Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 15 — Korta koko kaj ventkoko

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 14 — Infano en la tombo Indekso : Fabeloj de Andersen (Zamenhof)
de Hans Christian Andersen
Tradukita de L. L. Zamenhof
Korta koko kaj ventkoko
Ĉapitro 16 — „Bela“
Libro Kvar
Ĉapitro 15 — Korta koko kaj ventkoko
Estis iam du kokoj, unu sur la sterkejo kaj la dua sur la tegmento, ambaŭ fieraj. Sed kiu el ili estis pli farpova? Diru al ni vian opinion, ― ni tamen restos ĉe nia propra opinio.
La kokina korto per tabulbarilo estis apartigita de alia korto, sur kiu kuŝis amaso da sterko. Sur ĉi tiu kreskis granda kukumo, kiu havis la konscion, ke ĝi estas kreskaĵo sterkobeda.
"Al tio oni estas destinata per la naskiĝo!" ĝi diris al si mem. "Ne ĉiuj povas naskiĝi kukumoj, devas ekzisti ankaŭ aliaj vivantaj estaĵoj. La kokinoj, la anasoj kaj la tuta loĝantaro de la najbara korto estas ja ankaŭ kreitaĵoj. Jen mi vidas nun la kortan kokon sur la tabulbarilo; ĝi kompreneble havas alian signifon ol la ventkoko, kiu estas sidigita tiel alte, ke ĝi ne povas eĉ knari, des pli kokokrii. Ĝi havas nek kokinojn nek kokidojn, pensas nur pri si mem kaj ŝvitas per verdigro! Nu, la korta koko estas tute alia koko! Vidu, kiel ĝi marŝas, tio estas danco! Aŭdu, kiel ĝi kokokrias, tio estas muziko! Kie ajn ĝi aperas, oni aŭdas, kio estas vera trumpetisto!
Se ĝi venus ĉi tien, se ĝi formanĝus min kune kun la folioj kaj trunketo, se mi transirus en ĝian korpon, ho, tio estus feliĉa morto!" pensis la kukumo. Ĉirkaŭ la nokto leviĝis terura ventego; la kokinoj, kokidoj kaj eĉ la koko enrampis ien, por trovi rifuĝon. Kun granda bruo falis la tabulo inter la kortoj; la tegoloj falis malsupren, sed la ventkoko sidis firme, ĝi eĉ ne turnis sin, ĝi tion ne povis fari, kaj tamen ĝi estis juna, freŝe fandita, sed singardema kaj solida.
Jam depost sia naskiĝo ĝi tenis sin serioze kaj pripenseme, ĝi per nenio similis al la flirtantaj birdoj sub la ĉielo, al la paseroj kaj hirundoj, ĝi malestimis ilin, tiujn pepantajn birdojn, malgrandajn per sia amplekso kaj malgravajn. La kolomboj, ĝi diris, estas eĉ grandaj, blankaj kaj briletantaj kiel perlamoto, en kelkaj rilatoj aspektas kiel speco de ventkoko, sed ili estas dikaj kaj malsaĝaj, ĉiuj iliaj pensoj estas direktitaj nur al plenigado de sia korpo, en la interrilatoj ili estas tute enuigaj.
La migrantaj birdoj faris al ĝi sian viziton, rakontis pri fremdaj landoj, pri aeraj karavanoj, rakontis terurajn historiojn pri rabobirdoj; la unuan fojon tio estis nova kaj interesa, sed poste la ventkoko rimarkis ke ili sin ripetas, ke ili rakontas ĉiam tion saman, kaj tio estas enuiga. Ili estis enuigaj kaj ĉio estis enuiga. Neniu taŭgis por kompanio, ĉiu estis sengusta kaj triviala.
"La mondo estas tute sentaŭga!" ĝi diris. "Ĉie babilaĵo kaj klaĉaĵo!"
La ventkoko estis, kiel oni tion nomas, supersatigita, kaj tio ĉiuokaze farus ĝin interesa por la kukumo, se ĝi nur tion scius. Sed ĝi havis okulojn nur por la korta koko, kaj ĉi tiu nun estis sur la korto ĉe ĝi.
La tabulbarilo estis faligita, sed la fulmotondro estis finita.
"Kion vi diros pri tiu stranga kokokrio?" demandis la korta koko siajn kokinojn kaj kokidojn. "Estis en ĝi io kruda, mankis delikateco."
La kokinoj kaj kokidoj kuris sur la sterkamason, ilin sekvis per kavaliraj paŝoj la koko.
"Ĝardena kreskaĵo!" diris la koko al la kukumo, kaj en ĉi tiu sola vorto la kukumo rimarkis lian profundan kaj vastan klerecon kaj pro tio tute forgesis, ke li ĝin hakas kaj formanĝas.
"Feliĉa morto!"
Kaj la kokinoj venis, kaj la kokidoj venis, kaj kiam unu kuris, la aliaj kunkuris, kaj ili klukis kaj pepis, kaj ili rigardis nur la kokon, ili estis fieraj pri li, li estis de ilia speco.
"Kokeriko!" li kriis, "la kokidoj baldaŭ fari ĝos grandaj kokinoj, se mi tion proklamos en la monda kokinejo."
Kaj la kokinoj kaj kokidoj klukis kaj pepis post li.
Kaj la koko proklamis grandan novaĵon.
"Koko povas meti ovon! Kaj ĉu vi scias, kio kuŝas en tiu ovo? En ĝi kuŝas bazilisko! Ĝian vidon neniu ĉi tie povas elteni. Tion scias la homoj, kaj nun vi tion ankaŭ scias, vi scias, kio en mi loĝas, vi scias, kia potenca kokineja estaĵo mi estas!"
Kaj la korta koko ekbatis per la flugiloj, fiere levis supren la kreston kaj denove kokokriis. Ĉiuj kokinoj kaj ĉiuj malgrandaj kokidoj forte tremis, sed ili estis terure fieraj pri tio, ke unu el la iliaj estas tiel potenca kokineja estaĵo. Ili klukis kaj pepis tiel, ke la ventkoko devis tion aŭdi, kaj li tion aŭdis, sed malgraŭ tio sin ne movis.
"Simpla babilaĵo!" diris la ventkoko al si mem. "La korta koko neniam metas ovojn, kaj mi ne volas tion fari. Se mi volus, mi povus meti ventovon, sed la mondo ne meritas ventovon. Ĉie nur simpla babilaĵo! Nun mi eĉ ne volas plu sidi."
Kaj tial la ventkoko derompiĝis, sed li ne mortigis la kortan kokon, "kvankam tia estis lia intenco!" diris la kokinoj. Kaj kion diras la moralinstruo?
"Estas pli bone kokokrii, ol esti supersatigita kaj derompiĝi."
Separator-vector.svg

Eksteraj ligiloj[redakti]