Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 33 — Supo el kolbasaj bastonetoj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 32 — Ŝtono de la saĝuloj Indekso : Fabeloj de Andersen (Zamenhof)
de Hans Christian Andersen
Tradukita de L. L. Zamenhof
Supo el kolbasaj bastonetoj
Ĉapitro 34 — Nokta ĉapo de fraŭlo
Libro Tri
Ĉapitro 33 — Supo el kolbasaj bastonetoj
"Tio estis hieraŭ bonega tagmanĝo!" diris unu nejuna musa sinjorino al alia, kiu ne estis partopreninta en la festeno. "Mi havis de post la musa reĝo la dudek-unuan lokon, kaj tio estas ja ne malgranda honoro! Koncerne la apartajn manĝmetojn, mi povas certigi vin, ke la aranĝo de la manĝaĵoj estis bonega! ŝima pano, lardhaŭto, sebaj kandeloj kaj kolbaso, ― kaj poste oni donis la samajn manĝmetojn denove de la komenco. Estis tiel, kvazaŭ oni donus al ni du manĝadojn. Regis tre agrabla humoro kaj senĝena interparolado, kiel en familia rondo. Krom la kolbasaj bastonetoj ― kiuj pro tio fariĝis objekto de parolado ― absolute nenio restis.
Ĉe tiu okazo iu asertis, ke eĉ el kolbasa bastoneto oni povas kuiri supon. Aŭdis jam ĉiu pri tio, sed neniu iam gustumis tian supon, des pli neniu ion sciis pri la maniero de ĝia pretigado. Por la elpensinto de tiu supo oni eldiris tre lertspiritan toaston, dirante, ke li meritus esti direktoro de malriĉulejo! Ĉu tio ne estis sprita diro? Kaj la maljuna reĝo de la musoj leviĝis kaj promesis, ke tiun junan knabinon en la musa mondo, kiu povoscios pretigi la diritan supon plej bonguste, li faros sia edzino kaj reĝino. Estas donita templimo de unu jaro."
"Tio estus bona afero!" respondis la alia muso; "sed kiel oni pretigas la supon?"
"Jes, kiel oni ĝin pretigas?" Pri tio; demandis ĉiuj musaj sinjorinoj, junaj kaj maljunaj. Ĉiuj ili tre volus esti reĝino, sed neniu el ili havis grandan deziron preni sur sin la klopodojn de vojaĝo eksterlanden, por lerni la pretigadon, kaj tio tamen estis nepre necesa. Sed ne ĉiu estas kapabla forlasi sian familion kaj la malnovajn komfortajn kaŝiĝejojn.
En fremda lando oni ne povas ĉiutage trovi ŝelon de fromaĝo kaj lardhaŭton, ne, tie oni riskas suferi malsaton, oni eĉ povas vivante esti formanĝata de kato.
Ĉi tiuj pensoj estis la kaŭzo, pro kiu la plimulto timis entrepreni informiĝan vojaĝon. Nur kvar musaj fraŭlinoj, junaj kaj viglaj, sed el malriĉa familio, decidis forvojaĝi. Ili intencis direkti sin al la kvar diversaj flankoj de la mondo, kaj poste montriĝus, kiun sekvus la feliĉo. Ĉiu el ili prenis kun si kolbasan bastoneton, por rememorigadi al si la celon de sia vojaĝo; ĝi devis servi al ŝi kiel migrada bastono:
La unuan de Majo ili komencis sian vojaĝon, kaj la unuan de Majo de la sekvanta jaro ili revenis, sed nur tri, la kvara ne aperis, donis pri si nenian sciigon, kaj nun estis la tago de la decido.
"Ĉiam io malĝoja estas ligata kun la plej bonaj ĝojoj!" diris la musa reĝo, li tamen ordonis inviti ĉiujn musojn en la ĉirkaŭaĵo de multe da mejloj. Kiel lokon de kolektiĝo oni elektis la kuirejon. La tri fraŭlinoj, kiuj revenis el sia vojaĝo, staris aparte en unu vico. Anstataŭ la kvara, kiu mankis, oni starigis kolbasan bastoneton ĉirkaŭvolvitan per nigra krepo. Neniu havis la rajton esprimi sian opinion, antaŭ ol la tri estos parolintaj kaj la musa reĝo estos decidinta, kio plue devas esti priparolata.
Nun ni aŭdos!
Kion la unua knabino vidis kaj lernis dum la vojaĝo
Separator-vector.svg
"Kiam mi elvojaĝis en la malproksiman mondon," diris la malgranda muso, „mi pensis, kiel tre multaj en mia aĝo, ke mi englutis la tutan saĝecon de la mondo; sed tion mi ne posedis, ― por tion ekposedi, oni bezonas longan tempon. Mi iris tuj sur la maron; mi iris kun ŝipo, kiu veturis norden. Mi estis aŭdinta, ke sur la maro la kuiristo devas povoscii helpi al si, sed estas facile helpi al si, kiam ĉie estas plene de lardo, de bareloj da peklita viando, kaj de ŝima faruno. Oni vivas bonege. Sed oni lernas nenion, kio havas ian rilaton al la pretigado de tiu fama supo.
