Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 29 — Dorna vojo de la honoro

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 28 — Johanĉjo-malsaĝulo Indekso : Fabeloj de Andersen (Zamenhof)
de Hans Christian Andersen
Tradukita de L. L. Zamenhof
Dorna vojo de la honoro
Ĉapitro 30 — Juda knabino
Libro Tri
Ĉapitro 29 — Dorna vojo de la honoro
Malnova fabelo havas la superskribon: "Dorna vojo de la honoro"; tiun vojon devis trairi unu ĉasisto, nomata Bryde, kiu atingis altan honoron kaj rangon, sed nur post longaj kaj multaj malagrablaĵoj kaj danĝeroj en sia vivo. Multaj el ni certe aŭdis tiun fabelon en sia infaneco aŭ eble legis ĝin en la pli malfruaj jaroj kaj pensis ĉe tio pri sia propra nerimarkata dorna vojo kaj multaj malagrablaĵoj. Fabelo kaj realeco estas tre proksimaj unu de la alia, sed la fabelo havas harmonian solvon jam ĉi tie sur la tero, sed la realeco ofte forŝovas la solvon trans la teran vivon, en la eternecon.
La monda historio estas magia lanterno, kiu per lumbildoj sur la malluma fono de la epoko montras al ni, kiel la bonfarantoj de la homaro, la martiroj de la genio, iras laŭ la dorna vojo de la honoro.
El ĉiuj tempoj, el ĉiuj landoj montriĝas tiuj lumaj bildoj, ĉiu nur por unu momento, sed tamen prezentante la enhavon de tuta vivo, tutan vivon kun ĝiaj bataloj kaj venkoj. Ni rigardu kelkajn apartajn el la granda kvanto de la martiroj, el tiu granda kvanto, kiu ne havos limon, antaŭ ol la tero pereos.
Ni vidas plenan amfiteatron, la Nuboj de Aristofano eligas torentojn da moko kaj da gajeco en la homan amasegon. De sur la scenejo la spirite kaj korpe plej rimarkinda viro de Atenoj, kiu por la popolo estis ŝildo kontraŭ la tridek tiranoj, estas ridindigata. Li, kiu en la tumulto de la batalo savis Alcibiadon kaj Ksenofonton, li, kies spirito leviĝis super la diojn de la antikveco, li mem troviĝas en la teatro. Li leviĝis de la benko de la rigardantoj kaj prezentis sin, por ke la ridantaj Atenanoj povu kompari, ĉu li kaj lia karikaturo sur la scenejo estas similaj unu al la alia. Rektiĝinte li staras antaŭ ili, tre alte super ĉiuj.
Vi, sukoplena, verda venena cikuto, devus esti la simbolo de Atenoj, ne la olivarbo.
Sep urboj disputis pri la honoro esti la naskiĝloko de Homer, tio estas tiam, kiam li jam plu ne vivis! Rigardu lin dum lia vivo! Tiam li travagadis tiujn samajn urbojn, deklamante siajn versojn, por akiri vivrimedojn; la penso pri la morgaŭa tago grizigas liajn harojn. Li, la plej potenca vidanto, estas blinda kaj soleca; la akraj dornoj disŝiras en ĉifonojn la mantelon de la reĝo de la poetoj.
Liaj kantoj ankoraŭ vivas, kaj nur per ili solaj vivas la dioj kaj herooj de la antikveco.
Bildo post bildo elnaĝas el la oriento kaj el la okcidento, ili estas disigitaj unu de la alia per la loko kaj tempo, kaj tamen tio estas la samaj vojpartoj sur la dorna vojo de la honoro, kie la kardo floras nur tiam, kiam oni devas ornami la tombon.
Sub palmoj alproksimiĝas kameloj, riĉe ŝarĝitaj per indigo kaj aliaj grandvaloraj trezoraĵoj. La reganto de la lando sendas ilin al li, kies kantoj estas la ĝojo de la popolo, la gloro de la lando. Li, kiun envio kaj mensogo forpelis el la patrujo, li nun estas trovita. La karavano alproksimiĝas al la urbeto, kiu donis al li rifuĝon. Mizera funebra procesio elmoviĝas el la pordego kaj malhelpas la karavanon. La mortinto estas ĝuste li, kiun ili serĉas: Firdusi. La dorna vojo de la honoro estas finita! La Afrikano kun la maldelikataj vizaĝtrajtoj, la dikaj lipoj, la nigraj krispaj haroj sidas sur la marmora ŝtuparo de la palaco en la ĉefurbo de Portugalujo kaj petas almozojn. Tio estas la fidela sklavo de Camoens, sen li kaj sen la kupraj moneroj, kiujn oni ĵetas al li, lia sinjoro, "la kantisto de Luziado", devus morti de malsato.
Nun staras multekosta monumento super la tombo de Camoens.
Denove bildo!
Malantaŭ feraj kradoj montriĝas homo kadavre pala, kun longa senorda barbo. "Mi faris eltrovon, la plej grandan de post jarcentoj!" li krias, "kaj de pli ol dudek jaroj oni min tenas ĉi tie enŝlositan!" ― "Kiu li estas?" ― "Frenezulo!" respondas la observisto de la frenezulejo. "Kiajn ideojn homo povas havi! li manie imagas al si, ke per vaporo oni povas moviĝi antaŭen!" Tio estas Salomono de Caus, la eltrovinto de la forto de vaporo, kiu per la neklaraj vortoj de antaŭsento ne estis komprenita de Richelieu kaj mortas, enŝlosita en frenezulejo.
