Fabeloj de Andersen/I/Ĉapitro 28 — Malnova domo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 27 — La ombro Indekso : Fabeloj de Andersen (Zamenhof)
de Hans Christian Andersen
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova domo
Ĉapitro 29 — Guto da akvo
Libro Du
Ĉapitro 28 — Malnova domo

En unu flanka strateto staris malnova, tre malnova domo; ĝi havis la aĝon de preskaŭ tricent jaroj. Tion oni povis legi ĉe la balkono, kie la nombro de la jaro estis eltranĉita kune kun tulipoj kaj volvaĵoj ĉe lupolo. Tie troviĝis tutaj versoj an antikva literformo, kaj super ĉiu fenestro en la balkono estis eltranĉita karikatura vizaĝo. Unu etaĝo multe elstaris super la alia, kaj tute sub la tegmento troviĝis plumba defluilo, kiu en sia fluo havis ornamon en formo de kapo de drako. La pluva akvo devis eliri el la buŝo de la drako, ĝi tamen eliradis tra la ventro, ĉar La defluilo havis truon.

Ĉiuj aliaj domoj de la strato estis novaj kaj elegantaj, kun grandaj fenestraj vitroj kaj glataj muroj, oni povis hone vidi, ke kun la malnova domo ili volas havi neniajn rilatojn. Ili certe pensis: "Kiel longe ankoraŭ tiu malnova domaĉo staros ĉi tie ĉe la strato kiel spektaklo por ĉiuj? Krom tio la balkonaĵo elstaras tiel forte antaŭen, ke ĉiuj kiuj rigardas el niaj fenestroj, sur tiu flanko ne havas perspektivon. La ŝtuparo laŭ sia larĝeco similas al ŝtuparo de kastelo kaj laŭ sia alteco al ŝtuparo de preĝeja turo. La fera balustrado aspektas kiel la pordo de tomba arkaĵo kaj krom tio ĝi havas ankoraŭ latunajn butonojn.

Tio montras malbonan guston!" Ĝuste kontraŭe ĉe la strato ankaŭ staris novaj kaj belaj domoj, kaj ili pensis kiel la aliaj; sed ĉe la fenestro sidis malgranda knabo kun freŝaj ruĝaj vangoj, kun helaj, radiantaj okuloj, kaj al li tiu malnova domo plaĉis plej multe, kiel en la lumo de la suno, tiel ankaŭ en la lumo de la luno. Kaj kiam li rigardis la muron kontraŭe, de kiu defalis la kalko, tiam li povis sidi longe kaj per sia vigla imago prezenti al si la plej strangajn bildojn pri tio, kiel la strato antaŭe kredeble aspektis kun siaj ŝtuparoj, balkonaĵoj kaj pintaj frontonoj, En sia spirito li povis vidi soldatojn kun halebardoj kaj tegmentajn defluilojn, kiuj etendiĝis en formo de drakoj kaj serpentoj.

La domo estis tiel bona ĝuo por la okuloj! Tie en la domo loĝis maljuna viro; kiu ĉiam ankoraŭ portis la malnovamodajn ĝisgenuajn pantalonojn, surtuton kun grandaj latunaj butonoj kaj perukon, pri kiu oni povis tuj vidi, ke ĝi estas vera peruko. Ĉiumatene, venadis al li maljuna homo, por ordaranĝi kaj plenumi la irkomisiojn, krom tio la maljuna viro en la ĝisgenuaj pantalonoj estis tute sola en la malnova domo. De tempo al tempo li aliradis al la fenestro kaj elrigardadis, kaj la malgranda knabo kapsalutadis lin, kaj la maljuna viro resalutadis per la kapo.

En tia maniero ili antaŭe konatiĝis inter si kaj poste fariĝis amikoj, kvankam ili neniam parolis unu kun la alia, sed tio estis ja ne grava. La malgranda knabo aŭdis, ke liaj gepatroj diris: "La maljuna homo en tiu domo estas tre bonstata, sed li vivas tiel terure solece!" Unu dimanĉon la malgranda knabo envolvis ion en pecon da papero iris malsupren antaŭ la pordon, kaj kiam preteriris la maljuna homo, kiu plenumadis la irkomisiojn, li diris al li: "Aŭskultu, ĉu vi volas alporti ĉi tion de mi al la maljuna homo tie? Mi havas du stanajn soldatojn, ĉi tio estas unu el ili; li havu ĝin, ĉar mi scias, ke li estas tiel tute sola!" La vizago de la maljuna homo subite fariĝis tute gaja, li movetis la kapon kaj forportis la stanan soldaton en la malnovan domon kontraŭe.

