Fabeloj de Andersen/I/Ĉapitro 11 — Neĝa Reĝino

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 10 — Abio Indekso : Fabeloj de Andersen (Zamenhof)
de Hans Christian Andersen
Tradukita de L. L. Zamenhof
Neĝa Reĝino
Ĉapitro 12 — Sambuka virineto
Libro Du
Ĉapitro 11 — Neĝa reĝino

Neĝa reĝino[redakti]

Fabelo en sep rakontoj

Unua rakonto[redakti]

Kiu parolas, pri la spegulo kaj la rompopecetoj

Nun ni komencas. Kiam ni venos al la fino de la historio, ni scios pli multe ol ĉe la komenco. Estis malbona sorĉisto, li estis unu el la plej malbonaj, li estis la diablo mem. Unu tagon li estis en plej bona humoro, ĉar li ellaboris spegulon, kiu havis la kvaliton, ke ĉion bonan kaj belan, kiu en ĝi speguliĝis, ĝi etigis preskaŭ ĝis plena nenieco, dum tio, kio estis sentaŭga kaj malbonaspekta, montriĝis tre klare kaj fariĝis ankoraŭ pli malbona. La plej belaj pejzaĝoj aspektis en ĝi kiel kuirita spinaco, kaj la plej bonaj homoj fariĝis malbelaj aŭ staris senkorpe sur la kapo.

La trajtoj de la vizaĝo estis prezentataj tiel malĝuste, ke ili estis nerekoneblaj, kaj se oni havis lentugojn, oni povis esti tute certaj, ke ili montriĝos kovrantaj la tutan nazon kaj buŝon. Tio estas tre amuza, opiniis la diablo. Se en la animo de homo aperis bona, pia ideo, tiam oni vidis en la spegulo rikanadon, kiu ĉe la diabla sorĉisto mem aperigadis rideton pri lia artifika elpenso. Ĉiuj, kiuj vizitis la sorĉlernejon - ĉar li havis sorĉlernejon - rakontis ĉie, ke fariĝis miraklo. Nur nun, ili diris, oni povas scii, kiel la mondo kaj la homoj efektive aspektas.

Ili kuradis kun la spegulo ĉiuloken, kaj baldaŭ restis neniu lando kaj neniu homo, kiu ne vidis sian kripligitan bildon. Fine ili volis leviĝi ankoraŭ al la ĉielo, por fari sian mokadon kun la anĝeloj kaj kun Dio mem. Ju pli alten ili flugis kun sia spegulo, des pli forte ĝi rikanis, kaj ili apenaŭ povis ĝin teni fortike. Ili flugis ĉiam pli kaj pli alten, ĉiam pli kaj pli proksimen al Dio kaj al la anĝeloj. Subite la spegulo en sia rikanado ektremis tiel terure, ke ĝi elglitis el iliaj manoj kaj falegis sur la teron, kie ĝi rompiĝis en cent milionojn, bilionojn kaj ankoraŭ pli da pecetoj.

Sed ĝuste tie ĝi kaŭzis multe pli grandan malfeliĉon ol antaŭe, ĉar kelkaj pecetoj estis ne pli grandaj ol sablero, kaj ili disvastiĝis tra la tuta granda mondo. Kie ili enfalis al la homoj en la okulojn, ili tie restis, kaj tiam la homoj vidis ĉion malĝuste aŭ vidis en ĉiu afero nur la malbonan flankon, ĉar ĉiu spegulpeceto konservis la saman kvaliton, kiun havis la tuta spegulo. Al kelkaj homoj tia spegulpeceto eĉ penetris en la koron, kaj tiam estis terure, la koro fariĝis plenforme bulo da glacio. Kelkaj spegulpecoj estis tiel grandaj, ke oni ilin uzis kiel vitrojn de fenestro, sed tra tiaj vitroj ne estis bone rigardi siajn amikojn.

Aliaj pecoj servis kiel okulvitroj, kaj tiam la afero fariĝis tre mizera, se homoj metis sur sin tiajn okulvitrojn, por ĝuste vidi kaj juste juĝi. La diablo ridadis tiel, ke al li preskaŭ krevis la ventro, kaj tio lin agrable tiklis. Sed eĉ nun ankoraŭ kelkaj spegulpecetoj flugadas en la aero. Nun ni aŭdos.

Dua rakonto[redakti]

Malgranda knabo kaj malgranda knabino

En la granda urbo, kie ekzistas tiom multe da domoj kaj da homoj, ke ne ĉiuj homoj havas sufiĉe da loko por ĝardeneto kaj kie la plimulto tial devas kontentiĝi je floroj en florpotoj, estis tamen du malriĉaj infanoj, kiuj havis ĝardenon iom pli grandan ol florpoto.

Ili ne estis gefratoj, sed ili sin reciproke tiel amis, kvazaŭ ili estus gefratoj. Iliaj gepatroj loĝis tute apude unuj de la aliaj. Ili loĝis en du subtegmentaj ĉambroj, tie, kie la tegmento de unu najbara domo kuntuŝiĝis kun la tegmento de la alia domo kaj laŭlonge inter la du tegmentoj kuŝis la defluilo. Tien el ĉiu el la du domoj rigardis fenestro. Oni bezonis nur transpaŝi la defluilon, por veni el unu fenestro en la alian.

Ĉiu el la gepatraj paroj aranĝis ekstere lignan keston, en kiu kreskis la plej necesaj kuirejaj kreskaĵoj. En ĉiu el la kestoj ankaŭ troviĝis malgranda rozarbetaĵo, kaj ambaŭ kreskis kaj prosperis belege. La gepatroj ekhavis la ideon starigi la kestojn transverse super la defluilo tiamaniere, ke ili preskaŭ atingis de unu fenestro ĝis la dua kaj tute aspektis kiel du florkovritaj remparoj. Volvotrunkoj de pizoj pendis malsupren de la kestoj, kaj la rozarbetaĵoj etendis longajn branĉojn, fleksis sin ĉirkaŭ la fenestroj kaj alkliniĝis unu al la alia; ĉio aspektis preskaŭ kiel honora pordo el floroj kaj verdaĵo. Ĉar la kestoj troviĝis tre alte kaj la infanoj sciis, ke al ili ne estas permesite grimpi supren, tial ili ofte ricevadis la permeson eliri unu al la alia, sidi sur siaj malgrandaj benketoj sub la rozoj, kaj tie ili tiam belege ludadis.

En la vintro tiu plezuro ne ekzistis. La fenestroj tiam ofte estis tute glacikovritaj. Sed tiam ili varmigadis sur la forno kuprajn monerojn, almetadis ilin al la glacikovrita vitro, kaj tiam tie formiĝadis bonega trarigarda truo, tiel ronda, ho, tiel ronda, kaj tra ĝi briladis feliĉa milda okulo, po unu malantaŭ ĉiu fenestro. Tio estis la malgranda knabo kaj la malgranda knabino. Li estis nomata Kay, kaj ŝi estis nomata Gerda. En somero ili per unu salto povis veni unu al la alia, sed en vintro ili devis iri multe da ŝtupoj malsupren kaj multe da ŝtupoj supren. Ekstere turniĝadis la neĝo.

"Jen svarmas la blankaj abeloj!" diris la maljuna avino.

"Ĉu ili ankaŭ havas reĝinon?" demandis la malgranda knabo, ĉar li sciis, ke inter la efektivaj abeloj troviĝas reĝino.

"Ili ĝin havas!" diris la avino; "ĝi flugas ĉiam tie, kie ili svarmas plej dense. Ĝi estas la plej granda el ĉiuj neĝaj flokoj, kaj neniam ĝi ripozas sur la tero, ĝi flugas tuj returne supren al la nigra nubo. Ofte en vintra nokto ĝi flugas tra la stratoj de la urbo kaj enrigardas tra la fenestroj, kaj tiam ĉi tiuj glaciiĝas tiel mirinde, kvazaŭ ili estus prisemitaj per floroj."

"Jes, tion mi vidis!" ekkriis ambaŭ infanoj, kaj nun ili sciis, ke tio estas vera.

"Ĉu la neĝa reĝino povas veni en la ĉambron?" demandis la malgranda knabino.

"Ĝi nur venu," diris la knabo, "tiam mi metos ĝin sur la varman fornon, kaj ĝi devos disfandiĝi!"

Sed la avino glatigis al li la harojn kaj rakontis aliajn historiojn.

Vespere, kiam la malgranda Kay estis hejme kaj duone senvestigita, li grimpis sur la seĝon ĉe la fenestro kaj rigardis tra la malgranda truo. Kelke da neĝaj flokoj falis ekstere, kaj unu el ili, la plej granda, alkroĉiĝis al la rando de unu el la florkestoj. La neĝa floko kreskis kaj kreskis, ĝis ĝi fine ricevis la formon de efektiva virino, vestita per plej delikata blanka gazo, kiu kvazaŭ estis kunmetita el milionoj da stelformaj flokoj. Ŝi estis bela kaj delikata, sed el glacio, el blindiga, brilanta glacio; ŝi tamen estis vivanta. La okuloj brilis kiel du helaj steloj, sed ili maltrankvile ruliĝadis tien kaj reen senhalte kaj senripoze. Ŝi kapsignis al la fenestro kaj voksignis per la mano. La malgranda knabo timegiĝis kaj desaltis de la seĝo. Tiam ŝajnis al li, ke granda birdo ekstere preterflugis la fenestron.

En la sekvanta tago estis serena frosta vetero, kaj poste komencis degeli; la printempo venis, la suno lumis, la pintoj de la herbotrunketoj elŝoviĝis el la tero, la hirundoj konstruis nestojn, la fenestroj estis malfermitaj, kaj la malgrandaj infanoj denove sidis en sia ĝardeneto alte supre en la tegmenta defluilo, super ĉiuj etaĝoj.

La rozoj en tiu somero floris eksterordinare bele. La malgranda knabino ellernis kanton, en kiu ankaŭ estis parolate pri rozoj, kaj ĉe la kantado pri la rozoj ŝi pensis pri siaj propraj; kaj ŝi kantis tion al la malgranda knabo, kaj li kantis kune:

„Mi amas la rozojn, la florojn de Dio, Sed pli la Kreinton, la patron de ĉio.“

Kaj la infanoj tenis sin reciproke je la manoj, kisis la rozojn kaj rigardis en la serenan Dian sunlumon kaj parolis al ĝi, kvazaŭ tie estus la infano Jesuo. Kiaj belegaj someraj tagoj tio estis, kiel agrablege estis sidi ĉe la freŝaj rozarbetaĵoj, kiuj ŝajne neniam ĉesos flori!

Kay kaj Gerda sidis kaj rigardis la bildolibron kun la multaj bestoj kaj birdoj, kaj subite - la horloĝo sur la granda preĝeja turo ĵus batis la kvinan horon - Kay diris: "Ha! mi eksentis kvazaŭ pikon tra la koro! Kaj nun io enflugis al mi en la okulon!"

La malgranda knabino prenis lin je la kolo; li palpebrumadis per la okuloj, sed oni nenion povis tie vidi.

