Esthero
Jean Racine
Eugène Noël
Antaŭparolo | Indekso : Esthero de Jean Racine Tradukita de Eugène Noël |
Akto II |
Esthero
Jean Racine
Eugène Noël
Teatro figuras hejmon de Esthero
Esthero. Lizo.
Esthero
Vi?... Linjo!... Ho tago trioble feliĉa!
Mi dankas ĉielon, ĉar mi vin revidas!
Vi, kiel mi en Benjameno naskita,
Dum mia junec' amikino ĉiama,
De sama dolora sklaveco premita,
Sopiris kun mi pri Sion' malfeliĉa!...
Mi tiun epokon tutkore memoras...
Sed, ĉu vi ne sciis pri glor' de Estĥenjo?...
Mi vin de pli ol ses monatoj serĉigas....
En kia klimato, dezert', vi vin kaŝis?...
Lizo
Mi aŭdis pri via mortiĝo!... Mi ploris...
Kaj, apartiĝinta el ĉiuj mortemaj,
Atendis finiĝon de vivo malĝoja...
Sed dia profeto, Reĝin', al mi diris:
"Tro longe vi ploras pri morto malvera!
"Vin levu kaj sekvu irejon al Suso,
"Vi vidos Estheron kun gloro, honoroj.
"Sopiras vi pri ŝi! ... ŝi sidas sur Trono.
"Konsolu—li diris—la gentojn malĝojajn,
"Sionon; ĉar baldaŭ la Di' de bataloj
"Elmontros potencan kunhelpon, kaj krio
"De sia popolo ĝis Li suprenflugis!...
Li diris.—Pro tio mi, ĝoja, konfida,
Alkuras. En vian palacon mi venis.
Ho miro! Triumf' admirinda nun por mi!
Efik' de Potenco savinta. Prapatrojn!
Fier' Asuero ĵus kronis sklavinon,
Obeas koralta Persan' hebreinon.
Per kiaj rimedoj, sekretaj periloj,
Ĉielo alportis ĉi tiun miraĵon?
Esthero
Vi eble sciiĝis pri fama defalo
De l' antaŭulino, fiera Vasthio.
Jen, Reĝo pro ŝia kondut' ofendiĝis,
Kaj li ŝin forpelis de l' tron' kaj palaco,
Sed ĉiam li pensis pri ŝi, kaj longtempe
Vasthis regadis sur koro malgaja.
Li do elserĉigis, tra siaj multregnoj,
Pri nova edzin' por forigi malĝojon.
De landoj Induj', Hellespont', Egiptujo,
De landoj de Parth' kaj de Scito sovaĝa,
Senditoj kondukis al Suso filinojn,
Por sceptr' promesata nur al la plej bela...
Vivadis mi, tiam kaŝata kaj sola,
Per zorgoj atentaj de saĝa Mardoko.
Vi scias, ke al li multege mi ŝuldas.
Ĉar morto forrabis al mi la gepatrojn,
Li vidis en mi nur filinon de l' frato,
Kaj li anstataŭis patrinon kaj patron.
Pri l' sort' de mizeraj Hebreoj, li, ĉiam
Malĝoja, min tiris el nekonateco,
Kaj sur min malfortan fondante l' esperon
Por savo, instigis min peti la sceptron.
Kun tremo, plenumis mi liajn projektojn;
Mi venis, sed mutis pri raso, pri lando.
Mi nun ne parolos pri ĉiuj ĵaluzoj
De tiu amaso de konkurantinoj,
Serĉantaj, sur frunton de Reĝ' Asuero,
Eklegi decidon por tia elekto.
Jen ĉiu klopodas kaj sin valorigas,
Jen unu sin gloras pro sango nobela,
Alia, por sin plibeligi, prezentas
Aldonon de arta plej lerta laboro.
Mi, kiel perilo kaj sola rimedo,
Oferis al Dio nur miajn ploregojn!
Ordonis al mi Asuero: ĉeesti.
Aliris mi, Linjo, al Reĝo fiera.
Ha! Dio potenca komandas al Reĝoj!
Li donas sukceson al koroj senkulpaj,
Kaj Li elrevigas fierajn.—Tuj Reĝo
Admiris pro miaj modestaj logaĵoj,
Kaj min observadis longtempe, silente.
