Fabeloj de Andersen/II/Ĉapitro 13 — Sovaĝaj cignoj

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
Ĉapitro 12 — Persista stana soldato Indekso : Fabeloj de Andersen (Zamenhof)
de Hans Christian Andersen
Tradukita de L. L. Zamenhof
Sovaĝaj cignoj
Ĉapitro 14 — Ĝardeno de la paradizo
Libro Unu
Ĉapitro 13 — Sovaĝaj cignoj

Tre malproksime de ĉi tie, tie, kien flugas la hirundoj, antaŭ ol venas nia vintro, loĝis reĝo, kiu havis dek unu filojn kaj unu filinon, Elizon. La dek unu fratoj, kiuj kompreneble estis reĝidoj, iradis en la lernejon kun stelo sur la brusto kaj sabro ĉe la flanko. Ili skribadis sur oraj tabeloj per diamantaj grifeloj, kaj ili bone legadis kaj lernadis parkere; oni povis tuj aŭdi, ke ili estas reĝidoj. Ilia fratino Elizo sidadis sur seĝeto el spegula vitro kaj havis bildolibron, kiu kostis duonon de regno.

Ho, al la infanoj estis tre bone, sed bedaŭrinde ne por ĉiam devis resti tiel!

Ilia patro, kiu estis reĝo super la tuta lando, edziĝis kun malbona reĝino, kiu tute ne amis la kompatindajn infanojn. Jam en la unua tago ili klare povis tion rimarki. En la palaco estis granda festo, kaj tiam la infanoj ludis "Ni ricevas gastojn"; sed dum ili ordinare ricevadis ĉiujn kukojn kaj rostitajn pomojn, kiuj nur estis riceveblaj, ŝi donis al ili nur sablon en taso kaj diris, ke ili povas ja imagi al si, ke tio io estas.

En la sekvanta semajno ŝi transdonis la malgrandan Elizon al unu vilaĝana familio sur la kamparon, kaj en la daŭro de nelonga tempo ŝi eldiris al la reĝo pri la kompatindaj reĝidoj tiom multe da malbono, ke li tute ĉesis zorgi pri ili.

"Elflugu en la mondon kaj zorgu mem pri vi!", diris la malbona reĝino; "flugu en la formo de grandaj birdoj sen voĉo." Tamen ŝi ne povis atingi la malbonon en tia grado, kiel ŝi intencis: ili aliformiĝis en dek unu belegajn sovaĝajn cignojn. Kun stranga krio ili elflugis tra la fenestroj de la palaco trans la parkon kaj la arbaron.

Estis ankoraŭ tute frue, klam ili preterflugis antaŭ tiu vilaĝana domo, en kiu ilia fratino tiam kuŝis en la lito kaj dormis. Ili ŝvebis super la tegmento, turnadis siajn longajn kolojn tien kaj reen kaj frapadis per la flugiloj, sed neniu tion vidis nek aŭdis. Ili devis denove flugi pluen, alte al la nuboj, for en la malproksiman mondon, kie ili flugis ĝis granda malluma arbaro, kiu etendiĝis ĝis la bordo de la maro.

La kompatinda malgranda Elizo staris en la vilaĝana ĉambro kaj ludis kun verda folio, ĉar aliajn ludilojn ŝi ne havis. Ŝi trapikis truon en la folio, rigardis tra ĝi al la suno, kaj tiam ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ŝi vidas la lumajn okulojn de siaj fratoj; kaj ĉiufoje, kiam la varmaj radioj de la suno lumis sur ŝiaj vangoj, ŝi rememoradis ĉiujn iliajn kisojn.

Pasis tagoj post tagoj. Kiam la vento blovis tra la grandaj rozarbetaĵoj antaŭ la domo, ĝi flustradis al la rozoj: "Kiu povas esti pli bela ol vi?" Sed la rozoj balancadis la kapon kaj diradis: "Tia estas Elizo!" Kaj kiam dimanĉe la maljuna avino sidis antaŭ la pordo kaj legis en sia preĝolibro, tiam la vento transigadis la foliojn kaj diradis al la preĝolibro: "Kiu estas pli pia ol vi?" "Tia estas Elizo!" respondadis la preĝolibro. Kaj tio, kion diris la rozoj kaj la preĝolibro, estis pura vero.

Kiam ŝi atingis la aĝon de dekkvin jaroj, ŝi devis reveni hejmen. Sed kiam la reĝino ekvidis ŝian eksterordinaran belecon, ŝia koro pleniĝis de kolero kaj malamo kontraŭ la knabino. Tre volonte ŝi ankaŭ sian dnonfilinon aliformigus, simile al ŝiaj fratoj, en sovaĝan cignon, sed ŝi ne kuraĝis tuj fari tion, ĉar la reĝo ja volis vidi sian filinon.

Frue matene la reĝino iris en banejon, kiu estis konstruita el marmoro kaj aranĝita kun molaj kusenoj kaj plej belaj tapiŝoj, ŝi prenis tri bufojn, kisis ilin kaj diris al unu el ili: "Kiam Elizo venos, sidiĝu sur ŝia kapo, por ke ŝi fariĝu tiel mallaborema kiel vi!" Al la dua ŝi diris: "Sidiĝu sur ŝia frunto, por ke ŝi fariĝu tiel malbela kiel vi, por ke ŝia patro ŝin ne rekonu!" Al la tria ŝi flustris: "Kuŝu sur ŝia koro, por ke ŝi ricevu malbonan koron, por ke ŝi pro tio havu suferojn!" Poste ŝi metis la bufojn en la klaran akvon, kiu tuj ricevis verdetan koloron, ŝi vokis Elizon, senvestigis ŝin kaj enirigis ŝin en la akvon. Kiam Elizo subakviĝis, unu bufo sidiĝis en ŝiaj haroj, la dua sur ŝia frunto kaj la tria sur ŝia brusto, sed Elizo kvazaŭ tute ne rimarkis ilin. Kiam ŝi denove leviĝis, tri ruĝaj papavofloroj naĝis sur la akvo. Se la bestoj ne estus venenaj kaj se ili ne estus ricevintaj kison de la sorĉistino, ili aliformiĝus en ruĝajn rozojn; ili tamen fariĝis floroj pro tio, ke ili kuŝis sur ŝia kapo kaj sur ŝia brusto. Ŝi estis tro pia kaj senkulpa, ke la sorĉa arto povu havi forton sur ŝi.

