Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 10 — Anneto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 9 — Turgardisto Ole Indekso : Fabeloj de Andersen (Zamenhof)
de Hans Christian Andersen
Tradukita de L. L. Zamenhof
Anneto
Ĉapitro 11 — Infana babilado
Libro Kvar
Ĉapitro 10 — Anneto


Anneto estis kiel lakto kaj sango, juna kaj gaja kaj belaspekta; ŝiaj dentoj estis tiel blankaj, ŝiaj okuloj brulis tiel klare, ŝia piedo estis tiel facila en la dancado, kaj ŝia animo estis ankoraŭ pli facila! Kio povis fariĝi el tio? ― "La abomeninda knabo!" ― Jes, bela li ne estis! Li estis donita por prizorgado al taglaboristino. Anneto estis prenita en la grafan palacon kaj sidis en belega ĉambro en silkaj kaj veluraj vestoj; nenia bloveto de vento devis ŝin tuŝi, neniu devis diri al ŝi ian malbonan vorton, ĉar tio povus fari al ŝi malutilon, kaj kontraŭ tio oni devis ŝin gardi: ŝi mamnutradis la grafan infanon; ĝi estis delikata kiel princo, bela kiel anĝelo. Kiel forte ŝi amis tiun infanon! Ŝia propra infano troviĝis en la loĝejo de la taglaboristino, kie la poto ne estis plena, sed la buŝo estis plena, kaj ordinare neniu tie estis hejme.
La knabeto ploradis, sed kion neniu aŭdas, tio neniun tuŝas; li ploradis ĝis endormiĝo, kaj en la dormo oni sentas nek malsaton nek soifon, la dormo estas bela elpenso. Kun la tempo ― la tempo kreskigas la malbonajn herbojn, oni diras, ― ankaŭ la knabo de Anneto elkreskis, kvankam li restis malaltkreska; sed kun la familio, kiu pro mono prenis lin al si, li tute kunkreskiĝis. Anneto liberiĝis de li por ĉiam, ŝi estis nun urbanino, vivis en bona stato kaj portis ĉapelon. Sed neniam ŝi iris al la familio de la taglaboristino, ĉi tiu loĝis tro malproksime de la urbo, Anneto tie eĉ nenion havis por fari; la knabo apartenis al la familio, li tie sentis sin bone, por sia vivteno li povis jam mem zorgi, kaj tial li paŝtadis la ruĝan bovinon de Mads Jensen. Gardi brutojn li povosciis, kaj laboron li volis havi.
La ĉenhundo en palaco sidas en sunlumo fiere sur sia budo kaj bojas kontraŭ ĉiu pasanto, en pluva vetero ĝi enrampas internen kaj kuŝas seke kaj varme. La knabo de Anneto sidadis en sunlumo sur rando de foskavo kaj pritranĉadis pecon da ligno; en printempo li sciis pri tri florantaj fragujoj, kiuj promesis al li riĉan rikolton; la espero pri tio feliĉigis lin, sed ili ne donis fruktojn. En neĝo kaj pluvo li sidadis, kaj la akra vento poste sekigadis al li la vestaĵon sur la korpo. Kiam li venis hejmen, li estis puŝata kaj batata; li estis malbela kaj abomeninda, pri tio ĉiuj konsentis. Li alkutimiĝis al tio, li neniam spertis amon.
Kiel vivis la knabo de Anneto? Jes, kiel li povis vivi? Lia sorto estis: "neniam sperti amon".
De la tero la sorto ĵetis lin sur la maron. Li iris en servadon sur mizeran ŝipeton, tie li sidadis ĉe la direktilo, dum la ŝipisto drinkis. Malpura kaj malbela li estis, malvarma kaj manĝegema; oni povus pensi, ke li neniam estis sata, kaj tia li efektive neniam estis.
Estis malfrua sezono, regis kruda, malseka, ventega vetero. La vento tranĉis glacie tra la dikaj vestoj, precipe sur la maro, kaj malgraŭ tio sur la libera maro naĝis mizera ŝipeto kun nur du homoj, oni povis preskaŭ diri, ke nur kun unu kaj duono da homoj; tio estis la ŝipisto kaj lia servisto. Dum la tuta tago estis nur speco de krepusko, nun fariĝis pli mallume, estis akra malvarmo. La ŝipisto trinkis glaseton da brando, por varmigi interne. Li elprenis la botelon kaj ankaŭ la glaseton, supre ĝi estis sendifekta, sed la piedo estis derompita kaj anstataŭigita per blue farbita ligna ŝtipo. Glaseto da brando, pensis la ŝipisto, efikas bone, sed du efikas pli bone. La ŝipservisto sidis ĉe la direktilo, li tenis ĝin ĉirkaŭprenite per siaj malmolaj malpuraj manoj. Malbela li estis, liaj haroj estis hirtaj, lia kresko estis malalta-dika, preskaŭ kripla; li estis filo de la taglaboristo, sed en la preĝeja libro li estis enskribita kiel filo de Anneto.
