Fabeloj de Andersen/II/Ĉapitro 18 — Ligo de amikeco

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 17 — Kupra porko Indekso : Fabeloj de Andersen (Zamenhof)
de Hans Christian Andersen
Tradukita de L. L. Zamenhof
Ligo de amikeco
Ĉapitro 1 — Rozo de la tombo de Homero
Libro Unu
Ĉapitro 18 — Ligo de amikeco

En la lasta tempo ni faris malgrandan vojaĝon; nun ni deziras entrepreni pli grandan. Kien? Al Sparto! Al Mikeno! Al Delfoj! kie troviĝas centoj da lokoj, ĉe kies nomo la koro ekbatas per vojaĝdeziro. Surĉevale oni devas leviĝi laŭ krutaj montaj vojetoj, trans arbetaĵoj kaj dornaĵoj; unu sola vojaĝanto bezonas por sia antaŭenirado tutan karavanon; li mem rajdas kun sia gvidanto antaŭe, ŝarĝoĉevalo portas kofrojn, tendon kaj provianton, kelke da soldatoj por defendo lin sekvas. Nenia gastejo kun bone aranĝita lito atendas lin post la laciga taga vojaĝo. La tendo ofte estas lia tegmento en la granda sovaĝa naturo; la gvidanto kuiras por li pilafon (Ĝi estas peeparata el kokina viando kaj rizo), por vespermanĝo; miloj da kuloj svarmas ĉirkaŭ la malgranda tendo, tio estas mizera nokta ripozo. Matene la vojo kondukas trans ŝvelintaj riveroj. Sidu forte sur via ĉevalo, por ke la torenta akvo vin ne forŝirŭ!

Kian rekompencon oni ricevas pro ĉiuj tiuj maloportunaĵoj? Plej grandan, plej riĉan! La naturo sin montras ĉi tie en sia tuta grandeco, ĉiu terpeco estas historia, la okuloj kaj pensoj havas ĝuon. La poeto povas ĝin prikanti, la pentristo povas ĝin prezenti en luksaj bildoj, sed la aromon de la realeco, kiu enpenetras en la menson kaj penson de la rigardanto kaj restas tie por ĉiam, ili ne povas transdoni.

Se vi deziras ekkoni per apartaj trajtoj la landon de la antikvaj grekoj, la ermita paŝtisto alte en la montaro per simpla rakonto de unu el la okazintaĵoj de sia vivo eble malfermus al vi la okulojn pli bone, ol priskribanto de vojaĝoj.

Lasu do lin rakonti! Pri unu moro, bela; orininala moro, la paŝtisto tie sur la montaro rakontu al ni: pri la ligo de amikeco.

Nia domo estis kungluita el argilo, sed la fostoj de la pordo konsistis el kanelitaj kolonoj, kiuj estis trovitaj sur la loko de konstruado mem. La tegmento preskaŭ tuŝis la teron, ĝi estis nun nigrebruna kaj malbela, sed kiam oni ĝin aranĝiŝ, ĝi konsistis el floranta oleandro kaj freŝaj laŭrobranĉoj, alportitaj el malantaŭ la montoj. Malmulte da spaco estis tie cirkaŭ nia domo, nudaj rokaj muroj tie staris alte kaj havis malluman koloron. Ofte sur iliaj suproj pendis nuboj simile al blankaj vivantaj figuroj. Neniam mi tie aŭdis kantantan birdon, neniam la viroj tie dancis laŭ la muziko de sakfajfistoj, sed la loko estis sankta de plej antikvaj tempoj, pri tio memorigas la nomo mem, la loko estas ja nomata Delfoj! La mallumaj seriozaj montoj estis ĉiuj kovritaj de neĝo; la plej alta, kiu plej longe brilis en la ruĝa vespera suno, estis Parnaso; la torento proksime de nia domo fluis malsupren de tiu monto, kaj ĝi mem ankaŭ iam estis sankta; nun la azeno malklarigas ĝin per siaj piedoj, tamen la akvo fluas pluen kaj fariĝas denove klara.

