Fabeloj de Andersen/II/Ĉapitro 5 — Elinjo-fingreto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 4 — Floroj de la malgranda Ida Indekso : Fabeloj de Andersen (Zamenhof)
de Hans Christian Andersen
Tradukita de L. L. Zamenhof
Elinjo-fingreto
Ĉapitro 6 — Malbonkonduta knabo
Libro Unu
Ĉapitro 5 — Elinjo-fingreto

Estis iam virino, kiu tre deziris havi malgrandan infanon, sed ŝi tute ne sciis, kie ŝi povus ĝin ricevi. Ŝi iris al maljuna sorĉistino kaj diris al ŝi: "Mi tre dezirus havi malgrandan infanon; ĉu vi ne povas diri al mi, kie mi povas ricevi ĝin?"

"Ho jes, tio ne estos malfacila", diris la sorĉistino. "Jen mi donas al vi grajnon de hordeo; ĝi ne estas tiaspeca, kia kreskas sur kampo de kampulo, aŭ per kia oni nutras kokinojn. Metu ĝin en florpoton, tiam vi baldaŭ ion vidos."

"Mi tre dankas!" diris la virino kaj donis al la sorĉistino arĝentan moneron; poste ŝi iris hejmen, plantis la hordean grajnon, kaj tuj tiam elkreskis granda belega floro, kiu estis tute simila al tulipo, sed ĝiaj folioj estis forte fermitaj, kvazaŭ ili estus ankoraŭ en burĝono.

"Tio estas bela floro", diris la virino kaj kisis la belajn ruĝajn kaj flavajn foliojn; sed dum ŝi kisis, la floro laŭte ekkrakis kaj malfermiĝis, Tio estis, kiel oni nun povis vidi, efektiva tulipo; sed meze en la floro, sur la verda florpistilo, sidis eksterordinare malgranda knabineto, delikata kaj ĉarma. Ŝi estis ne pli granda ol fingro, kaj pro tio ŝi ricevis la nomon Elinjo-fingreto.

Belegan lakitan ŝelon de juglando ŝi ricevis kiel lulilon, bluaj folietoj de violo estis ŝiaj matracoj, kaj folieto de rozo estis ŝia litkovrilo. En ili ŝi dormadis en la nokto, sed en la tago ŝi ludadis sur la tablo. La virino starigis sur ĝi teleron, ĉirkaŭ kiu ŝi aranĝis tutan kronon da floroj, kies trunketoj atingis ĝis la akvo. Tie naĝis granda folio de tulipo, kaj sur ĉi tiu Elinjo-fingreto havis la permeson sidi kaj naĝadi de unu rando de la telero ĝis la alia. Por remi ŝi havis du blankajn ĉevalharojn. Tio aspektis nepriskribeble ĉarme. Ŝi povosciis ankaŭ kanti, tiel delikate kaj ĉarme, kiel oni neniam antaŭe aŭdis.

En unu nokto, kiam ŝi kuŝis en sia bela liteto, tra la fenestro, en kiu estis rompita vitro, ensaltis malbela bufo. La bufo estis terure abomeninda, granda kaj malseka; ĝi saltis rekte sur la tablon, sur kiu Elinjo- fingreto kuŝis kaj dormis sub la ruĝa folieto de rozo.

"Tio estus bela edzino por mia filo!" diris la bufo, kaj ĝi kaptis la ŝelon de juglando, en kiu dormis Elinjo-fingreto, kaj ĝi forsaltis kun ĝi tra la vitro en la ĝardenon.

Tie fluis granda, larĝa rivereto; tute ĉe la bordo estis marĉo; tie loĝis la bufo kun sia filo. Hu, ĉi tiu estis tiel same abomeninda kaj malbela, kiel lia patrino, kies plena portreto li estis. "Kŭaks, kŭaks, brekekekeks!" estis ĉio, kion li povis diri, kiam li ekvidis la belan malgrandan knabineton.

