Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 16 — „Bela“

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 15 — Korta koko kaj ventkoko Indekso : Fabeloj de Andersen (Zamenhof)
de Hans Christian Andersen
Tradukita de L. L. Zamenhof
„Bela“
Ĉapitro 17 — Historio el la dunoj


Libro Kvar
Ĉapitro 16 — „Bela“
La skulptiston Alfredon vi certe konas? Ni ĉiuj lin konas: li ricevis la oran medalon pro arto kaj sciencoj, li vojaĝis Italujon kaj venis returne. Tiam li estis juna, jes, li eĉ nun estas ankoraŭ juna, tamen ĉiuokaze sep-ok jarojn pli aĝa ol tiam.
Li revenis hejmen kaj vizitis ankaŭ siajn parencojn en unu el la malgrandaj urboj de Zelando; la tuta urbo sciis pri la fremdulo, sciis, kiu li estas. Por lia honoro unu el la plej riĉaj familioj aranĝis grandan gastakcepton; ĉiu, kiu estis io aŭ havis ion, estis invitita; tio estis grava okazantaĵo, la urbo sciis pri tio, kvankam oni ne anoncis ĝin per publika tamburado. Metiistaj helpantoj kaj infanoj de homoj malgravstataj, eĉ kelkaj el iliaj gepatroj, staris ekstere kaj rigardis la mallevitajn prilumita;n fenestrajn kurtenojn. La nokta gardisto povis imagi al si, ke li akceptas gastojn, tiom multe da homoj staris apud li sur la strato. Ĉie regis gajeco kaj bona humoro, kaj interne en la domo efektive troviĝis la korpiĝinta gajeco kaj bona humoro, sinjoro Alfredo, la skulptisto.
Li parolis, li rakontis, kaj ĉiuj aŭskultis liajn vortojn kun ĝojo, eĉ kun religia atento, precipe unu nejuna vidvino de oficisto. Por ĉio, kion diris sinjoro Alfredo, ŝi estis kvazaŭ neskribuzita griza papero, kiu ĉion diritan tuj ensorbis kaj petis pri pluaĵo, senfine impresebla, nekredeble senscia, virina Caspar Hauser.
"Romon mi volus vidi!" ŝi diris, "ĝi certe estas ĉarma urbo kun ĉiuj fremduloj, kiuj tien venas. Priskribu al ni iom Romon! Kiel ĝi aspektas, kiam oni eniras en ĝin tra la pordego?"
"Tio ne estas facile priskribebla," respondis la juna skulptisto. "Oni venas sur grandan placon; meze de ĝi staras obelisko, kiu havas la aĝon de pli-malpli kvar mil jaroj."
"Orgenisto!" ekkriis la virino, kiu neniam antaŭe aŭdis la vorton obelisko. Kelkaj gastoj ne povis deteni sin de rideto, ankaŭ ĉirkaŭ la buŝo de la skulptisto aperis io simila al rideto, kio tamen rapide cedis al esprimo de sincera mirego, kiam tute apude de la virino li rimarkis paron da grandaj marbluaj okuloj; ili apartenis al la filino de la parolantino, kaj se oni havas tian filinon, oni ne povas esti malsaĝa. La patrino estis senhalta fonto de demandoj, la filino estis la bela najado de tiu fonto, kiu nedisigeble apartenis al ĝi. Kiel bela ŝi estis! Ŝi estis objekto de pririgardado por skulptisto, sed ne estaĵo por interparolado, kaj ŝi efektive parolis nenion, aŭ almenaŭ tre malmulte.
"Ĉu la papo havas grandan familion?" demandis la virino.
Kaj la juna homo respondis tiel, kvazaŭ la demando estus starigita pli ĝuste: "Ne, li ne estas el granda familio!"
"Ne pri tio mi pensas!" diris la virino. "Mi pensas, ĉu li havas edzinon kaj infanojn?"
