Fabeloj de Andersen/II/Ĉapitro 16 — Cikonioj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 15 — Fluganta kofro Indekso : Fabeloj de Andersen (Zamenhof)
de Hans Christian Andersen
Tradukita de L. L. Zamenhof
Cikonioj
Ĉapitro 17 — Kupra porko
Libro Unu
Ĉapitro 16 — Cikonioj
La cikonioj
ilustraĵo de William Heath Robinson (1872–1944)

Sur la lasta domo de malgranda vilaĝo troviĝis nesto de cikonioj. La cikonio-patrino sidis en la nesto ĉe siaj kvar idoj, kiuj elŝovis la kapon kun la malgranda nigra beko, ĉar ĉi tiu ankoraŭ ne fariĝis ruĝa. En kelka distanco de tio sur la supro de la tegmento rigide kaj senmove staris la cikonio-patro. Unu piedon li levis sub sin, por ke li ankaŭ havu ian plendmotivon dum sia gardostarado. Oni povus pensi, ke li estas tornita el ligno, tiel senmove li staris: "Certe tio aspektas tre grandsinjore, ke mia edzino havas gardostaranton antaŭ la nesto!" li pensis. "Oni ja ne povas scii, ke mi estas ŝia edzo, oni certe pensas, ke mi estas alkomandita ĉi tien. Tio certe aspektas kiel io tre grava!" Kaj senlace li staris sur unu piedo.

Malsupre sur la strato ludis amaso da infanoj, kaj kiam ili ekvidis la cikoniojn, unu el la plej kuraĝaj knaboj kaj iom post iom ankaŭ ĉiuj aliaj ekkantis strofon el malnova kanto pri cikonioj, kiom ili tion memoris:

Cikonio en aero,

Vin atendas nun danĝero!

Via nest' kun la infanoj

Estos tuj en miaj manoj.

Unu estos trapikita,

Dua estos sufokita,

Tria estos bruligita,

Kvara estos forprenita.

"Aŭskultu, kion la knaboj kantas!" diris la malgrandaj cikoniidoj. "Ili diras, ke ni estos rostitaj kaj bruligitaj!"

"Tio vin tute ne maltrankviligu!" diris la cikonio-patrino. "Ne aŭskultu tion, nenio al vi fariĝos!"

Sed la knaboj ripetadis ĉiam denove kaj montradis per la fingroj la cikonion. Nur unu knabo, kiu havis la nomon Petro, diris, ke estas peko kaj honto moki bestojn, kaj li ne partoprenis en ilia petolado. La cikonio-patrino konsolis siajn infanojn: "Ne zorgu pri tio!" ŝi diris; "vidu nur, kiel trankvile kaj senzorge staras via patro, kaj eĉ sur unu piedo!"

"Ni tiel timas!" diris la idoj kaj retiris siajn kapojn en la neston.

Kiam en la sekvanta tago la knaboj denove kunvenis por ludi kaj ekvidis la cikoniojn, ili denove komencis sian malnovan kanton:

Unu estos trapikita,

Dua estos sufokita...

"Ĉu ni estos trapikitaj kaj sufokitaj?" demandis la cikoniidoj.

"Ne, certe ne!" respondis la patrino. "Vi lernos flugi; mi jam bone ekzercos tion kun vi! Tiam vi elflugos sur la herbejon kaj faros viziton al la ranoj. Ili klinos sin antaŭ ni en la akvon, kantos ‚kva, kva!’ kaj poste ni ilin manĝos. Tio estas vera plezuro!"

"Kaj poste?" demandis la cikoniidoj.

"Poste kolektiĝos ĉiuj cikonioj, kiuj loĝas ĉi tie en la lando, kaj tiam komenciĝos la granda aŭtuna ekzercado. Tiam oni devas bone flugi, tio estas tre grava, ĉar kiu ne povoscias flugi, tiun la generalo trapikas per sia beko. Tial lernu bone flugi, kiam la instruado komenciĝos!"

"Tiam oni ja tamen nin trapikos, kiel diris la knaboj, kaj aŭskultu, jen ili tion jam denove diras!"