Dum multe da tagoj kaj noktoj ni devis veturi; ofte la ŝipo estis en danĝero, ofte ni devis suferi de malsekeco. Kiam ni fine atingis nian celon, mi forlasis la ŝipon; tio estis alte en nordo.
Tio estas io stranga, kiam oni forlasis la hejman kaŝiĝejon, iris sur ŝipon, kie oni ankaŭ troviĝas en speco de kaŝiĝejo, kaj oni nun subite estas en la distanco de pli ol cent mejloj kaj staras en fremda lando. Tie troviĝis nepenetreblaj abiaj kaj betulaj arbaroj, kiuj eligadis fortan odoron, kiu malagrable tuŝis mian nazon. La sovaĝaj kreskaĵoj disvastigadis tiel spican odoron, ke mi devis terni kaj pensi pri kolbaso. Tie troviĝis grandaj arbaraj lagoj, la akvo de proksime aspektis tute klara, sed en kelka distanco ĝi ŝajnis nigra kiel inko. Sur ili naĝis blankaj cignoj, pri kiuj mi antaŭe pensis, ke ili estas ŝaŭmo, tiel trankvile ili sidis sur la akvo, sed poste mi vidis, kiel ili flugas, kaj mi vidis, kiel ili iras, kaj tiam mi ilin rekonis. Juĝante laŭ ilia irado, ili apartenas al la gento de la anseroj, neniu povas forrifuzi sian parencecon. Mi tenis min je mia gento, mi aliĝis al la arbaraj kaj al la kampaj musoj, kiuj cetere, precipe koncerne la regaladon, scias terure malmulte, kaj ĝuste la arto de regalado estis ja la motivo de mia vojaĝado. Eĉ la ebleco mem kuiri supon el kolbasaj bastonetoj ŝajnis al ili tiel nekomprenebla penso, ke la sciigo pri tio trakuris la tutan arbaron kiel fulmo, sed la solvon de tiu problemo ili rigardis kiel absolutan neeblaĵon. Tiam mi certe ne pensis, ke ĝuste tie, kaj eĉ ankoraŭ en la sama nokto, mi estos ensekretigita en la pretigadon.
Tiam estis la tago de la sankta Johano, la mezo de la somero, kaj tial laŭ ilia opinio la arbaro odoris tiel forte, tial la kreskaĵoj estis tiel spicaj, la lagoj tiel klaraj kaj tamen tiel mallumaj kun la blankaj cignoj sur sia supraĵo. Ĉe la rando de la arbaro, inter tri-kvar domoj, estis starigita stango, alta kiel masto, kaj sur ĝia pinto pendis florkronoj kaj rubandoj, tio estis la Maja stango. Knaboj kaj knabinoj dancis ĉirkaŭ ĝi kaj kantis konkure kun la violono de la ludisto. Estis tre gaje de post la subiro de la suno en la daŭro de la tuta nokto, dum la plenluno disvastigis lumon preskaŭ tagan. Sed mi ne partoprenis en tio; kion malgranda muso povas fari en balo en la arbaro! Mi sidis sur la mola musko kaj tenis ĉirkaŭprenite mian kolbasan bastoneton.
La luno lumis precipe sur unu lokon, kie staris arbo kaj sub ĝi troviĝis la plej delikata musko, tiel delikata, ke mi kuraĝas aserti, ke per sia delikateco ĝi similis al la altvalora felo de nia amata musa reĝo, sed ĝi havis verdan koloron, kio estis agrabla por la okuloj. Subite tien venis marŝante plej ĉarmaj malgrandaj personoj, ne pli grandaj ol ĝis la alteco de miaj genuoj; ili aspektis kiel homoj, sed estis pli proporciaj. Ili nomis sin elfoj, kaj ili havis elegantajn vestojn el florfolioj kun garnaĵo el flugiloj de muŝoj kaj de kuloj, kio aspektis tute ne malbone. Ŝajnis, ke ili ion serĉas, sed mi ne sciis kion, ĝis fine kelkaj el ili aliris al mi. La plej eminenta el ili montris mian kolbasan bastoneton kaj diris: "Jen estas ĝuste tia, kian ni bezonas! ĝi estas ĉirkaŭhakita, ĝi estas bonega!" kaj rigardante mian migradan bastonon, li estis ĉiam pli kaj pli ravata.
"Nur prunti, sed ne restigi al si!" mi diris.