"Mi opinias, ke ĝi malaperis!" li diris, sed ĝi ne malaperis. Ĝi estis ĝuste unu el tiuj vitropecetoj, kiuj derompiĝis de la spegulo, de la sorĉa spegulo, kiun ni kredeble ankoraŭ memoras kaj kiu havis tian efikon, ke ĉio granda kaj bona, kio en ĝi speguliĝis, fariĝis malgranda kaj malbela, kaj ĉiu malbonaĵo en ia objekto tuj fariĝis plene videbla. La malfeliĉa Kay, al li tia vitropeceto penetris ankaŭ rekte en la koron. Ĝi devis nun baldaŭ fariĝi bulo da glacio. Estas vero, ke ĝi plu ne doloris; sed ĝi tie estis.

"Kial vi ploras?" li demandis. "Tiel vi aspektas malbele. Al mi ja nenio mankas! Fi!" li subite ekkriis, "la rozo estas ja difektita de vermo! Kaj vidu, tiu ne kreskas rekte. En efektiveco tio estas sufiĉe malbelaj rozoj. Ili estas tiel same malbelaj kiel la kestoj, en kiuj ili staras!" Kaj li forte ekpuŝis per la piedo la keston kaj deŝiris ambaŭ rozojn.

"Kay, kion vi faras!" ekkriis la malgranda knabino; kaj kiam li rimarkis ŝian fortan timegiĝon, li deŝiris ankoraŭ unu rozon kaj post tio ensaltis en sian fenestron kaj forlasis la malgrandan afablan Gerdan.

Kiam ŝi poste venis kun la bildolibro, li diris, ke tio estas nur por suĉinfanoj; kaj kiam la avino rakontis historiojn, li ĉiam elpaŝadis kun ia "sed" ; kiam li tion povis faris nerimarkite, li eĉ ŝteliĝadis malantaŭ ŝin, surmetadis okulvitrojn kaj imitadis ŝian voĉon. Li tion faradis tiel lerte, ke oni ne povis ne ridi. Baldaŭ li povosciis mokimiti la manieron de parolado kaj de irado de ĉiuj homoj sur la tuta strato. Ĉion strangan kaj malbelan Kay povosciis kopii tre trafe, kaj la homoj diris: "La knabo havas bonegajn kapablojn!" Sed kaŭzo de tio estis la vitro, kiu enflugis al li en la okulon, kaj la vitro, kiu sidis en lia koro. Tio estis la kaŭzo, pro kia li incitetadis eĉ la malgrandan Gerdan, kiu lin amis el la tuta koro.

Liaj ludoj ricevis nun tute alian karakteron, ili fariĝis pli raciaj. En unu vintra tago, kiam komenciĝis neĝa blovado, li venis kun pligrandiga vitro, metis eksteren anguleton de sia surtuto kaj lasis fali sur ĝin la neĝajn flokojn.

"Rigardu iom en la vitron, Gerda!" li diris; kaj ĉiu neĝa floko fariĝis multe pli granda kaj aspektis kiel belega floro aŭ dekpinta stelo. La vidaĵo estis tre bela.

"Ĉu vi vidas, kiel artoplene!" ekkriis Kay; "tio donas multe pli da plezuro kaj da materialo por pripensado, ol la efektivaj floroj! Krom tio en ili troviĝas nenia eraro, ili estas tute regulaj; se ili nur ne disfandiĝus!"

Mallonge post tio Kay venis kun grandaj pugnogantoj kaj kun sia glitveturileto sur la dorso. Li flustris al Gerda en la orelojn: "Mi ricevis permeson veturi al la granda placo, kie la aliaj ludas!" Kaj li forkuris.

Tie sur la placo de tempo al tempo la plej petolemaj knaboj alligadis siajn glitveturilojn al la veturiloj de la vilaĝanoj kaj tiel kunveturadis sufiĉe longan distancon. Tio estis tre gaja. Kiam la amuziĝado estis en plena vigleco, venis unu granda, blanke kolorigita glitveturilo. En ĝi sidis unu persono, envolvita en blanka kruda pelto kaj kovrita per blanka pelta ĉapo. La glitveturilo dufoje ĉirkaŭveturis la placon, kaj Kay sukcesis alligi al ĝi sian malgrandan glitveturilon, kaj jen li ekveturis kune. Ĉiam pli kaj pli ili veturis rekte sur la plej proksiman straton. La kondukanto de la glitveturilo turnis la kapon kaj tiel afable kapjesis al Kay, kvazaŭ ili konus unu la alian.

Ĉiufoje, kiam Kay volis deligi sian malgrandan glitveturilon, la persono denove balancadis la kapon, kaj tiam Kay restis. Tuj kiam ili elveturis ekster la urban pordegon, la neĝa blovado fariĝis tiel forta, ke la malgranda knabo ne povis plu rekoni la manon antaŭ la okuloj, dum li tamen veturis pluen. Tiam li fine ellasis el la manoj la ŝnuron, por liberigi sin de la granda glitveturilo, sed nenio helpis, lia veturileto pendis fortike, kaj la veturado estis rapida kiel vento. Tiam li ekkriis tre laŭte, sed neniu lin aŭdis, kaj la neĝo turniĝadis kaj la glitveturilo flugis antaŭen: De tempo al tempo oni sentis puŝon, kvazaŭ oni veturus super kavojn aŭ arbetaĵojn. La knabo estis tute terurita, li volis ekpreĝi Patronian, sed li memoris nenion krom la tabelo de multobligo.

La neĝaj flokoj fariĝadis ĉiam pli kaj pli grandaj, fine ili aspektis kiel grandaj blankaj kokinoj. Subite la ĉevaloj saltis flanken, la glitveturilo haltis, kaj la veturiganto leviĝis; la pelto kaj ĉapo estis el pura neĝo. Tio estis sinjorino, alta kaj gracia, blindige blanka, tio estis la neĝa reĝino.

"Ni veturis sufiĉe rapide" , ŝi diris. "Sed ĉu en tia vetero oni devas frostosuferi? Venu, enrampu en mian ursan pelton!" Kaj ŝi sidigis lin en la glitveturilo apud si kaj metis ĉirkaŭ lin la pelton, tiel ke li havis la impreson, kvazaŭ li eniĝas en amason da neĝo.

"Ĉu vi ankoraŭ frostosuferas?" ŝi demandis, kisante lin sur la frunto, Hu, tio estis ankoraŭ pli malvarma ol glacio, tio tuj penetris ĝis lia koro, kiu ja sen tio estis jam duone bulo da glacio. Li havis la senton, kvazaŭ li tuj mortos; sed nur unu momenton daŭris tiu sento, poste al li fariĝis tute bone. Li plu tute ne sentis la malvarmon ĉirkaŭ si.

"Mian glitveturilon! Ne forgesu mian glitveturilon!" Tion li rememoris antaŭ ĉio. Ĝi estis alligita al unu el la blankaj kokinoj, kiu flugis malantaŭe kun la veturileto sur la dorso. La neĝa reĝino kisis Kayon ankoraŭ unu fojon, kaj tiam li forgesis la malgrandan Gerdan kaj la avinon kaj ĉiujn el la hejmo.

"Nun vi plu ne ricevos kisojn!" ŝi diris, "ĉar alie mi povus vin kismortigi!"

Kay rigardis ŝin, ŝi estis bela, pli saĝan kaj pli ĉarman vizaĝon li ne povis imagi al si. Nun ŝi ne ŝajnis al li formitaĵo el glacio, kiel tiam kiam ŝi sidis ekstere antaŭ la fenestro kaj faris al li kapsignojn. En liaj okuloj ŝi estis estaĵo perfekta. Li tute ne sentis timon antaŭ ŝi, li rakontis al ŝi, ke li povoscias kalkuli en la kapo, eĉ kun nombronoj, li sciis la nombron de la kvadrataj mejloj kaj de la loĝantoj de la lando, kaj ŝi ridetis ĉe ĉio. Tiam ekŝajnis al li, ke tio, kion li scias, ne estas sufiĉa, kaj li ekrigardis supren en la grandan, grandan spacon da aero, kaj ŝi flugis kun li, flugis alte supren, al la nigra nubo, kaj la ventego bruis, kvazaŭ ĝi kantus malnovajn kantojn. Ili flugis super arbaroj kaj lagoj, super maroj kaj landoj. Malsupre en la profundo siblis la malvarma vento, kriis la lupoj, briletis la neĝo kaj super tio flugis la nigraj kriantaj kornikoj; sed super ili brilis la luno, granda kaj klara, kaj al ĝi Kay rigardadis en la daŭro de la tuta longa, longa vintra nokto. En la tago li dormis ĉe la piedoj de la neĝa reĝino.

Tria rakonto[redakti]

La florĝardeno de la virino, kiu povosciis sorĉi

Sed kio fariĝis kun la malgranda Gerda, kiam Kay plu ne revenis? Kie en la mondo li troviĝis? Neniu tion sciis, neniu povis doni informon pri tio. La knaboj nur rakontis, ke ili vidis, kiel li alligis sian glitveturileton al glitveturilo granda kaj luksa, kiu veturis sur la stratojn kaj poste elveturis ekster la urban pordegon. Neniu sciis, kie li estis; fluis multe da larmoj, la malgranda Gerda ploris maldolĉe kaj longe. Poste oni supozis, ke li mortis, ke li dronis en la rivero, kiu fluis proksime preter la urbo. Estis ankoraŭ longatempe senlumaj vintraj tagoj.

Jen aperis la printempo kun pli varma sunlumo.

"Kay mortis kaj malaperis!" diris la malgranda Gerda.

"Tion mi ne opinias!" diris la sunlumo.

"Li mortis kaj malaperis!" ŝi diris al la hirundoj.

"Tion ni ne opinias!" respondis ĉi tiuj, kaj fine la malgranda Gerda tion ankaŭ plu ne opiniis.

"Mi surmetos miajn ruĝajn ŝuojn" , ŝi diris unu matenon, "tiujn, kiujn Kay ankoraŭ neniam vidis, kaj mi iros al la rivero kaj petos de ĝi informon."

Estis ankoraŭ tre frue, kiam ŝi leviĝis, kisis la maljunan avinon, kiu ankoraŭ dormetis, surmetis la ruĝajn ŝuojn kaj ekiris tute sola ekster la pordegon al la rivero.

"Ĉu estas vere, ke vi forprenis de mi mian malgrandan kamaradon? Mi donacos al vi miajn ruĝajn ŝuojn, se vi redonos lin al mi!"

Ŝajnis al ŝi, ke la ondoj mistere jesas al ŝi. Ŝi prenis tiam siajn ruĝajn ŝuojn, la plej karan objekton, kiun ŝi posedis, kaj ĵetis ilin ambaŭ en la riveron; sed ili falis tute apud la bordo, kaj la malgrandaj ondoj reportis ilin returne al ŝi sur la teron, kvazaŭ la rivero ne volis forrabi de ŝi ŝian plej karan posedaĵon, des pli, ke ĝi ja ne havis la malgrandan Kayon. Sed ŝi pensis, ke ŝi ne sufiĉe malproksimen ĵetis la ŝuojn, tial ŝi engrimpis en boaton, kiu staris en la kanaro. Ŝi iris ĝis la plej ekstrema rando kaj denove ĵetis la ŝuojn en la ondojn. Sed la boato ne estis fiksita, kaj ĉe la movo, kiun ŝi faris, ĝi forŝoviĝis de la tero. Ŝi tion rimarkis kaj rapidis reveni, sed antaŭ ol ŝi povis tion fari, la boato estis jam pli ol unu ulnon for de la bordo, kaj nun ĝi rapide ekglitis laŭflue de la rivero.

