Esperanto kaj Ido

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Esperanto kaj Ido (1909)
El:

Germana Esperantisto,

Januaro 1909.

Kompara tabelo de la gramatikoj:

Esperanto kaj Ido

E s p e r a n t o.

Alfabeto

a, b, c, ĉ, d, e, f, g, ĝ, h, ĥ, i, j, ĵ:, k, l, m, n, o, p, r, s, ŝ, t, u, ŭ, v, z. La literoj konservas la alfabetan sonon, sen­escepte. Diftongaj estas la literoj j, ŭ:, ja, jo, aj, oj, aŭ, eŭ.

————————

Akcento

Ĝi estas sur la antaŭlasta silabo senescepte: paroli, parolas.

————————

Artikolo

La difina artikolo estas la senescepte.

————————

Substantivo

La substantivon karakterizas la finiĝo o senescepte: patro. En la multnombro, oni aldonas j al la o: patroj.

————————

Adjektivo

La adjektivon ka­rakterizas la finiĝo a,senescepte: bona. En la multnombro oni aldonas j al la a. bonaj. En akuzativo oni aldonas n: bonan, bonajn.

————————

Adverbo

La finiĝo de la derivitaj adverboj estas e: bone.

————————

Akuzativo

Oni ricevas la akuzativon aldonante la konso­nanton n al la nominativo ununombra aŭ mult­nombra: patron, patrojn, patrinojn. Oni uzas ĝin por montri la rektan komplementon, la lokon al kiu oni iras, la daton kaj daŭron de ago, la mezuron kaj koston.

————————

Verbo

Infinitivo;= -i. 3 finiĝoj:

is .... parolis...estinto as ... parolas...estanto os ... parolos...estonto kun akcento sur la antaŭlasta silabo.

Ordona modo; finiĝo u parolu, ni parolu

Pasiva formo: (mi) estas amata

(mi) estis amata

(mi) estos amata

(mi) estus amata

(mi) estu amata

La aliaj formoj de l' verboj estas samaj en ambaŭ lingvoj.

Pronomoj

� � � � � � �

Personaj Posedaj Posedaj
        Ununombro Multnombro
 

mi mia miaj
ci cia ciaj
li lia liaj
ŝi ŝia ŝiaj
ĝi ĝia ĝiaj
ni nia niaj
vi via viaj
ili ilia iliaj
si sia siaj
oni - -

————————

Montraj pronomoj - adjektivoj

Adjektivoj - tiu tiu ĉi tio tio ĉi tiuj tiuj ĉi

————————

Interrilataj - demandaj - adjektivoj

kiu, kio, kia, kies, kie, kiam, kiel, kial, kiom.

I d o.

Alfabeto

a, b, c, ch, d, e, f, g, h, i, j, k, l, m, n, o, p, qu, r, s, sh, t, u, v, w, x, y, z. La literoj konservas la alfabetan sonon, escepte en la digramoj ch, sh, kiuj prezentas unu solan sonon; x estas elparolata ks. Diftonga estas la litero y, kaj la litero u antaŭ vokalo en la kunmetaĵoj qu, gu aŭ en la kunmetaĵoj au, eu: ya, yo, qua, quo, gua, guo, au, eu. - qua, gua povas esti elparolataj kva, gva.

————————

Akcento

Ĝi estas sur la antaŭlasta silabo(parolas), escepte ĉe la 3 infinitivaj formoj de l' verbo, kie ĝi estas sur la lasta silabo: parolar, parolir, parolor.

————————

Artikolo

La difina artikolo estas la' por ambaŭ seksoj kaj nombroj, escepte kiam la multnombro povas esti montrita nur per l' adjektivo, en tiu okazo l' arti-kolo fariĝas le: le bona.

————————

Substantivo

La substantivon karakterizas la finiĝo o en la ununombro. patro. En la multnombro la karakteriza finiĝo estas i, kiu anstataŭas la o: patri.

————————

Adjektivo

La adjektivon karakterizas la finiĝo a, sen­escepte: bona. La adjektivo restas nevariebla, escepte kiam estas necese pro la klareco montri la multnombron kaj kiam ne ĉeestas artikolo; En tiu okazo oni aldonas i al la a: bonai. Oni ankaŭ kelkafoje foriĝas la a: altri.

————————

Adverbo

La finiĝo de la derivitaj adverboj estas e: bone.

————————

Akuzativo

Oni ricevas la akuzativon aldonante la kon­sonanton n al la nominativo ununombra aŭ mult­nombra: patron, patrin. Oni uzas ĝin nur por montri la rektan komplementon. La akuzativo estas fakultativa en seninversiaj frazoj, t. e. en frazoj kun la sekvanta ordo de l' vortoj: subjekto, verbo, objekto; oni do povas diri ni amas la patrola patron. En inversiaj frazoj (kiam la subjekto venas post la objekto) la akuzativo estas deviga: La patrin e patrinin ni amas.

————————

Verbo

Infinitivo; 3 finiĝoj:

ir ... parolir...estinto ar ... parolar...estanto or ... parolor...estonto kun akcento sur la lasta silabo.

Ordona modo; finiĝo ez: parolez, ni parolez.

Pasiva formo: (me) esas amata aŭ, laŭvole (me) amesas

(me) esis amata aŭ, laŭvole (me) amesis

(me) esos amata aŭ, laŭvole (me) amesos

(me) esus amata aŭ, laŭvole (me) amesus

(me) esez amata aŭ, laŭvole (me) amesez.

La aliaj formoj de l' verboj estas samaj en ambaŭ lingvoj.

————————

Pronomoj

Personaj Posedaj Posedaj

       Ununombro Multnombro	

me mea mei tu tua tui vu vua vui il/ilu ilsa/sa ilsi el/elu elsa/sa elsi ol/olu olsa/sa olsi ni nia nii vi via vii ili ilia ilii eli elia elii oli olia olii su sua sui on - -

————————

Montraj pronomoj - adjektivoj

Adjektivoj - - - ita/ta, ita, elta ica/ca, ilca, elca - ito/to, olta ico/co, olca - iti/ti, ilta, elti, olti ici/ci, ilci, elci, olci

————————

Interrilataj - demandaj - adjektivoj

qua, quo, qual-a, di qua; ube, kande, qual-e, pro quo, quant-a,