Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 16 — Ĉio sur sian ĝustan lokon!

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 15 — Kora sufero Indekso : Fabeloj de Andersen (Zamenhof)
de Hans Christian Andersen
Tradukita de L. L. Zamenhof
Ĉio sur sian ĝustan lokon!
Ĉapitro 17 — Koboldo ĉe la butikisto
Libro Tri
Ĉapitro 16 — Ĉio sur sian ĝustan lokon!

Tio estis antaŭ pli ol cent jaroj.

Malantaŭ la arbaro, ĉe la granda lago, staris malnova kastelo, ĉirkaŭita de profunda foso, en kiu kreskis junko kaj kano. Tute apude de la levponto staris maljuna saliko, kiu kliniĝis super la kanejo.

De malproksime de la intermonto sonis vokado de kornoj kaj piedfrapado de ĉevaloj, kaj tial la malgranda anserknabino rapidis peli sian gregon de la ponto flanken, ĉar la ĉasistaro galope alproksimiĝadis. Ĝi alproksimiĝadis tiel rapide, ke la knabineto devis vigle salti sur unu el la grandaj ŝtonoj apud la ponto, por ne esti renversata. Ŝi estis ankoraŭ preskaŭ infano, delikata kaj malgrasa, sed kun ĉarma esprimo sur sia vizaĝo kaj kun du mirinde helaj okuloj; tion tamen la bienmastro ne rimarkis; meze de la brua galopado, kun kiu li pelis antaŭen, li turnis la vipon en sia mano kaj ekpuŝis la knabineton por simpla plezuro rekte en la bruston, tiel ke ŝi falis malantaŭen.

"Ĉio sur sian ĝustan lokon!" li ekkriis; "for en la balaaĵon!" Kaj ĉe tio li ridis, ĉar tio devis esti amuza, kaj la aliaj ankaŭ ridis. La tuta societo senfine kriis kaj bruis, kaj la ĉashundoj bojis; estis, kiel diras la kanto:

"Jen alflugas riĉaj birdoj!"

Dio scias, kiel riĉa li tiam ankoraŭ estis.

La kompatinda anserknabino en sia falado etendis la manojn, por trovi apogon, kaj kaptis unu el la malsuprenpendantaj branĉoj de la saliko.

Sur ĝi ŝi teniĝis ŝvebe super la ŝlimo, kaj kiam la sinjoroj kune kun la hundoj malaperis malantaŭ la pordego, ŝi penis levi sin supren, sed la branĉo rompiĝis, kaj la anserknabino peze falis en la kanejon; sed en la sama momento ŝi sentis, ke ies forta mano ŝin kaptas. Tio estis vaganta vendisto, kiu de kelka malproksimeco ĉion vidis kaj nun rapidis alporti al ŝi helpon.

"Ĉio sur sian ĝustan lokon!" li mokripetis la vortojn de la bienmastro kaj eltiris ŝin sur sekan lokon; la derompitan branĉon li apogis al la loko, el kiu ĝi estis elŝirita, tamen "ĉio sur sian ĝustan lokon" bedaŭrinde ne ĉiam estas plenumebla! Tial li enŝovis la branĉon en la molan teron.

"Kresku, se vi povas, kaj liveru al ili tie en la kastelo bonan fluton."

Li volonte havigus al la bienmastro kaj al lia kamaradaro solidan vipadon.

Post tio li iris en la kastelon, sed ne en la festosalonon, ― por tio li estis tro maleminenta; li povis eniri nur en la servistejon, kaj tie oni pririgardis liajn komercaĵojn kaj marĉandis pri ili. Sed de la festenejo sonadis malsupren kriado kaj bruado, kiu devis prezenti kantadon; pli bone ili ne povosciis tion fari. Tie bruis ridado kaj bojado de hundoj, tie regis diboĉado kaj drinkado. Vino kaj maljuna biero ŝaŭmis en glasoj kaj kruĉoj, kaj la plej favorataj hundoj partoprenis en la festenado. Tiu aŭ alia el la bojistoj estis kisata de la sinjoretoj, post kiam ili antaŭe viŝis al ĝi la buŝegon per la longaj pendantaj oreloj. Oni envokis la vagvendiston kun liaj komercaĵoj, sed nur por ke ili povu amuziĝi pri li. La vino eniris, kaj la prudento eliris. Ili verŝis al li bieron en ŝtrumpon, por ke li ankaŭ povu trinki, sed tre rapide; tio estis tiel eksterordinare saĝa spritaĵo kaj tre ridiga. Tutaj gregoj da brutoj, vilaĝanoj kaj vilaĝkortoj estis metataj sur karton kaj malgajnataj.