"Al la papo ne estas permesite edziĝi," li respondis.
"Tio ne plaĉas al mi!" diris la virino.
Certe ŝi povus demandi kaj paroli pli saĝe, sed se ŝi tiel demandus kaj parolus, ĉu tiam la filino apogus sin al ŝia ŝultro kaj rigardus ŝin kun tiu preskaŭ kortuŝanta rideto?
Kaj sinjoro Alfredo parolis, parolis pri la kolorriĉeco de Italujo, pri la bluetaj montoj, pri la blua Mediteranea maro, pri la blua sudo, kiu prezentas tian belecon, kian oni en la nordo trovas en pli alta grado nur en la bluaj okuloj de la norda virino. Tio estis dirita kun aludo, sed ĝuste ŝi, kiu devis tion kompreni, ne montris per io, ke ŝi tion komprenis, kaj tio ankaŭ estis ja bela.
"Italujo!" ĝemis kelkaj. "Vojaĝi!" ĝemis aliaj. "Bele! Belege!"
"Jes, se mi nun gajnos la grandan loton," diris la vidvino, "tiam ni vojaĝos, mi kaj mia filino. Vi, sinjoro Alfredo, devas esti nia gvidanto. Ni veturos ĉiuj tri kaj ankaŭ kelke da aliaj bonaj amikoj kun ni!" Kaj ĉe tiuj vortoj ŝi gaje faris kapsaluton al ĉiuj. Ĉiu povis pensi, ke li estas la veturonto. "En Italujon ni veturos, sed ni ne vizitos tiajn lokojn, kie ekzistas rabistoj; ni restos trankvile en Romo kaj sur la grandaj vojoj, kie oni estas en sendanĝereco."
La filino eligis nefortan ĝemon. Kiom multe povas enhavi en si unu ĝemo, aŭ kiom multe povas esti atribuate al ĝi! La juna viro multe atribuis al ĝi. La du bluaj okuloj, kiuj en tiu vespero radiis al li, kaŝis en si trezorojn, trezorojn de la spirito kaj de la koro, riĉajn kiel ĉiuj belegaĵoj de Romo; kaj kiam li forlasis la societon, li estis enamiĝinta, enamiĝinta je la fraŭlino.
La domo de la vidvino el ĉiuj domoj fariĝis la sola, kiun la skulptisto, sinjoro Alfredo, vizitadis. Oni komprenis, ke tio ne povas estis farata pro la patrino, kvankam parolis nur li kaj ŝi; nur la filino povis esti la magneto, kiu lin altiris. Oni ŝin nomis Kala, tamen ŝia vera nomo estis Karen Malene, ambaŭ nomoj kuntiriĝis en la formon Kala. Ŝi estas bela, sed iom dormema, diris tiu aŭ alia; matene ŝi volonte restadis pli longe en la lito.
"Al tio ŝi alkutimiĝis detempe de sia infaneco!" diris la patrino; "ŝi ĉiam estis juna Venero, kaj tiaj laciĝas ja tiel facile. Ŝi kuŝas iom longe, sed de tio ŝi havas siajn klarajn okulojn."
Kia potenco kuŝis en tiuj klaraj okuloj, en tiuj marbluaj akvospeguloj, en tiu kvieta akvo kun la profunda fundo! Tion sentis la juna homo, li sidis fiksite sur la profunda fundo. Li paroladis kaj rakontadis, kaj la patrino demandadis ĉiam tiel same vigle, senĝene kaj naive kiel ĉe la unua renkontiĝo.
Estis plezuro aŭdi kiel sinjoro Alfredo rakontas. Li rakontis pri Neapolo, pri siaj leviĝoj sur Vezuvion, kaj ĉe tio li montris al ili per akvarelaj pentraĵoj kelkajn ĝiajn erupciojn. La vidvino neniam antaŭe ion aŭdis pri tio aŭ vidis.
