Fabeloj de Andersen/I/Ĉapitro 3 — Elfo de la rozo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 2 — Dio de dormo Indekso : Fabeloj de Andersen (Zamenhof)
de Hans Christian Andersen
Tradukita de L. L. Zamenhof
Elfo de la rozo
Ĉapitro 4 — Paŝtisto de porkoj
Libro Du
Ĉapitro III - Elfo de la rozo

Meze de unu ĝardeno kreskis rozarbetaĵo, kiu estis tute plena de rozoj. En unu el ili, la plej bela el ĉiuj, loĝis elfo; li estis tiel neimageble malgranda; ke nenia homa okulo povis lin rimarki. Malantaŭ ĉiu folio de la rozo li havis dormoĉambron. Li estis tiel bone formita kaj bela, kiel nur povas esti infano, kaj de la ŝultroj ĝis la piedoj li havis flugilojn. Ho, kia bonodoro plenigis liajn ĉambrojn, kaj kiel klaraj kaj belaj estis iliaj muroj! Ili estis ja la palruĝaj, delikataj folioj de rozo. Dum la tuta tago li sin amuzadis en la varma sunlumo, flugadis de floro al floro, dancadis sur la flugiloj de fluganta papilio kaj mezuradis, kiom da paŝoj li devus fari, por trairi ĉiujn vojojn kaj vojetojn; kiuj troviĝas sur unu sola folio de tilio. Tio, kion ni en folio nomas vejnoj, li rigardadis kiel vojojn kaj vojetojn. Ili eĉ estis por li vojoj nemezureblaj, ĉar antaŭ ol li atingis sian celon, la suno subiris. Li komencis sian migradon tro malfrue.

Fariĝis malvarme, falis la roso kaj leviĝis vento. Nun estis plej bone reveni hejmen. Li rapidis, kiel li nur povis, sed la rozo fermiĝis, li ne povis eniri, - eĉ unu rozo ne staris malfermite. La kompatinda malgranda elfo eksentis plej grandan teruron. Neniam antaŭe li pasigis nokton ekstere, li ĉiam en la nokto dolĉe dormadis en la varmaj folioj de la rozo. Ho, tio devis fariĝi lia morto!

En la alia fino de la ĝardeno staris, kiel li sciis, laŭbo el belaj arbetaĵoj de kaprifolioj. La floraĵoj estis similaj al grandaj pentritaj kornoj; en unu el ili li volis enŝoviĝi kaj dormi ĝis la mateno.

Li flugis tien. Ts! tie estis du homoj; juna bela viro kaj ĉarme bela junulino sidis tie unu apud la alia kaj deziris, ke ili por ĉiam povu resti tiel kune. Ili tre amis sin reciproke, ankoraŭ pli multe ol la plej bona infano povas ami siajn gepatrojn.

"Kaj tamen ni devas disiĝi!" diris la juna viro; "via frato ne havas simpation al ni, tial li sendas min kun komisio tiel malproksimen trans montojn kaj marojn! Adiaŭ, mia dolĉa fianĉino; ĉar mia vi estas kaj restos!"

Ili kisis sin reciproke, kaj la juna knabino ploris kaj donis al li rozon. Sed antaŭ ol ŝi transdonis ĝin al li, ŝi metis sur ĝin kison, tiel fortan kaj koran, ke la floro malfermiĝis. Tiam la malgranda elfo enflugis en ĝin kaj apogis sian kapeton al la delikataj bonodoraj muretoj. Nerimarkite li tiamaniere estis atestanto de la amoplena disiĝo kaj sentis, ke la rozo estis metita sur la bruston de la juna viro. Ho, kiel forte batis en ĝi la koro! La malgranda elfo tute ne povis ekdormi; tiel forta estis la frapado.

Tamen ne longe la rozo ripozis sur lia brusto; la juna viro ĝin elprenis, kaj, irante sola tra la malluma arbaro, li kisadis la floron, kaj li faradis tion tiel ofte kaj tiel forte, ke la malgranda elfo estis en danĝero esti dispremita. Tra la folio li povis tion senti, kiel brulas la lipoj de la viro, kaj la rozo mem malfermiĝis, kiel ĉe la plej forta tagmeza suno.

Sed jen venis alia viro, malserena kaj kolera. Tio estis la malbona frato de la bela knabino. Li eltiris tranĉilon, akran kaj longan, kaj dum tiu kisadis la rozon, la malhona viro pikmortigis lin, detranĉis al li la kapon kaj enterigis ĝin kune kun la korpo en la molan teron sub la tilio.