"Ĉio sur sian ĝustan lokon!" diris la vagvendisto, kiam li feliĉe denove elliberiĝis el tiu Sodom kaj Gomora, kiel li tion nomis. "La libera landvojo, ĝi estas mia ĝusta loko, tie supre mi ne estis en mia elemento." Kaj la malgranda anserknabino kapsalutis lin de post la barilo.

Pasis tagoj, pasis semajnoj, kaj montriĝis, ke la derompita salika branĉo, kiun la vagvendisto enŝovis en la teron apud la foso, konserviĝis ĉiam freŝa kaj verda, ĝi eĉ elkreskigis novajn branĉidojn. La anserknabino vidis, ke la branĉo enradikiĝis, kaj ŝi kore ĝojis pri tio, ĉar ŝi havis la senton, kvazaŭ tio estas ŝia arbo.

Jes, la arbeto kreskis; sed ĉio alia en la bieno pro drinkado kaj kartludado forte malkreskis; tio estas du ruloj, sur kiuj oni ne povas bone stari.

Kiam pasis ne plenaj ses jaroj, la bienmastro devis kun bastono kaj sako elmigri el la bieno kiel almozulo, La bienon aĉetis riĉa vagvendisto, kaj nome ĝuste tiu, kiu iam servis kiel ridataĵo kaj mokataĵo, kiam oni proponis al li bieron en ŝtrumpo. Sed honesteco kaj laboremeco donas favoran venton, kaj jen la vagvendisto nun estis mastro en la bieno. Sed de tiu tempo la kartludado ne estis plu tolerata en la bieno. "Tio estas malbona legaĵo," li diris, "ĝi venas de tio, ke la diablo, vidinte la unuan fojon la Biblion, volis krei karikaturaĵon, kiu estus simila al ĝi, kaj tiam li elpensis la kartludadon!"

La nova bienmastro prenis al si edzinon, kaj kiu ŝi estis? Ŝi estis la malgranda anserknabino, kiu ĉiam estis honesta, pia kaj bona; kaj en la novaj vestoj ŝi aspektis tiel elegante kaj bele, kvazaŭ ŝi de sia naskiĝo estus altklasa fraŭlino. Kiamaniere tio fariĝis? Nu, por nia aferplena tempo tio estas tro longa historio, sed fakte tiel estis, kaj la plej grava afero venos poste.

Ĉarme kaj bele estis en la malnova bieno; la patrino zorgis mem pri la internaj aferoj de la domo kaj la patro pri la eksteraj. La beno tie kvazaŭ ŝprucis fonte; kaj kie estas bona ordo, tie venas en la domon ĉiam pli granda bonstato. La malnova kastelo estis ordita kaj farbita, la fosoj estis purigitaj, kaj oni tie plantis fruktarbojn; ĉarme kaj bele ĉio aspektis tie, kaj la planko estis brilanta kaj pura. En la granda salono en la vintraj vesperoj sidadis la mastrino kun siaj servistinoj kaj ŝpinadis lanon kaj linon; kaj ĉiun dimanĉon vespere oni tie laŭte legadis el la Biblio, kaj tion faradis la komerca konsilano mem, ĉar la vagvendisto fariĝis komerca konsilano, sed tiun titolon ricevis nur en la lastaj jaroj de sia vivo. La infanoj kreskis ― ili havis infanojn ― kaj ili ĉiuj ricevis bonan instruadon, sed ili cetere ne ĉiuj havis egale bonajn kapojn, kiel estas ja en ĉiu familio.

Sed la salika branĉo tie ekstere fariĝis belega arbo, libera kaj ne ĉirkaŭtranĉita ĝi tie staris. "Ĝi estas nia genealogia arbo!" diradis la gemaljunuloj, kaj la arbo devas esti respektata, ili diradis al siaj infanoj, ankaŭ al tiuj, kiuj ne havis bonan kapon.

Pasis cent jaroj.

Estis en nia tempo; el la lago fariĝis marĉo, kaj la malnova sinjora domo estis kvazaŭ forviŝita; longforma marĉeto kun ruinoj de ŝtonkadroj flanke estis la tuta restintaĵo el la profunda foso, kaj tie staris ankoraŭ maljuna belega arbo, kiu klinis siajn branĉojn malsupren; tio estis la genealogia arbo. Ĝi tie staris kaj sciis, kiel bela povas esti saliko, kiam ĝi estas liberlasata al si mem. Estas vero, ke la arbo en la mezo de sia trunko estis krevinta de la radiko ĝis la supro, la ventego iom klinis ĝin flanken, sed ĝi staris, kaj el ĉiuj ĝiaj fendoj kaj krevoj, en kiujn la vento kaj malbonvetero enigis fruktonaskan teron, kreskis floroj kaj herbo; precipe tute supre, kie la grandaj branĉoj dividiĝas, kreiĝis plenforme malgranda pendanta ĝardeno kun framboj kaj birdoherbo, eĉ malgranda beleta sorparbo enigis tie radikojn kaj staris gracie kaj elegante alte supre en la mezo de la maljuna saliko, kiu speguliĝadis en la nigra akvo, kiam la vento forpelis la akvolentojn en angulon de la marĉeto. Tute apude de ĝi mallarĝa irvojeto kondukis trans la servutan grenkampon.

