Fabeloj de Andersen/I/Ĉapitro 2 — Dio de dormo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 1 — Rozo de la tombo de Homero Indekso : Fabeloj de Andersen (Zamenhof)
de Hans Christian Andersen
Tradukita de L. L. Zamenhof
Dio de dormo
Ĉapitro 3 — Elfo de la rozo
Libro Du
Ĉapitro II - Dio de dormo

En la tuta mondo neniu scias tiom multe da historioj, kiel la dio de dormo. Li estas bonega rakontisto.

Ĉirkaŭ la vespero, kiam la infanoj sidas ankoraŭ tre bonkondute ĉe la tablo aŭ sur sia tabureto, venas la dio de dormo. Li venas laŭ la ŝtuparo mallaŭte, ĉar li havas sur la piedoj nur ŝtrumpojn; tute senbrue li malfermas la pordon, kaj rapide li ŝprucigas al la infanoj en la okulojn dolĉan lakton, tre delikatan, tre delikatan, kiu tamen tute sufiĉas por tio, ke ili plu ne povas teni la okulojn nefermitaj. Tial ili ankaŭ lin ne vidas. Li glitkuras rekte malantaŭ ilin, blovas al ili kviete sur la nukon, kaj tiam la kapeto fariĝas al ili tute peza. Jes, sed tio ne faras al ili doloron, ĉar la dio de dormo estas tre bona por la infanoj. Li nur postulas, ke ili estu trankvilaj, kaj tiaj ili estas pleje tiam, kiam oni ilin enlitigis. Ili devas esti silentaj, por ke li povu rakonti al ili historiojn.

Kiam la infanoj jam dormas, la dio de dormo sidiĝas al ili sur la lito. Li estas bone vestita, lia frako estas el silko, sed estas ne eble diri precize, kian koloron ĝi havas, ĉar ĝi briletas verde, ruĝe kaj blue, depende de tio, en kia direkto li sin turnas. Sub ĉiu el siaj du brakoj li tenas ombrelon; unu estas kun bildoj, li etendas ĝin super la infanoj, kaj tiam ili sonĝas dum la tuta nokto plej belajn historiojn; la dua estas tute sen desegnoj, ĝin li starigas super la malbonkondutaj infanoj, por ke ili dormu tute senkonscie. Kiam ili matene vekiĝas, ili estas sonĝintaj absolute nenion.

Nun ni aŭdu, kiel la dio de dormo en la daŭro de tuta semajno ĉiuvespere venadis al unu malgranda knabo, kiu estis nomata Hjalmar, kaj kion li rakontis al li. Tio estas sume sep historioj, ĉar ekzistas sep tagoj en la semajno.

LUNDO

"Aŭskultu, mia kara!" diris la dio de dormo vespere, kiam Hjalmar estis enlitigita, "nun mi montros al vi mian tutan belaĵon!" Tiam ĉiuj floroj en la florpotoj aliformiĝis en grandajn arbojn, kiuj etendis siajn longajn branĉojn sub la plafono kaj laŭlonge de la muroj, tiel ke la tuta ĉambro aspektis kiel plej bela ĝardeno. Ĉiuj branĉoj estis plenaj de floroj, kaj ĉiu floro estis pli bela ol rozo, havis balzaman aromon, kaj se oni volis ĝin manĝi; ĝi estis pli dolĉa ol konfitaĵo. La fruktoj brilis tute kiel oro, kaj tie estis bulketoj, kiuj krevis de abundego de sekvinberoj. Estis neimageble bele. Sed subite el la tirkesto, kie kuŝis la lernejaj libroj de Hjalmar, aŭdiĝis terura plorkriado.

"Kio ĝi estas?" demandis la dio de dormo, iris al la tablo kaj eltiris la tirkeston. Tio estis la ardeza tabuleto, en kiu sentiĝis ŝirado kaj pinĉado, ĉar en la ekzemplon de kalkulado enŝteliĝis malĝusta nombro, tiel ke la aliaj nombroj volis diskuri. La grifelo saltadis sur sia ŝnureto tien kaj reen, kvazaŭ ĝi estus malgranda hundo, kiu volus helpi al la kalkula ekzemplo, sed ĝi ne povis tion fari. Ankaŭ en la skribkajero de Hjalmar aŭdiĝis tia plorado, ke estis malagrable ĝin aŭskulti. Sur ĉiu paĝo laŭlonge, de supre ĝis malsupre, staris ĉiuj grandaj literoj, ĉiu kun malgranda litero flanke, unu post la alia. Tio estis la skribmodelo, kaj apud ĝi staris kelke da aliaj literoj, kiuj pensis, ke ili aspektas tiel same, ĉar ilin faris la propra plumo de Hjalmar. Sed ho ve! ili aspektis preskaŭ tiel, kzazaŭ ili falpuŝiĝus super la liniojn, sur kiuj ili devis stari.

