Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 11 — En la lasta tago

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 10 — Historio de la jaro Indekso : Fabeloj de Andersen (Zamenhof)
de Hans Christian Andersen
Tradukita de L. L. Zamenhof
En la lasta tago
Ĉapitro 12 — Estas tute certe
Libro Tri
Ĉapitro 11 — En la lasta tago

La plej sankta tago el ĉiuj niaj tagoj sur la tero estas tiu, en kiu ni mortas; ĝi estas la lasta tago, la sankta granda tago de la aliformiĝo. Ĉu vi efektive iam serioze meditis pri tiu potenca, certe venonta lasta horo ĉi tie sur la tero?

Vivis iam viro, severa kredanto, kiel oni diris pri li, batalisto pro la vorto, kiu estis por li leĝo, severa servanto de severa Dio. Jen la Morto aperis ĉe lia lito, la Morto kun la severa ĉiela vizaĝo.

"La horo venis, vi devas min sekvi!" diris la Morto kaj ektuŝis per sia glacie malvarma fingro liajn piedojn, kaj ili malvarmiĝis; la Morto ektuŝis lian frunton, poste lian koron, kaj ĝi krevis, kaj la animo sekvis la anĝelon de la morto.

Sed en la malmultaj antaŭirintaj momentoj, inter la konsekro de la piedoj ĝis la konsekro de la frunto kaj koro, simile al grandaj, pezaj maraj ondoj trairis super la mortanto ankoraŭ unu fojon ĉio, kion la vivo alportis kaj vekis. Tiel oni per unu ekrigardo penetras en la kapturnan profundon kaj travidas en unu sola ekfulmo de la penso la nemezureblan vojon; tiel oni per unu ekrigardo ampleksas la tutan sennombran svarmon de la steloj, la sentantajn mondojn kaj mondkorpojn en la vastega spaco.

En tia momento ektremas la terurita pekulo kaj havas nenion, al kio li povus sin apogi, li sentas, kvazaŭ li falegas en senfinan malplenon. Sed la piulo apogas sian kapon al Dio kaj fordonas sin al Li kiel infano, humile preĝante: "Via volo plenumiĝu super mi!"

Sed ĉi tiu mortanto ne havis menson de infano, li sentis, ke li estas viro; li ne tremis kiel pekulo, li sciis, ke li estis ĝusta kredanto. Li observadis la formojn de la religio en ilia tuta severeco; li sciis, ke milionoj iras la larĝan vojon, kiu kondukas al kondamno; per fajro kaj glavo li povus sur la tero neniigi ilian korpon, kiel ilia animo jam estis neniigita por ĉiam; lia vojo nun kondukis al la ĉielo, kie la favorkoreco malfermos al li la pordon, la favorkoreco promesita.

Kaj la animo iris kun la anĝelo de la morto, sed ankoraŭ unu fojon ĝi ekrigardis la kuŝejon, kie kuŝis la polvoformitaĵo en la blanka ĉemizo de mortinto, fremda kopio de ĝia Mi. Kaj ili flugis, kaj ili iris, estis preskaŭ kiel en granda halo, kaj tamen samtempe ankaŭ kiel en arbaro la naturo estis kvazaŭ ĉirkaŭtranĉita, alligita kaj envicigita, malnaturigita, kiel en malnovamoda Franca ĝardeno; estis plena maskarado.

"Jen estas la homa vivo!" diris la anĝelo de la morto.

Ĉiuj figuroj montriĝis pli aŭ malpli maskitaj; tute ne ĉiuj, kiuj havis sur si veluron kaj oron, estis la plej noblaj aŭ la plej potencaj; tute ne ĉiuj, kiuj estis vestitaj malriĉe kaj mizere, estis la plej malaltaj aŭ plej senvaloraj. Tio estis stranga maskarado, kaj precipe estis rimarkinde vidi, kiel ili ĉiuj sub siaj vestoj zorge ion kaŝas unu antaŭ la alia; sed unu tiel longe priŝiris la alian, ĝis la kaŝitaĵo fariĝis videbla, kaj tiam oni vidis, ke montriĝas la kapo de besto; ĉe unu ĝi estis rikananta simio, ĉe alia ĝi estis malbela virkapro, glitema serpento aŭ senforta fiŝo.

Tio estis la besto, kiun ni ĉiuj portas en ni, la besto, kiu kun kreskiĝis kun la homo, kaj ĝi saltis kaj tiriĝis kaj volis eliĝi, kaj ĉiu tenis siajn vestojn alpremite ĉirkaŭ ĝi, sed la aliaj forŝiris ilin kaj kriis: "Vidu! vidu! tio li estas! tio ŝi estas!" Kaj unu ĉiam penis nudigi la mizeraĵon de la alia.

"Kaj kiun beston mi portis ĉe mi?" demandis la migranta animo. La anĝelo de la morto montris antaŭ si fieran figuron, ĉirkaŭ kies kapo oni vidis riĉforman aŭreolon kun brilantaj koloroj, sed ĉe la koro de tiu viro estis kaŝitaj la piedoj de la besto, la piedoj de pavo; la aŭreolo estis nur la multkolora vosto de la birdo.

