Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 32 — Ŝtono de la saĝuloj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 31 — Kolo de botelo Indekso : Fabeloj de Andersen (Zamenhof)
de Hans Christian Andersen
Tradukita de L. L. Zamenhof
Ŝtono de la saĝuloj
Ĉapitro 33 — Supo el kolbasaj bastonetoj
Libro Tri
Ĉapitro 32 — Ŝtono de la saĝuloj
Vi konas ja la historion pri Holger, la Dano? Ni ĝin ne rakontos al vi, sed nur demandos vin, ĉu vi el ĝi memoras, ke "Holger, la Dano, militakiris la grandan landon Hindujon ĝis la orienta fino de la mondo, ĝis tiu arbo, kiu estas nomata arbo de la suno", kiel rakontas Christen Pedersen. Ĉu vi konas Christenon Pedersen? Ne estas grave, ĉu vi lin konas aŭ ne. Holger, la Dano, transdonis tie al la pastro Jon la regadon kaj reĝecon super la tuta Hindujo. Ĉu vi konas la pastron Jon? Ho, tio ankaŭ ne estas grava, se vi lin ne konas, ĉar pri li en nia historio tute ne estas parolate. Ĉi tie vi aŭdos nur pri la arbo de la suno "en Hindujo, oriente ĉe la fino de la mondo", kiel iam pensis tiuj, kiuj ne lernis geografion, kiel ni ĝin lernis. Sed tio ankaŭ estas ja indiferenta por ni.
La arbo de la suno estis belega arbo tia, kian ni neniam vidis kaj vi ankaŭ neniam havos la okazon vidi. Ĝia branĉaro etendiĝis sur la spaco de kelkaj mejloj ĉirkaŭe, ĝi en efektiveco prezentis tutan arbaron, ĉiu el ĝiaj plej malgrandaj branĉoj estas siavice tuta arbo. Tie troviĝis palmoj, fagoj, pinioj, platanoj; ĉiuj specoj de arboj de la tuta mondo kreskis tie kiel malgrandaj branĉoj el la pli grandaj, kaj la grandaj branĉoj mem per siaj kurbaĵoj kaj fleksoj similis al valoj kaj altaĵoj. Ili estis kovritaj de velurmola verdaĵo, en kiu svarmis amasego da floraĵoj. Ĉiu branĉo estis kvazaŭ vasta florriĉa herbejo aŭ plej ĉarma ĝardeno. La suno ĵetadis sur la arbon siajn plej ardantajn radiojn, tio estis ja la arbo de la suno.
Ĉi tie kolektiĝadis la birdoj el ĉiuj partoj de la mondo, la birdoj el la nepenetreblaj arbaroj de la malproksima Ameriko, el la rozĝardenoj de Damasko, el la arbaraj senhomejoj de la interna Afriko, kie la elefanto kaj la leono imagas al si, ke ili estas la solaj regantoj. Venadis la alcionoj, kaj la cikonio kaj la hirundo kompreneble ankaŭ venadis.
Sed la birdoj ne estis la solaj vivantaj estaĵoj kiuj venadis ĉi tien. La cervo, la sciuro, la antilopo kaj centoj da aliaj bestoj, kurlertaj kaj belaj, sentis sin ĉi tie kiel hejme. La branĉaro de la arbo estis ja granda bonodora ĝardeno, kaj en ĝi, sur la loko, kie la plej grandaj branĉoj etendiĝis simile al verdaj altaĵoj, staris palaco el kristalo, kun elvido sur ĉiujn landojn de la mondo. Ĉiu el la turoj leviĝis simile al lilio, tra kies trunketo oni povis leviĝi supren, ĉar en ĝi troviĝis ŝtuparo. Vi povas facile kompreni, ke oni povis eliri sur la foliojn, kiuj prezentis balkonojn.
En la ekstrema pinto de la floro mem troviĝis plej bela brilanta festosalono, kiu havis kiel tegmenton nur la bluan ĉielon kun la suno kaj steloj. En alia maniero la vastaj salonoj en la malsupra parto de la palaco estis tiel same belegaj. En iliaj muroj speguliĝis la tuta ĉirkaŭe kuŝanta mondo; oni povis observi en ili ĉion, kio okazis, tiel ke oni ne bezonis legi gazetojn, kiujn oni cetere ĉi tie ne havis. Ĉion oni povis vidi en vivantaj bildoj, se oni nur povus kaj volus tion rigardi, ĉar tro multe estas tro multe, eĉ por la plej saĝa homo, kaj ĉi tie loĝis la plej saĝa homo. Lia nomo estas tiel malfacile elparolebla, ke vi tute ne povus ĝin elparoli, kaj tial ĝi povas esti por vi indiferenta.
Li sciis ĉion, kion homo povas scii, kiel ajn altan gradon de klereco li povas atingi sur la tero; li konis ĉiun elpenson, kiu estis farita aŭ ankoraŭ estis farota, sed ne pli, ĉar por ĉio ekzistas limo. La saĝega reĝo Salomono posedis nur duonon de tia saĝeco, kaj li estis ja tre saĝa; li havis potencon super la fortoj de la naturo kaj super potencaj spiritoj, eĉ la morto mem devis ĉiumatene prezenti al li la liston de tiuj, kiuj devis morti en tiu tago. Sed la reĝo Salomono ankaŭ devis morti, kaj tio estis la penso, kiu ofte mirinde vive okupadis la grandan esploremulon, la potencan sinjoron de la palaco en la arbo de la suno. Li ankaŭ, kiel ajn pli alte ol ĉiuj homoj li staris koncerne la saĝecon, devis iam morti, tion li sciis, kaj liaj infanoj ankaŭ devis morti.