"Ne babilu tiel laŭte, ĉar ŝi vekiĝus!" diris la maljuna bufo; "ŝi povus ankoraŭ forkuri de ni, ĉar ŝi estas tiel malpeza, kiel lanugero! Ni metos ŝin sur la rivereton, sur unu el la larĝaj folioj de la akvolilioj, kaj por ŝi, kiu estas tiel malpeza kaj malgranda, tio estos kvazaŭ insulo. Tiam ŝi ne, povos forkuri, dum ni aranĝos la festosalonon profunde sub la marĉo, kie vi loĝos kaj vivos."

En la rivereto kreskis tre multe da akvolilioj kun siaj larĝaj verdaj folioj. Ili aspektis, kvazaŭ ili naĝas sur la akvo. La folio, kiu elŝoviĝis plej malproksimen, estis ankaŭ la plej granda. Al ĝi la maljuna bufo alnaĝis kaj metis sur ĝin la juglandan ŝelon kun Elinjo-fingreto.

La kompatinda malgranda knabineto vekiĝis ĉe la komenco de tagiĝo, kaj, kiam ŝi ekvidis, kie ŝi troviĝas, ŝi komencis maldolĉe plori, ĉar akvo ĉirkaŭis ĉiuflanke la grandan verdan folion; estis por ŝi ne eble veni sur la teron.

La maljuna bufo sidis malsupre en la marĉo kaj ornamadis sian ĉambron per junko kaj flavaj akvolilioj, ĉar por la nova bofilino ĉio devis esti aranĝita en plej bona maniero. Poste ĝi naĝis kun la malbela filo al la folio, sur kiu staris Elinjo-fingreto. Ili volis preni ŝian ĉarman liton, kiu estis metota en la ĉambron de la fianĉino, antaŭ ol ŝi mem transiros ĝian sojlon.

La maljuna bufo kliniĝis antaŭ ŝi ĝis profunde en la akvon kaj diris: "Jen mi prezentas al vi mian filon, kiu estos via edzo; malsupre en la marĉo vi loĝos belege."

"Kŭaks, kŭaks, brekekekeks!" estis ĉio, kion la filo povis diri. Ili prenis la belan malgrandan liton kaj fornaĝis kun ĝi; sed Elinjo- fingreto sidis tute sola kaj ploris per varmegaj larmoj sur la verda folio, ĉar ŝi ne volis loĝi ĉe la malbela bufo, nek esti edzino de ŝia malbela filo. La malgrandaj fiŝoj, kiuj naĝadis malsupre en la akvo, bone vidis la bufon kaj aŭdis, kion ĝi diris. Tial ili ĉiuj elŝovis la kapojn supren, ĉar ili volis vidi ankaŭ la malgrandan knabineton. Kiam ili ŝin ekvidis, ili trovis ŝin tiel ĉarmega, ke ili bedaŭris, ke ŝi devas veni al la abomeninda bufo. Ne, tio neniel devas fariĝi! Ili kolektis sin malsupre en la akvo ĉirkaŭ la verda trunketo, kiu tenis la folion, sur kiu la kuabineto staris, tramordis per la dentoj la trunketon, kaj jen la folio kun Elinjo-fingreto fornaĝis malproksimen, tute malproksimen, kien la bufo ne povis atingi.

Elinjo-fingreto preternaĝis preter tre multaj urboj, kaj la malgrandaj birdoj sidis en la arbetaĵoj, rigardis kaj kantis; "Kia ĉarma knabineto!" Ĉiam pli kaj pli malproksimen naĝis la folio kun ŝi; tiamaniere Elinjo- fingreto vojaĝis eksterlanden.

Ĉarmega malgranda papilio konstante ŝin ĉirkaŭflirtadis kaj fine flugis sur la folion, ĉar ĝi tre amis Elinjon-fingreton. Ĉi tiu estis tre ĝoja, ĉar la bufo nun ne povis plu ŝin atingi, kaj la lokoj, kie ŝi naĝis, estis tiel ĉarmaj. La suno lumis sur la akvon, kaj ĉi tiu brilis, kiel oro. Ŝi prenis sian zonon, volvis unu ĝian finon ĉirkaŭ la papilio kaj alfortikigis la duan finon al la folio. La folio glitadis nun sur la akvo multe pli rapide kune kun ŝi, ĉar ŝi staris ja sur la folio.