Kiam la malbona reĝino tion vidis, ŝi frotis Elizon per suko de juglando, tiel ke ŝi fariĝis tute mallume bruna, ŝmiris ŝian belan vizaĝon per malbonodora ŝmiraĵo kaj malordigis ŝiajn belajn harojn. Estis neeble rekoni la belan Elizon.

Kiam ŝia patro ekvidis ŝin en tia stato, li eksentis teruron kaj diris, ke tio ne estas lia filino. Neniu volis ŝin rekoni, krom la antaŭpordega hundo kaj la hirundoj, sed ili estis mizeraj bestoj kaj neniu demandis ilian opinion.

Tiam la malfeliĉa Elizo ekploris kaj rememoris siajn dek unu fratojn, kiuj ĉiuj malaperis. Malĝoje ŝi eliris el la palaco kaj iris dum la tuta tago tra kampoj kaj marĉoj, ĝis ŝi venis al la granda arbaro. Ŝi ne sciis, kien ŝi volas iri, sed en sia malĝojo ŝi sopiris al siaj fratoj, kiuj certe, simile al ŝi, estis elpelitaj en la mondon. Ŝi volis ilin serĉi, kaj ŝi esperis, ke ŝi ilin trovos.

Post kiam ŝi estis mallongan tempon en la arbaro, fariĝis nokto. Ŝi tute perdis la vojon. Ŝi kuŝiĝis sur la mola musko, faris sian vesperan preĝon kaj apogis sian kapeton al trunko de arbo. Estis tiel senbrue, la aero estis tiel milda, kaj ĉirkaŭe en la herbo kaj sur la musko briletis per verdeta lumo pli ol cent lampiroj. Kiam ŝi iomete ektuŝis unu branĉon per la mano, la lumantaj insektoj falis al ŝi malsupren kiel falantaj steloj.

Dum la tuta nokto ŝi sonĝis pri siaj fratoj; ili denove ludis kiel infanoj, skribis per diamantaj grifeloj sur oraj tabeloj kaj rigardis en la belan bildolibron, kiu kostis duonon de regno. Sed sur la tabeloj ili skribis ne nulojn kaj streketojn, kiel iam antaŭe, sed la kuraĝajn farojn, kiujn ili plenumis, ĉion, kion ili travivis kaj vidis. En la bildolibro ĉio estis vivanta, la birdoj kantis, la homoj plenforme eliris el la libro kaj parolis kun Elizo kaj kun ŝiaj fratoj, sed kiam ŝi transigis la foliojn, ili tuj returne ensaltis, por ke ne fariĝu malordo inter la bildoj.

Kiam ŝi leviĝis, la suno staris jam alte. Ŝi ne povis ĝin vidi, ĉar la altaj arboj etendis dense siajn branĉojn, sed la radioj ludis tie supre kiel flugetanta malpeza teksaĵo. Tre agrabla odoro eliĝadis el la verdaĵo, kaj la birdoj estis tiel konfidemaj, ke ili preskaŭ sidiĝadis sur la ŝultroj de Elizo. Ŝi aŭdis la plaŭdadon de akvo, kiun kaŭzis multe da abundaj fontoj, kiuj ĉiuj elverŝiĝadis en lageton, kies fundo konsistis el plej bela sablo, kvankam ĉirkaŭe kreskis densaj arbetaĵoj, tamen sur unu loko la cervoj faris grandan liberan lokon, kaj en tiu direkto Elizo iris al la akvo. La lasta estis tiel klara, ke, se la vento ne movus la branĉojn kaj la arbetaĵojn, oni povus preskaŭ kredi, ke ili estas pentritaj sur la fundo, tiel klare tie speguliĝis ĉiu folio.

Kiam ŝi ekvidis sian propran vizaĝon, ŝi eksentis grandan teruron, tiel bruna kaj malhela ĝi estis. Sed kiam ŝi malsekigis sian malgrandan manon kaj frotis al si per ĝi la okulojn kaj la frunton, aperis denove ŝia blanka haŭto. Tiam ŝi demetis ĉiujn siajn vestojn kaj eniris an la freŝan akvon. Pli bela reĝidino ol ŝi troviĝis nenie en la mondo.

Kiam ŝi denove sin vestis kaj plektis siajn longajn harojn, ŝi iris al la ŝprucanta fonto, trinkis el sia kavigita mano kaj ekiris pli profunden en la arbaron, mem ne sciante kien. Ŝi pensis pri siaj fratoj, pensis pri la bona Dio, kiu certe ne forlasos ŝin. Kaj Li, kiu kreis la sovaĝajn arbarajn fruktojn, montris ankaŭ al ŝi arbon, kies branĉoj fleksiĝis sub siaj fruktoj, Tie ŝi manĝis sian tagmanĝon, apogis la troŝaĝitajn branĉojn kaj poste eniris en la plej malluman parton de la arbaro. Tie estis tiel silente, ke ŝi aŭdis siajn proprajn paŝojn kaj ĉiun velkintan folion, kiu fleksiĝis sub ŝiaj piedoj. Eĉ unu birdon oni tie ne povis vidi, eĉ unu radio de la suno ne povis penetri tra la densaj kaj grandaj branĉoj de la arboj. La altaj trunkoj staris tiel dense unu apud la alia, ke kiam ŝi rigardis rekte antaŭen, ŝajnis al ŝi, ke ĝin ĉirkaŭas unu sola densa barilo el traboj. Tie estis tia izoliteco, kiun ŝi neniam antaŭe spertis.