"Rigardu, tiele vi devas vin teni!" diris la skribmodelo. "Rigardu, iom oblikve, sed forte!"

"Ho, ni tion volus," diris la literoj de Hjalmar, "sed ni ne povas, ni estas tiel malbonaj kaj malkleraj!"

"En tia okazo vi ricevos infanan pulvoron!" diris la dio de dormo.

"Ho ne!" ili ekkriis, kaj tuj ili ekstaris tute rekte; ke estis plezuro tion vidi.

"Hodiaŭ neniuj historioj estos rakontataj!" diris la dio de dormo. "Nun mi devas ilin ekzerci! Unu, du! Unu, du!" Li ekzercis la literojn, kaj ili staris tiel rekte kaj sane, kiel povas stari nur skribmodelo. Sed kiam la dio de dormo foriris kaj Hjalmar matene rigardis, ili, estis tiel same mizeraj, kiel antaŭe.

MARDO

Tuj kiam Hjalmar enlitiĝis, la dio de dormo per sia sorĉa ŝprucigilo aspergis ĉiujn meblojn en la ĉambro, kaj ili tuj komencis babili, kaj ili ĉiuj babilis nur pri si mem, esceptinte la kraĉujon, kiu staris silente kaj koleris, ke ili povas esti tiel vantaj, por paroli nur pri si, pensi nur pri si kaj ne aludi eĉ per unu vorto tiun, kiu staras tiel modeste en la angulo kaj lasas kraĉi sur sin.

Super la komodo pendis granda pentraĵo en riĉe orita kadro, ĝi prezentis pejzaĝon. Oni vidis altajn maljunajn arbojn, florojn en herbo kaj grandan akvon, kiun trafluis rivero, kiu serpentumis ĉirkaŭ arbaro preter multe da kasteloj kaj malproksime enverŝiĝis en la sovaĝan maron. La dio de dormo aspergis per sia sorĉa ŝprucigilo la pentraĵon, kaj tiam la birdoj sur ĝi komencis kanti, la branĉoj de la arboj moviĝis, kaj la nuboj flugis tiel nature, ke oni povis vidi, kiel ilia ombro forglitas super la pejzaĝo.

Nun la dio de dormo levis la malgrandan Hjalmaron tiel alte, ke ĉi tiu povis meti siajn piedojn en la kadron kaj ĝuste en la altan herbon. Tie li nun staris. La suno brilis sur lin tra inter la branĉoj. Li kuris al la akvo kaj sidiĝis en malgranda boato, kiu tie troviĝis. Ĝi estis farbita ruĝe kaj blanke, la veloj brilis kiel arĝento, kaj ses cignoj, ĉiuj kun oraj kronoj malsupren pendantaj de la kolo kaj kun radianta blua stelo sur la kapo, tiris la boaton preter la verda arbaro, kie la arboj rakontis pri rabistoj kaj la floroj pri la ĉarmaj malgrandaj elfoj kaj pri tio, kion flustris al ili la papilioj.

Plej belaj fiŝoj kun arĝentaj kaj oraj skvamoj naĝis post la boato; de tempo al tempo ili elsaltis super la akvon, kiu plaŭdiĝis, kaj birdoj, ruĝaj kaj bluaj, malgrandaj kaj grandaj, fluge sekvis en du longaj vicoj, la kuloj dancis kaj la majskaraboj murmuris "bum, bum!" Ĉiuj volis sekvi Hjalmaron, kaj ĉiu havis ian historion por rakonti.

