Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 17 — Historio el la dunoj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 16 — „Bela“ Indekso : Fabeloj de Andersen (Zamenhof)
de Hans Christian Andersen
Tradukita de L. L. Zamenhof
Historio el la dunoj
Ĉapitro 18 — Pupludisto


Libro Kvar
Ĉapitro 17 — Historio el la dunoj


Ĝi estas historio el la Jutlandaj dunoj, sed ĝi komenciĝas ne tie, ne, tre malproksime, en la sudo, en Hispanujo. La maro estas granda veturvojo inter la landoj. Transportu vin en via imago tien, Hispanujon! Tie estas varme, tie estas bele; tie disvolviĝas la fajroruĝaj granataj floraĵoj inter la mallumaj laŭraj arboj. De la montoj blovetas refreŝiga vento al la oranĝĝardenoj kaj al la belegaj Maŭraj haloj kun la oraj kupoloj kaj pentritaj muroj. Tra la stratoj marŝas infanoj en procesio kun kandeloj kaj flirtantaj standardoj, kaj super ili alte kaj klare etendiĝas la ĉielo kun brilantaj steloj. Sonas kantoj kaj kastanjetoj, junuloj kaj knabinoj svingiĝas en danco sub la florantaj akacioj, dum la almozulo sidas sur la ĉirka^uhakita marmora ŝtono, refreŝigas sin per sukplena akvomelono kaj forrevas sian vivon. La tutaĵo estas kiel bela revo; ho, se oni povus sin tute fordoni al ĝi! Sed tiel agis du junaj freŝe edzigitaj hometoj, kaj al ili ankaŭ estis riĉe donacitaj ĉiuj bonoj de la tero: sano, bona humoro, riĉeco kaj honoro.
"Ni estas tiel feliĉaj, kiel iu nur povas esti!" ili diris kun plena kora konvinko. Sed ili povus leviĝi al ankoraŭ pli alta grado de feliĉo, tio fariĝus, se Dio donacus al ili filon, kiu similus al ili korpe kaj anime.
La feliĉa infano estus salutita kun plej granda ĝojo, trovus plej dorloteman amon kaj vartadon, la tutan feliĉon, kiun povas havigi riĉeco kaj grandinflua parencaro.
Kiel festo pasadis al ili la tagoj.
"La vivo estas favorkora donaco de la amo, preskaŭ neimageble granda!" diris la edzino, "kaj ĉi tiu abundo de feliĉo ankoraŭ pligrandiĝas, kiel oni diras, en la alia vivo, kaj tiel plue en eterneco! Mi ne povas ampleksi tiun penson."
"Kaj ĝi certe estas tromemfido de la homoj!" diris la edzo. "En efektiveco tio estas terura fiereco, kredi, ke oni vivos eterne, ke oni fariĝos kiel Dio! Tio estis ja ankaŭ la vortoj de la serpento, kaj ĝi estis la spirito de la mensogo."
"Vi ne dubas ja pri transmorta vivo?" demandis la juna edzino, kaj ŝi sentis, kvazaŭ la unuan fojon trairas ombro la sunan regnon de ŝiaj pensoj.
"La kredo tion promesas, la pastroj tion asertas!" respondis la juna viro; "sed ĝuste en mia tuta feliĉo mi sentas kaj komprenas, ke postuli alian vivon post ĉi tiu, daŭrigatan feliĉon, estas fiereco, penso de aroganteco. Ĉu jam en nia surtera ekzistado ne estas donite al ni tiom multe, ke ni povas kaj devas esti kontentaj?"
"Jes, al ni tio estas donita," diris la juna edzino, "sed al kiom multaj miloj da homoj ĉi tiu vivo fariĝis malfacila elprovado, kiom multe da homoj estas ĵetitaj en ĉi tiun mondon kvazaŭ nur por malriĉeco, malhonoro, malsano kaj malfeliĉo! Ne, se ne ekzistus alia vivo post ĉi tiu surtera, tiam ĉio ĉi tie estus disdividita tro malegale, tiam Dio ne estus la justulo."
"La almozulo tie malsupre sur la strato havas ĝojojn, kiuj por li estas tiel same grandaj, kiel la ĝojoj, kiujn havas la reĝo en sia riĉa palaco," respondis la juna viro; "kaj ĉu vi ne pensas, ke la ŝarĝbesto, kiu estas vipata, malsatas kaj morte laciĝas per trenado, havas konscion pri la malfacileco de la tagoj de sia vivo? Ĝi sekve kun egala rajto povus postuli alian vivon, nomi tion maljustaĵo, ke ĝi ne estas starigita en pli alta vico da estaĵoj."
"En la domo de mia patro ekzistas multe da loĝejoj, diris Kristo," rediris la juna virino, "la ĉiela regno estas senlima, tiel same kiel la amo de Dio! Ankaŭ la besto estas kreitaĵo, kaj neniu vivo pereos, tiel mi almenaŭ kredas, sed ĉiu akiros la feliĉon, kiun ĝi povas akcepti kaj kiu estas konforma al ĝia esenco kaj povas sufiĉi al ĝi."
"Sed al mi nun sufiĉas ĉi tiu mondo!" diris la viro kaj ĉirkaŭplektis per siaj brakoj sian belan ĉarman edzineton. Poste li fumis cigaredon sur la nefermita teraso, kie la malvarmeta aero estis plena de la odoro de oranĝoj kaj kariofiloj. Muziko kaj kastanjetoj sonis de la strato, du steloj brilis malsupren, kaj du okuloj plenaj de amo, la okuloj de lia edzino, rigardis lin kun la eterna vivo de la amo.
"Tia minuto kiel la nuna plene meritas, ke oni naskiĝu, sentu ĝin kaj poste denove malaperu." Li ridetis, lia edzino kun milda riproĉo levis sian manon, ― kaj la nubo denove malaperis, ili estis tro feliĉaj.
Ŝajnis, ke ĉio tiel aranĝiĝadis, ke ĝi nur plialtigu ilian honoron, ilian ĝojon, ilian feliĉon. Okazis unu ŝanĝo, sed nur rilate la lokon de loĝado, ne rilate la ĝuadon kaj akiradon de la ĝojoj de la vivo. La juna viro estis sendita de sia reĝo kiel ambasadoro al la imperiestra kortego de Rusujo; tio estis honora posteno, por kiu lia deveno kaj liaj scioj donis al li la rajton. Li posedis grandan havon, ne malpli grandan alportis al li lia juna edzino, ĉar ŝi estis filino de unu el la plej riĉaj kaj eminentaj komercistoj. Unu el la plej grandaj kaj plej bonaj ŝipoj de ĉi tiu devis en tiu jaro ĝuste iri al Stokholmo kaj veturigi al Peterburgo la karajn infanojn, la filinon kaj la bofilon. En la ŝipo ĉio estis aranĝita reĝe, ĉie troviĝis molaj tapiŝoj sub la piedoj, silko kaj lukso.