La nokto fariĝis tute malluma. Eĉ unu lampiro ne brilis el la musko; malĝoje ŝi kuŝiĝis por dormi. Tiam ŝajnis al ŝi, kvazaŭ la arbobranĉoj super ŝi fleksiĝas flanken kaj la bona Dio per mildaj okuloj rigardas sur ŝin malsupren kaj malgrandaj anĝeloj rigardas super Lia kapo kaj sub Liaj brakoj.

Kiam en la sekvanta mateno ŝi vekiĝis, ŝi ne sciis, ĉu ŝi nur sonĝis aŭ ĉu tio estis efektivaĵo.

Trairinte kelke da paŝoj, ŝi renkontis maljunan virinon, kiu portis berojn en sia korbo. La maljunulino donacis al ŝi iom da ili. Elizo demandis, ĉu ŝi ne vidis dek unu reĝidojn, rajdantajn tra la arbaro.

"Ne", diris la maljunulino, "sed hieraŭ mi vidis dek unu cignojn kun oraj kronoj sur la kapo, naĝantajn malsupren laŭ la torento."

Ŝi kondukis Elizon kelkan distancon pluen ĝis deklivo, ĉe kies bazo brue fluis torento. La arboj sur ĝiaj bordoj interplektis siajn foliriĉajn suprojn, kaj tie, kie ili per sia natura kreskado ne povis interatingiĝi, ili elŝiris siajn radikojn el la tero kaj pendis, interplektiĝinte per la branĉoj, super la akvo.

Elizo diris adiaŭ al la maljunulino kaj ekiris laŭlonge de la torento ĝis ĝia enfluejo.

La tuta belega maro kuŝis nun etendita antaŭ la juna knabino. Sed eĉ unu velo ne montriĝis tie, ne estis videbla eĉ unu ŝipeto, sur kiu ŝi povus vojaĝi pluen. Ŝi rigardis la sennombrajn malgrandajn ŝtonojn sur la bordo; la akvo per konstanta tornado donis al ili ĉiuj formon globan. Vitro, fero, ŝtonoj, ĉio, kion la maro albordigis, akceptis tiun formon, kiun donis al ĝi la akvo, kiu tamen estis ja pli mola ol ŝia delikata mano. "Senlace ĝi ruliĝas kaj ruliĝas, kaj tiamaniere la malmolaĵo ebeniĝas; mi ankaŭ volas esti tiel senlaca! Mi dankas vin pro via instruo, vi klaraj ruliĝantaj ondoj! Jam; tion diras al mi mia koro, vi portos min al miaj fratoj!"

Sur la akvalpelita mara herbo kuŝis dek unu blankaj plumoj de cignoj; Ŝi kolektis ilin kaj faris el ili bukedon. Gutoj da akvo troviĝis sur ili; ĉu tio estas roso aŭ larmoj, tion neniu povis vidi. Tie sur la bordo estis tre solece, sed ŝi tion ne sentis, ĉar la maro prezentis konstantajn ŝanĝiĝojn, en la daŭro de kelke da horoj pli multe, ol la sensalaj lagoj povas prezenti en la daŭro de tuta jaro. Kiam aperis granda nigra nubo, tiam oni havis impreson, kvazaŭ la maro volas diri: "Mi ankaŭ povas aspekti malserene!" Kiam leviĝis vento, tiam la, ondoj krispiĝis kaj montris sin en vesto el ŝaŭmo. Sed kiam la nuboj ruĝiĝis kaj la vento kvietiĝis, tiam la maro fariĝis kiel folio de rozo; jen ĝi aspektis verde, jen blanke, sed kiel ajn senbrua kaj trankvila ĝi estis, ĉiam tamen ĉe la bordo estis negranda moviĝado; la akvoleviĝadis malforte, kiel la brusto de dormanta infano.

Kiam la suno estis tuj subironta, Elizo ekvidis dek unu sovaĝajn cignojn kun oraj kronoj sur la kapo, flugantajn al la bordo; ili ŝvebis unu post la alia, tio aspektis kiel longa blanka rubando. Tiam Elizo iris supren sur la deklivon kaj kaŝis sin malantaŭ arbetaĵo. La cignoj malleviĝis sur la teron tute apude de ŝi kaj frapis per siaj grandaj blankaj flugiloj.

Kiam la suno subiris sub la akvon, la volvokovroj subite falis, kaj tiam montriĝis dek unu belaj reĝidoj, la fratoj de Elizo. Ŝi laŭte ekkriis, ĉar kvankam ili eĉ multe ŝanĝiĝis, ŝi tamen sciis, ke tio estas ili, ŝi sentis, ke tio devis esti ili; kaj ŝi saltis en iliajn brakojn, vokis ilin laŭnome, kaj ili estis senfine feliĉaj, kiam ili ekvidis kaj rekonis sian fratineton, kiu nun estis tiel granda kaj bela. Ili ridis kaj ploris, kaj ili baldaŭ reciproke klarigis al si, kiel malbone ilia duonpatrino agis kontraŭ ili ĉiuj.