"Ne restigi al si!" ili respondis ĉiuj kune, ili prenis la kolbasan bastoneton, kiun mi ellasis el miaj manoj, dancis kun ĝi al la delikata muskejo, kaj meze de la verdaĵo ili tie starigis mian bastonon. Ili ankaŭ volis havi Majan stangon, kaj tiu, kiun ili nun havis, estis ja por ili kvazaŭ speciale pretigita. Nun oni ĝin ornamis; ha, kiel bele ĝi nun aspektis.
Malgrandaj araneoj ŝpinis ĉirkaŭ ĝi orajn fadenojn kaj ornamis ĝin per flirtantaj vualoj kaj flagoj, teksitaj tiel delikate, blankigitaj tiel perfekte en la lumo de la luno, ke al mi ekdoloris la okuloj. De la flugiloj de la papilio ili prenis kolorojn kaj ŝutis ilin sur la teksaĵon, kaj jen sur ĝi aperis floroj kaj diamantoj en brilanta belegeco, tiel ke mi plu ne rekonis mian kolbasan bastoneton. Tia Maja stango, kia fariĝis el ĝi, certe ne havas similan al si sur la tuta tero. Kaj nur nun venis la ĝusta granda elfa societo, tute sen vestoj, kaj tio montras ankoraŭ pli grandan elegantecon, ol povas doni la plej elegantaj vestoj. Mi ankaŭ estis invitita, ke mi rigardu la tutan belegecon, sed de kelka distanco, ĉar mi estis tro granda por ili.
Jen komenciĝis la muziko. Estis tiel, kvazaŭ miloj da vitraj sonoriletoj ektintis, plene kaj forte; mi pensis, ke tion kantis la cignoj, eĉ ŝajnis al mi, ke mi povas distingi la voĉon de kukolo kaj de turdo. Fine oni havis la impreson, kvazaŭ la tuta arbaro sonoras, oni aŭdis voĉojn infanajn, sonoradon de sonoriloj kaj kantadon de birdoj, la plej ĉarmajn melodiojn, kaj ĉiuj tiuj harmoniaj sonoj eliradis el la Maja stango de la elfoj, ĝi anstataŭis plenan sonorilaron, kaj tamen ĝi estis nenio alia ol mia kolbasa bastoneto. Neniam mi povus kredi, ke ĝi povas tiom multe enhavi en si, sed ĉio dependas de tio, en kies manojn oni trafas. Mi efektive estis tre emociita; mi ploris, kiel malgranda muso nur povas plori, pro granda ĝojo.
La nokto estis tro mallonga, sed tie norde en tiu tempo ĝi neniam estas pli longa. En la matena krepusko leviĝis venteto, la spegula supraĵo de la arbaraj lagoj krispiĝis, ĉiuj delikataj flirtantaj vualoj kaj flagoj forflugis tra la aero. La balanciĝantaj laŭboj el araneaĵoj, la pendantaj pontoj kaj balustradoj, kiuj estis konstruitaj de unu folio al la alia, disflugis kaj neniiĝis. Ses elfoj venis kaj alportis al mi returne mian kolbasan bastoneton, demandante, ĉu mi havas ian deziron, kiun ili povus plenumi.
Tiam mi ilin petis, ke ili min informu pri la pretigado de supo el kolbasaj bastonetoj.
"Kiel ni aranĝas ion similan," diris ridante la plej eminenta, "tion vi mem ja vidis autaŭ nelonge! Vi certe apenaŭ povis rekoni vian kolbasan bastoneton?"
"Jes! Vi komprenas tion aranĝi!" mi diris, kaj mi nun rekte rakontis al ili, por kio mi entreprenis vojaĝon kaj kion oni atendas de ĝi hejme.
"Kian profiton," mi diris, "havos la musa reĝo kaj nia tuta potenca regno de tio, ke mi vidis tiun belegaĵon! Mi ne povas elŝuti tion el la kolbasa bastoneto kaj diri: vidu, jen estas la bastoneto, kaj nun venas la supo! Tio almenaŭ estus parada manĝmeto, se oni povus satiĝi de ĝi!"
Tiam la elfo trempis sian malgrandan fingron en la kaliko de blua violo kaj diris al mi: "Atentu, mi priŝmiras vian migradan bastonon, kaj kiam vi venos hejmen en la palacon de la musa reĝo, tiam ektuŝu per la bastoneto la varman bruston de via reĝo. Tiam el ĝi elkreskos violoj haj volvos sin ĉirkaŭ la tutan bastonon, eĉ en plej malvarma vintra tempo. Tiamaniere vi havos hejme memorigaĵon pri ni kaj ankoraŭ ion alian."“ Sed antaŭ ol la malgranda muso diris, kio estas tiu io, ĝi direktis sian bastoneton al la brusto de la reĝo, kaj efektive el ĝi elsaltis plej bela florbukedo, kiu odoris tiel forte kaj ĉarme, ke al la musoj, kiuj staris plej proksime de la fajrejo, la reĝo tuj ordonis, ke ili metu siajn vostojn en la fajron, por ke disvastiĝu odoro de brulaĵo, ĉar la odoro de la violoj estis traelportebla, ĝi ne estis de tiu speco, kiun oni amis.
