pertrajne mi al Bulonjo venis, eĉ – almenaŭ humure aŭ poezie – mia alBulonja veno estis trajna, trajne mi alBulonjis. Se, por verkisto, Esperanto havas ŝatindajn flekseblecon kaj riĉecon, tio ŝuldiĝas ĝuste al tiu maloftega kunordigo de rigoro kaj libereco, al tiu integriĝo de la du cerbaj duonsferoj.

Esperanto per tio estas unika. Lingvoj akcentas jen unu, jen alian trajton. La franca kaj germana estas rigoraj, sed lasas malmulte da libereco en la maniero esprimi sin. La angla kaj la ĉina estas pli liberaj, sed al ili mankas rigoro, kaj, sekve, precizeco. Jes, Esperanto estas unika en la panoramo de la lingvoj. Per ĝi la menso povas funkcii fajne, nuance, precize, klare, sed en ĝi ankaŭ la koro trovas ilon por esprimi sian vastecon, sian fantazion, siajn plej intimajn kaj intensajn sentojn kaj emociojn.

Al io unika mezuma homo ne emas kredi. Tial la elstaran bonecon de Esperanto la plimulto de niaj samtempuloj simple ne povas imagi.

Subtila transdono de kaŝaj mesaĝoj[redakti]

Kaj ĝuste tial, antaŭ kelkaj minutoj, mi intence uzis la vorton longperspektive. Oni ne povas ĝuste kompreni la fenomenon Esperanto, se oni ne lokas ĝin en historian perspektivon. Kaj pro tio, ke ili evitas tion fari, tiom da homoj nun diras : “la mondolingvo estas la angla”.

Konstante amaskomunikiloj, ministroj, firmaestroj, kaj simplaj homoj, kiuj babilas en trinkejo, rediras tiun frazon. Kaj ili ne konscias, ke kune kun ĝi ili transdonas tutan serion da neeksplicitaj ideoj. Ekzemple : “la venko de la angla estas definitiva”, “lingva diverseco ne plu kaŭzas problemojn”, “la uzo de la angla ne havas financajn konsekvencojn por vi”, “ne ekzistas realisma alternativo”, “ne ekzistas lingvaj handikapuloj, se fremdulo suferas maljustecon, ĉar li ne kapablas taŭge esprimi sin, aŭ se firmaestro maltrafas profitdonan kontrakton, ĉar lia nivelo en la angla ne estas adekvata por la traktado kun la alilanda partnero, ili havas nur tion, kion ili meritas, ili nur devis bone lerni la anglan”.

Se vi pripensos kelkminute, vi nepre sentos, ke efektive tiuj mesaĝoj – kaj aliaj – kaŝe akompanas la frazon pri la venko de la angla. Ili estas mesaĝoj, kiuj fermas, kiuj puŝas la mensojn en tunelon, kie nenio videblas ĉe-flanke, kaj kun nur unu lumo ĉe la fino : la angla, sen kiu ne estas elirejo. Tiu kondiĉado malhelpas havi normalajn reagojn, kia estus, ekzemple, jena ideo.

Denaskaj anglalingvanoj tiras multege da avantaĝoj, kaj da profito, de la nuna lingva sistemo. Britio ricevas unu miliardon (mil milionojn) da eŭroj ĉiujare el la lingvostudaj restadoj. “English language teaching is very big business” (“Instruado de la angla estas tre granda profitdona kampo”) siatempe diris la informbulteno de la Foiro de la Angla Lingvo, en Barbican Centre (Londono). Kaj tion konfirmis la prezidanto de British Council dirante : “La angla lingvo enspezigas al ni pli ol la nafto de la Norda Maro”. Kion mi ĵus diris, tio rilatas nur al Britio, sed Usono eĉ pli profitas de la ampleksa uzo de la angla.