Kiel la folioj de la arbaro ili estis velkontaj kaj cindriĝontaj. Li vidis, kiel la homa generacio estis forblovita kiel la folioj de arbo, kaj li vidis, kiel nova generacio ekfloris. Sed la folioj, kiuj unu fojon defalis, neniam plu elkreskis denove, ili fariĝis polvo, ili penetris en aliajn kreskaĵojn. Kio fariĝas kun la homo, kiam venas la anĝelo de la morto? Kian signifon havas la morto? La korpo dissolviĝas, kaj la animo... kio ĝi estas? Kio ĝi fariĝas? Kien ĝi iras? "Al eterna vivo," diras la konsolo de la religio. Sed kia estas la transiro? Kie oni vivas kaj kiel? "En la ĉielo supre!" diras la piuloj; "supren ni iras!" ―
"Supren!" ripetadis la saĝulo kaj rigardadis supren al la suno kaj al steloj. "Supren!" Kaj el la globa formo de la tero li vidis, ke supre kaj malsupre estas la sama afero, depende de la vidpunkto, kiun oni okupas sur la ŝvebanta globo. Kiam li leviĝis tiel alten, ĝis kie atingas la pintoj de la plej altaj montoj de la mondo, tiam la aero, kiun ni ĉi tie malsupre nomas la "pura ĉielo", prezentiĝis al li kiel karbonigra mallumo, simila al etendita tuko, kaj la suno prezentiĝis kiel ardanta globo sen radioj, nia tero kuŝis envolvita en flaveta nebulo. Ĉi tie estis la limo por la korpa okulo, ĉi tie ankaŭ estis starigita limo por la esplorado de la spirito! Kiel malgranda estas nia sciado! eĉ la plej saĝa homo sciis nur malmute el tio, kio por ni estas la plej grava.
En unu ĉambreto de la palaco kuŝis la plej granda trezoro de la tero:
"La libro de la vero". Li tralegis ĝin folion post folio. Tio estas libro, en kiu ĉiu homo povas legi, sed nur apartajn pecojn; por multaj okuloj la skribo aperas kiel tremanta, tiel ke ili ne povas deĉifri la vortojn.
Sur kelkaj folioj la skribo ofte aperas tiel pala, tiel nedistingebla, ke oni pensas, ke oni havas antaŭ si malplenan folion. Ju pli saĝa oni estas, des pli multe oni povas legi, kaj la plej saĝa homo tralegas plej multe. La saĝulo en sia kristala palaco povosciis krom tio kolekti la lumon de la steloj kaj la lumon de la suno, la brilon de kaŝitaj fortoj kaj la fajron de spiritoj. Ĉe tiu fortigita kaj sur la foliojn direktita lumo, al li malkovriĝis ankoraŭ pli multe el la skribo, sed en tiu ĉapitro de la libro, kiu havas la surskribon "La postmorta vivo", oni ne povis vidi eĉ unu punkteton. Tiu fakto afliktis lin. Ĉu li ne povas havi la eblon eltrovi tian lumon, ĉe kies brilo lia okulo povus legi tion, kio estas skribita ĉi tie en la Libro de la Vero?
Simile al la saĝa reĝo Salomono li ankaŭ komprenis la lingvon de la bestoj, li aŭskultadis iliajn kantojn kaj parolojn, sed per tio li koncerne tiun punkton ne fariĝis pli saĝa. Li esploris la kaŝitajn fortojn de la kreskaĵoj kaj de la metaloj, tiujn fortojn, kiuj havis la eblon forigi malsanojn, prokrasti la morton, sed ne neniigi ĝin. En ĉio, kio estis kreita kaj kion li povis atingi, li penis eltrovi la lumon, kiu povus priradii la problemon pri eterna vivo, sed li ĝin ne trovis, la Libro de la Vero kuŝis antaŭ li kvazaŭ kun senskribaj folioj. La Kristaneco montris al li en la Biblio la konsolon pri eterna vivo, sed li volis tion legi en sia propra libro, tamen en ĝi li nenion vidis.
Li havis kvin infanojn, kvar filojn, instruitajn tiel, kiel la plej saĝa homo povas instrui siajn infanojn, kaj unu filinon, belan, mildan kaj saĝan, sed blindan, kio tamen ne ŝajnis manko por ŝi. La patro kaj la fratoj anstataŭis al ŝi la okulojn, ilia amo ĉirkaŭis ŝin per tia prizorgado, ke ŝi povis pensi, ke ŝi vidas per propraj okuloj.
Neniam la filoj foriĝis el la salonoj de la palaco pli malproksimen, ol kie etendiĝis la branĉoj de la arbo, kaj la fratino ankoraŭ malpli. Ili estis feliĉaj infanoj en la hejmo de sia infaneco, en la lando de sia infaneco, en la belega, bonodora arbo de la suno. Simile al ĉiuj infanoj ili amis rakontojn, kaj la patro rakontis al ili multe, kion aliaj infanoj ne komprenus, sed ĉi tiuj infanoj jam nun estis tiel same saĝaj, kiel ĉe ni la plimulto de la maljunaj homoj. Li klarigis al ili tion, kion ili vidis en la vivantaj bildoj sur la muroj de la palaco, la laborojn de la homoj kaj la iron de la okazintaĵoj en ĉiuj landoj de la mondo. Ofte la filoj deziris esti ankaŭ tie ekstere kaj partopreni en ĉiuj tiuj grandaj faroj.