"Ni, fratoj," diris la plej aĝa, "flugadas kiel sovaĝaj cignoj tiel longe, kiel la suno staras sur la ĉielo; kiam ĝi subiras, ni ricevas returne nian homan formon. Tial nia ĉefa zorgado devas konsisti en tio, ke en la momento de la sunsubiro ni havu sub niaj piedoj firman grundon, ĉar se ni tiam flugus ankoraŭ inter la nuboj, ni tiam, kiel homoj, devus falegi malsupren. Ĉi tie ni ne loĝas; transe de la maro troviĝas lando tiel same bela, kiel ĉi tiu; la vojo ĝis tie estas granda, ni devas transflugi la grandan maron, kaj sur nia vojo troviĝas neniu insulo, sur kiu ni povus pasigi la nokton. Nur unu sola roko elstaras meze de tiu vojo; ĝi estas nur ĝuste tiel granda, ke ni povas ripozi sur ĝi dense flanko ĉe flanko. Kiam la maro estas maltrankvila, tiam la akvo ŝprucas alte super nin; malgraŭ tio ni tamen dankas Dion pro ĝi. Tie ni pasigas la nokton en nia homa formo; sen ĝi ni neniam povus revidi nian karan patrujon, ĉar du plej longajn tagojn de la jaro ni bezonas por nia transflugo. Nur unu fojon ĉiujare estas al ni permesite viziti nian patran hejmon. Dum dek unu tagoj ni havas la permeson resti ĉi tie, flugi trans ĉi tiun grandan arbaron, rigardi de tie la palacon, en kiu ni naskiĝis kaj kie loĝas nia patro, vidi la altan turon de la preĝejo, en kiu estas entombigita nia patrino. Ĉi tie la arboj kaj arbetaĵoj ŝajnas al ni parencaj, ĉi tie la sovaĝaj ĉevaloj galopas tra la vastaj stepoj, kiel ni tion vidis en nia infaneco; ĉi tie la karbisto kantas la malnovajn melodiojn, laŭ kiuj ni en nia infaneco tiel ofte dancadis; ĉi tie estas nia patrujo, ĉi tien nin tiras nia koro, kaj ĉi tie ni trovis vin, nia kara fratineto. Ankoraŭ dum du tagoj estas al ni permesite resti ĉi tie, poste ni devas flugi trans la maron en belegan landon; kiu tamen ne estas nia patrujo. Sed kiamaniere ni nin aranĝos, ke ni povu preni vin kun ni? Ni ne havas ŝipon nek boaton."

"Kion mi povas fari, por liberigi vin?" demandis la fratino.

Ili interparolis preskaŭ dum la tuta nokto, nur por kelke da horoj la dormo fermis iliajn okulojn.

Elizo vekiĝis de la bruo de la cignaj flugiloj, kiuj moviĝadis super ŝi. La fratoj denove kolektiĝis, flugis en grandaj rondoj, kaj fine ili forflugis malproksimen, tamen restis unu el ili, la plej juna. La cigno metis sian kapon sur ŝian bruston, kaj ŝi karesadis ĝiajn plumojn; dum la tuta tago ili restis kune. Vespere la aliaj revenis, kaj kiam la suno subiris; ili aperis en sia homa formo.

"Morgaŭ ni forflugos de ĉi tie, kaj ni ne povos reveni pli frue, ol post unu jaro; sed vin ni neniel povas tiel forlasi! Ĉu vi havas kuraĝon por akompani nin? Nia brako estas sufiĉe forta, por porti vin tra la arbaron; ĉu la flugiloj de ni ĉiuj ne havus sufiĉe da forto, por flugi kun vi trans la maron?"

"Jes, prenu min kun vi!" diris Elizo.

La tutan nokton ili pasigis en tio, ke el elasta ŝelo de saliko kaj el junko ili plektis fortikan reton; sur ĝi kuŝiĝis Elizo, kaj kiam la suno leviĝis kaj la fratoj aliformiĝis en sovaĝajn cignojn, ili prenis la reton per siaj bekoj kaj ekflugis kun sia kara fratino, kiu ankoraŭ dolĉe dormis, alten al la nuboj. La radioj de la suno brilis al ŝi rekte en la vizaĝon, tial unu el la cignoj ŝvebis super ŝia kapo, por ombri ŝin per siaj larĝaj flugiloj.

Ili estis jam malproksime de la tero, kiam Elizo vekiĝis. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi ankoraŭ sonĝas, tiel stranga ŝajnis al ŝi la fakto, ke ŝi estas portata tra la aero alte super la maro. Flanke de ŝi kuŝis branĉo kun belegaj maturaj beroj kaj fasko da aromaj radikoj. Ilin kolektis kaj kuŝigis por ŝi la plej juna frato, kaj danke ŝi ridetadis al li, ĉar ŝi konsciis, ke tio estis li, kiu flugis super ŝia kapo kaj ombris ŝin per la flugiloj.

Ili ŝvebis tiel alte, ke la unua ŝipo, kiun ili ekvidis sub si, aperis al ili kiel mevo, kuŝanta sur la akvo. Granda nubo troviĝis sub ili, havante la formon de turoj, amasigitaj unu sur la alia, kaj sur tiu nubo Elizo rimarkis sian propran ombron kaj la ombron de la dek unu cignoj, ĝi akompanis kvazaŭ ia grandegulo ilian rapidan flugadon. Tio estis bildo, similan al kiu ŝi neniam antaŭe vidis. Sed iom post iom, kiam la suno leviĝis pli alten kaj la nubo restis malproksime sub ili, la ŝvebanta ombra bildo malaperis.

Dum la tuta tago ili flugis seninterrompe, kiel sago flugas tra la aero, tamen nun, kiam ili devis porti sian fratinon, la flugado estis senteble malpli rapida ol ordinare. Jen prepariĝis fulmotondro kaj la vespero alproksimiĝis. Kun timo Elizo vidis, ke la suno ĉiam pli kaj pli malleviĝas kaj ĉiam ankoraŭ oni ne vidas la solecan rokon en la maro. Ŝi havis la impreson, ke la cignoj pli forte frapas per la flugiloj. Ha, ŝi estis la kulpo, ke ili ne povis flugi sufiĉe rapide! Kiam la suno estos subirinta, ili tuj devos fariĝi homoj, falegi en la maron kaj droni. Tiam ŝi el plej profunda koro preĝis al Dio; ŝi tamen rimarkis ankoraŭ nenian rokon. La nigra nubo ĉiam pli kaj pli alproksimiĝis, la fortaj puŝoj de la vento antaŭdiris ventegaĵon. La nuboj kunbuliĝis en unu solan, grandan, minacan mason, kiu en formo de bulego da plumbo ŝoviĝadis antaŭen. Ekbrilis fulmoj unu post alia.