"Nun li malaperis kaj estos forgesita," pensis la malbona frato; "neniam li revenos. Li estis faronta malproksiman vojaĝon, trans montojn kaj marojn, tiel li povis facile perdi la vivon, kaj tiel okazis al li. Li ne revenos, kaj mia fratino neniam min demandos pri li!"

Poste li kunkunŝovelis per la piedo velkintajn foliojn sur la disfositan teron, kaj en la malluma nokto li iris returne hejmen. Sed li iris ne sola, kiel li pensis: la malgranda elfo lin akompanis. Li sidis en sekiĝinta, ruliĝinta folio de tilio, kiu dum la superŝutado de la tombo falis al la malbona viro sur la harojn. Ĉar tiu viro metis sur la harojn sian ĉapelon, tial sub ĝi fariĝis tiel mallume, ke la elfo de timo kaj de kolero pri la malbona ago forte tremis.

Ne pli frue ol matene la malbona viro venis hejmen. Li deprenis la ĉapelon kaj eniris en la dormoĉambron de sia fratino. Tie kuŝis la bela, floranta knabino kaj sonĝis pri tiu, kiun ŝi tiel amis kaj pri kiu ŝi pensis, ke li nun vojaĝas tra montaroj kaj arbaroj. La malbona frato kliniĝis super ŝin kaj ridis malice, kiel nur diablo povas ridi. Tiam la velkinta folio el liaj haroj falis sur la litkovrilon, li tamen tion ne rimarkis kaj iris, por ke li mem iom dormu ankoraŭ en la matena horo. Sed la elfo elliberiĝis el la velkinta folio, enŝoviĝis en la orelon de la dormanta knabino kaj rakontis al ŝi, kiel en sonĝo, la teruran krimmortigon, priskribis al ŝi la lokon, kie la frato lin mortigis kaj enterigis lian kadavron, rakontis al ŝi pri la apude staranta floranta tilio kaj diris plue: "por ke vi ne pensu, ke tio, kion mi rakontis al vi, estas sonĝo, vi trovos sur via lito velkintan folion!" Kaj ŝi efektive ĝin trovis, kiam ŝi vekiĝis.

Ho, kiel maldolĉajn larmojn ŝi ploris, kaj tamen ŝi al neniu povis konfidi sian malĝojon. La fenestro dum la tuta tago estis nefermita, tiel ke la malgranda elfo facile povus elflugi en la ĝardenon, al la rozoj kaj al ĉiaj aliaj floroj; sed lia koro ne permesis al li forlasi la afliktitinon. En la unua fenestro staris florbastono kun rozoj; en unu el ili li sidiĝis, kaj de tie li observadis la kompatindan knabinon. Ŝia frato de tempo al tempo venadis al ŝi en la ĉambron; li estis jen vigla, jen malbonhumora, sed ŝi ne kuraĝis diri eĉ unu vorton pri la malĝojo de sia koro.

Kiam fariĝis nokto, ŝi elŝteliĝis el la domo, elserĉis en la arbaro la lokon, kie staris la tilio, forigis la foliojn de sur la tero, fosis kaj trovis tuj la mortigiton. Ŝi ploris maldolĉe kaj petis Dion, ke Li ankaŭ ŝin baldaŭ prenu al si.

Ŝi tre dezirus preni kun si la kadavron hejmen; sed tio ne estis farebla. Tial ŝi prenis almenaŭ la palan kapon kun la fermitaj okuloj, kisis la malvarman buŝon kaj elskuis la teron el la belaj haroj. "Ĉi tio restos mia!" ŝi diris; kaj metinte sur la senvivan korpon denove teron kaj foliojn, ŝi prenis la kapon kaj malgrandan branĉon de jasmena arbetaĵo, kiu kreskis en la arbaro tie, kie li estis mortigita, kun si hejmen. Reveninte en sian ĉambron, ŝi prenis la plej grandan florpoton, kiun ŝi povis trovi; en ĝin ŝi metis la kapon de la mortinto, kovris ĝin per tero kaj poste plantis en la poto la branĉon de la jasmeno.

"Adiaŭ! Adiaŭ!" flustris la malgranda elfo. Li ne povis plu elporti la vidon de tiu malĝojo, kaj tial li elflugis en la ĝardenon al sia rozo. Sed ĉi tiu senfloriĝis; sur la verda rozofrukto pendis ankoraŭ nur kelke da paliĝintaj folioj.

"Ha, kiel rapide forpasas ĉio bela kaj bona!" ĝemis la elfo. Fine li denove trovis rozon, kiun li elektis kiel sian domon kaj inter kies delikataj bonodoraj folioj li de nun loĝis.