Tiam la malgranda Gerda forte ektimis kaj komencis plori, sed nur la paseroj aŭdis ŝin, kaj ĉi tiuj ne povis porti ŝin sur la teron; ili tamen flugis laŭlonge de la rivero kaj pepadis, kvazaŭ ili volus ŝin konsoli: "Ĉi ni estas, ĉi ni estas!" La boato kuris laŭ la fluo; la malgranda Gerda sidis tute silente, nur en ŝtrumpoj. Ŝiaj malgrandaj ruĝaj ŝuoj naĝis malantaŭ ŝi, sed ili ne povis atingi la boaton, ĉar ĉi tian la fluo pelis pli forte.

Estis ĉarme sur ambaŭ bordoj; belegaj floroj, maljunaj arboj, sur la deklivoj troviĝis ŝafoj kaj bovinoj, sed eĉ unu homon oni ne povis vidi.

"Eble la rivero portos min al la malgranda Kay!" pensis Gerda, kaj tiam ŝi fariĝis pli gaja, ŝi leviĝis kaj observadis en la daŭro de multe da horoj la belajn verdaĵn bordojn. Poste ŝi preterveturis grandan ĉerizarban ĝardenon, en kiu staris dometo kun strangaj ruĝaj kaj bluaj fenestroj; ĝi estis kovrita per pajlo, kaj ekstere staris du lignaj soldatoj, kiuj antaŭ la preterveturantoj surŝultrigis la pafilojn.

Gerda ekkriis al ili, ŝi opiniis, ke ili estas vivantaj; sed ili kompreneble ne respondis; ŝi tre alproksimiĝis al ili, la fluo pelis la boaton rekte al la tero.

Gerda ekkriis ankoraŭ pli laŭte, kaj tiam el la domo eliris maljuna, tre maljuna virino, kiu apogis sin sur bastono. Por ŝirmi sin kontraŭ la suno, ŝi havis sur si grandan ĉapelon, kiu estis pripentrita de plej belaj floroj.

"Ho kara, kompatinda infano!" diris la maljuna virino, "kiamaniere vi trafis sur la grandan torentan riveron kaj forportiĝis tiel malproksimen en la mondon?" La maljuna virino iris ĝis la rando de la akvo, altiris la boaton per sia bastono al la tero kaj elprenis la malgrandan Gerdan.

Kvankam Gerda ĝojis, ke ŝi venis sur sekan teron, ŝi tamen iom timis la fremdan maljunan virinon.

"Venu do kaj rakontu al mi, kiu vi estas kaj kiamaniere vi venis ĉi tien" , ŝi diris.

Gerda rakontis al ŝi ĉion, kaj la maljunulino balancis la kapon kaj diris: "Hm, hm!" Kaj kiam Gerda ĉion diris al ŝi kaj demandis, ĉu ŝi ne vidis la malgrandan Kayon, la virino respondis, ke li ne pretervenis, sed kredeble li ankoraŭ venos, ŝi nur ne malĝoju, sed gustumu ŝiajn ĉerizojn, rigardu ŝiajn florojn, kiuj estas pli belaj ol ĉiu bildolibro, ĉar ĉiu el ili povas rakonti tutan historion. Poste ŝi prenis Gerdan je la mano, iris kun ŝi en la malgrandan dometon kaj ŝlosis la pordon.

La fenestroj estis tre alte kaj iliaj vitroj estis ruĝaj, bluaj kaj flavaj. La taglumo enfaladis tute strange, sed sur la tablo troviĝis plej bongustaj ĉerizoj, kaj Gerda manĝis de ili kiom ŝi volis, ĉar ŝi ricevis por tio la permeson. Dum ŝi manĝis, la maljuna virino kombis al ŝi la harojn per ora kombilo, kaj la haroj krispiĝis kaj briletis kiel oro ĉirkaŭ ĝia ĉarma milda vizaĝo, kiu estis ronda kaj floris kiel rozo.

"Tian belan malgrandan infanon mi jam tre longe deziris havi!" diris la maljunulino. "Vi vidos, kiel bone ni ambaŭ plaĉos unu al la alia!" Kaj ju pli longe ŝi kombis la harojn de la malgranda Gerda, des pli ĉi tiu forgesis sian kuneedukiton Kayon, ĉar la maljuna virino povosciis sorĉi, sed ŝi ne estis malbona sorĉistino. Ŝi nur iom sorĉadis por sia plezuro, kaj ŝi tre deziris restigi ĉe si la malgrandan Gerdan. Tial ŝi eliris en la ĝardenon, etendis sian apogbastonon super ĉiujn rozarbetaĵojn, kaj kvankam ili ĵus aukoraŭ belege floris, ili nun ĉiuj malaperis internen en la nigran teron, tiel ke oni ne povis plu vidi ian signon, kie ili estis starintaj. La maljunulino timis, ke ĉe la vido de la rozoj Gerda rememorus siajn proprajn, rememorus la malgrandan Kayon kaj forkurus.

Nun ŝi elkondukis Gerdan en la florĝardenon: Kia bonodoro, kia belego regis tie! Ĉiuj imageblaj floroj, apartenantaj al ĉiuj sezonoj, staris tie en plej luksa florado: Nenia bildolibro povus esti pli kolorriĉa kaj pli bela. Gerda saltadis de ĝojo kaj ludadis, ĝis la suno subiris malantaŭ la altaj ĉerizarboj. Tiam ŝi ricevis beletan liton kun ruĝaj silkaj kusenoj, plenigitaj per bluaj violoj, kaj ŝi dormis kaj sonĝis tiel ĉarmege, kiel reĝino en la tago de sia edziniĝo.

En la sekvanta tago ŝi denove ricevis la permeson ludi kun la floroj en la varma sunlumo, kaj tiel estis dum multe da tagoj. Gerda konis ĉiun floron, sed kiom ajn multe da ili tio estis, ŝi tamen havis la senton, ke unu inler ili mankas, ŝi nur ne sciis kia. Unu tagon ŝi sidis kaj rigardis la ĉapelon de la maljuna virino kun la pentritaj floroj, kaj ĝuste la plej bela inter ili estis rozo. La maljunulino forgesis forigi ĝin de la ĉapelo, kiam ŝi la aliajn malaperigis en la teron. Tiel okazas, se oni ne ĉiam estas tute atenta kun siaj pensoj! "Kio!" diris Gerda, "ĉu tute ne troviĝas ĉi tie rozoj?" kaj ŝi saltis inter la bedojn, serĉis kaj serĉis, sed ŝi ne povis trovi eĉ unu rozon. Tiam ŝi sidiĝis kaj ekploris; sed ŝiaj varmegaj larmoj falis ĝuste sur unu lokon, kie subteriĝis rozarbetaĵo, kaj kiam la varmaj larmoj malsekigis la teron, la arbetaĵo subite elteriĝis, tiel same floranta, kiel ĝi estis subteriĝinta, kaj Gerda ĝin ĉirkaŭprenis, kisis la rozojn, rememoris la belajn rozojn hejme, kaj ĉe tio ankaŭ la malgranda Kay revenis en ŝian memoron.

"Ho, kiom multe da tempo mi perdis per la prokrasto!" diris la malgranda knabino. "Mi volis ja serĉi Kayon! Ĉu vi ne scias, kie li estas?" ŝi demandis la rozojn. "Ĉu vi opinias, ke li mortis kaj malaperis?"

"Mortinto li ne estas!" diris la rozoj. "Ni estis ja en la tero, kie troviĝas ĉiuj mortintoj, sed Kay tie ne estis!"

"Mi dankas, mi kore dankas!" rediris la malgranda Gerda kaj iris al la aliaj floroj, rigardis en ilian florkalikon kaj demandis: "Ĉu vi ne scias, kie estas la malgranda Kay?"

Sed ĉiu floro staris en la sunlumo kaj revis pri sia propra fabelo aŭ historieto. Multe da ĉi tiuj aŭdis la malgranda Gerda, sed neniu floro ion sciis pri Kay.

Kion diris la fajrolilio?

"Ĉu vi aŭdas la tamburon? Bum, bum! Tio estas nur du tonoj, ĉiam bum, bum! Aŭskultu la funebran kantadon de la virinoj! Aŭskultu la vokadon de la pastroj! En sia longa ruĝa vesto staras la Hindino sur la brullignaro, avide la flamoj elŝovas siajn langojn supren ĉirkaŭ la virino kaj ŝia mortinta edzo. Sed la Hindino pensas pri la vivanto ĉi tie en la rondo, pri li, kies okuloj brulis pli varmege ol la flamoj, pri li, kies okulfajro penetras en ŝian koron pli forte ol la flamoj, kiuj tuj aliformigos ŝian korpon en cindron. Ĉu la flamo de la koro povas morti en la flamoj de la brullignaro?"

"Tio estas por mi tute nekomprenebla!" diris la malgranda Gerda.

"Tion rakontas mia fabelo!" diris la fajrolilio:

Kion diris la konvolvulo?

"Transe de la mallarĝa kampa vojo staras malnova kavalira kastelo. Densa vinko volviĝas ĉirkaŭ la malnovaj ruĝaj muroj, folio ĉe folio, super la balkonon, kaj sur ĉi tiu staras bela knabino. Ŝi kliniĝas super la balustradon kaj rigardas malsupren sur la vojon. Nenia rozo pendas pli freŝe sur siaj branĉoj ol ŝi; nenia pomarba floraĵo, kiun la vento forpelas de la arbo, ŝvebas pli malpeze ol ŝi. Kiel susuras ŝia multekosta silka vesto! Ĉu li ankoraŭ ne venas?"

"Ĉu vi parolas pri Kay?" demandis la malgranda Gerda.

"Mi parolas nur pri mia fabelo, pri mia sonĝo" , respondis la konvolvulo.

Kion diras la galanto?

"Inter la arboj sur ŝnuroj pendas longa tabulo, tio estas balancilo; du ĉarmaj knabinetoj - iliaj vestoj estas blankaj kiel neĝo, longaj verdaj silkaj rubandoj flirtas de la ĉapeloj - sidas sur ĝi kaj balancas sin. La frato, kiu estas pli granda ol ili, staras sur la balancilo, per la brako li ĉirkaŭprenis la ŝnuren, por sin teni, ĉar en unu mano li havas malgrandan tason, en la dua argilan pipon, li faras sapajn vezikojn. La balancilo moviĝas, kaj la vezikoj flugas kun beletaj ŝanĝiĝantaj koloroj. La lasta pendas ankoraŭ ĉe la trunko de la pipo kaj balanciĝas en la vento; la balancilo moviĝas. La nigra hundeto, malpeza kiel la vezikoj, leviĝas supren sur la malantaŭaj piedoj kaj volas ankaŭ sur la balancilon. Ĉi tiu flugas returne, la hundo falas, bojas kaj koleras. Ĝi estas incitetata, la vezikoj krevas, - balanciĝanta tabulo, krevanta ŝaŭmaĵo estas mia kanto!"

"Eble tio, kion vi rakontas, estas bela, sed vi ĝin rakontas tiel malgaje, kaj pri la malgranda Kay vi nenion diras!"