Certe tio estis ŝipveturado tia, kia ĝi devas esti! Jen la arbaroj, estis densaj kaj mallumaj, jen ili estis kiel plej bela parko kun sunlumo kaj floroj, kaj pretere oni vidis grandajn kastelojn el vitro kaj marmoro. Sur la balkonoj staris reĝidinoj, kaj ĉiuj ili estis malgrandaj knabinoj, kiujn Hjalmar tre bone konis, ĉar li jam antaŭe ludis kun ili. Ili etendis la manon, kaj ĉiu el ili antaŭtenis al li plej ĉarman sukeraĵon, kiun nur povas vendi la kukistino, kaj Hjalmar ĉe la preterveturado kaptis unu finon de la sukeraĵo kaj la reĝidino tenis forte, tiel ke ĉiu el ambaŭ ricevis unu parton, ŝi la malpli grandan, Hjalmar la pli grandan. Antaŭ ĉiu kastelo malgrandaj reĝidoj staris garde. Ili tenis ŝultre orajn sabrojn kaj pluvigis sekvinberojn kaj stanajn soldatojn. Tio estis veraj reĝidoj!

Jen Hjalmar ŝipveturis tra arbaroj, jen rekte tra grandaj salonoj aŭ meze tra urbo. Li traveturis ankaŭ tiun urbon, en kiu loĝis lia vartistino, la bona knabino, kiu portadis lin, kiam li estis tute malgranda knabo, kaj kiu lin tiel amis. Ŝi faris kapsignojn kaj kantis la ĉarman versaĵon, kiun ŝi mem verkis kaj sendis al Hjalmar:

Tre ofte pensas mi pri vi, Infano ĉarma kaj amata! Tre ofte vin ja kisis mi Sur buŝo, vango delikata! El via buŝ' l' unua vort' Ĝi mian tuŝis ja orelon. Vin benu Di'! Al mi la sort' Forrabis mian luman stelon.

Kaj ĉiuj birdoj kunkantis, la floroj dancis sur siaj trunketoj; kaj la maljunaj arboj balancis la kapojn, kvazaŭ la dio de dormo ankaŭ al ili rakontus historiojn.

MERKREDO

Ha, kiel la pluvo torentis! Hjalmar povis tion aŭdi en sia dormo, kaj kiam la dio de dormo malfermis fenestron, la akvo ekstere atingis ĝis la fenestro: Tuta lago ruliĝadis jam ekstere, kaj plej bela ŝipo staris tute antaŭ la domo.

"Ĉu vi volas ŝipveturi kun mi, mafgranda Hjalmar?" demandis la dio de dormo, "en tia okazo vi povas en ĉi tiu nokto veturi en fremdajn landojn kaj morgaŭ tamen esti denove ĉi tie!"

Post unu momento Hjalmar en siaj dimanĉaj vestoj staris sur plej bela ŝipo, kaj tuj la vetero sereniĝis kaj ili ekveturis ŝipe tra la stratoj, preterveturis la preĝejon, kaj jen ĉio estis jam granda, sovaĝa maro. Ili veturis tiel longe, ĝis neniu lando plu estis videbla. Ili ankaŭ rimarkis amason da cikonioj, kiuj ankaŭ forlasis la hejmon kaj flugis al la varmaj landoj. La cikonioj flugis unu tuj post la alia, kaj ili estis jam flugintaj tre grandan distancon. Unu el ili estis tiel laca, ke ĝiaj flugiloj jam apenaŭ povis ĝin porti. Ĝi estis la lasta en la vico, kaj baldaŭ ĝi restis je granda distanco malantaŭe, fine ĝi kun etenditaj flugiloj malleviĝis ĉiam pli kaj pli malalten, faris ankoraŭ kelke da frapoj per la flugiloj, sed nenio helpis. Jen ĝi ektuŝis per siaj piedoj la ŝnuregaron de la ŝipo, glitis malsupren laŭ la velo kaj bum! ĝi troviĝis sur la ferdeko.

Tiam la marista lernanto prenis ĝin kaj enfermis ĝin en la kokinejon, al la kokinoj, anasoj kaj meleagroj. La kompatinda cikonio tute timigite staris meze de ili.

"Ĉu vi ĝin ne vidas?" kriis ĉiuj kokinoj.

La meleagro plenblovis sin per ĉiuj fortoj kaj demandis la cikonion, kiu ĝi estas. La anasoj iris dorsen kaj puŝis unu la alian: "Rapidu, rapidu!"

