Fabeloj de Andersen/III/Ĉapitro 35 — Io

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 34 — Nokta ĉapo de fraŭlo Indekso : Fabeloj de Andersen (Zamenhof)
de Hans Christian Andersen
Tradukita de L. L. Zamenhof
Io
Ĉapitro 1 — Lasta sonĝo de maljuna kverko
Libro Tri
Ĉapitro 35 — Io
"Mi volas fariĝi io!" diris la plej aĝa el kvin fratoj; "mi volas alporti utilon al la mondo. Se mi eĉ havos la plej malgravan pozicion, tamen se tio, kion mi faros, estos bona, ĝi ĉiam havos ian valoron. Mi farados brikojn, ilin oni nepre bezonas, ― tiam mi estos ja ion farinta!"
"Sed ion tro malgravan!" diris la dua frato. "Tio, kion vi volas fari, estas tute kiel nenio. Tio estas manlaborado, kiu povas esti farata per maŝino. Ne, en tia okazo mi preferas fariĝi masonisto, tio almenaŭ estas io, tio mi volas fariĝi. Tio estas ja pozicio, per kiu oni estas akceptata en la korporaciojn kaj fariĝas burĝo, ricevas propran standardon kaj propran gastejon. Jes, se la afero iros bone, mi povos mem teni helpantojn kaj esti nomata majstro, kaj mia edzino fariĝos majstredzino; tio estas ja io!"
"Tio estas absolute nenio!" diris la tria; "tiam vi staros ankoraŭ ekster la efektivaj rangaj klasoj, da kiuj multaj ekzistas en la urbo, multe pli altaj ol la klaso de la majstroj. Vi povas esti tute brava homo, sed kiel majstro vi estos ja nur tio, kion oni nomas "simplulo". Ne, mi konas ion pli bonan! Mi volas fariĝi arĥitekturisto, eniri en la karieron artistan, mi volas leviĝi al tiuj, kiuj staras pli alte en la regiono de la spirito. Estas vero, ke mi devas komenci de malsupre, mi eĉ diros tute senĝene, ke mi devas komenci kiel ĉarpentista lernanto, mi devos porti ĉapon, kvankam mi kutimis porti silkan ĉapelon, mi devos kuradi alporti bieron kaj brandon por la simplaj submajstroj kaj permesi, ke ili parolu al mi "ci", kaj tio ne estas io agrabla.
Sed mi imagos al mi, ke la tuta afero estas maskerado, ke tio estas maskerada libereco. Morĝaŭ, tio estas kiam mi fariĝos submajstro, mi iros mian propran vojon, kaj tiam la aliaj min plu ne interesos. Mi vizitados la akademion, mi lernos desegni, mi estos nomata arĥitekturisto, ― tio estas io, tio estas multe! Mi povas atingi la titolon "moŝto", eĉ ion pli, kaj mi konstruos kaj konstruos, tute kiel miaj antaŭuloj. Tio ĉiuokaze estas io, kion oni povas fidi! La tuta afero estas io!"
"Tiu io min ne interesas!" diris la kvara frato; "mi ne volas iri laŭ fremdaj postesignoj, mi ne volas esti kopio, mi volas fariĝi genio, mi volas fariĝi pli taŭga ol vi ĉiuj kune! Mi kreos novan konstruarton, mi donos la ideon por konstruaĵo, kiu estos tute konforma al la klimato kaj materialo de la lando, al la nacieco de la lando, al la evoluo de nia jarcento, kaj al miaj konstruaĵoj mi aldonos ankoraŭ speciale konstruitan etaĝon, por montri mian genion!"
"Sed se la klimato kaj la materialo ne taŭgos!" diris la kvina; "tio estos des pli malbona, ke ĝi havos influon. La ideo pri nacieco facile povas tiel etendiĝi, ke ĝi fariĝos afektaĵo, la evoluo de la jarcento povas iri ĝis senbridiĝo, kiel ofte la junularo senbridiĝas. Mi vidas, ke neniu el vi ion atingos, almenaŭ ne en tiu grado, kiel vi mem pensas. Sed agu, kiel vi volas; mi ne similos al vi, mi starigas min ekster via rondo, kaj pri tio, kion vi entreprenas, mi faros miajn observojn. Ĉiu objekto havas ion mallaŭdinidan, tion mi eltiros kaj priparolos, tio ĉiam io estas!"
Kaj tiel li agis, kaj la homoj diris pri la kvina: "Li estas homo de tute speciala speco! Li havas bonan kapon, sed li nenion faras!" Sed ĝuste per tio li estis io.