Tiam la patro diradis al ili, ke la homa mondo havas vivon malfacilan kaj maldolĉan, ke la aferoj estas ne tute tiel, kiel ili tion vidas el sia bela infana mondo. Li paroladis al ili pri la belo, vero kaj bono, dirante, ke tiuj tri aferoj kunetenas la mondon kaj, ke sub la premado, kiun ili suferas, la mondo fariĝas juvelo, pli klara ol diamanto. Ilia utilo havas valoron antaŭ Dio, ĝi priradias ĉion, kaj ĝi estas en efektiveco tio, kion oni nomas "la ŝtono de la saĝuloj". Li diris al ili, ke simile al tio, kiel per la kreitaĵo oni atingas la certecon pri la ekzistado de Dio, tiel per la homoj mem oni atingas la certecon, ke ekzistas tia juvelo; pli li ne povas diri al ili pri tio, ĉar pli li ne scias. Tia rakontado por aliaj infanoj estus malfacile komprenebla, sed ĉi tiuj infanoj tion komprenis, kaj poste espereble ankaŭ la aliaj komprenos.
Ili demandis la patron pri la belo, vero kaj bono, kaj li klarigis tion al ili, li diris al ili multe, li diris ankaŭ, ke kiam Dio kreis la homon el la tero Li donis al sia kreitaĵo kvin kisojn, fajrajn kisojn, korajn kisojn, ardantajn diajn kisojn, kaj ili estas tio, kion ni nun nomas la kvin sentoj.
Per ili oni vidas, sentas kaj komprenas la belon, veron kaj bonon, per ili oni tion ŝatas, ŝirmas kaj akcelas.
Pri tio la infanoj multe meditis, tage kaj nokte tio ŝvebis antaŭ ilia animo. Unu fojon la plej aĝa el la fratoj havis belegan sonĝon, kaj estas strange, la dua frato ankaŭ ĝin havis, kaj la tria ĝin havis, kaj la kvara, ĉiu el ili havis ĝuste la saman sonĝon. Li sonĝis, ke li elvojaĝis en la mondon kaj trovis tie la ŝtonon de la saĝuloj. Kiel luma flamo ĝi radiis sur lia frunto, kiam en la brilo de la mateno, sur sia sagrapida ĉevalo li galopis super la velure verdaj herbejoj de la ĝardeno de la hejmo returne al la patra kastelo, kaj la juvelo ĵetis tian ĉielan lumon kaj tian brilon sur la foliojn de la libro, ke fariĝis videbla tio, kio en ĝi estis skribita pri la vivo transe de la tombo. La fratino sonĝis nenion pri elvojaĝo en la malproksiman mondon, ŝi pri tio ne pensis, ŝia mondo estis la domo de ŝia patro.
"Mi rajdos en la malproksiman mondon!" diris la plej aĝa; "mi devas sciiĝi, kio en ĝi fariĝas, kaj mi devas movi min inter la homoj. Nur al la bono kaj vero mi strebas, per ili mi defendos la belon. Multaj aferoj ŝanĝiĝos, kiam mi elpaŝos en la vivon!" Jes, kuraĝaj kaj grandaj estis liaj pensoj, kiel ĉe ni ĉiuj hejme en la angulo malantaŭ la forno, antaŭ ol ni elvenas en la mondon kaj sciiĝas, kiel efikas pluvo kaj dornopikoj.
La kvin sentoj de la korpo kaj de la animo estis ĉe li, kiel ĉe la aliaj fratoj, tre bone disvolvitaj, sed ĉiu el la fratoj havis precipe unu senton, kiu per sia forto kaj disvolviĝo superis ĉiujn ceterajn. Ĉe la plej aĝa ĝi estis precipe la sento de vidado, kiun li povis fidi. Li havis, kiel li diris, okulojn por ĉiuj tempoj, okulojn por ĉiuj popoloj, okulojn, kiuj egale bone povis vidi la trezorojn profunde en la interno de la tero, kiel ankaŭ la internon de la homa brusto, kvazaŭ nur vitro gin kovrus, ― tio estas, li vidis pli ol ni povas vidi sur la vango, kiu ruĝiĝis aŭ paliĝis, kaj en la okulo, kiu ploras aŭ ridetas. Cervo kaj antilopo akompanis lin ĝis la okcidenta limo, kaj tie aperis la sovaĝaj cignoj, kiuj flugis al nord-okcidento.
Ilin li sekvis, kaj jen li estis malproksime en la malproksima mondo; malproksime de la lando de la patro, kiu etendiĝas "ĝis la orienta fino de la mondo". Ho, kiel larĝe li malfermis la okulojn! Tie oni povis multe vidi, kaj estas ĉiam tute alia afero vidi la lokon kaj la objekton mem, ol nur admiri ĝin en bildoj, kiel ajn bonaj ĉi tiuj estas, kaj ili estis eksterordinare bonaj, la bildoj hejme en la palaco de lia patro. Pro mirego pri la tuta tumulto kaj pri la tuta karnavala parado, kiu estis elmetita sub la nomo de la belo, li preskaŭ perdis ambaŭ okulojn, li tamen ilin ne perdis, li havis por ili alian destinon.