"La ĉielo nin gardu!" ŝi ekkriis, "tio estas ja fajrokraĉa monto! Ĉu neniu povas suferi de tio?"
"Tutaj urboj jam pereis!" li respondis, "Pompejo kaj Herkulano!"
"Ha, la malfeliĉaj homoj! Kaj ĉion ĉi tion vi mem vidis?"
"Ne, neniun el la erupcioj, kiujn mi ĉi tie havas sur la bildoj; sed per unu el miaj propraj pentraĵoj mi montros al vi, kian erupcion mi mem vidis."
Li prenis skizon, kiun li estis farinta per krajono, kaj la patrino, kiu sidis ankoraŭ tute emociita de la vido de la belkoloraj bildoj, rigardis la palan krajonan skizon kaj ekkriis tute surprizita:
"Vi vidis, kiel ĝi kraĉis blankan fajron!"
Por mallonga momento malaperis la estimo de sinjoro Alfredo koncerne la patrinon, sed ĉe la brilo, kiun ĉirkaŭ si disvastigis Kala, li baldaŭ komprenis, ke ŝia patrino ne komprenas pentraĵojn, tio estis ĉio, sed ŝi havis la plej bonan, la plej belan, ŝi havis Kalan.
Kaj Alfredo fianĉiĝis kun Kala, tio fariĝis tute nature, kaj pri la fianĉiĝo estis anoncite en la urbaj gazetoj. La patrino mendis por si tridek ekzemplerojn, por eltranĉi la koncernan pecon kaj en leteroj sendi al amikoj kaj konatoj. La gefianĉoj estis feliĉaj, kaj la bopatrino ankaŭ, ŝi kvazaŭ samfamiliiĝis kun Thorwaldsen, ŝi diris:
"Vi estas ja lia daŭrigo!"
Al Alfredo ŝajnis, ke ŝi diris ion spritan. Kala nenion diris, sed ŝiaj okuloj lumis, rideto ludis ĉirkaŭ ŝia buŝo, ĉiu el ŝiaj movoj estis bela; kaj ŝi estis bela, tion ni ne povas tro sufiĉe diri.
Alfredo skulptis la bustojn de Kala kaj de la bopatrino. Ili sidis antaŭ li kaj vidis, kiel li per la fingroj glatigas kaj formas la molan argilon.
"Tio estas nia kulpo," diris la bopatrino, "ke vi mem faras ĉi tiun simplan laboron kaj ne lasas ĝin knedaĉi per iu el viaj helpistoj!"
"Kontraŭe, estas tre necese, ke mi mem pretigu per argilo la modelon!" li respondis.
"Ho, vi estas ĉiam eksterordinare galanta!", diris la patrino, kaj Kala silente premis al li la manon, kiam la laboro estis finita.
Li disvolvis antaŭ ili ambaŭ la belecon de la naturo en la kreitaĵo, kiel la vivantaĵo staras super la mortintaĵo, la kreskaĵo super la ŝtono, la besto super la kreskaĵo, la homo super la besto; kiel la spirito kaj beleco elmontriĝas per la formo, kaj kiel la skulptisto per la elmontrado donas al la teraj figuroj la plej grandan belecon.
Kala sidis silente, dum liaj elparolitaj pensoj forte ŝin ekscitis, sed la bopatrino diris:
"Estas malfacile sekvi viajn pensojn, sed iom post iom mi tamen ilin klarigas al mi, kaj se ili en mia kapo eĉ zumas en granda konfuzo, mi ilin tamen tenas firme."
Kaj lin tenis firme la beleco, ĝi lin plenigis, ekposedis lin kaj regis super li. La beleco lumis el la tuta figuro de Kala, lumis el ŝia rigardo, el la anguloj de ŝia buŝo, eĉ el ĉiuj movoj de ŝiaj fingroj. Tion Alfredo eldiris, kaj li, skulptisto, estis kompetenta pri tio, li parolis nur pri ŝi, pensis nur pri ŝi, ili ambaŭ kunfandiĝis, kaj tial ankaŭ ŝi parolis multe, ĉar li parolis tre multe.