Kiam ili migris pluen, grandaj birdoj abomeninde kriaĉis de la branĉoj de la arboj malsupren; per laŭtaj homaj voĉoj ili kriis: "Vi, mortomigranto, ĉu vi memoras min?" Tio estis ĉiuj malbonaj pensoj kaj avidoj el liaj antaŭaj tagoj de la vivo, ili kriis al li: "Ĉu vi min memoras?"

La animo ektremis por momento, ĉar ĝi konis la voĉojn, la malbonajn pensojn kaj avidojn, kiuj aperis kiel juĝaj atestantoj.

"En nia karno, en nia malbona naturo loĝas nenio bona!" diris la animo, "sed la pensoj ĉe mi ne fariĝis faroj, la mondo ne vidis la malbonan frukton!" Ĝi nun rapidis ankoraŭ pli, por kiel eble plej baldaŭ forkuri de la abomeninda kriado, sed la grandaj nigraj birdoj ĉirkaŭŝvebis ĝin en rondo kaj kriis kaj kriis, kvazaŭ tio devus esti aŭdata en la tuta mondo. La animo kuris kiel ĉasata cervino, kaj ĉe ĉiu paŝo ĝi surpuŝiĝis per la piedo sur akrajn fajroŝtonojn, kiuj tranĉis al ĝi la piedojn kaj faris al ĝi plej fortan doloron. "De kie venas ĉi tiuj akraj ŝtonoj? Kiel velkintaj folioj ili kuŝas disĵetitaj amase sur la tero!"

"Tio estas ĉiu nesingarda vorto, kiun vi faligis, kaj kiu vundis la koron de via proksimulo multe pli profunde, ol nun la ŝtonoj vundas vian piedon!"

"Tion mi neniam pensus!" diris la animo.

"Ne juĝu, tiam vi ne estos juĝata!" sonis tra la aero.

"Ni ĉiuj pekis!" diris la animo kaj denove levis la kapon. "Mi observadis la leĝon kaj la Evangelion, mi faradis kion mi povis fari, mi ne estas tia, kiel la aliaj!"

Ili alvenis al la pordo de la ĉielo, kaj la anĝelo, la gardisto de la enirejo, demandis: "Kiu vi estas? Diru al mi vian kredon kaj montru ĝin al mi en viaj agoj!"

"Mi severe plenumis ĉiujn ordonojn! Mi humiligis min antaŭ la okuloj de la mondo, mi malamis kaj persekutadis la malbonon kaj la malbonulojn, ilin, kiuj iras la larĝan vojon al la kondamno, kaj eĉ nun ankoraŭ mi tion persekutus per fajro kaj glavo, se mi tion povus!"

"Vi estas do religiano de Mahometo!" diris la anĝelo.

"Mi? Neniam!"

"Kiu kaptas la glavon, tiu pereos per la glavo, diras la Filo; lian kredon vi ne havas. Eble vi estas filo de Izraelo, kiu diras kun Moseo: okulo pro okulo, dento pro dento! Filo de Izraelo, kies severa Dio estas nur Dio de via popolo?"

"Mi estas Kristano!"

"Tion mi ne rekonas en via kredo kaj en viaj agoj. La instruo de Kristo estas pardono, amo kaj favorkoreco!"

"Favorkoreco!" eksonis tra la senlima spaco, kaj la pordo de la ĉielo malfermiĝis, kaj la animo flugis renkonte al la malfermita belego.

Sed la lumo, kiu fluis el tie, estis tiel blindiga, tiel trapenetra, ke la animo eksaltis malantaŭen kiel de eltirita glavo. La tonoj sonis tiel milde, kiel kortuŝe, ke nenia tera lango povas tion esprimi, kaj la animo ektremis kaj kliniĝis ĉiam pli kaj pli profunden, sed la ĉiela klareco ĝin trapenetris, kaj nun ĝi sentis kaj konsciis tion, kion ĝi neniam antaŭe sentis en tia maniero, la ŝarĝon de sia malhumileco, de sia malmildeco kaj pekeco. Fariĝis en ĝi tiel klare.

"La bonon, kiun mi faris en la mondo, mi faris nur tial, ĉar mi ne povis agi alie, sed la malbono ― ĝi estis de mi mem!"

Kaj la animo sentis sin blindigita de la pura ĉiela lumo, senforte ĝi falis, kiel ŝajnis al ĝi, en la profundon, tute ŝrumpinta; humiligita, ne matura por la regno ĉiela, ĝi, pensante pri la severa kaj justa Dio, ne kuraĝis elbalbuti: "indulgon!"

Sed la indulgo aperis, la neatendita indulgo.

La ĉielo de Dio estis en tiu tuta senlima spaco, la amo de Dio trafluis la animon en senmezura abundo.

"Fariĝu sankta, majesta, amoplena kaj eterna, vi homa animo!" io sonis kaj kantis. Kaj ni ĉiuj, ĉiuj, en la lasta tago de nia tera vivo eksaltos malantaŭen antaŭ la brilo kaj la majesto de la ĉiela regno, ni kliniĝos profunde, kaj, humile falante, ni tamen, portataj de Lia amo, de Lia indulgo, restos supre; ŝvebante sur novaj vojoj, purigitaj, pli noblaj kaj pli bonaj, ni pli kaj pli alproksimiĝos al la majesto de la lumo, kaj, fortigitaj de ĝi, ni ricevos la povon leviĝi al la eterna klareco.


Eksteraj ligiloj[redakti]