Jen staras Kolumbo, kiun iam la strataj buboj persekutadis kaj mokadis pro tio, ke li volis malkovri novan mondon. Li ĝin malkovris: ĝoje sonas la sonoriloj ĉe lia venka reveno hejmen, sed la envio baldaŭ sonas ankoraŭ pli laŭte. La malkovrinton de mondo, lin, kiu levis super la maron kaj donacis al sia reĝo la Amerikan orlandon, oni rekompencas per feraj ĉenoj. Ili, pri kiuj li deziras, ke oni ilin metu en lian ĉerkon, atestas pri tio, kiel la mondo kaj la samtempuloj povoscias taksi meritojn.
Bildo aperas post bildo, riĉa estas la dorna vojo de la honoro!
Jen en mallumo kaj nokto sidas tiu, kiu mezuris la altecon de la montoj de la luno, li, kiu penetris en la universon ĝis la planedoj kaj steloj, li, la potenca, kiu aŭdis kaj vidis la spiriton en la naturo, kiu sentis, ke la tero sub li turniĝas: Galilei. Blinda kaj surda li sidas tie en la jaroj de sia maljuneco, turmentata de la riproĉoj de la konscienco pro la malkonfeso, apenaŭ havanta sufiĉe da forto, por levi sian piedon, tiun saman piedon, per kiu li iam en anima doloro, kiam la vorto de la vero estis forstrekita kaj neinigita, ekfrapis la teron, kolere kriante : "Ĝi tamen turniĝas!"
Jen staras virino kun menso de infano, kun entuziasmo kaj kredo, ― la standardon ŝi portas antaŭ la batalanta militistaro kaj alportas al sia patrujo venkojn kaj savon. Ĝojkrioj sonas, ― kaj la lignaro estas ekbruligata: Johanino, la virgulino de Orleano, la sorĉistino, estas forbruligita.
― Jes, eĉ posta jarcento kraĉas sur la blankan lilion: Voltaire, la satiruso de la prudento, kantas pri "La pucelle".
En la kongreso en Viborg la Dana nobelaro forbruligas la leĝojn de la reĝo, ― ili lumas en la flamo, prilumas la tempon kaj leĝdonanton, ĵetas brilon de gloro en la malluman malliberejan turon, kie li sidas kun griza kapo, kurbigita, gratante per la ungoj sulkojn en la ŝtona tablo, li, kiu iam estis reganto super tri regnoj, la populara reĝo, la amiko de la urbanoj kaj de la vilaĝanoj: Kristiano la Dua, li kun la severa spirito en la severa tempo. Malamikoj skribis lian historion. Lian dudeksepjaran malliberecon ni memoru, kiam ni rememoras lian kulpon.
Jen ŝipo forveturas de Danujo, viro staras ĉe la alta masto, li rigardas la lastan fojon al la malnova hejmo: Tycho Brahe, kiu levis ĝis la steloj la nomon de Danujo kaj kiun oni pro tio rekompencis per afliktoj kaj ĉagreno, ― li veturas al fremda lando. "La ĉielo estas ĉie, kion mi bezonas plu!" estas liaj propraj vortoj; li forveturas, la plej glora viro de Danujo, libera kaj honorata en fremda lando!
Mi staras en Ameriko, ĉe unu el la grandaj riveroj; granda amaso da homoj kolektiĝis; oni diras, ke ŝipo povos veturi kontraŭ la vento kaj malbonvetero, ke ĝi estos potenco kontraŭ la elementoj: Roberto Fulton estas nomata tiu, kiu diras, ke li tion atingos. La ŝipo komencas sian iradon; subite ĝi haltas. La popolamaso ridas, krias, fajfas; lia propra patro ankaŭ fajfas kun la aliaj. "Malmodesteco! Frenezo! Tio estas meritita rekompenco! Oni enŝlosu la malsaĝulon!" Sed jen oni rompas malgrandan najlon, kiu por momento retenis la maŝinon, la radoj turniĝas la ŝoveliloj venkas la kontraŭstaron de la akvo, la ŝipo veturas...!
La vaporbobeno aliformigas inter la landoj de la mondo la horojn en minutojn.
Homaro! ĉu vi komprenas la feliĉon, kiun donas la minuto de tiu konscio, de tiu klariĝo de la spirito koncerne ĝian taskon, la minuto, en kiu ĉiuj vundoj, ricevitaj sur la dorna vojo de la honoro, ofte eĉ pro sia propra kulpo, cedas la lokon al saniĝo, bonfarto, forto kaj klareco, la minuto, en kiu la malharmonio aliformiĝas en harmonion, la homoj vidas la elmontriĝon de la favorkoreco de Dio, kiun perceptas nur aparta individuo, sed kiu per li fariĝas apartanaĵo de ĉiuj?
Tiam la dorna vojo de la honoro montriĝas en sia brilo de gloro. Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas elektitaj por pilgrimi sur tiu vojo kaj aliĝi al la vico de la konstruistoj de la ponto, kiu ligas la homaron kun Dio.
Per potencaj flugiloj ŝvebas la spirito de la historio tra la tempoj kaj ― por kuraĝigo kaj konsolo, por meditiga kvieteco ĝi montras en brilplenaj bildoj sur nokte malluma fono la dornan vojon de la honoro, kiu ne finiĝas sur la tero kiel en fabeloj per brilo kaj ĝojo, sed trans la tempo direktiĝas en la eternecon.
Separator-vector.svg

Eksteraj ligiloj[redakti]