Kion rakontas la hiacintoj?

"Estis tri belaj fratinoj, diafanaj kaj delikataj; la vesto de unu estis ruĝa, la vesto de la dua estis blua, kaj la vesto de la tria estis tute blanka. Mano en mano ili dancadis ĉe la senbrua lago en la serena lunlumo. Ili ne estis elfoj, ili estis homidoj. Tie estis tia dolĉa bonodoro, kaj la knabinoj malaperis en la arbaro. La bonodoro fariĝis pli forta, - tri ĉerkoj, en kiuj kuŝis la belaj knabinoj, glitis el la densejo de la arbaro trans la lagon. Lampiroj lumante flugadis ĉirkaŭe, kiel malgrandaj ŝvebantaj kandeletoj. Ĉu la dancintaj knabinoj dormas aŭ ĉu ili mortis? La odoro de la floro diras, ke ili estas kadavroj. La vespera sonorilo sonoras pri mortintoj!"

"Vi faras min tute malgaja!" diris la malgranda Gerda, "Vi odoras tiel forte; mi devas pensi pri la mortintaj knabinoj! Ha, ĉu efektive la malgranda Kay mortis? La rozoj estis sub la tero, kaj ili diras, ke ne!"

"Tin, tin!" sonoris la sonoriletoj de la hiacinto. "Ni ne sonoras pri la malgranda Kay, kiun ni tute ne konas! Ni nur kantas nian kanton, la solan, kiun ni scias!"

Gerda iris al la leontodo, kiu lumetis tra siaj verdaj folioj.

"Vi estas malgranda radianta suno," ekparolis al ĝi Gerda, "diru al mi, ĉu vi scias, kie mi povas trovi mian ludkamaradon?"

La leontodo lumis tre bele kaj rigardis Gerdan. Kian kanton la leontodo povis kanti? Ankaŭ ĝia kanto ne estis pri Kay.

"Sur malgrandan korton en la unua printempa tago la ĉarma suno lumis tre varme; la radioj glitis malsupren laŭ la blankaj muroj de la najbara domo; tute apude disvolviĝis la unua flava floro kaj lumis kiel oro en la varmaj radioj de la suno. La maljuna avino sidis ekstere en sia seĝo; la nepino, malriĉa bela servistino, post farita mallonga vizito venis returne hejmen. Ŝi kisis la avinon. Estis oro, kora oro, en tiu feliĉa kaj feliĉiga kiso, oro en la buŝo; oro en la koro, oro en la matena horo. Vidu, tio estas mia malgranda historio!" diris la leontodo.

"Mia maljuna kompatinda avino!" ĝemis Gerda. "Jes, ŝi certe sopiras pri mi, malĝojas pri mi, kiel ŝi malĝojis pri la malgranda Kay. Sed mi venos returne hejmen, kaj tiam mi rekondukos kun mi Kayon. Vane mi demandas la florojn, ili scias nur sian propran kanton, ili donas al mi nenian informon!" Kaj ŝi suprenfaldis sian jupeton, por povi kuri pli rapide. Sed la narciso frapis ŝian piedon, kiam ŝi ĝin transsaltis. Tiam ŝi haltis, rigardis la malplenan floron kaj demandis: "Eble vi ion scias?" kaj ŝi tute malalten kliniĝis al la floro. Kaj kion diris ĉi tiu?

"Mi povas vidi min mem, mi ponas vidi min mem!" babilis la narciso.

"Ho, ho, kiel mi bonodoras! Supre en la subtegmenta ĉambreto staras duone vestita malgranda dancistino; jen ŝi staras sur unu piedo, jen sur ambaŭ; la tutan mondon ŝi forpuŝas per la piedoj; sed ĉio estas nur blufo. Ŝi verŝas akvon el la tekruĉo sur peceton da ŝtofo, kiun ŝi tenas, - tio estas ŝia korseto! Jes, jes, pureco estas duono de la vivo! La blanka vesto, kiu pendas tie sur la hoko, estas ankaŭ lavita en la tekruĉo kaj sekigita sur la tegmento. Kiam ŝi ĝin metas sur sin, ŝi ligas ĉirkaŭ la kolon la safrane flavan tukon, tiam la vesto ŝajnas pli blanka. Alten la piedon! Rigardu, kiel ŝi sin plenblovas sur unu trunketo! Mi povas vidi min mem, mi povas vidi min meml!"

"Tio estas por mi tute indiferenta!" diris Gerda, "tio ne estas taŭga rakonto por mi!" Kaj ŝi kuris ĝis la rando de la ĝardeno.

La pordo estis fermita; tamen ŝi premis la rustiĝintan anson tiel longe, ĝis ĝi cedis kaj la pordo malfermiĝis; kaj nun la malgranda Gerda nudapide elkuris en la malproksiman mondon. Tri fojojn ŝi ekrigardis malantaŭen, sed neniu ŝin persekutis. Fine ŝi ne povis plu iri kaj sidiĝis sur granda ŝtono. Kiam ŝi ekrigardis ĉirkaŭen, ŝi rimarkis, ke la somero pasis; estis malfrua aŭtuno, sed en la bela ĝardeno; kie ĉiam reĝis sunlumo kaj staris floro de ĉiuj sezonoj, oni tion ne povis rimarki.

"Ho Dio, kiom multe da tempo mi perdis!" diris la malgranda Gerda. "Fariĝis ja aŭtuno, mi ne devas ripozi!" Kaj ŝi leviĝis, por iri pluen.

Ho, kiel vundoplenaj kaj lacaj estis ŝiaj malgrandaj piedoj, kaj kiel malvarme kaj krude estis ĉirkaŭe! La longaj folioj de la saliko estis flavaj, kaj per grandaj gutoj la roso faladis malsupren. Unu folio post la alia defalis, nur la prunelarbo havis sur si ankoraŭ fruktojn, kiuj cetere estis sufiĉe akragustaj kaj adstringantaj por la buŝo. Ho, kiel grize kaj malfacile estis en la malproksima mondo!

Kvara rakonto[redakti]

Princo kaj reĝidino

Gerda devis denove ripozi. Jen sur la neĝo, ĝuste kontraŭ ŝia loko de ripozo, eksaltis granda korniko, kiu jam antaŭe tie sidis, atente ŝin rigardis kaj balancadis la kapon. Nun ĝi diris: "Kra, kra! bon tag, bon tag!" Pli bone ĝi ne povis paroli, ĝi tamen ne havis malbonajn intencojn koncerne la malgrandan knabieton kaj demandis ŝin, kien ŝi iras tiel sola en la malproksiman mondon. La vorton "sola" Gerda komprenis tro bone, kaj ĝian tutan enhavon ŝi sentis tre profunde; kaj ŝi rakontis al la korniko sian tutan vivon kaj sorton kaj demandis, ĉu ĝi ne vidis Kayon.

La korniko balancis la kapon tre medite kaj diris: "Povas esti, povas esti!"

"Kiel? Ĉu vi tion opinias?" ekkriis la malgranda knabino kaj kisis la kornikon tiel fortege, ke ŝi preskaŭ premmortigis ĝin.

"Singarde, singarde!" diris la korniko. "Mi opinias, ke tio estas la malgranda Kay! Sed nun li certe vin forgesis pro la reĝidino!"

"Ĉu li logas ĉe reĝidino?" demandis Gerda.

"Jes, aŭskultu!" respondis la korniko, "sed estas al mi malfacile paroli vian lingvon. Tamen se vi komprenas la lingvon de la kornikoj, mi povos rakonti pli bone!"

"Ne, tiun lingvon mi ne lernis!" diris Gerda; "sed la avino povosciis paroli ĝin tiel same lerte, kiel la rabistan lingvon de la infanoj, Ho, kial mi ĝin ne lernis!"

"Ne estas grave!" diris la korniko, "mi rakontos tiel, kiel mi povos, sed mia rakontado certe ne estos bona." Kaj ĝi rakontis, kion ĝi sciis.

„En la regno, en kiu ni nun sidas, loĝas eksterordinare saĝa reĝidino; ĉiujn gazetojn, kiuj ekzistas en la mondo, ŝi tralegis kaj denove forgesis, tiel saĝa ŝi estas. Antaŭ nelonge ŝi sidis sur la trono, kio, kiel oni scias, tute ne estas interesa, kaj pretervole ŝi kantetis por si: "Kial do mi ne edziniĝu?" ― "Ha, en ĉi tiuj vortoj estas multe da vero!" ŝi ekpensis, kaj tuj ŝi decidis edziniĝi. Sed ŝi volis havi edzon, kia povoscius respondi, kiam oni parolas al li, tian edzon, kiu ne sole starus kaj havuvs grandsinujoran mienon, ĉar tio estas treege enuiga. Ŝi ordonis kunkunvoki per tamburado ĉiujn korteganinojn, kaj kiam ĉi tiuj aŭdis ŝian deziresprimon,- ili tre ekĝojis. "Tio plaĉas al mi!" ekkriis ĉiu el ili, "pri tio mi antaŭ ne longe jam mem pensis!"“ "Kredu al mi, ke ĉiu vorto, kiun mi diras al vi, estas la pura vero!" interrompis la korniko sian rakontadon; "mi havas malsovaĝan amatinon, kiu libere promenadas en la palaco, kaj ŝi ĉion rakontis al mi!"

Kompreneble ĝia amatino estis ankaŭ korniko, ĉar ĉiu korniko serĉas similan al si, kaj tio ĉiam estas korniko.

„La gazetoj tuj aperis kun rando el koroj kaj monogramoj de la reĝidino. Ĉiu povis legi en ili nigre sur blanke, ke ĉiu juna viro kun bela eksteraĵo havas la rajton veni en la palacon kaj paroli kun la reĝidino, kaj ke tiun, kiu povoscius tiel paroli, ke malgraŭ la ĉirkaŭanta brilo li esprimus siajn pensojn senĝene kaj samtempe parolus plej bone, tiun la reĝidino prenos kiel edzon. Jes, jes!“ diris la korniko, "vi povas kredi al mi, tio estas tiel same vera, kiel la fakto, ke mi sidas ĉi tie.

La homoj venis en grandaj amasoj, estis granda kurado kaj puŝiĝado, tamen neniu sukcesis, nek ta unuan nek la duan tagon. Kiam ili estis ekstere sur la strato, ĉiuj bonege povosciis babili, sed apenaŭ ili eniris tra la pordego de la palaco kaj ekvidis la arĝentokovritajn korpogardistojn kaj supre de la ŝtuparoj la servistojn en oro kaj la grandajn prilumitajn salonojn, ili tuj konfuziĝis.

Kaj kiam ili staris antaŭ la trono, sur kiu sidis la reĝidino, ili povis nur ripeti ŝian lastan vorton, kaj tia sola ripetado ne estis simpatia por ŝi. La homoj estis tiel konfuzitaj, ke ili preskaŭ troviĝis en sveno, ĝis ili returne estis sur la strato, tiam la babilado komenciĝis denove. En tutaj vicoj ili staris de la urba pordego ĝis la palaco. Mi mem estis tie, por ankaŭ tion vidi!" asertis la korniko. "Ili fariĝis malsataj kaj soifaj, tamen en la palaco oni ne donis al ili eĉ iom da malfreŝa akvo. Estas vero, ke kelkaj el la plej saĝaj provizis sin per buterpanoj, sed ili ne dividis ilin kun sia najbaro. Ili pensis: ‚Li aspektu malsata, tiam la reĝidino lin ne prenos!’"

