Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 14 — Bona humoro

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 13 —Cigna nesto Indekso : Fabeloj de Andersen (Zamenhof)
de Hans Christian Andersen
Tradukita de L. L. Zamenhof
Bona humoro
Ĉapitro 15 — Kora sufero
Libro Tri
Ĉapitro 14 — Bona humoro

De mia patro mi ricevis la plej bonan heredaĵon, bonan humoron. Kaj kiu estis mia patro? Nu, tio koncerne la humoron havas kun ĝi nenian rilaton! Li estis vigla kaj bone nutrita, grasa kaj ronda, la ekstero kaj lia interno estis en plena kontrasto kun lia profesio. Kaj kia estis lia profesio, lia situacio en la socio? Nu, se tio tuj en la komenco de la libro estus skribita kaj presita, tiam verŝajne kelkaj legantoj metus la libron flanken kaj dirus: "tio aspektas por mi tro teruraĵe, kun io simila mi volas havi nenian aferon." Kaj tamen mia patro estis nek senfeligisto, nek ekzekutisto, kontraŭe, lia profesio metadis lin ofte en la antaŭon de la plej respektindaj homoj de la urbo, kaj tiam li okupadis tiun lokon kun plena rajto kaj plena kompetenteco, li devis esti la unua antaŭ la episkopo, antaŭ la plej pursangaj princoj, ― kaj li efektive estis la unua ― li estis koĉero de funebra veturilo!

Nu, mi ĝin diris! Kaj tion mi povas diri, ke kiam oni vidis mian patron sidantan tie supre antaŭ la omnibuso de la morto, en lia longa kaj larĝa nigra mantelo kaj kun la nigrafranĝa triangula ĉapelo sur la kapo, kaj kiam oni samtempe vidis lian vizaĝon, kiu estis vigla, ronda kaj gaja, kiel oni pentras la sunon, tiam oni ne povis pensi pri funebro kaj tombo.

Tiu vizaĝo parolis: "Ne estas grave, estas multe pli bone, ol kiel oni pensas!"

Nu, de li mi havas mian bonan humoron kaj la kutimon ofte iradi sur la tombejon; kaj tio estas tre interesa, se oni nur venas tien kun bona humoro, ― kaj krom tio mi abonas la Gazeton de Anoncoj, kiel li ankaŭ faris.

Mi ne estas plu tre juna, ― mi havas nek edzinon, nek infanojn; nek bibliotekon, sed ― kiel mi diris ― mi abonas la Gazeton de Anoncoj, tio sufiĉas al mi, tio estas por mi la plej bona gazeto, kaj tia ĝi estis ankaŭ por mia patro; ĝi alportas utilon kaj enhavas ĉion, kion homo bezonas scii: kiu predikas en la preĝejoj, kaj kiu predikas en la novaj libroj; kie oni povas ricevi domojn, servistojn, vestojn kaj nutraĵojn, kiu disvendas kaj kiu forlasas la mondon; kaj krom tio oni tie legas tiom multe pri bonfarado kaj tiom multe da senkulpaj versoj; tie oni legas proponojn pri edziĝo kaj pri interkunveno, kiuj estas akceptataj aŭ malakceptataj! Ĉio estas simpla kaj natura! Vere, se oni abonas la Gazeton de Anoncoj, oni povas vivi feliĉe kaj ankaŭ lasi sin enterigi, ― kaj tiam oni ĉe la fino de sia vivo havas tiom multe da papero, ke oni povas tre mole ripozi sur ĝi, se oni ne amas ripozi sur rabotaĵo.

La Gazeto de Anoncoj kaj la tombejo estas kaj ĉiam estis miaj plej spiritvekaj ekskursoj, miaj du plej efikaj banlokoj por la bona humoro. La Gazeto de Anoncoj estas havebla por ĉiuj; sed akompanu min sur la tombejon, ni tien iru, kiam la suno lumas kaj la arboj estas verdaj; ni trapaŝu inter la tomboj! Ĉiu el ili similas al fermita libro kun la dorso supren, oni povas legi la titolon, kiu diras, kion la libro enhavas, kaj tamen nenion diras; sed mi havas informojn, mi havas informojn, akiritajn de mia patro kaj de mi mem. Ili troviĝas en mia tombolibro, kaj tio estas libro, kiun mi mem aranĝis al mi por utilo kaj plezuro. Tie ili ĉiuj troviĝas kaj ankoraŭ iom pli!

Jen ni estas sur la tombejo.

Ĉi tie, post la blanke farbita ligna kradaĵo, kie iam interne staris rozarbeto, ― nun ĝi plu ne ĉi estas, sed iom da vinko el la tombo de la najbaro etendas ĉi tien sian fingron, por tamen iom ornami la lokon, ― ĉi tie tombokuŝas tre malfeliĉa homo, kaj tamen, kiam li vivis, li estis bonstata, havis bonan porvivaĵon kaj eĉ iom pli, sed li tro prenadis al la koro la mondon, t, e. la arton. Kiam li vespere sidis en la teatro, por ĝui plenanime, li perdadis ĉian spiritan ekvilibron, se la maŝinisto faris eĉ la plej malgrandan eraron, se li faris tro helan lumon malantaŭ la disko de la luno, aŭ se sur insulo en la Sundo montriĝis palmo, aŭ kakto en Tirolo, aŭ fagarbaroj alte supre en Norvegujo.