La cikonio rakontis pri la varma Afriko, pri la piramidoj kaj pri la struto, kiu galopas tra la dezerto kiel sovaĝa ĉevalo, sed la anasoj ne komprenis, kion li parolis, kaj tial ili puŝis unu la alian: "Ni certe ĉiuj konsentas pri tio, ke li estas malsaĝa?"

"Jes, kompreneble li estas malsaĝa!" diris la meleagro kaj kriis "glu-glu-glu!" Tiam la cikonio eksilentis kaj pensis pri sia Afriko.

"Por la amantoj de maldikaj kruroj, viaj estas tute belaj!" mokis la meleagro. "Kiom kostas ulno da ili?"

"Ha, ha, ha, ha!" rikanis ĉiuj anasoj, sed la cikonio ŝajnigis; ke ĝi tion tute ne aŭdas.

"Vi povas tute senĝene ankaŭ ridi!" diris la meleagro, "ĉar vere en miaj vortoj troviĝas multe da sprito; aŭ eble ili ŝajnis al vi tro malprofundaj? Jes, jes, li ne estas multflanka. Ni konservu niajn ŝercojn por ni solaj!" Kaj la kokinoj klukis, kaj la anasoj kriis "gik-gak, gik-gak!" Terure gajaj ŝajnis al ili iliaj propraj ŝercoj.

Sed Hjalmar iris al la kokinejo, malfermis la pordon, vokis la cikonion, kaj ĝi elsaltetis al li sur la ferdekon. Nun ĝi estis iom ripozinta, kaj ŝajnis, ke ĝi balancas al Hjalmar la kapon, por danki lin. Poste ĝi etendis siajn flugilojn kaj ekflugis al la varmaj landoj; sed la kokinoj klukis, la anasoj kriis, kaj la meleagro ricevis tute ruĝan kapon.

"Morgaŭ ni kuiros el vi supon!" diris Hjalmar, kaj tiam li vekiĝis kaj kuŝis en sia liteto. Tre rimarkinda tamen estis la vojaĝo, kiun la dio de dormo lasis lin fari en tiu nokto.

ĴAŬDO

"Vi scias?" diris la dio de dormo, "nur ne timu; jen vi vidos malgrandan muson!" kaj li antaŭtenis al li sian manon kun la malpeza, ĉarma besteto. "Ĝi venis, por inviti vin al edziĝofeŝto. Jen estas du musetoj, kiuj hodiaŭ nokte volas interedziĝi. Ili loĝas sub la planko en la provizejo de via patrino."

"Sed kiamaniere mi povos trapuŝi min tra la malgranda mustruo en la planko?" demandis Hjalmar.

"Ne zorgu, mi ĉion faros!" respondis la dio de dormo. "Mi jam aranĝos, ke vi estos sufiĉe malgranda!" Li aspergis Hjalmaron per sia sorĉa ŝprucigilo, kaj la knabeto tuj fariĝis ĉiam pli kaj pli malgranda, ĝis li fine estis nur tiel granda kiel fingro. "Nun vi povas prunti al vi la vestojn de la stana soldato, mi opinias, ke ili nun jam estos konformaj al vi, kaj bone aspektas, kiam oni en societo montriĝas en uniformo."

"Jes," diris Hjalmar, kaj post unu momento li estis vestita kiel plej ĉarma stana soldato.

"Ĉu vi ne volas esti tiel afabla kaj sidiĝi en la fingringo de sinjorino via patrino?" diris la malgranda muso, "tiam mi havos la honoron tiri vin."

"Ho ĉielo! ĉu fraŭlino mem volas fari al si la klopodon!" diris Hjalmar; kaj tiel ili veturis al la edziĝofesto de la musoj.

Komence ili venis en vastan koridoron sub la planko, kiu estis nur tiom alta, ke ili povis veturi tra ĝi en la fingringo, ne puŝiĝante per la kapo al la pfafono; kaj la tuta koridoro estis prilumita per putra ligno.

"Ĉu ne odoras ĉi tie belege?" diris la muso, kiu lin tiris; "la tuta koridoro estas frotita per lardo! Ekzistas nenio pli bona!"

Jen ili eniris en la salonon de la fianĉino; ĉi tie staris dekstre ĉiuj malgrandaj musfraŭlinoj, kaj ili sibladis kaj paroletadis, kvazaŭ dezirante moki unu la alian. Maldekstre staris ĉiuj junaj musfraŭloj kaj karesadis al si per la piedeto la lipharojn. Sed meze en la rondo oni vidis la gefianĉojn. Ili staris en kavigita peco da fromaĝo kaj terure multe kisadis sin reciproke antaŭ la okuloj de ĉiuj, ĉar ili estis ja nun gefianĉoj kaj baldaŭ interedzigotaj.