Baldaŭ de tie venis la demando, ĉu la malgranda knabo ne dezirus mem fari tie viziton. Li ricevis por tio la permeson de siaj gepatroj, kaj tiamaniere li venis en la malnovan domon. La latunaj butonoj ĉe la balustrado de la ŝtuparo brilis multe pli forte ol ordinare; oni povus supozi, ke ili estas frotpurigitaj por la honoro de la vizitanto; kaj ŝajnis, ke la skulptitaj trumpetistoj - ĉar ĉe la pordo troviĝis trumpetistoj - blovas per ĉiuj fortoj, almenaŭ iliaj vangoj aspektis multe pli plenblovitaj ol antaŭe. Ili trumpetis: "Tratteratra! La malgranda knabo venas! Tratteratra!" kaj tiam la pordo malfermiĝis.

La tuta koridoro estis pendkovrita per malnovaj portretoj, kavaliroj en armaĵo kaj virinoj en silkaj vestoj. La armaĵoj kraktintis kaj la silkaj vestoj brue susuris! Poste montriĝis ŝtuparo, kiu kondukis multe da ŝtupoj supren, kaj kelke da ŝtupoj malsupren, kaj jen oni staris sur balkono. Ĝi estis tre ruina, ĉie montriĝis grandaj truoj kaj longaj fendoj, el kiuj kreskis herbo kaj folioj, ĉar la tuta balkono kaj la muroj al la flanko de la korto estis kovritaj de tiom multe da herbo, ke ĉio aspektis kiel ĝardeno, kvankam tio estis nur balkono.

Tie staris malnovamodaj florpotoj, kiuj prezentis vizaĝojn kun azenaj oreloj; sed la floroj estis tute lasitaj al si mem kaj kreskis sovaĝe. En unu poto troviĝis diantoj, elŝoviĝintaj ĉiuflanken, trunkido apud trunkido, kaj ili sciigadis tute klare: "La aero min karesis, la suno min kisis kaj promesis al mi por dimanĉo malgrandan floron, malgrandan floron por dimanĉo!" De tie oni iris en ĉambron, kies muroj estis kovritaj per porka ledo. Oraj floroj presitaj sur ĝi, prezentis agrablan vidaĵon. „Oritaĵo forviŝiĝas, Porka led' ne detruiĝas!“ parolis la muroj.

En la ĉambro staris brakseĝoj kun altaj skulptitaj dorsoj kaj kun brakoj sur ambaŭ flankoj. "Sidiĝu! sidiĝu!" ili parolis. "Ho, kiel krakas en mi interne! Baldaŭ mi kredeble ankaŭ ricevos podagron, kiel la malnova ŝranko! Podagron en la dorso, ho!" Post tio la malgranda knabo eniris en la balkonaĵan ĉambron, en kiu sidis la maljuna viro. "Koran dankon pro la stana soldato, mia malgranda amiko!" diris la maljuna viro, "kaj dankon pro tio, ke vi venis al mi!" "Dank', dank'!" aŭ "Krak', krak'!" ekbruis ĉiuj mebloj; ili estis en tia granda nombro, ke por rigardi la malgrandan knabon, ili unuj al la aliaj preskaŭ baris la vojon.

Meze sur la muro pendis portreto de bela juna kaj vivema virino, sed en kostumo de la tempoj de la praavoj, kun pudritaj haroj kaj rigida tola jupo. Ŝi ne diris "dank'" nek "krak'" , sed ŝi rigardis la knabon per tre mildaj okuloj, kaj la knabo tuj demandis la maljunan viron: "Kie vi prenis ŝin?" "De la malnovaĵisto tie!" diris la maljuna viro. "Tie pendas ankoraŭ multe da bildoj; neniu ilin konas aŭ interesiĝas pri ili, ĉar la personoj, kiujn ili prezentas, ĉiuj estas enterigitaj; sed en antaŭlonga tempo mi ĉi tiun konis, nun ŝi estas mortinta kaj jam de duono da jarcento ŝi plu ne ekzistas sur la tero." Sub la portreto pendis en kadro kaj sub vitro velkinta florbukedo; ĝi verŝajne ankaŭ havis la aĝon de duono da jarcento, tiel malnova ĝi aspektis.