Subite alflugis granda majskarabo; kiu ŝin ekvidis kaj tuj ĉirkaŭprenis per siaj kaptiloj ŝian gracian korpon kaj forflugis kun ŝi sur arbon. Sed la verda folio naĝis pluen, laŭ la fluo de la rivero, kaj kune kun ĝi naĝis la papilio, ĉar ĝi estis alligita al la folio kaj ne povis sin liberigi.

sed meze en la floro, sur la verda florpistilo, sidis eksterordinare malgranda knabineto, delikata kaj ĉarma

Ho, kiel forte ektimis la kompatinda Elinjo-fingreto, kiam la majskarabo flugis kun ŝi sur la arbon! Sed plej multe malĝojigis ŝin la penso pri la bela blanka papilio, kiun ŝi estis alliginta al la folio. Se ĝi ne povos liberiĝi, ĝi devos ja nesaveble morti de malsato. Sed tio tute ne tuŝis la majskarabon. Ĝi sidiĝis kun ŝi sur la plej granda verda folio de la arbo, manĝigis al ŝi la mielon de floroj kaj diris, ke ŝi estas tre bela, kvankam ŝi tute neniel estas simila al majskarabo. Poste venis kun vizito ĉiuj aliaj majskaraboj, kiuj loĝis en la arbo; ili ĉirkaŭrigardis Elinjon-fingreton de ĉiuj flankoj, kaj la majskarabaj fraŭlinoj levis siajn palpilojn kaj diris: "Ŝi havas ja nur du piedojn, tio aspektas ja tre mizere!" "Ŝi ne havas palpilojn!" mokis la aliaj. "Kiel maldika ŝi estas ĉe la koksoj! Fi, ŝi estas tute simila al homo! Kiel malbela ŝi estas!" diris ĉiuj majskarabaj virinoj, kaj tamen Elinjo-fingreto estis ja tiel bela. Ankaŭ la majskarabo, kiu ŝin forkaptis, trovis, ke ŝi estas bela; sed ĉar ĉiuj aliaj unuanime trovis, ke ŝi estas malbela, tial li fine mem tion kredis, kaj li ne volis plu ŝin havi; ŝi povis iri, kien ŝi volis. Ili flugis kun ŝi malsupren de la arbo kaj metis ŝin sur lekanton. Tiam ŝi ekploris pro tio, ke ŝi estas tiel malbela, ke eĉ la majskaraboj ne volas toleri ŝin inter si; kaj tamen ŝi estis neimageble bela, delikata kaj pura, kiel plej bela folieto de rozo.

Dum la tuta somero Elinjo-fingreto vivis tute sola en la granda arbaro. Ŝi plektis al si liton el trunketoj de herboj kaj pendigis ĝin sub granda folio de lapo tiel, ke ŝi estis ŝirmita kontraŭ pluvo. Mielo de floroj estis ŝia nutraĵo, kaj sian soifon ŝi trankviligadis per la roso, kiu matene troviĝadis sur la folioj. Tiel pasis la somero kaj la aŭtuno; sed jen venis la vintro, la malvarma, longa vintro. Ĉiuj birdoj, kiuj antaŭe tiel bele kantadis al ŝi, forflugis, la arboj kaj floroj velkis; la granda folio de lapo, sub kiu ŝi estis loĝinta, ŝrumpis, kaj de ĝi restis nur flava sekiĝinta trunketo. Ŝin terure turmentis la frosto, ŝiaj vestoj estis disŝiritaj, kaj ŝi mem estis tre delikata kaj malgranda; la kompatinda Elinjo-fingreto estis mortonta de frosto. Ŝi komencis krii, kaj ĉiu floko da neĝo, kiu falis sur ŝin, havis la saman efikon, kiel se oni ĵetas sur nin tutan ŝovelamason, ĉar ni estas grandaj, sed ŝi havis nur la longon de malgranda fingro. Ŝi kovris sin per velkinta folio, sed tio ne varmigis ŝin; ŝi tremis de malvarmo.