Aperadis ĉiam pli kaj pli da gastoj; la musoj preskaŭ premmortigis unuj la aliajn; krom tio la gefianĉoj staris meze de la pordo, tiel ke oni ne povis eniri nek eliri: Kiel la koridoro, tiel ankaŭ la tuta ĉambro estis frotita per lardo; tio estis la tuta regalaĵo; tamen por deserto oni donis pizon, en kiun unu malgranda muso el la familio enmordis la nomojn de la gefianĉoj, t. e. la unuajn literojn. Tio estis io tute eksterordinara.

Ĉiuj musoj asertis; ke tio estis bonega edziĝofesto kaj ke la amuziĝo eslis tre vigia.

Poste Hjalmar veturis returne hejmen. Certe, li estis en bontona societo, li tamen estis devigita forte sin kunkunpremi, fari sin malgranda kaj aperi en uniformo de stana soldato.

VENDREDO

"Estas nekredeble, kiom multe ekzistas da homoj pli aĝaj, kiuj tre dezirus min havi kaj teni forte!" diris la dio de dormo. "Tio estas precipe tiuj, kiuj faris ion malbonan. ‚Bona, kara dormo!’ ili diras al mi, ‚dormo ne venas en niajn okulojn kaj tiel ni kuras la tutan nokton kaj vidas ĉiujn niajn malbonajn agojn, kiuj, simile al malgrandaj koboldoj, sidas sur la rando de la lito kaj senĉese ŝprucigas sur nin varmegan akvon. Venu do kaj forpelu ilin, por ke ni unu fojon povu dormi tute forte.’ Kaj profunde ĝemante ili diras plue: ‚Ni certe bone pagos pro tio. Bonan nokton! La mono por vi kuŝas en la fenestro!’ Sed pro mono mi tion ne faras!" diris la dio de dormo.

"Kion ni entreprenos en ĉi tiu nokto?" demandis Hjalmar.

"Mi ne scias, ĉu vi deziras ankaŭ en ĉi tiu nokto partopreni en edziĝofesto. Estas vero, ke ĝi estos de alia speco ol la hieraŭa. La granda pupo de via fratino, kiu aspektas kiel viro kaj estas nomata Hermano, interedziĝos kun la pupo Berto, kaj ĉar krom tio hodiaŭ estas ankaŭ ĝia naskiĝtago; tial ne mankos donacoj."

"Jes, tion mi jam konas!" diris Hjalmar, "ĉiufoje, kiam la pupoj ricevas novajn vestojn, mia fratino lasas ilin festi sian naskiĝtagon aŭ interedziĝi. Tio certe okazis jam cent fojojn!"

"Jes, sed la hodiaŭan nokton estos la cent-unua edziĝofesto, kaj kiam la cent-unua finiĝas, tiam ĉio pasas. Tial ĝi ankaŭ estos nekomparebla bela. Rigardu do!"

Hjalmar ekrigardis al la tablo. Sur ĝi staris la malgranda kartona domo kun lumo en la fenestroj, kaj ĉiuj stanaj soldatoj antaŭtenis la pafilojn antaŭ ĝia pordo. La gefianĉoj sidis, ĉiu apogita al piedo de tablo, tute enpensiĝinte, kaj ili havis ankaŭ sufiĉan kaŭzon por tio. Sed la dio de dormo, vestita per la nigra robo de la avino, plenumis la interedzigan ceremonion. Kiam ĉi tiu estis finita; ĉiuj mebloj en la ĉambro ekkantis la jenan kanton, kiun verkis la krajono. Ĝi estis kantata laŭ la melodio de dormosignalo:

Ĥore bruu niaj kantoj Por la karaj edziĝantoj! Tre rigidaj ili restas, Ĉar gantledo ilin vestas. Vivu la rigida paro, Glor' de nia domanaro!

Kaj nun oni transdonis al ili donacojn, sed ili petis, ke oni donu al ili nenian manĝaĵon, ĉar al ili sufiĉis ilia amo.

