Fabeloj de Andersen/I/Ĉapitro 10 — Abio

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 9 - Malbela anasido Indekso : Fabeloj de Andersen (Zamenhof)
de Hans Christian Andersen
Tradukita de L. L. Zamenhof
Abio
Ĉapitro 11 — Neĝa reĝino
Libro Du
Ĉapitro 10 — Abio

En la arbaro staris beleta abio; ĝi havis bonan lokon, la suno povis penetri al ĝi, estis sufiĉe da aero, kaj ĉirkaŭe kreskis multe da pli grandaj kamaradoj, abioj kaj pinoj. Sed la malgranda abio volis nur ĉiam kreski kaj kreski; ĝi ne pensis pri la varma lumo de la suno kaj pri la freŝa aero, ne interesis sin pri la vilaĝanaj infanoj, kiuj tie iradis kaj babiladis, kiam ili sin turnadis en la arbaro, kolektante fragojn kaj frambojn. Ofte ili venadis kun plena poto aŭ kun fragoj survicigitaj sur trunketo de pajlo. Tiam ili sidiĝadis apud la arbeto kaj diradis: "Ha, kiel ĉarme malgranda ĝi estas!" Sed tio tute ne plaĉis al la arbeto.

En la sekvanta jaro ĝi estis jam pli granda je unu trunkido, kaj en la sekvanta jaro ĝi estis ankoraŭ pli granda je unu trunkido; ĉar ĉe abio oni povas precize kalkuli la jarojn de ĝia kreskado, se oni kalkutas, kiom da fojoj ĝi ricevis novan trunkidon.

"Ho, se mi estus tiel same granda arbo kiel la aliaj!" ĝemis la arbeto, "tiam mi povus larĝe etendi miajn branĉojn kaj per mia supro rigardi en la malproksiman mondon! Tiam la birdoj konstruus siajn nestojn inter miaj branĉoj kaj en tempo de ventego mi povus balanci mian kapon tiel same grandsinjore, kiel tie la aliaj."

Nek la lumo de la suno, nek la birdoj, nek la ruĝaj nuboj, kiuj naĝis super ĝi matene kaj vespere, faris al ĝi ian ĝojon.

Kiam estis vintro kaj ĉirkaŭe kuŝis blindige blanka neĝo, ofte alkuradis leporo kaj saltadis pluen ĝuste trans la arbeton. Ho, tio estis indigniga! Sed pasis du vintroj, kaj en la tria vintro la arbo estis jam tiel alta, ke la leporo devis ĉirkaŭkuri ĝin. "Ho, kreski, kreski, fariĝi granda kaj maljuna, tio estas la sola bela afero en la mondo!" pensis la arbo.

En aŭtuno regule venadis arbohakistoj kaj dehakadis kelke da plej grandaj arboj. Tio okazadis ĉiujare, kaj la juna abio, kiu nun elkreskis jam sufiĉe alte, timis kaj tremis, ĉar kun bruo kaj krako tiuj arboj faladis sur la teron, iliaj branĉoj estis dehakataj, lli aspektis nun tute nudaj, longaj kaj mallarĝaj, oni apenaŭ povus rekoni ilin. Poste ili estis metataj sur veturilojn, kaj ĉevaloj fortiradis ilin de tie for el la arbaro.

Kien ili iris? Kio ilin atendis?

Kiam en printempo venis la hirundo kaj la cikonio, la arbo ilin demandis: "Ĉu vi ne scias, kien oni ilin veturigis? Ĉu vi ilin ne renkontis?"

La hirundo nenion sciis, sed la cikonio havis tre mediteman mienon, balancis la kapon kaj diris: "Jes, ŝajnas al mi; revenante el Egiptujo, mi renkontis multe da novaj ŝipoj; sur ili staris belegaj mastoj; mi pensas, ke tio estis ili; ili eligadis odoron de abio. Mi povas transdoni al vi saluton de ili, ili estas pli altaj ol ĉio, ili estas pli altaj ol ĉio."

"Ho, se mi ankaŭ estus sufiĉe granda, por flugi trans la maron! Kio ĝi en efektiveco estas, tiu maro, kaj al kio ĝi estas simila?"