Ho, kiel mi memoras ĉiun loketon kaj ĝian sanktan profundan izolitecon! Meze en la kabano oni ekbruligadis la fajron, kaj kiam la varmega cindro kuŝis alte kaj ardante, oni bakadis en ĝi la panon. Kiam la neĝo kuŝis ekstere ĉirkaŭ nia kabano tiel alte, ke la kabano preskaŭ estis kaŝita, tiam mia patrino ŝajnis plej gaja, tiam ŝi tenadis mian kapon inter siaj manoj, kisadis min sur la frunto kaj kantadis tiujn kantojn, kiujn ŝi en aliaj cirkonstancoj neniam kantis, ĉar la Turkoj, niaj sinjoroj, ilin ne toleris. Ŝi kantis: "Sur la supro de Olimpo, en la malalta abia arbaro, sidis maljuna cervo, kies okuloj estis pezaj de larmoj.

Ruĝajn, verdajn kaj bluajn larmojn ĝi ploris. Preteriris kapreolo. "Kio do estas al vi, ke vi tiel ploras, ke vi ploras larmojn ruĝajn, verdajn kaj bluajn?" - "La Turko venis en nian vilaĝon, li havas sovaĝajn hundojn por sia ĉaso, teruran amason." - "Mi forpelos ilin trans la insulojn", diris la juna kapreolo, "mi forpelos ilin trans la insulojn en la profundan maron." Sed antaŭ ol venis la vespero, la kapreolo estis mortigita, kaj antaŭ ol la vespero venis, la cervo estis ĉasita kaj mortigita!" Kiam mia patrino tiel kantis, ŝiaj okuloj fariĝis malsekaj kaj larmo pendis en ŝiaj longaj okulharoj, ŝi ĝin kaŝis kaj turnis nian nigran panon en la cindro.

Tiam mi pugnigis mian manon kaj diris: "Ni mortigos la Turkon!" Sed ŝi nur ripetis la strofon: "Mi forpelos ilin trans la insulojn en la profundan maron; sed antaŭ ol venis la vespero, la kapreolo estis mortigita, kaj antaŭ ol la vespero venis, la cervo estis ĉasita kaj mortigita!" Dum multe da noktoj kaj tagoj ni estis solece en nia kabano. Venis mia patro. Mi sciis, ke li alportos por mi konkojn el la golfo de Lepanto aŭ eĉ tranĉilon, akran kaj brilantan. Sed ĉi tiun fojon li alportis al ni infanon, malgrandan nudan knabineton, kiun li tenis sub sia ŝafa pelto. Ŝi estis envolvita en felon, kaj ĉio, kion ŝi havis, kiam liberigita el la envolvaĵo ŝi kuŝis sur la genuoj de mia patrino, estis tri arĝentaj moneroj enligitaj en ŝiajn nigrajn harojn.

Kaj la patro rakontis pri la Turkoj, kiuj mortigis la gepatrojn de la infano, kaj li rakontis al ni tiom multe, ke dum la tuta nokto mi sonĝis pri tio. Mia patro mem estis vundita, la patrino bandaĝis al li la brakon, la vundo estis profunda. La dika ŝafa pelto, malsekigita de sango, rigidiĝis de frosto. Estis decidite, ke la malgranda knabineto estos mia fratino; ŝi estis tre bela, brilante serena; eĉ la okuloj de mia patrino ne estis pli mildaj ol ŝiaj. Anastazio - tiel oni ŝin nomis - devis esti mia fratino, ĉar ŝia patro estis alkonsekrita al mia patro laŭ antikva moro, kiun ni ankoraŭ plenumas. En la tempo de sia juneco ili starigis inter si fratecon, kaj la plej belan kaj plej virtan knabinon el la tuta ĉirkaŭajo ili elektis, ke ŝi sanktigu ilian ligon de amikeco.

Mi ofte aŭdis pri tiu bela kaj originala moro.

La knabineto fariĝis do mia fratino; ŝi sidadis sur miaj genuoj, mi alportadis al ŝi florojn kaj plumojn de birdoj, kiuj havis sian neston sur la rokoj, ni trinkadis kune el la fonta akvo de Parnaso, ni dormadis kapo ĉe kapo sub la laŭra tegmento de la kabano, kiam mia bona patrino ankoraŭ dum multe da vintroj kantadis pri la ruĝaj, verdaj kaj bluaj larmoj; sed mi ne komprenis ankoraŭ, ke en tiuj larmoj speguliĝis la milforma malĝojo de mia propra popolo.