Jen la suno atingis la nivelon de la maro. Al Elizo forte batis la koro. Subite la cignoj ekflugis malsupren, tiel rapide, ke ŝi pensis, ke ŝi falas. Sed jen ili denove ŝvebis. Kiam la suno jam duone subakviĝis, ŝi nur tiam rimarkis la malgrandan rokon sub si. Ĝi aspektis ne pli granda ol foko, kiu levis la kapon el la akvo. La suno rapide malleviĝis; nur mallarĝa strio brilis ankoraŭ super la akvo; tiam iliaj piedoj ektuŝis firman grundon. La lumo de la suno estingiĝis kiel lasta fajrero de brulanta papero. Ŝi vidis, ke la fratoj staras ĉirkaŭ ŝi brako sub brako, sed pli da loko, ol estis nepre necesa por ili kaj ŝi, ĉi ne estis. La maro frapadis sur la rokon kaj verŝiĝadis super ĝin kiel pluvego; la ĉielo lumis, kvazaŭ ĝi estus en flamoj, kaj la tondro aŭdigadis brue frapon post frapo. Sed la fratino kaj la fratoj tenis sin reciproke je la manoj kaj kantis preĝojn, el kiuj ili ĉerpis konsolon kaj kuraĝon.

Kiam komencis tagiĝi, la aero estis pura kaj trankvila. Tuj kiam la suno leviĝis. la cignoj kun Elizo forflugis de la insuleto. La maro ankoraŭ alten leviĝadis, tiel ke, ŝvebante alte en la aero, lli havis la impreson, kvazaŭ la blanka ŝaŭmo sur la mallume verda maro estas milionoj da cignoj, kiuj balanciĝas sur la akvo.

Kiam la suno leviĝis pli alten, Elizo rimarkis antaŭ si duone naĝantan en la aero montoriĉan landon kun briletantaj glaciamasoj sur la rokoj, kaj en la mezo de tiu lando etendiĝis vastega palaco kun unu fantazia kolonaro super la alia. En la profundo ondiĝadis palmaj arbaroj kaj belegaj floroj tiel grandaj kiel muelradoj, Ŝi demandis, ĉu tiu lando estas la celo de ilia vojaĝo, sed la cignoj balancis la kapon, ĉar tio, kion ŝi vidis, estis la belega, konstante ŝanĝiĝanta nuba palaco de la feino Fata-Morgana. Neniu homo povas tien eniri. Elizo rigardis ĝin senĉese. Subite la montoj, arbaroj kaj la palaco mem disfalegis, kaj anstataŭ ili aperis dudek majestaj preĝejoj, ĉiuj similaj unu al la alia, kun altaj turoj kaj pintarkaj fenestroj. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi aŭdas la sonadon de orgeno; sed tio, kion ŝi aŭdis, estis nur la maro. Ŝi estis jam tute proksima al la preĝejoj, kiam ili aliformiĝis en ŝiparon, kiu veturis sub ŝi. Ŝi ekrigardis atente, kaj tiam montriĝis, ke tio estas nur la mara nebulo, kiu ruliĝadis super la akvo. Jes, senĉesaj aliformiĝoj prezentiĝadis antaŭ ŝiaj okuloj. Sed jen ŝi ekvidis ankaŭ la efektivan landon, al kiu ili rapidis. Tie staris belegaj bluaj montoj kun cedraj arbaroj, urboj kaj palacoj. Longe antaŭ la sunsubiro ŝi sidis sur roko antaŭ granda kaverno, kiu estis ĉirkaŭkreskita de delikataj verdaj rampaj kreskaĵoj, kiuj aspektis kiel broditaj tapiŝoj.

"Nun ni rigardos, kion vi hodiaŭ nokte sonĝos ĉi tie!" diris la plej juna frato kaj montris al ŝi ŝian dormoĉambron.

"Ho se mi sonĝus, kiamaniere mi povas vin liberigi!" ŝi respondis. Tiu penso okupadis ŝin tiel vive, ŝi tiel plenkore petadis Dion pri helpo, eĉ dum la dormado ŝia spirito plue preĝadis, ke fine ekŝajnis al ŝi, ke ŝi flugas alte en la aeron al la nuba palaco de Fata-Morgano, kaj la feino eliris al ŝi renkonte, bela kaj brilanta. Kaj tamen ŝi similis al la maljuna virino; kiu en la arbaro donis al ŝi berojn kaj rakontis al ŝi pri la cignoj kun la oraj kronoj.

"Viaj fratoj povas esti liberigitaj!" ŝi diris; "sed ĉu vi havas kuraĝon kaj persiston? La maro estas pli mola ol viaj delikataj manoj kaj tamen ĝi aliformigas la malmolajn ŝtonojn, sed ĝi ne sentas la doloron, kiun viaj fingroj sentos, ĝi ne havas koron, ne suferas la timon kaj turmentojn, kiujn vi devos tratoleri. Ĉu vi vidas ĉi tiun urtikon, kiun mi tenas en mia mano? El la sama speco kreskas multe ĉirkaŭ la kaverno, en kiu vi dormas. Nur ili kaj ankaŭ tiuj, kiuj elkreskas el la tomboj de la tombejo, estas uzeblaj. Rimarku: ilin vi devas ŝirkolekti, kvankam ili brulvundos vin tiel, ke viaj manoj estos plenaj de vezikoj. Kiam vi batos la urtikon per viaj piedoj, vi ricevos linon, el kiu vi devas plekti dek unu maŝkirasojn kun longaj manikoj; ĵetu ilin sur la dek unu cignojn, tiam la sorĉo pasos. Sed memoru bone, ke de la komenco ĝis la fino de tiu laboro, se ĝi daŭrus eĉ jarojn, vi ne devas paroli; la unua vorto, kiu eliros el viaj lipoj, frapos kiel mortiga ponardo la koron de viaj fratoj; de via lango dependas ilia vivo. Ĉion ĉi tion bone rimarku al vi!"

Samtempe ŝi ektuŝis la manon de Elizo per la urtiko; ĉi tiu bruligis kiel fajro, tiel ke la reĝidino vekiĝis de doloro. Estis luma, hela tago, kaj tute apud la loko, kie ŝi dormis, kuŝis urtiko simila al tiu, kiun ŝi vidis, en la sonĝo. Tiam ŝi stariĝis sur la genuoj, dankis Dion kaj eliris el la kaverno, por tuj komenci sian laboron.