Sendube, Ĉielo, por mi favorega,
Dum tiu ĉi tempo lin puŝis al amo.
Li fine, kun granda dolĉeco rigardis,
Kaj diris: Vi estu Reĝino!... Samtempe
Li mem min kapvestis per propra orkrono.
Por montri pri sia feliĉo kaj ĝojo,
Li multe donacis al kortegularo,
Kaj eĉ, malavara, en ĉiuj provincoj,
Invitis popolon al reĝa edziĝo.
Dum tiuj ĉi tagoj de ĝojaj festenoj,
Ve, kiom mi kaŝis doloron kaj honton!
Esthero—mi diris—Esthero nun reĝas,
Duono de l' tero al ŝi submetiĝis...
Kaj Jerusalemo sub herbo silentas!
Siono hontege loĝigas rampulojn!
De Templo plej sankta kolonoj subkuŝas!
De Di' Israela glorfestoj nun ĉesis!...
Lizo
Ĉu vi ne konfidis kun Reĝo pri kaj...?
Esthero
Ne! Ĝis nun ne scias li kia mi estas...
Ĉar tiu per kiu Ĉielo min gvidas
Ordonas silenti pri tiu sekreto.
Lizo
Mardoko?... Ĉu povas li veni ĉi tien?
Esthero
Pro lia favor' al mi, elturniĝema,
Li, kvankam ne tie ĉi, scias konsili.
Ĉu povus bariloj haltigi respondojn?
Ne pli ol li, patro elzorgas pri filo;
Kaj eĉ jam, pro liaj sekretaj avertoj,
Al Reĝo malkovris mi krimajn projektojn
De du malbonuloj al li minacantaj.
Mi tamen, pro amo al nia nacio,
Venigis ĉi tien Sionajn filinojn,
Similajn al floroj junkreskaj, malfortaj,
Sub fremdan ĉielon kun mi forprenitajn.
Kaŝate, for ĉiu malpio ĉeesto,
Mi ilin edukas kun zorgo kaj amo.
Ĉi tie, for gloro de krono, kaj laca
Je vantaj honoroj, mi mem min serĉante,
Al Dio Eterna mi genufleksadas,
Kaj ĝuas pro ĝojo pri mi forgesigi.
Sed rason ilian mi kaŝas al ĉiuj...
Mi ilin alvoku.... He! Venu, filinoj,
Vi, jam kunulinoj en mia sklaveco,
Vi, juna idar' de prapatro Jakobo!...
Esthero. Lizo. Ĥoro.
Hebreino (kantas el eksterscenejo)
Fratino, jen voĉo nin vokas.
Alia
Rekonas mi ĉarman eksonon. Ĝi estas
Reĝino.
Ambaŭ
Ni kuru, fratinoj, obeu.
Reĝino nin vokas,
Ni venu, aliru Reĝinon!
Ĥoro (eniras el diversaj flankoj sur la scenejon)
Reĝino nin vokas,
Ni venu, aliru Reĝinon!
Lizo
Ĉielo! Ho kiom da belaj, senkulpaj
Knabinoj mi vidas alveni el ĉie!
Ho! kiel amindaj, modestaj rizaĝoj!
Ho! kresku espero de sankta nacio!
Ho! viaj senkulpaj sopiroj, simile
Al puraj aromoj, alflugu al Dio!
Ho! Dio rigardu vin kaj kvietiĝu!
Esthero
Filinoj, aŭdigu el plendaj kantadoj
Per kiuj vi ĝemas, dum mi sopiregas
Pri malfeliĉegoj de kara Siono!
Hebreino
Sion' kompatinda! Ve, perdis vi gloron!
(kantas sola)
Tutmondo admiris jam vian brilecon!
Vi estas nun polvo! Pri via grandeco
Nun el ni nur restas malĝoja memoro!
Sion', ĝi Ĉielo vi jam altigita,
Ve, nun ĝis Infero vi malaltigita,
Ho! ĉiam mi restu sen voĉo,
Se vian doloron per plendaj kantadoj
Ĝis lasta elspiro me ne memorigos!