"Sed Kay, la malgranda Kay!" demandis Gerda. "Kiam li venis? Ĉu li ankaŭ troviĝis inter la amaso?"

"Ne rapidu! Nun ni alvenas ĝuste al li! En la tria tago venis malgrada persono, sen ĉevaloj aŭ veturilo, tute gaja kaj bonhumora, kiu kvazaŭ promenante iris rekte en la palacon. Liaj okuloj brilis kiel la viaj, li havis belegajn longajn harojn, sed malriĉajn vestojn."

"Tio estis Kay!" ĝoje ekkriis Gerda. "Ho, mi do lin trovis!" Kaj ŝi plaŭdis per la manoj.

"Li havis malgrandan tornistron sur sia dorso" , diris la korniko.

"Ne, tio certe estis lia glitveturileto!" diris Gerda, "ĉar kun sia glitveturileto li foriris!"

"Povas esti!" rediris la korniko; "mi ne vidis tute precize. Sed tion mi scias de mia malsovaĝa amatino, ke kiam li eniris tra la pordego de la palaco kaj ekvidis la arĝentokovritajn korpogardistojn kaj supre de la ŝtuparoj la servistojn en oro, li absolute neniom konfuziĝis. Li faris al ili supraĵan kapsignon kaj diris: ‚Estas certe enuige stari sur la ŝtuparo, mi preferas eniri!’ Interne la salonoj brilis per hela lumo de kandeloj. Sekretaj konsilanoj kaj ekscelencoj iradis sur propraj piedoj kaj portis orajn vazojn; oni certe povis ricevi korpremon. Liaj botoj knaris terure laŭte, sed ŝajnis, ke tio lin tute ne maltrankviligis."

"Tio tute certe estis Kay!" ekkriis Gerda, "mi scias, li havis novajn botojn; mi aŭdis kiel ili knaris en la ĉambro de la avino!"

"Jes, kiel ili knaris!" diris la korniko; "kaj vigle kaj bonhumore li eniris rekte al la reĝidino; ĉi tiu sidis sur perlo, kiu estis tiel granda kiel radŝpinilo. Ĉiuj kortegaj sinjorinoj kun siaj servistinoj kaj kun la servistinoj de siaj servistinoj kaj ĉiuj kavaliroj kun siaj servistoj kaj kun la servistoj de siaj servistoj, kiuj ankaŭ havis servobubon, staris en ordo ĉirkaŭe. Ju pli proksime al la pordo ili staris, des pli fiere ili aspektis. Antaŭ la servobubo de la servisto de servisto, kiu ĉiam portas pantoflojn, oni de respekto preskaŭ devis direkti la rigardon al la planko, tiel fiere li staris ĉe la pordo!"

"Tio kredeble estas terura!" diris la malgranda Gerda, "Kaj Kay tamen ricevis la reĝidinon?"

"Se mi ne estus korniko, mi ŝin ricevus, malgraŭ ke mi estas jam fianĉigita. Oni diras, ke li parolis tiel same bone, kiel mi parolas, kiam mi uzas la lingvon de kornikoj, tion diris al mi mia malsovaĝa amatino. Li estis gaja kaj ĉarmega. Cetere li tute ne havis edziĝajn intencojn, li venis sole nur por aŭdi la saĝecon de la reĝidino, kaj ĝin li trovis bona, kaj ŝi lin ankaŭ trovis bona."

"Jes, certe! tio estis Kay!" diris Gerda, "li estis tiel saĝa, li povosciis kalkuli en la kapo kun nombronoj! Ho, ĉu vi ne volus enkonduki min en la palacon?"

"Nu, estas facile tion diri!" respondis la korniko. "Sed kiamaniere ni tion faros? Mi parolos pri tio kun mia malsovaĝa amatino; ŝi kredeble povos doni al ni konsilon. Ĉar tion mi devas al vi diri, ke tia malgranda knabino, kiel vi, neniam ricevas permeson por eniri."

"Jes, mi ĝin ricevos!" ekkriis Gerda. "Kiam Kay aŭdos pri mia alveno, li tuj eliros kaj prenos min!"

"Atendu min tie ĉe la barilo!" diris la korniko, skuetis la kapon kaj forflugis.

Estis jam mallume, kiam la korniko revenis. "Ra, ra!" ĝi diris. "Mi transdonas al vi multe da salutoj de ŝi! Jen estas malgranda pano por vi, kiun ŝi prenis el la kuirejo, kie troviĝas sufiĉe da pano, kaj vi certe estas malsata! Estas por vi nefareble veni en la palacon, ĉar vi estas nudapieda. La arĝentokovritaj korpogardistoj kaj la servistoj en oro tion ne permesus. Tamen ne ploru, vi iamaniere jam venos tien. Mia amatino konas malgrandan malantaŭan ŝtuparon, kiu kondukas al la dormoĉambro, kaj ŝi scias, kie ŝi povas ricevi la ŝlosilon."

Ili eniris en la ĝardenon, en la grandan aleon, kie la folioj jam defalis unuj post la aliaj, kaj kiam en la palaco iom post iom estis estingitaj ĉiuj kandeloj, la korniko kondukis la malgrandan Gerdan al malantaŭa pordo, kiu estis nur duonfermita.

Ho, kiel la koro de Gerda batis de timo kaj sopiro! Ŝi havis tian senton, kvazaŭ ŝi volas fari ion malbonan, kaj tamen ŝi volis ja nur sciiĝi, ĉu la malgranda Kay tie estas. Jes tio astis certe li! Ŝi prezentis al si tute vive liajn saĝajn okulojn, liajn longajn harojn; ŝi vidis lin sincere ridanta, kiel tiam, kiam ili hejme sidis sub la rozoj. Li certe ĝojos, kiam li ŝin vidos, kiam li aŭdos, kiel malproksiman vojiron ŝi faris pro li, kaj kiam li sciiĝos, kiel afliktitaj ili ĉiuj estis hejme, kiam li plu ne revenis. Ho, tio estis timo kaj ĝojo!

Jen ili estis sur la ŝtuparo. Tie sur ŝranko brulis malgranda lampo. Meze sur la planko staris la malsovaĝa korniko, turnadis la kapeton ĉiuflanken kaj observadis Gerdan, kiu faradis riverencojn, kiel la avino ŝin instruis.

"Mia fianĉo rakontis al mi pri vi, mia malgranda fraŭlineto, tre multe da bono!" komencis la malsovaĝa korniko. "Via sorto estas ankaŭ efektive tre kortuŝanta. Estu tiel bona kaj prenu la lampon, mi iras antaŭ vi. Ni iros ĉi tie rekte, ĉar ĉi tie ni neniun renkontos."

"Ŝajnas al mi, ke iu venas malantaŭ ni!" diris Gerda; kaj efektive io preterflugis preter ŝi. Estis tiel, kvazaŭ ombroj transglitas sur la muro, ĉevaloj kun flirtantaj kolharoj kaj graciaj kruroj, ĉasoservistoj, sinjoroj kaj sinjorinoj sur ĉevaloj.

"Tio estas nur sonĝoj!" diris la korniko, "ili venas kaj prenas la pensojn de la altaj gesinjoroj al ĉaso. Tio estas favora por nia celo, en tia okazo vi en la lito povos pli bone ilin pririgardi. Sed mi fidas, ke kiam vi atingos honoron kaj altan situacion, vi montros dankeman koron."

"Kial ni nun perdu vortojn pri tio!" diris la arbara korniko.

Jen ili eniris en la unuan salonon; ĝi estis kovrita per rozokolora atlaso, kaj artefaritaj floroj ornamis ĉiujn murojn. Ĉi tie la sonĝoj jam preterflugis antaŭ ili, sed ili flugis tiel rapide, ke Gerda ne sukcesis vidi la altajn gesinjorojn. Unu salono estis pli luksa ol la alia; la vido de la multaj grandvaloraĵoj povis simple kaŭzi kapturnon. Jen ili estis en la dormoĉambro. Ĝia plafono similis al granda palmo kun folioj el vitro, el belega vitro, kaj meze sur la planko, fiksite al dika stango el oro, staris du litoj, el kiuj ĉiu havis la formon de lilio. Unu, en kiu kuŝis la reĝidino, estis blanka; la dua estis ruĝa, kaj en ĉi tiu Gerda devis serĉi la malgrandan Kayon. Ŝi forklinis flanken unu el la folioj, kaj tiam ŝi ekvidis brunan nukon. Jes, tio estis Kay! Ŝi elkriis tute laŭte lian nomon, tenis la lampon tiel, ke la lumo falu sur lin... la sonĝoj surĉevale enkuregis returne en la ĉambron, li vekiĝis, turnis la kapon, kaj... tio ne estis la malgranda Kay.

La princo similis al li nur per sia nuko, sed li estis juna kaj bela. Kaj el la blanka liliforma lito elrigardis la reĝidino kaj demandis, kio tio estas. Tiam la malgranda Gerda ekploris kaj rakontis sian tutan historion kaj ĉion, kion la kornikoj faris por ŝi.

"Ho kompatinda infano!" diris la princo kaj la reĝidino, kaj ili laŭdis la kornikojn kaj diris, ke ili tute ne koleras ilin, sed ke pli ofte ili tion ne faru. Dume ili ricevos rekompencon.

"Ĉu vi volas libere flugi?" demandis la reĝidino, "aŭ ĉu vi volas ricevi fiksitan oficon de kortegaj kornikoj kun ĉio, kio estas elĵetata el la kuirejo?"

Ambaŭ kornikoj kliniĝis kaj petis fiksitan oficon, ĉar ili pensis pri sia estonta maljuneco kaj diris, ke estas ja tiel bele, se oni en la maljuneco povas vivi senzorge.

La princo leviĝis el sia lito kaj proponis al Gerda, ke ŝi dormu en ĝi, pli multe li ja ne povis fari. Ŝi kunmetis siajn malgrandajn manetojn kaj pensis: "Kiel bonaj estas la homoj kaj la bestoj!" Kaj ŝi fermis siajn okulojn kaj dolĉe endormiĝis. Ĉiuj sonĝoj denove enŝvebis, kaj nun ili aspektis kiel anĝeloj de Dio. Ili tiris malgrandan glitveturilon, sur kiu sidis Kay kaj faradis kapsignojn. Sed la tutaĵo estis nur kreitaĵo el la regno de sonĝoj, kaj tial ĉe ŝia vekiĝo ĝi denove malaperis.

En la sekvanta tago oni vestis ŝin de la kapo ĝis la piedoj per veluro kaj silko. Oni afable proponis al ŝi, ke ŝi restu en la palaco kaj vivu en lukso kaj ĝojoj, sed ŝi petis nur pri malgranda veturilo kun unu ĉevalo kaj pri paro da botetoj, dirante, ke tiam ŝi volas denove elveturi en la malproksiman mondon kaj serĉi Kayon.