Ekzistas malnova kanto pri herooj, kiun ĉiuj konas; ĝi estas nomata: "Angla reĝido"; li ankaŭ veturis sur tia multekosta ŝipo; ĝiaj ankroj estis tegitaj per brilanta oro, kaj ĉiu ŝnurego estis traplektita per silko. Nevole oni devis pensi pri tiu ŝipo, kiam oni vidis la ŝipon, kiu nun eliris el Hispanujo. Sur ambaŭ regis la sama lukso, la sama adiaŭa penso:
„Dio volu, ke ni nin en ĝojo revidu!“
Favora vento blovis de la flanko de la Hispana marbordo, la adiaŭo estis nur mallonga. Ĉe tia veturado ili devis post kelke da semajnoj atingi la celon de sia vojaĝo. Sed kiam ili estis sur la libera maro, la vento kvietiĝis, la maro fariĝis glata kaj trankvila, la akvo brilis, la steloj de la ĉielo brilis, estis ĉarmaj festaj vesperoj en la riĉa kajuto.
Fine oni tamen ekdeziris favoran venton, sed ĝi ne leviĝis; se blovis ia vento, ĝi ĉiufoje havis kontraŭan direkton. Tiel pasis semajnoj, eĉ plenaj du monatoj, ― nur tiam la vento fariĝis favora, ĝi blovis de sud-okcidento. Kiam ili troviĝis inter Skotlando kaj Jutlando, la vento plifortiĝis, tute kiel en la malnova kanto pri la Angla reĝido:
„Kaj leviĝis ventego, kaj tuta la maro
En mallumo kaŝiĝis post densa nubaro.
Ili ĵetis la ankron kaj nun senkuraĝaj
Kvietiĝon atendis de l' ondoj sovaĝaj.“
Multe da tempo pasis depost tiam. La reĝo Kristiano la Sepa sidis sur la Dana trono kaj estis tiam juna homo; multe okazis depost tiu tempo, grandaj ŝanĝoj, multe da aliformiĝoj. Lagoj kaj marĉoj fariĝis luksaj herbejoj, dezertaj lokoj fariĝis fekunda tero; sub la ŝirmo de la domoj eĉ sur la okcidenta bordo de Jutlando kreskas pomarboj kaj rozoj, sed, estas vero, oni devas ilin serĉi, ĉar pro la akraj okcidentaj ventoj ili kaŝiĝas en ŝirmitaj lokoj. Oni rememoras tie delonge malaperintajn tempojn, multe antaŭ la regado de Kristiano la Sepa. Kiel tiam, tiel ankoraŭ nun en Jutlando sur spaco de multaj mejloj etendiĝas la bruna erikejo kun siaj tomboj de gigantoj, kun siaj aeraj fenomenoj, kun siaj multfoje kruciĝantaj malebenaj kaj sablaj vojoj. Okcidente, kie grandaj kaj multaj riveretoj enfluas en la golfon, troviĝas vastaj herbejoj kaj marĉoj, ĉirkaŭlimitaj de altaj dunoj, kiuj kun siaj el sablo formiĝintaj pintoj leviĝas antaŭ la maro simile al Alpa montoĉeno. Nur en apartaj lokoj ili estas interrompataj de argilecaj deklivoj, de kiuj ĉiujare la maro per sia giganta buŝo englutas grandajn pecojn, tiel ke la deklivoj kaj montetoj disfalas, kvazaŭ skuitaj de tertremo. Tiel ĝi aspektas ankoraŭ nun, tiel estis antaŭ multe da jaroj, kiam la du feliĉuloj veturis sur la maro en la riĉa ŝipo.
Estis fino de Septembro, estis dimanĉo kaj suna vetero, la sonado de la preĝejaj sonoriloj penetris al ili el multaj marbordaj vilaĝoj. La preĝejoj de tiu regiono staras kiel ĉirkaŭhakitaj pecegoj da granito, ĉiu el ili estas peco da roko. La Norda maro povus transruliĝi super ili, kaj ili tamen restus starantaj. La plejmulto el ili ne havas turon, la sonoriloj pendas inter du traboj ekstere kaj libere. La Diservo estis finita, la komunumo eliris el la preĝejo sur la tombejon, kie tiam, tiel same kiel nun, troviĝis nek arboj nek arbetaĵoj, kie sur la tomboj oni ne plantis florojn nek metis florkronojn. Senformaj montetoj montras la lokon, kie la mortintoj estas enterigitaj.
Hirta herbo, vipata de la vento, kovras abunde la tutan tombejon. Eble nur unu tombon ornamas monumento, tio estas aerdifektita ligna ŝtipo, ĉirkaŭhakita en la formo de ĉerko. De kie ĝi venas? Ĝi estas prenita el la okcidente troviŝanta arbaro; el la maro ĝi estas elakvigita. Tie por la loĝantoj de la marbordo kreskas la ĉirkaŭhakitaj traboj, tabuloj kaj arbotrunkoj. La vento kaj la mara nebulo baldaŭ aerdifektas la alplektitajn pecojn da ligno. Tia ŝtipo kuŝis sur unu infana tombo kaj al ĉi tiu aliris unu el la virinoj, kiuj venis el la preĝejo. Ŝi haltis kaj rigardis la duone forputrintan ŝtipon; tuj malantaŭ ŝi stariĝis ŝia edzo. Ili ne diris eĉ unu vorton; li kaptis ŝin je la mano, kaj de la tombo ili iris sur la brunan erikejon, trans marĉan teron, al la dunoj; longe ili iris silente.
"Hodiaŭ estis bona prediko," diris la viro; "se oni ne havus la bonan Dion, oni havus nenion."
"Jes," respondis la virino. "Li ĝojigas kaj Li malĝojigas! Li havas la rajton por tio! Morgaŭ nia knabeto finus kvin jarojn, se ni povus lin konservi."
"Neniu rezultas de tio, ke vi tiel fordonas vin al la malĝojo!" diris la viro. "Li foriris de la suferoj de la surtera vivo; li estas ja tie, kien ni ĉiuj deziras iam veni."
Ili plu ne parolis kaj iris per firmaj paŝoj al sia domo inter la dunoj. Subite de unu el ili, kie la marborda aveno ne havis la forton por reteni la sablon, leviĝis io simila al forta fuma kolono. Tio estis ekpuŝo de vento, kiu frapis la dunon kaj turnis supren la delikatajn sablajn partojn. Sekvis ankoraŭ unu ventpuŝo, kaj ĉiuj sur ŝnuro pendantaj fiŝoj ekbatiĝis al la muro de la domo, kaj ĉio denove estis silenta; la suno brulis varmege.