La vento fajfis, la ŝipo flugis rapide! La vento puŝegis la plenblovitan velon, kun ventega rapideco la malgranda ŝipeto tranĉis la ondojn. Ĉio ĉirkaŭe estis kruda, malseka, sed povis fariĝi ankoraŭ pli malbone. Halt'! Kio tio estis? Kio ekpuŝiĝis, kio krevis, kio fariĝis al la ŝipeto? Ĝi turniĝis ĉirkaŭ si mem. Ĉu falis pluvego, ĉu leviĝis ondego? La servisto ĉe la direktilo ekkriis laŭte: "En la nomo de Jesuo!" La ŝipeto surpuŝiĝis sur potencan rifon kaj iris al la fundo kiel malnova ŝuo en la vilaĝa lageto, iris al la fundo, kiel oni diras ordinare, kun siaj homoj kaj musoj.
Da musoj tie estis sufiĉe, sed da homoj nur unu kaj duono: la ŝipisto kaj la knabo de la taglaboristo. Neniu tion vidis krom la kriantaj mevoj kaj la fiŝoj en la profundo, sed ankaŭ ĉi tiuj ne vidis tion klare, ĉar ili ektimigite saltis flanken, kiam la akvo brue verŝiĝis en la dronantan ŝipon. Nur unu klafton sub la akvo staris la ŝiprompitaĵo; entombigitaj ili estis ambaŭ; entombigitaj, forgesitaj! Nur la glaseto kun la blukolora ligna piedo ne dronis, la ligna ŝtipo tenis gŝin supre. La glaseto portiĝis sur la akvo, por ie disrompiĝi kaj esti alpelita al la bordo, kie kaj kiam? Nu, tio cetere ne estis ja grava! Nun ĝi finis sian servadon kaj estis amita. Kun la filo de Anneto la afero estis alia! Tamen en la ĉiela regno neniu animo povos plu diri: "li neniam estis amita!"
Anneto vivis en la urbo jam de multe da jaroj, estis nomata sinjorino kaj estis precipe fiera, kiam ŝi parolis pri siaj malnovaj rememoroj, pri la grafa tempo, kiam ŝi veturadis en kaleŝo kaj povis paroli kun grafinoj kaj baroninoj. Ŝia dolĉa grafa infano estis plej ĉarma Dia anĝelo, plej kara animo, kaj ili ambaŭ sin reciproke tre amis. Ili reciproke sin kisis kaj karesis, la knabo estis ŝia ĝojo, duono de ŝia vivo. Nun li estis granda, havis la aĝon de dekkvar jaroj, estis saĝa kaj bela; depost la tempo, kiam ŝi estis portinta lin sur la brakoj, ŝi plu lin ne vidis. Depost multe da jaroj ŝi ne estis en la grafa palaco, estis tre malproksime ĝis tie.
"Mi devas iam fari rapidan decidon!" diris Anneto. "Mi devas veturi al mia belegaĵo, al mia dolĉa grafa infano. Ha, li certe ankaŭ sopiras pri mi, pensas pri mi, amas min ankoraŭ kiel tiam, kiam li per siaj anĝelaj brakoj pendis ĉirkaŭ mia kolo kaj balbutis: ‚Neto!’ Tio sonis tiel delikate kiel tonoj de violono! Jes, mi devas decidiĝi kaj revidi lin!"
Ŝi ne veturis fiere, ŝi uzis siajn proprajn piedojn kaj atingis la palacon, kiu ĉiam ankoraŭ estis granda kaj lumanta kiel antaŭe kaj ĉirkaŭita de la sama bela parko. Sed la homoj en la palaco ĉiuj estis por ŝi fremdaj, neniu el ili sciis ion pri Anneto, neniu eĉ suspektis, kian gravan rolon ŝi iam ludis ĉi tie. Sed tion jam diros al ili grafino kaj ankaŭ ŝia propra filo. Ha, kiel ŝi sopiris ekvidi lin!