Unu tagon venis tri frankaj viroj, kiuj estis vestitaj alie ol ni; ili havis siajn litojn kaj tendojn kun si sur ĉevaloj, kaj pli ol dudek Turkoj, armitaj per sabroj kaj pafiloj, eskortis ilin, ĉar ili estis amikoj de la guberniestro kaj havis leterojn de li. Ili venis nur por vidi niajn montojn, por supreniri Parnason en neĝo kaj nuboj kaj pririgardi la originalajn, nigrajn, krutajn rokojn ĉirkaŭ nia kabano. Ili ne povis ĉiuj trovi rifuĝon en ĝi, ili ankaŭ ne povis elteni la fumon, kiu el sub la plafono iradis tra la malaltan pordon. Ili starigis siajn tendojn sur la malvasta placo antaŭ nia kabano, rostis ŝafidojn kaj birdojn kaj trinkis dolĉajn, fortajn vinojn, sed al la Turkoj ne estis permesite trinki el tio.

Kiam ili forveturis, mi sekvis ilin kelkan distancon, kaj mia malgranda fratino Anastazio, enkudrita en felon de kapro, pendis sur mia dorso. Unu el la frankaj sinjoroj starigis min antaŭ roko kaj desegnis min kaj ŝin, tiel vive, kiel ni staris, ni preskaŭ aspektis kiel unu sola estaĵo. Neniam mi pensis pri tio, sed Anastazio kaj mi estis ja kiel unu, ĉiam ŝi kuŝis sur miaj genuoj aŭ pendis sur mia dorso, kaj kiam mi sonĝis, ŝi estis en mia sonĝo.

Post du noktoj antaŭ nia kabano aperis aliaj homoj, kiuj estis armitaj per tranĉiloj kaj pafiloj. Tio estis Albanoj, kuraĝaj homoj, kiel diris mia patrino. Ili restis tie nur mallongan tempon; mia fratino Anastazio sidis sur la genuoj de unu el ili; post lia foriro ŝi havis en la haroj nur du arĝentajn monerojn, ne tri. Ili volvis tabakon en strion da papero kaj fumis tiamaniere. La plej aĝa parolis pri la vojo, pri kiu li ŝajnis esti en dubo. "Se mi kraĉos supren," li diris, "tio falos al mi sur la vizaĝon; se mi kraĉos malsupren, ĝi falos al mi en la barbon." Tamen iun vojon oni devis elekti; ili iris, kaj mia patro ilin akompanis.

Post kelke da minutoj ni ekaŭdis pafojn kaj tuj poste aliajn krakojn. En nian kabanon enpenetris soldatoj, ili kaptis mian patrinon, min kaj Anastazion. Ili diris, ke la rabistoj ricevis ĉe ni rifuĝon, ke mia patro ilin akompanis, ke tial oni devas nin forkonduki. Mi vidis la kadavrojn de la rabistoj, mi vidis la kadavron de mia patro, kaj mi ploris, ĝis mi endormiĝis. Kiam mi vekiĝis, ni estis en malliberejo, sed la ĉambro ne estis pli mizera ol nia propra kabano. Mi ricevis bulbojn kaj rezine odoretantan vinon, kiun oni enverŝis el gudrita felsako; pli bonan ni hejme ankaŭ ne havis.

Kiel longe ni estis en la malliberejo, tion mi ne scias; sed multe da noktoj kaj tagoj ni tie pasigis. Kiam ni eliris el la malliberejo, estis ĝuste nia sankta festo de Pasko. Mi portis Anastazion sur mia dorso, ĉar mia patrino estis malsana. Ŝi povis iri nur malrapide, kaj estis malproksime, ĝis ni venis al la maro, al la golfo de Lepanto. Ni eniris en preĝejon, kiu kun siaj pentraĵoj sur ora grundo radiis en plena brilo. La pentraĵoj prezentis anĝelojn, kaj tre belajn, sed la malgranda Anastazio ŝajnis al mi tiel same bela. En la mezo sur la planko staris ĉerko plenigita de rozoj. Tio estas la Sinjoro Kristo, kiu kuŝas kiel belega floro, diris mia patrino; kaj la pastro proklamis: Kristo reviviĝis! Ĉiuj kisis unuj la aliajn, ĉiu tenis brulantan kandelon en sia mano, mi ankaŭ ricevis unu kaj Anastazio unu; la sakfajfiloj eksonis, la viroj eldancis mano en mano el la preĝejo, kaj ekstere la virinoj rostis la Paskan ŝafidon. Oni nin invitis, mi sidis ĉe la fajro, iu knabo pli aĝa ol mi ĉirkaŭprenis min kaj kisis min kaj diris: "Kristo reviviĝis!" Tiel ni ambaŭ renkontis nin reciproke la unuan fojon, Aftanido kaj mi.

