Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 25 — Ĉe la plej ekstrema maro

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 24 — Du pavimbatiloj Indekso : Fabeloj de Andersen (Zamenhof)
de Hans Christian Andersen
Tradukita de L. L. Zamenhof
Ĉe la plej ekstrema maro
Ĉapitro 26 — Ŝparmonujo
Libro Tri
Ĉapitro 25 — Ĉe la plej ekstrema maro


Kelke da grandaj ŝipoj estis elsenditaj malproksimen al la norda poluso, por difini la limojn de la lando, kiu tie etendiĝas malproksime en la maron, kaj por esplori, kiel malproksimen la homoj tie povas penetri.
Jam de longa tempo ili tie vagadis inter nebulo kaj glacio kaj eltenis multe da klopodoj kaj danĝeroj. Nun komenciĝis la vintro, la suno staris sub la horizonto; dum multe, multe da monatoj nun estis regonta tie unu sola longa nokto. Ĉio ĉirkaŭe ŝajnis unu peco da glacio. La neĝo kuŝis alte, kaj sur la neĝo mem estis aranĝitaj abelujformaj domoj, el kiuj unuj estis tiel grandaj, kiel niaj Hunaj tomboj, aliaj havis nur tian grandecon, ke ili povis loki en si nur du ĝis kvar homojn. Tamen ne estis mallume, la nordlumoj brilis ruĝe kaj blue, ĝi estis eterna belega fajraĵo; kaj la neĝo brilis, la nokto tie estis longa lumetanta krepusko.
En la plej luma tempo alvenis amasoj da indiĝenoj, kiuj en siaj vilaj peltaj jakoj prezentis strangan vidaĵon; ili veturis en glitveturiloj, kiuj estis kunmetitaj el puraj pecoj da glacio. Tutajn amasojn da feloj ili altrenis, kaj la neĝaj domoj ricevis el ili varmajn tapiŝojn; feloj servis kiel matracoj kaj litkovriloj, el kiuj la ŝipanoj sub la neĝaj kupoloj aranĝis siajn dormolokojn, dum ekstere la neĝo kraketadis kaj regis tia frosto, kian ni ĉe ni ne havas eĉ en la plej kruela vintro. Ĉe ni estis ankoraŭ aŭtuno, pri tio ili tie malproksime nun pensis; ili rememoris la sunradiojn hejme kaj la ruĝeflavajn foliojn, kiuj pendis sur la arboj. La horloĝo montris, ke estas vespero kaj tempo por dormi, kaj en unu el la neĝaj domoj du homoj jam kuŝiĝis por ripozo.
La plej juna havis ĉe si sian plej bonan, plej riĉan trezoron el la hejmo, tiun, kiun la avino donis al li antaŭ lia forveturo; tio estis la Biblio. Ĉiun nokton ĝi kuŝis sub lia kapo; de post siaj infanaj jaroj li sciis, kio tie estas skribita; ĉiun tagon li legis unu pecon, sur lia kuŝloko ofte venadis al li en la kapon la sanktaj vortoj: "Se mi prenus flugilojn de la matenruĝo kaj restus ĉe la plej ekstrema maro, min tamen tien kondukus Via mano kaj Via dekstremano min tenus." Kaj sub tiuj vortoj de la vero li fermadis la okulojn, la dormo venadis kaj venadis la sonĝo, la spirita revelacio en Dio. Lia animo restis vigla sub la ripozo de la korpo. Li tion sentis, kvazaŭ melodioj de malnovaj karaj konataj kantoj sonas ĉirkaŭ li.
Milda sunvarma spireto ĉirkaŭblovis lin, kaj de sia kuŝloko li vidis super si lumon, kvazaŭ la neĝa kupolo estus traradiita de ekstere. Li levis sian kapon; la brilanta blankaĵo ne estis la muro aŭ la plafono, tio estis la grandaj flugiloj sur la ŝultroj de anĝelo, kaj li rigardis en la milde lumantan vizaĝon de ĉi tiu. El la folioj de la Biblio leviĝis la anĝelo kiel el kaliko de lilio, larĝe etendis siajn brakojn, kaj la muroj de la neĝa kabano falis kiel aera, malpeza, nebula vualo. La verdaj kampoj kaj montetoj de la hejmo kun ĝiaj ruĝbrunaj arbaroj kuŝis ĉirkaŭe en la senbrua sunlumo de bela aŭtuna tago. La nesto de la cikonioj estis malplena, sed ankoraŭ pendis la pomoj sur la sovaĝa pomarbo, kvankam la folioj jam defalis.
La ruĝaj rozofruktoj lumis, kaj la sturno fajfis en la malgranda verda kaĝo super la fenestro de la vilaĝana domo, kie estis la patrodomo de lia hejmo. La sturno fajfis, kiel oni lin lernigis, kaj la avino pendigis birdoherbon super la kaĝo, kiel antaŭe la nepo ĉiam faradis. La filino de la forĝisto, juna kaj bela, staris ĉe la puto kaj suprenĉerpis akvon, kapsalutis la avinon, kaj la avino faris kapsignon kaj montris leteron, kiu alvenis de tre malproksime. Hodiaŭ matene ĝi alvenis el la malvarmaj landoj, de alte supre, de la norda poluso, kie troviĝas la nepo, ― Dio lin gardu. Ili ridis kaj ploris, kaj li, sub glacio kaj neĝo, li, kiu en la spirita mondo sub la flugiloj de la anĝelo ĉion tion vidis kaj aŭdis, ridis kune kun ili kaj ploris kun ili.
La letero estis laŭte legata, eĉ la vortoj de la Biblio: "Ĉe la plej ekstrema maro min tamen tien kondukus Via mano kaj Via dekstra mano min tenus." Kvazaŭ mirindaj tonoj de orgeno sonis ĉirkaŭe, kaj la anĝelo kuŝigis siajn flugilojn kiel vualon ĉirkaŭ la dormanto.... La sonĝo finigis, mallumo plenigis la neĝan domon, sed la Biblio kuŝis sub lia kapo, kredo kaj espero kuŝis en lia koro. Dio estis kun li, kaj la hejmo estis kun li ― "ĉe la plej ekstrema maro".
Separator-vector.svg

Vidu ankaŭ[redakti]