"Sed kio estis la aldona io, pri kiu vi parolis?" demandis la musa reĝo.
"Jes," diris la malgranda muso, "ĝi estas tio, kion oni povas nomi la ĉefa afekto!" Kaj ĉe tiuj vortoj ĝi turnis la kolbasan bastoneton, kaj jen la floroj malaperis, ĝi tenis nur la nudan ligneton kaj movadis ĝin kiel taktobastonon. "Violoj estas por la vidado, por la flarado kaj por la palpado," diris al mi la elfo; "sed ankaŭ por la aŭdado kaj por la gustosento devas io resti!" Ĝi batis takton, kaj jen eksonis muziko, ne kiel la muziko en la arbaro ĉe la festo de la elfoj, ne, sed tia, kia decas por la kuirejo. Ha, kia senorda miksaĵo tio estis! Ĝi venis tute subite; estis tiel, kvazaŭ la vento bruas tra ĉiuj kamentuboj; la kaldronoj kaj potoj ekbolis, la forna ŝovelilo tondris sur la kupra kaldrono; kaj subite fariĝis silento.
Oni aŭdis la obtuzan kantadon de la temaŝino, ĝi sonis tiel strange, oni ne sciis, ĉu ĝi volas ĉesi aŭ ĝuste dece komenci. La malgranda poto bolis, kaj la granda poto bolis, unu ne atentis la alian, ĉiu el ili videble pensis pri io tute alia. La malgranda muso ĉiam pli kaj pli sovaĝe svingadis sian taktobastonon, ― la potoj ŝaŭmis, ondiĝis, transbolis, la vento bruis, la kamentubo fajfis... hu, ha, fariĝis tiel terure, ke la malgranda musa fraŭlino mem perdis la bastonon.
"Tio estis malfacila kuirado!" diris la maljuna musa reĝo; "ĉu ne estos baldaŭ preta la supo?"
"Tio estis ĉio!" respondis la malgranda muso kaj faris riverencon. "Ĉio! nu, en tia okazo ni aŭdu, kion la sekvanta musa fraŭlino povas al ni raporti!" diris la musa reĝo.
Kion rakontis la dua malgranda muso
Separator-vector.svg
"Mi naskiĝis en la palaca biblioteko," rakontis la dua muso, „mi kaj aliaj el mia familio neniam havis la feliĉon veni en manĝoĉambron, des pli en manĝaĵejon. Nur tiam, kiam mi forveturis, kaj hodiaŭ ĉi tie mi vidis kuirejon. En la biblioteko ni vere ofte suferis, malsaton, sed kompense ni akiris al ni multe da scioj. Al ni penetris la famo pri la reĝa konkursa rekompenco, kiu estis proklamita por la pretigado de supo el kolbasaj bastonetoj, kaj, aŭdinte pri tio, mia maljuna avino altrenis unu manuskripton.
Estas vero, ke ŝi ne povosciis tion legi, sed ŝi aŭdis iam, kiam oni ĝin voĉlegis, kaj tiam falis en ŝiajn orelojn la rimarko: "Se oni estas poeto, tiam oni eĉ el kolbasaj bastonetoj povas kuiri supon." Ŝi min demandis, ĉu mi estas poetino. Mi sciis, ke mi ne estas tio, kaj ŝi donis al mi la konsilon, ke mi penu fariĝi poetino. Mi demandis, kion oni bezonas por tio, ĉar trovi rimedon por tio ŝajnis al mi afero tiel same malfacila, kiel la pretigado de la supo. Sed mia avino, kiu ricevis bonan lernejan edukon, donis tuj la respondon, ke por tio oni bezonas tri aferojn: saĝon, fantazion kaj senton. "Se vi povas," ŝi diris plue, "alproprigi al vi ilin, tiam vi estos poetino kaj povos helpi al vi pri la kolbasaj bastonetoj."
Tiam mi ekvojaĝis okcidenten al la malproksima mondo, por fariĝi poetino.
Mi sciis, ke saĝo ĉe ĉiu afero estas la plej grava, la du aliaj partoj ne ĝuas la saman estimon. Tial mi antaŭ ĉio komencis serĉi saĝon. Jes, sed kie ĝi loĝas? "Iru al la formiko kaj fariĝu saĝa!" Tiel iam diris granda reĝo de la Hebreoj, tion mi sciis el la biblioteko, kaj mi ne haltis, antaŭ ol mi trovis grandan formikejon. Apud ĝi mi kuŝiĝis observonte, por fariĝi saĝa.