La geedzoj iris en sian domon kaj baldaŭ demetis de si siajn dimanĉajn vestojn. Poste ili rapide iris trans la dunojn, kiuj staris kvazaŭ grandegaj subite en sia moviĝado rigidiĝintaj ondoj el sablo. La blue-verdaj akraj trunketoj de la sabla herbo kaj sabla aveno prezentis sur la blanka sablo almenaŭ kelkan kolordiversecon. Venis ankaŭ kelkaj el la najbaroj, ili helpis al si reciproke tiri la boatojn pli alten sur la sablon; la vento fariĝis pli forta, fariĝis akre malvarme, kaj kiam ili iris returne trans la dunojn, la sablo kaj malgrandaj ŝtonetoj saltadis al ili en la vizaĝon. La altaj ondoj estis kovritaj de blanka ŝaŭmo, kaj la vento debatadis ilian dorson, tiel ke la ŝaŭmo ŝprucis malproksimen ĉirkaŭen.
Fariĝis vespero, ĉiam pli laŭtiĝanta bruo plenigis la aeron, kriante, plorĝemante kiel armeo da senesperaj spiritoj; ĝi supersonis la ruliĝadon de la maro, kvankam la domo de la fiŝistoj staris tute apud la marbordo. La sablo vipis la fenestrajn vitrojn, kaj de tempo al tempo venis puŝego, kvazaŭ io intencis disskui la domon ĝis la fundamento. Estis mallumege, tamen ĉirkaŭ noktomezo devis leviĝi la luno.
La ĉielo klariĝis, sed la ventego bruis kun grandega forto super la profunda nigreta maro. La fiŝkaptistoj jam delonge enlitiĝis, sed en tiu terura vetero oni ne povis eĉ pensi pri fermado de okulo. Subite oni ekfrapis je la fenestro, la pordo malfermiĝis kaj iu voĉo kriis:
"Granda ŝipo rompiĝis sur la lasta rifo!" Tuj la fiŝkaptistoj elsaltis el la litoj kaj metis sur sin siajn vestojn.
La luno leviĝis; estis sufiĉe lume, por ke oni povu ĉion klare distingi, se nur la fluganta sablo ne malhelpus teni la okulojn malfermite. Estis tia vento, ke oni vere devis sin kontraŭstreĉi al ĝi, kaj nur kun granda malfacileco, ĉe la fortegaj ventpuŝoj ofte povante antaŭeniĝi nur rampante, oni transiris la dunojn, kaj ĉi tie en la aero flugadis simile al cigna lanugo la ŝaŭmo el la maro, kiu ruliĝadis sur la bordon kiel bolanta falakvo. Oni devis efektive havi spertan okulon, por tuj trovi la ŝipon tie ekstere; tio estis belega trimastulo; en tiu momento ĝi ĝuste deŝoviĝis de la rifo kaj troviĝis en la distanco de tri ĝis kvar kabloj de la tero; ĝi naĝis al la bordo, surpuŝiĝis sur la duan rifon kaj alfiksiĝis. Alporti helpon estis ne eble; la maro estis tro malkvieta, ĝi frapadis sur la ŝipon kaj trans ĝin.
Oni pensis, ke oni aŭdas kriojn de alarmo, mortangorajn vokojn pri helpo, oni vidis la penegan vanan laboradon. Jen venis ondego, kiu simile al frakasanta roko ruliĝis trans la buspriton, kaj ĉi tiu forŝiriĝis, la malantaŭa parto leviĝis alte super la akvon. Du homoj kune saltis en la maron kaj malaperis, ― post momento unu el la plej grandaj ondoj, rompiĝante ĉe la dunoj, elĵetis korpon sur la marbordon, ― tio estis virino, supozeble kadavro. Kelkaj el la virinoj komencis klopodi ĉirkaŭ ŝi kaj opiniis, ke ili rimarkis en ŝi ankoraŭ vivon; tial oni ŝin forportis trans la dunojn en la fiŝkaptistan domon. Ŝi estis tre bela kaj delikata, certe altklasa sinjorino. Oni metis ŝin en la malluksan liton; delikata tolaĵo ne troviĝis en ĝi; por envolvo servis maldelikata lana litotuko, kiu donis varmon.
Ŝi reviviĝis, sed ŝi kuŝis en deliro, ŝi tute ne sciis, kio kun ŝi fariĝis aŭ kie ŝi troviĝas, kaj tio estis ja bona, ĉar ĉio, kion ŝi amis, kuŝis nun sur la fundo de la maro. Al ili okazis tio, kion la kanto diras pri la Angla reĝido:
„Kaj ĉirkaŭe aŭdiĝis plorego kaj krio,
Ĉar la ŝipo rompiĝis, ĝin savos nenio.“
Pecoj de la ŝiprompitaĵo, ĉiuspecaj lignoj kaj lignetoj alnaĝis al la bordo; ŝi sola el ĉiuj restis vivanta ĉiam ankoraŭ la vento bruis super la marbordo. Dum kelke da minutoj la malfeliĉa ŝiprompulino estis trankvila, sed baldaŭ aperis doloroj, ŝi kriis angore, malfermis siajn belajn okulojn kaj balbutis kelkajn vortojn, kiujn tamen neniu povis kompreni.
Kaj jen kompense pro ĉio, kion ŝi suferis kaj travivis, ŝi tenis en la brakoj ĵusnaskitan infaneton. Ĝi devis kuŝi en la riĉa domo sur parada lito kun silkaj kurtenoj; per ĝojkrioj ĝi estus salutita al vivo riĉa je ĉiuj teraj bonoj, kaj nun Dio faris, ke ĝi naskiĝis en la malriĉa angulo; eĉ kison de sia patrino ĝi ne ricevis.
La fiŝistino almetis la infanon al la brusto de la patrino, kaj ĝi kuŝis ĉe koro, kiu plu ne batis; la patrino mortis. La infano, kiu estis destinita elkreski en feliĉo kaj riĉeco, estis krude ĵetita en la mondon, la maro ĝin ĵetis sur la dunojn, por ke ĝi spertu la sorton de malriĉuloj kaj malfacilajn tagojn.
Kaj ĉiam denove venas al ni en la kapon la kanto pri tiu reĝido, kiu ankaŭ devis iri tra la vivo en malfacila batalado.
Sude de Nissumfjord pereis la ŝipo; la kruelaj malhumanaj tempoj, kiam eĉ en la preĝejoj oni petegis pri riĉa ŝiprompa beno, delonge jam pasis. Amo kaj amikaj tendencoj, oferemeco por la ŝiprompuloj montriĝis ĉie, kaj precipe en nia tempo ĝi montriĝis en plej noblaj trajtoj. La mortanta patrino kaj la malfeliĉa infano ĉie, kien la vento ilin estus pelinta, trovus vartadon kaj flegadon, sed nenie pli koran ol ĉe la malriĉa fiŝistino, kiu ankoraŭ hieraŭ kun peza koro staris ĉe la tombo, kiu havis en si ŝian infanon, kiu hodiaŭ finus kvin jarojn, se Dio estus donacinta al ĝi pli longan vivon.