Estus do normale, ke anglalingvanoj pagu por ili. Ĉu ne estas absurde, ke en la tuta mondo neanglalingvaj impostpagantoj pagas gigantajn sumojn por ke la ŝtatoj organizu instruadon de la angla, kio finfine metas ilin en malsuperan pozicion? Dume, tiuj, kiuj havas ĉiujn profitojn, kiuj ricevas pro denaska rajto superecon en ĉiu diskuto, traktado aŭ debato kaj al kiuj la peno lerni lingvon estas ŝparita, estas ĝuste tiuj, kiuj pagas nenion por tiu impresa avantaĝo! Justeco postulus, ke la anglalingvaj ŝtatoj pagu al ĉiuj aliaj landoj la monon necesan por ebligi al alilingvanoj lingve renkonti ilin. Krome, dum ni dediĉas multegajn horojn al studado de la angla, la angleparolantoj povas dediĉi tiun tempon al studado de scienco, tekniko, profesio, aŭ al ripozo, kaj malstreĉo. Ĉu ne estus normale, ke ili finance kompensu nian tempoperdon kaj niajn penojn, akceptitajn grandparte je ilia profito? En nia tutmondigita kaj novliberalisma socio, neniu avantaĝo estas senpaga. Ili ricevas egan avantaĝon, ili pagu, iom laŭ la principo “kiu poluas, tiu pagu”.

La neeksplicitaj, kaŝaj mesaĝoj, kiuj kunformas la pensan akompanadon sed ankaŭ la sentan etoson de la konstante ripetata frazo, enŝovas sin en la mensojn nekonscie. Ĉar ili ne estas eksplicitaj, oni ne povas defendi sin kontraŭ ili. Kaj ĉar ili eniĝas en la nekonscian parton de la psiko, ili trudas masoĥismon, kontraŭ kiu nur konscieco povus gardi nin. Pro tiu subtila maniero de penetro, la viktimoj de la situacio konstante ripetas al si frazojn, kiuj konfirmas kaj plifortigas ilian statuson de viktimoj. Tio estas la sistemo uzata por teni sklavojn en sia sklava pozicio, aŭ por eviti, ke homo el plej malalta kasto provu ŝanĝi la kastan sistemon. Papage ripetante la frazon, niaj samtempuloj persvadas sin, ke nenio estas plibonigebla, ke nenion ili povas fari, ke ili estas sklavoj sen espero pri libereco, ĉar la mastroj venkis definitive, kaj venkitoj ne relevu la kapon. Estas kvazaŭ sorĉa ĉanto, magia formulo, kies efiko estas, ke la viktimoj pli kaj pli akceptas sian viktimecon. La masoĥismo plifortiĝas de ripeto al ripeto, sed tion, ho ve!, la viktimoj ne rimarkas.

Kiuj parolas pri la koncerna temo, tiuj preteratentas fakton ege gravan. En la dekstra duoncerbo, ekzistas ĉe ĉiu homo nekonscia, malklara aspiro al io, io nedifinebla, sennoma, ĉar tro malpreciza, sed io bona por la tuta homaro, aspiro al iu paradiza harmonio, al mondo, kie maljusteco ne ekzistus. Kaj tiu aspiro, kvankam nebula, estas tre forta, ege potenca, kapabla movi gigantajn individuajn energiojn, veki rimarkindajn sindediĉojn ne facile pravigeblajn racie. En iu nombro da individuoj tiu aspiro al iu bono senkontura kaj sennoma kristaliĝis en la koncepto “Esperanto”, tiel ke ili investas grandan parton de sia memo, de sia libido, dirus Freud, en la kampon, kiun la vorto Esperanto elvokas. La koncepto "Esperanto" tiel alprenas la altirforton, kiun Carl Gustav Jung atribuas al tiuj kernoj de psika energio, tiuj nebulozoj psikaj, kiujn li nomas arketipoj. Ĝi estas la konkretiĝo, do la pensebla formo, de io nepensebla, de io, kio staras trans nomeblo, sed kio altiras psikojn kun forto senfine pli granda ol la forto, per kiu la plej giganta elektromagneto altiras feron.