La formikoj efektive estas tre respektinda popolo, ili estas la saĝo mem, ĉio ĉe ili estas preciza, kiel trakontrolita kalkula tasko; labori kaj meti ovojn estas, kiel ili diras, vivado en la tempo kaj zorgado pri la eterneco, kaj tion ili faras. Ili dividiĝas en formikojn purajn kaj malpurajn; la rango konsistas en numero. La formika reĝino egtas numero unu, kaj ŝia opinio estas la sole ĝusta, ŝi englutis la tutan saĝon, kaj scii tion estis por mi grave. Ŝi rakontis tiom multe, tio estis tiel saĝa, ke ĝi faris sur mi tute malsaĝan impreson. Ŝi diris, ke ŝia formika konstruaĵo estas la plej alta objekto en ĉi tiu mondo; sed tute apude de la formika konstruaĵo staris arbo, kiu estis pli, multe pli alta, tion oni ne povis nei, kaj tial oni tute ne parolis pri tio.
Unu vesperon unu formiko per eraro tien trafis, ĝi rampis supren laŭ la trunko, eĉ ne ĝis la branĉaro, sed tamen pli alten ol iam antaŭe atingis ia formiko, kaj post tio ĝi haltis kaj iris returne hejmen. En la formikejo ĝi rakontis pri unu objekto, kiu troviĝas ekster la formikaĵo kaj estas multe pli alta; sed ĉiuj formikoj rigardis tiun maltiman aserton kiel ofendon de la tuta regno, kaj tial oni kondamnis la formikon al buŝumo kaj eterna izoliteco. Mallonge post tio alia formiko trafis al la arbo kaj faris la saman vojaĝon kaj eltrovon kaj ankaŭ parolis pri tio, sed, kiel oni diras, kun singardeco kaj per neklaraj esprimoj; kaj ĉar ĝi krom tio estis respektata formiko, unu el la puraj, tial oni kredis al ĝi, kaj kiam ĝi mortis, oni pro ĝiaj meritoj koncerne la sciencojn strarigis al ĝi ovan ŝelon kiel monumenton.
Mi vidis, rakontis plue la malgranda muso, ke la formikoj senĉese kuradis kun sia ovo sur la dorso. Unu el ili perdis sian ovon, ĝi faris grandajn penojn, por returne ĝin ŝarĝi sur sin, sed ĝi ne povis sukcesi. Tiam alvenis du aliaj kaj helpis al ĝi per ĉiuj fortoj, tiel ke ili pro tio preskaŭ perdis siajn proprajn ovojn, sed tiam ili tuj ĉesis, ĉar ĉiu estas ja por si mem la plej proksima. La formika reĝino esprimis pri tio opinion, ke tiu ago pruvis samtempe la havadon de koro kaj de saĝo. "Ĉi tiuj du pruvas, ke ni staras plej supre super ĉiuj prudentaj estaĵoj. La saĝo estu kaj devas esti la plej grava afero, kaj la plej grandan saĝon havas mi!" Kaj ŝi leviĝis sur siaj malantaŭaj piedoj supren, ŝi faris sin per tio pli rimarkebla. Mi povis ŝin facile atingi, kaj mi ŝin englutis. Iru al la formiko kaj fariĝu saĝa! Nun mi havis en mi la reĝinon!
Mi aliris nun pli proksime al la dirita arbo; tio estis kverko, ĝi havis altan trunkon, potencan kapon, kaj estis tre maljuna. Mi sciis, ke en ĝi loĝas vivanta ostaĵo, virino; ĝi estas nomata driado, ĝi naskiĝas kun la arbo kaj mortas kun ĝi. Mi aŭdis pri tio en la biblioteko. Nun mi vidis tian arbon, vidis tian kverkan knabinon. Ŝi terure ekkriis, kiam ŝi min ekvidis. Simile al ĉiuj virinoj ŝi forte timis nin musojn, sed ŝi ankaŭ havis por tio pli da kaŭzo ol la aliaj, ĉar la arbon, al kiu estis alligita ŝia propra vivo, mi povis submordeti. Mi ekparolis al ŝi amike kaj kore, kuraĝigis ŝin, kaj ŝi prenis min sur sian delikatan manon. Kiam la driado eksciis; por kio mi eliris en la malproksiman mondon, ŝi promesis, ke eble ankoraŭ en tiu sama vespero mi ricevos unu el la du trezoroj, kiujn mi ankoraŭ serĉis. Ŝi rakontis al mi, ke Phantasus estas bela kiel dio de amo kaj li estas ŝia tre bona amiko kaj ke li ofte ripozas ĉi tie sub la foliriĉaj branĉoj de la arbo, kiuj tiam ankoraŭ pli ĉarme kaj pli forte bruas super ili ambaŭ.
