Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 1 — Historio de unu patrino

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 29 — Guto da akvo Indekso : Fabeloj de Andersen (Zamenhof)
de Hans Christian Andersen
Tradukita de L. L. Zamenhof
Historio de unu patrino
Ĉapitro 2 — Kolumo
Libro Tri
Ĉapitro 1 — Historio de unu patrino

Ĉi tie en nia lando la plej granda verda folio certe estas la folio. de lapo. Se oni tenas ĝin antaŭ sia korpo, ĝi povas perfekte servi kiel antaŭtuko, kaj se oni metas ĝin sur la kapon, ĝi en pluva vetero faras tiajn samajn servojn kiel pluvombrelo, ĉar ĝi estas terure granda. Neniam lapo kreskas sola, ne, kie unu kreskas, tie kreskas ankaŭ aliaj; ĝi estas io belega, kaj la tuta belegaĵo estas mangaĵo por limakoj. La grandaj blankaj limakoj, kiuj en la antikvaj tempoj prezentis amatan manĝaĵon. de altklasaj homoj kaj ankoraŭ nun en Italujo estas rigardataj kiel plezure uzata fasta manĝaĵo, bone laboris sur la lapoj kaj diris: "He, kiel bongusta ĝi estas!" ĉar ili rigardis ĝin kiel la plej bongustan manĝajon; ili vivis de folioj de lapoj, kaj por tio la lapoj estis semataj.

La afero estis en proksimeco de malnova kavalira bieno; kie oni plu, ne manĝis limakojn kaj kie ili tute elmortis; la lapoj tamen ne elmortis, ili kreskis kaj kreskis sur ĉiuj vojetoj kaj bedoj, oni tute plu ne povis helpi al si kontraŭ ili, tie estis vera arbaro da lapoj. Tie aŭ alie staris sola pomarbo aŭ prunarbo, sen tio oni neniam povus suspekti, ke tio estas ĝardeno. Ĉie estis lapoj, kaj tie loĝis la du lastaj tre maljunaj limakoj. Kian aĝon ili havis, ili mem ne sciis, sed ili ankoraŭ tre bone memoris, ke estis iam multe pli da ili, ke ili devenas el familio, kiu enmigris el fremdaj landoj, kaj ke por ili kaj por iliaj samgentanoj estis plantita la tuta arbaro.

Ekstere de la arbaro ili neniam estis; tamen al ili ne estis nesciate, ke en la mondo troviĝas ankoraŭ io alia, kio estas nomata kavalira bieno. Tie supre oni estas kuirata, de kio oni fariĝas nigra, kaj poste oni estas metata sur arĝentan pladon; sed kio okazas plue, tion ili ne sciis. Cetere, kion tio signifas, esti kuirata kaj kuŝi sur arĝenta plado, tion ili ne povis prezenti al si, sed ia neklara sento diris al ili, ke tio kredeble estas io belega kaj tre honora. Nek la majskaraboj, nek la bufoj aŭ lumbrikoj, kiujn ili demandis pri tio, povis doni al ili informon pri tio, neniu el ili estis kuirita aŭ kuŝis sur arĝenta plado.

La maljunaj blankaj limakoj estis la plej honorindaj en la mondo, kiel ili tre bone sciis; nur por ili ekzistis la arbaro, kaj la kavalira bieno ekzistis por tio, ke ili povu esti kuirataj kaj metataj sur arĝentan pladon. Ili vivis nun tre solece kaj feliĉa, kaj ĉar ili ne havis infanojn, tial ili adoptis malgrandan simplan limakon, kiun ili edukis kiel sian propran infanon. La etulo tamen ne volis kreski, ĉar ĝi estis de tro malalta deveno. Sed la maljunaj limakoj, precipe la patrino, opiniis, ke ili tamen rimarkas ian pligrandiĝon, kaj la patrino petis la patron, ke se li ne povas vidi, li pripalpu la malgrandan konkon de la limako, kaj li pripalpis kaj trovis, ke la patrino estas prava.

Unu tagon estis forta pluvo. "Aŭskultu, kiel sur la lapoj frapas kaj plaŭdas!" diris la limako-patro. "Jen venas jam gufoj!" diris la limako-patrino. "Ili jam kuras malsupren laŭlonge de la trunko! Vi vidos, kiel malseke ĉi tie fariĝos. Mi estas tre ĝoja, ke ni posedas nian bonan domon kaj la etulo ankaŭ havas sian. Pri ni estas kompreneble pli bone zorgite ol pri ĉiuj ceteraj kreitaĵoj, kaj el tio oni povas vidi, ke al ni apartenas la regado en la mondo! De la momento de nia naskiĝo ni posedas domon, kaj la lapa arbaro estas plantita por ni! Mi volus nur scii, kiel malproksime ĝi etendiĝas kaj kio estas ekstere de ĝi!" "Ekstere estas nenio!" diris la limako-patro.