Vidu, tio estas nur malgranda historio, kaj tamen ĝi ne finiĝos, tiel longe, kiel staros la mondo!
Sed ĉu nenio plu fariĝis el la kvin fratoj? Tio estus ja nenio! Aŭskultu do plue, tio estas tuta fabelo!
La plej aĝa frato, kiu faradis brikojn, rimarkis, ke de ĉiu briko, kiam ĝi estis preta, deruliĝis spesdeko; ĝi estis nur monero kupra, sed multe da malgrandaj spesdekoj, metitaj unu sur la alian, aliformiĝis en spesmilon, kaj kie oni per ĝi frapas, ĉe la bakisto, ĉe la buĉisto kaj ĉe la tajloro, ĉe ili ĉiuj, tie la pordo larĝe malfermiĝas kaj oni ricevas, kion oni bezonas. Vidu, tion donis la brikoj; estas vero, ke kelkaj dispeciĝis aŭ rompiĝis, sed ili ankaŭ trovis por si uzon.
En la vilaĝo patrino Margareto, la malriĉa virino, tre deziris konstrui al si malgrandan dometon; ŝi ricevis ĉiujn rompitajn brikojn kaj ankaŭ kelkan nombron da tutaj brikoj, ĉar la plej aĝa frato havis bonan koron kvankam li nur faradis brikojn. La malriĉa virino starigis al si mem sian domon; ĝi estis mallarĝa, unu fenestro sidis malrekte, la pordo estis tro malalta; kaj la pajla tegmento povus estis aranĝita pli bone, tamen ŝirmon kaj defendon ĝi donis kaj oni ĝin povis vidi de malproksime sur la maro, kies potenco rompiĝadis sur la digo. La salaj gutoj ŝprucadis sur la tutan domon, kiu ankoraŭ staris, kiam ĝia mastrino jam de longe estis mortinta, ― tion kaŭzis la fortikeco de la brikoj.
La dua frato, ― nu, li povosciis konstrui alie, li lernis ja tion. Kiam li pretigis sian submajstran laboraĵon, li pakis sian tornistron kaj kantis la submajstran kanton:
„Mi migras, juna vojaĝant',
En ĉiu lok' ŝatata,
Pro forta brak', pro gaja kant'
Volonte akceptata.
Kaj kiam poste hejmen mi
Revenos en la fino,
Nesteton fondos mi kun ŝi,
Kun mia karulino.“
Kaj tiel li faris. Kiam li revenis en sian urbon kaj fariĝis majstro, li konstruis domon apud domo, tutan straton. Kiam la strato estis preta, bone aspektis kaj pligrandigis la urbon, tiam la domoj konstruis por li malgrandan domon, kiu fariĝis lia propraĵo. Sed kiel la domoj povis konstrui? Jes, demandu ilin, kaj ili ne respondos, sed la homoj respondos kaj diros: "Jes, certe la strato konstruis por li lian domon!" Ĝi estis malgranda kaj havis argilan plankon; sed kiam li dancis sur tiu planko kun sia fianĉino, ĝi fariĝis blanka kaj vaksita kaj el ĉiu ŝtono de la muro elkreskis floro, kio aspektis tiel same bone, kiel multekosta tapeto. Tio estis tre ĉarma domo kaj feliĉa geedza paro. La korporacia standardo flirtis antaŭ la domo, kaj submajstroj kaj metilernantoj kriis: "Hura!"
Jes, tio estis io; kaj poste li mortis, tio ankaŭ estis io.
Nun venis la vico de la arĥitekturisto, la tria frato, kiu antaŭe estis ĉarpentista lernanto, portis ĉapon kaj ludis la rolon de knabosendato, sed per la akademio li leviĝis ĝis la rango de arĥitekturisto, atingis la titolon "moŝto", konstruigis multe da domoj, kaj en la strato konstruita de lia frato, la masona majstro, li konstruigis domon por ĉi tiu, tiel ke la strato nun estis nomata per lia nomo; kaj la plej bela domo de la strato fariĝis lia propra; tio estis io, kaj li ankaŭ estis io, kaj ankoraŭ kun longa titolo antaŭe kaj malantaŭe. Liaj infanoj estis nomataj bonklasaj infanoj, kaj kiam li mortis, lia vidvino estis vidvino bonklasa, ― tio estas io. Lia nomo staris konstante sur la angulo de la strato kaj vivis en la buŝo de la popolo kiel nomo de strato, jes, tio estas io!