Li nomas ŝin ordinare sia driado, kaj la arbon sia arbo. La tuberriĉa, forta kaj bela kverko estas tute laŭ lia gusto, la radikoj enpenetras profunde kaj fortike en la teron, la trunko kaj la kapo leviĝas alten en la freŝan aeron kaj sentas la turniĝantan neĝon, la akrajn ventojn kaj la varman sunlumon ĝuste tiel, kiel oni devas ilin senti. Kaj plue ŝi diris: "La birdoj tie supre kantas kaj rakontas pri la fremdaj landoj. Sur la sola velksekiĝinta branĉo la cikonio konstruis sian neston, tio estas bela ornamo, kaj oni povas ion aŭdi pri la lando de la piramidoj. Ĉio ĉi tio estas por Phantasus objekto de ĝojo: tio ankoraŭ ne sufiĉas al li, mi mem devas rakonti al li pri la vivo en la arbaro, de post la tempo, kiam mi estis ankoraŭ malgranda kaj la arbo estis ankoraŭ tiel delikata, ke urtiko povis ĝin kovri, ĝis la nuna tempo, kiam la arbo estas tiel granda kaj potenca. Restu ĉi tie sub la asperulo kaj bone atentu; kiam Phantasus venos, mi certe trovos ian okazon, por elŝiri plumon el liaj flugiloj, vi ĝin prenos, pli bonan ricevis neniu poeto; tiam vi havos sufiĉe!"
Kaj Phantasus venis, plumo estis elŝirita al li, kaj mi ĝin ricevis,“
rakontis la malgranda muso; „mi devis tamen antaŭe teni ĝin en akvo, ĝis ĝi moliĝis, ĉar ĝi estis ankoraŭ tro malfacile digestebla, mi tamen ĝin formanĝetis. Tute ne estas facile fariĝi poeto, oni povas tre multe digesti.
Nun mi posedis jam du objektojn: saĝon kaj fantazion, kaj per ili mi sciiĝis, ke la trian objekton oni povas trovi en la biblioteko, ĉar unu granda homo buŝe kaj skribe asertis, ke ekzistas romanoj, kiuj ekzistas nur por tio, ke ili liberigu la homojn de la superfluaj larmoj, ili sekve estas speco de spongoj, por ensorbi la sentojn. Mi rememoris kelke el tiuj libroj, ili ĉiam havis por mi tre apetitvekan aspekton, ili estis tiel legdifektitaj, tiel grasmakulaj, ili certe absorbis en sin tutajn fontojn kaj torentojn da larmoj.
Mi revenis en la bibliotekon de mia hejmo, tuj formanĝetis preskaŭ tutan romanon, tio estas nur la molan parton, la esencan, sed la ŝelon, la bindon mi lasis netuŝita. Kiam mi estis digestinta ĉi tiun kaj ankoraŭ alian romanon, mi jam sentis, kiel io moviĝas en mi; mi manĝis ankoraŭ iom el tria, kaj jen mi fariĝis poetino, tion mi diris al mi mem, kaj tion diris ankaŭ aliaj. Mi havis kapdoloron, mi havis stomakdoloron, mi mem ne scias, kiajn diversajn aliajn dolorojn mi havis. Nun mi komencis pripensadi, kiujn historiojn oni povas ligi kun kolbasa bastoneto, kaj baldaŭ en mia kapo turniĝadis nur bastonetoj, stangetoj kaj najloj; jes, la formika reĝino havis eksterordinaran saĝon. Ĉiuj miaj pensoj estis okupitaj nur de bastonetoj kaj stangetoj. Ili devis doni temon por poemo, se oni estas poetino, kaj tio mi estas, tion mi laboratingis. Tial mi povos ĉiutage regali vin per bastoneto, per historio, ― jes, tio estas mia supo.“ "Ni aŭdu do la trian!" diris la musa reĝo.
"Pip! pip!" aŭdiĝis subite en la pordo de la kuirejo, kaj malgranda muso ― ĝi estis la kvara el ili, tiu, pri kiu oni pensis, ke ĝi mortis, ― ensaltis kaj en sia rapidegeco renversis la bastoneton kun la funebra krepo. Tage kaj nokte ĝi kuris, ĝi uzis pakaĵvagonaron de fervojo, kaj tamen ĝi preskaŭ malfruiĝis. Ĝi puŝis si antaŭen, aspektis tre ekscitita, ĝi estis perdinta sian kolbasan bastoneton, sed ne la parolkapablon; senhezite ĝi tuj komencis paroli, kvazaŭ oni nur ĝin atendis, nur ĝin volis aŭdi kaj ĉio alia en la mondo tute ne interesis la mondon. Ĝi ekparolis tuj, ĝi parolis ĉion, kion ĝi volis. Ĝi venis tiel tute neatendite, ke neniu havis la tempon orientiĝi pri ĝi aŭ pri ĝia parolado. Nun ni aŭdu!