"Nu, por tion klarigi, oni devus tre multe paroli!" diris la cikonio kaj foriris.

"Ĝoju pri via juneco!" diris la radioj de la suno, "ĝoju pri via kreskado, pri la juna vivo, kiu vin plenigas!"

Kaj la vento kisis la arbon, kaj la roso ploris larmojn pri ĝi, sed la abio tion ne komprenis.

En la tempo de Kristnasko oni dehakis tre junajn arbojn, tiajn, kiuj eĉ ne estis ankoraŭ tiel grandaj kaj ne havis ankoraŭ tian aĝon, kiel tiu abieto, kiu ne havis trankvilon nek ripozon, sed volis ĉiam nur antaŭen. Tiuj junaj arbetoj - ili estis ĝuste la plej belaj - konservis siajn branĉojn, oni metis ilin sur veturilojn, kaj ĉevaloj tiris ilin el la arbaro.

"Kien ili iras?" demandis la abio. "Ili ne estas pli grandaj ol mi, inter ili eĉ estis unu, kiu estas multe malpli granda. Kial oni restigis al ili ĉiujn iliajn branĉojn? Kien ili veturas?"

"Tion ni scias, tion ni scias?" pepis la paseroj. "Tie en la urbo ni enrigardis tra la fenestroj. Ni scias, kien ili veturas! Ho, ili atingas la plej grandan brilon kaj belegecon, kiun oni povas imagi al si! Ni enrigardis tra la fenestroj, kaj ni vidis, ke oni plantis ilin meze de la varma ĉambro kaj ornamis ilin per plej belaj objektoj, per oritaj pomoj, mielkukoj, ludiloj kaj tre multe da kandeloj!"

"Kaj poste?" demandis la abio kaj tremis per ĉiuj branĉoj, "Kaj poste? Kio fariĝas poste?"

"Nu, plu ni ne vidis, tio estis nekomprenebla!"

"Ĉu ankaŭ al mi la sorto permesos iri tiun brilantan vojon?" ĝoje pensis la arbeto. "Tio estas ankoraŭ pli bona ol iri trans la maron. Kiel la sopiro min turmentas! Ho, se estus jam Kristnasko! Nun mi estas alta kaj plenkreska kiel la aliaj, kiujn oni lastfoje forveturigis. Ho, se mi jam estus sur la veturilo! Se mi estus en la varma ĉambro kun ĝia tuta lukso kaj belegeco! Kaj poste? Nu, tiam venos io ankoraŭ pli bona, pli bela, ĉar alie por kio oni min tiel ornamus! Tiam certe venos io ankoraŭ pli granda, ankoraŭ pli belega! Sed kio? Ho, kiel mi suferas, kiel min turmentas la sopiro! mi mem ne scias, kiel astas en mia koro!"

"Ĝoju pri mi!" diris la aero kaj la sunlumo; "ĝoju pri via freŝa juneco en la libera aero!"

Sed la arbeto tute ne ĝojis; ĝi kreskis kaj kreskis, en vintro kaj en somero ĝi estis verda, mallume-verda ĝi estis. ,La homoj, kiuj ĝin vidis, diradis: "tio estas beleta arbo!" Kaj en la tempo de Kristnasko oni ĝin dehakis antaŭ ĉiuj aliaj! La hakilo hakis profunde en la medolon; la arbo kun ĝemo falis sur la teron. Ĝi sentis doloron, svenon, ĝi tute ne povis pensi pri ia feliĉo. Ĝi malĝojis, ke ĝi devas disiĝi de la hejmo, de la loko, sur kiu ĝi elkreskis. Ĝi sciis ja, ke ĝi neniam plu revidos la karajn malnovajn kamaradojn, la malgrandajn arbetaĵojn kaj florojn ĉirkaŭe, ĝi eble eĉ la birdojn plu ne vidos. Tiu forveturo tute ne estis agrabla.

La arbo rekonsciiĝis nur tiam, kiam sur la korto, kie oni ĝin demetis kune kun la aliaj arboj, ĝi aŭdis, ke iu diris: "Ĉi tiu estas belega! Ni ne bozonas alian!"