Ŝi ricevis ne sole la botetojn, sed ankaŭ mufon, kaj oni ĉarme ŝin vestis. Kiam ŝi volis forveturi, antaŭ la pordo staris nova veturileto el pura oro, la blazono de la princo kaj de la reĝidino brilis sur ĝi kiel stelo. Koĉero, servistoj kaj antaŭrajdantoj - jes, jes, antaŭrajdantoj ankaŭ ĉi estis - sidis kun oraj kronoj sur la kapo. La princo kaj la reĝidino mem helpis al ŝi eniri en la kaleŝon kaj deziris al ŝi ĉian feliĉon. La arbara korniko, kiu dume jam edziĝis, akompanis ŝin la unuajn tri mejlojn; ĝi sidis flanke de ŝi, ĉar veturadon sur la dorsantaŭa loko ĝi ne povis traelporti. La dua korniko staris proksime kaj frapadis per la flugiloj; ĝi ne akompanis ŝin, ĉar depost la ricevo de la fiksita ofico kun la abunda manĝado ĝi ofte suferadis kapdoloron. Interne la kaleŝo estis garnita per sukerkrakenoj, kaj sidkestoj estis plenigitaj per fruktoj kaj spiconuksoj.

"Adiaŭ, adiaŭ!" kriis la princo kaj la reĝidino, kaj la malgranda Gerda ploris, kaj la korniko ankaŭ ploris. Tiel pasis la unuaj mejloj, poste ankaŭ la korniko diris adiaŭ, kaj tio estis la plej malfacila disiĝo. Ĝi flugis sur arbon kaj frapadis per siaj nigraj flugiloj tiel longe, kiel ĝi povis ankoraŭ vidi la kaleŝon, kiu brilis kiel la varma sunlumo.

Kvina rakonto[redakti]

Malgranda rabistinfano

Ili veturis tra la malluma arbaro, sed la kaleŝo lumis malproksimen. Tio estis malagrabla por la okuloj de la rabistoj, tion ili neniel povis toleri.

"Tio estas oro, tio estas oro!" ili ekkriis; ili elkuregis, kaptis la ĉevalojn je la kondukiloj, mortigis la malgrandajn antaŭrajdantojn, la koĉeron kaj la servistojn kaj eltiris la malgrandan Gerdan el la kaleŝo.

"Ŝi estas grasa, ŝi estas bonega, ŝi estis nutrita per nukskernoj!" diris la maljuna rabista virino, kiu havis longan hirtan barbon kaj brovojn, kiuj pendis malsupren super la okulojn. "Ŝi estas tiel same bona, kiel malgranda grasa ŝafido! Nu, kian bonan guston ŝi havos!" Ĉe tiuj vortoj ŝi eltiris sian tranĉilon, kiu brilis tiel, ke ĝi kaŭzis teruran timon!

"Aŭ!" ekkriis la virino en la sama momento. La sovaĝa kaj malbone edukita filino de la virino, kiu pendis sur ŝia dorso, mordis ŝin en la orelo. "Vi abomeninda bubino!" diris la patrino, kaj ŝi ne havis la eblon buĉi Gerdan.

"Ŝi ludu kun mi!" diris la malgranda rabista knabino. "Ŝi donu al mi sian belan mufon, sian belan veston, ŝi dormu kun mi en mia lito!" kaj ĉe tio ŝi denove ekmordis tiel, ke la rabista virino eksaltis alte kaj sin turnadis tien kaj reen, tiel ke ĉiuj rabistoj ridis kaj diris: "Vidu, kiel ŝi dancas kun sia bubino!"

"Mi volas en la kaleŝon!" diris la malgranda rabista knabino, kaj oni devis plenumi ŝian volon, ĉar ŝi estis tre eldorlotita kaj tre obstina. Ŝi sidiĝis en la kaleŝon kun Gerda, kaj ili veturis trans ŝtipojn kaj ŝtonojn ĉiam pli profunden en la arbaron. La malgranda rabista knabino estis tiel same granda kiel Gerda, sed pli forta, pli larĝaŝultra kaj pli brunigita. Ŝiaj okuloj estis tute nigraj, ili aspektis preskaŭ malgaje. Ŝi prenis la malgrandan Gerdan ĉirkaŭ la korpo kaj diris: "Ili vin ne buĉos, tiel longe kiel mi ne estos kolera kontraŭ vi! Vi certe estas reĝidino?"

"Ne!" respondis la malgranda Gerda kaj rakontis al ŝi ĉion, kion ŝi travivis, kaj kiel forte ŝi amas la malgrandan Kayon.

La rabista knabino rigardis ŝin kun serioza mieno, balancis iom la kapon kaj diris: "Ili vin ne buĉos, eĉ se mi estos kolera kontraŭ vi, - tiam mi mem tion faros!" Poste ŝi sekigis la okulojn de Gerda kaj ŝovis siajn ambaŭ manojn en la belan mufon, kiu estis tiel varma kaj mola.

Jen la kaleŝo haltis; ili troviĝis sur la korto de rabista kastelo. De supre ĝis malsupre la kastelo estis fendiĝinta, korvoj kaj kornikoj flugis el la malfermitaj truoj, kaj la grandaj buldogoj, kiuj aspektis kvazaŭ ĉiu el ili povus engluti homon, eksaltis alten, tamen sen bojado, ĉar tio estis malpermesita.

En la mezo sur la ŝtona planko de la granda malnova fumkovrita salono brulis granda fajro. La fumo leviĝadis sub la plafonon, kaj tra la multegaj fendoj kaj truoj ĝi eliradis eksteren. En granda bierfara kaldrono estis kuirata supo, kaj leporoj kaj kunikloj estis turnataj sur rostostango.

"Ĉi tiun nokton vi dormos kun mi apud ĉiuj miaj karaj bestetoj!" diris la rabista knabino. Ili ricevis manĝaĵon kaj trinkaĵon, kaj poste ili iris en angulon, kie kuŝis pajlo kaj litkovriloj. Supre sur latoj kaj stangoj sidis ĉirkaŭ cent kolomboj, kiuj ĉiuj ŝajnis dormantaj, tamen iom moviĝis, kiam la malgrandaj knabinoj venis.

"Ili ĉiuj apartenas ekskluzive al mi!" diris la malgranda rabista knabino kaj rapide kaptis unu el la plej proksimaj, tenis ĝin je la piedoj kaj skuis ĝin, ĝis ĝi komencis frapadi per la flugiloj. "Kisu ĝin!" ŝi ekkriis kaj tenis ĝin antaŭ la vizaĝo de Gerda.

"Tie sidas la arbara popolaĉo!" ŝi diris plue kaj montris multon da stangoj, kiuj alte supre estis enbatitaj en la muron antaŭ truo. "Tio estas mia arbara kanajlaro, ambaŭ tio! Ili tuj forflugas, se oni ilin ne enŝlosas; kaj jen staras mia maljuna kara kapreto!" Ĉe tiuj vortoj ŝi eltiris je la kornaro nordan cervon, kiu havis ĉirkaŭ la kolo brilpuran kupran ringon kaj estis alligita. "Ĝin ni ankaŭ devas teni en konstanta timo, ĉar alie ĝi forsaltus de ni. Ĉiun vesperon mi tiklas ĝin sur la kolo per mia akra tranĉilo, kiun ĝi tre timas." La malgranda knabino eltiris longan tranĉilon el fendo de la muro kaj pasigis ĝin super la kolo de la cervo. La kompatinda besto batadis per la piedoj, kaj la rabista knabino ridis, kaj poste ŝi tiris kun si Gerdan al la dormoloko.

"Ĉu dum la dormado vi restigos la tranĉilon ĉe vi?" demandis Gerda kaj rigardis ŝin kun iom da timo.

"Mi ĉiam dormas kun la tranĉilo," diris la malgranda rabista knabino. "Oni ne scias, kio povas okazi. Sed nun rakontu al mi ankoraŭ unu fojon, kion vi antaŭe rakontis al mi pri la malgranda Kay, kaj kial vi eliris en la malproksiman mondon." Kaj Gerda komencis sian rakonton denove de la komenco, kaj la arbaraj kolomboj kveris [La vorto mankis n la manuskripto; ĝi estis aldonita de la gefiloj de d-ro Zamenhof.] supre en sia kaĝo, sed la aliaj kolomboj dormis. La malgranda rabista knabino metis sian brakon ĉirkaŭ la kolon de Gerda, tenis la tranĉilon en la alia mano kaj tre laŭte ronkadis. Sed Gerda ne povis eĉ fermi okulon, ĉar ŝi ja ne sciis, ĉu ŝi konservos la vivon aŭ ĉu ŝi mortos. La rabistoj sidis en rondo ĉirkaŭ la fajro, manĝis kaj kantis, kaj la rabista virino saltadis. Ho, al la malgranda knabino estis terure vidi ĉion ĉi tion.

Subite la arbaraj kolomboj diris: "Kurre, kurre! ni vidis la malgrandan Kayon. Blanka kokino portis lian glitveturilon, li sidis sur la veturilo de la neĝa reĝino, kiu traveturis la arbaron, kiam ni kuŝis en la nesto. Ŝi blovis sur nin, junajn kolombojn, kaj krom ni du ĉiuj mortis; kurre, kurre!"

"Kion vi diras tie supre?" ekkriis Gerda. "Kien veturis la neĝa reĝino? Ĉu vi ion scias pri tio?"

"Kredeble ŝi veturis al Laplando, ĉar tie estas ĉiam neĝo kaj glacio. Demandu la nordan cervon, kiu tie staras alligita!"

"Tie estas glacio kaj neĝo, tie estas benita kaj belega lando!" diris la norda cervo. "Tie oni libere saltas tien kaj reen en la liberaj valoj. Tie la neĝa reĝino havas sian someran tendon, sed sian konstantan palacon ŝi havas pli norde, pli proksime al la norda poluso, sur la insulo, kiu estas nomata Ŝpicbergo."

"Ho Kay, kara Kay!" ĝemis Gerda.

"Nun kuŝu silente!" diris la rabista knabino, "alie mi enpuŝos al vi la tranĉilon en la korpon!" Matene Gerda rakontis al ŝi ĉion, kion la arbaraj kolomboj al ŝi diris, kaj la malgranda rabista knabino aspektis tre serioze, balancis tamen la kapon kaj diris: "Estas tute egale! - Ĉu vi scias, kie troviĝas Laplando?" ŝi demandis la nordan cervon.

"Kiu povus tion scii pli bone ol mi!" diris la besto, kaj la okuloj lumis en ĝia kapo: "Tie mi naskiĝis kaj elkreskis, tie mi ludadis sur la neĝaj kampoj."

"Aŭskultu!" diris la rabista knabino al Gerda; "kiel vi vidas, ĉiuj niaj viroj foriris, sed la patrino estas ankoraŭ ĉi tie kaj restas hejme. Tamen ĉe la matenmanĝo ŝi trinkas ordinare el la granda botelo kaj tuj post tio endormiĝas; tiam mi ion faros por vi." Ŝi desaltis kun bruo de sia dormoloko, ĵetis sin sur la kolon al sia patrino taŭzante [La vorto mankis n la manuskripto; ĝi estis aldonita de la gefiloj de d-ro Zamenhof.] al ŝi la barbon kaj diris: "Mia kara dolĉa kapreto, bonan matenon!" La patrino donis al ŝi frapon sur la nazon, tiel ke la nazo fariĝis ruĝe kaj blue, sed ĉio ĉi tio estis farita nur pro amosento.