Fundamente kaj honeste li volis entrepreni la laboron ĉe la ekkonado de la belo, vero kaj bono; sed en kia stato la aferoj troviĝis? Li vidis, ke la malbelo ofte ricevas la kronon, kiu decas al la belo, ke la bono ofte ne estas rimarkata kaj la mezvaloraĵo kontraŭe estas aplaŭdata. Oni rigardis la nomon, ne la donon, la veston, ne la homon, la profesion, ne la talenton. Ne povis esti alie.
"Nu, nun mi energie min enmiksos!" li pensis, kaj li sin enmiksis.
Sed dum li serĉis la veron, venis la diablo, kiu estas la patro de la malvero mem. Plej volonte li al la vivanto tuj elbatus ambaŭ okulojn, sed tio estus tro malbelmaniera. La diablo faras sian laboron pli ĝentile; li permesis al li serĉi la veron, serĉi per siaj okuloj nur ĝin kaj la bonon, sed dum li fervore rigardadis ĉirkaŭen, la diablo enblovis al li spliton en la okulon, en ambaŭ okulojn, unu spliton post la alia. Tio ne estis bona por la vidado, eĉ ne por la plej bona vidkapablo. Poste la diablo ŝveligis la splitojn tiel, ke ili fariĝis traboj, kaj tiam liaj okuloj pereis. Nun la vidanto staris kiel blindulo meze de la vasta mondo kaj ne fidis plu siajn okulojn. La bonajn pensojn, kiujn li antaŭe havis pri la mondo kaj pri si mem, li forrifuzis, kaj kiam oni forrifuzas la mondon kaj sin mem, tiam oni por ĉiam pereas.
"Pereis!" kantis la sovaĝaj cignoj, kiuj flugis trans la maro orienten; "pereis!" kantis la hirundoj, kiuj flugis orienten al la arbo de la suno, kaj por tiuj, kiuj tie restis, tio ne estis bonaj sciigoj.
"Kvankam la vidanton trafis sorto malbona," diris la dua frato, "tamen la aŭdanto eble havos sorton pli bonan." Ĉe li precipe akrigita estis la sento de aŭdado, li povis aŭdi, kiel la herbo kreskas, tian perfektecon li atingis.
Li faris koran adiaŭon kaj forrajdis kun bonaj kapabloj kaj bonaj intencoj. La hirundoj lin akompanis, kaj li akompanis la hirundojn, kaj jen li estis malproksime de la hejmo tie en la malproksima mondo.
Eĉ en bona afero tro multe ofte estas malbone; pri tiu vero li baldaŭ devis konvinkiĝi. Lia sento de aŭdado estis tro forta, li aŭdis ja, kiel la herbo kreskas, sed pro tio li ankaŭ aŭdis la batadon de ĉiu homa koro en ĝojo kaj en sufero. Li havis la senton, kvazaŭ la mondo estas unu granda horloĝejo, kie ĉiuj horloĝoj batas "tik, tak", ĉiuj turhorloĝoj sonas "bam, bam". Estis neelporteble! Malgraŭ tio li tenis siajn orelojn streĉite, tiel longe kiel li povis. Fine la tuta kriado kaj bruado fariĝis tro forta por unu homo.
Jen venis strataj buboj, havantaj la aĝon de sesdek jaroj, ― ne la aĝo ja faras la bubecon. Ili kriis kaj bruis; al tio oni eble povus ankoraŭ rideti, sed jen venis la klaĉado, kiu siblis tra ĉiuj domoj, stratoj kaj stratetoj ĝis la landvojo. La mensogo aŭdigis sin plej laŭte kaj estis la reganto, la tintilo de la klaŭno tintis kaj asertis, ke ĝi estas la sonorilo de preĝejo, per unu vorto ― la aŭdanto pensis, ke li freneziĝos, kaj li ŝtopis per la fingroj siajn ambaŭ orelojn, sed ĉiam li ankoraŭ aŭdis falsan kantadon kaj malbonan sonadon. Klaĉaĵo kaj ĉikanaĵo, netoleremaj kaj persiste subtenataj asertoj, kiuj ne valoris eĉ putran haringon, zumis sur la langoj tiel, ke de ilia lerta moviĝado aŭdiĝis konstanta klakado.
Bruado kaj kriado estis interne kaj ekstere, oni ne povis plu elteni, oni povis freneziĝi! Li enŝovis la fingrojn pli profunden en siajn ambaŭ orelojn, ĉiam pli profunden, kaj fine krevis al li oreltamburoj, kaj nun li jam plu nenion aŭdis, ankaŭ ne la belon, veron kaj bonon. Li fariĝis silentema kaj malfidema, li havis konfidon al neniu, fine li eĉ al si mem ne konfidis, kaj tio estas granda malfeliĉo. Li ne sukcesis trovi la potencan juvelon kaj alporti ĝin hejmen, kaj li rezignis pri ĝi kaj pri si mem, kaj tio estis la plej malbona. La birdoj, kiuj flugis orienten, disvastigis la famon pri tio, ĝis ĝi atingis la palacon de la patro en la arbo de la suno; leteroj tien ne venadis, ĉar tien ne iris poŝto.
"Nun mi provos!" diris la tria, "mi havas bonan nazon!" Tia diro estis ne tute delikata, sed li havis tian manieron de parolado, kaj ni devas preni lin tia, kia li estis. Li estis la bona humoro mem, kaj krom tio li estis poeto, vera poeto. Kion li ne povis esprimi, tion li kantis per versoj. Koncerne la iradon de la pensoj, li multe superis ĉiujn aliajn.