La ripetado de la ideo, ke la angla venkis, agas sur la maldekstran cerban duonsferon, kaj ĝi blokas la fekundecon de la dekstra, kie ĝi subpremas la arketipon, la aspiron al justeco tutmonda, pri kiu mi ĵus parolis. Ĝi blokas la kapablon imagi. Tial homoj, kiujn oni tiom bombadis per tiu mensfermanta slogano, ke ili asimilis ĝin, eĉ ne plu povas imagi, ke ekzistas alternativo. Tiel mortas scivolemo, kaj kritika menso steriliĝas. Pro tiu socipsikologia procezo milionoj kaj milionoj da gejunuloj, en la tuta mondo, estas devigitaj fordoni sin dum jaroj kaj jaroj al senproporcia mensostreĉado por provi mastri lingvon, en kiu ili neniam situos egale al la denaskuloj. Kaj, ke tiu plago ne necesas, ke ekzistas alternativo, kiu donus al la tutmonda junularo, kaj al ĉiuj impostpagantoj, fakte al ĉiuj ŝtatoj, krom la anglalingvaj, senpezigon de multaj pezaj financaj ŝarĝoj, kaj liberigon el absurda maniero investi sian tempon kaj sian nervan energion, ni, eta marĝena malplimulto, scias proprasperte.

Sed la ĝenerala publiko sorbis la mesaĝon pri la definitiva venko de la angla. Kaj kiam oni tutforte kredas ĝin, sen havigi al si iom da distanco por ĝin rigardi kritike, oni nepre devas alpreni komplementan ideon, nome, ke, ĉar venkis la angla, Esperanto fiaskis.

Pensmaniero tipa pri kvarjaruloj[redakti]

Bedaŭrinde, e-istoj estas influataj de la ĝenerala opinio. Kaj parto de ili emas akcepti ĝin. Ili tiel suferas disduiĝon, kiu povas esti doloriga. En ili ja vivas la sento, ke Esperanto, por ili, sukcesis, ĉar ĝi riĉigis ilian vivon. Sed tiun senton ili ne povas kunordigi kun la ĝenerala opinio, ke Esperanto malsukcesis. Estas do en ili streĉiĝo inter io socia kaj io individua, inter la dekstra kaj maldekstra duoncerboj.

Indas analizi, kion diras tiuj, kiuj ne dubas pri la fiasko. Se ni tion faros, ni unue konstatos, ke tiu konvinko estas absoluta. Homo, kiu diras : "Esperanto fiaskis", estas certa, ke tiu malsukceso estas evidenta, tuta kaj definitiva. Fakte, ĝi egalas liamense al "Esperanto estas nulo". Ĝi ekzistis kiel projekto, sed la projekto disfalis. Ĝi do ne plu ekzistas.

Interese, tiu impreso, ke la nuna ŝajna malsukceso estas io absoluta, tuta, definitiva fakte povas aperi nur, se oni rezonas kiel infano malpli ol sesjara. Ĉiu el ni estas mense plenkreska nur pri kelkaj kampoj de la vivo. En multaj aliaj kampoj ni mense plu funkcias kiel kvar- aǔ kvinjaruloj. Kaj tiuaĝe la menso ne povas kune teni pli ol du konceptojn, kiuj ĉiam estas simetriaj, kontraŭaj kaj ekstremaj : “granda” / “malgranda”, “forta” / “malforta”, “unua” / “lasta”, “ĉio” / “nenio”. Plenkreskuloj eĉ tre inteligentaj kaj mense tute kompetentaj en sia profesio aŭ en la ĉiutaga vivo, tamen plu funkcias laŭ la pensa sistemo de kvarjarulo en multaj kampoj, kiel politiko, religio, etnoj, maniero vidi sin mem, pritakso de la alia sekso (ofte ideoj pri la edzo aŭ edzino) ktp. Nu, Esperanto estas kampo, en kiu estas facile evidentigi tiun prapensan funkciadon.