Nun pri la genio, la kvara frato, kiu volis elpensi ion novan, ion tute precipan kaj ankoraŭ novan etaĝon; sed ĝi disfalis sub li, kaj li defalis kaj rompis al si la kolon, ― li tamen ricevis belegan enterigan procesion kun korporaciaj standardoj kaj muziko, floroj en la gazetoj kaj sur la strato. Tri funebraj paroloj estis eldiritaj super li, unu pli longa ol la alia, kaj li certe havus grandan plezuron, se li povus ilin aŭdi, ĉar li amis, ke oni parolu pri li. Sur lia tombo oni starigis monumenton, kvankam nur unuetaĝan, sed tio tamen estas ja io!
Nun li estis mortinta, kiel la tri aliaj fratoj; sed la lasta, kiu ĉion kritikadis, transvivis ilin ĉiujn, kaj tiel ja ankaŭ devis esti, ĉar tiamaniere al li apartenis la lasta vorto, kaj por li estis grave havi la lastan vorton. Li estis ja la bona kapo, kiel diris la homoj. Fine ekbatis ankaŭ lia horo, li mortis kaj venis al la pordo de la ĉielo. Antaŭ tiu pordo oni ĉiam aperas duope. Li staris do nun tie kun alia animo, kiu ankaŭ volis eniri, kaj tio estis ĝuste la maljuna patrino Margareto de la apuddiga domo.
"Verŝajne por kontrasto tio estas aranĝita, ke mi devas aperi ĉi tie samtempe kun ĉi tiu mizera animo!" diris la granda kritikisto. "Nu, patrineto, kiu ŝi estas? Ĉu ŝi ankaŭ volas eniri?" li demandis. La maljuna virino faris riverencon tiel bone, kiel ŝi povis, ĉar ŝi pensis ke tiu, kiu parolas kun ŝi estas sankta Petro mem! "Mi estas malriĉa simpla virino sen familio, la maljuna Margareto de la apuddiga domo!"
"Nu, kion do ŝi tie malsupre faris kaj plenumis?"
"Bedaŭrinde mi en tiu mondo plenumis nenion, kio povus ĉi tie malfermi al mi la eniron. Ĝi estos afero de pura favorkoreco, se mi ricevos permeson eniri tra la pordo!"
"Kiele ŝi forlasis tiun mondon?" li demandis, por ion diri, ĉar estis al li enuige stari kaj devi atendi.
"Nu, kiele mi ĝin forlasis, mi ne scias! Malsana kaj mizera mi estis en la lastaj jaroj, kaj tial verŝajne mi ne povis elteni, kiam mi elrampis el mia lito kaj elmetis min ekstere al la frosto kaj malvarmo. Tio estis ja kruela vintro, sed nun mi dank' al Dio ĉion trapasis. En la lastaj tagoj nenia venteto sin movis, sed estis terure malvarme, kiel via sankta moŝto scias. La glacio elŝoviĝis de la bordo en la maron tiel malproksime, kiel oni nur povis vidi; ĉiuj homoj el la urbo iris sur la glacion; ili tie kolektiĝis por glitkurado kaj por dancado, mi pensas, ke ili tiel tion nomas. Ĉie aŭdiĝis muziko kaj staris budoj kun refreŝigaĵoj. Mi povis aŭdi la tutan bruon eĉ en mia mizera ĉambreto, en kiu mi kuŝis.
Vespere, kiam la luno jam estis leviĝinta sed donis nur malgrandan lumon, mi el mia lito rigardis tra la fenestro la tutan bordon. Ĝuste tie, kie la ĉielo kaj la maro kuntuŝiĝis, aperis subite stranga blanka nubo. Mi kuŝis kaj observis precipe la nigran punkton en ĝi, kiu fariĝis ĉiam pli kaj pli granda. Tiam mi ekkomprenis, kion ĝi signifas. Mi estas maljuna kaj sperta, kvankam tiun signon oni ne ofte vidas. Mi ĝin rekonis, kaj teruro min atakis. Du fojojn antaŭe en mia vivo mi jam vidis tiun aĵon, kaj mi sciis, ke baldaŭ leviĝos terura uragano kun alfluego, kiu trafos neatendite ĉiujn tiujn kompatindajn homojn, kiuj nun drinkis kaj saltis kaj estis gajaj. Junuloj kaj maljunuloj, la tuta urbo estis ja tie.