Tiam venis du servistoj en parada livreo kaj forportis la abion en grandan belan salonon. Ĉirkaŭe sur la muroj pendis portretoj, kaj apud la granda forno staris Ĥinaj vazoj kun leonoj sur la kovriloj. Tie staris balancoseĝoj, sofoj kun silka tego, grandaj tabloj, kovritaj de bildolibroj kaj ludiloj kostantaj multajn centojn da spesmiloj - tiel almenaŭ asertis la infanoj. La abion oni starigis en granda sabloplena vazo, tamen neniu povis rimarki, ke tio estas vazo, ĉar ĉiuflanke ĉirkaŭe ĝi estis kovrita per verda ŝtofo kaj ĝi staris sur granda kolorriĉa tapiŝo. Ho, kiel la arbo tremis! Kio do nun okazos? Venis la servistoj kaj la fraŭlinoj kaj ornamis ĝin. Sur la branĉoj ili pendigis malgrandajn retojn, eltranĉitajn el diverskolora papero; ĉiu reto estis plenigita per sukeraĵoj. Oritaj pomoj kaj juglandoj pendis kvazaŭ alkreskintaj kaj pli ol cent ruĝaj, bluaj kaj blankaj kandeletoj estis alfiksitaj al la branĉoj. Pupoj, kiuj aspektis kiel veraj homoj - la arbo antaŭe neniam vidis tiajn - ŝvebis en la verdaĵo, kaj tute supre, sur la pinto, brilis stelo el orsimila papero. Estis belege, nekompareble belege!

"Hodiaŭ vespere," diris ĉiuj, "hodiaŭ ĝi brilos!"

"Ho," pensis la arbo, "se estus jam vespero! Se oni baldaŭ ekbruligus la kandelojn! Kaj kio okazos poste? Ĉu la arboj el la arbaro venos kaj rigardos min? Ĉu la paseroj alflugos al la vitroj de la fenestroj? Ĉu mi ĉi tie alkreskos kaj staros ornamite en vintro kaj en somero?"

Ne tre multe ĝi sciis! Sed pro granda sopiro ĝi havis plenforman ŝeldoloron, kaj ŝeldoloro por arbo estas tiel same malbona, kiel kapdoloro por ni.

Jen oni ekbruligis la kandelojn. Kia brilo! Kia belegeco! La arbo tremis per ĉiuj branĉoj, tiel ke kelke da pinglofolioj ekbrulis de unu el la kandeloj. Fariĝis vera brulo.

"Dio nin gardu!" ekkriis la fraŭlinoj kaj rapide estingis la brulon.

Nun la arbo ne devis eĉ tremi. Tio estis kruela. Ĝi forte penis, ke ĝi perdu nenion el sia tuta ornamo; de la tuta brilo ĝi estis kvazaŭ en duondormo. Kaj jen malfermiĝis ambaŭ duonoj de la pordo, kaj amaso da infanoj enkuregis, kvazaŭ ili volus renversi la tutan arbon. La pli aĝaj homoj trankvile eniris post ili; la infanoj staris tute mute, sed nur dum mallonga momento, poste ili ĝoje ekkriis tiel, ke la tuta ĉambro resonis. Ili dancis ĉirkaŭ la arbo, kaj unu donaco post la alia estis deŝiritaj.

"Kion ili intencas fari?" pensis la arbo, "Kio nun fariĝos?" La kandeloj elbrulis ĝis la branĉoj, kaj tiam oni ilin estingis, kaj la infanoj ricevis la permeson prirabi la arbon. Ho, ili ĵetegis sin sur ĝin tiel, ke ĉiuj branĉoj ekkrakis. Se ĝi per sia supro kaj per la ora stelo ne estus alfiksita al la plafono, ili ĝin certe renversus.

La infanoj dancis nun ĉirkaŭe kun siaj belaj ludiloj. Neniu atentis la arbon, esceptinte la maljunan infanistinon, kiu rigardis atente, inter la branĉojn, sed ŝi volis nur vidi, ĉu oni ne forgesis ian figon aŭ pomon.