Ekzemple, multaj simple ne kapablas imagi, ke la nuna Esperanto diferencas de la lingvo, kia ĝi prezentiĝis en 1887. Tiaj homoj diras : "Vivanta lingvo evoluas, Esperanto ne povas evolui, Esperanto do ne estas vivanta lingvo, tial ĝi fiaskis." Ne temas nur pri malĝusta informiĝo ; temas fakte pri nekapablo imagi, ke lingvo proponita de unu homo povas evolui. Et-infana pensmaniero! Eblas nur du terminoj: ĉu ĉio, ĉu nenio. Ekzistas Lingvo Internacia de D-ro Esperanto de 1887, kaj tio estas ĉio, krom ĝi ekzistas nenio nomebla Esperanto. Tiuj homoj ne aplikas al Esperanto la saman rigardon kiel al aliaj realaĵoj. Urboj modifiĝas, ŝanĝiĝas stiloj, muzikoj evoluas, vesta modo tre diferencas de jardeko al jardeko, sed Esperanto restas definitive fiksita, kia ĝi estis en 1887.

Aŭ ni konsideru la manieron kompreni sukceson. Por multaj homoj, Esperanto ne sukcesis, ĉar ĝi ne konkeris la mondon. Por ili, sukceso neprigus, ke oni povu iri ien ajn kaj alparoli iun ajn surtrotuare en Esperanto kaj esti komprenata. Sed tiun manieron koncepti sukceson ili ne aplikas en aliaj kampoj. Neniam ili pensus: "Honda-veturiloj malsukcesis, ĉar multegaj homoj uzas Toyotan, Mercedes, Citroën, Ford aŭ ion alian." Oni aplikas al la sukceso de Esperanto kriteriojn, kiujn oni ne aplikas en aliaj kampoj. Interese, ĉu ne?

Historia perspektivo[redakti]

Aldoniĝas al ĉio ĉi nekapablo rigardi la aferon laŭ historia perspektivo. La rezulto estas ignoro de la koncepto "ankoraŭ ne", "ne jam", "ĝis nun ne". Refoje ni vidas, ke estas diferenco inter Esperanto kaj la aliaj kampoj de la vivo. Estas multaj terenoj en la socia vivo, sur kiuj homoj luktas por plibonigi la mondon. Ekzemple pri egaleco inter viroj kaj virinoj, inter nigrahaŭtuloj kaj blankhaŭtuloj, inter sociaj tavoloj rilate al ŝancoj povi studi, aŭ pri indiĝenaj rajtoj, komerca justeco inter nordo kaj sudo, kaj multaj aliaj. Ĉu homoj, kiuj priparolas tiujn temojn, pensas: "la lukto fiaskis"? Ne. Ili pensas: "Ni ankoraŭ ne sukcesis. Restas multo por fari." En 1700, jam estis homoj, kiuj luktis por elimini sklavecon. Sed en 1850 sklaveco ankoraǔ ekzistis. Ĉu en 1850 estus ĝuste diri "la lukto kontraŭ sklaveco fiaskis"? Ne. Historio instruas al ni, ke la sola ĝusta frazo estus: "En 1850 la lukto kontraŭ sklaveco ankoraŭ ne sukcesis". Sed neniam vi aŭdas homon certan pri la esperanta fiasko diri: "Esperanto ankoraŭ ne sukcesis". Kvazaŭ la lingvo disponis nur limigitan nombron da jaroj por konkeri la mondon, kaj ne atingis tiun celon antaŭ la fiksita limdato. Sed kial limdato? De kie limdato?

La ideo, ke Esperanto sekvas la ritmon de naturaj fenomenoj, kiuj kreskas eksponenciale, ne venas al ili en la kapon. Eksponenciala kresko estas malrapida komence, sed ĝi laŭgrade akceliĝas kaj post iu sojla momento iĝas rapidega. Tiuj, kiuj dubas pri la estonteco de Esperanto, ignoras historion. Pensu ekzemple pri la metra sistemo. Ĉi-lasta estis proponita de Gilbert Mouton, pastro en Liono, en 1647. Cent dudek jarojn poste, en 1767, nenie ĝi estis uzebla, ĉar konis ĝin nur kelkaj stranguloj. Ĉu oni tiam povis diri, ke la metra sistemo fiaskis? Tute ne. La sekvo de la historio montras, ke oni tiam rajtus diri nur : 120 jarojn post sia apero, la metra sistemo ankoraŭ ne sukcesis. Same, cent dudek jarojn post la apero de Esperanto, oni devas fari la hipotezon, ke eble Esperanto ankoraŭ ne sukcesis. Se sukcesi signifus universaliĝi, kio estas alia afero.