Neniu sciis, kiu estis la mortinta fremda virino, aŭ de kie ŝi venis. La ruinoj kaj lignopecoj de la ŝipo nenion rakontis pri tio.
En Hispanujo, en la riĉa domo, neniam estis ricevitaj leteroj aŭ sciigoj pri la filino kaj la bofilo. Ili ne alvenis en sia loko de destino; fortaj ventegoj furiozis en la lastaj semajnoj; oni atendis multe da monatoj. ― "Tute pereis! Ĉiuj pereis!" Tion oni nun sciis.
Sed tie malproksime sur la dunoj, en la domo de la fiŝisto, alvenis nova malgranda knabeto.
Kie Dio donas manĝaĵon por du, tie ankaŭ por tria restas ankoraŭ iom da panpecetoj, kaj ĉe la marbordo ĉiam troviĝas ankoraŭ unu porcio da fiŝoj por malsata buŝo. Al la infano oni donis la nomon Georgo.
"Ĝi certe estas Juda infano," oni diris, "ĝi aspektas tiel brune!"
"Ĝi povas ankaŭ esti italo aŭ hispano!" diris la pastro. Estas vero, ke ĉiuj tiuj tri gentoj ŝajnis al la fiŝistino egalaj, kaj ŝi sin konsolis nur per tio, ke la infano estas baptita Kristane. La knabo prosperis, la nobela sango elmontriĝis malgraŭ la malluksa nutrado, la infano kreskis kaj ĉiam pli fortiĝis en la maleminenta domo. La dana lingvo, kiel ĝin parolas la loĝanto de la okcidenta Jutlando, fariĝis lia lingvo. La granata kerno el la luksa grundo de Hispanujo disvolviĝis en sablan trunketon sur la Jutlanda marbordo; tiel povas fariĝi kun homo! Per ĉiuj radikfibroj de sia infana koro li alkroĉiĝis al la nova hejmo. Lia sorto estis sperti malsaton kaj malvarmon, la premon kaj mizeron de malriĉeco, sed ankaŭ la plezurojn kaj ĝojojn de malriĉeco.
La tempo de la infaneco havas siajn lumajn altaĵojn, kies radioj poste lumas tra la tuta vivo. Kiom multe la infano havis por plezuro kaj ludoj! Kun mejloj da spaco kuŝis antaŭ li la tuta bordo, kovrita de ludiloj; mozaika grundo el ŝtonoj, ruga^j kiel koraloj, flavaj kiel sukceno, rondaj kiel ovoj de birdoj; ili kuŝis tie en ĉiuj koloroj, ĉiuj estis ŝlifitaj kaj glatigitaj de la maro. Eĉ la sekiĝintaj skeletoj de fiŝoj, la velksekiĝintaj akvaj kreskaĵoj, la fuko, blanke lumanta, longa kaj mallarĝa kiel tolaj rubandoj, ĉio estis por la okuloj kaj pensoj ludo kaj plezuro; kaj la knabo estis vigla infano, multaj kaj grandaj kapabloj dormetis en li.
Tre bone li povosciis rememorigi al si la historiojn kaj kantojn, kiujn li estis aŭdinta, kaj tre lertajn fingrojn li havis: li povosciis el ŝtonoj kaj konkoj kunmeti tutajn ŝipojn, kiel ankaŭ bildojn, per kiuj oni povis ornami la ĉambron. Li povoscias plene esprimi siajn pensojn en tranĉskulptita peco da ligno, diris lia adoptinta patrino, kaj tamen la knabo estas ja ankoraŭ tiel malgranda. Krom tio li havis belan voĉon kaj la melodioj facile fluis de lia lango. En lia brusto sonis multaj kordoj, kies tonoj povus elsoni malproksimen en la mondon, se li estus starigita sur alia loko ol la fiŝkaptista domo ĉe la Norda maro.
Unu tagon marrompiĝis ŝipo; kesto kun neordinaraj floraj bulboj alpeliĝis al la tero; parton el ili oni prenis kaj metis ilin en la kuirpoton, ĉar oni pensis, ke ili servas al manĝado, la aliaj kuŝis kaj putris en la sablo. Ili ne atingis sian destinon disvolvi la kolorriĉecon kaj belegecon, kiu kuŝis en ili. Ĉu la malgranda Georgo havos iam pli bonan sorton? Kun la floraj bulboj ĉio baldaŭ estis finita, li estis ankoraŭ malfacile batalonta dum multaj jaroj.
Nek al li nek al iu el la aliaj iam venis en la kapon, kiel solece kaj monotone pasas la tago; oni havis multe por fari, por aŭdi kaj por vidi. La maro mem estis granda lernolibro; ĉiun tagon ĝi malfermis novan folion: senventeco, ondiĝado, venteto, ventego, ŝiprompiĝo estis la ĉefaj fenomenoj. Iro en la preĝejon havis la karakteron de festotaga vizito; sed el la vizitoj en la domo de la fiŝkaptistoj precipe unu estis tre agrabla, ĝi okazadis du fojojn ĉiujare, tio estis la vizito de la patrina frato, angilkomercisto, kiu loĝis kelke da mejloj pli norde. Li venadis kun ruĝe farbita veturilo plena de angiloj; la veturilo estis fermita kiel kesto kaj pripentrita per bluaj kaj blankaj tulipoj. Ĝin tiris du flavaj bovoj, kun kiuj Georgo havis la permeson iom ĉirkaŭveturi.
La angilkomercisto estis spritulo, vigla gasto, ĉiam li havis kun si en la veturilo grandegan botelon plenan de brando; ĉiu ricevadis el ĝi glaseton da brando aŭ, se mankis glasetoj, tiam plenan tason; eĉ Georgo, kiel ajn malgranda li estis, ricevadis plenan fingringon. Tio estas farata, por bone digesti la grasan angilon, diradis la angilvendisto, kaj ĉe tio li rakontadis ĉiam la saman historion, kaj se oni ĉe tio ridis, li rakontis ĝin al la samaj homoj tuj ankoraŭ unu fojon; kaj ĉar Georgo mem en sia juneco kaj en sia vira aĝo ĝin ofte rakontadis kaj alkonformigis al ĝi sian propran agadon, tial ni devas ĝin aŭdi.
"En la rivero naĝis la angiloj, kaj la angila patrino diris al siaj filinoj, kiam ili petis la permeson naĝi solaj kelkan distancon: "Sed ne iru tro malproksime, ĉar alie venos la abomeninda angilpikisto kaj forprenos vin ĉiujn!" Sed ili iris tro malproksime, kaj el la ok filinoj revenis al la patrino nur tri. Ili ploregis: "Kiam ni estis nur en la distanco de kelke da paŝoj antaŭ la pordo, venis la abomeninda angilpikisto kaj pikmortigis niajn kvin fratinojn!" ― "Ili revenos!" konsolis ilin la patrino. ― "Ne!" respondis la filinoj, ĉar li detiris de ili la haŭton, distranĉis ilin en pecojn kaj rostis ilin." ― "Ili revenos!" diris persiste la patrino. "Sed poste li trinkis brandon!" diris la filinoj. "Aj, aj! en tia okazo ili neniam plu revenos!" plorkriis la patrino; "la brando entombigas la angilon!"