La pendolo ĉe la granda horloĝo iradis tien kaj reen, la montriloj rondiradis, kaj ĉio en la ĉambro maljuniĝadis ĉiam pli kaj pli, sed la tempo fluis ne rimarkate de ili. "Ĉe mi hejme oni diras," komencis denove la malgranda knabo, "ke vi vivas terure solece!" "Ho," li respopdis, "la malnovaj pensoj kaj ĉio, kion ili vekas en mia animoa venas kaj vizitas min, kaj nun vi ja ankaŭ venis! Mi fartas tre bone!" Li prenis de la breto bildolibron. Kiom! multe oni povis tie vidi! Longaj procesioj, plej strangaj kaleŝoj, kiuj en nia tempo jam de tre longe malaperis sur la stratoj; ludkartoj, sur kiuj la bildoj prezentis soldatojn kaj urbanojn kun flirtantaj standardoj; la bildoj de la tajloroj estis kun tondilo, kiu estis tenata de du leonoj, kaj la bildoj de la botistoj havis ne boton, sed aglon kaj ankoraŭ dukapan, ĉar la botistoj devas ĉion havi tiel, ke ili povu diri: tio estas paro.

Ho, kia bildolibro ĝi estis! La muljuna viro iris en la apudan ĉambron, por preni konfitaĵon, pomojn kaj nuksojn; por malgranda knabo tie en la malnova domo tute ne estis malbone. "Mi ne povas elteni!" subite diris la stana soldato, kiu staris sur la komodo; "ĉi tie estas tiel solece kaj malgaje; ne, kiam oni alkutimiĝis al familia vivo, oni tute ne povas alkutimiĝi al la timvekanta silento en ĉi tiu domo! Mi ne povas tion elteni! La tago pasas tiel malrapide kaj la nokto ankoraŭ pli malrapide. Ĉi tie tute ne estas tiel, kiel tie ĉe vi, kie via patro kaj via patrino tiel vigle babilas kaj kie vi kun viaj karaj gafratoj faras tiel belan bruegadon.

H0, kiel solece estas ĉe la maljuna viro! Ĉu vi pensas, ke iu donas al li kison? Ĉu vi pensas, ke li ricevas karesajn rigardojn aŭ kristnaskan arbon? Lin atendas ankoraŭ nur malvarma tombo! Mi ne povas tion elteni!" "Vi ne devas prezenti al vi vian situacion en tia nigra koloro!" diris la malgranda knabo; "al mi ŝajnas, ke ĉi tie estas tre bele, des pli ke ĉiuj malnovaj pensoj kaj ĉio, kion ili vekas en la animo de la maljuna viro, venas vizite!" "Sed ilin mi ne vidas kaj ne konas!" diris la stana soldato; "mi ne povas elteni!" "Vi devas!" respondis la malgranda knabo.

La maljuna viro aperis nun denove kun plej gaja vizaĝo; kun plej bona konfitaĵo, kun pomoj kaj nuksoj, kaj tial la malgranda knabo plu ne pensis pri la stana soldato. Feliĉa kaj kontentega la malgranda knabo venis hejmen. Tagoj kaj semajnoj pasis de tiu tempo, kaj al la malnova domo kaj el la malnova domo oni amike kapsalutadis sin reciproke; poste la malgranda knabo denove tien venis. La skulptitaj trumpetistoj trumpetis: "Tratteratra! la malgranda knabo venis! tratteratra!" La glavoj kaj armaĵoj sur la portretoj de la prapatroj kraktintis, la silkaj vestoj brue susuris, la porka ledo babilis, kaj la malnovaj ŝeĝoj havis artriton en 1a dorso: "Aj!" Estis tute tiel same, kiel la unuan fojon, ĉar tie, ed tiu domo, unu tago pasadis kiel la alia kaj unu horo kiel la alia.

"Mi ne povas elteni!" diris la stana soldalto, "mi ploris per stanto! Ĉi tie estas tro malgaje! Mi preferus iri en militon kaj perdi la manojn kaj la piedojn! Tio almenaŭ estus ŝanĝo. Mi ne povas elteni. Nun mi scias, kion tio signifas, ricevi viziton de siaj malnovaj pensoj kaj de ĉio, kion ili povas veki en la animo. Mi ricevis la viziton de miaj pensoj, kaj vi povas kredi al mi, ke tio por longa tempo ne donas plezuron. En la fino mi estis jam preta malsuprensalti de la komodo. Vin ĉiujn tie en la domo kontraŭe mi vidis tiel klare, kvazaŭ vi efektive estus ĉi tie.