Ĥoro (tuta)
Ho bord' de Jordan'! Ho feliĉa kamparo!
Ho sankta Montaro! Ho Valo fruktiga!
Multega mirakloj vin gloras!
El dolĉa la lando prapatra
Ĉu ĉiam ni estos pelitaj?
Hebreino (sola)
Sion'! Ĉu mi vidos refari remparojn,
Kaj viajn turegojn je belaj tegmentoj?
Ĉu vidos mi, el ĉiu flanko,
Popolojn, kun kantoj, alkuri al festoj?
Esthero. Mardoko. Lizo. Ĥoro.
Esthero
Ho! Kiu malpia maltimas alpaŝi?
Ha! Kio? Ĉu vere? Mardoko! Ho patro!
Anĝelo de Dio, sub sankta flugilo
Vin certe kondukis, kaj kaŝis l' alvenon!
Sed, kial vi havas malĝojon sur frunto,
Mortiĝan vestaĵon, kaj cindron sur haroj?
Ho, kiaj novaĵoj?
Mardoko
Reĝin' malfeliĉa!
Popolo senkulpa! Ho sorto fatala!
Jen: legu l' ordonon malpian, kruelan!
Ni ĉiuj pereas! Ve pri Israelo!
Esthero
Ĉielo! Teruro min premas en koro!
Mardoko
Jen: oni ekstermos tutrason hebrean!
Kruela Amano plenregas nun sur ni!
Jam oni pretigis tranĉilojn kaj glavojn,
Kondamnis sen juĝo la tutan nacion!
Malpia Amano, de ras' Amaleka,
Klopode plenumis ĉi tiun atencon,
Kaj Reĝ', tro kredema, subskribis l' ordonon.
Ĉar kontraŭ ni tiu malpia parolis,
Kaj diris, ke nin abomenas homaro,
Ordonoj eliris! En ĉiuj Reĝlandoj
Tagdato fiksiĝis por tiaj mortigoj!
Ho Di', ĉu lumigos Vi al sangverŝadoj?
Frapantoj indulgos nek sekson nek aĝon,
Nin ĉiujn manĝados vulturoj kaj tigroj!
Ve, venos terura ĉi tag'... post dek tagoj!
Esthero
Ho Di'! Vi permesas mortigajn ordonojn!
Ĉu Vi do forlasis idaron Jakoban?
Unu el plej junaj hebreinoj
Ho Dio! Nin kiu defendos, se ne Vi?
Mardoko
Esthenjo, se prave ploradas infanoj,
Kontraŭe, vi, sola espero de l' raso,
Vi devas paroli, ĉar horoj gravegaj,
Kaj tempo rapida, kaj tago proksima,
En kiu eĉ nomo "hebreo" pereos!
Ekzemple de Sanktaj Profetoj, nun, iru,
Parolu al Reĝo pri via naskiĝo.
Esthero
Ve! Ĉu vi ne scias, ke Reĝoj severaj
For homaj rigardoj protektas la Reĝon?
En fund' de l' palaco, terure majesta,
Li restas for vido de ĉiuj regatoj.
Se maltimegul', ne vokita, maltimis
Prezenti sin, li senespere tuj mortos,
Escepte se Reĝo, por savi l' kulpulon
Bonvolis lin tuŝi per sceptro timinda...
Ordono altruda al ĉiuj, egala
Deviga al kiu ajn rango kaj sekso.
Mi, kune kun li, mem sidanta sur Trono,
Mi, kiel l' aliaj, obeas l' ordonon;
Por kun li paroli, mi devas silente
Atendi ĝis kiam li venos aŭ vokas.
Mardoko
Nu? Kiam vi vidas, ke l' gento pereas,
Esthenjo, ĉu vi nun kalkulus pri vi mem?
Jen Dio parolas... Vi timus nur homon?
Pli multe, Esthenjo... eĉ vivo... ĉu al vi?
Ĉu ĝi ne... al sango de kiu vi venas?
Ĉu ĝi ne... al Dio, al Kiu vi ŝuldas?
Ĉu... kiam li nin alkondukis al trono,
Li vin ne rezervis por savi la genton?