Kiam la patrino estis jam trinkinta el sia botelo kaj komencis dormeti, la rabista knabino iris al la norda cervo kaj diris: "Kvankam mi havus grandan deziron vin ofte ankoraŭ tikli per la akra tranĉilo, ĉar tio estas tre amuza, tamen malgraŭ ĉio mi volas malligi vian ŝnuron kaj helpi al vi, ke vi povu kuri al Laplando; sed vi devas kuri tiel rapidege, kiel vi neniam ankoraŭ kuris kaj alporti ĉi tiun malgrandan knabinon en la palacon de la neĝa reĝino, kie troviĝas ŝia ludkamarado. Vi certe aŭdis, kion ŝi rakontis, ĉar ŝi babilis sufiĉe laŭte, kaj vi havas la kutimon subaŭskulti."

La norda cervo alte eksaltis de ĝojo. La rabista knabino levis la malgrandan Gerdan sur la cervon, kaj ŝi estis tiel antaŭgarda, ke ŝi alligis ŝin fortike kaj eĉ donis al ŝi malgrandan sidkusenon. "Estas tute egale!" ŝi diris, "jen prenu returne viajn peltajn botetojn, ĉar estos malvarme, sed la mufon mi restigos ĉe mi, ĝi estas tro beleta! Vi tamen ne frostiĝos; jen prenu la grandajn pugnogantojn de mia patrino, ili sidos sur vi ĝis la kubutoj! Surmetu ilin! Nun vi laŭ la manoj aspektas tute kiel mia malbela patrino."

Gerda ploris de ĝojo:

"Tian ploraĉadon mi ne povas traelporti!" diris la malgranda rabista knabino. "Nun vi devas havi aspekton ĝojan! Jen prenu ankoraŭ du panojn kaj unu ŝinkon, por ke vi ne bezonu malsati!" Ambaŭ objektoj estis alligitaj malantaŭe sur la norda cervo; la malgranda knabino malfermis la pordon, envokis ĉiujn grandajn hundojn internen, poste ŝi distranĉis la ŝnuron per sia tranĉilo kaj diris al la norda cervo: "Nun ekkuru, sed priatentu la malgrandan knabinon!"

Gerda etendis la manojn kun la grandaj pugnogantoj al la rabista knabino, diris adiaŭ, kaj la cervo ekkuris antaŭen trans arbetaĵojn kaj malebenaĵojn, tra la grandan arbaron, trans marĉojn kaj stepojn, tiel rapidege, kiel ĝi nur povis. La lupoj blekis, kaj la korvoj kriis. El malproksime oni aŭdis malfortan krakon [La vorto mankis en la manuskripto; ĝi estis aldonita de la gefiloj de d-ro Zamenhof.] kaj fortaj sentondraj fulmoj montriĝis ĉiuflanke.

"Tio estas miaj malnovaj nordaj lumoj!" diris la norda cervo; "rigardu, kiel ili lumas!" Kaj ankoraŭ pli rapide ĝi kuris antaŭen tage kaj nokte. La panoj estis formanĝitaj, la ŝinko ankaŭ, kaj jen ili estis en Laplando.

Sesa rakonto[redakti]

Lapino kaj Finnino

Antaŭ malgranda, malgravaspekta dometo ili haltis. La tegmento atingis ĝis la tero, kaj la pordo estis tiel malalta, ke la loĝantoj povis traŝovi sin tra la enirejo nur rampante sur la ventro. Krom unu Lapino, kiu staris apud fiŝolea lampo kaj rostis fiŝojn, neniu estis hejme. La norda cervo rakontis al ŝi la tutan historion de Gerda, sed antaŭe sian propran historion, kiu ŝajnis al ĝi multe pli grava, kaj Gerda estis tiel rigida de malvarmo, ke ŝi ne povis paroli.

"Ha, vi malfeliĉaj!" diris la Lapino, "vi devas ankoraŭ multe kuri! Vi devas kuri pli ol cent mejlojn en la internon de Finnlando, ĉar tie la neĝa reĝino havas sian somerloĝejon kaj bruligas ĉiuvespere bluajn flamojn. Pro manko de papero mi skribos kelke da vortoj sur sekigita gado, kiun mi donos al vi por la Finnino tie, kiu povas doni al vi pli bonajn informojn ol mi."

Kiam Gerda denove varmiĝis kaj ricevis ion por manĝi kaj por trinki, la Lapino skribis kelke da vortoj sur sekigita gado, petis Gerdan, ke ŝi bone ĝin konservu, alligis ŝin denove al la norda cervo, kaj ĉi tiu forgalopis. Supre en la aero oni aŭdis kraketadon, kaj dum la tuta nokto brulis plej belaj nordaj lumoj. Ili alvenis en Finnmarko kaj frapis je la kamentubo de la Finnino, ĉar ĉi tiu ne havis eĉ pordon.

Tie regis tia varmego, ke eĉ la Finnino estis preskaŭ tute nuda. Ŝi estis malgranda kaj tute malpura. Ŝi tuj malligis la vestojn de la malgranda Gerda, deprenis de ŝi la pugnogantojn kaj la botojn, ĉar alie ŝi ne povus elteni la varmegon, metis al la cervo pecon da glacio sur la kapon, kaj poste ŝi tralegis tion, kio estis skribita sur la sekigita gado. Ŝi legis tion tri fojojn, kaj kiam ŝi ĝin sciis jam parkere, ŝi metis la fiŝon en la viandpoton, ĉar oni povis ĝin ja bone manĝi, kaj kulpigi ŝin pri malŝparemeco neniu povus.

La norda cervo rakontis antaŭe sian historion, poste la historion de la malgranda Gerda, kaj la Finnino palpebrumis per la saĝaj okuloj, sed ne diris eĉ unu vorton.

"Vi estas tre saĝa," diris la cervo; "mi scias, ke vi povas ligi per fadeno ĉiujn ventojn de la mondo. Se la ŝipisto malligas unu nodon, li ricevas bonan venton, se li malligas la duan, tiam blovas akra vento, kaj se li malligas la trian kaj la kvaran, tiam fariĝas tia ventego, ke la arbaroj renversiĝas. Ĉu vi ne volas doni al la malgranda knabino tian trinkaĵon, ke ŝi ricevu la forton de dekdu viroj kaj venku la neĝan reĝinon?"

"La forton de dekdu viroj!" diris la Finnino, "tio certe ne sufiĉus!" Ŝi aliris al stablo, elprenis grandan kunkunrulitan felon kaj disrulis ĝin. Misteraj literoj estis skribitaj sur ĝi, kaj la Finnino legis tiel pene, ke dikaj gutoj da ŝvito fluadis de ŝia frunto.

Sed la cervo petis por la malgranda Gerda, tiel insiste, kaj ĉi tiu mem rigardis la Finninon per tiaj petegaj, larmoplenaj okuloj, ke la Finnino denove komencis palpebrumi kaj vokis la cervon en angulon, kie ŝi, metante sur ĝian kapon freŝan glacion, flustris al ĝi:

"La malgranda Kay efektive estas ĉe la nega reĝino, li trovas tie ĉion laŭ sia plaĉo kaj deziro kaj pensas, ke li ricevis la plej bonan sorton en la mondo. Sed tio venas de la fakto, ke peceto da vitro penetris en lian koron kaj grajneto da vitro en la okulon. Ili devas antaŭe eliri, alie li neniam plu fariĝos brava homo kaj la neĝa reĝino konservos sian potencon super li."

"Sed ĉu vi ne povas doni al la malgranda Gerda ion, per kio ŝi ricevus potencon super ĉio?"

"Mi povas doni al ŝi nenian potencon pli grandan ol tiu, kiun ŝi jam posedas! Ĉu vi ne vidas, kiel granda ĉi tiu estas? Ĉu vi ne vidas, kiel homoj kaj bestoj devas servi al ŝi, kiel ŝi nur sur siaj piedoj tiel malproksimen venis en la mondo? De ni ŝi ne bezonas ricevi sian potencon, ĝi sidas en ŝia koro kaj konsistas en tio, ke ŝi estas dolĉa, senkulpa infano. Se ŝi mem ne povos penetri en la palacon de la neĝa reĝino kaj liberigi de la vitro la malgrandan Kayon, tiam ni nenion povos helpi. Du mejlojn de ĉi tie komenciĝas la ĝardeno de la neĝa reĝino; tien vi povas venigi la malgrandan knabinon; demetu ŝin apud la granda arbetaĵo, kiu estas kovrita per ruĝaj beroj kaj staras en la neĝo. Ne restu tie kun longa babilado, sed rapide revenu ĉi tien!" Post tio la Finnino levis la malgrandan Gerdan sur la cervon, kiu per ĉiuj fortoj forgalopis.

"Ho, mi ne ricevis miajn botetojn! Mi ne ricevis miajn pugnogantojn!" kriis la malgranda Gerda, kiu komencis senti la akran malvarmon. Sed la cervo ne kuraĝis halti, ĝi kuris tiel longe, ĝis ĝi atingis la grandan arbetaĵon kun la rugaj beroj. Tie ĝi demetis Gerdan, kisis ŝin sur la buŝo, kaj al la besto sur la vangoj ruliĝis malsupren grandaj varmegaj larmoj; poste ĝi ekkuris tiel rapide, kiel ĝi povis, returne. La kompatinda Gerda staris nun sen botetoj kaj sen gantoj meze en la neloĝebla malvarma Finnmarko.

Ŝi ekkuris antaŭen tiel rapide, kiel ŝi nur povis. Subite aperis tuta regimento da neĝaj flokoj. Ili tamen ne falis de la ĉielo, kiu estis tute klara kaj brilis de nordaj lumoj, la neĝaj flokoj flugis rekte super la supraĵo de la tero, kaj ju pli proksimen ili venis, des pli grandaj ili fariĝis; Gerda memoris ankoraŭ, kiel grande kaj artoplene ili aspektis sub la pligrandiga vitro. Sed ĉi tie ili montriĝis ankoraŭ en tute alia grandeco kaj terura aspekto; ili estis vivantaj estaĵoj, ili estis la autaŭkurantoj de la neĝa reĝino. Ili havis la plej strangajn formojn; unuj aspektis kiel malbelaj grandaj histrikoj, aliaj, kiel serpentaj tordobuloj, el kiuj elstaris la kapoj, ankoraŭ aliaj kiel malgrandaj dikaj ursoj, sur kiuj la haroj stariĝis; sed ĉiuj briletis blanke, ĉiuj estis vivantaj neĝaj flokoj.

Tiam la malgranda Gerda ekpreĝis sian Patronian. La malvarmo estis tiel forta, ke ŝi povis vidi sian propran spiron, kiu staris antaŭ ŝia buŝo kiel fumo. La spiro fariĝis pli kaj pli densa kaj ricevis la formon de malgrandaj klaraj anĝeloj, kiuj ĉe ĉiu ektuŝo de la tero ĉiam pli kaj pli kreskis, kaj ili havis kaskon sur la kapo kaj lancon kaj ŝildon en la manoj. Ilia nombro fariĝis ĉiam pli granda, kaj kiam Gerda finis sian preĝon, tuta legio estis jam ĉirkaŭ ŝi. Ili pikis per siaj lancoj la terurajn neĝajn flokojn, tiel ke ĉi tiuj diskrevis en cent pecojn kaj la malgranda Gerda povis paŝi antaŭen sendanĝere kaj gaje. La anĝeloj tuŝetis ŝiajn piedojn kaj manojn, kaj tiam ŝi malpli sentis la malvarmon kaj iris rapide al la palaco de la neĝa reĝino.

