Fabeloj de Andersen/I/Ĉapitro 23 — El fenestro en Vartou

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 22 — Bildo el kastelremparo Indekso : Fabeloj de Andersen (Zamenhof)
de Hans Christian Andersen
Tradukita de L. L. Zamenhof
El fenestro en Vartou
Ĉapitro 24 — Malnova strata lanterno
Libro Du
Ĉapitro 23 — El fenestro en Vartou

Apud la verda remparo, kiu ĉirkaŭas Kopenhagon, staras granda ruĝa konstruaĵo kun multe da fenestroj, en kiuj kreskas balzaminoj kaj geranioj; mizere ĝi aspektas interne, kaj malriĉaj maljunaj homoj loĝas en ĝi. Tio estas la tiel nomata Vartou. Jen en la supra ĉambreto maljuna fraŭlino apogas sin al la kadro de la fenestro: ŝi deŝiras velkintan folion de sia balzamino kaj rigardas al la verda remparo, kie ludas gajaj infanoj. Pri kio ŝi pensas? Dramo el la vivo preterportiĝas antaŭ ŝia spirito. La malriĉaj infanoj, kiel feliĉe ili ludas! Kiaj ruĝaj vangoj, kiaj radiantaj okuloj! sed ili havas sur si nek ŝuojn nek ŝtrumpojn.

Ili ludas sur tiu loko de la verda remparo, kie, kiel rakontas la legendo, antaŭ multe, multe da jaroj, kiam la tero tie ĉiam pli kaj pli faladis profunden, oni logis senkulpan infanon kun floroj kaj ludiloj en nefermitan tombon, kiun oni masonfermis, dum la infano ludis kaj manĝis. Depost tiu tempo la remparo fortikiĝis kaj baldaŭ kovriĝis per abunda herbo. La infanoj ne sciis la legendon, alie ili ankoraŭ nun aŭdus la ploradon de la infano tie sub la tero kaj la roso sur la herbo aperus al ili kiel varmegaj larmoj. Ili ne sciis la historion pri la Dana reĝo, kiu, kiam la malamikoj ekstere staris tendare, preterrajdis ĉi tie kaj ĵuris, ke li ne kapitulacos.

Tiam venis virinoj kaj viroj kaj verŝis bolantan akvon malsupren sur la blanke vestitajn malamikojn, kiuj en la neĝo rampis supren sur la ekstera flanko de la remparo. Gaje ludis la malriĉaj infanoj. Ludu, ho malgranda knabino! Baldaŭ venos la jaroj, jes, la varmege alsopirataj, la feliĉaj jaroj: la konfirmatoj promenas mano en mano, vi iras en blanka vesto, kiu al via patrino kaŭzis tre grandajn elspezojn, kvankam ĝi estas rekudrita el pli granda, malnova vesto! Vi ricevas ruĝan ŝalon, kiu longe treniĝas post vi; sed tial oni ankaŭ povas vidi, kiel granda ĝi estas, multe tro granda.

Vi pensas pri via parada vesto kaj pri Dio. Belega estas la promenado sur la remparo! Kaj la jaroj rapide preterkuras, ofte kun malluma tago, sed kun junece gaja menso, kaj vi ricevas amikon, kvankam vi mem preskaŭ tion ne rimarkas. Vi renkontiĝas. Vi promenas sur la remparo en la unuaj tagoj de la printempo, kiam ĉiuj sonoriloj de preĝejoj proklamas la grandan pentotagon. Oni ne povas ankoraŭ trovi violojn, sed ekstere antaŭ Rosenborg staras arbo kun la unuaj verdaj burĝonoj; tie vie haltas. Ĉiujare la arbo elkreskigas verdajn branĉojn, tion faras nenia koro en homa brusto, ĝin traglitas pli da mallumaj nuboj, ol kiom la nordo scias.

Malfeliĉa infano! tombo fariĝas la fianĉa ĉambro de via fianĉo, kaj vi fariĝas maljuna fraŭlino: El Vartou vi malantaŭ balzaminoj rigardas la ludantajn infanojn, vi vidas la ripetiĝadon de via propra historio. Kaj ĝuste tiu dramo el la vivo preterportiĝas antaŭ la animo de tiu maljuna fraŭlino, kiu tie rigardas al la remparo, kie lumas la suno, kie la infanoj kun la ruĝaj vangoj, sed sen ŝtrumpoj kaj sen ŝuoj ĝojkrias, kiel ĉiuj aliaj birdoj de la ĉielo.

Separator-vector.svg

Veja também[redakti]