Per siaj delikataj manoj ŝi komencis ŝiri la abomenindan urtikon, kiu efikis kiel fajro. Grandajn vezikojn ĝi aperigis sur ŝiaj manoj kaj brakoj, sed volonte ŝi estis preta tion suferi, se ŝi povos per tio liberigi siajn fratojn. Ŝi batis ĉiun urtikon per siaj nudaj piedoj kaj plektis la verdan linon.

Kiam la suno subiris, venis la fratoj kaj eksentis teruron, kiam ili trovis, ke ŝi estas muta. En la komenco ili pensis, ke tio estas nova sorĉo de ilia malbona duonpatrino; sed kiam ili ekvidis ŝiajn manojn, ili komprenis, kion ŝi faras por ili. La plej juna frato ploris, kaj sur la lokoj, kien falis liaj larmoj, ŝi plu ne sentis doloron, tie malaperis la bruligantaj vezikoj.

La nokton ŝi pasigis ĉe sia laboro, ĉar ŝi ne povis havi trankvilecon ĝis ŝi liberigos siajn fratojn. En la daŭro de la tuta sekvanta tago, dum la cignoj forestis, ŝi sidis en sia soleco, sed neniam la tempo tiel rapide forflugis por ŝi. Unu maŝkiraso estis jam preta, kaj ŝi komencis la duan.

Jen inter la montoj ekaŭdiĝis la sonoj de ĉaskorno. Ŝi ektimis. La sonoj fariĝis ĉiam pli proksimaj; ŝi aŭdis bojadon de hundoj. Terurite ŝi retiris sin en la kavernon, ligis en unu faskon la urtikojn, kiujn ŝi kolektis kaj pretigis, kaj sidiĝis sur ĝi.

Subite granda hundo alsaltis el inter la arbetaĵoj, kaj tuj poste alia kaj ankoraŭ alia. Post kelke da minutoj ĉiuj ĉasistoj staris antaŭ la pordo. La plej bela el ili estis la reĝo de la lando, kiu nun aliris al Elizo. Neniam li vidis pli belan knabinon.

"De kie vi venis, vi belega infano?" li diris al ŝi. Elizo balancis la kapon, ŝi ne devis ja paroli, ĉar de tio dependis la vivo kaj saviĝo de ŝiaj fratoj. Siajn manojn ŝi kaŝis sub la antaŭtuko, por ke la reĝo ne vidu, kion ŝi devas suferi.

"Akompanu min!" li komencis denove; "ĉi tie vi ne devas resti. Se vi estas tiel same bona, kiel vi estas bela, tiam mi vestos vin per veluro kaj silko, mi metos al vi sur la kapon la oran kronon, kaj vi loĝos en mia plej riĉa palaco!" Kaj li levis ŝin sur sian ĉevalon. Ŝi ploris kaj intertordis la manojn, sed la reĝo diris: "Mi deziras nur vian feliĉon, iam vi dankos min pro tio!" Kaj li ekgalopis antaŭen inter la montoj, tenis ŝin antaŭ si sur la ĉevalo, kaj la ĉasistoj galopis post li.

Kiam la suno subiris, antaŭ ili kuŝis la belega reĝurbo kun siaj preĝejoj kaj kupoloj, kaj la reĝo enkondukis ŝin en la palacon, kie en la altaj marmoraj salonoj plaŭdis grandaj fontanoj, kie la muroj kaj plafonoj estis ornamitaj per pentraĵoj; sed ŝi tion ne rigardis, ŝi ploris kaj malĝojis. Kontraŭvole ŝi toleris, kiam la virinoj metis sur ŝin reĝajn vestojn, enplektis perlojn en ŝiajn harojn kaj surtiris delikatajn gantojn sur ŝiajn bruligitajn fingrojn.

Kiam ŝi staris en sia tuta ornamo, ŝi estis tiel ravante bela, ke la kortego ankoraŭ pli profunde kliniĝis antaŭ ŝi, kaj la reĝo elektis ŝin, ke ŝi estu lia fianĉino, kvankam la ĉefepiskopo balancis la kapon kaj flustris, ke la bela arbara knabino certe estas sorĉistino, ke ŝi blindigis iliajn okulojn kaj trompis la koron de la reĝo.

Sed la reĝo ne aŭskultis tion, li ordonis, ke muziko ludu, ke oni surtabligu plej delikatajn manĝaĵojn, ke la plej ĉarmaj knabinoj dancu ĉirkaŭ ŝi, kaj oni kondukis ŝin tra bonodoraj ĝardenoj en plej luksajn salonojn. Sed eĉ unu rideto ne aperis sur ŝia buŝo kaj ne ekbrilis el ŝiaj okuloj; oni vidis en ili nur malĝojon, kiel ŝian porĉiaman heredaĵon kaj propraĵon. La reĝo malfermis malgrandan ĉambron tute apude de tiu, en kiu ŝi estis dormonta. Ĝi estis ornamita per belegaj verdaj tapiŝoj kaj plene similis al la kaverno, en kiu la reĝo ŝin trovis. Sur la planko kuŝis la fasko da lino, kiun ŝi estis ŝpininta el la urtikoj, kaj sub la plafono pendis la maŝkiraso, kiu estis jam prete trikita. Ĉion ĉi tion kunprenis unu el la ĉasistoj kiel rimarkindaĵon.

"Ĉi tie vi povas revi, kvazaŭ vi estas en via antaŭa hejmo!" diris la reĝo. "Jen estas la laboraĵo, kiu tie vin okupadis. Nun, meze de via lukso, estos al vi interese pensi pri la pasinta tempo."

Kiam Elizo ekvidis tion, kio estis tiel kara por ŝia koro, rideto aperis sur ŝia buŝo kaj la sango revenis en ŝiajn vangojn; ŝi pensis pri la liberigo de siaj fratoj, kisis al la reĝo la manon; kaj li alpremis ŝin al sia koro, kaj li ordonis, ke per ĉiuj preĝejaj sonoriloj oni anoncu la edziĝofeston. La bela muta knabino el la arbaro fariĝis la reĝino de la lando.

