Fabeloj de Andersen/II/Ĉapitro 11 — Lekanto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 10 — Galoŝoj de feliĉo Indekso : Fabeloj de Andersen (Zamenhof)
de Hans Christian Andersen
Tradukita de L. L. Zamenhof
Lekanto
Ĉapitro 12 — Persista stana soldato
Libro Unu
Ĉapitro 11 — Lekanto

Atentu!

En la kamparo, tute ĉe la vojo, staris kampa domo; vi certe jam mem ĝin iam vidis. Antaŭ ĝi troviĝas florĝardeneto kun bele kolorigita palisaro. Tre proksime de ĝi, sur rando de kavo, meze de plej densa verda herbo, kreskis lekanto. La suno lumis sur ĝin tiel same varme kaj bele, kiel sur la grandajn, luksajn ornamoflorojn interne en la ĝardeno, kaj tiel ĝi kreskis kun ĉiu tago pli kaj pli. Unu matenon ĝi staris, tute disvolviĝinta kun siaj brilante blankaj folietoj, sidantaj kiel radioj ĉirkaŭ la interna flava suno. Ĝi tute ne pensis pri tio, ke neniu homo rimarkas ĝin tie en la herbo kaj ke ĝi estas malriĉa, malestimata floreto; ho ne, ĝi estis tute gaja, turnis sin tute kun la vizaĝo al la varma suno, rigardis supren al ĝi kaj aŭskultis la alaŭdon, kiu kantis en la aero.

La lekanto sentis sin tiel feliĉa, kvazaŭ tiam estus grava festotago, kaj tamen tiam estis nur simpla lundo; ĉiuj infanoj estis en la lernejo. Dum ĉi tiuj sidis sur siaj benkoj kaj lernis, la lekanto sidis sur sia malgranda verda trunketo kaj ankaŭ lernis de la varma suno kaj de ĉio ĉirkaŭe, kiel bona estas Dio, kaj ĝi trovis tion tute laŭorda, ke ĉion, kion ĝi sentis silente, la malgranda alaŭdo tiel klare kaj bele kantis. La lekanto rigardis kun ia respekto supren al la feliĉa birdo, kiu povosciis kanti kaj flugi, kaj ĝin tute ne afliktis tio, ke ĝi mem ne povosciis tion. "Mi vidas ja kaj aŭdas!" ĝi pensis, "la suno lumas sur min kaj la vento min kisas! Ho, kiel riĉe mi estas naturdotita!"

Interne de la palisara barilo staris multe da fiermienaj, aristokrataj floroj; ju malpli da bonodoro ili havis, des pli fiere ili alte tenis sian kapon. La sunfloroj plenblovis sin, por aspekti pli grandaj ol la rozoj, sed la ekstera grandeco ne estas ja grava. La tulipoj havis la plej belajn kolorojn, kaj tion ili sciis, kaj ili tenis sin rekte kiel kandeloj, por ke oni pli bone ilin rimarku. La ĵus disvolviĝintan lekanton ili tute ne rimarkis, sed des pli atente la lekanto rigardis ilin kaj pensis: "Kiel riĉaj kaj belaj ili estas! Jes al ili certe alflugos la belega birdo kaj vizitos ilin. Dank' al Dio, ke mi staras tiel proksime, tial mi povas vidi la tutan belaĵon." Kaj ĝuste dum ĝi pensis pri tio, aŭdiĝis pepado kaj la alaŭdo alflugis, tamen ne al la sunfloroj kaj tulipoj, sed malsupren en la herbon, al la malriĉa lekanto, kiu pro granda ĝojo tiel ektimis, ke ĝi tute ne sciis, kion ĝi devas pensi.

La malgranda birdo dancis ĉirkaŭ la lekanto kaj kantis: "Kiel mola estas la herbo! Ha, kia ĉarmega floreto kun oro en la koro kaj arĝento sur la vestoj!" Efektive, la flava punkto en la lekanto brilis kiel oro kaj la malgrandaj folioj ĉirkaŭe kiel arĝento.