Kion rakontis la kvara muso, kiu komencis paroli, antaŭ ol la tria parolis
Separator-vector.svg
"Mi iris tuj en la plej grandan urbon," ĝi diris; "la nomon mi ne memoras, mi havas malbonan memoron por nomoj. Kune kun konfiskitaj pakaĵoj mi venis de la fervojo en la urbodomon, kaj tie mi kuris al la gardisto de la malliberuloj. Li rakontis pri siaj malliberuloj kaj precipe pri nnu, kiu eldiris nepripensitajn vortojn, kiuj poste estis rakontitaj pluen kaj penetris en la popolon." "La tutaĵo estas nur supo el kolbasaj bastonetoj," li diris, "sed la supon li facile povas pagi per sia kapo!" "Tio vekis en mi intereson por la malliberulo," rakontis plue la malgranda muso, kaj mi uzis okazon kaj enŝteliĝis al li. Malantaŭ ŝlositaj pordoj ĉiam troviĝas ia truo de musoj!
Li aspektis pale, havis grandan barbon kaj grandajn lumantajn okulojn. La lampo fumis, kaj la muroj estis alkutimiĝintaj al tio, ili ne fariĝis pli nigraj. La malliberulo gratis sur la muro versojn kaj bildojn, blanke sur nigre, kio tre bone aspektis, sed mi ilin ne legis. Mi pensas, ke li enuis, mi estis bonveninta gasto. Li allogis min per pecetoj da pano, per fajfado kaj karesaj vortoj. Li tiel ĝojis pro mi, mi ricevis konfidon al li, kaj tiamaniere ni fariĝis amikoj. Li dividadis kun mi sian panon kaj akvon kaj donadis al mi fromaĝon kaj kolbason. Mi vivis tre bone. Sed mi devas konfesi, ke tamen precipe la bona traktado min allogis. Li permesis al mi kuradi sur liaj manoj kaj brakoj ĝis alte en la manikojn; li permesis al mi grimpadi en lia barbo, kaj li nomadis min sia malgranda amikino. Mi tre ekamis lin, amo ĉiam estas reciproka.
Mi forgesis mian komision en la mondo, mi forgesis mian kolbasan bastoneton en fendo de la planko, kie ĝi ankoraŭ kuŝas. Mi volis resti tie, kie mi estis; se mi forirus, tiam la kompatinda malliberulo havus ja absolute neniun, kaj tio estas tro malmulte en ĉi tiu mondo! Mi restis, sed li ne restis! La lastan fojon li parolis al mi tiel malgaje, donis al mi duoblan kvanton da pano kaj da fromaĝo kaj ankoraŭ sendis al mi kison per la fingroj. Li iris kaj neniam plu revenis. Mi ne scias lian historion. "Supo el kolbasaj bastonetoj!" diris la gardisto, kaj tial mi iris al li. Sed al li mi ne devus konfidi. Estas vero, ke li prenis min sur sian manon, sed li metis min en kaĝon, en tretmuelilon. Tio estas io terura! Oni kuras kaj kuras kaj tamen ne formoviĝas de la loko, kaj oni estas ankoraŭ mokata!
La nepino de la gardisto estis plej ĉarma infano, kun blondaj buklaj haroj, gajaj okuloj, kaj kun buŝo ĉiam ridanta. ‚Kompatinda malgranda museto!’ ŝi diris, enrigardis en mian malbelan kaĝon kaj forŝovis la feran riglilon, kaj per unu svingiĝo mi saltis sur la fenestran breton kaj de tie en la tegmentan defluilon. Libera, libera! Nur pri tio sola mi pensis, ne pri la celo de mia vojaĝo.
Estis mallume, estis nokto, mi serĉis rifuĝon en malnova turo. Tie loĝis gardisto kaj strigo; mi malkonfidis al ili ambaŭ, precipe al la strigo.
Ĝi similas al kato kaj havas la grandan malbonan econ, ke ĝi manĝas musojn. Sed oni povas erari, kaj tiel estis kun mi. Ĝi estis respektinda, tre klera maljuna strigo, ĝi sciis pli ol la gardisto kaj preskaŭ tiom same kiel mi. La junaj strigidoj pri ĉiu afero faradis grandan bruon. "Ne kuiru supon el kolbasaj bastonetoj!" ĝi diris, tio estis la plej kruela, kion ĝi povis diri, ĝi estis tre sentoplena por sia familio. Mi ricevis tian konfidon al ĝi, ke el la fendo, en kiu mi sidis, mi vokis al ĝi "pip!" Ĉi tiu konfido plaĉis al ĝi, kaj ĝi certigis al mi, ke ĝi volas preni min sub sian protekton. Nenia besto havos la rajton min difekti aŭ mortigi, tion ĝi rezervis al si mem por la vintro, kiam mankos manĝaĵo.