"Rakonton, rakonton!" ekkriis la infanoj kaj tiris al la arbo unu malgrandan dikan homon. Li sidiĝis ĝuste sub la arbo, "ĉar tiamaniere" , li diris, "ni estos en verdaĵo, kaj la arbo povos eltiri por si instruon, se ĝi bone atentos. Sed mi rakontos nur unu historion. Ĉu vi volas aŭdi la historion pri Ivede-Avede aŭ ĉu pri Klumpe-Dumpe, kiu falis malsupren de la ŝtuparo kaj tamen leviĝis sur la tronon kaj ricevis la reĝidinon?"

"Ivede-Avede!" kriis kelkaj, "Klumpe-Dumpe!" kriis aliaj. Estis granda kriado kaj bruado. Nur la abio silentis kaj pensis: "Se oni min ne demandas, mi min ne enmiksos!" Ĝia rolo estis finita, ĝi jam plenumis ja sian devon.

La homo rakontis pri Klumpe-Dumpe, kiu falis malsupren de la ŝtuparo kaj tamen leviĝis sur la tronon kaj ricevis la reĝidinon. Kaj la infanoj plaŭdis per la manoj kaj kriis: "Rakontu, rakontu!" Ili volis aŭdi ankaŭ la historion pri Ivede-Avede, sed ili devis kontentiĝi je Klumpe-Dumpe. La abio staris tute silente kaj enpense, neniam la birdoj tie en la arbaro rakontis ion similan. "Klumpe-Dumpe falis malsupren de la ŝtuparo kaj tamen ricevis la reĝidinon! Jes, jes, tiele la aferoj iras en la mondo!" pensis la abio, opiniante, ke la historio estas vera, ĉar la rakontanto estas tiel bonaspekta homo. "Jes, jes, kiu povas scii, eble mi ankaŭ falos malsupren de la ŝtuparo kaj ricevos reĝidinon!" Kaj ĝi ĝojis, ke en la sekvanta tago ĝi denove estos vestita per kandeloj kaj ludiloj, per oro kaj fruktoj.

"Morgaŭ mi ne tremos!" ĝi pensis. "Mi sentos tute koran ĝojon pri mia tuta belegeco. Morgaŭ mi denove aŭdos la historion pri Klumpe-Dumpe kaj eble ankaŭ la historion pri Ivede-Avede." Kaj la arbo staris dum la tuta nokto silente kaj meditante.

La sekvantan matenon eniris la servistoj kaj servistinoj.

"Nun denove komenciĝos la ornamado!" pensis la arbo; sed ili eltrenis ĝin el la ĉambro, supren laŭ la ŝtuparo, sur la subtegmenton, kaj tie ili ĝin starigis en malluma angulo, kien penetris nenia radio de la suno. "Kion tio signifas?" pensis la arbo. "Kion do mi faru ĉi tie? Kion mi ĉi tie aŭdu?" Ĝi apogis sin al la muro kaj staris tie kaj meditis kaj meditis. Kaj por tio ĝi havis sufiĉe da tempo, ĉar pasis multe da tagoj kaj noktoj. Neniu venis supren, kaj, kiam fine iu venis, tio fariĝis nur kun la celo starigi en la angulo kelke da grandaj kestoj. La arbo staris tiel kaŝite, ke oni povus pensi, ke ĝi estas tute forgesita.

"Nun ekstere estas vintro!" meditis la arbo. "La tero estas malmola kaj kovrita de neĝo, la homoj ne povas min planti; tial verŝajne mi devas stari ĉi tie ŝirmite ĝis la printempo! Kiel antaŭgarda tio estas! Kiel bonaj estas la homoj! Se ĉi tie nur ne estus tiel mallume kaj tiel terure solece! Eĉ leporeton oni ĉi tie ne vidas! Tie en la arbaro estis tamen gaje, kiam la neĝo kuŝis kaj la leporo preterkuradis, eĉ se ĝi min transsaltis! Estas vero, ke tiam tio ne plaĉis al mi. Ĉi tie supre estas ja terure solece!"