Kvankam la ĉefepiskopo flustris malbonajn vortojn en la orelon al la reĝo, ili tamen ne penetris en lian koron; la edziĝo restis decidita, la ĉefepiskopo mem devis meti al ŝi la kronon sur la kapon, kaj en sia kolero li premis al ŝi la ringegon de la krono tiel forte al la frunto, ke tio faris al ŝi doloron. Sed pli premanta ringego ĉirkaŭis ŝian koron: la malĝojo pri siaj fratoj; en komparo kun tio la korpa sufero estis nenio.

Ŝia buŝo estis muta, ĉar unu sola vorto mortigus ja ŝiajn fratojn, sed ŝiaj okuloj spegulis ŝian internan amon al la bona, bela reĝo, kiu faradis ĉion, por ŝin ĝojigi. Ŝi amis lin kun ĉiu tago pli varmege kaj pli sincere. Ho, se estus permesite al ŝi sin konfidi al li, konfesi al li sian suferadon! Sed ŝi devis esti muta, ŝi devis mute plenumi sian laboron. Tial en la nokto ŝi sekrete foriĝadis de lia flanko, iradis en sian kaŝitan ĉambreton, kiu estis aranĝita kiel la kaverno, kaj ŝi trikis unu maŝkirason post la alia; sed kiam ŝi komencis la sepan, ŝi plu ne havis linon.

Kiel ŝi sciis, la urtikoj, la solaj, kiujn ŝi povas uzi, kreskas sur la tombejo, sed ŝi devis mem ilin deŝiri; kiamaniere nun tion fari?

"Ho, kion signifas la doloro de miaj fingroj en komparo kun la turmento, kiun suferas mia koro!" ŝi pensis. "Mi devas riski, Dio ne fortiros de mi sian manon!" Kun kora timo, kvazaŭ ŝi entreprenus malbonan aferon, ŝi en unu lunluma nokto ŝtelmaniere iris malsupren en la ĝardenon, kaj tra la longaj aleoj kaj dezertaj stratoj ŝi iris al la tombejo. Tie sur unu el la plej larĝaj tombaj ŝtonoj ŝi ekvidis rondeton da malbelaj sorĉistinoj. lli demetis de si siajn ĉifonaĵojn, kvazaŭ ili volus sin bani, kaj per siaj longaj, malgrasaj fingroj ili fosis en la freŝajn tombojn kaj elprenis la viandon de la mortintoj. Elizo devis iri tute proksime preter ili, kaj ili fiksis sur ŝi siajn malbonajn rigardojn, sed ŝi preĝis, kolektis la bruligantajn urtikojn kaj prenis ilin kun si al la palaco.

Nur unu sola homo ŝin vidis, la ĉefepiskopo; li ankoraŭ ne dormis, kiam la aliaj dormis. Nun konfirmiĝis do lia opinio, ke ŝi ne estas tia, kia devas esti reĝino; ŝi estis sorĉistino, kaj tial ŝi malsaĝigis la reĝon kaj la tutan popolon.

Ĉe la konfesprenado li rakontis al la reĝo, kion li vidis kaj kion li timas; kaj kiam lia lango parolis tiujn maljustajn vortojn, la skulptitaj sanktulbildoj balancis siajn kapojn, kvazaŭ ili volus diri: "Ne estas tiel, Elizo estas senkulpa!" Sed la ĉefepiskopo komentariis tion alie, li asertas, ke ili atestas kontraŭ ŝi, ke ili balancas la kapojn pri ŝiaj pekoj. Tiam du grandaj larmoj elfluis sur la vangojn de la reĝo, kaj kun dubo en la koro li iris hejmen. En la nokto li ŝajnigis, ke li dormas, sed trankvila dormo ne venis sur liajn okulojn; li rimarkis, kiel Elizo leviĝis, kiel ŝi tion ripetadis ĉiunokte, kaj ĉiufoje li senbrue sekvis ŝin kaj vidis, kiel ŝi malaperas en sia ĉambreto.

Kun ĉiu tago lia mieno fariĝadis pli malserena. Elizo tion bone vidis, sed ŝi ne komprenis la kaŭzon. Tia sintenado ŝin turmentis, kaj krom tio kiel multe ŝi suferis en sia koro pri siaj fratoj! Sur la reĝan veluron kaj purpuron fluadis malsupreu ŝiaj maldolĉaj larmoj; kiel brilantaj diamantoj ili kuŝis sur tiuj ŝtofoj, kaj ĉiuj, kiuj vidis tiun riĉan belegaĵon, deziris esti reĝinoj. Dume ŝia laboro estis baldaŭ finiĝonta, nur unu maŝkiraso ankoraŭ mankis, sed ŝi nun ne havis plu linon kaj eĉ ne unu urtikon. Unu fojon, nur ĉi tiun lastan fojon, ŝi tial devis ankoraŭ iri al la tombejo kaj ŝirkolekti kelke da plenmanoj. Kun timego ŝi pensis pri tiu soleca vagado, kun timego ŝi pensis pri la teruraj sorĉistinoj, sed ŝia volo estis tiel same neŝancelebla, kiel ŝia fido je la Eternulo.

Elizo iris, sed la reĝo kaj la ĉefepiskopo ŝin sekvis kaj vidis, kiel ŝi eniris tra la pordo de la tombejo kaj malaperis. Kiam ili aliris al la tombejo, ili ekvidis sur la tomba ŝtono la sorĉistinojn, tiel same, kiel Elizo ilin vidis, kaj la reĝo sin deturnis, ĉar li supozis, ke inter ili troviĝas tiu, kies kapo ankoraŭ en ĉi tiu nokto ripozis ĉe lia brusto.

"La popolo ŝin kondamnu!" li diris, kaj la popolo ŝin kondamnis al forbruligo sur lignaro.