Sed nun ni devas antaŭe vidi, kio estis kun Kay. Li certe ne pensis pri la malgranda Gerda, kaj plej certe li ne supozis, ke ŝi staras ekstere antaŭ la palaco.

Sepa rakonto[redakti]

Kio estis en la palaco de la neĝa reĝino kaj kio okazis poste

La muroj de la palaco estis stararanĝitaj de la turniĝanta neĝo, kaj tranĉantaj ventoj aranĝis la pordojn kaj fenestrojn. Pli ol cent salonoj troviĝis vice unu post la alia, kiel neĝa blovado ilin formis; la plej granda havis la longon de multe da mejloj. Sed ĉiuj estis prilumataj de fortaj nordaj lumoj, kaj ili estis grandaj, malplenaj, glacie malvarmaj kaj briletantaj. Neniam oni tie havis ian amuziĝon, eĉ ne ian malgrandan balon de ursoj, ĉe kiu la blovinstrumentojn povus ludi la ventego kaj la blankaj ursoj povus marŝi sur la malantaŭaj piedoj kaj montri siajn delikatajn morojn; neniam oni tie vidis ian ludantan kompanion, kiu sin interbatus sur buŝegoj kaj piedegoj, neniam la blankaj vulpaj fraŭlinoj tie aranĝis ian kafobabilan kunvenon; malplene, vaste kaj malvarme estis en la salonoj de la neĝa reĝino. La nordaj lumoj flamadis tiel regule, ke oni povis prikalkuli, kiam ili estos plej alte kaj kiam ili estos plej malalte. En la mezo de la malplena kaj senfina neĝa salono troviĝis glaciiĝinta lago. Ĝi estis krevinta en mil pecojn, sed ĉiu peco estis plej precize simila al la alia, tiel ke tio estis vera artaĵo. Sur la mezo de la lago sidis la neĝa reĝino, ĉiufoje kiam ŝi estis hejme, kaj tiam ŝi diradis ke ŝi sidas en la spegulo de la prudento kaj ke ĉi tiu estas la plej bona en la tuta mondo.

La malgranda Kay estis tute blua de malvarmo, eĉ preskaŭ nigra, sed li tion ne rimarkis, ĉar ŝi forkisis al li la frostotremon kaj lia koro estis kvazaŭ bulo da glacio. Li iradis kaj trenadis kelkajn akrajn, platajn pecojn da glacio, kiujn li kunmetadis en plej diversaj manieroj, por formi imitaĵon de donita modelo, tiel same, kiel ni interaranĝas malgrandajn pecetojn da ligno, por formi difinitajn figurojn, kio estas nomata Ĥina ludo. Kay iradis kaj kunmetadis figurojn, ili estis plej artifikaj, tio estis la glacia ludo de la prudento. Al li tiuj figuroj ŝajnis bonegaj kaj havantaj la plej altan gravecon; tion kaŭzis la vitra grajneto, kiu sidis en lia okulo; li kunmetadis tutajn figurojn, kiuj formis skribitan vorton, sed ĉiam li malsukcesadis en la kunmetado de tiu vorto, kiun li ĝuste deziris, de la vorto: "Eterneco" . Kaj la neĝa reĝino diris: "Se vi povos kunmeti al mi tiun figuron, tiam vi fariĝos via propra sinjoro, kaj mi donacos al vi la tutan mondon kaj ankoraŭ paron da novaj glitiloj" . Sed li tion ne povis plenumi.

"Nun mi forgalopas al la varmaj landoj!" diris la neĝa reĝino. "Mi volas enrigardi en miajn nigrajn potojn." Tio estis la vulkanoj Etna kaj Vezuvo, kiel oni ilin nomas. "Mi iom blankigos ilin, tio estas necesa kaj faras bone al la citronoj kaj vinberoj." Kaj la neĝa reĝino forflugis, kaj Kay sidis tute sola en la multemejla malplena glacia salono kaj rigardis la pecojn da glacio kaj meditis kaj meditis tiel, ke lia cerbo estis forte streĉita. Li sidis tute rigide kaj silente, oni povus pensi, ke li frostiĝis.

En tiu momento tra la granda pordo eniris en la palacon la malgranda Gerda. Akraj ventoj blovis al ŝi renkonte, sed ŝi preĝis sian vesperan preĝon, kaj tiam la ventoj kvietiĝis, kvazaŭ ili volus dormi. Ŝi eniris en la grandajn malplenajn malvarmajn salonojn, kaj tiam ŝi ekvidis Kayon, ŝi lin rekonis, ŝi flugis al lia kolo, tenis lin forte ĉirkaŭprenite kaj ekkriis: "Kay, dolĉa, kara Kay! fine do mi vin trovis!"

Li tamen sidis tute silente, rigide kaj malvarme: Tiam la malgranda Gerda ekploris per varmegaj larmoj, ili falis sur lian bruston, ili penetris en lian koron, ili disfandigis la glacian bulon kaj malaperigis la malgrandan spegulpeceton en ĝi. Li ekrigardis ŝin, kaj ŝi kantis:

„Mi amas la rozojn, la florojn de Dio, Sed pli la Kreinton, la patron de ĉio.“

Tiam Kay ekploris; li ploris tiel forte, ke la spegula grajneto ellaviĝis el lia okulo; li rekonis ŝin kaj ĝoje ekkriis: "Gerda! dolĉa, kara Gerda! Kie vi estis tiel longe, kaj kie mi estis?" Kaj li ekrigardis ĉirkaŭen. "Kiel malvarme estas ĉi tie! Kiel malplene kaj vaste estas ĉi tie!" Kaj li ĉirkaŭprenis Gerdan, kaj ŝi ridis kaj ploris de ĝojo. Tio estis tiel ĉarma vidaĵo, ke eĉ la pecoj da glacio ĉirkaŭe dancis de ĝojo. Kiam ili laciĝis, ili kuŝiĝis ĝuste en la formo de tiuj literoj; pri kiuj la neĝa reĝino diris, ke se li ilin trovos, li fariĝos sia propra sinjoro kaj ŝi donos al li la tutan mondon kaj ankoraŭ paron da novaj glitiloj.

Gerda kisis al li la vangojn, kaj ili fariĝis rozokoloraj, ŝi kisis lin sur la okuloj, kaj ili ekbrilis kiel la ŝiaj; ŝi kisis lin sur la manoj kaj piedoj, kaj li fariĝis sana kaj vigla. Nun la neĝa reĝino povis sen timigo reveni hejmen, lia liberiga dokumento jam tie staris, skribita per briletantaj pecoj da glacio.

Ili donis al si reciproke la manojn kaj elmigris el la granda palaco. Ili parolis pri la avino kaj pri la rozoj supre sur la tegmento, kaj kien ili iris, tie kvietiĝis la ventoj kaj eklumis la suno. Kiam ili atingis la arbetaĵon kun la ruĝaj beroj, la norda cervo tie staris kaj atendis. Ĝi havis apud si alian junan cervon, kies mamo estis plena kaj donis al la infanoj sian varman lakton. Poste ili portis Gerdan kaj Kayon antaŭe al la Finnino, en kies varmega ĉambro ili sin varmigis kaj ricevis informojn por la veturo hejmen, kaj poste al la Lapino, kiu kudris por ili novajn vestojn kaj rebonigis ilian glitveturilon.

La du cervoj saltadis apude kaj akompanis ilin ĝis la landlimo; tie, kie montriĝis la unua verdaĵo, ili diris adiaŭ al la cervoj kaj al la Lapino.

"Adiaŭ!" ili ĉiuj diris. La unuaj malgrandaj birdoj komencis pepadi, la arbaro havis freŝan verdecon, kaj el la arbaro venis sur belega ĉevalo, kiun Gerda konis (ĝi estis siatempe aljungita al la ora veturilo), juna knabino kun malproksimen lumanta ruĝa ĉapeto sur la kapo kaj kun pistoloj en la zono. Tio estis la malgranda rabista knabino, al kiu tedis sidi hejme kaj kiu volis rajdi antaŭe norden kaj poste en alia direkto, kien ŝia kaprico ŝin pelos. Ŝi tuj rekonis Gerdan, kaj Gerda rekonis ŝin, estis granda ĝojo.

"Aŭskultu, knabo, vi havas specialan talenton por vagado!" ŝi diris al la malgranda Kay. "Mi volus scii, ĉu vi meritas, ke por vi oni kuru ĝis la fino de la mondo!"

Sed Gerda karesis al ŝi la vangojn kaj demandis pri la princo kaj la reĝidino.

"Ili forveturis en fremdajn landojn!" diris la rabista knabino.

"Sed la korniko?" demandis la malgranda Gerda.

"Ha, la korniko mortis!" ŝi respondis. "Ĝia malsovaĝa amatino fariĝis vidvino kaj portas nigralanan ĉifonon ĉirkaŭ la piedo. Ŝi ploras abunde, sed en efektiveco tio estas ja nur babilaĵo! Sed nun rakontu al mi, kiel iris viaj aferoj kaj kiamaniere vi lin havigis al vi."

Kaj Gerda kaj Kay ambaŭ rakontis.

"Kaj tiel plu kaj tiel plu!" diris la rabista knabino; etendis al ambaŭ la manon kaj promesis, ke, se ŝi iam trapasos ilian urbon, ŝi ilin vizitos; kaj poste ŝi forrajdis en la malproksiman mondon. Sed Kay kaj Gerda iris mano en mano, kaj tiam astis belega printempa vetero kun floroj kaj verdaĵo. La sonoriloj de la preĝejoj sonoris, kaj ili rekonis la altajn turojn, la grandan urbon, kiu estis ilia naskiĝurbo, kaj ili eniris en ĝin, iris al la pordo de la avino, supren laŭ la ŝtuparo, internen en la ĉambron, kie ĉio staris ankoraŭ sur la sama loko, kiel antaŭe. La horloĝo diris: "tik-tak!" kaj la montriloj moviĝadis. Sed trapaŝante la pordon, ili rimarkis, ke ili fariĝis plenkreskaj homoj. La rozoj floris el la tegmenta defluilo en la malfermitajn fenestrojn, kaj tie staris la malgrandaj infanaj seĝetoj, kaj Kay haj Gerda sidiĝis, ĉiu sur sian seĝeton, kaj tenis sin reciproke je la manoj. Kiel malfacilan sonĝon ili forgesis la malvarman senenhavan belecon, kiu regis ĉe la neĝa reĝino. La avino sidis en la hela sunlumo kaj laŭte legis el la Biblio: "Nur se vi revenos kaj fariĝos kiel infanoj, vi povos eniri en la regnon de Dio!"

Kaj Kay kaj Gerda rigardis unu al la alia en la okulojn kaj subite ili komprenis la malnovan kanton:

„Mi amas la rozojn, la florojn de Dio, Sed pli la Kreinton, la patron de ĉio.“

Tiel ili ambaŭ sidis, plenkreskuloj kaj tamen infanoj, infanoj koncerne sian koron; kaj estis somero, varma, agrabla somero.