"Pip, pip!" diris subite malgranda muso, kiu elkuris, kaj post ĝi venis ankoraŭ unu. lli ĉirkaŭflaris la abion kaj traglitis inter ĝiaj branĉoj.

"Estas terure malvarme!" diris la musetoj. "Sed, esceptinte tion, ĉi tie estas bonega loĝejo! Ĉu ne vere, vi maljuna abio?"

"Mi tute ne estas ankoraŭ maljuna!" respondis la abio, "ekzistas multe pli maljunaj ol mi!"

"De kie vi venis?" demandis la musoj, "kaj kion vi scias?" Ili estis forte scivolaj. "Rakontu al ni pri la plej belaj lokoj sur la tero! Ĉu vi jam estis tie? Ĉu vi estis jam en la provizejo, kie fromaĝoj kuŝas sur la bretoj kaj ŝinkoj pendas sub la plafono, kie oni dancas sur sebaj kandeloj, eniras malgrase kaj eliras grase?"

"Tiujn lokojn mi ne konas," diris la arbo, "sed la arbaron mi konas, kie brilas la suno kaj kantas la birdoj!" Kaj ĝi rakontis al ili ĉiujn travivaĵojn de sia juneco, kaj la musetoj, kiuj antaŭe neniam aŭdis ion similan, aŭskultis atente kaj diris: "Kiom multe vi vidis! Kiel feliĉa vi estis!"

"Mi!" diris la abio, kaj nur nun ĝi ekmeditis pri sia propra rakonto. "Jes, en efektiveco tio estis sufiĉe gajaj tempoj!" Sed poste ĝi rakontis al ili pri la Kristnaska vespero, kiam ĝi estis ornamita per kukoj kaj kandeloj.

"Ho," diris la musetoj, "kiel feliĉa vi estis, vi maljuna abio!"

"Mi tute ne estas maljuna!" rediris la abio, "mi ja nur en ĉi tiu vintro venis el la arbaro! Mi troviĝas en mia plej bona aĝo, mi estas nur tre altkreska!"

"Kiel bele vi rakontas!" diris la musetoj; kaj en la sekvanta nokto ili revenis kun kvar aliaj malgrandaj musoj, kiuj ankaŭ, volis aŭskulti la rakontadon de la arbo, kaj ju pli ĝi rakontis, des pli vive ĉio al ĝi mem stariĝis antaŭ la okuloj, kaj ĝi pensis: "Tio estis ja vere feliĉaj tempoj! Sed ili povas reveni! ili povas reveni! Klumpe-Dumpe falis malsupren de la ŝtuparo kaj tamen ricevis la reĝidinon, eble mi ankaŭ povas ricevi reĝidinon!" Kaj ĉe tio la abio ekpensis pri malgranda betulo, kiu kreskis tie en la arbaro kaj ŝajnis al ĝi vera bela reĝidino.

"Kiu estas Klumpe-Dumpe?" demandis la musetoj. Kaj la abio rakontis la tutan fabelon, kiun ĝi memoris tute laŭvorte. Kaj la musetoj pro ĝojo preskaŭ saltis sur la pinton de la arbo. En la sekvanta nokto kolektiĝis ankoraŭ multe pli da musoj, kaj dimanĉon venis eĉ du ratoj. Sed ĉi tiuj asertis, ke la rakonto ne estas gaja; kaj tio malĝojigis la musetojn, ĉar nun ĝi al ili ankaŭ ŝajnis malpli bela.

"Ĉu vi povoscias rakonti nur ĉi tiun solan historion?" demandis la ratoj.

"Nur ĝin solan!" respondis la arbo, "mi aŭdis ĝin en mia plej feliĉa vespero, sed tiam mi ne pensis pri tio, kiel feliĉa mi estis!"

"Tio estas tre mizera historio! Ĉu vi ne scias ian historion pri lardo aŭ sebaj kandeloj? Nenian historion pri provizejo?"

"Ne!" diris la arbo.

"Nu, en tia okazo ni dankas pro tio!" rediris la ratoj kaj iris returne al la siaj.