Kiel feliĉa estis la lekanto, ho, tion oni tute ne povas imagi at si. La birdo kisis ĝin per sia beko, kantis antaŭ ĝi kaj poste denove leviĝis en la bluan aeron. Pasis certe horkvarono, antaŭ ol la floreto povis denove rekonsciiĝi. Duone hontanta kaj tamen interne tre ĝoja, ĝi ekrigardis al la floroj tie en la ĝardeno. Ili vidis ja la honoron kaj feliĉon, kiuj trafis ĝin, ili devis ja kompreni, kia ĝojo tio estis. Sed la tulipoj levis sin ankoraŭ duoble pli rigidmiene ol antaŭe kaj havis vizaĝon tute pikeman kaj ruĝan, ĉar ili koleris. La sunfloroj havis tute ŝvelintajn kapojn. Hu, estis bone, ke ili ne povis paroli, ĉar alie ili farus al la lekanto grandan insultadon: La modesta floreto bone vidis, ke ili perdis sian bonan humoron, kaj tio ĝin sincere afliktis. En la sama momento en la ĝardenon eniris knabino kun akra, malproksimen brilanta tranĉilo. Ŝi iris inter la tulipojn, detranĉis unu post la alia. "Ha!" ekĝemis la lekanto, "tio estis ja terura, nun ili tute pereis!" La knabino foriris kun Ia tulipoj; la lekanto ĝojis, ke gi staras ekstere en la herbo kaj estas nur simpla floreto. Ĝi sentis sin tre dankema, kaj kiam la suno subiris, ĝi kunmetis siajn folietojn, endormiĝis kaj sonĝis la tutan nokton pri la suno kaj pri la malgranda birdo.

Kiam en la sekvanta mateno la floro denove etendis al la aero ĉiujn siajn blankajn foliojn kiel malgrandajn brakojn, ĝi rekonis la voĉon de la birdo, sed ĝia kantado estis tre malĝoja. Jes, la kompatinda alaŭdo havis kaŭzon, por esti malĝoja, ĉar ĝi estis kaptita kaj sidis nun en kaĝo tute apud la malfermita fenestro. Ĝi kantis pri tio, kiel belege estas, kiam oni povas flugadi libere kaj feliĉe, ĝi kantis pri la juna verda greno sur la kampo kaj pri la bela vojaĝo, kiun ĝi per siaj flugiloj povus fari alte en la aero. La kompatinda birdo estis en malbona humoro, kaptita ĝi sidis tie en la kaĝo.

La lekanto tiel forte dezirus helpi, sed kiamaniere ĝi povus tion fari? Jes, estis malfacile trovi ian rimedon. Ĝi tute forgesis pri tio, kiel bele ĉio staras ĉirkaŭe, kiel varme lumas la suno kaj kiel bele brilas ĝiaj propraj folietoj. Ho, ĝi povis pensi nur pri la kaptita birdo, por kiu ĝi nenion povis fari.

En tiu momento el la ĝardeno venis du malgrandaj knaboj, unu el ili havis tranĉilon en la mano, grandan kaj akran kiel tiu, per kiu la knabino detranĉis la tulipojn. Ili iris rekte al la lekanto, kiu tute ne povis kompreni, kion ili intencas.

"Ĉi tie ni povas eltranĉi por la alaŭdo belegan pecon da herbotero!" diris unu el la knaboj kaj komencis fari profundan entranĉadon kvadrate ĉirkaŭ la lekanto, tiel ke la lasta troviĝis en la mezo de la eltranĉata herbotero.

"Deŝiru la floron!" diris la alia knaho, kaj la lekanto forte ektremis pro timo, ĉar esti deŝirita signifis ja perdi la vivon, kaj ĝuste nun ĝi tre forte volis vivi, ĉar ĝi povis ja veni kun la herbotero al la alaŭdo en la kaĝon.