Tio estis denove la dimanĉa mateno, kiun vi kredeble ankoraŭ memoras. Vi, infanoj, staris ĉiuj antaŭ la tablo kaj kantis la sanktan kanton; kiun vi kantas ordinare ĉiumatene. Vi staris pie kun kunmetitaj manoj, la patro kaj la patrino estis tiel same en solena spiritstato kaj subite la pordo malfermiĝis, kaj oni enportis la malgrandan fratinon Marion, kiu ne havas ankoraŭ la aĝon de du jaroj kaj ĉiam dancas; kiam ŝi nur aŭdas iaspecan muzikon aŭ kanton. Kvankam oni penis deteni ŝin de tio, ŝi tamen komencis danci, sed ŝi tute ne povis alkonformiĝi al la takto; ĉar la tonoj de la sankta kanto estis tro tirataj.

Tial ŝi staris antaŭe sur unu piedeto kaj klinis la kapon tute antaŭen, kaj poste sur la alia piedo denove klinante la kapon tute antaŭen, sed ĉio ĉi tio ne alakordiĝis. Vi ĉiuj staris tre serioze, kvankam tio estis por vi tre malfacila, sed mi interne devis tiel forte ridi, ke mi defalis de la tablo kaj batis al mi tuberon; kiun mi ĝis nun ankoraŭ havas, ĉar estis ne dece, ke mi ridis. Sed la tutaĵo denove pasas antaŭ mi kune kun ĉio, kion mi depost tiam travivis. Tio kredeble estas la malnovaj pensoj kaj tio, kion ili vekas en la animo.

Rakontu al mi, ĉu vi dimanĉe ankoraŭ kantas? Rakontu al mi ion pri la malgranda Mario! Kaj kiel fartas mia kamarado, la alia stana soldato? Jes, li estas vere feliĉa! Mi ne povas elteni!" "Vi estas fordonacita!" diris la malgranda knabo; "vi devas resti. Ĉu vi ne povas tion kompreni?" La maljuna viro venis kun kesto, en kiu oni povis vidi multe: tie estis dometoj el kreto kaj skatoloj de balzamo kaj malnovaj kartoj, tiel grandaj kaj tiel oritaj, kiel oni nun neniam vidas plu. La enhavon de granda kestoj oni trarigardis, kaj ankaŭ la fortepianon oni malfermis.

La interna flanko de la kovrilo estis ornamita per pejzaĝo, kaj nur raŭke sonis la tonoj, kiujn la maljuna viro eligis; poste li mallaŭte kantetis por si mem iun kanton. "Jes, tion ŝi kantis!" li diris, kaj ĉe tio li movetis la kapon al ŝia portreto, kiun li aĉetis de la malnovaĵisto, kaj hele eklumis ĉe tio la okuloj de la maljuna viro. "Mi volas en militon! Mi volas en militon!" kriis la stana soldato tiel laŭte, kiel li povis, kaj li ĵetis sin rekte sur la plankon. Ha, kie li malaperis! La maljuna viro serĉis, la malgranda knabo serĉis, sed li malaperis kaj li restis malaperinta.

"Mi lin jam trovos!" diris la maljunulo, sed li neniam plu lin trovis, la planko havis tro multe da truoj kaj fendoj. La stana soldato falis tra fendon kaj kuŝis nun en nefermita tombo. La tago pasis, la malgranda knabo venis hejmen, kaj semajnoj post semajnoj pasis. La fenestroj forte kovriĝis per glacio. La malgranda knabo devis longe sidi kaj vaporblovi sur la fenestrojn, por ricevi truon, tra kiu li povus rigardi al la malnova domo kontraŭe. Tie la neĝo enpenetris en ĉiujn volvaĵojn kaj surskribojn: la tuta ŝtuparo estis ulnoalte kovrita de neĝo, kvazaŭ neniu loĝus en tiu domo.

Tie efektive neniu loĝis, la maljuna viro mortis. Vespere antaŭ la pordo haltis veturilo, kaj sur ĝi oni lin en lia malvasta ĉerko forveturigis en la kamparon, por ripozigi lin tie en lia hereda tombo. Tiel li nun veturis, sed neniu akompanis lin, ĉar ĉiuj liaj amikoj estis jam mortintaj. Nur la malgranda knabo ĉe la preterveturado de la veturilo sendis al ĝi perfingran kison. Kelke da tagoj poste en la malnova domo estis aranĝita aŭkcia vendado. La malgranda knabo vidis el sia fenestro, kiel oni ĉion forportis: la malnovajn kavalirojn kaj la malnovajn sinjorinojn, la florpotojn kun la longaj oreloj, la malnovajn seĝojn kaj la malnovajn ŝrankojn.