Tute ĉe la rando de la arbaro, kien ŝi nun venis, troviĝis granda grenkampo; sed la greno jam de longe estis fortranĉita, nur la nudaj sekaj stoploj elstaris el la glaciiĝinta tero. Por ŝi ili estis kiel granda arbaro, kiun ŝi devis tramigri, kaj ŝiaj dentoj frapadis pro malvarmo. Vagante, ŝi alvenis al la loĝejo de kampa muso. La tuta loĝejo konsistis el malgranda kaverno sub la stoploj. Tie la kampa muso loĝis ŝirmite kaj komforte, ĝi havis ĉambron plenan de greno kaj bonegan kuirejon kaj provizejon. La kompatinda Elinjo-fingreto stariĝis antaŭ la pordo, tute tiel same kiel ĉiu alia almozulino, kaj petis pri malgranda peco da hordea greno, ĉar de du tagoj ŝi ricevis absolute nenion por manĝi.

"Ho kompatinda etulino!" diris la muso, ĉar en efektiveco ĝi estis bona maljuna kampa muso, "eniru en mian varman ĉambron kaj manĝu kun mi!"

Ĉar Elinjo-fingreto plaĉis al ĝi, ĝi diris: "Vi povas tre bone resti ĉe mi la tutan vintron, sed vi devas teni la ĉambron en bona ordo kaj rakontadi al mi historiojn, ĉar mi tion tre amas!" Elinjo-fingreto plenumadis tion, kion la bona maljuna muso postulis, kaj estis al ŝi tre bone ĉe la muso.

"Nun ni kredeble baldaŭ ricevos gaston!" diris la muso. "Mia najbaro ordinare vizitas min ĉiutage. Li atingis ankoraŭ multe pli ol mi, li havas grandajn salonojn kaj portas belegan nigran veluran pelton. Se vi povus ricevi lin kiel edzon, tiam vi estus bone prizorgita. Sed li ne povas vidi. Vi devas rakonti al li la plej belajn historiojn, kiujn vi scias."

Sed tio tute ne interesis Elinjon-fingreton, ŝi tute ne volis havi la najbaron, ĉar li estis talpo. Li venis kaj faris sian viziton en sia nigra velura pelto. La kampa muso diris, ke li estas tre riĉa kaj tre instruita. Lia loĝejo efektive estis dudekoble pli granda, ol la loĝejo de la muso, kaj tre instruita li estis, sed la sunon kaj la belajn florojn li tre ne amis, pri ili li rakontadis nur malbonon, ĉar li neniam ilin vidis. Elinjo-fingreto devis kanti, kaj ŝi kantis tre bele: "Majskarabo, flugu!" kaj "La pastro iras al la fojno." Pro ŝia bela voĉo la talpo enamiĝis je ŝi, li tamen nenion diris; ho, li estis persono tre prudenta!

Antaŭ nelonge li elfosis al si longan trairejon tra la tero de sia loĝejo ĝis ŝia; la muso kaj Elinjo-fingreto havis la permeson promenadi en ĝi kiom ili volis. Li tamen petis ilin, ke ili ne timu la mortintan birdon, kiu kuŝas en la trairejo. Tio estis tuta birdo kun plumoj kaj beko, kiu mortis antaŭ nelonge, kredeble en la komenco de la vintro, kaj estas enterigita ĝuste tie, kie li aranĝis sian trairejon.