"Ĉu ni ekĝuu kamparan vivon, aŭ ĉu ni entreprenu postedziĝan vojaĝon?" demandis la fianĉo. Kaj oni konsiliĝis kun la hirundo, kiu vidis multe da landoj, kaj kun la maljuna korta kokino, kiu kvin fojojn elkovis kokidojn. La hirundo rakontis pri la belaj varmaj landoj, kie la vinberoj, grandaj kaj pezaj, pendas ĉe la bastonoj, kie la aero estas tiel milda kaj la montoj havas tiajn kolorojn, kiajn ili neniam havas en la ĉi tiea lando.

"Tamen mankas al ili nia brasiko!" diris la kokino. "Mi pasigis unu someron kun ĉiuj miaj idoj sur la kamparo. Tie estis sabla kavo, en kiu ni povis iradi kaj piedgratadi. Krom tio ni havis liberan eniron en ĝardenon kun brasiko! Ho, kiel verda ĉi tiu estis! Mi ne povas imagi al mi ion pli belan!"

"Sed unu kapo de brasiko aspektas tute simile al la alia," diris la hirundo, "kaj krom tio ĉi tie tiel ofte estas malbona vetero!"

"Ho, al tio oni jam alkutimiĝis!" diris la kokino.

"Sed ĉi tie estas malvarme, frostas!"

"Tio ĝuste estas bona por la brasiko!" diris la kokino, "Cetere ankaŭ ĉe ni povas esti tre varme. Ĉu ni ne havis antaŭ kvar jaroj tian someron, ke dum kvin semajnoj estis tiel varmege, ke oni preskaŭ ne povis spiri? Krom tio ĉe ni ja ankaŭ ne vivas venenaj bestoj; kiel en tiuj landoj, kaj ni estas liberaj de rabistoj! Nur malbonulo povas esti tiu, kiu ne opinias, ke nia lando estas la plej bela! Vere li meritus, ke li ne restu ĉi tie!" Kun ploro la kokino sin interrompis, kaj ĝemante ŝi diris plue: "Mi ankaŭ vojaĝis! Unu fojon mi en korbo traveturis pli ol dekdu mejlojn! La vojaĝado tute ne estas plezuro"

"Jes, la kokino estas saĝa virino!" diris la pupo Berto. "Mi trovas nenion interesan en la entreprenado de montara vojaĝo, ĉar apenaŭ oni venis supren, oni tuj denove iras malsupsen! Ne, ni prefere veturu al la sabla kavo kaj promenadu en la ĝardeno de hrasiko!" Kaj tiel la afero restis.

SABATO

"Ĉu vi nun rakontos al mi historiojn?" demandis la malgranda Hjalmar, kiam la dio de dormo lin enlitigis.

"Hodiaŭ vespere ni ne havas tempon por tio," diris la dio de dormo kaj etendis super li sian belan ombrelon. "Rigardu do tiujn Ĥinojn!" La tuta ombrelo estis simila al granda Ĥina taso, sur kiu estas prezentitaj bluaj arboj kaj pintaj pontoj kaj malgrandaj Ĥinoj, kiuj staras kaj balancas la kapon, "Ĝis morgaŭ ni devas bele ornami la tutan mondon," diris la dio de dormo, "ĉar estos ja sankta tago, estos dimanĉo. Mi iros sur la turon de la preĝejo, por vidi, ĉu la malgrandaj spiritoj de la preĝejo frotpurigas la sonorilojn, por ke ilia sonorado bele sonu. Mi iros ankaŭ sur la kampon kaj esploros, ĉu la ventoj forblovas la polvon de la herboj kaj folioj, kaj - kio estas la plej malfacila laboro - mi deprenos ĉiujn stelojn, por ilin poluri. Mi prenos ilin en mian antaŭtukon, sed antaŭe oni devas ilin numeri, kiel ankaŭ la truojn, en kiuj ili sidas tie supre, por ke ili povu poste ricevi denove sian ĝustan lokon, ĉar alie ili ne sidus fortike kaj ni havus tro multe da falsteloj, kiuj falegus unu post la alia!"

"Aŭskultu, ĉu vi scias, kion mi diros al vi?" komencis malnova portreto, kiu pendis sur la muro, ĉe kiu Hjalmar dormis, "mi estas praavo de Hjalmar. Mi dankas vin, ke vi rakontas al la knabo historiojn, sed vi ne devas konfuzi liajn ideojn. La stelojn oni ne povas depreni kaj purigi! La steloj estas korpoj de universo tiel same, kiel nia tero, kaj ĝuste tio estas ilia bona flanko."