En la fino ankaŭ la musetoj foriris, kaj tiam la arbo ĝemis: "Estis ja tute bele, kiam ili sidis ĉirkaŭ mi, la viglaj musetoj; kaj aŭskultis mian rakontadon! Nun tio ankaŭ forpasis. Sed mia ĝojo komenciĝos denove, kiam oni denove min elprenos!"

Sed kiam tio, okazis? Jes, tio estis unu matenon, homoj venis supren kaj faris esploradon en la subtegmento. La kestoj ricevis alian lokon; kaj la arbon oni eltrenis. Estas, vero ke ili ĵetis ĝin sur la teron iom maldelikate, sed tuj servisto trenis ĝin al la ŝtuparo, kie briletis la taglumo.

"Nun denove komenciĝas la vivo!" pensis la arbo. Ĝi sentis la freŝan aeron, la unuan radion de la suno, - kaj jen ĝi estis ekstere sur la korto. Ĉio iris tiel rapide, ke la arbo tute forgesis pririgardi sin mem; ĉirkaŭe estis tro multe da novaĵo por rigardi. La korto troviĝis apude de ĝardeno, kaj en ĉi tiu ĉio estis en plena florado. La rozoj pendis freŝe kaj bonodore super la malgranda palisara barilo, la tilioj estis kovritaj de floraĵo, kaj la hirundoj flugadis tien kaj reen kaj pepadis: "Kvirre virre vit, mia edzo venis!" Sed ne la abion ili pensis per tio.

"Nun mi volas vivi!" ĝojkriis ĉi tiu kaj etendis larĝe siajn branĉojn. Ha, ili ĉiuj estis sekiĝintaj kaj flavaj, kaj inter herbaĉoj kaj urtikoj ĝi kuŝis tie en angulo. La stelo el ora papero sidis ankoraŭ supre sur la pinto kaj brilis en la hela lumo de la suno.

Sur la korto mem ludis kelke el tiuj gajaj infanoj, kiuj en la Kristnaska vespero dancis ĉirkaŭ la arbo kaj estis tiel ĝojaj. Unu el la plej malgrandaj alkuris kaj deŝiris la oran stelon.

"Vidu, kio sidas ankoraŭ sur la maljuna malbela abio!" ĝi ekkriis kaj surpaŝis sur la branĉojn, tiel ke ili ekkrakis sub ĝiaj botoj,

La arbo rigardis la tutan floran belecon kaj freŝecon en la ĝardeno, poste ĝi rigardis sin mem, kaj ĝi ekdeziris, ke ĝi restu en sia malluma angulo en la subtegmento. Ĝi rememoris sian freŝan junecon en la arbaro, la gajan Kristnaskan vesperon kaj la malgrandajn musojn, kiuj tiel ĝoje aŭskultis la historion pri Klumpe-Dumpe.

"Forpasis, forpasis!" ĝemis la kompatinda arbo, "Ho, se mi ĝojus tiam, kiam mi tion ankoraŭ povis! Forpasis, forpasis!"

Venis la servisto kaj dishakis la arbon en malgrandajn pecojn; kuŝis tuta fasko da ili; hele ĝi ekflamis sub la granda bierfara kaldrono. Ĝi ĝemis profunde, ĉiu ĝemo sonis kiel malgranda pafo. Tial la infanoj, kiuj ludis ekstere, alkuris, sidiĝis antaŭ la fajro, rigardis ĝin kaj kriadis: "Pif, paf!" Sed ĉe ĉiu ekkrako, kiu estis profunda ĝemo, la arbo rememoris iun someran tagon en la arbaro, iun vintran nokton tie, kiam la steloj brilis. Ĝi rememoris la Kristnaskan vesperon kaj Klumpe-Dumpen, la solan fabelon, kiun ĝi aŭdis kaj povosciis rakonti, - kaj, poste la arbo forbrulis.

La knaboj ludis sur la korto, kaj la plej malgranda havis sur la brusto la oran stelon, kiun ta arbo estis portinta en sia plej feliĉa vespero. Nun ĉi tiu estis forpasinta, kaj forpasis ankaŭ la arbo kune kun sia historio. Forpasis, forpasis! Kaj tiel fariĝas kun ĉiuj historioj.