La talpo prenis putran lignopecon en la buŝon, ĉar tia ligno en mallumo brilas kiel fajro; kun tio li iris antaŭen kaj lumigis al ili en la longa malluma koridoro. Kiam ili alvenis al la loko, kie kuŝis la mortinta birdo, la talpo ekpremis per sia larĝa nazo la arkaĵan plafonon kaj dispuŝis la teron tiamaniere, ke fariĝis granda truo, tra kiu penetris lumo. Meze sur la planko kuŝis mortinta hirundo kun la belaj flugiloj forte alpremitaj al la flanko, kun la piedoj kaj kapo ŝovitaj sub la plumojn. La malfeliĉa birdo certe mortis de malvarmo. Elinjo-fingreto sincere bedaŭris ĝin, ŝi amis ĉiujn malgrandajn birdetojn, ĉar ili ja dum la tuta somero tiel bele kantadis kaj pepadis al ŝi, sed la talpo puŝis ĝin per siaj mallongaj piedoj kaj diris: "Nun ĝi plu ne fajfos! Estas kredeble tre malagrabla afero naŝkiĝi malgranda birdeto! Dank' al Dio, ke miaj infanoj ne fariĝos tiaj. Krom sia ‚kvivit’ tia birdo havas ja nenion, kaj en vintro ĝi devas mizere morti de malsato!"

"Jes, kiel prudenta homo vi kompreneble povas tion diri!" respondis la muso. "Kion birdo havas pro ĉiuj siaj kvivitoj, kiam venas la vintro? Ĝi devas suferi malsaton kaj malvarmon, kaj tio certe ne estas bagatelo." Elinjo-fingreto nenion diris, sed kiam ambaŭ aliaj forturnis sin de la birdo, ŝi kliniĝis, disŝovis la plumojn, kiuj estis super ĝia kapo, kaj kisis ĝin sur la fermitaj okuloj. "Eble ĝi estis tiu, kiu en la somero tiel bele kantis por mi", ŝi pensis; "kiel multe da ĝojo ĝi havigis al mi, la kara, bela birdo!"

La talpo ree ŝtopis la truon, tra kiu penetris la taga lumo, kaj akompanis la sinjorinojn hejmen. Sed en la nokto Elinjo-fingreto ne povis dormi. Ŝi leviĝis de sia lito, plektis el fojno grandan belan tapiŝon, portis ĝin malsupren, etendis ĝin super la mortinta birdo, kaj sub la flankojn de la birdo ŝi metis molan kotonon, kiun ŝi trovis en la ĉambro de la muso, por ke ĝi kuŝu varme en la malvarma tero.

"Adiaŭ, vi bela kara birdo!" ŝi diris, "adiaŭ, kaj akceptu mian dankon pro via bela kantado dum la somero, kiam ĉiuj arboj estis verdaj kaj la suno tiel varme brilis sur nin!" Poste ŝi metis sian kapeton sur la bruston de la birdo, sed tuj ŝi timigite eksaltis, ĉar ŝajnis al ŝi, ke io frapas interne. Tio estis la koro de la birdo. La birdo ne estis mortinta, ĝi estis nur rigidiĝinta, nun ĝi varmiĝis kaj denove ekvivis.

En aŭtuno ĉiuj hirundoj flugas al la varmaj landoj; se iu el ili malfruiĝas, tiam ĝi frostiĝas tiel, ke ĝi falas kvazaŭ senviva sur la teron kaj restas tie, kien ĝi falis, kaj la malvarma neĝo ĝin kovras.

Elinjo-fingreto forte tremis pro timo, ĉar en komparo kun ŝi, kiu apenaŭ havis la longon de unu fingro, la birdo estis ja terure granda; ŝi tamen rekuraĝiĝis, metis la kotonon pli dense ĉirkaŭ la hirundon kaj alportis mentofolion, kiu servis al ŝi kiel litkovrilo, kaj metis ĝin super la kapon de la birdo.

En la sekvanta nokto ŝi denove sekrete iris al la birdo; nun ĝi estis vivanta, sed tiel senforta, ke ĝi nur por mallonga momento povis malfermi siajn okulojn kaj ekrigardi Elinjon-fingreton, kiu staris apud ĝi kun peceto da putra ligno, ĉar alian lampon ŝi ne povis havi.

"Sinceran dankon, ho ĉarma malgranda infano!" diris al ŝi la malsana hirundo, "mi bone revarmiĝis! Baldaŭ mi denove havos miajn fortojn, kaj mi povos flugadi tie, en la varma lumo de la suno."