Jen Anneto fine estis ĉi tie. Longe ŝi devis atendi, kaj tempo de atendado daŭras tiel senfine longe! Antaŭ ol la gesinjoroj iris al la tablo, oni ŝin vokis al la grafino, kaj ĉi tiu akceptis ŝin tre afable. Sian dolĉan knabon ŝi estis vidonta post la manĝado, kaj por tio oni ŝin denove vokis.
Kiel granda, longa kaj gracia li fariĝis! Sed la ĉarmajn okulojn kaj la anĝelan buŝon li ankoraŭ havis. Li rigardis ŝin, ne dirante eĉ unu vorton. Certe li ŝin ne rekonis. Li sin turnis kaj volis foriri returne, sed tiam ŝi kaptis lian manon kaj almetis ĝin al sia buŝo.
"Bone, bone" li diris kaj forlasis la ĉambron, li, la penso de ŝia amo, li kiun ŝi estis aminta plej sincere kaj nun ankoraŭ amis, li, ŝia tuta fiero sur la tero.
Anneto forlasis la palacon kaj ekvagis malĝoje laŭlonge de la landvojo. Li tenis sin tiel fremde kontraŭ ŝi, havis por ŝi neniun vorton, li, kiun ŝi iam portadis tage kaj nokte kaj nun ankoraŭ portis en la koro.
Subite granda nigra korvo malleviĝis antaŭ ŝi sur la vojon kaj kriis per raŭka voĉo. "Ho," ŝi diris, "kia malbonaŭgura birdo vi estas!"
Ŝia vojo kondukis preter la domo de la taglaboristo; la virino staris antaŭ la pordo, kaj ili komencis inter si interparoladon.
"Vi estas bone nutrita!" diris la taglaboristino; "vi estas dika kaj grasa, viaj aferoj iras bone!"
"Kial do ne!" respondis Anneto.
"La ŝipo tiam dronis kun ili!" daŭrigis la taglaboristino la interparoladon. "La ŝipisto Lars kaj la knabo ambaŭ dronis. Nun ĉio finiĝis por ili. Mi ĉiam esperis, ke la knabo iam povos helpi al mi per iom da mono. Al vi li nun farus plu neniajn elspezojn, Anneto!" "Jes, ili dronis!" respondis Anneto kaj plu ne parolis pri tiu afero. Anneto estis malgaja, ĉar ŝia grafa infano ne volis paroli kun ŝi, kun ŝi, kiu lin amis kaj nur por li entreprenis la longan vojon; tio kostis ankaŭ monon. La havita plezuro ne estis granda, sed ĉi tie ŝi ne diris eĉ unu vorton pri tio; ŝi ne volis malpezigi sian koron per ia komuniko al la taglaboristino, ĉar ĉi tiu povus ja pensi, ke ŝi ĉe la grafa familio plu ne estas estimata. Tiam la korvo transflugis super ŝi kaj denove eksonigis sian raŭkan voĉon.
"La nigra kriisto," diris Anneto, "hodiaŭ senĉese min timigas! "
Ŝi alportis kun si kafon kaj cikorion; por la malriĉa taglaboristino, kiu longe ne havis tiajn frandaĵojn, tia donaco estis bonfaro, kaj Anneto petis, ke oni pretigu por ŝi ankaŭ unu tason. Dum la kafo estis kuirata, ŝi sidiĝis sur seĝo kaj endormiĝis. Tiam ŝi ekvidis en sonĝo tiun, kiu antaŭe neniam vivis en ŝiaj sonĝoj: ŝi sonĝis pri sia propra filo, kiu en ĉi tiu sama domo estis malsatinta kaj kriinta, kiu elkreskis en malĝojo kaj mizero kaj nun kuŝis en la profunda maro, Dio scias kie. Ŝi sonĝis, ke ŝi sidas tie, kie ŝi efektive nun sidis, kaj la taglaboristino sur la korto kuiras kafon. La odoro de la kafo jam plenigis ĉambron, kaj subite aperis en la pordo mirinda ĉarma estaĵo, bela kiel la grafa infano, kaj la infana figuro diris:
"Nun la mondo pereas! Tenu vin forte je mi, ĉar vi estas ja ĉiuokaze mia patrino! Vi havas anĝelon en la ĉiela regno! Tenu vin forte je mi!"