Pripensu pri tio: Vin Di' ne elektis
Por vante mirigi popolojn aziajn,
Por ĉarmi okulojn de homoj malpiaj.
Por celo pli nobla li uzas piulojn.
Oferi sin mem por Li kaj religio,
Jen devo plej sankta de Israelido.
Feliĉa se por Li eĉ vivon vi riskas.
Ĉu vere bezonas Li nian kunhelpon?
Ĉu, kontraŭ Li, povas Potencoj sur Tero?
Se, por kontraŭstari Lin Reĝoj kuniĝus,
Por ilin dispeli, sufiĉas Li venu
Parolu... kaj ilin Li enpolverigus!
Per sola eksono de Lia Elvoĉo
Tuj maro forfluas, Ĉielo tremegas;
Ĉe li, samvaloras Tutmond' kaj sablero,
Kaj homoj malfortaj, senpovaj, mortemaj,
Tutpezas ne pli ol se ili ne estas!
Se Li de Amano permesis projektojn,
Eblege, per tio, Li volis certiĝi
Pri via fervoro. Li mem min konsilis
Vin preni, ho kara Esthenjo, kaj al mi
Elmontris la vojon kaj paŝis antaŭen
Se vane Li vokis vin, via neago
Neniel haltigos la brilajn miraklojn.
Li povas frapegi Amanon, kaj rompi
Katenojn per man' plej malforta sur Tero.
Kaj vi, rifuzinte ĉi tiun favoron,
Vi eble pereos, kun tuta la raso!
Esthero
Vi iru. Kun ĉiuj Hebreoj en Suso
Fervore preĝadu dum tago kaj nokto.
Min helpu per petoj al Di', akurate
Vi fastu en daŭro de tiuj tri tagoj.
Jam ekkomenciĝis mallumo de l' nokto;
Sed, morgaŭ, tuj kiam tagiĝo heliĝos,
Kontenta je morto, se devas mi morti
Por mia nacio, mi mem min oferos.
Deiru vi iam...
(Ĥoro malproksimiĝas, kaj deiras ĝis la fundo de la scenejo.)
Esthero. Lizo. Ĥoro.
Esthero
Ho Reĝo tre glora!
Jen estas mi, antaŭ Vi, sola, tremanta!
Ho, kiom da fojoj la patro min diris,
Ke kun ni Vi ĵuris por sankta kunligo.
Por krei popolon amindan, amege
Vi faris elekton de niaj Prapatroj.
Por sankta Parolo, Vi ankaŭ al ili
Promesis feliĉon kaj daŭron senfinajn.
Ve, tiu maldanka popol' malobeis;
L'amata nacio disiĝis de l' Kredo,
Forlasis Sinjoron kaj Patron, por doni
Al Dioj aliaj adultan honoron.
Ve! Nun ĝi obeas al fremda reganto;
Ne sole ĝi sklavo!... Ĝi eble pereos!
Malpiaj venkintoj insultas al ploroj,
Malverajn diaĵojn redankas pro venko,
Kaj volas, per unu frapego, detrui
Popolon, altaron, kaj Nomon de Dio!
Ĉu eble fremdulo, post Viaj Mirakloj
Forigus esperon de Viaj Paroloj,
Forprenus al homoj plej karan el donoj,
Sanktulon venontan, de ni atendatan!
Ne! Vi ne permesu, ke gentoj malpiaj
Nin buĉos, mutigos la solan nacion
De kiu, en Mond', Vi ricevas prikantojn!
Ho, montru vantecon de tiaj diaĵoj!
Vi metis min inter ĉi tiujn fremdulojn;
Vi scias, malamas mi krimajn ĉi festojn;
Kaj estas por mi malpiaĵoj kaj pekoj
Iliaj manĝado-trinkado-festenoj.
Eĉ tiun ĉi gloron al mi devigatan,
Kaj kronon per kiu mi devas brilegi
Dum tagoj solenaj de festoj kortegaj,
Mi ilin intime, sekrete, malŝatas;
Mi cindron pli amas ol vantajn luksaĵojn;
Mi amas nur antaŭ Vi larmojn verŝegi!
Atendis mi ĥoron de Via Ordono,
Por preni defendon de Via Popolo.