"Ha" ŝi diris, "ekstere estas tre malvarme, neĝas kaj frostas! Restu en via varma liteto, mi vin flegados!"

Ŝi alportis al la hirundo akvon en folieto de floro, kaj la birdo trinkis kaj rakontis al ŝi, kiel ĝi difektis al si unu el siaj flugiloj per dornarbetaĵo, kio malhelpis ĝin flugi tiel rapide, kiel la aliaj hirundoj, kiam ĉi tiuj flugis for, malproksimen, al la varmaj landoj; fine ĝi falis sur la teron, sed tion, kio estis poste, ĝi jam plu ne memoras, ĝi tute ne scias, kiamaniere ĝi venis ĉi tien.

Dum la tuta vintro ĝi restis tie malsupre, kaj Elinjo-fingreto flegadis ĝin plej bone kaj amis ĝin. Nek la talpo nek la kampa muso ion eksciis pri tio, ĉar ili ne amis la kompatindan hirundon.

Kiam la printempo venis kaj la suno varmigis la teron, la hirundo diris adiaŭ al Elinjo-fingreto, kiu nun malfermis la truon, kiun la talpo faris en la plafono. La suno belege lumis sur ilin, kaj la hirundo demandis, ĉu Elinjo-fingreto volas akompani ĝin, kaj diris, ke ŝi povas sidi sur ĝia dorso kaj ili flugos malproksimen, en la verdan arbaron. Sed Elinjo-fingreto sciis, ke tio malĝojigus la maljunan muson, se ŝi forlasus ĉi tiun en tia maniero.

"Ne, mi ne povas!" diris Elinjo-fingreto. "Adiaŭ, adiaŭ, vi bona bela knabineto!" diris la hirundo kaj elflugis en la lumon de la suno. Elinjo- fingreto postrigardis ĝin, kaj larmoj aperis en ŝiaj okuloj, ĉar ŝi tre amis la hirundon.

"Kvivit, kvivit!" kantis la birdo kaj enflugis en la verdan arbaron.

Elinjo-fingreto estis tre malĝoja. Ŝi neniam ricevis permeson eliri en la varman lumon de la suno. La greno, kiu estis semita sur la kampo super la domo de la kampa muso, elkreskis alte en la aeron; por la kompatinda malgranda knabino, kiu apenaŭ havis la longon de unu fingro, tio estis tute nepenetrebla arbaro.

"Dum la somero vi devas kudri vian dotaĵon," diris al ŝi la muso, ĉar nun la najbaro, la enuiga talpo en la nigra velura pelto, petis pri ŝia mano. "Vi havos lanaĵon kaj linaĵon. Mi donos al vi dote tablotolaĵon kaj litaĵojn, kiam vi fariĝos edzino de la talpo."

Elinjo-fingreto devis turnadi la ŝpinilon, kaj la muso dungis kvar araneojn, kiuj devis ŝpinadi kaj teksadi tage kaj nokte. Ĉiuvespere venadis vizite la talpo, kaj li konstante paroladis nur pri tio, ke kiam la somero estos pasinta kaj la suno plu ne brilos tiel varme - nun ĝi per sia varmego malmoligas ja la teron kiel ŝtonon - kiam la somero fine estos pasinta, tiam li festos sian edziĝon kun Elinjo-fingreto. Ŝi tamen tute ne ĝojis, ĉar ŝi tute ne amis la enuigan talpon. Ĉiun matenon, kiam la suno leviĝis, kaj ĉiun vesperon, kiam ĝi subiris, ŝi kaŝite eliradis ekster la pordon, kaj kiam la vento disblovis la spikojn de la greno kaj ŝi povis vidi la bluan ĉielon, ŝi pensadis pri tio, kiel hele kaj bele estas ekstere, kaj ŝi forte deziradis vidi denove la karan hirundon; sed ĉi tiu neniam revenis, ĝi certe forflugis malproksimen, en la belan verdan arbaron.