Ĉio disiĝis, unuj objektoj venis en unujn manojn, aliaj en aliajn manojn. Ŝia portreto, kiun li estis trovinta ĉe la malnovaĵisto, migris returne al la malnovaĵisto, kaj tie ĝi restis por ĉiam, ĉar neniu plu konis la virinon kaj neniu interesiĝis pri la malnova bildo. En la printempo oni detruis la malnovan domon mem, ĉar ĝi estis nur malnova masonaĵo, kiel diris la homoj. El la strato oni povis rigardi rekte en la ĉambron kun la porkledaj tapetoj, kiuj estis deŝiritaj en formo de ĉifonoj; la verdaĵo de la balkono sovaĝe pendis ĉirkaŭ la falantaj traboj.

Tiel ĉio tie estis ebenigita kun la tero. "Oni bone faris!" diris la najbaraj domoj. Sur la sama terpeco oni konstruis belan domon kun grandaj fenestroj kaj blankaj glataj muroj, sed en la antaŭa parto, kie estis starinta la malnova domo, oni aranĝis malgrandan ĝardenon, kaj al la najbaraj muroj suprenvolviĝis branĉoj de sovaĝaj vinberoj. La ĝardenon ĉirkaŭis fera krada barilo kun bela pordo, antaŭ kiu la homoj ofte haltadis kaj enrigardadis. Amase balanciĝadis la paseroj sur la vinberbranĉoj kaj babiladis inter si en sia lingvo tiel bone, kiel ili povis, sed ne pri la malnova domo, kiun ili plu ne memoris.

Pasis multe da jaroj; el la malgranda knabo fariĝis viro, brava viro, kiu kaŭzadis al siaj gepatroj nur ĝojon. Li vivis kun sia juna edzino ankoraŭ la mielan tempon, kaj li enloĝiĝis kun ŝi en tiu domo, antaŭ kiu troviĝis la ĝardeno. Unu fojon li staris apud ŝi, kiam ŝi plantis simplan kampan floron, kiu plaĉis al ŝi. Ŝi plantis ĝin per sia propa malgranda mano kaj albatis la teron per la fingroj. "Aj!" Kio tio estis? Ŝi pikvundis sin. La pinto elstaris el la mola tero. Tio estis - jes, prezentu al vi! - tio estis la stana soldato, la sama, kiu iam perdiĝis tie ĉe la maljuna viro, iom post iom traglitis tra traboj kaj rubo kaj dum multe da jaroj kuŝis en la tero.

La juna virino viŝis la soldaton antaŭe per verda folio kaj poste per sia delikata poŝtuko, de kiu iris tre agrabla bonodoro; la stana soldato havis la impreson kvazaŭ li vekiĝis el profunda sveno. "Montru lin al mi!" diris, la juna viro, ridis kaj balancis la kapon. "La sama li kredeble certe ne estas, sed li rememorigas al mi historion, kiun mi havis kun stana soldato, kiam mi estis ankoraŭ malgranda knabo!" Kaj li rakontis al sia edzino pri la malnova domo kaj la maljuna viro kaj pri la stana soldato, kiun li sendis al tiu, ĉar li estis tiel terure sola.

Li rakontis tion tiel klarbilde, kvazaŭ tio okazus nun antaŭ iliaj okuloj, tiel ke ĉe la juna virino aperis en la okuloj larmoj pri malnova domo kaj la maljuna viro. "Estas tamen eble, ke tio estas la sama stana soldato!" ŝi diris, "Mi konservos lin kaj konservos ankaŭ en la memoro ĉion, kion vi rakontis al mi. Sed la tombon de la maljuna viro vi devas montri al mi!" "Nu ĝin mi ne konas," li diris, "kaj neniu ĝin konas! Ĉiuj liaj amikoj estis mortintaj, neniu lin flegis, kaj mi estis ja malgranda knabo." "Kiel terure sola li kredeble estis!" ŝi ekkriis.

"Terure sola!" diris la stana soldato, "tamen estas tre bele, se oni ne estas forgesita!" "Tre bele!" diris io tute apude de ili, sed krom la stana soldato neniu vidis, ke tio estis ĉifono de la porkleda tapeto. Sian tutan oritaĵon ĝi perdis, ĝi aspektis kiel malseka tero, sed sian opinion ĝi tamen konservis kaj esprimis ĝin: „Oritaĵo forviŝiĝas, Porka led' ne detruiĝas!“ Sed la stana soldato tion ne kredis.

Separator-vector.svg

Veja também[redakti]

[[eo:Fabeloj de Andersen/I/Ĉapitro 28 — Malnova domo]

[[eo:Fabeloj de Andersen/I/Ĉapitro 28 — Malnova domo]