Mia patrino povosciis plekti fiŝkaptajn retojn, kio ĉi tie, ĉe la golfo, donis bonan laborenspezon. Ni restis longan tempon ĉe la maro, ĉe la belega maro, kiu havis la guston de larmoj kaj per siaj koloroj rememorigis la larmojn de la cervo, ĝi estis ja jen ruĝa, jen verda, jen blua.

Aftanido povosciis direkti boaton, kaj mi sidis kun mia malgranda Anastazio en la boato, kiu glitis sur la akvo, kiel nubo tra la aero. Kiam poste la suno malleviĝis, la montoj fariĝis ĉiam pli kaj pli mallume-bluaj. Unu ĉeno da montoj elstaris pli alte ol alia, kaj plej malproksime staris Parnaso kun sia neĝo, en la vespera suno ĝia supro brilis kiel brulruĝa fero. Aspektis, kvazaŭ la brilo radias el interne, ĉar ĝi lumis longe en la blua, briletanta aero, longe post la subiro de la suno. La blankaj maraj birdoj frapadis per siaj flugiloj la spegulon de la akvo, krom tio ĉi tie estis tiel silente, kiel en Delfoj inter la nigraj rokoj. Mi kuŝis en la boato sur la dorso, Anastazio sidis sur mia brusto, kaj la steloj super ni lumis ankoraŭ pli forte, ol la lampoj en nia preĝejo.

Tio estis la samaj steloj, kaj ili staris ĝuste sur la sama loko super mi, kiel mi tion vidis en Delfoj antaŭ nia kabano. Fine ŝajnis al mi, ke mi estas ankoraŭ tie.... Subite io plaŭde falis en la akvon, kaj la boato forte ekŝanceliĝis. Mi laŭte ekkriis, ĉar Anastazio falis en la akvon; sed Aftanido ĵetis sin tiel same rapide, kaj baldaŭ li levis ŝin al mi supren. Ni deprenis al ŝi de la korpo la vestojn, tordelpremis la akvon kaj metis ilin denove sur ŝin. Tion saman Aftanido faris kun si mem, kaj ni restis eksterhejme, ĝis la vestoj denove sekiĝis. Neniu eksciis pri nia teruro koncerne la malgrandan adoptitan fratinon, en kies vivo Aftanido nun ja ankaŭ havis sian parton.

Fariĝis somero. La suno brulis tiel varmege, ke la foliarboj velkis; mi pensis pri niaj malvarmetaj montoj kaj pri la freŝa akvo en ili. Mia patrino ankaŭ sopiris al tio, kaj unu vesperon ni ekmigris returne tien. Kiel senvive kaj silente tie estis! Ni iris super la alta timiano, kiu tamen ankoraŭ bonodoris, kvankam la suno elsekigis ĝiajn foliojn. Eĉ unu paŝtiston ni ne renkontis, eĉ unu kabanon ni ne preteriris. Ĉie estis silente kaj dezerte, nur la falstelo rakontis al ni, ke supre en la ĉielo moviĝas vivo. Mi ne scias, ĉu la klara blua aero mem lumis aŭ ĉu tio estis lumo de la steloj, sed ni vidis klare la konturojn de ĉiuj montoj. Mia patrino faris fajron, rostis la bulbojn, kiujn ŝi kunportis kun si, kaj mi kaj la malgranda fratino endormiĝis en la timiano, ne timante fantomojn, nek lupojn aŭ ŝakalojn. Mia patrino sidis ja apud ni, kaj tion mi rigardis kiel sufiĉan defendon.

Ni atingis nian hejmon, sed nia kabano estis amaso da ruinoj, estis necese konstrui novan. Kelke da virinoj helpis al mia patrino, kaj en la daŭro de nemulte da tagoj la muroj estis starigitaj kaj nova tegmento el oleandro estis etendita super ili. Mia patrino plektis el ledo kaj basto multe da ingoj por boteloj, kaj mi gardis la malgrandajn brutarojn de la pastroj (Vilaĝano, kiu povoscias legi, ofte estas nomata pastro kaj plej sankta sinjoro. La popolamaso kisas la teron, kiam ĝi lin renkontas.) Anastazio kaj la malgrandaj testudoj estis miaj kamaradoj de ludo.