Tiu historia perspektivo povas helpi seniĝi je la streĉiĝo inter la subjektiva sento kaj la objektiva konstato, kiun mi antaŭe elvokis. Oni povas elekti la starpunkton: "Mi apartenas al avangardo". Efektive, la homoj, kiuj luktis por liberigi la mondon je sklaveco, aŭ por oficialigi la metran sistemon, pravis eĉ dum la tuta daŭro, dum kiu ilia agado restis ŝajne senrezulta, kaj ili estis rigardataj moke, kiel homoj kroĉitaj al ridinda utopio. Ni povas vidi nin en la sama situacio. Jes ja, eble ni eraras, sed la hipotezo, ke eble ni estas pioniroj, ne estas malpli probabla ol la kontraŭa, se kompari kun similaj agadoj en historia perspektivo.

Ni sondu la baldaŭ venontan tempon[redakti]

Historia perspektivo utilas ankaŭ por pripensi pri tio, kio povos okazi post la nuna tempo. Tio estas delikata afero. Se oni esploras la konjektojn pri la posta verŝajna evoluo, faritajn de homoj, kiuj pretendas esti specialistoj, oni konstatas, ke tre ofte ili eraras, ĝenerale ĉar aperas ŝancaj okazaĵoj, neantaŭvideblaj, kiujn neniu enmetis en siajn kalkulojn. Tamen, en aliaj kazoj oni povas antaŭvidi sufiĉe ekzakte, kiel la aferoj disvolviĝos. Demografiaj prognozoj ĝenerale estas fidindaj, kaj same la prognozoj pri la disvolviĝo de epidemio.

Mi revenas al la ideo, ke la angla venkis. En la mediteranea regiono, en la unua jarcento de nia erao, oni povis diri la samon pri la greka, eble ne la klasika greka, sed simpla fuŝa greka, kiel oni hodiaŭ en kelkaj medioj diras, ke la mondolingvo estas “simpla fuŝa angla”. En Eŭropo, en la dekunua jarcento, oni povis diri, ke la latina venkis. En la dekoka, ke venkis la franca. Sed ni scias, kiel historio evoluis, ĉiuj ĉi lingvoj poste perdis sian superregadon. Kaj la koncernaj ŝanĝoj sekvis la ŝanĝojn en la politika-ekonomia vivo internacia.

Nu, la superregado de la angla lingvo en nia tutmonda socio estas ligita al la superregado, politika kaj ekonomia, de Usono. La faktoj nun disponeblaj ebligas konjekti, ke eble Usono jam komencis sian dekadencon. Tiu ideo estas eksplicite prezentita en oficiala raporto de la CIA, la Centra Informa Agentejo usona, disponebla de nelonge. Mi iom timas aliri tiun kampon, ĉar kelkaj certe riproĉos al mi, ke mi enmiksas min en politikon. Tamen ne temas pri politiko, sed pri konsideroj pri io ebla, io, kio povas okazi, ĉar tio kontraŭdiras nek la faktojn nek logikon, sed kio ankaŭ povas ne okazi. Kio okazos, neniu scias. Sed multegaj seriozaj komentistoj pensas, ke post kelkaj jardekoj la politika kaj ekonomia superpotenco estos alianco inter Ĉinio, Barato (tio estas Hindio) kaj Brazilo. Tiuj estas la landoj, kiuj plej rapide kaj certe disvolviĝas, kaj kun giganta potencialo. Sekve, multaj fakuloj opinias, ke la venonta mondolingvo estos la ĉina. Kaj fakto estas, ke kursoj de ĉina lingvo allogas pli kaj pli da homoj de jaro al jaro.

Kio ebligas diri, ke eble – kaj mi substrekas tiun eble – Usono nun rapide kuras al sia perdiĝo, al kolapso? Multaj faktoj.

