Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 2 — Kolumo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 1 — Historio de unu patrino Indekso : Fabeloj de Andersen (Zamenhof)
de Hans Christian Andersen
Tradukita de L. L. Zamenhof
Kolumo
Ĉapitro 3 — Lino
Libro Tri
Ĉapitro 2 — Kolumo

Estis iam eleganta kavaliro, kies tuta loĝeja ilaro konsistis nur el bototirilo kaj kombilo, sed kompense li havis la plej belan kolumon en la mondo, kaj la historion de tiu kolumo ni nun aŭdu. Li ĵus atingis la edziĝotaŭgan aĝon, kiam li okaze trafis en lavotan tolaĵon kune kun ŝtrumpa rubando.

"He!" diris la kolumo, "neniam ĝis nun mi vidis tiel gracian, tiel delikatan, tiel velure molan kaj tiel ĉarman personon. Ĉu vi permesas demandi pri via estimata nomo?"

"Ĝin mi ne diros!" respondis la ŝtrumpa rubando.

"Kie vi loĝas?" demandis plue la kolumo.

Sed la ŝtrumpa rubando, kiu estis tre hontema kaj sinĝenema, opiniis nekonvena respondi pri tio.

"Vi kredeble estas zono?" demandis la kolumo, "interna zono, por tiel diri? Mi jam vidas, vi servas kiel por utilo, tiel ankaŭ por ornamo, kara fraŭlino."

"Mi ne komprenas, kiel vi povas permesi al vi alparoli min!" diris la ŝtrumpa rubando. "Ŝajnas al mi, ke mi donis al vi nenian kaŭzon per tio."

"Tute sendube, se oni estas tiel bela kiel vi!" respondis la kolumo. "Tio prezentas sufiĉan kaŭzon!"

"Ne tro alproksimiĝu al mi!" ekkriis la ŝtrumpa rubando. "Vi aspektas tiel vire maltima!"

"Mi efektive estas bontona kavaliro!" diris la kolumo, "mi posedas bototirilon kaj kombilon." En efektiveco tio estis tute malvera, ĉar ili apartenis ja al lia mastro, kiu ilin posedis, sed li nur fanfaronis. "Ne estu tro familiara kun mi!" ekkriis la ŝtrumpa rubando, "mi ne estas kutima je tio!"

"Afektulino!" moke respondis la kolumo, kaj post tio oni elprenis ilin el la tolaĵo. Oni ilin amelis, pendigis super seĝo en la sunlumo, kaj poste oni ilin metis sur la gladotabulon. Tiam venis la varmega gladilo.

"Sinjorino!" diris la kolumo, "kara sinjorino vidvino, al mi fariĝas tute varmege! Mi min mem plu ne rekonas, mi tute perdas miajn faldojn, vi elbruligos en mi truon! Hu! Mi petas vin pri via mano!"

"Kanajlo!" diris la gladilo kaj fiere ekglitis sur kolumo, ĉar ĝi imagis al si, ke ĝi estas vapormaŝina kaldrono, kiu devas iri sur la fervojon, por tiri vagonojn.

"Kanajlo!" ĝi diris.

La kolumo iom disfadeniĝis sur la rando, tial venis la tondilo kaj devis detranĉi la fadenojn.

"Ho!" ekkriis la kolumo, "vi kredeble estas unua baletistino? Kiel forte vi etendas la piedojn! Tio estas la plej ĉarma afero, kiun mi iam vidis. Neniu homo povas tion fari tiel, kiel vi!"

"Tion mi scias!" respondis la tondilo.

"Vi meritas esti grafino!" diris la kolumo. "Ĉio, kion mi posedas, estas kavaliro, bototirilo kaj kombilo! Ho, se mi havus graflandon!"

"Ŝajnas al mi, ke tio estas svatiĝado!" diris la tondilo, kiu serioze ekkoleris. Tial ĝi donis al la kolumo fortan tranĉon, kaj oni lin formetis.

"Mi opinias, ke mi devos turni mian okulon al la kombilo!" diris la kolumo. "Estas rimarkinde, kiel bone vi povoscias konservi ĉiujn viajn dentojn, kara fraŭlino! Ĉu vi neniam pensis pri fianĉiĝo?"

"Kompreneble!" diris la kombilo. "Mi ja estas jam fianĉigita kun la bototirilo!"

"Fianĉigita!" ekkriis la kolumo. Nun en la regiono de lia konateco ekzistis plu neniu, pri kiu li povus svatiĝi, kaj tial li kun hipokrita malestimo ĵuris, ke li ne volas edziĝi.

Pasis sufiĉe longa tempo, ĝis la kolumo fine transmigris en la paperfarejon. Tie estis granda societo de ĉifonaĵoj, la delikataj aparte kaj la maldelikataj aparte, bonorde, kiel devas esti. Ĉiuj havis multe por rakonti unu al la alia, sed plej multe la kolumo, li estis perfekta fanfaronulo.

"Mi havis terure multe da amantinoj!" rakontis la kolumo, "eĉ unu momenton oni ne lasis min trankvila. Estas vero, ke mi ĉiam estis eleganta kavaliro kaj krom tio ĉiam amelita. Mi posedis bototirilon kaj kombilon, kiujn mi neniam uzis. Vi devus min vidi tiam, min vidi, kiam mi kuŝis sur la flanko! Neniam mi forgesos mian unuan amatinon, ŝi estis zono, tiel delikata, tiel velure mola, tiel ĉarma! Pro mi ŝi ĵetis sin en lavokuvon. Estis ankaŭ unu vidvino, kiu ekardis per amo al mi, sed mi lasis ŝin stari kaj malvarmiĝi!

Estis poste unua baletistino, ŝi donis al mi tranĉon, kiu ankoraŭ nun min malornamas, ŝi estis tre tranĉa kaj kolerema. Mia propra kombilo enamiĝis je mi kaj pro ama suferado perdis ĉiujn siajn dentojn. Jes, en tiu speco mi multe travivis. Sed plej multe mi bedaŭras la ŝtrumpan rubandon, mi volis diri la zonon, kiu ĵetis sin en la lavokuvon. Mi havas multe sur mia konscienco; al mi oni ne povas malaprobi mian sopiron fariĝi blanka papero!"

Kaj li efektive fariĝis blanka papero; ĉiuj ĉifonaĵoj fariĝis blanka papero, sed la kolumo fariĝis ĝuste tiu peco da blanka papero, kiun ni vidas ĉi tie, sur kiu estas presita ĉi tiu historio, pro tio, ke li tiel terure fanfaronis per aferoj, kiuj en efektiveco havis esencon tute alian. Tio devas esti por ni averto, por ke ni ne kondutu tiel same, ĉar ni vere ne povas scii, ĉu ni ankaŭ ne transmigros iam en paperfarejon kaj estos aliformigitaj en blankan paperon kaj oni presos sur ni nigre sur blanke nian tutan historion, eĉ la plej sekretajn aferojn, kaj ni devos mem kuradi kun tio kaj elbabili ĉion, kiel la kolumo.