Kiu povis ilin averti, se neniu el ili vidis kaj komprenis tion, kion mi nun komprenis. Nepriskribebla timego atakis min, sed ĝi ankaŭ enverŝis en min novan vivon, kiun mi jam delonge ne sentis en mi. Mi sukcesis eliri el la lito kaj altreni min ĝis la fenestro, sed plue miaj fortoj ne sufiĉis. Malfermi la fenestron mi ne povis. Mi povis vidi, kiel la homoj tie sur la glacio kuras kaj saltas, mi povis vidi la elegantan flagon, mi povis aŭdi, kiel la knaboj krias hura kaj la knabinoj kaj la junaj viroj kantas. Estis tre gaje, sed pli kaj pli alten leviĝis la blanka nubo kun la nigra sako en sia mezo. Mi kriis tiel laŭte, kiel mi povis, sed neniu min aŭdis, mi estis tro malproksime:
Baldaŭ la ventego devis eksplodi, rompi la glacion, kaj ĉiuj tie devis nesaveble droni. Aŭdi min ili ne povis, por eliri al ili mi ne havis la forton. Ho, se mi povus per ia rimedo venigi ilin sur la teron! Tiam Dio inspiris al mi la ideon ekbruligi mian liton, prefere neniigi mian domon per fajro, ol permesi, ke la granda amaso da homoj mizere pereu. Feliĉe mi sukcesis ekbruligi la fajron, mi vidis la ruĝan flamon, mi savis min ekster la pordon, sed tie mi falis kaj restis kuŝanta, mi ne povis plu min teni sur la piedoj. Kiam mi forlasis la domon, la fajro alte ekflamis, eliĝis tra la fenestro super la tegmenton. Tuj oni sur la glacio rimarkis la fajron, kaj ĉiuj ekkuris tiel rapide, kiel ili nur povis, por helpi al mi, al la malfeliĉa kriplulino, kiu laŭ ilia opinio estis en danĝero forbruli.
Ne troviĝis eĉ unu, kiu kurus ien aliloken. Mi aŭdis, kiel ili venis, sed mi ankaŭ aŭdis, kiel bruis en la aero, mi aŭdis, kiel tondris, kvazaŭ oni pafus el grandaj kanonoj, la alfluego levis la glacion kaj krevigis ĝin. Sed ili atingis la digon, kie la fajreroj flugadis super mi; mi venigis ilin ĉiujn ekster danĝeron. Sed verŝajne mi ne povis elteni la malvarmon kaj la timegon, kaj tiamaniere mi venis ĉi tien al la pordo de la ĉielo. Ĝi certe estos malfermita ankaŭ al tia mizera estaĵo kiel mi; kaj nun mi tie malsupre ja ankaŭ ne havas plu domon ĉe la digo, sed tio ne donas al mi ankoraŭ rajton de eniro ĉi tien"
Tiam malfermiĝis la pordo de la ĉielo, kaj anĝelo enkondukis la maljunan virinon internen. Ŝi perdis ekstere unu litpajleron, unu el la pajlotrunketoj, sur kiuj ŝi estis kuŝinta en la lito, kiun ŝi ekbruligis, por savi la amason da homoj. La pajla trunketo aliformiĝis en puran oron, sed en tian oron, kiu kreskis kaj volviĝis supren en formo de plej helaj ornamaĵoj.
"Vidu, tion alportis la malriĉa virino!" diris la anĝelo. "Kaj kion vi nun alportas? Sed mi scias, ke vi nenion plenumis, vi ne elfaris eĉ unu brikon. Se vi povus nun iri returne kaj alporti kun vi almenaŭ unu de vi faritan brikon! Estas vero, ke ĝi estus tute sentaŭga, se vi ĝin estus farinta, sed se ĝi estus farita kun bona volo, ĝi tamen estus io. Sed vi ne povas iri returne, kaj mi nenion, povas fari por vi."
Tiam ekpetis por li la malriĉa animo, la virino el la apuddiga domo. "Lia frato faris ĉiujn brikojn kaj pecetojn, el kiuj mi konstruis mian mizeran dometon, kaj li donacis ilin al mi; por mi, la malriĉa virino, tio estis tre multe. Ĉu oni ne povus alkalkuli al li ĉiujn tiujn brikojn kaj pecojn? Tio estus ago de favorkoreco! Li ĝin bezonas, kaj ĉi tie estas ja la hejmo de favorkoreco!"
"Via frato, tiu, kiun vi nomis la plej malgrava," diris la anĝelo, "li, kies honesta profesio estis rigardata de vi kiel la plej malalta, li donacas al vi parteton de sia regno ĉiela. Vi ne estos forpelita, vi ricevos la permeson resti ekstere kaj pripensi kaj serĉi kiamaniere vi povus rebonigi vian vivon tie malsupre, sed ĉi tien vi ne venos, antaŭ ol vi el bonaj faroj ne estos farinta almenaŭ ion!"
"Tion mi povus esprimi pli bone!" pensis la granda kritikisto, sed li tion ne diris laŭte, kaj tio estis jam io.
Separator-vector.svg

Eksteraj ligiloj[redakti]