Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 20 — Kvin en unu silikvo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 19 — Sub la saliko Indekso : Fabeloj de Andersen (Zamenhof)
de Hans Christian Andersen
Tradukita de L. L. Zamenhof
Kvin en unu silikvo
Ĉapitro 21 — Folio el la ĉielo
Libro Tri
Ĉapitro 20 — Kvin en unu silikvo


Kvin pizoj troviĝis en unu silikvo, ili estis verdaj, kaj la silikvo estis verda, kaj tial ili opiniis, ke la tuta mondo estas verda, kaj ili estis pravaj.

La silikvo kreskis, kaj la pizoj kreskis; ili alkonformigis sin al la loĝejo; rekte en unu vico ili sidis. Ekstere brilis la suno kaj varmigis la silikvon, la pluvo faris ĝin pura kaj travidebla. Estis en ĝi varme kaj bele, lume en la tago kaj mallume en la nokto, kiel devis esti, kaj la pizoj, sidante tie, fariĝis ĉiam pli grandaj kaj pli meditemaj, ĉar ili ja devis per io sin okupi.

"Ĉu ni restos ĉi tie por ĉiam?" ili diris. "Ĉu ni ne fariĝos malmolaj de la longa sidado? Ŝajnas al ni, ke ankaŭ tie ekstere io ekzistas; ia antaŭsento tion diras al ni!"

Kaj pasis semajnoj; la pizoj fariĝis flavaj, kaj la silikvo fariĝis flava.

"La tuta mondo fariĝas flava!" ili diris, kaj tion ili povis aserti tute prave.

Subite ili eksentis puŝon en la silikvo; oni ĝin deŝiris, ĝi venis en homajn manojn, kaj kune kun multaj aliaj plenaj silikvoj ĝi estis ŝovita en poŝon de surtuto. "Nun oni nin baldaŭ malfermos!" ili diris, kaj sopire ili tion atendis.

"Mi volus nur scii, kiu el ni iros plej malproksimen," diris la plej malgranda pizo. "Tio nun baldaŭ montriĝos."

"Fariĝu, kio volas!" diris la plej granda.

"Krak!" la silikvo krevis, kaj ĉiuj kvin pizoj elruliĝis en la lumon de la suno. Ili kuŝis en mano de infano; malgranda knabo tenis ilin forte kaj diris, ke la pizoj estas ĝuste bonaj por lia krakpafilo; kaj tuj li metis unu pizon en la pafilon kaj forpafis ĝin.

"Nun mi flugas en la malproksiman mondon! Retenu min, se vi povas!"

Kaj ĝi malaperis.

"Mi," diris la dua, "flugos rekte en la sunon, ĝi estas ĝusta silikvo kaj tre deca por mi."

Ĝi malaperis.

"Ni dormas tie, kien ni venas," diris la du aliaj, "sed ni ruliĝos ankoraŭ antaŭen!" Kaj ili ruliĝis antaŭe sur la teron, antaŭ ol ili estis metitaj. "Ni venos plej malproksimen!"

"Fariĝu, kio volas!" diris la lasta, kaj oni pafis ĝin alten. Ĝi flugis en la direkto al la malnova breto sub la fenestro de la frontona ĉambreto, ĝuste en fendon, kiu estis plena de musko kaj de malkompakta tero, kaj la musko varmigante ĝin ĉirkaŭkovris. Tie ĝi kuŝis kaŝita, sed ne forgesita de Dio.

"Fariĝu, kio volas!" ĝi diris.

En la malgranda frontona ĉambreto loĝis malriĉa virino, kiu en la tago eliradis, por purigi fornojn, segi lignon kaj fari aliajn malfacilajn laborojn, ĉar ŝi havis forton kaj ŝi estis laborema, sed ŝi tamen restis malriĉa.

Hejme en la malgranda ĉambro dume kuŝadis ŝia duone plenkreska sola filino; ŝi estis delikata kaj subtila; tutan jaron ŝi estis jam kuŝinta en la lito, kaj ŝajnis, ke ŝi povas nek vivi nek morti.

"Ŝi iros al sia malgranda fratino," diris la virino. "Mi havis nur du infanojn, kaj estis al mi sufiĉe malfacile zorgi por ambaŭ, tiam Dio dividis kun mi kaj prenis unu el ili al Si! Nun mi tre volus konservi la duan, kiu ankoraŭ restis al mi, sed Li videble ne volas lasi ilin disigitaj, kaj ŝi prepariĝas iri supren al sia malgranda fratino!"

Sed la malsana knabino ne mortis; pacience kaj silente ŝi kuŝadis dum la tuta longa tago, dum ŝia patrino forestis por laborenspezi.

