Esthero
Jean Racine
Eugène Noël
Esthero | Indekso : Esthero de Jean Racine Tradukita de Eugène Noël |
Akto I |
Esthero
Jean Racine
Eugène Noël
Kompato.
Jen mi, el feliĉa sidejo de Dio
Alvenas en tiun Sanktejon de Bono.
Kun mi, Senkulpeco, fratino fidela—
Nenie ni trovas ŝirmejon pli certan.
Ĉi tie, for bru', al plej sanktaj klopodoj
Popol' naskiĝanta de mi instruiĝas;
En ĝian animon mi ŝutas bonsemon
De virtoj, per kiuj ĝi Mondon sanktigos;
Ĉar Reĝo bonfara, Regnestro potenca,
Al mi komisiis multkarajn objektojn,
Ĉi tien kunigis timemajn knabinojn,
Sen helpo, sen gvido disapartigitajn;
Proksime de Trono konstruis palacon
Por doni al ili Feliĉon kaj Pacon.
Grand'Dio, memoru pri tia bonfaro;
Ke liaj klopodoj, por Vin pligloregi,
De Vi enskribiĝu en Libron, sur kiun
Kuŝigas Vi nomojn de reĝoj amataj.
Vi aŭdas min, mian elvoĉon Vi konas,
Mi estas "Kompato"—l' amata filino
Prezentas plej dolĉajn sopirojn de l' Reĝo.
Je amo al Vi, lin mi tute plenigas,
De lia fervor' al Vi, varma fajreco
Vastiĝas tra Mondo, de loko al loko,
Vi vidas lin antaŭ Vi, ĉiam humila,
Ĉe Vi malaltigi la frunton plej gloran,
Per nobla ekzempl' fierulojn hontigi,
Respekte sin klini ĉe sojlo de Temploj.
Por Via Plejgloro li sola el Reĝoj
Sin armas, batalas por Vi, por Dirajtoj.
Perfida profito kaj blinda ĵaluzo
Kuniĝas por al Vi hereze ribeli,
Malpaco plenregas sur ĉiuj. Kaj ĉio
Ekŝajnas forkuri de sanktaj standardoj.
Infer', per mallumo tutmonda funebra
Blindigis okulojn de homoj plej sanktaj!
Li sola, neŝanĝa, konfida je kredo,
Ne serĉas, rigardas, aŭskultas se ne Vin,
Mokridas senpovan diablan kaptilon,
Kaj de l' religio protektas Majeston.
Grand'Dio, rajtigu Vin Mem, kaj hodiaŭ
Vi helpu lin, kiel vi helpis jam, kiam
Vi, tiom da fojoj, sur Rejno, forpelis
Al li malamikojn fremdulajn amarojn.
Ĉi tiujn denove mi vidas fiere
Sin ĵeti ankoraŭ al samaj rifaroj.
Jam ili, rompinte plej firmajn barilojn,
Per ruboj kastelaj surkovras landlimojn.
Favoris Vi al li per filo plej helpa
Por plaĉi, batali, obei, komandi.
La filo, li ankaŭ, senhalte venkanto,
Ekŝajnas nur celi al amo de l' patro.
La fil', obeema al liaj deziroj,
Senĉese timiga al la malamikoj,
Similas al Viaj anĝeloj venĝantaj.
Laŭ lia ordono fiera li kuras;
Li ĉie militas per gloraj armiloj,
Kaj ilin, post venko, redonas al patro.
Sed kiam grand'Reĝ' por mi tiel batalas,
Vi, kiuj delonge nun ĝojas ĉi tie,
Se iom ripozi heroo konsentas,
Lin voku al viaj senkulpaj ludaĵoj;
Parolu pri glora faraĵ' de Esthero
Pri kredo venkinta sur malpiegeco.
Kaj vi, se vin ĉarmas nur vantaj pasioj
En koro vekitaj de vanaj pensaĵoj,
Aŭ ankaŭ de malseriozaj vidaĵoj,
Se tedas vin sono de miaj paroloj
Tuj iru for de mi, pro sankta graveco
De miaj plezuroj. Ĉi tie, ĉiaĵo
Parolas pri Dio, pri Paco, pri Vero.