Ĉu tio ne estas tute indiferenta? Kiu pensas pri tiaspecaj aferoj? Ĝi estas ja nur teatraĵo, kiu devas nin amuzi. Jen la publiko aplaŭdis tro multe, jen ĝi aplaŭdis tro malmulte. "Ĝi estas malseka ligno," li diradis, "ĝi hodiaŭ vespere ne volas bruli." Li ĉirkaŭdirektis siajn okulojn sur la publikon, por vidi, kiaspecaj homoj tie troviĝas, kaj kun teruro li rimarkis, ke ili ridas tute malĝuste, ridas en tiaj lokoj, kie estis nenio ridinda, kaj pro tio li koleris kaj suferis kaj estis malfeliĉa homo, kaj nun li estas en la tombo.

Ĉi tie tombokuŝas tre feliĉa homo, mi volas diri altklasa homo, de alta deveno, kaj tio estis lia feliĉo, ĉar alie el li neniam io fariĝus; sed ĉio en la naturo estas tiel saĝe aranĝita, ke estas plezuro pensi pri tio. Liaj vestoj estis broditaj antaŭe kaj malantaŭe, kaj li ludis en la salono tian rolon, kian ludas multekosta tirilo de sonorilo, kiu ĉiam havas malantaŭ si bonan dikan laĉon, kiu plenumas la veran servadon. Li ankaŭ havis malantaŭ si bonan laĉon, anstataŭanton, kiu plenumadis la servadon kaj plenumas ĝin ankoraŭ nun, malantaŭ alia, nova brodita tirilo de sonorilo. Ĉio estas nun tiel saĝe aranĝita, ke oni facile povas resti kun bona humoro.

Ĉi tie tombokuŝas... nu, tio estas tre bedaŭrinda afero... ĉi tie kuŝas homo, kiu en la daŭro de sesdek sep jaroj penadis eldiri bonan spritaĵon; li vivis nur por trovi ian bonan spritaĵon; kaj laŭ sia konvinko li efektive trovis tian spritaĵon, kaj li tiel multe ĝojis pro tio, ke li mortis, mortis de ĝojo, ke li ĝin trovis, kaj neniu havis de tio profiton, neniu aŭdis la bonan spritaĵon. Mi nun povas prezenti al mi, ke pro la bona spritaĵo li nun eĉ en la tombo ne havas ripozon; ĉar ni supozu, ke tio estis spritaĵo, kiu devas esti dirita ĉe la matenmanĝo, se ĝi volas esti efika, kaj ke li, kiel mortinto, laŭ la komuna opinio povas montriĝi nur noktomeze, tiam lia spritaĵo ne estas konforma al la tempo, neniu ridas, kaj li kun sia bona spritaĵo nur povas denove lasi sin enterigi. Tio estas malĝoja tombo.

Ĉi tie kuŝas tre avara virino; kiam ŝi ankoraŭ vivis, ŝi leviĝadis en la nokto kaj miaŭadis, por ke la najbaroj pensu, ke ŝi havas katon; tiel avara ŝi estis!

Ĉi tie kuŝas fraŭlino el bona familio; en societo ŝi ĉiam devis aŭdigadi sian voĉon, kaj tial ŝi kantadis: "Mi manca la voce!" Sed tio ankaŭ estis la sola veraĵo, kiu en la daŭro de ŝia vivo eliris el ŝiaj lipoj.

Ĉi tie kuŝas junulino de alia speco! Kiam la kanario de la koro komencas krii, tiam la saĝo ŝtopas per la fingroj la orelojn. La bela junulino troviĝis en la plena aŭreolo de la edzeco!... Tio estas triviala historio, sed ĝi estas belete esprimita.... Lasu la mortintojn ripozi!

Ĉi tie kuŝas vidvino, ŝi havis ĉiam cignan kanton en la buŝo kaj strigan galon en la koro. Ŝi iradis en la familiojn, por serĉi kaptaĵon, por elspioni la malkorektaĵojn de la proksimuloj.

Ĉi tie estas tombo familia; ĉiuj membroj de la familio estis en tiel intima konkordo, ke se la tuta mondo kaj la gazeto asertis: "estas tiel", kaj la malgranda filo venis el la lernejo kaj diris: "oni rakontis tion al mi en tia maniero" tiam oni rigardis lian manieron kiel la sole ĝustan, ĉar li apartenis al la familio. Kaj se iam okazis, ke la koko de la familio kriis en noktomezo, tiam ili diris, ke estas mateno, se eĉ ĉiuj noktogardistoj kaj horloĝoj de la urbo diris, ke estas noktomezo.

La granda Goethe finis sian Faŭston per la rimarko: "povas esti daŭrigata"; tio povas ankaŭ havi valoron koncerne nian migradon sur la tombejo. Mi ofte venas ĉi tien. Se tiu aŭ alia el miaj amikoj aŭ malamikoj tro transpaŝas la limojn, tiam mi eliras, elserĉas herbolokon kaj konsekras ĝin por li aŭ por ŝi, kiun mi en tiu momento volus enterigi, kaj mi tuj ilin enterigas. Tiamaniere ili tie kuŝas senvivaj kaj senfortaj; Ĝis ili revenas kiel homoj novaj kaj pli bonaj. Ilian vivon, rigardatan el mia vidpunkto, mi enportas en mian tombolibron; kaj tiel devus agi ĉiuj homoj, ili ne devus koleri, kiam iu faras al ili malbonan pecon, sed tuj enterigi lin, konservi al si sian bonan humoron kaj plue aboni la Gazeton de Anoncoj, tiun de la popolo mem kaj ofte tre bone redaktatan gazeton.

Kiam venos la tempo, ke mi mem kun la historio de mia vivo devos esti bindita en la tombon, tiam faru super mi la surskribon: "Bona humoro". Tio estas mia historio.

Separator-vector.svg

Eksteraj ligiloj[redakti]