Sur la supro de la monteto, tute apude de la arbaro, kun bela perspektivo staris la nova kastelo, granda kaj luksa, kun fenestraj vitroj tiel klaraj, ke oni povus pensi, ke tie tute ne troviĝas vitroj. La granda ŝtuparo antaŭ la portalo aspektis kiel laŭbo, formita el rozarbetoj kaj grandfoliaj kreskaĵoj. La herbotero estis tiel pura kaj verda, kvazaŭ matene kaj vespere oni pririgardus ĉiun apartan herbeton. Interne en la salono pendis luksaj pentraĵoj kaj staris seĝoj kaj sofoj, tegitaj per veluro kaj silko, kiuj preskaŭ povis iri per siaj propraj piedoj, tabloj kun brilantaj marmoraj platoj kaj libroj en marokenaj bindoj kaj kun oraj tranĉpartoj....

Jes, tiuj, kiuj tie loĝis, estis efektive riĉaj homoj, ili estis altklasaj homoj, ili estis baronoj.

Ĉio tie estis konforma unu al la alia. "Ĉio sur sian ĝustan lokon!" ili ankaŭ diris, kaj tial ĉiuj pentraĵoj, kiuj en la malnova kastelo iam ornamis la murojn, estis nun pendigitaj en la koridoro, kondukanta al la servistejo. Tio estis efektiva senvaloraĵo, precipe la du malnovaj portretoj, el kiuj unu prezentis viron en rozokolora surtuto kaj kun grandega peruko, la alia sinjorinon kun pudritaj alte frizitaj haroj kaj kun ruĝa rozo en la mano, sed ambaŭ egale estis ĉirkaŭitaj de granda krono el salikaj branĉoj. Multe da rondaj truoj troviĝis en ambaŭ portretoj, kio venis de tio, ke la junaj baronoj ĉiam pafadis per siaj pafarkoj sur la du maljunajn homojn. Tio estis la komerckonsilano kaj la komerckonsilanedzino, ili, de kiuj devenis la tuta genero.

"Ili tamen ne apartenas tute al nia familio!" diris unu el la malgrandaj baronoj. "Li estis vagvendisto, kaj ŝi estis anserknabino. Ili ne estis kiel la patro kaj la patrino."

La portretoj estis malnova senvaloraĵo, kaj "ĉio sur sian ĝustan lokon!" oni diris, kaj tiamaniere la praavo kaj la praavino venis en la koridoron, kondukantan al la servistejo.

La filo de la pastro estis doma instruisto en la kastelo. Unu tagon li iris kun la junaj baronoj kaj kun ilia plej aĝa fratino, kiu antaŭ ne longe estis konfirmita, laŭlonge de la irvojeto, kiu kondukis al la maljuna saliko; dumvoje ŝi ligis bukedon el kampaj floroj; "ĉio sur sian ĝustan lokon!" kaj sub ŝiaj manoj aperis artaĵo de neordinara beleco. Dum sia okupiĝado ŝi aŭskultis tre atente ĉion, kio estis parolata, kaj estis al ŝi agrable aŭdi, kiel la filo de la pastro rakontas pri la fortoj de la naturo kaj pri la historio de grandaj viroj kaj virinoj; ŝi estis sana, bonega naturo, kun perfekte nobla spirito kaj animo kaj kun koro kapabla sincere ampleksi ĉion, kion Dio kreis.

Ĉe la maljuna saliko ili haltis; la plej juna el la baronoj petis, ke oni detranĉu al li fajfilon de la saliko, kiel li ricevis jam de aliaj salikoj, kaj la filo de la pastro derompis branĉon.

"Ho, ne faru tion!" diris la juna baronino; sed tio estis jam farita.

"Tio estas ja nia maljuna, fama arbo! Mi ĝin tiel amas! Tial oni hejme min mokos, sed tio estas por mi indiferenta. Oni rakontas legendon pri la arbo...."