Ĉiun matenon li flugis al la fenestro de la kompatinda knabino, kaj ĉi tiu ĉiam staris ĉe la florpoto kaj ploris. Ŝiaj maldolĉaj larmoj faladis sur la branĉon de jasmeno, kaj ju pli pala ŝi fariĝis, des pli freŝa kaj pli verda fariĝis ŝia branĉo. Unu trunkido post la alia elkreskis, malgrandaj blankaj burĝonoj disvolviĝis en florojn, kaj ŝi kovradis ilin per kisoj. La malbona frato insultadis kaj demandadis, ĉu ŝi freneziĝis. Li ne povis tion elporti nek kompreni, kial ŝi ĉiam ploras super la florpoto. Li ja ne sciis, kiuj okuloj tie malaperis kaj kiuj ruĝaj lipoj tie fariĝis tero. Ŝi klinis sian kapon super la florpoton, kaj la malgranda elfo el la rozo trovis ŝin tiel dormetanta. Tiam li eniris en ŝian orelon, rakontis al ŝi pri la vespero en la laŭbo, pri la bonodoro de la rozo kaj pri la amo de elfoj. Ŝi sonĝis tiel dolĉe, kaj dum ŝi sonĝis, malaperis ŝia vivo. Kvieta morto ŝin trafis, ŝi estis en la ĉielo ĉe li, kiun ŝi amis.

Kaj la jasmenaj floroj malfermis siajn grandajn blankajn kloŝojn; ili havis mirinde dolĉan bonodoron; aliamaniere priplori la mortintinon ili ne povis.

Sed al la malbona frato plaĉis la bela floranta arbetaĵo, li prenis ĝin al si kiel heredaĵon kaj starigis ĝin en sia dormoĉambro tute apud sia lito, ĉar ĝi havis bonan aspekton kaj ĝia odoro estis dolĉa kaj agrabla. La malgranda elfo el la rozo sekvis ĝin kaj flugis el unu floro al alia. En ĉiu el ili loĝis ja malgranda animo, kaj al ĉi tiu li rakontis pri la mortigita juna viro, kies kapo nun estas tero sub tero, rakontis pri la malbona frato kaj pri la kompatinda fratino.

"Ni tion scias, ni tion scias!" diris ĉiu floranimo, "ni tion scias, Ĉu ni ne elkreskis el la okuloj kaj el la lipoj de la mortigito?" Kaj ili mistere balancis la kapon.

La elfo ne povis kompreni ilian ŝajnan trankvilecon kaj elflugis al la abeloj, kiuj kolektadis mielon; li rakontis al ili la historion pri la malbona frato, kaj la abeloj raportis tion al sia reĝino, kiu ordonis, ke ili ĉiuj en la sekvanta mateno mortigu la mortiginton.

Sed en la antaŭiranta nokto - tio estis la unua nokto post la morto de la fratino, - kiam la frato dormis en sia lito, tute apud la odoranta jasmena arbetaĵo, ĉiu florkaliko malfermiĝis. Nevideble, sed kun venenaj pikiloj, leviĝis la floranimoj, sidiĝis antaŭe ĉe lia orelo kaj rakontis al li malbonajn sonĝojn, kaj poste ili flugis trans liajn lipojn kaj enpuŝis siajn venenajn pikilojn en lian langon. "Nun ni venĝis la mortinton!" ili diris kaj iris returne en la blankajn kloŝojn de la jasmeno.

Kiam fariĝis mateno kaj oni malfermis la fenestron de la dormoĉambro, la elfo kun la abelreĝino kaj kun la tuta abelsvarmo brue enflugis, por lin mortigi.

Sed li estis jam senviva. Ĉirkaŭ lia lito staris homoj, kiuj diris: "La odoro de la jasmeno lin mortigis!"

Nun la elfo komprenis la venĝon de la floroj kaj rakontis tion al la abelreĝino, kaj ŝi zumis kun sia tuta svarmo ĉirkaŭ la florpoto. Oni ne povis forpeli la abelojn. Tiam unu homo forprenis la florpoton, sed unu el la abeloj pikis lin en la mano, tiel ke li elfaligis la florpoton, kaj ĉi tiu rompiĝis.

Tiam oni ekvidis la palan kapon de mortinto kaj komprenis, ke la mortinto en la lito estis krimmortiginto.

La abelreĝino zumis en la aero kaj kantis pri la venĝo de la floroj kaj pri la elfo de la rozo kaj pri tio, ke eĉ malantaŭ la plej malgranda folio loĝas iu, kiu povas rakonti kaj venĝi malbonagon.

Eksteraj ligiloj[redakti]