Kaj la figuro ŝin prenis, sed samtempe leviĝis grandega bruo, kiu kredeble estis kaŭzata de la krevanta mondo, kaj la anĝelo leviĝis kaj tenis ŝin forte je la manikoj de la ĉemizo, tiel forte, ke ŝi, kiel ŝajnis al ŝi, leviĝis de la tero. Sed subite io peza alpendiĝis al ŝiaj piedoj, almetiĝis al ŝia dorso; ŝi havis la impreson, kvazaŭ cent virinoj alkroĉiĝis al ŝi kaj kriis: "Se vi saviĝas, ni ankaŭ devas saviĝi! Tenu forte, tenu forte!" Kaj ili ĉiuj alpendiĝis. Tio estis tro multe; "riĉ', raĉ'", la maniko disŝiriĝis, kaj Anneto falegis en grandegan profundon, tiel ke ŝi ĉe tio vekiĝis, ― kaj ŝi estis jam tuj renversiĝonta kun la seĝo, sur kiu ŝi sidis. Ŝia kapo estis tiel konfuzita, ke ŝi tute ne povis rememori, kion ŝi sonĝis, ŝi nur konsciis, ke tio estis io malbona.
Oni trinkis la kafon, ĉe kio oni multe rakontis, kaj poste Anneto iris al la plej proksima urbo, kie ŝi devis trovi la ŝarĝveturigiston kaj kun li ankoraŭ en la sama nokto veturi al sia hejmo. Sed kiam ŝi renkontis la ŝarĝveturigiston, li asertis, ke antaŭ la sekvanta vespero ili ne povos veturi. Ŝi pripensis, kiom kostos al ŝi la nokta restado, ŝi konsideris la longecon de la vojo kaj prikalkulis, ke, se ŝi ne sekvos la landvojon, sed iros laŭlonge de la marbordo, ŝi ŝparos preskaŭ du mejlojn. Krom tio estis bela vespero kaj plej bela plenluno, per unu vorto ― Anneto decidis iri piede. En la sekvanta tago ŝi povis esti hejme.
La suno estis subiĝinta, la vesperaj sonoriloj ankoraŭ sonoris, ― ne, tio ne estis la sonoriloj, tio estis ranoj, kiuj kvakis en la marĉoj. Jen ili silentiĝis, ĉio estis silenta; eĉ unu birdon oni ne aŭdis, ĉiuj jam delonge ripozis, kaj la strigo ne estis ankoraŭ hejme. Nenian sonon oni aŭdis en la arbaro aŭ sur la marbordo, laŭlonge de kiu ŝi iris. Ŝi aŭdis la paŝojn de siaj propraj piedoj en la sablo, neniu bato de ondo estis aŭdebla, absoluta silento regis super la akva abismo. Mutaj ili ĉiuj tie estis, la vivantoj kaj la mortintoj.
Anneto iris kaj pensis, kiel oni diras, pri nenio, ŝi forpelis de si ĉiujn pensojn; tamen la pensoj ŝin ne forlasis, ili neniam nin forlasas, ili nur kuŝas en speco de dormo, la viviĝintaj kiuj trankviliĝis, kiel ankaŭ tiuj, kiuj ankoraŭ ne moviĝis. Sed la pensoj aperas, ili povas ekmoviĝi en nia koro, ili povas ekmoviĝi en nia kapo aŭ subite nin ataki.
"Bonfaroj alportas benon!" estas skribite. "La peko naskas la morton! " estas ankaŭ skribite. Multaj aferoj estas skribitaj, multaj estas diritaj, oni tion ne scias, oni tion ne memoras. Tiel estis kun Anneto. Sed tio povas subite veni en la kapon, tio povas veni!
Ĉiuj malvirtoj, ĉiuj virtoj kuŝas en nia koro, en via, en mia; ili kuŝas kiel malgrandaj, nevideblaj grajnetoj. Jen el ekstere venas sunradio, ektuŝo de malbona mano, vi turnas ĝin dekstren, tio povas esti decida, kaj la malgranda grajneto skuiĝas, ĝi ŝvelas, ĝi krevas kaj enverŝas ĉiujn siajn sukojn en vian sangon, kaj tiam vi senhalte ekmoviĝas. Ekzistas pensoj maltrankviligantaj; tiel longe, kiel oni iras kvazaŭ en sonĝo, oni ilin ne havas, sed ili komencas moviĝi! Anneto iris kvazaŭ en sonĝo, la pensoj komencis moviĝi. De unu Kandelfesto ĝis la alia la koro havas multe sur sia kalkultabelo, la kalkulon pri tuta jaro; multe estas forgesite, pekoj per vortoj kontraŭ Dio, kontraŭ nia proksimulo kaj kontraŭ nia propra konscienco. Ni tion ne pripensas, kaj tion ankaŭ Anneto ne faris; ŝi faris nenion malbonan kontraŭ la leĝoj de la lando, ŝi estis opiniata, kiel ŝi sciis, brava, honesta kaj estiminda.