Kiam venis la aŭtuno, Elinjo-fingreto havis sian dotaĵon tute preta. "Post kvar semajnoj estos via edziĝofesto!" diris al ŝi la muso. Sed Elinjo-fingreto ploris kaj diris, ke ŝi ne volas interedziĝi kun la enuiga talpo.

"Nu, nu!" diris la muso. "Ne estu obstina, ĉar alie mi devus vin mordi per miaj blankaj dentoj. Vi ricevas ja bonegan edzon. Tian nigran pelton eĉ la reĝino ne havas. Lia kuirejo kaj kelo estas bone provizitaj. Danku Dion pro li!"

Jen devis jam esti la edziĝofesto. La talpo jam venis, por preni Elinjon-fingreton. Ŝi devis loĝi ĉe li profunde sub la tero, neniam eliri en la varman sunon, ĉar li ĝin ne amis. La malfeliĉa infano estis tre malĝoja, ŝi devis nun diri adiaŭ al la bela suno, kiun ĉe la kampa muso ŝi almenaŭ havis la permeson rigardi tra la pordo.

"Adiaŭ, vi hela radio de la suno!" ŝi diris kaj etendis alten la malgrandajn brakojn kaj iris ĉe malgrandan distancon for de la domo de la kampa muso, ĉar nun la greno estis rikoltita kaj restis nur la sekaj stoploj. "Adiaŭ, adiaŭ!" ŝi diris kaj ĉirkaŭprenis per siaj braketoj malgrandan ruĝan floron, kiu staris apude. "Salutu en mia nomo la karan hirundon, se vi ĝin vidos!"

"Kvivit, kvivit!" eksonis en la sama momento super ŝia kapo. Ŝi ekrigardis supren; tio estis la hirundo, kiu ĝuste tiam preterflugis. Kiam Elinjo-fingreto ĝin ekvidis, ŝi tre ekĝojis. Si rakontis al ĝi, kiel nevolonte ŝi edziniĝas kun la talpo kaj ke ŝi de nun devos loĝi profunde sub la tero, kien la lumo de la suno neniam penetras. Ĉe tio ŝi ne povis deteni sin de larmoj.

"Nun venas la malvarma vintro", diris la hirundo, "mi flugas kun la aliaj al la varmaj landoj. Ĉu vi volas akompani min? Vi povas sidi sur mia dorso. Alligu vin per via zono, tiam ni forflugos for de la abomeninda talpo kaj de lia malluma loĝejo, malproksimen trans la montojn al la varmaj landoj, kie la suno lumas pli bele ol ĉi tie, kie ĉiam estas somero, kie ĉiam floras belaj floroj. Flugu kun mi, vi dolĉa malgranda Elinjo-fingreto; kiu savis al mi la vivon, kiam mi frostiĝinta, kuŝis en la malluma interno de la tero!"

"Jes, mi foriros kun vi", diris Elinjo-fingreto, kaj ŝi sidiĝis sur la dorso de la birdo, metinte la piedojn sur ĝiajn etenditajn flugilojn, ŝi alligis sian zonon al unu el la plej fortikaj plumoj, kaj jen la hirundo leviĝis alte en la aeron, trans arbarojn kaj lagojn, alte trans la grandajn montojn, sur kiuj kuŝas eterna neĝo. Al Elinjo-fingreto estis tre malvarme en la malvarma aero, sed ŝi kaŝis sin sub la varmaj plumoj de la birdo kaj elŝovis nur la kapeton, por rigardi la belegan pejzaĝon sub si.

Fine ili alvenis en la varmajn landojn. Tie la suno lumis multe pli hele ol ĉe ni, la ĉielo estis duoble pli alte, kaj ĉe la kavoj kaj bariloj kreskis plej belaj verdaj kaj bluaj vinberoj. En la arbaroj pendis citronoj kaj oranĝoj, mirtoj kaj mentoj plenigis ĉion per sia bonodoro, kaj sur la vojoj saltadis plej belaj infanoj kaj ludadis kun grandaj diverskoloraj papilioj. Sed la hirundo flugis ĉiam ankoraŭ pluen, kaj la pejzaĝoj fariĝadis ĉiam pli belaj. Sub plej belegaj verdaj arboj apud blua lago staris de antikva tempo blanka marmora kastelo. Vinberbranĉoj volvis sin ĉirkaŭ altaj kolonoj; ĉe la supra elstaraĵo estis multe da hirundaj nestoj, kaj en unu el ili loĝis la hirundo, kiu portis Eliujon-fingreton.