"Aŭskultu min, ne ilin!" diris la cikonio-patrino. "Post la granda ekzercado ni flugos al la varmaj landoj, malproksimen de ĉi tie, tranŝ montojn kaj arbarojn. Al Egiptujo ni flugos, kie troviĝas triflankaj ŝtonaj domoj, kiuj supre finiĝas per unu pinto kaj atingas ĝis la nuboj. Ili estas nomataj piramidoj kaj estas pli maljunaj, ol cikonio povas al si imagi. Tie ankaŭ troviĝas rivero, kiu eliras el siaj bordoj kaj kovras la tutan landon per ŝlimo. Oni promenadas en la ŝlimo kaj manĝas ranojn."

"Ho!" ekkriis ĉiuj idoj.

"Jes, tie estas mirinde bele! Dum la tuta tago oni faras nenion alian, nur manĝas. Kaj en tiu tempo, kiam al ni estas tiel bone, ĉi tie en la lando ne troviĝas eĉ unu verda folio sur la arboj. Ĉi tie estas tiel malvarme, ke la nuboj glaciiĝas en bulojn kaj falas malsupren en formo de malgrandaj blankaj ĉifonetoj." Ŝi parolis pri la neĝo, sed ŝi ne povis klarigi tion pli precize.

"Ĉu ankaŭ la malbonkondutaj knaboj glaciiĝas?" demandis la cikoniidoj.

"Ne, ili ne glaciiĝas, sed ne multe mankas ĝis tio, kaj ili devas sidi en la senluma ĉambro kaj ĉe la forno. Sed vi, kontraŭe, povas flugadi en fremdaj landoj, kie troviĝas floroj kaj regas varma sunlumo!"

Dume pasis jam kelka tempo, kaj la idoj fariĝis tiel grandaj, ke ili povis stari rekte en la nesto kaj rigardi ĉirkaŭen. La cikonio-patro alflugadis ĉiutaĝe kun bongustaj ranoj, malgrandaj serpentoj kaj ĉiaj troveblaj frandaĵoj por cikonioj. Kaj kiajn gajajn artifikaĵojn li faradis antaŭ ili! Li povosciis meti la kapon ĝuste sur la voston, per la beko li klakadis tiel, kvazaŭ ĝi estus klakilo, kaj krom tio li rakontadis al ili historiojn, kiuj ĉiuj koncernis la marĉon.

"Aŭskultu, nun vi devas lerni flugi!" diris unu tagon la cikonio-patrino, tiam ĉiuj kvar idoj devis iri sur la supron de la tegmento. Ho, kiel ili ŝanceliĝis! Kiel ili penis per la flugiloj teni sin en ekvilibro kaj tamen ili ĉiam estis en danĝero fali malsupren!

"Rigardu min!" diris la patrino; "tiel vi devas teni la kapon, tiel vi devas starigi la piedojn! Unu, du! unu, du! Tiamaniere vi irados en la mondo antaŭen!" Kaj ŝi traflugis malgrandan distancon, kaj la idoj faris malgrandan mallertan moviĝon. Bum! ili falis, ĉar ili estis ankoraŭ tro mallertaj.

"Mi ne volas flugi!" diris unu el la idoj kaj rampis returne en la neston. "Mi tute ne havas deziron iri al la varmaj landoj."

"Vi volas do frostiĝi ĉi tie en la vintro? Vi volas do, ke la knaboj venu kaj vin trapiku, sufoku kaj bruligu? En tia okazo mi ilin vokos!"

"Ho ne !" diris la cikoniido kaj saltis denove sur la tegmenton al la aliaj. En la tria tago ili jam povosciis sufiĉe bone iom flugi, kaj nun ili pensis, ke ili povoscias ankaŭ ŝvebi en la aero. Tion ili volis fari, sed bum! ili mallerte falis kaj devis tuj denove ekmovi siajn flugilojn. La knaboj tiam kuradis sur la strato kaj kantis sian malnovan kanton:

"Cikonio en aero!" "Ĉu ni flugu tien kaj elpiku al ili la okulojn?" demandis la cikoniidoj.

"Ne, lasu tion!" diris la patrino. "Aŭskultu nur min, tio estas multe pli grava. Unu, du, tri! Nun ni flugu dekstren! Unu, du, tri! Nun maldekstren, ĉirkaŭ la kamentubon! Nu, tio estis tre bona! La lasta frapo de la flugiloj estis tiel bela kaj ĝusta, ke vi ricevos la permeson iri kun mi morgaŭ al la marĉo. Tie kunvenadas multe da honorindaj cikoniaj familioj kun siaj infanoj. Pruvu do, ke miaj estas la plej bone edukitaj, kaj tenu vin tute rekte, tio bone aspektas kaj kaŭzas ŝatatecon."