Kiam ŝi nun iris laŭlonge de la marbordo, ŝi subite ekvidis ke io tie kuŝis. Kio ĝi estas? Ŝi haltis; kion la maro tie elĵetis? Tie kuŝis malnova vira ĉapelo. Kie ĝi povis defali de ŝipo? Ŝi aliris pli proksime, haltis kaj rigardis la ĉapelon. He, kio tie kuŝis! Timo ŝin atakis; sed estis nenio, kion oni devus timi, tio estis mara herbo aŭ junko, kiu kovris longforman ŝtonon kaj aspektis kiel korpo de homo. Tio estis nur junko aŭ mara herbo, ŝi tamen restis timigita, kaj dum ŝi iris pluen, venis al ŝi en la kapon diversaj aferoj, kiujn ŝi aŭdis, kiam ŝi estis infano, la tuta superstiĉo pri la marborda fantomo, la fantomo de tiuj, kiujn la maro elĵetis sur la dezertan bordon kaj kiuj restis tie ne enterigitaj.
Oni diris, ke la marborda fantomo sekvas la solecan migranton, alpendiĝas al li kaj postulas, ke oni portu ĝin sur la tombejon, por ke ĝi ricevu tombon en Kristana tero. "Tenu forte, tenu forte!" ĝi krias, kiel oni diras. Kiam Anneto ripetis en si mem tiujn vortojn, ŝi subite rememoris sian tutan sonĝon, vivanta ĝi staris antaŭ ŝia animo, kiel la patrinoj kun la krio "tenu forte, tenu forte" alkroĉiĝis al ŝi, kiel la mondo pereis, ŝiaj manikoj disŝiriĝis kaj ŝi forfalis de sia infano, kiu en la horo de juĝo volis ŝin tiri supren. Ŝia infano, ŝia propra karno kaj sango, ŝia infano, kiun ŝi neniam amis, pri kiu ŝi eĉ ne pensis, tiu infano kuŝis nun sur la fundo de la maro, ĝi povis veni kiel marborda fantomo kaj krii:"tenu forte, tenu forte! metu min en Kristanan teron!" Dum ĉi tiuj pensoj iris tra ŝia kapo, ŝi sentis pikadon en siaj piedoj, kaj ŝi iris pli rapide.
La timo simile al malseka mano kuŝiĝis sur ŝia koro, tiel ke ŝi preskaŭ svenis. Dum ŝi rigardis la maron, la aero ĉirkaŭ ŝi subite fariĝis ĉiam pli kaj pli densa. Aperis peza nebulo kaj kuŝiĝis sur la arbetaĵoj kaj arboj, kio donis al ili strangan aspekton. Ŝi sin returnis, por rigardi la lunon, kiu staris malantaŭ ŝi. Ĝi similis al pala disko sen radioj. Ŝi havis la senton, kvazaŭ io peza kuŝiĝis sur ĉiuj ŝiaj membroj; "tenu forte, tenu forte!" ŝi pensis. Kiam ŝi denove sin returnis kaj ekrigardis la lunon, ŝajnis al ŝi, ke ĝia vizaĝo troviĝas tute proksime antaŭ ŝi kaj ke la nebulo kvazaŭ blanka tola kovro pendas de ŝiaj ŝultroj. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi aŭdas: "Tenu forte! Metu min en Kristanan teron!" kaj ŝi efektive aŭdis tonon, obtuzan, maltrankviligan, kiu ne povis veni de la ranoj en la marĉo nek de korvoj aŭ kornikoj, ĉar ilin ŝi nenie rimarkis.
