Fabeloj de Andersen/I/Ĉapitro 15 — Avineto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 14 — Sonorilo Indekso : Fabeloj de Andersen (Zamenhof)
de Hans Christian Andersen
Tradukita de L. L. Zamenhof
Avineto
Ĉapitro 16 — Monteto de elfoj
Libro Du
Ĉapitro 15 — Avineto

Avineto estas tre maljuna, ŝi havas tre multe da sulkoj sur la vizaĝo kaj tute blankajn harojn, sed ŝiaj okuloj lumas ankoraŭ kiel du steloj, ili estas eĉ multe pli belaj, ili estas tiel mildaj, kaj estas plezuro rigardi en ilin. Ŝi ankaŭ scias la plej belajn historiojn kaj havas veston kun grandaj, grandaj floroj, ĝi estas el tiel peza silka ŝtofo, ke ĝi forte susuras. Avineto scias multe, multe da aferoj, ĉar ŝi vivis longe antaŭ patreto kaj patrineto, tio estas tute certa!

Avineto havas preĝolibron kun dikaj arĝentaj kovriloj, kaj en tiu libro ŝi ofte legas. Meze en tiu libro kuŝas rozo, premplatigita kaj sekigita, ĝi ne estas bela kiel tiuj rozoj, kiuj staras antaŭ ŝi en glaso, kaj tamen ŝi ridetas al tiu rozo plej amoplene, ĉe tio eĉ aperas larmoj en ŝiaj okuloj. Kial avineto en tia maniero rigardas la velkintan rozon en la malnova libro?

Ĉu vi tion scias? Ĉiufoje, kiam la larmoj de avineto falas sur la floron, ĝia koloro fariĝas pli freŝa, tiam la rozo ŝveliĝas kaj la tuta ĉambro pleniĝas de ĝia bonodoro, la muroj falas, kvazaŭ ili estus nur nebulaj bildoj, kaj ĉirkaŭe staras nun la verda, belega arbaro, kie la suno lumas tra la folioj, kaj avineto - ŝi estas nun tute juna, ŝi estas bela knabino kun blondaj bukloj, kun ruĝaj rondaj vangoj, eleganta kaj ĉarma, nenia rozo estas pli freŝa ol ŝi, tamen la okuloj, la mildaj radiantaj okuloj, ili ĉiam estas ankoraŭ la okuloj de avineto. Ĉe sia flanko sidas viro, juna, forta kaj bela.

Li donas al ŝi la rozon, kaj ŝi ridetas, - tiele avineto ja ne ridetas! la rideto ludas ĉirkaŭ ŝia buŝo. Jen li foriras; multe da pensoj kaj multe da bildoj preterpasas antaŭ ŝi; la bela viro foriris, la rozo kuŝas en la preĝolibro, kaj avineto - jes, ŝi denove sidas ĉi tie kiel maljuna virino kaj rigardas la velkintan rozon, kiu kuŝas en la libro.

Jen avineto plu ne vivas. Ŝi sidis en la brakseĝo kaj rakontis longan belegan historion. "Kaj nun ĝi finiĝis," ŝi diris, "kaj mi estas tre laca, lasu min nun iom dormeti." Ŝi apogis sin malantaŭe kaj spiris trankvile, ŝi dormis; fariĝis ĉiam pli kaj pli silente, ŝia vizaĝo estis plena de feliĉo kaj paco, kvazaŭ sunlumo glitis sur ĝin, kaj tiam oni diris, ke ŝi mortis.

Oni ŝin metis en la nigran ĉerkon, ŝi kuŝis envolvita en blanka tolaĵo, ŝi estis bela, kaj tamen la okuloj estis fermitaj, sed ĉiuj sulkoj de la vizaĝo malaperis; ŝi kuŝis kun rideto ĉirkaŭ la buŝo. Ŝiaj haroj estis arĝente blankaj kaj respektindaj, kaj la aspekto de la mortintino ne inspiris timon, tio estis ja la kara, bonkora avineto. La preĝolibron oni metis sub ŝian kapon, tion ŝi mem postulis, kaj la rozo kuŝis en la malnova libro. Tiel oni enterigis avineton.

Sur la tombo, proksime de la tombeja muro, oni plantis rozarbetaĵon, kaj ĝi staris en plena florado, kaj la najtingalo kantis super ĝi, kaj de la flanko de la preĝejo oni aŭdis la orgenon, kiu ludis la plej belajn himnojn, kiuj troviĝis en la libro sub la kapo de la mortintino. La luno lumis rekte sur la tombon, sed la mortintino ne sidis sur ĝi; ĉiu infano povis en la nokto iri tien sentime kaj deŝiri rozon ĉe la muro de ta tombejo.

Mortinto scias pli, ol ni ĉiuj vivantoj scias, li scias, kian timegon kaŭzus al ni lia apero. La mortintoj estas pli bonaj ol ni ĉiuj, kaj tial ili ne venas. Tero kuŝas super la tombo kaj tero interne de ĝi. La preĝolibro kun ĉiuj siaj folioj estas polvo, la rozo kun ĉiuj siaj rememoroj disfalis en polvon. Sed super tio floras novaj rozoj, super tio kantas la najtingalo kaj ludas la orgeno; oni multe pensas pri la avineto kun la mildaj, eterne junaj okuloj. Okuloj neniam povas morti. La niaj iam vidos avineton, junan kaj belan kiel tiam kiam ŝi kisis unuafoje la freŝan ruĝan rozon, kiu nun estas polvo en la tombo.

Vidu ankaŭ[redakti]