Tio estis en la tempo de la fianĉeco; nun venis la edziĝa festo kun fianĉamikinoj kaj edziĝaj donacoj, kaj la edziĝa parolo estis eldirita.
La bopatrino starigis en la edziĝofesta salono sur la supra fino de la tablo la buston de Thorwaldsen, laŭ ŝia ideo li ankaŭ devis esti gasto. Oni kantis kantojn, oni eldiris toastojn, tio estis gaja edziĝofesto, bela paro! "Pigmaliono ricevis sian Galateon", estis dirite en unu el la kantoj. "Jen denove io mitologia!" diris la bopatrino.
La sekvantan tagon la juna paro forveturis Kopenhagon, por tie enloĝiĝi; la bopatrino ilin akompanis, por, kiel ŝi diris, preni sur sin la maldelikataĵon, tio estas por konduki la mastrumaĵon. Kala estis sidonta sub vitra kloŝo! Ĉio estis nova, brilpura kaj bela! Tiel ili sidis ĉiuj tri kune, kaj Alfredo sidis, kiel diras la proverbo, kiel episkopo en anserejo.
La sorĉo de la formo lin senprudentigis, li rigardis la ŝelon kaj ne la kernon, kaj tio estas malfeliĉo, granda malfeliĉo en la edzeco. Kiam la ŝelo aerdifektiĝas kaj la ekstera falsbrilaĵo desolviĝas, tiam oni pentas pri sia nesingarda elekto. En granda societo estas tre malagrable rimarki, ke la vesto malordiĝis kaj prezentas malkonvenaĵon, sed ankoraŭ multe pli malagrable estas rimarki en granda societo, ke la edzino kaj bopatrino per malinteligenta babilado elvokas mokadon de aliaj, kaj ne povi havi fidon al si mem, ke oni kovros ĉiufoje la malsaĝaĵon per sprita enmiksiĝo.
Ofte la junaj geedzoj sidis mano en mano, kaj li parolis, kaj ŝi de tempo al tempo ankaŭ enĵetis vorteton, ĉiam la saman melodion, ĉiam la samajn du-tri tonojn. Spirita venteto leviĝadis nur tiam, kiam aperis Sofio, unu el ŝiaj amikinoj.
Sofio estis tute ne bela, tamen sen okulincitantaj malbonpunktoj. Estas vero, ke laŭ la aserto de Kala ŝi estis iom kurba, sed certe tio ne estis pli falanta en la okulojn, ol kiom povas rimarki nur intimaj amikinoj. Ŝi estis tre prudenta knabino, tamen absolute ne venis al ŝi en la kapon, ke ŝi povas ĉi tie fariĝi danĝera. Ŝi alportadis refreŝigan aermoviĝon sub la vitran kloŝon, kaj freŝa aero estis necesa, tion ili ĉiuj sentis. Oni devis iom aerumi ĉe ili, kaj tial ili entreprenis vojaĝon, por aerumiĝi. La bopatrino kaj la juna paro ekvojaĝis Italujon.
"Dankon kaj laŭdon al Dio, ke ni denove estas inter niaj propraj muroj!", diris la patrino kaj la filino, kiam ili en la sekvanta jaro revenis kun Alfredo.
"Vere ne estas plezuro vojaĝi!", diris la bopatrino; "en efektiveco tio estas enuiga! Pardonu, ke mi tion diras. Mi enuis, malgraŭ ke mi havis apud mi miajn infanojn; kaj kiel multekosta, kiel terure multekosta estas la vojaĝado! Ĉiuj tiuj galerioj, kiujn oni devas viziti, ĉiuj rimarkindaĵoj, je kiuj oni devas plenforme fari ĉasadon! Alie oni ja ne povus doni informojn, kiam oni revenas hejmen kaj estas demandata! Kaj fine oni devas ankoraŭ aŭdi, ke ĝuste tio estas la plej bela, kion oni forgesis rigardi. Post pli longa tempo tiuj eternaj Madonoj sufiĉege tedis al mi; oni fariĝis mem kvazaŭ Madono."