"Mi sentas la meĉaĵon!" li ordinare diradis, kaj efektive la sento de flarado estis ĉe li disvolvita en plej alta grado kaj donis al li grandan regionon en la regno de la belo. "Unu amas la odoron de pomoj, kaj alia la odoron de ĉevalejo!" li diradis. "Ĉiu odora regiono en la regno de la belo havas sian publikon. Unuj sentas sin hejme en la odoro de la drinkejo, ĉe la fumiĝanta meĉaĵo de la seba kandelo, kie la malbonodoro de brando miksiĝas kun la malbona fumo de tabako; aliaj preferas sidi en la naŭza odoro de jasmeno kaj frotas sin per plej forta kariofila oleo, kiun oni nur povas flari. Aliaj serĉas la freŝan maran aeron, la sanecan venteton, aŭ supreniras sur la altan supron de monto kaj altigas sin super la agema tumulto de la ĉiutaga vivo!" Jes, tiel li parolis; li tenis sin tiel, kvazaŭ li jam antaŭe estis ekstere en la mondo, vivis kun la homoj kaj konas ilin, sed tio estis nur lia propra saĝo, tio estis lia poeta talento, kiun Dio donace metis al li en la lulilon.
Jen li diris adiaŭ al la patra palaco en la arbo de la suno, trapaŝis la belegajn kampojn de la hejmo, sed poste li sidiĝis sur struton, kiu kuras pli rapide ol ĉevalo, kaj kiam li poste vidis la sovaĝajn cignojn, li saltis sur la dorson de la plej forta el ili. Li amis ŝanĝojn, kaj tial li flugis al la fremdaj landaj transe de la maro kun iliaj grandaj arbaroj, profundaj lagoj, potencaj montoj kaj fieraj urboj, kaj kien ajn li venis, tie ŝajnis, kvazaŭ sunlumo flugis super la ebenaĵo. Ĉiu floro, ĉiu arbeto odoris pli forte, havante la senton, ke proksime troviĝas amiko, protektanto, kiu ilin protektas kaj komprenas, eĉ la kripla rozarbeto levis siajn branĉojn, malvolvis siajn foliojn kaj aperigis plej ĉarman rozon. Ĉiu povis ĝin admiri, eĉ la nigra malseka arbara limako rimarkis ĝian belecon.
"Mi stampos la floron per mia signo!" diris la limako. "Jen mi kraĉis sur ĝin, ion alian mi ne povas fari!"
"Tiele bedaŭrinde estas la sorto de la belo en la mondo!" diris la poeto, kaj li kantis kanton pri tio, kantis ĝin laŭ sia maniero, sed neniu ĝin atentis. Tial li donis kelke da spesdekoj kaj plumon de pavo al la tamburisto, kaj ĉi tiu transponis la kanton por tamburo kaj tamburis ĝin en la urbo, sur ĉiuj stratoj kaj stratetoj. Nun la homoj aŭskultis kaj asertis, ke ili ĝin komprenas, ke ĝi estas tre profundpensa. Nun la poeto povis kanti pli da kantoj, kaj li kantis pri la belo, la vero kaj la bono, kaj oni aŭskultis tion en la drinkejo, kie fumiĝis la seba kandelo, oni aŭskultis tion sur la luksa herbejo en la arbaro kaj sur la libera maro.
Ŝajnis, ke ĉi tiu frato en sia strebado estas pli feliĉa ol liaj du pli aĝaj fratoj. Sed tion la diablo ne povis toleri, kaj tial li tuj aperis kun la reĝaj kaj preĝejaj incensiloj kaj kun ĉiuj incensoj de honoro, kiuj nur ekzistas kaj kies pretigadon la diablo tiel bone komprenas. Li uzis la plej fortajn incensojn, kiuj por ĉiu alia estus turmentaj kaj eĉ al anĝelo farus kapturnon, des pli al simpla poeto. La diablo scias, kiel li devas preni la homojn! Per la incensoj li tiel ekposedis la poeton, ke ĉi tiu tute perdis la spiritan ekvilibron, forgesis sian celon, sian patran domon, per unu vorto ĉion, eĉ sin mem; li tute dissolviĝis en la fumo kaj incensoj.
Ĉiuj birdetoj funebris, kiam ili tion aŭdis, kaj dum tri tagoj ili tute ne kantis. La nigra arbara limako fariĝis ankoraŭ pli nigra, ne pro malĝojo, sed pro envio. "Al mi," ĝi diris, "oni devus incensi, ĉar mi donis al li la ideon por lia plej glora kanto, la tamburkanto pri la irado de la mondo, mi kraĉis sur la rozon, mi povas starigi atestantojn pri tio!"
Sed hejme en Hindujo oni nenion aŭdis pri tio, ĉiuj birdetoj ja funebris kaj silentis dum tri tagoj, kaj kiam la tempo de la funebro finiĝis, tiam montriĝis, ke la funebro estis tiel forta, ke ili tute forgesis, pri kiu ili funebris. Tiel iras la aferoj!