Ni konsideru ekzemple la ekonomian situacion. La usona ekonomio estas bazita sur ege facile disrompebla sistemo, kiun eblas resumi dirante : la mondo produktas, kaj Usono konsumas. Tio jam validis pri industriaj varoj, sed en 2004 la unuan fojon dum multaj jardekoj, Usono estis neta importanto de manĝaĵoj. La usona agrikulturo ne plu sukcesis nutri la loĝantaron. La komerca deficito de Usono atingis nun 630 miliardojn da dolaroj. Por pagi tiujn ŝuldojn, Usono devas ricevi el la resto de la mondo proksimume unu miliardon da dolaroj ĉiutage. Ĉu tiasisteme eblas eviti bankroton? La ĉefa ŝtato, kiu ebligas Usonon finance vivteni sin, nun estas Ĉinio, kies pluso en la komerca bilanco de Usono estas 160 miliardoj da dolaroj.

Tio koncernas la rilaton inter importoj kaj eksportoj, do, la privatan ekonomion usonan. Se nun ni turnas nin al la publika, al la ŝtato, ni konstatas, ke ties financaj aferoj estas eĉ pli malprosperaj. La sumo de la nacia ŝuldo estis hieraŭ 7,79 bilionoj da dolaroj, t.e. 7,7 milionoj da milionoj da dolaroj aŭ 7,7 mil miliardoj da dolaroj. (Kiam Bush farighis prezidento en 2001, li heredis de Clinton kasojn tute plenajn : ne ekzistis ŝtata ŝuldo tiutempe). Kaj la plej grandan parton de tiu sumego Usono ŝuldas al aziaj landoj : Ĉinio, ekzemple, pruntedonis al la Usona Trezorejo 83 miliardojn da dolaroj. Tiu ŝuldo rapide kreskas. La iraka aventuro ja kostas al la usona ŝtato 5,8 miliardojn da dolaroj ĉiumonate. Estas dube, ĉu iu ŝtato povas longe plu funkcii kun tiel giganta nacia ŝuldo. Pro ĝi, cetere, la usona dolaro perdas pli kaj pli de sia valoro, tiagrade, ke la naftoproduktantaj landoj, t.e. la petrollandoj, pli kaj pli konsideras la eblon ne plu akcepti pagojn en dolaroj, sed igi la eŭron la referenca valuto por la naftokomerco.

Multaj aliaj faktoj indikas katastrofan evoluon de Usono, kiel la reduktiĝo de la mezuma hora salajro1, la ĉiujara kresko de la proporcio de homoj sub la mizersojlo2, la nombro de malliberuloj3 – la plej granda el la tuta mondo, kiu restas la plej granda eĉ se vi kalkulas proporcie al la loĝantaro – , la fakto, ke la militaj fortoj estas tro vaste dismetitaj eksterlande aŭ la fakto, ke, kiel en Sovet-Unio antaŭ ties disfalo, la distanco inter objektivaj faktoj kaj subjektivaj impresoj estas aparte granda : ekzemple, kvankam ĉiuj oficialaj dokumentoj de la usona ŝtato montras, ke Irako ne ludis rolon en la atako kontraŭ la novjorkaj turoj, pli ol 50 elcentoj el la usonanoj, se fidi sondojn, estas konvinkitaj, ke la koncernaj pilotoj havis irakan naciecon.

Komprenu min bone, mi ne diras, ke Usono tute certe baldaŭ kolapsos. Mi ne scias. Neniu scias. Eble ĝi sukcesos per mirinda fortostreĉo, je kiu la usona loĝantaro estas perfekte kapabla, eble pli kapabla ol multaj aliaj popoloj, restarigi sian situacion. Estas en la usona loĝantaro vastega potencialo de energio, kuraĝo, klarvidado, kaj fundfunde utila optimismo, kiun la lando eble sukcesos ekspluati. Mi diras nur, ke se oni komparas kun la superpotencoj de la historio antaŭ ilia disfalo, oni retrovas la samajn trajtojn en la nuna Usono.