"Koran dankon, vi maljuna praavo!" diris la dio de dormo, "koran dankon! Vi estas ja la ĉefo de la familio, vi estas la praĉefo! Sed mi estas pli maljuna ol vi. Mi estas maljuna idolano. La Romanoj kaj Grekoj nomis min dio de sonĝoj. Mi vizitis la plej distingindajn domojn kaj mi vizitadas ilin ankoraŭ nun. Mi komprenas interrilati kun homoj malaltaj kaj kun homoj altaj! Nun vi povas rakonti anstataŭ mi!" Post tiuj vortoj la dio de dormo forlasis la ĉambron kaj forprenis kun si sian ombrelon.

"Nun oni jam eĉ ne havas la rajton diri sian opinion!" diris la malnova portreto.

Kaj tiam Hjalmar vekiĝis.

DIMANĈO

"Bonan vesperon!" diris la dio de dormo, kaj Hjalmar faris kapsignon, sed rapide alsaltis kaj turnis la portreton de la praavo al la muro, por ke ĝi ne povu aliĝi al la interparolado kiel hieraŭ.

"Nun vi devas rakonti al mi historiojn pri la kvin verdaj pizoj, kiuj loĝis en unu silikvo, pri sinjoro koko, kiu amindumis sinjorinon kokinon, kaj pri la ŝtrumpflikilo, kies pinto estis tiel delikata, ke ĝi imagis al si, ke ĝi estas kudrilo."

"Tro da bono estas ankaŭ malbono!" diris la dio de la dormo. "Mi preferas montri al vi ion, kiel vi scias. Mi montros al vi mian fraton, kiu ankaŭ estas nomata dio de dormo, sed al neniu li venas pli ofte ol unu fojon. Se li al iu alvenas, li prenas lin kun si sur sian ĉevalon kaj rakontas al li historiojn. Li scias nur du historiojn; unu el ili estas tiel nekompareble bela, kiel neniu en la mondo povas al si prezenti, la dua estas nepriskribeble malbela kaj abomeninda." La dio de dormo levis la malgrandan Hjalmaron al la fenestro kaj diris: "Tie vi vidos mian fraton, la duan dion de dormo, kiun oni ankaŭ nomas Morto. Vidu, li tute ne aspektas tiel malbone kiel en la bildolibroj, kie oni ĉiam pentras lin kiel skeleton. Ne, lia surtuto estas ornamita per arĝenta brodaĵo, li portas belan husaran uniformon; mantelo el nigra veluro ŝvebas super la ĉevalo. Rigardu, kiel rapide li galopas!"

Kaj Hjalmar vidis, kiel la dio de dormo galopis antaŭen kaj prenadis sur sian ĉevalon junajn homojn kaj maljunajn; kelkajn li sidigis antaŭe, kelkajn malantaŭe, sed ĉiufoje li antaŭe demandis: "Kion diras via libro pri konduto?" - " Bone!" ili ĉiuj respondis. "Nu, mi volas mem vidi!" li diris, kaj ili devis montri al li la libron. Tiam ĉiuj, kiuj havis la noton "tre bone" aŭ "bonege" , ricevis lokon antaŭe sur la ĉevalo, kaj al ili li rakontis la belegan historion; sed tiuj, kiuj havis "meze bone" aŭ "ne tute bone" , devis sidiĝi malantaŭe kaj aŭskulti la malbelan historion. Ili tremis kaj ploris, ili volis desalti de la ĉevalo, sed ne povis tion fari, ĉar ili tuj forte alkreskis al ĝi.

"Sed la morto estas ja la plej bela dio de dormo!" diris Hjalmar, "mi tute ne timas lin!"

"Vi ankaŭ ne devas lin timi," diris la dio de dormo; "penu nur, ke vi ricevu bonan ateston pri konduto!"

"Jes, ĉi tio estas instrua!" murmuris la portreto de la praavo. "Ĝi tamen helpas, se oni eldiras sian opinion!" Kaj ĝi ĝojis.

Vidu, tio estas la historio pri la dio de dormo! Nun li mem hodiaŭ vespere rakontu al vi pli.