Jen estas momento. Per tuja obeo,
Mi iros al Trono de Reĝo timinda.
Por Vi mi klopodas, kun mi Vi ĉeestu
Ĉe Reĝo fiera kaj Vin ne konanta.
Ordonu, ke antaŭ mi li kvietiĝu,
Ke li allogiĝu per miaj paroloj.
Vi regas sur tondron, ventegon, Ĉielon,
Instigu lin kontraŭ tiranojn de l' gento!
(tute kun dancoj)
Ĥoro.
Hebreino (sola)
Ni ploru! Ni ĝemu! Fidelaj fratinoj,
Ni nin ne detenu je larmoj!
Rigardu al Sankta Montaro!
Ĉar savon ricevos el ĝi Senkulpeco.
Ho timoj mortigaj!
Tuj Israelidoj pereos! Ve, ploru!
Ĉu sub la Ĉielo jam estis
Pli granda motivo por ĝemi!
Ĥoro (tuta)
Ho timoj mortigaj!
Alia Hebreino
Ĉu ne tro jam, ke malaminda venkinto
De glora Siono detruis Majeston,
Kaj ĉien forprenis, sklavigis urbanojn!
Ĥoro (tuta)
Ho timoj mortigaj!
La sama hebreino
Ve! Kiel malfortaj ŝafidoj ĉe lupoj,
Ni povos mur ĝemi!
Alia
Forigu, disŝiru ni vantajn rubandojn,
Ĉi tie, sur kapoj!
Alia
Ni nin kovru per vestaĵoj
Taŭgaj por terura festo
Preparata de Amano
Alia
Kia sangverŝado ĉie!
Buĉiĝas samtempe maljunaj kaj junaj,
Fratino kaj frato,
Filino, patrino,
Filo apud sia patro!
Amaso da korpoj, da membroj ŝiritaj,
Ne enterigitaj!
Ve! Korpojn de l' Sanktaj disŝiras
kaj tigroj kaj leopardoj!
Unu el plej junaj hebreinoj
Ve! Juna ankoraŭ,
Pro kia krimaĵ' mi meritis suferojn?
Vivo apenaŭ komencis kreskon,
Mi defalos kiel floro
En tago unua!
Ve! Juna ankoraŭ,
Pro kia krimaĵ mi meritis suferojn?
Alia
Senkulpaj, ni pagas pro pekoj prapatraj!
Por kio, ve, tiuj ĉi vanaj sopiroj?
Prapatroj jam pekis, prapatroj nun mortis!
Kaj krimojn iliaj ni pagas!
Ĥoro (tuta)
Ni preĝas Sinjoron. Li Di' de bataloj.
Ne, ne, Li neniel volos,
Ke buĉiĝu ni, senkulpaj!
Hebreino (sola)
Kio?—dirus malpiulo—
Kie estas ĉi Dio timinda,
Por Israelo tiel Potenca?
Alia
Ĉi Dio glora, Sinjor' ĵaluza,
Tremegu, gentoj de Tero
Ĉi Dio glora, Sinjor' ĵaluza,
Estas sola Ĉielestro,
Fulmotondro kaj ventego
Ne obeas viajn Diojn!
Alia
Li renversas maltimulon.
Alia
Li protektas malfortulon.
Ĥoro (tuta)
Ni preĝas Sinjoron. Li Di' de bataloj.
Ne, ne, Li neniel volos,
Ke buĉiĝu ni, senkulpaj!
Du hebreinoj
Dio, kiun gloro kronas,
Dio, kiun lumo vestas,
Dio, kiun nubo portas,
Kies Tronon subtenas Anĝeloj,
Du aliaj el plej junaj
Kiu volas, ke simplaj infanoj
Al Vi prikantu kun ili,
Ĥoro (tuta)
Vi vidas niajn danĝerojn!
Pro Via Nomo, ni venku;
Ke Via Gloro neniam
Briligu fremdajn Diaĵojn.
Hebreino (sola)
Vin armu por nin venĝi
Alvenu Vi, kiel antaŭe al gento!
Malbonuloj komencu hodiaŭ
Timegi revenĝojn,
Fariĝu similaj je polvo, pajlero,
Kiujn vento forblovas.