"Kaj tial oni devas ĉiam trinki glaseton da brando post tiu manĝaĵo!" diris la angilvendisto.
Kaj ĉi tiu historio fariĝis la ora fadeno, la fadeno de neelĉerpebla bona humoro en la vivo de Georgo. Li ankaŭ volus iri eksteren, "malgrandan distancon laŭlonge de la rivero", tio estas iri kun ŝipo en la mondon, kaj la patrino diris, simile al la angilpatrino: "Ekzistas multe da malbonaj homoj, angilpikistoj!" Tamen iomete, tre malmulte, ekster la dunojn, iomete en la erikejon li devis iri, kaj estis al li permesite iri. Kvar feliĉaj, gajaj tagoj malfermiĝis en lia juna vivo kun brilanta lumo. La tuta beleco de Jutlando, la tuta ĝojo, la tuta sunlumo de la hejmo kuŝis en ili. Li estis ironta al festeno, kvankam en efektiveco tio estis nur festeno postenteriga.
Bonhava parenco de la fiŝkaptista familio mortis; lia bieneto troviĝis en la interna regiono, "oriente, unu streketon norde", kiel diras la ŝipistoj. La patro kaj la patrino devis tien iri, kaj Georgo kun ili. De la dunoj trans la erikejon kaj marĉejon ili venis al la verda herbejo, tra kiu fluas la rivero Skjarum, la rivero kun la multe da angiloj, kie loĝis la angilpatrino kun siaj filinoj, la samaj, kiujn la malbonaj homoj pikmortigis kaj distranĉis en pecojn. Sed pli bone la homoj ofte ne agis eĉ rilate siajn proksimulojn, la homojn. Ankaŭ la kavaliro Bugge, pri kiu rakontas malnova popola kanto, estis mortigita de malbonaj homoj; kaj kvankam li mem ricevis la alnomon "la bona", li tamen volis lasi mortigi la konstruiston, kiu konstruis por li lian kastelon kun la turo kaj la dikaj muroj, ĝuste sur tiu loko, kie staris Georgo kun siaj adoptintaj gepatroj, kie la rivero Skjarum enfluas en Nissumfjordon.
La remparon oni povis ankoraŭ vidi, sed ĉirkaŭe estis rubo, nenio krom rubo. Ĉi tie la kavaliro Bugge, kiam la konstruisto forveturis, diris al sia servisto: "Sekvu lin kaj diru: "majstro, la turo disfalas!" Se li sin returnos, tiam mortigu lin kaj forprenu de li la monon, kiun li ricevis de mi; sed se li sin ne returnos, tiam lasu lin iri trankvile!" La servisto obeis, kaj la konstruisto respondis: "La turo ne disfalas; sed de la okcidento iam venos iu en blua mantelo, kaj li disfaligos la turon!" Kaj tio fariĝis cent jarojn poste, kiam la Norda maro enĵetiĝis kaj la turo disfalis. Sed la tiama posedanto de la kastelo, Predbjorn Goldstern, konstruis al si pli supre, kie la herbejo finiĝas, novan kastelon, kaj ĝi staras ankoraŭ, kaj ĝi estas la nuna Slorre-Vosborg.
Tiun lokon Georgo kun siaj adoptintaj gepatroj devis preteriri; pri ĉiu loko de tie supre oni rakontis al li en la longaj vintraj vesperoj. Nun li mem vidis la kastelon kun ĝiaj duoblaj foskavoj, kun la arboj kaj arbetaĵoj en la ĝardeno. Majeste staris la remparo, ĉirkaŭkreskita de filikoj; sed la plej belaj tamen estis la altaj tilioj, kiuj gracie kaj bele staris alte ĝis la supro de la tegmento kaj plenigis la aeron per plej dolĉa bonodoro. Nordokcidente en la angulo de la ĝardeno staris granda arbetaĵo kun floraĵoj similaj al vintra neĝo meze de somera verdaĵo. Tio estis siringa arbetaĵo, la unua, kiun Georgo vidis florantan en tia beleco. Ĝi kaj la tilioj vivis konstante en lia memoro, la bonodoro kaj beleco de Danujo, kiujn lia infana animo konservis ĝis profunda maljuneco.
La vojaĝo daŭris senhalte pluen kaj fariĝis pli oportuna, ĉar ĝuste kontraŭe de la kastelo, tie, kie la siringa arbetaĵo staris en plena florado, ili trovis la eblon veturi. Ili renkontiĝis kun aliaj funebrantaj gastoj, kaj ĉi tiuj prenis ilin sur sian veturilon. Estas vero, ke ili ĉiuj tri devis sidiĝi malantaŭe, kaj al tio ankoraŭ sur ligna kesto kun fera garnaĵo, sed ili opiniis, ke malbone veturi estas tamen pli bone ol bone iri. Oni veturis tra la malebena erikejo. La bovoj, kiuj tiris la veturilon, de tempo al tempo haltis, kiam inter la eriko ili trafis freŝan herbloketon, la suno lumis varme, kaj kun miro oni rimarkis en granda malproksimeco nubon da fumo, kiu ondiĝadis supren kaj malsupren kaj tamen estis pli klara ol la aero. Oni povis vidi tra ĝi, oni havis la impreson, kvazaŭ la lumradioj ruliĝas kaj dancas super la erikejo.
"Tio estas Lokemann, kiu pelas sian ŝafaron," ili diris, kaj tio estis por Georgo sufiĉe dirita. Li opiniis, ke li enveturas rekte en la landon de aventuroj, kaj tamen ĉirkaŭe estis nuda realaĵo. Estis tre silente.
Granda kaj etendita tie kuŝis la erikejo, sed simile al multekosta tapiŝo; la eriko estis en plena florado, la verdaj juniperaj arbetaĵoj kaj la freŝaj kverkidoj simile al florbukedoj leviĝis el la eriko. Ĉio aspektis tiel alloga kaj invitanta al ruliĝado, se nur ne troviĝus tiom multe da vipuroj! Pri ili oni parolis kaj ankaŭ pri la multe da lupoj, kiuj antaŭe estis ĉi tie, pro kio la graflando ricevis sian nomon. La maljunulo, kiu tenis la kondukilojn, rakontis el la tempo de sia patro, kiel la ĉevaloj ĉi tie ofte devis malfacile batali kontraŭ la nun ekstermitaj sovaĝaj bestoj. Kiam li unu matenon venis ĉi tien, ĉevalo staris super lupo, kiun ĝi mortige frapis kaj tretis per la piedoj, sed la karno sur ĝiaj piedoj estis tute disŝirita.