"Nun mi ankaŭ devas eliri en la mondon kaj eble ne plu reveni, tiel same, kiel la aliaj!" diris la kvara frato. Li ankaŭ posedis bonan humoron, kiel tiu, kiu laŭaĝe estis plej proksima al li, sed li ne estis poeto, kaj ĝuste pro tio li havis plenan kaŭzon esti en bona humoro. Ili ambaŭ disvastigadis en la palaco viglecon kaj gajecon, nun el ĝi malaperis la lasta kvanto de la gajeco. La vidado kaj aŭdado ĉiam estis rigardataj de la homo kiel la plej gravaj sentaj kapabloj, kiujn oni deziras al si havi pleje fortajn kaj akrajn, la tri aliaj sentoj estas rigardataj kiel malpli gravaj. Sed tio tute ne estis la opinio de ĉi tiu filo, li precipe disvolvis al si la guston en ĉiu senco, en kiu oni povas kompreni tiun vorton, kaj la gusto havas grandan potencon kaj fortan signifon. Ĝi regas tion, kio iras tra la buŝo, kaj ankaŭ tion, kio trafluas la spiriton; tial la frato gustumadis ĉion, kio troviĝis sub la frunto, en la poto, en la botelo kaj en la plado. Tio estas la maldelikata flanko de lia profesio, li diris; ĉiu homo estis por li frunto, en kiu io bolis, ĉiu lando en spirita senco estis por li grandega kuirejo; kaj nun li volis forvojaĝi kaj elprovi ĉion per sia gusto.
"Eble al mi la feliĉo estos pli favora, ol al miaj fratoj!" li diris. "Mi nun vojaĝos, sed kian veturrimedon mi elektu? Ĉu la aerostatoj estas jam elpensitaj?" li demandis sian patron, kiu sciis ja pri ĉiuj elpensoj, kiuj estis jam faritaj aŭ kiuj estis ankoraŭ farotaj. Sed la aerostatoj ankoraŭ ne estis elpensitaj, ankaŭ ne la vaporŝipoj nek la fervojoj. "Tio ne malhelpas," li diris, "mi tamen prenos aerostaton; mia patro scias, kiel ili devas esti pretigataj kaj direktataj, kaj mi tion lernos. Neniu ĝis nun konas tiun elpenson, kaj tial oni pensos, ke tio estas aera fenomeno. Post la uzo de la aerostato mi ĝin forbruligos, kaj por tiu celo vi devas doni al mi kelke da pecoj de la estonta elpensaĵo, kiun oni nomos ĥemiaj alumetoj."
Ĉion ĉi tion li ricevis, kaj poste li ekflugis, kaj la birdoj akompanis lin multe pli malproksimen, ol ili akompanis la aliajn fratojn. Ili volis vidi, kiel iras la veturado, kaj ĉiam pli granda nombro da birdoj alflugis, ĉar ili estis tre scivolemaj. Ili pensis, ke tio, kio tie flugas, estas ia nova birdo! Imponanta sekvantaro aliĝis al ĝi. La aero fariĝis nigra de la birdoj, ili venis kiel granda nubo, kiel svarmo da akridoj super Egiptujo; kaj jen li estis ekstere en la malproksima mondo.
"La orienta vento estis por mi bona amiko kaj brava helpanto!" li diris.
"La orienta kaj la okcidenta vi volis diri? "diris la ventoj." Ni du laboris alterne, alie vi ne povus veturi nordokcidenten."
Sed li ne aŭdis, kion diris la ventoj, kaj tio ne estas ja grava. La birdoj nun lin plu ne akompanis. Kiam ili estis kune en granda nombro, al kelkaj el ili la veturo tedis. "Jam tro multe ni faras por tiu objekto," ili diris; "ĝi povas ankoraŭ tro multe pensi pri si. Ĝi ne estas inda la postflugadon, ĝi estas nenio, ĝi estas absurdaĵo!" Tial ili restis, ili ĉiuj restis; la tuta afero estis ja senvaloraĵo.
La aerostato malleviĝis super unu el la plej grandaj urboj, kie la aerveturanto sidiĝis sur la plej alta loko, sur la pinto de la preĝeja turo. La balono denove leviĝis supren, kion ĝi ne devis fari. Kie ĝi restis kaj kio el ĝi fariĝis, oni ne scias, sed tio ne estas ja grava, ĉar ĝi ne estis ankoraŭ elpensita.
Jen la veturinto sidis tute alte sur la pinto de la preĝeja turo, la birdoj ne flugis al li, li fariĝis enuiga por ili, kaj ili fariĝis enuigaj por li. Ĉiuj kamentuboj de la urbo fumis kaj odoris.
"Tio estas altaroj, kiuj estas starigitaj por vi!" diris la vento; ĝi volis diri al li ion agrablan. Tre kuraĝe li sidis ankoraŭ tie supre kaj rigardis malsupren sur la popolon sur la stratoj. Jen paŝis unu fiera pri sia monsako, alia estis fiera pri sia ŝlosilo malantaŭ la frako, kvankam li havis nenion por ŝlosi; unu estis fiera pri sia surtuto, kiu estis plena de tineoj, alia estis fiera pri sia korpo, kiun jam mordetadis la vermoj.
"Ho vanteco! Jes, mi devas baldaŭ iri malsupren, por iom kirli en la potoj kaj gustumi!" li diris. "Sed mi volas ankoraŭ iomete sidi ĉi tie, la vento tiel agrable tiklas min sur la dorso, estas al mi tre komforte. Tiel longe, kiel la vento blovas, mi restos ĉi tie. Mi volas iom ripozi; estas bone longe resti matene en la lito, se oni havas multe por fari, diras la maldiligentulo. Sed maldiligenteco estas la radiko de ĉia malbono, kaj malbono ne ekzistas en nia familio, tion diras mi, kaj tion diras ĉiu sur la strato. Mi sidos ĉi tie tiel longe, kiel blovas la vento, tio estas por mi bongusta!"