"Ne, ĝi restu!" diris la alia knabo, "ĝi estas tiel ĉarma ornamo!" Kaj la lekanto restis kaj venis kune kun la herbotero en la kaĝon al la alaŭdo.

Sed la kompatinda birdo laŭte plendis pri sia perdita libereco kaj frapadis per siaj flugiloj la metalfadenan plektaĵon de la kaĝo. La lekanto ne povis paroli, ne povis diri eĉ unu konsolan vorton, kiel ajn forte ĝi tion dezirus fari. Tiamaniere pasis la tuta antaŭtagmezo.

"Ĉi ne estas akvo!" diris la kaptita alaŭdo. "Ili ĉiuj eliris kaj forgesis starigi por mi iom da akvo. Mia gorĝo estas seka kaj brule varmega. Jen mi ardas de varmego, jen mi tremas de frosto, kaj la aero estas tiel peza! Ha, mi devas morti, mi devas diri adiaŭ al la varma lumo de la suno, al la freŝa verdaĵo, al la tuta belegaĵo, kiun Dio kreis!" Ĝi enpikis, sian malgrandan bekon en la malvarmetan herboteron, por tie sin iom refreŝigi. Tiam ĝiaj okuloj trafis la lekanteton, kaj la birdo faris al ĝi kapsignojn, kisis ĝin per sia beko kaj diris: "Vi ankaŭ devas ĉi tie forvelki, vi kompatinda floreto! Vin kaj la verdan terpeceton oni donis al mi anstataŭ la tuta mondo, kiun mi havis ekstere! Tiu malgranda trunketo de herbo devas esti por mi verda arbo, ĉiu el viaj blankaj folietoj devas esti por mi bonodora floro! Ho, vi nur rakontas al mi, kiel multe mi perdis!"

"Ho, se mi povus ĝin konsoli!" pensis la lekanto, sed ĝi ne povis eĉ movi unu folieton; tamen la bonodoro, kiun eligadis la delikataj folietoj, estis multe pli forta, ol ordinare ĝin havas tiu floro. Tion rimarkis ankaŭ la birdo, kaj kvankam ĝi senfortiĝis de soifo kaj en sia suferado deŝiris la verdajn herbotrunketojn ĝi tamen la floreton tute ne tuŝis.

Fariĝis vespero, kaj tamen ankoraŭ neniu aperis nek alportis al la malfeliĉa birdo guton da akvo. Tiam la birdo etendis siajn belajn flugilojn, ankoraŭ unu fojon konvulsie ektremis, ĝia kantado estis malĝoja pepado, ĝia kapeto kliniĝis al la floro, kaj ĝia koro krevis de senforteco kaj sopirado. Tiam ankaŭ la floro ne povis kiel en la antaŭa vespero kunmeti siajn foliojn kaj endormiĝi. Malsana kaj malĝoja ĝi pendis al la tero.

Nur en la sekvanta mateno venis la knaboj, kaj ili ekploris, kiam ili vidis, ke la birdo mortis, ploris multe da larmoj kaj fosis por la birdo beletan tombon, kiun ili ornamis per folietoj de tilioj. La kadavron de la birdo oni metis en belan ruĝan skatolon, reĝan enterigon ĝi havis, la malfeliĉa birdo! Kiam ĝi vivis kaj kantis, ili forgesis pri ĝi, devigis ĝin sidi en kaĝo kaj suferi mizeron, - nun oni faris por ĝi grandan paradon kaj multe da larmoj estis ploritaj pri ĝi.

Sed la pecon da herbotero kun la lekanto oni elĵetis en la polvon de la granda vojo. Neniu pensis pri la floro, kiu ja plej multe kunsentis al la birdo kaj tiel sincere volis ĝin konsoli.


Vidu ankaŭ[redakti]