Kaj ŝi rakontis ĉion, kion ŝi aŭdis pri la arbo, pri la malnova kastelo, pri la anserknabino kaj la vagvendisto, kiuj unuafoje renkontiĝis ĉi tie kaj fariĝis la genergepatroj de la eminenta genero kaj de la juna baronino.

"Ili ne volis lasi sin nobeligi, la maljunaj honestaj homoj!" ŝi diris.

"Ilia amata devizo estis: ‚ĉio sur sian ĝustan lokon!’ kaj ili opiniis, ke ili ne atingos altecon, se ili lasos sin altigi per mono. Nur ilia filo, mia avo, fariĝis barono; oni diras, ke li estis tre instruita, alte estimata, amata de la princoj kaj princinoj, kaj ke li partoprenadis en ĉiuj iliaj festoj. Lin ĉiuj en la domo respektas plej multe, sed mi mem ne scias, mi trovas en la maljuna paro ion, kio tiras al ili mian koron; ĉarme kaj agrable, hejmece kaj patriarke verŝajne estis en la malnova kastelo, kie la mastrino kun ĉiuj servistinoj sidadis, kaj ŝpinadis kaj la maljuna sinjoro laŭte legadis el la Biblio!"

"Ili estis bravegaj homoj, saĝaj homoj!" diris la filo de la pastro; kaj subite ili eniĝis en interparoladon pri nobeleco kaj burĝeco, kaj oni preskaŭ povus pensi, ke la filo de la pastro ne apartenas al la burĝaro, tiel forte li laŭdis la superecon, kiun donas la apartenado al la nobelaro.

"Estas feliĉo aparteni al genero, kiu distingiĝis, kaj per tio havi jam en la sango la instigon progresadi en ĉio brava. Estas agrablege havi generan nomon, kiu ebligas la eniron en la plej eminentajn familiojn. Nobeleco signifas noblecon, ĝi estas la ora monero, kiu portas sian valoron en sia stampo. La spirito de la tempo asertas, kaj multaj poetoj kompreneble konsentas, ke ĉio, kio estas nobela, estas malbona kaj malsaĝa, kaj ke kontraŭe, ĉe la malriĉuloj ĉio brilas, kaj des pli hele, ju pli profunden oni iras. Sed tiun opinion mi ne kunhavas, ĉar ĝi estas tute erara, tute malĝusta. En la pli altaj klasoj oni ofte trovas kortuŝantan trajton de karaktero; mia patrino rakontis al mi pri unu, kaj mi povus aldoni multe da aliaj. Ŝi estis vizite en unu altklasa domo en la urbo; ŝajnas al mi, ke mia avino estis la nutristino kaj vartistino de la sinjorino de tiu domo. Mia patrino staris en la ĉambro apud la maljuna altenobela sinjoro; subite li ekvidis, ke maljuna virino kun lambastonoj enlamis sur la korton; ŝi venadis ĉiudimanĉe kaj ricevadis po kelke da moneroj. "Jen estas la malfeliĉa kriplulino," diris la sinjoro, "la irado estas por ŝi tiel malfacila!" kaj antaŭ ol mia patrino komprenis lian intencon, li elkuris tra la pordo malsupren laŭ la ŝtuparo, la forte maljuna ekscelenco mem malsupreniris al la malfeliĉa virino, por antaŭliberigi ŝin de la malfacila iro por la almozo. Tio kompreneble estas nur negrava trajto, sed simile al la doneto de la vidvino ĝi sonoras el la profundo de la koro, sonoras el la interno de la homa naturo; kaj tion la poeto devas montri, ĝuste en nia tempo li devas pri tio kanti, tio bone efikas, tio kvietigas kaj pacigas. Sed se homido, havante bonrasan sangon kaj genealogian liston kiel la Arabaj ĉevaloj, simile al tiuj ĉevaloj staras sur la malantaŭaj piedoj, blekas sur la stratoj kaj diras en la ĉambro: "ĉi tie estis homoj el la strato!" se tie estis iu burĝo, ― tie la nobeleco komencis putri, tie ĝi fariĝis tia masko, kian faris al si Thespis, kaj oni ridas pri tiu persono, kaj ĝi fariĝas objekto de satiro."

Tiel parolis la filo de la pastro, la parolo estis iom longa, sed dume la fajfilo estis pretigita.

En la kastelo estis granda societo, tie troviĝis multe da gastoj el la ĉirkaŭaĵo kaj el la urbo, sinjorinoj vestitaj bonguste kaj sinjorinoj vestitaj senguste. La granda salono estis plena de homoj. En grupo respektege staris en angulo la pastraro de la ĉirkaŭaĵo, kvazaŭ devus okazi enterigo sed tie estis gaja festo, ĝi nur ankoraŭ ne sufiĉe ekmoviĝis.