Kaj li restis; sed li sidis sur la ventmontrilo de la turo, ĝi konstante turniĝadis kun li, kaj tial li pensis, ke ĉiam blovas la sama vento; li restis, kaj tie li povis longe sidi.
Sed en Hindujo en la palaco sur la arbo de la suno fariĝis malplene kaj silente, kiam la fratoj unu post la alia foriris.
"Iliaj aferoj iras ne bone!" diris la patro; "neniam ili alportos hejmen la brilantan juvelon, por mi ĝi ne estas trovebla; ili malaperis, ili mortis!" Kaj li kliniĝis super la Libron de la Vero kaj rigide rigardis la folion, sur kiu li povus legi pri la postmorta vivo, sed li nenion povis vidi nek sciiĝi.
La blinda filino estis lia konsolo kaj lia ĝojo: tutkore kaj amoplene ŝi estis alligita al li. Por lia ĝojo, por lia feliĉo ŝi deziris, ke la grandvalora juvelo estu trovita kaj alportita hejmen. En ĝojo kaj malĝojo ŝi pensadis pri siaj fratoj. Kie ili estas? Kie ili loĝas? Ŝi tre deziris, ke ŝi povu sonĝi pri ili, sed estas strange, eĉ en sonĝo ŝi ne povis kuniĝi kun ili. Fine unu nokton ŝi sonĝis, ke iliaj voĉoj sonas al ŝi, ke ili ŝin petegas pri io, ke ili vokas al ŝi el la malproksima mondo, kaj ŝi devis elvojaĝi, malproksimen, malproksimen, kaj tamen ŝi havis la senton, ke ŝi troviĝas ankoraŭ en la domo de sia patro; la fratojn ŝi ne trovis, sed en sia mano ŝi sentis kvazaŭ brulantan fajron, tio tamen ne doloris, ŝi tenis la brilantan juvelon kaj alportis ĝin al sia patro.
Kiam ŝi vekiĝis, ŝi en la unua momento pensis, ke ŝi ĝin ankoraŭ tenas; tio estis ŝia ŝpinfasko, kiun ŝi premis en sia mano. En la longa nokto, kiu ŝin ĉirkaŭis, ŝi senĉese ŝpinadis, la fadeno sur ŝia ŝpinilo estis pli delikata ol araneaĵo; homaj okuloj ne povus distingi la apartan fadenon; ŝi malsekigis ĝin per siaj larmoj, kaj tial ĝi estis fortika kiel ankra ŝnurego. Si leviĝis, ŝia decido estis preta, la sonĝo devis fariĝi efektivaĵo. Estis nokto, ŝia patro dormis; ŝi kisis al li la manon, prenis sian ŝpinilon kaj alligis la finon de la fadeno al la domo de la patro, ĉar alie la malfeliĉa blindulino ja neniam povus trovi la vojon hejmen. Ĉi tiu fadeno devis esti ŝia teniĝilo, ĝin ŝi fidis, sed ne sin mem aŭ aliajn homojn. Ŝi deŝiris kvar foliojn de la arbo de la suno, ŝi volis transdoni ilin al la ventoj, por ke ĉi tiuj alportu ilin al la fratoj kiel leteron kaj saluton, se ŝi ilin ne trovos tie en la malproksima mondo.
Kiel al ŝi estos en tiu mondo, al ŝi, la malfeliĉa blinda infano! Sed ŝi havis la nevideblan fadenon, je kiu ŝi povis teniĝi; sed antaŭ ĉio havis unu econ: profundan sentemecon, kiu estis en ŝi tiel forta, ke ŝi kvazaŭ havis okulojn sur la pintoj de la fingroj kaj orelojn en la koro.
Tiamaniere ŝi elpaŝis en la bruan, tumultan, strangan mondon; kaj kien ajn ŝi venis, la ĉielo fariĝis sune hela, ŝi povis senti la varmajn radiojn, la ĉielarko elstreĉiĝis el la nigra nubo en la bluan aeron. Ŝi aŭdis la kantadon de la birdoj, ŝi spiris la bonodoron el la oranĝoĝardenoj kaj fruktoĝardenoj, kiu estis tiel forta, ke ŝi preskaŭ povis ĝin gustumi. Mildaj tonoj kaj belega kantado atingis ŝian orelon, sed ankaŭ bruo kaj krioj. Pensoj kaj opinioj strange disputis inter si reciproke. En la plej profunda angulo de ŝia koro aŭdiĝis la koraj kaj pensaj sonoj el la brusto de la homoj; ĥore sonadis al ŝi:
„Nur larmoj estas nia vivo,
Nur sonĝo ploroplena!“
Sed sonis ankaŭ la kanto:
„Kuniĝu tamen, ke la vivo
Fariĝu rozoĉena!“
Malgaje sonis:
„La maljunul' kaj la junulo
Nur pri si mem memoras.“
Sed sonis ankaŭ la respondo:
„En la arbaro, sur la kampoj
Per amo ĉio floras.“
Kaj kvankam ĉirkaŭe aŭdiĝis laŭta kantado:
„Pri ĉio ridu vi kaj moku,
En ĥor' kun hunda bojo!“
Tamen plej profunde en la koro de la blinda knabino sonis:
„Vi fidu Dion, Li vin gardos
Eĉ sur danĝera vojo!“
Kie ajn ŝi aperis en la rondo de viroj aŭ virinoj, ĉe maljunuloj aŭ junuloj, tie en la animoj eklumis la komprenado de la vero, bono kaj belo. Kien ajn ŝi venis, ĉu en la laborejon de artisto, ĉu en riĉan festosalonon, ĉu inter la bruantajn radojn de fabriko, ĉie fariĝis tiel, kvazaŭ la suna radio venis, la kordo eksonis, la floro odoris kaj la refreŝiga guto da roso falis sur la senfortiĝintan folion.