Estis printempo kaj ankoraŭ frua mateno. Ĝuste kiam la patrino volis iri al sia laboro, la suno tre afable enlumis tra la malgranda fenestro sur la plankon, kaj la malsana knabino direktis sian rigardon sur la malsupran fenestran vitron.

"Kio estas tie la verdaĵo, kiu vidiĝas apud la vitro? Ĝi moviĝas en la vento!"

La patrino aliris al la fenestro kaj duone ĝin malfermis. "He!" ŝi diris, "tio vere estas juna pizo, kiu elburĝoniĝis kun siaj vardaj folietoj. Kiamaniere ĝi venis ĉi tien en la fendon? Jen vi havas ja malgrandan ĝardenon, kiun vi povas kun ĝuo rigardadi!"

La lito de la malsanulino estis alŝovita pli proksimen al la fenestro, de kie ŝi povis vidi la elburĝoniĝantan pizon, kaj la patrino eliris al laboro.

"Patrino, mi pensas, ke mia sano denove reboniĝas!" diris vespere la malgranda knabino. "La suno hodiaŭ lumis al mi tiel varme. La malgranda pizo disvolviĝas bonege; kaj mi ankaŭ volas disvolviĝi kaj denove plisaniĝi en la lumo de la suno."

"Ho, se tiel fariĝus!" diris la patrino, ŝi tamen ne kredis, ke tio estus ebla. Sed apud la verda kreskaĵeto, kiu inspiris al ŝia infano tiajn ĝojajn pensojn pri vivo, ŝi starigis malgrandan bastonon, por ke la vento ne difektu ĝin. Malsupre ĉe la breto ŝi alligis fortan fadenon kaj tiris ĝin ĝis la supra parto de la fenestra kadro, por ke la volvaĵo de la pizo akiru punkton de apogo, kiam ĝi elkreskos alten, kaj tiel efektive fariĝis. Oni povis de unu tago ĝis la sekvanta vidi, kiel ĝi pligrandiĝis.

"Ha, ĝi ricevas eĉ floraĵojn!" diris la virino unu matenon, kaj nun ankaŭ ĉe ŝi aperis la espero kaj la kredo, ke la malgranda knabino resaniĝos. Ŝi rimarkis, ke la infano en la lasta tempo parolis pli vigle, ke en la lastaj matenoj ŝi mem leviĝis en la lito kaj sidis kaj kun radiantaj okuloj rigardis sian malgrandan pizĝardenon, kiu konsistis el la unu sola pizo. En la sekvanta semajno la knabineto la unuan fojon sidis pli ol tutan horon. Feliĉa ŝi sidis en la varma lumo de la suno, la fenestro estis malfermita, kaj ekstere oni povis vidi blankruĝan pizan floraĵon, plene elvolviĝintan. La malgranda knabino alklinis sian kapon kaj kisis tre faciltuŝe la delikatajn folietojn. Tiu tago estis por ŝi festotago.

"La bona Dio mem ĝin plantis kaj prosperigis, por doni al vi, mia kara infano, kaj al mi la esperon kaj ĝojon!" diris la ĝoja patrino kaj ridetis al la floraĵo, kiel al bona de Dio sendita anĝelo.

Sed ni revenu al la aliaj pizoj. Tiu, kiu elflugis en la malproksiman defluilon kaj trafis en la kropon de kolombo, kie ĝi kuŝis kiel Jona en la ventro de la baleno. La du mallaboremaj havis tian saman sukceson, ili ankaŭ estis formanĝitaj de kolomboj, kaj tio almenaŭ estas alporto de solida utilo; sed la kvara, kiu volis flugi ĝis la suno, ― ĝi falis en la stratan defluilon kaj kuŝis tie dum tagoj kaj semajnoj, en la malpura akvo, kie ĝi terure ŝvelis.

"Mi fariĝas belege dika!" diris la pizo. "Mi ankoraŭ krevos, kaj mi opinias, ke pli grandan sukceson neniu pizo povas havi nek iam havis. Mi estas la plej distingita el la kvin, kiuj troviĝis en la sama silikvo!" Kaj la strata defluilo donis al tiu opinio sian aprobon.

Sed ĉe la tegmenta fenestro staris la juna knabino kun lumantaj okuloj, kun la brilo de saneco sur la vangoj, kaj ŝi kunmetis siajn delikatajn manojn super la piza floraĵo kaj dankis pro ĝi Dion.

"Por mi estas ĉarma mia pizo!" diris la strata defluilo.

Separator-vector.svg

Eksteraj ligiloj[redakti]