El la luksaj reĝaj salonoj oni trenis ŝin en malluman, malsekan malliberejon, en kiun la vento fajfadis tra la krada fenestro; anstataŭ la veluro kaj la silko oni donis al ŝi la faskon da urtikoj, kiun ŝi kolektis; sur ĝi ŝi povis kuŝigi sian kapon. La malmolaj brulpikantaj maŝkirasoj, kiujn ŝi estis trikinta, devis servi al ŝi anŝtataŭ kusenoj kaj litkovrilo, tamen tio estis la plej agrabla, kion oni povis al ŝi donaci. Ŝi denove komencis sian laboron kaj fervore preĝis al Dio. Ekstere antaŭ ŝiaj fenestroj la strataj buboj kantadis mokokantojn pri ŝi, kaj neniu ŝin konsolis per ia kora vorto.

Sed jen ĉirkaŭ la vespero tute antaŭ la krado mem ekbruis flugilo de cigno; tio estis la plej juna el la fratoj, kiu fine eltrovis la fratinon. Laŭte ŝi ekploris pro ĝojo, kvankam ŝi sciis, ke la venonta nokto eble estos la lasta, kiun ŝi vivos. Sed nun ŝia laboro estis ja preskaŭ finita kaj ŝiaj fratoj estis ĉi tie.

La ĉefepiskopo venis, por pasigi kun ŝi la lastan horon, tion li promesis al la reĝo; sed ŝi balancis la kapon kaj petis lin per la rigardo kaj la mieno, ke li denove foriru. En tiu nokto ŝi devis ja fini sian laboron, ĉar alie ĉio estus vana, vana estus ŝia doloro, ŝiaj larmoj, ŝiaj sendormaj noktoj. La ĉefepiskopo forlasis ŝin kun koleraj vortoj, sed la kompatinda Elizo konsciis sian senkulpecon kaj laboris plue.

La malgrandaj musoj kuradis sur la planko, trenadis la urtikojn ĝis ŝiaj piedoj, por ankaŭ iom helpi, kaj la turdo sidiĝis ĉe la krado de la fenestro kaj kantis tiel gaje, kiel ŝi povis, por ke ŝi ne perdu la kuraĝon.

Komencis krepuski, post unu horo la suno estis leviĝonta; tiam la dek unu fratoj staris antaŭ la pordego de la palaco kaj postulis, ke oni konduku ilin al la reĝo. Sed oni respondis al ili, ke tio ne povas fariĝi, ĉar estas ja nokto, la reĝo dormas kaj oni ne povas permesi al si veki lin. Ili petis, ili minacis, la gardistaro venis, eĉ la reĝo mem eliris el sia dormoĉambro kaj demandis, kion tio signifas; sed en tiu momento radiante leviĝis la suno, kaj oni plu vidis jam neniun fraton, sed super la palacon forflugis dek unu sovaĝaj cignoj.

El la urba pordego torente moviĝadis la tuta popolo, por vidi, kiel oni forbruligos la sorĉistinon. Mizera ĉevalaĉo tiris la ĉaron, sur kiu ŝi sidis. Oni vestis ŝin per kitelo el maldelikata saktolo; ŝiaj longaj belegaj haroj senorde ondiĝadis ĉirkaŭ la bela kapo, ŝiaj vangoj estis kadavre palaj, ŝiaj lipoj malforte moviĝadis, dum ŝiaj fingroj plektadis la verdan linon. Eĉ sur sia vojo al la morto ŝi ne interrompis la komencitan laboron, la dek maŝkirasoj kuŝis antaŭ ŝiaj piedoj, la dekunuan ŝi trikis; la popolamaso mokis ŝin.

"Rigardu la sorĉistinon, kiel ŝi murmuras al si mem; preĝolibron ŝi ne havas en la mano, ne, kun sia abomeninda sorĉaĵo ŝi tie sidas. Disŝiru tion al ŝi en mil pecojn!"

Ĉiuj alpuŝiĝis al ŝi kaj volis tion disŝiri. Tiam alflugis dek blankaj cignoj, ili sidiĝis ĉirkaŭ ŝi sur la ĉaro kaj batis per siaj grandaj flugiloj. Tiam la popolamaso timigite retiriĝis flanken.

"Tio estas signo el la ĉielo! Ŝi certe estas senkulpa!" flustris multaj, sed eldiri tion laŭte ili ne kuraĝis.

Nun la juĝeja servisto prenis ŝin je la mano. Tiam ŝi rapide ĵetis sur la cignojn la dek unu maŝkirasojn, kaj subite montriĝis dek unu graciaj reĝidoj, sed la plej juna havis cignan flugilon anstataŭ unu el la brakoj, ĉar al lia maŝkiraso mankis unu maniko, kiun ŝi ankoraŭ ne finis.

"Nun estas al mi permesate paroli!" ŝi ekkriis, "mi estas senkulpa!"

Kaj la popolo, kiu vidis, kio okazis, kliniĝis antaŭ ŝi, kiel antaŭ sanktulino, sed ŝi mem senvive falis en la brakojn de siaj fratoj, tiel efikis sur ŝi la streĉeco, timo kaj doloro.

"Jes, senkulpa ŝi estas!" diris la plej aĝa frato kaj rakontis nun ĉion, kio okazis; kaj dum li parolis, disvastiĝis bonodoro kiel de milionoj da rozoj, ĉar ĉiu lignopeco de la lignaro eligis radikojn kaj branĉojn. Tie staris bonodora arbetaĵaro, alta kaj granda, kun ruĝaj rozoj; sed plej supre balanciĝadis floro blanka kaj luma, kiu brilis kiel stelo. Ĝin derompis la reĝo, metis ĝin sur la bruston de Elizo, kaj tiam ŝi vekiĝis kun paco kaj feliĉo en sia koro.

Ĉiuj preĝejaj sonoriloj eksonoris per si mem, kaj la birdoj alflugis en grandaj amasoj. Oni faris edziĝofestan procesion returne al la palaco, tian, kian ankoraŭ neniam vidis iu reĝo.


Vidu ankaŭ[redakti]