"Pli bone ol ĉe ni nenie povas esti, kaj mi havas nenion por deziri!" "Jes," diris la patrino, "mi volus veni en la kavaliran bienon, esti kuirata kaj metata sur arĝentan pladon; tio estis la sorto de ĉiuj niaj prapatroj, kaj vi povas kredi al mi, ke tio enhavas en si ion tute eksterordinaran!" "La kastelo eble ruiniĝis," diris la limako-patro, "aŭ la lapa arbaro superkreskis ĝin tiel, ke la homoj ne povas plu eliri. Oni ankaŭ tute ne bezonas rapidi, sed tio estas jam via naturo, vi ĉiam rapidas tiel terure, kaj la etulo ankaŭ jam komencas tiel agi.

En la daŭro de tri tagoj li ja suprenrampis la trunkon; mi ricevas kapturnon, kiam mi nur suprenrigardas al li!" "Ne insultu!" diris la limako-patrino, "li rampas tiel singarde, li certe ankoraŭ havigos al ni ĝojon; ni havas ja nenion alian, por kio ni povus vivi! Sed ĉu vi pensis jam pri tio, kie ni prenos por li edzinon? Ĉu vi ne opinias, ke malproksime, malproksime en la lapa arbaro troviĝas ankoraŭ iu el nia speco?" "Nigraj limakoj, mi opinias, kredeble troviĝas en granda kvanto," diris la maljunulo, "nigraj limakoj sen domo, sed ili malgraŭ sia sintrotakseco apartenas al la simpla popolo.

Ni tamen povas komisii tion al la formikoj; ili kuradas tien kaj reen, kvazaŭ ili havus ian laboron; ili certe scias pri ia edzino por nia limaketo!" "Vere, mi scias pri unu plej bela!" diris unu formiko; "sed mi timas, ke oni ne povos tion aranĝi, ĉar la afero koncernas reĝidinon!" "Tio ne malhelpas!" diris la gemaljunuloj. "Ĉu ŝi havas domon?" "Ŝi havas palacon!" diris la formiko, "la plej belan formikan palacon kun sepcent koridoroj." "Ne, mi tre dankas!" diris la limako-patrino, "ni ne volas, ke nia filo iru en formikan amason! Se vi scias nenion pli bonan, tiam ni nin turnos al la blankaj kuloj; ili flugadas malproksimen en pluvo kaj en suna lumo, kaj ili konas la lapan arbaron de interne kaj de ekstere!" "Ni havas edzinon por li!" diris la kuloj.

"Cent homajn paŝojn de ĉi tie sidas sur grosarbetaĵo malgranda limakino kun domo; ŝi staras en la vivo tute sole, kaj ŝi havas sufiĉan aĝon, por edziniĝi. Estas nur cent homaj paŝoj de ĉi tie!" "Bone, ŝi venu al li!" diris la gemaljunuloj; "li havas lapan arbaron, kaj ŝi havas nur unu arbetaĵon!" Kaj oni venigis la malgrandan limakan fraŭlinon. Pasis ok tagpoj ĝis ĝia alveno, sed tio ĝuste estis la plej eminenta; per tio ŝi pruvis, ke en ŝi fluas vera limaka sango. Post tio oni aranĝis la edziĝan feston. Ses lampiroj lumis tiel bone, kiel ili povis; krom tio la soleno pasis tute silente, ĉar la maljunaj limakoj ne povis toleri bruon kaj gajecon.

Sed anstataŭe la limako-patrino faris belan parolon; la patro ne povis; li estis tro emociita; kaj poste ili transdonis al ili kiel heredaĵon la tutan lapan arbaron kaj ripetis tion, kion ili ĉiam diradis, ke tiu arbaro estas la plej bona aĵo en la mondo, kaj ke ke ili vivos honeste kaj estiminde kaj multobliĝos; tiam ili kaj iliaj infanoj iam venos en la palacon, estos kuirataj ĝisnigre kaj metataj sur arĝentan pladon. Post la fino de la parolo la gemaljunuloj rampis en siajn domojn kaj neniam plu elvenis; ili dormis. La juna limaka paro regis en la arbaro kaj ricevis grandnombran idaron, sed neniam oni ilin kuiris kaj neniam oni ilin metis sur arĝentan pladon; kaj de tio ili konkludis ke la palaco disfalis kaj ĉiuj homoj en la mondo mortis; kaj ĉar neniu al ili kontraŭparolis, tio kompreneble estis rigardata kiel veraĵo.

La pluvo frapadis la lapajn foliojn, por fari al ili tamburan muzikon, la suno lumadis, por aranĝi por ili en la lapa arbaro maron da lumo, kaj ili estis tre feliĉaj, kaj la tuta familio sentis sin feliĉa, kaj tia ĝi efektive estis.

Separator-vector.svg

Veja também[redakti]