"Kaj la manĝaĵo, kiun oni al vi donas!" aldonis Kala.
"Oni ne ricevas eĉ bonordan viandan supon!", diris la patrino. "Ilia kuirarto ne staras tre alte!"
Kala estis lacigita de la vojaĝo kaj restis, kio estis la plej malbona, daŭre suferetanta. Tiam Sofio enloĝiĝis en ilia domo kaj alportadis utilon.
Oni devas konfesi, opiniis la patrino, ke Sofio estas kompetenta kiel en la mastrumado, tiel ankaŭ en la artoj. Krom tio ŝi estis tre estiminda, fidela kaj fidinda. Tion si pruvis, kiam Kala malsaniĝis kaj ĉiam pli perdis la sanon.
Kie la ŝelo estas ĉio, tie la ŝelo devas teni sin forte, alie ĉio pereas. Kaj la ŝelo pereis, ― Kala mortis.
"Ŝi estis bela!", diris la patrino, "ŝi vere estis io tute alia ol la antikvaĵoj, kiuj estas tiel palaj kaj senkoloriĝintaj! Kala estis freŝa kaj ne tuŝita de la dento de la tempo, kaj tia devas esti belulino!"
Alfredo ploris kaj la patrino ploris, kaj ambaŭ portis nigrajn vestojn. Por la patrino la nigra koloro estis tre bone alaspekta, kaj ŝi plej longe vestis sin nigre, funebris plej longe kaj malĝojis ankoraŭ pri tio, ke Alfredo denove edziĝis kaj prenis Sofion, kiu tute ne havis belan eksteraĵon
"Li amas ekstremojn!" diris la bopatrino, "li iris de la plej bela al la plej malbela! Li povis forgesi sian unuan edzinon. La viroj ne havas konstantecon! mia edzo estis alia; li eĉ mortis antaŭ mi."
"Pigmaliono ricevis sian Galateon!", diris Alfredo; "jes, tiel estis dirite en la edziĝofesta kanto. Mi efektive enamiĝis je la bela statuo, kiu ricevis vivon en miaj brakoj. Sed la parencan animon, kiun sendas al ni la ĉielo, unu el Liaj anĝeloj, kiu povas senti kun ni, pensi kun ni, levi nin, kiam ni estas fleksitaj malsupren, ― tiun mi nur nun trovis kaj akiris. Vi venis, Sofio, ne en beleco de formoj, ne en brilo de radioj, ― sed ĉiam ankoraŭ pli bela, ol estas necese! La ĉefaĵo estas kaj restas ĉefaĵo! Vi venis kaj instruis al la skulptisto, ke lia verko estas nur argilo, nur polvo, nur el argilo farita ŝelo de tiu kerno, kiun ni devas serĉi. Malfeliĉa, malfeliĉa Kala! Nia surtera vivo estas kiel vojaĝa vivo. Supre, kie oni aliĝas al si en reciproka simpatio, ni estis unu por la alia eble duone fremdaj."
"Tio ne estis amohava juĝo," diris Sofio, "tio ne estis kristana! Supre, kie oni ne svatiĝas, sed kie la animoj, kiel vi diras, aliĝas al si en reciproka simpatio, supre, kie ĉio bela disvolviĝas kaj altiĝas, ŝia animo eble eksonos per tiel plena forto, ke ĝi supersonos la mian, kaj vi ― vi tiam denove, kiel en via unua amo, ekkrios la vortojn: bela, bela!"
Separator-vector.svg


Eksteraj ligiloj[redakti]