"Enterigu min, enterigu min!" sonis laŭte kaj aŭdeble. Jes, tio estis la marborda fantomo de ŝia infano, kiu kuŝis sur la fundo de la maro kaj ne povis trovi pacon nek ripozon, ĝis ĝi estos portita sur la tombejon kaj oni elfosos por ĝi tombon en Kristana tero. Tien ŝi volis iri, tie ŝi volis fosi tombon. Ŝi ekiris en la direkto al la plej proksima preĝejo, kaj ĉar al ŝi ŝajnis, ke ŝia ŝarĝo fariĝis malpli peza aŭ eĉ tute malaperis, ŝi volis denove iri returne kaj rapidi hejmen laŭ la plej mallonga vojo. Sed tiam io denove ŝin kaptis. "Tenu forte, tenu forte!" Tio sonis kiel kvakado de ranoj, tio sonis kiel plenda kriado de birdoj, tio sonis tute klare: "Enterigu min, enterigu min!"
La nebulo estis malvarma kaj malseka, ŝia mano kaj ŝia vizaĝo estis malvarma kaj malseka de timo kaj teruro; ekstere ŝi sentis premadon, ŝian internon trafluis amaso da pensoj, kiujn ŝi neniam antaŭe sentis.
En la daŭro de unu printempa nokto ĉe ni en la nordo la fagarbaro povas eligi burĝonojn kaj ĉe la sunlumo de la sekvanta tago aperi en sia juna luma belegeco; en la daŭro de unu sola sekundo povas disvolviĝi la semitaĵo de niaj pekoj per penso;, vortoj kaj faroj, kiu estas disŝutita en nia ĝisnuna vivo. Ĝi eligas ĝermojn kaj disvolviĝas en la daŭro de unu sekundo, kiam la konscienco vekiĝas, kaj Dio ĝin vekas tiam, kiam ni tion plej malmulte atendas. Tiam nenio plu estas pravigebla, la faro staras kaj atestas kontraŭ ni, la pensoj ricevas teruron pri tio, kion ni portis en ni kaj ne sufokis, ni ricevas teruron pri la semitaĵo, kiun ni ŝutis en malhumileco kaj senpripenseco. La koro enfermas en si ĉiujn virtojn, sed ankaŭ ĉiujn malvirtojn, kaj ili povas prosperi sur la plej malfekunda grundo.
Kion ni diris ĉi tie per vortoj, tio ondiĝis en la pensoj de Anneto; tio ŝin senfortigis, ŝi falis sur la teron kaj rampis sur ĝi kelkan spacon. "Enterigu min, enterigu min!" io sonis; ha, plej volonte ŝi enterigus sin mem, se nur la tombo estus eterna forgeso de ĉiuj pekoj. Tio estis la serioza horo de vekiĝo kun teruro kaj timego. Kaŭze de ŝia superstiĉo ŝia sango jen bolis, jen rigidiĝis; multaj aferoj, pri kiuj ŝi neniam volus paroli, venis al ŝi en la kapon. Sensone kiel la ombro de nubo en lunlumo traŝvebis antaŭ ŝi aperaĵo, pri kiu ŝi jam antaŭe aŭdis. Tute antaŭ ŝi pretergalopis kvar spiregantaj ĉevaloj, fajro flamis el iliaj okuloj kaj nazotruoj. Ili tiris ardantan kaleŝon, en kiu sidis la malbona bienmastro, kiu loĝis en ĉi tiu regiono antaŭ pli ol cent jaroj. Ĉiun noktomezon li veturas, kiel oni diris, en sian bienon kaj tuj veturas returne. Li ne estis blanka, kiel oni ordinare prezentas al si mortinton, ne, li estis nigra kiel karbo, kiel estingiĝinta karbo. Li kapsalutis Anneton kaj faris al ŝi signojn. "Tenu forte, tenu forte! Tiam vi povos denove veturi en grafa kaleŝo kaj forgesi vian infanon!"
Ŝi iris pli rapide antaŭen kaj atingis la tombejon. Sed la nigraj krucoj kaj la nigraj korvoj intermiksiĝis antaŭ ŝiaj okuloj. La korvoj kriis, kiel hodiaŭ la korvo estis kriinta, sed nun ŝi komprenis, kion ili kriis. "Mi estas korva patrino, mi estas korva patrino!" diris ĉiu el ili, kaj Anneto sciis, ke tiu nomo rilatas ankaŭ al ŝi; ŝi eble aliformiĝos en tian nigran birdon kaj devos senĉese kriadi, kiel tiu kriis, se ŝi ne sukcesos elfosi la tombon.