Tro rapide iris la veturado tra la malebena erikejo kaj tra la profunda sablo. Ili haltis antaŭ la funebra domo, kie interne kaj ekstere jam svarmis fremduloj; veturiloj staris unu apud la alia, ĉevaloj kaj bovoj promenadis kune sur la malgrasa paŝtejo. Grandaj sablaj dunoj staris tie tiel same kiel hejme ĉe la Norda maro malantaŭ la domo kaj etendiĝis sur granda spaco. Kiamaniere ili venis ĉi tien, tri mejlojn internen de la lando, kaj estis tiel same altaj kaj grandaj kiel ĉe la bordo? La vento pelis ilin supren, ili ankaŭ havis sian historion.
Oni kantis funebrajn kantojn, kelke da maljunaj homoj ankaŭ ploris, sed cetere, kiel ŝajnis al Georgo, ĉio estis tre gaja. Manĝaĵoj kaj trinkaĵoj troviĝis en granda abundo, plej belaj grasaj angiloj, post kiuj oni nepre devas trinki glaseton da brando. "Tio helpas digesti!" diris la angilvendisto, kaj pri bona digesto ĉiuj videble tre zorgis.
Georgo estis interne, kaj Georgo estis ekstere; en la tria tago li sentis sin ĉi tie kiel hejme, kiel en la fiŝkaptista domo kaj sur la dunoj, kie li estis travivinta ĉiujn siajn antaŭajn tagojn. Cetere ĉi tie sur la erikejo ekzistis aliaj trezoroj, ĉi tie estis plene de eriko kaj fragoj kaj mirteloj; grandaj kaj dolĉaj ili ĉie montriĝis en granda abundo; ili staris tiel dense, ke malgraŭ ĉia singardeco oni devis dispremi ilin per la piedoj, tiel ke la ruĝa suko gutis de la eriko.
Jen troviĝis tombo de giganto, jen troviĝis alia, kolonoj da fumo leviĝis en la freŝan aeron. Tio estis brulo de eriko, kiel oni diris, kiu vespere lumis malproksimen.
Nun venis la kvara tago, kaj la funebra festeno estis finita; de la landaj dunoj ili devis returne iri al la marbordaj dunoj.
"Niaj tamen estas la veraj," diris la patro, "ĉi tiuj ne havas forton."
Oni parolis pri tio, kiamaniere ili venis ĉi tien, kaj ĉio estis eksterordinare komprenebla kaj klara. Sur la bordo estis trovita kadavro, la vilaĝanoj portis ĝin sur la tombejon, kaj de tiu tempo komenciĝis la blovado de la vento kaj la maro malkviete ĵetiĝis sur la teron. Saĝa homo en la paroĥo konsilis malfermi la tombon kaj rigardi, ĉu la enterigito ne kuŝas kaj suĉas sian dikan fingron, ĉar en tia okazo tio montrus, ke tiu, kiun ili enterigis, estas mara homo kaj la maro volas perforte malfermi la tombon, por preni lin. Oni malfermis la tombon, kaj tiam montriĝis, ke efektive li kuŝas kaj suĉas la dikan fingron; tial oni tuj ĵetis lin sur ĉaron, oni aljungis du bovojn, kaj kiel pikataj de tabanoj ili ekkuris kun li tra la erikejo kaj la marĉejo en la maron. Tiam la sabloblovado ĉesiĝis, sed la dunoj ĉiam ankoraŭ staras. Ĉion ĉi tion Georgo aŭdis kaj konservis el la plej feliĉaj tagoj de sia juneco, el la tagoj de la funebra festeno.
Estis bele eliri, vidi novajn regionojn kaj novajn homojn, kaj li estis elironta ankoraŭ pli. Li estis ankoraŭ nur infano, li ne havis ankoraŭ la aĝon de dekkvar jaroj. Li foriris kun ŝipo, elvenis en la mondon, por ekscii, kion la mondo povas doni; li spertis malbonan veteron, malmildan maron, malbonan spiriton kaj kruelajn homojn. Li fariĝis kajuta servisto. Malsufiĉa manĝado kaj malvarmaj noktoj estis lia porlabora pago, multe da batoj per ŝnurego kaj per pugno li devis sperti. En lia alte nobela Hispana sango estis io, kio bolis, tiel ke koleraj vortoj puŝiĝis el lia ŝaŭmanta buŝo; sed baldaŭ li konvinkiĝis, ke la plej prudenta afero estas reteni tiujn vortojn ĉe si. Li havis ĉe tio preskaŭ tian senton, kian havas la angilo, kiam oni detiras de ĝi la haŭton, kiam oni ĝin distranĉas kaj metas en la kaserolon.
"Mi revenos," diris en li ia voĉo. Li havis la okazon vidi la Hispanan marbordon, la patrujon de siaj gepatroj, eĉ la urbon, en kiu ili estis vivintaj en feliĉo kaj bonstato; sed li sciis nenion pri la patrujo kaj parencaro, kaj lia familio ankoraŭ malpli sciis pri li.
La malpura ŝipa bubo ne ricevis eĉ la permeson iri sur la teron; nur en la lasta tago, en kiu la ŝipo staris sur ankro ĉe tiu bordo, oni permesis al li eliri sur la teron. Oni devis fari aĉetojn, kaj li estis komisiita porti la aĉetaĵojn sur la ŝipon.
Jen Georgo staris en siaj mizeraj vestoj, kiuj aspektis, kvazaŭ ili estus lavitaj en marĉeto kaj sekigitaj en kamentubo. La unuan fojon li, loĝanto de la dunoj, vidis grandan urbon. Kiel altaj estis la domoj, kiel mallarĝaj kaj plenaj de homaj svarmoj estis la stratoj! Unuj puŝis ĉi tien, aliaj tien; estis vera kirligo de urbanoj kaj vilaĝanoj, monaĥoj kaj soldatoj. Ĉie aŭdiĝis bruo kaj krioj, sonado de tintiloj de multe da azenoj kaj muloj, kaj en tiun tutan bruon senĉese ensonadis la preĝejaj sonoriloj. Sur unu flanko sonis kanto kaj muziko, sur alia flanko oni aŭdis marteladon kaj frapadon, ĉar ĉiu metiisto havis sian stablon en la pordo aŭ sur la trotuaro. Al tio la suno brulis tiel varmege, la aero estis tiel peza, oni havis la senton, kvazaŭ oni troviĝus en forno, en kiu ĉie svarmis kaj zumis skaraboj, abeloj kaj muŝoj; Georgo ne sciis, kiel li iras aŭ kiel li staras.