Kiel ĉio ĉi rilatas al Esperanto? Tio rilatas al ĝi simple per tio, ke la superreganta lingvo ĝenerale estas la lingvo de la superreganta lando. Se la statuso de superpotenco transiros de Usono al alianco inkluzivanta Ĉinion, Baraton (t.e. Hindio) kaj Brazilon, estas antaŭvideble, ke post iu tempospaco la homoj diros al si : kial plu uzi inter ni la anglan, malfacilan lingvon fremdan al niaj kulturoj? Tiam eble ili emos alpreni la ĉinan kiel mondolingvon, ĉar en tiu alianco Ĉinio pezos per pezo aparte grava. Sed la ĉina estas eĉ pli malbone adaptita ol la angla al internacia uzado. Pro sia skribo kaj pro sia prononco. Tiam estas ŝanco, ke la homoj rimarkos, ke Esperanto disponeblas kaj perfekte taŭgas por tiu rolo.

Se vi opinias, ke mi komplete misjuĝas la faktojn kaj iliajn eblajn sekvojn, mi tuj koncedas, ke eble vi pravas kaj ke mi povas komplete malpravi. Sed, nu, oni petis min diri, kiel mi imagas la perspektivojn por nia lingvo unu jarcenton post la unua Esperanto-Kongreso, kaj tion mi diris, kiel eble plej sincere. Fakte, ĉio, kion mi diris ĝis nun, estis simple plenigo de la tempo disponigita al mi por ĉi tiu parolado. La fundo de mia penso estas multe pli simpla. Mi kredas je Esperanto, mi kredas, ke ĝi estos la mondolingvo, ĉu post dudek jaroj, ĉu post cent, ĉu post tricent, tion mi ne povas diveni kaj tio estas al mi egala.

Mi kredas je ĝi pro iu nevenkeblepotenca intuicio, kaj mi ne ofendiĝos, se oni taksos min tiurilate freneza. Sed se tiu freneza zono en mi malbonfaras al neniu, kaj igas min pli feliĉa, kial mi hontus pri ĝi kaj ĝin forĵetus? Kredi je tia intuicio povas esti freneze, sed ankaŭ povas esti io mense tute sana. Mi ja povas konfirmi mian manieron rigardi la venontajn jardekojn per raciaj, faktaj argumentoj, kiuj ne malpli valoras ol la argumentoj de la homoj, laŭ kiuj Esperanto ne havas estontecon. Tamen ne pro tiuj argumentoj mi kredas je ĝi, nur pro iu kvazaŭ mistika neklarigebla certeco, pri kiu ne eblas diskuti, ĉar ĝi radikas en mia dekstra cerba duonsfero. Ĉi-lasta, se oni sukcesas ekspluati ĝiajn pozitivajn aspektojn, povas prezentiĝi kiel mirinda, eksterordinara ĝardeno, ĝardeno, kie floras beleco, amikeco, fantazio, gajeco, kreemo. Kaj tiu mia kredo havigas al mi tiom da ĝojo, ke eĉ se ĝi montriĝos erara laŭ vidpunkto historia aŭ socia, ĝi ĉiam estos por mi, laŭ individua, amikeckrea kaj animriĉiga vidpunkto, trezoro, kies valoro superas ĉiujn eblajn homajn kalkulojn. Jes, nia dekstra cerba duonsfero enhavas, en sia paradiza parto, grandegan potencialon da plezuro kaj energio. Kiom mi dezirus, ke ĉiuj esperantistoj kapablu iri plaĉe promeni en ĝi! Kaj ke ĉiuj homoj sekvu ilin tien kaj tie. Tiam ja la bela sonĝo de l’homaro por eterna ben’ efektiviĝos.

————————

1  Ĝi falis de 17 al 14,5 dolaroj inter 2000 kaj 2004. La delokigoj perdigis al Usono 1,8 milionoj da okupoj. Se oni kalkulas kun la demografia kresko, la manko de dungoj atingas 5,4 milionoj por la kvar lastaj jaroj, tiel ke multaj personoj povas vivi nur akceptante malbone pagatan postenon. Multaj vivas kredite, kaj la sumo de la ŝuldoj atingas astronomiajn nivelojn.

2  Laŭ la statistikoj de la Census Bureau (Oficejo pri la loĝantaro), 45 elcentoj el la nigruloj kaj 44 elcentoj el la hispanlingvanoj vivas sub la mizersojlo.

3  2,2 milionoj, dum en 1975 estis nur 380.000.