Sed tion la diablo ne povis permesi. Li havas pli da saĝo ol dekmil viroj, kaj tial li elpensis rimedon, por helpi al si, Li iris al la marĉo, prenis vezikojn de malboniĝinta akvo kaj lasis ruliĝi super ili la sepoblan eĥon de mensogo, por ke ili per tio fariĝu pli fortikaj. Li pulvorigis pagitajn honorajn versojn kaj mensogajn supertombajn parolojn, kiom multe li povis akiri, kaj kuiris ilin en larmoj, kiujn ploris la envio. Sur tion li ŝutetis ŝminkon de la vangoj de flaveta fraŭlino, kaj el ĉio li kreis knabinon, kiu laŭ sia formo kaj manieroj tute similis al la blinda benportanta knabino. La homoj ŝin nomis "la milda anĝelo plena de profunda sento", kaj tiamaniere la artifiko de la diablo havis plenan sukceson. La mondo ne sciis, kiu el la du anĝeloj estis la vera, kaj kiamaniere la mondo povus tion scii!
„Vi fidu Dion. Li vin gardos
Eĉ sur danĝera vojo!“
kantis la blinda knabino kun plena fido. La kvar verdajn foliojn de la arbo de la suno ŝi transdonis al la ventoj, por ke ili portu ilin kiel saluton kaj leteron al ŝiaj fratoj, kaj ŝi estis tute certa, ke tio estos plenumita, ke estos plenumita eĉ tio, ke la juvelo troviĝos, tiu juvelo, kiu brilas pli ol ĉiuj surteraj belegaĵoj; ke de la frunto de la homaro ĝi radios al la domo de ŝia patro.
"Al la domo de mia patro!" ŝi ripetis; "jes, sur la tero troviĝas tiu juvelo, kaj mi alportas kun mi pli ol la konvinkon pri tio; mi sentas ĝian ardon, pli kaj pli ĝi fariĝas sentebla en mia fermita mano. Ĉiun grajneton da vero, kiu estis sufiĉe delikata, por ke la akra vento povu ĝin forporti, mi kolektis kaj konservis; mi saturis ĝin per la odoro de ĉiuj belaĵoj, da kiuj en la mondo ekzistas tiom multe, eĉ por blindulo. Mi prenis la sonon, kiun la bono aperigis en la koro de homo, kaj mi almetis ĝin al tio. La tutaĵo, kiun mi alportas, estas nur polvero, sed ĝi estas polvo de la serĉata juvelo; mia tuta mano estas plenigita de ĝi!" Ŝi etendis sian manon ― renkonte al la patro. Ŝi estis en la hejmo, ŝi atingis ĝin en flugo de penso, ne ellasante la nevideblan fadenon, kiu kondukis al la domo de la patro.
La malbonaj potencoj ĵetis sin kun la bruo de uragano sur la arbon de la suno kaj enpremis sin kun puŝo de vento tra la nefermita pordo en la ĉambreton.
"La fino alproksimiĝas!" diris la patro kaj kaptis la manon, kiu malfermiĝis.
"Ne!" ŝi ekkriis kun konscio de certeco, "ĝi ne povas alproksimiĝi! Mi sentas, ke la radio varmigas mian animon!"
Kaj la patro ekvidis lumantan flamon, kiam la brilanta polvero el ŝia mano falis sur la blankajn foliojn de la libro, kiuj devis doni sciigon pri la certeco de la eterna vivo. En blindiga brilo tie montriĝis skribo, nur unu videbla vorto, la sola vorto:
"Kredo."
Kaj denove tie troviĝis la kvar fratoj; sopiro al la hejmo ilin atakis kaj gvidis, kiam la verda folio falis al ili sur la bruston. IIi venis, ilin sekvis la migrantaj birdoj, la cervo, la antilopo kaj ĉiuj bestoj de la arbaro. Ili ankaŭ volis partopreni en la ĝojo, kaj kial la bestoj tion ne faru, se ili povas?
Kaj kiel ofte, kiam radio de la suno tra truo en la pordo falas en polvan ĉambron, ni vidas, ke tie moviĝas lumanta kolono da polvo, tute tiel same ― sed ne tiel maldelikate kaj mizere, eĉ la ĉielarko estas tro peza.
kaj ne sufiĉe kolorriĉa en komparo kun la vidaĵo, kiu tie prezentiĝis ― tiel same el la folioj de la libro, el la lumanta vorto "kredo" ĉiu grajneto da vero leviĝis kun la brilo de la belo, kun la sono de la bono, radiante pli forte ol la fajra kolono en la nokto, kiam Moseo kaj la popolo Izrael vojiris al la promesita lando; el la vorto "kredo" leviĝis la ponto de espero al la eterna amo de la Plejpotenculo.
Separator-vector.svg

Eksteraj ligiloj[redakti]