"Jen estas mia domo!" diris la hirundo. "Sed elserĉu al vi mem unu el la plej belaj floroj, kiuj kreskas tie malsupre, kaj tiam mi metos vin tien, kaj via sorto estos tiel feliĉa, kiel vi nur deziros!"

"Ho, kiel belege!" ŝi diris kaj ekplaŭdis per siaj manetoj.

Jen kuŝis granda blanka marmora kolono, kiu estis falinta sur la teron kaj rompiĝinta en tri pecojn; inter tiuj pecoj kreskis plej belaj grandaj blankaj floroj. La hirundo flugis kun Elinjo-fingreto malsupren kaj metis ŝin sur unu el la larĝaj folioj. Sed kiu povas prezenti ŝian miregon: meze de la floro sidis malgranda viro, tiel blanka kaj diafana, kvazaŭ li estus el vitro. Plej ĉarman oran kronon li havis sur la kapo kaj plej belajn helajn flugilojn ĉe la ŝultroj. Li mem estis ne pli granda ol Elinjo- fingreto. Tio estis la anĝelo de la floroj. En ĉiu floro loĝis tia malgranda viro aŭ virino, sed ĉi tiu estis la reĝo super ĉiuj.

"Ho Dio, kiel bela li estas!", flustris Elinjo-fingreto al la hirundo.

La malgranda reĝo forte ektimis pro la hirundo, ĉar en komparo kun li, kiu estis tiel malgranda kaj delikata, ĝi aspektis vere giganta birdo. Sed kiam li ekvidis Elinjon-fingreton, li tre ekĝojis, ĉar ŝi estis ja la plej bela knabino, kiun li iam vidis. Tial li deprenis de sia kapo la oran kronon kaj metis ĝin sur ŝin, kaj li demandis, kia estas ŝia nomo kaj ĉu ŝi volas esti lia edzino, kaj li diris, ke en tia okazo ŝi fariĝos reĝino super ĉiuj floroj. Ha, Dio! tio estis ja tute alia edzo ol la filo de la bufo aŭ la talpo kun la nigra velura pelto. Tial ŝi donis al la bela reĝo sian konsenton. Kaj de ĉiu floro venis sinjorino aŭ sinjoro, tiel ĉarmaj, ke estis plezuro vidi ilin. Ĉiu el ili alportis al Elinjo-fingreto ian donacon. Sed la plej bona el ĉiuj estis paro da belaj flugiloj de granda blanka muŝo; oni alfortikigis ilin al Elinjo-fingreto al la dorso, kaj nun ŝi ankaŭ povis flugi de floro al floro. Ĉie oni ĝojis pro tio, kaj la hirundo sidis supre en sia nesto kaj kantis ion al ili tiel bone, kiel ĝi povis, sed en la koro ĝi tamen estis malĝoja, ĉar ĝi tro amis Elinjon-fingreton kaj volus neniam disiĝi de ŝi.

"De nun vi plu ne estos nomata Elinjo-fingreto!" diris al ŝi la anĝelo de la floroj; "tio estas malbela nomo, kaj vi estas ja tiel bela. Ni nomos vin Maja."

"Adiaŭ, adiaŭ!" diris la hirundo kaj denove forflugis el la varmaj landoj malproksimen en nian malvarman klimaton. Ĉi tie ĝi havis malgrandan neston super la fenestro, kie loĝas la homo, kiu povoscias rakonti fabelojn. Al ĉi tiu ĝi kantis sian "kvivit, kvivit". Kaj tiamaniere ni eksciis la tutan historion.

Vidu ankaŭ[redakti]