"Sed ĉu ni faru nenian venĝon al la malbonaj knaboj?" demandis la cikoniidoj.

"Lasu ilin krii, kion ili volas! Vi tamen leviĝos al la nuboj kaj venos en la landon de la piramidoj, dum ili devos senti froston kaj havos neniun verdan folion nek dolĉan pomon!"

"Jes, ni venĝos!" ili flustris unu al la alia, kaj ili denove diligente ekzerciĝis.

El ĉiuj knaboj sur la strato neniu tiel obstine kantadis la mokan kanton, kiel tiu, kiu ekkantis ĝin la unua, kaj tio estis tute malgranda bubo, kiu certe havis la aĝon de ne pli ol ses jaroj. La cikoniidoj tamen pensis, ke li havas la aĝon de cent jaroj, ĉar li estis multe pli granda, ol ilia patro kaj ilia patrino. Ili ja havis nenian komprenon pri tio, kian aĝon povas havi malgrandaj kaj grandaj infanoj. Sian tutan venĝon ili volis elverŝi sur tiun knabon, ĉar li ja komencis la kanton kaj ankoraŭ senlace ĝin ripetadis. La junaj cikonioj estis tre koleraj, kaj ju pli grandaj ili fariĝis, des malpli ili volis tion toleri. Fine la patrino devis promesi al ili, ke ŝi donos al ili la eblon venĝi, sed ne pli frue ol en la lasta tago de ilia restado en ĉi tiu lando.

"Ni devas ja antaŭe vidi, kiel vi pruvos vian taŭgecon ĉe la granda ekzercado! Se vi faros vian provon malbone, tiel ke la generalo devos trapiki vian bruston per sia beko, tiam la knaboj estos ja pravaj, almenaŭ en unu rilato! Ni do antaŭe vidu!"

"Jes, vi tion vidos!" diris la infanoj, kaj ili estis tre diligentaj. Ili ekzerciĝis ĉiutage kaj flugis tiel ĉarme kaj facile, ke estis plezuro tion vidi.

Jen venis la aŭtuno. Ĉiuj cikonioj iom post iom kolektiĝis, por ekflugi antaŭ la vintro al la varmaj landoj. Kia ekzercado estis antaŭe farata! Ili devis flugi trans arbarojn kaj urbojn, por vidi, ĉu ili povoscias bone flugi, ĉar ili havis ja antaŭ si grandan vojaĝon. Niaj junaj cikonioj faris sian ekzameniĝon tiel bone, ke ili ricevis la noton: "Perfekte bone, kun rano kaj serpento." Tio estis la plej bona atesto, kaj la ranon kaj serpenton ili povis manĝi, kaj tion ili efektive faris.

"Nun ni devas fari nian venĝon!" ili diris.

"Jes," diris la cikonio-patrino. "Kion mi elpensis, tio estos la plej ĝusta. Mi scias, kie troviĝas la lageto, en kiu kuŝas ĉiuj malgrandaj homaj infanoj, ĝis venas la cikonio kaj portas ilin al iliaj gepatroj. La ĉarmaj malgrandaj infanoj dormas kaj sonĝas tiel dolĉe, kiel ili poste neniam plu sonĝas. Ĉiuj gepatroj tre deziras havi tian malgrandan infanon, kaj ĉiuj infanoj volas havi fratinon aŭ fraton. Nun ni flugu al la lageto kaj prenu po unu etulo por ĉiu el la infanoj, kiu ne kantis la malbonan kanton kaj ne mokis la cikoniojn."

"Sed koncerne tiun malbonan, abomenindan knabon, kiu faris la komencon kun la kantado, kion ni faros al li!"

"Tie en la lageto kuŝas malgranda senviva infano, kiu mortis dum la dormado. Ĝin ni portos al li, tiam li devos plori, ĉar ni estos alportintaj al li senvivan frateton. Sed al tiu bona knabo, kiun vi certe ankoraŭ ne forgesis, kaj kiu diris, ke estas peko kaj honto moki la bestojn, - al tiu ni alportos kaj frateton kaj fratineton; kaj ĉar la knabo estas nomata Peĉjo, tial vi ĉiuj estu nomataj Peĉjo!"

Kaj kiel ŝi diris, tiel fariĝis. De tiu tempo ĉiuj cikonioj ricevis la nomon Peĉjo, kaj tiel ili ankoraŭ nun estas nomataj.


Vidu ankaŭ[redakti]