Jen subite li ekvidis rekte antaŭ si la potencan portalon de la katedralo, kandeloj lumis el la duone mallumaj arkaĵoj, kaj odoro de incensoj plenigis la tutan ĉirkaŭaĵon. Eĉ la plej malriĉa almozulo en ĉifonoj kuraĝis supreniri la altan ŝtuparon kaj eniri. La ŝipano, kiun Georgo akompanis, direktis sin en la mezon de la preĝejo, kaj Georgo troviĝis nun en la templo. Kolorriĉaj pentraĵoj brilis el ora kadraĵo. La Dipatrino kun la infano Jesuo staris sur la altaro inter floroj kaj kandeloj; pastroj en ornato kantis, kaj belaj riĉe vestitaj ĥorknaboj svingis arĝentajn incensilojn. Kian belegecon, kian lukson oni povis tie vidi! Tio trapenetris la animon de Georgo, tio prenis lin tutan sub sian potencon. La preĝejo kaj la kredo de liaj gepatroj faris sur li neordinaran impreson kaj eksonigis en lia animo tian akordon, ke larmoj aperis en liaj okuloj.
El la preĝejo ili iris sur la vendejon; oni ŝarĝis lin per parto de la aĉetitaj kuiraĵoj kaj manĝaĵoj. La vojo ne estis mallonga, li estis laca, kaj tial li iom ripozis antaŭ granda belega domo, kiun ornamis marmoraj kolonoj, statuoj kaj larĝaj ŝtuparoj. Li apogis sian ŝarĝon al la muro; tiam aperis galonita pordisto, levis kontraŭ lin sian arĝentogarnitan bastonon kaj forpelis lin, lin ― la nepon de la domo; sed neniu en la domo tion sciis, kaj li ankoraŭ malpli ol la aliaj.
Poste li venis sur la ŝipon, estis puŝata kaj insultata, havis malmulte da dormo kaj multe da laboro, ― tio estis la lernejo de sperto, kiun li devis pasi. Kaj oni diras, ke estas bone, se oni en la juneco havas suferojn, ― jes, jes, se nur la maljuneco poste fariĝas bona.
La unua kurso de lia ŝipservado finiĝis, la ŝipo troviĝis denove en la golfo de Ringkjobing; li iris sur la teron kaj hejmen, al siaj hejmaj dunoj; sed lia patrino estis mortinta en la tempo de lia vojaĝo.
La vintro, kiu nun sekvis, estis tre akra. Neĝaj ventegoj blovis super la tero kaj la maro, oni apenaŭ povis ion vidi antaŭ si. Kiel malegale estas dividitaj la sortoj en ĉi tiu mondo! Ĉi tie tiel glacia malvarmo kaj abundega neĝo, dum en Hispanujo regis bruliga sunvarmego; kaj tamen kiam ĉi tie iam estis frosta klara tago kaj Georgo vidis, kiel la cignoj en grandaj amasoj flugas trans la maron, al li ŝajnis, ke oni ĉi tie spiras la plej bonan aeron kaj ankaŭ la somero ĉi tie estas la plej bela. En siaj pensoj li tiam vidis, kiel la erikejo floras kaj estas plena de maturaj sukaj beroj, li vidis, kiel floras la tilioj kaj la siringarbeto apud tiu malnova kastelo; tien li tamen devas iri ankoraŭ unu fojon.
Blovis la unuaj printempaj ventetoj, la fiŝkaptado komenciĝis, Georgo helpis. Dum la lasta jaro li alte elkreskis kaj fariĝis lerta en ĉiuj siaj moviĝoj. Li estis plena de vivo, li povosciis naĝi kaj fari ĉiaspecajn turniĝojn kaj moviĝojn en la akvo simile al fiŝo. Ofte oni lin avertis, ke li gardu sin kontraŭ la skombraj sablorifoj, ke ili kaptas la plej bonan naĝanton, tiras lin sub la akvon, formanĝas lin, kaj tiam venas lia fino; sed tio ne estis la sorto de Georgo.
La plej proksimaj najbaroj en la dunoj havis knabon, nomatan Morten, kun kiu Georgo estis en amikaj interrilatoj. Ambaŭ samtempe iris en servadon sur ŝipon, kiu veturis al Norvegujo, ambaŭ ili poste iris kune al Holando, kaj neniam ĝis nun okazis inter ili ia malpaceto. Tamen tio povas ja facile okazi, kaj se oni al tio estas ankoraŭ iom flamiĝema denature, tiam oni facile faras senintence tro fortajn gestojn. Tion Georgo unu fojon faris, kiam ili sur la ŝipo iom malpaciĝis kaj reciproke sin atakis pro ia bagatelo. Ili sidis en la kajuto kaj manĝis el argila plado, kiu staris inter ili; Georgo tenis en la mano sian poŝan tranĉilon kaj svingis ĝin senintence kontraŭ Mortenon. Ĉe tio li samtempe fariĝis pala kiel kreto kaj liaj okuloj malice ekfulmis. Morten nur diris:
"Ha, vi apartenas do al tiu klaso da homoj, kiuj ĉiam tuj kaptas la tranĉilon!"
Apenaŭ tio estis dirita, la mano de Georgo tuj malrapide malleviĝis; li ne diris eĉ unu vorton, formanĝis sian tagmanĝon kaj iris al sia laboro. Kiam li revenis de la laboro, li aliris al Morten kaj diris: "Donu al mi tuj frapon sur la vizaĝon! Mi ĝin meritis! Mi havas en mi kvazaŭ ian poton, kiu iufoje superbolas."
"Nu, ni ne parolu pri tio!" diris Morten, kaj de tiam ili fariĝis preskaŭ duoble bonaj amikoj. Kiam ili poste denove revenis al siaj dunoj en Jutlando kaj rakontis pri ĉio, kion ili travivis, ili rakontis ankaŭ pri tiu malpaceto. "Georgo povas superboli, sed malgraŭ tio li estas honesta homo; Jutlandano li ja ne estas, oni ne povas lin nomi Jutlandano!" Tio estis tre spiritplena rimarko de Morten.
Ambaŭ ili estis junaj kaj sanaj, bone elkreskintaj kaj kun fortaj membroj, sed Georgo estis pli lerta.
En Norvegujo la vilaĝanoj transiras en la paŝtistajn dometojn kaj lasas siajn brutojn paŝtiĝi sur la altaĵoj; sur la okcidenta bordo de Jutlando oni starigis meze de la dunoj kabanojn, kiuj estas aranĝitaj el ŝiprompaĵoj kaj kovritaj per erikeja torfo kaj per tavolo da eriko. Ĉirkaŭe ĉe la muroj estas aranĝitaj dormolokoj, kaj ĉi tie jam frue en printempo dormas kaj loĝas la fiŝkaptistoj. Ĉiu havas servistinon, kies laboro konsistas en tio, ke ili provizas la fiŝhokojn per logaĵo, la fiŝkaptistojn ĉe ilia albordiĝo ili akceptas kun varma biero kaj havigas al ili manĝaĵon, kiam ili lace revenas hejmen. Tiuj servistinoj ankaŭ trenas la fiŝojn el la boatoj, tranĉmalfermas ilin kaj ĝenerale havas multe da laboro.