Unu tagon venis al ni gaste la kara Aftanido; li senfine sopiris revidi nin, li rakontis, kaj li restis ĉe ni tutajn ok tagojn.

Post unu monato li venis denove kaj rakontis al ni, ke li devas veturi kun ŝipo al Patras kaj Korfu. Li tamen devis antaŭe diri al ni adiaŭ, kaj krom tio li alportis al mia patrino grandan fiŝon. Li povosciis multe rakonti, ne sole pri la fiŝoj en la golfo de Lepanto, sed ankaŭ pri reĝoj kaj herooj, kiuj iam regis en Grekujo tute tiel, kiel nun la Turkoj.

Mi vidis, kiel rozujo ricevis burĝonon, kaj ĉi tiu post nemultaj tagoj kaj semajnoj fariĝis disvolviĝinta floro; ĝi fariĝis tia, antaŭ ol mi komencis mediti pri tio, kiel granda, kiel bela kaj ruĝa ĝi estas. Tiel same estis ankaŭ kun Anastazio. Ŝi estis belega plenkreska knabino; mi estis forta junulo. La lupofelojn sur la lito de mia patrino kaj de Anastazio mi mem deŝiris de la bestoj, kiujn mia pafilo mortigis. Pasis jaroj. Unu vesperon venis Aftanido, gracia kiel kano, forta kaj bruna. Li kisis nin ĉiujn kaj rakontis pri la: nemezurebla maro, pri la fortikaĵoj de Malto kaj pri la mirindaj tombolokoj de Egiptujo. Ĉio sonis mirinde, kiel la legendoj pri la sanktuloj. Mi rigardis lin kun ia respektego.

"Kiom multe vi scias!" mi diris, "kiel vi povoscias rakonti!"

"Vi tamen iam rakontis al mi aferon plej belan!" li respondis, "vi rakontis al mi ion, kion mi neniam forgesis, pri tiu bela antikva moro de ligo de amikeco. Plenumi tiun moron mi nun havas plej grandan deziron. Frato, simile al tio, kiel iam faris via patro kaj la patro de Anastazio, ni ambaŭ iru en la preĝejon. La plej bela kaj plej senkulpa knabino estas fratino Anastazio, ŝi do interkonsekru nin. Neniu havas pli belan moron ol ni, Grekoj!"

Anastazio ruĝiĝis kiel freŝa folio de rozo, mia patrino kisis Aftanidon.

En unuhora distanco de nia kabano, kie la rokoj estas kovritaj de humo kaj solece starantaj arboj donas ombron, staris la malgranda preĝejo; arĝenta lampo pendis antaŭ la altaro.

Mi havis sur mi miajn plej bonajn vestojn, la ruĝa kamizolo sidis sur mi strikte kaj streĉite, la kvasto sur mia fezo estis ornamita per arĝento; en mia zono sidis tranĉilo kaj pistolo. Aftanido havis sur si sian bluan veston, kiun portas ordinare la Grekaj maristoj, arĝenta plataĵeto kun la Dipatrino pendis sur lia brusto, lia skarpo estis multekosta, tia, kian povas porti nur riĉaj homoj. Ĉiu povis vidi, ke ni ambaŭ iras al unu festo. Ni eniris en la malgrandan solecan preĝejon, kie la vespera suno tra la pordo prilumis la brulantan lampon kaj la diverskolorajn bildojn sur ora grundo. Ni stariĝis genue antaŭ la ŝtupoj de la altaro, kaj Anastazio stariĝis antaŭ ni.

Longa blanka tuko malstreĉe kaj malpeze kovris ŝiajn belajn membrojn; ŝia blanka kolo kaj ŝia brusto estis kovritaj per granda ĉenaĵo de malnovaj kaj novaj moneroj, kiuj formis veran grandan kolumon. Ŝiaj nigraj haroj supre sur la kapo estis kunmetitaj en formo de unu tubero, alfortikigita per ĉapeto el arĝentaj kaj oraj moneroj, kiujn oni trovis en la malnovaj temploj. Pli belan ornamon havis neniu Greka knabino. Ŝia vizaĝo lumis, ŝiaj okuloj estis kiel du steloj.