Kaj ŝi ĵetiĝis sur la teron kaj fosis per siaj manoj tombon en la malmola tero, ĝis la sango komencis ŝpruci el ŝiaj fingroj.
"Enterigu min, enterigu min!" sonis seninterrompe; ŝi timis la kokokrion, ŝi timis la unuan ruĝan strion en la oriento, ĉar se ŝia laboro ne estos finita ĝis tiam, ŝi pereos. Kaj la koko ekkriis, kaj en la oriento montriĝis brileto de lumo, ― la tombo estis elfosita nur duone, glacia mano ekglitis sur ŝia kapo kaj vizaĝo malsupren ĝis la koro. "Nur duono de tombo!" io ĝemis, kaj ombro malrapide forŝvebis returne, al la fundo de la maro. Jes, tio estis la marborda fantomo! Senforte Anneto falis sur la teron, ŝi havis plu nek pensojn nek sentojn.
Estis luma tago, kiam ŝi denove rekonsciiĝis; du viroj levis ŝin. Ŝi kuŝis ne sur la tombejo, sed sur la marbordo, kaj ŝi estis fosinta antaŭ si profundan truon en la sablo kaj sange vundis al si la fingrojn je rompita glaso, kies akraranda malsupra parto sidis sur blukolora ligna ŝtipo. Anneto estis malsana. Ŝia konscienco miksis la kartojn de la superstiĉo, dismetis ilin kaj prenis el ili informon, ke ŝi nun havas nur duonon da animo, ke la duan duonon forprenis kun si ŝia infano sur la fundon de la maro. Ŝi estis konvinkita, ke neniam ŝi povos akiri favorkorecon de la ĉielo, antaŭ ol ŝi ricevos returne tiun duan duonon, kiu estas retenata en la profundo de la maro. Anneto revenis hejmen; ŝi ne estis plu tiu estaĵo, kiu ŝi estis antaŭe. Ŝiaj pensoj estis kiel interkonfuzita volvaĵo, nur unu fadeno tiriĝis tra ĉiuj ŝiaj pensoj kaj sentoj, la ĉiam revenanta ideo porti la marbordan fantomon sur la tombejon, fosi por ĝi tombon kaj per tio returne akiri sian tutan animon.
En multaj noktoj ŝi malaperis el la domo, kaj ĉiam oni ŝin tiam trovis sur la marbordo, kie ŝi atendis la fantomon. Tiel pasis tuta jaro; en unu nokto ŝi denove malaperis, sed oni ne povis ŝin retrovi; la tuta sekvanta tago pasis en senfrukta serĉado.
Kiam vespere la preĝeja servisto eniris en la preĝejon, por sonorigi al la vespera preĝo, li ekvidis Anneton, kuŝantan antaŭ la altaro. Ĉi tie ŝi estis depost la plej frua matena horo, ŝiaj fortoj preskaŭ tute ŝin forlasis, sed ŝiaj okuloj lumis, ŝia vizaĝo havis ruĝetan brilon. La lastaj radioj de la suno falis sur ŝin, glitis brilante sur la altaron kaj origis la brilpurajn bukojn de la Biblio, kiu kuŝis sur ĝi malfermite. Klare oni povis legi la vortojn de la profeto Joel: "Disŝiru viajn korojn, sed ne viajn vestojn, returnu vin al la Eternulo!" ― "Tio estis simpla hazardo!" oni diris, kiel multajn aferojn oni atribuas al la hazardo
Sur la vizaĝo de Anneto, kiun prilumis la suno, oni povis legi pri paco kaj favorkoreco. Al ŝi estis tiel bone, ŝi diris; ŝi nun denove tute refortiĝis. En ĉi tiu nokto, ŝi diris, ŝin vizitis la marborda fantomo, ŝia propra infano, kaj ĝi diris: vi elfosis por mi nur duonon da tombo, sed dum tre longa tempo vi tenis min entombigite en via koro, kaj tie patrino konservas sian infanon plej bone. Tial ĝi returne redonis al ŝi ŝian perditan duonon da animo kaj kondukis ŝin en la preĝejon.
"Nun mi estas en la domo de Dio," ŝi diris, "kaj en Lia domo oni estas feliĉa!"
Kiam la suno estis tute subiĝinta, la animo de Anneto estis tute supre, tie, kie ne ekzistas timo, kiam oni finis sian surteran bataladon; kaj Anneto ĝin finis.
Separator-vector.svg

Eksteraj ligiloj[redakti]