Granda koncerto devis esti donata, kaj tial la juna barono kunportis sian fajfilon, sed ĉiuj liaj penoj kaj la penoj de lia patro, por eligi ian tonon, estis vanaj, kaj tial oni decidis, ke ĝi estas tute sentaŭga. Oni aŭdis muzikon kaj kantadon, en tia maniero, kiel ĝi plej multe plaĉis al la plenumantoj; cetere ĝi estis sufiĉe bona.

"Vi ankaŭ estas virtuozo!" diris unu kavaliro, kiu estis ĝusta filo de siaj gepatroj, "vi ludas fluton, kaj vi mem ĝin eltranĉas. Tio estas la genio, kiu ĉion povoscias, ĝi troviĝas sur la bona loko.... Dio gardu! mi estas tute moderna, kaj tia oni devas esti. Ne vere, vi nin ĉiujn ravos per ĉi tiu malgranda instrumento?" Kaj dirante tion, li transdonis al la filo de la pastro la malgrandan fluton, kiu estis eltranĉita el la saliko tie ĉe la marĉeto, kaj laŭte kaj bone aŭdeble li anoncis, ke la doma instruisto ludos solon sur la fluto.

Oni volis sin amuzi pri li, tio estis facile komprenebla, kaj tial la doma instruisto ne volis ludi, kvankam li povosciis tion tre bone; sed ili insistis, ili devigis lin, kaj tial li prenis la fluton kaj almetis ĝin al la buŝo.

Tio estis mirinda fluto! El ĝi eliris tono, tiel longe tirita, kiel sono de lokomotivo, kaj ankoraŭ multe pli akra. Ĝi sonis tra la tuta bieno, tra la parko kaj arbaro, tre malproksimen en la landon, kaj kun tiu tono leviĝis ventego, kiu bruis: "Ĉio sur sian ĝustan lokon!" Kaj tiam la patro, kvazaŭ portita de la vento, ekflugis el la kastelo rekte en la dometon de la brutisto, kaj la brutisto flugis ne en la salonon ― tien li ne povis veni, ― sed supren en la servistejon, mezen de la altkvalita servistaro, kiu paradis en silkaj ŝtrumpoj, kaj tiuj fieraj homoj tute rigidiĝis de teruro, ke tia maleminenta persono kuraĝas sidi meze de ili ĉe la tablo.

Supre en la festosalono la juna baronino flugis al la supra fino de la tablo, kie ŝi meritis sidi, kaj flanke de ŝi ricevis sian lokon la filo de la pastro, kaj tie ili sidis kune, kvazaŭ ili estus gefianĉoj. Maljuna grafo el la plej malnova genero de la lando restis ne forŝovite sur sia honora loko, ĉar la fluto estis justa, kaj tia oni devas esti. La sprita kavaliro, kiu kaŭzis la ludon de la fluto, li, kiu estis vera infano de siaj gepatroj, flugis kapantaŭe inter la kokinojn, sed ne sola.

Tre malproksime en la landon sonis la fluto, kaj de ĉie oni aŭdis pri grandaj okazintaĵoj. Riĉa komercista familio, kiu veturis en kvarĉevala kaleŝo, estis tute elblovita el la kaleŝo kaj ne ricevis eĉ lokon malantaŭe.

Du riĉaj kampuloj, kiuj en la lasta tempo fariĝis tro grandaj, estis malsuprenblovitaj en ŝliman foson. Tio estis danĝera fluto! Feliĉe ĝi krevis ĉe la unua tono, kaj tiel estis bone, nun ĝi returne venis en la poŝon: "ĉio sur sian ĝustan lokon!"

En la sekvanta tago oni ne plu parolis pri la okazintaĵo; de tio devenas la kutimdiro: "returne enpoŝigi la fluton". Ĉio estis denove en ia antaŭa ordo, esceptinte tion, ke la du malnovaj portretoj, la vagvendisto kaj la anserknabino, pendis supre en la festosalono, kien ili estis transblovitaj; kaj kiam efektiva artkompetentulo diris, ke ili estas pentritaj de majstra mano, ili tie ankaŭ restis kaj oni ilin metis en bonan staton; oni ja antaŭe ne sciis, ke ili havas ian valoron, kaj kiel oni povus tion scii? Nun ili pendis sur la honora loko, "Ĉio sur sian ĝustan lokon!" kaj tien ĝi venas. La eterneco estas longa, pli longa ol la rakonto.

Separator-vector.svg

Eksteraj ligiloj[redakti]