Ni ĉiuj tri faris mallaŭtan preĝon; kaj jen ŝi nin demandis: "Ĉu vi volas esti amikoj en la vivo kaj morto?" Ni respondis: "Jes!" - "Ĉu ĉiu el vi volas, kio ajn okazos, memori: mia frato estas parto de mi, mia sekreto estas lia, mia feliĉo estas lia! Oferojn, persistecon, ĉion mi prenas sur min por li kiel por mia propra animo!" Kaj ni ripetis nian "Jes". Kaj ŝi kunmetis niajn manojn, kisis nin sur la frunto, kaj ni denove faris mallaŭtan preĝon. Tiam eliris la pastro el malantaŭ la altara krado, benis nin ĉiujn tri, kaj la kantado de la aliaj plej sanktaj sinjoroj eksonis al ni el malantaŭ la altaro. La eterna ligo de amikeco estis starigita. Kiam ni nin levis, mi ekvidis ĉe la pordo de la preĝejo mian patrinon, kiu profunde kaj maldolĉe ploris.

Kiel gaje estis en nia malgranda kabano kaj ĉe la fontoj de Delfoj! La vesperon antaŭ la forveturo de mia amiko mi kaj Aftanido sidis enpensiĝinte ĉe deklivo de monto. Lia brako ĉirkaŭvolvis mian korpon, mia lian kolon. Ni parolis pri la mizero de Grekujo, pri viroj, al kiuj oni povus havi konfidon. Ĉiu penso en nia animo estis klara por ni ambaŭ. Tiam mi prenis lian manon kaj diris:

"Ankoraŭ unu aferon vi devas ekscii! ion, kion ĝis nun scias nur Dio kaj mi. Mia tuta animo estas amo, amo pli forta ol la amo al mia patrino kaj al vi...."

"Kaj kiun vi amas?" demandis Aftanido, kaj lia vizaĝo ruĝiĝis ĝis la kolo.

"Mi amas Anastazion!" mi respondis. Kaj lia mano ektremis en mia, kaj li fariĝis pala kiel kadavro. Mi tion vidis, mi tion komprenis! Mi pensas, ke ankaŭ mia mano tremis; mi klinis min al li, kisis lin sur la frunto kaj flustris: "Mi neniam tion diris al ŝi, eble ŝi min ne amas! Ho frato, memoru, ke mi ŝin vidis ĉiutage, ŝi elkreskis ĉe mia flanko, enkreskis en mian animon!"

"Kaj ŝi estu via!" li respondis, "ŝi estu via! Mi ne povas kaj ne volas mensogi al vi, mi ankaŭ ŝin amas. Sed morgaŭ mi foriros! Post unu jaro ni denove reciproke nin vidos, tiam vi estos interedzigitaj, ne vere? Mi havas iom da mono, ĝi apartenas al vi! Prenu ĝin, vi devas nepre ĝin preni!" Silente ni iris trans la rokon; tio estis la lasta vespero, en kiu ni staris antaŭ la kabano de mia patrino.

Anastazio tenis antaŭ ni la lampon, kiam ni eniris; ne la patrino tion faris. Kun ia speciala malĝojo ŝi rigardis Aftanido. "Morgaŭ vi foriros de ni!" ŝi diris. "Ho kiel tio min malĝojigas!"

"Ĉu tio vin malĝojigas?" li diris, kaj mi havis la impreson, ke tiuj vortoj enhavas en si profundan doloron, tiel grandan, kiel mia propra. Mi ne povis paroli, sed li kaptis ŝian manon kaj diris: "Nia frato vin amas, ĉu vi lin amas? Ĝuste en lia silentado kuŝas lia amo!" Tiam Anastazio ektremis kaj larmoj komencis flui el ŝiaj okuloj; tiam mi vidis nur ŝin, pensis nur pri ŝi; per mia brako mi ĉirkaŭprenis ŝian korpon kaj diris: "Jes, mi vin amas!" Tiam ŝi alpremis sian buŝon al mia kaj siajn brakojn ŝi metis ĉirkaŭ mian kolon. Sed la lampo falis sur la teron, ĉirkaŭ ni estis mallume, kiel en la koro de la kara, kompatinda Aftanido.

Antaŭ tagiĝo li leviĝis, kisis nin ĉiujn por adiaŭ kaj forveturis. Al mia patrino li donis por ni sian tutan monon. Anastazio estis mia fianĉino, kaj post nemulte da tagoj ŝi fariĝis mia edzino.

Vidu ankaŭ[redakti]