En ĉiuj aferoj ĝi estis tre saĝa; ĝi klarigis al mi, ke sen la korno, kiu pendis ĉe lia flanko, la gardisto ne povus trumpeti. "Li estas terure fiera pri tio kaj imagas al si, ke li estas la strigo en la turo. Li havas mienon, kvazaŭ lia trumpetado estas io grava, sed ĝi estas tute malgrava. Supo el kolbasaj bastonetoj!" Mi petis ĝin pri la recepto por tiu supo, kaj ĝi donis al mi jenan klarigon: "Supo el kolbasaj bastonetoj estas homa parolmaniero, kiu havas diversajn signifojn, kaj ĉiu opinias, ke la signifo, kiun li atribuas al tiu esprimo, estas la sole ĝusta. Sed en efektiveco la tuta afero havas nenian valoron!"
"Nenian valoron!" mi ripetis. "Tiu klarigo konsternis min. La vero ne ĉiam estas agrabla, sed la vero estas la plej alta afero! Tion diris ankaŭ la maljuna strigo. Mi pensis pri tio kaj venis al la konvinko, ke se mi alportos tion, kio estas la plej alta, mi alportos multe pli ol supon el kolbasaj bastonetoj. Tial mi rapidis veni ankoraŭ ĝustatempe hejmen kaj alporti la plej altan kaj plej bonan aferon: la veron. La musoj estas inteligenta kaj klera popolo, kaj la musa reĝo regas super ili ĉiuj. Li estas kapabla pro la vero fari min reĝino."
"Via vero estas mensogo!" diris tiu muso, kiu ankoraŭ ne ricevis la permeson paroli. "Mi povas pretigi la supon, kaj mi tion faros."
Kiel la supo estis kuirata
Separator-vector.svg
"Mi ne entreprenis vojaĝon," diris la kvara muso. "Mi restis en la lando; kaj tio estas la ĝusta afero! Oni ne bezonas vojaĝi, oni povas ĉi tie ricevi ĉion tiel sama bone. Mi restis, mian scion mi lernis ne de supernaturaj estaĵoj, mi ĝin ne enmanĝis, mi ne parolis kun strigoj. Mia scio estas bazita sur mia propra pensado. Mi petas, starigu nun la kaldronan kaj plenigu ĝin per akvo ĝis la rando. Poste faru fajron kaj boligu la akvon; ĝi devas perfekte boli. Nun enĵetu tien la kolbasajn bastonetojn. Poste lia reĝa moŝto bonvolu meti la voston en la bolantan akvon kaj kirli per ĝi. Ju pli longe lia reĝa moŝto kirlos, des pli forta fariĝos la supo, ĝi nenion kostos. Ĝi bezonas neniajn aliajn kunmiksitaĵojn, nur kirli!"
"Ĉu tion ne povas fari iu alia?" demandis la musa reĝo.
"Ne," diris la muso, "la forto troviĝas nur en la vosto de la reĝo."
La akvo bolis, kaj la musa reĝo stariĝis tute apude de la kaldrono, tiel ke la situacio fariĝis sufiĉe danĝera. Li etendis sian voston, kiel faras la musoj en la laktejo, kiam ili deĉerpus la kremon de plado kaj poste lekas sian voston. Sed sian voston li ne enŝovis pli ol en la varmegan vaporon, kaj tiam li tuj forsaltis kaj diris: "Kompreneble vi kaj neniu alia fariĝos mia reĝino. Kun la supo ni atendu ĝis nia ora edziĝo, tiam la malriĉuloj en mia regno havos ion, pri kio ili povos ĝoji, kaj tio estos longa ĝojo!"
Kaj ili solenis sian edziĝon. Sed multaj musoj, reveninte hejmen, esprimis la opinion: "Oni ne povas tion nomi supo el kolbasaj bastonetoj, sed pli ĝuste supo el musa vosto!"
Tiu aŭ alia parto el tio, kio estis rakontita, estis laŭ ilia opinio tute bone prezentita, sed la tutaĵo povus esti aranĝita alie! "Mi ekzemple rakontus tiel aŭ tiel...."
Tio estis la kritiko, kaj ĉi tiu ĉiam estas saĝa... post la fakto.
La historio rondiris tra la mondo; la opinioj pri ĝi estis malsamaj, sed la historio konserviĝis. Kaj tio estas la plej ĝusta, kiel en grandaj aferoj, tiel ankaŭ en malgrandaj, ankaŭ koncerne la supon el kolbasaj bastonetoj; oni nur ne esperu dankon pro tio!
Separator-vector.svg

Eksteraj ligiloj[redakti]