Georgo, lia patro, kelke da aliaj fiŝkaptistoj kaj iliaj servistinoj loĝis en la sama ĉambro. Morten loĝis en la apuda ĉambro.
Inter la knabinoj troviĝis unu, nomata Else, kiun Georgo konis de sia plej frua infaneco. Ili ambaŭ vivis tre bone unu kun la alia; en multaj aferoj ili estis samopiniaj, nur ilia eksteraĵo prezentis grandajn kontrastojn. Li havis brunan haŭton, Else havis neĝblankan haŭton kaj linkolorajn harojn; ŝiaj okuloj estis tiel bluaj kiel la mara akvo en la sunlumo.
Kiam ili unu tagon iris kune kaj Georgo tenis ŝin je la mano, tre forte kaj simplanime, ŝi diris al li: "Georgo, mi havas ion sur la koro. Lasu min esti via servistino, ĉar vi estas por mi kiel frato, sed Morten, kiu min dungis, ― jes, mi kaj li estas gefianĉoj ― sed tio ne meritas, ke oni babilu pri tio al aliaj!"
Georgo ĉe tiuj vortoj eksentis, kvazaŭ la duna sablo sub liaj piedoj moviĝas. Li ne diris eĉ unu vorton, sed li faris kapmovon, kaj tio signifas ja tion saman kiel "jes". Pli oni ankaŭ ne bezonis. Sed li eksentis subite en sia koro, ke li ne povas toleri Mortenon. Ju pli li pri tio meditis kaj pensis ― kaj tiamaniere li antaŭe neniam pensis pri Else ―, des pli klare fariĝis al li, ke Morten ŝtelis de li la solan, kio estis kara por li, kaj tio nun kompreneble estis Else, nur nun tio fariĝis klara por li.
Kiam la maro estas iom malkvieta kaj la fiŝkaptistoj direktas sin kun siaj ŝipoj hejmen, rigardu, kiel ili tiam transŝipiĝas trans la rifojn: unu el la homoj staras rekte supre, la aliaj atente lin observas, sidas senmove kun la remiloj, kiujn ili senpere antaŭ la rifo tenas flanke, ĝis tiu homo donas al ili la signon, ke nun venas la granda ondo, kiu levos la boaton; kaj ĝi tiel leviĝas, ke de la tero oni povas vidi la kilon. En la sekvanta momento la ondo ĝin kovras, oni vidas nek la homojn nek la maston, oni povus pensi, ke la maro ion englutis; sed unu momenton poste ĝi denove elakviĝas kiel grandega mara besto, kiu grimpas sur la ondon; la remiloj ekmoviĝas kiel ĝiaj lertaj piedoj. ĉe la dua kaj la tria rifo oni agas tiel same kiel ĉe la unua, kaj jen la fiŝkaptistoj saltas en la akvon, tiras la boaton al la tero, kaj ĉiu frapo de la ondoj ilin helpas kaj donas al la boato bonan ŝovon, ĝis ili venigas ĝin bonrifuĝe al la tero.
Unu sola malĝusta ordono antaŭ la rifoj, unu sola hezito, kaj ili havus ŝiprompiĝon.
"Tiam ĉio estus finita kun mi kaj kun Morten ankaŭ!" Ĉi tiu penso venis en la kapon de Georgo sur la maro, kie hazarde lia adoptinta patro serioze malsaniĝis. La febro lin skuis. Estis ankoraŭ nur malgranda distanco antaŭ la ekstrema rifo, kiam Georgo subite leviĝis.
"Lasu min, patro!" li ekkriis, kaj lia rigardo estis direktita al Morten kaj al la ondoj; sed dum ĉiuj kun plej granda peno tenis la remilojn kaj venis la plej granda ondo, li ekrigardis la palan vizaĝon de sia patro, kaj ― li ne povis sekvi sian malbonan inspiron. La boato feliĉe transiris la rifojn kaj alvenis al la tero, sed la malbona penso kuŝis en lia sango, ĉiam denove bolis kaj fermentis en li la sento de maldolĉeco; la malnova malpaceto el la tempo de ilia servado sur la ŝipo denove reviviĝis en lia memoro; volonte li uzus tiun rapide pasintan malpaceton kiel pretekston por nova malpaciĝo, sed li ne sciis, kiel li komencu la aferon. Morten lin prirabis, tion li sentis, kaj tio estis ja sufiĉa, por persekuti lin per sia malamo. Kelkaj ŝipistoj tion rimarkis, sed Morten nenion rimarkis; kiel ĉiam antaŭe, tiel ankaŭ nun li estis helpema kaj parolema, kaj lia parolemeco eble estis eĉ iom tro granda.
La adoptinta patro de Georgo devis kuŝiĝi en la lito; ĝi estis fariĝonta lia lito de morto. Li mortis unu semajnon poste, kaj nun Georgo heredis la domon en la dunoj, ĝi estis nur domo malgrandvalora, sed ĝi tamen estis io, tiom multe Morten ne havis.
"Nun vi certe ne servos plu sur ŝipo, Georgo, sed vi restos por ĉiam ĉe ni?" demandis unu el la maljunaj fiŝistoj.
Georgo tamen ne havis tian intencon, kontraŭe, li intencis denove iom vidi la mondon. Nia malnova amiko, la angilvendisto, havis en Gammel-Skagen onklon, kiu okupadis sin per fiŝvendado, sed samtempe estis bonhava komercisto kaj posedis propran ŝipon. Li estis rigardata kiel vigla maljuna sinjoro, ĉe kiu servi estas afero nur honora kaj profita. Gammel-Skagen troviĝas en la plej norda parto de Jutlando, tiel malproksime de la dunoj de Georgo, kiel en tiu lando ĝenerale ne povas ekzisti pli granda distanco. Kaj ĝuste tio plej multe plaĉis al Georgo; li ne volis eĉ resti hejme ĝis la edziĝo de Else kaj Morten, kiu devis okazi post kelke da semajnoj.
Estas nepripensita ago nun forvojaĝi, opiniis la maljuna fiŝkaptisto; nun Georgo havas ja domon, kaj Else certe konsentus preni prefere lin.
Pri tio Georgo donis tiel mallongan respondon, ke la sencon de liaj vortoj oni ne facile povis kompreni; tamen la maljuna fiŝkaptisto alkondukis al li Elsen; ŝi diris ne multe, sed ŝi diris: "Vi havas nun domon, tion oni devas pripensi."
Kaj Georgo multe pripensis.
Ofte la maro leviĝas malkviete kaj alte, sed la homa koro ankoraŭ pli malkviete kaj pli alte. Diversaj pensoj, pezaj kaj maldolĉaj, iris tra la kapo de Georgo; kaj li demandis Elsen:
"Se Morten ankaŭ havus domon kiel mi, kiun el ni vi tiam pli volonte prenus?"
"Sed Morten ja ne havas domon kaj ne ricevos domon."
"Ni tamen supozu por momento, ke li ricevis domon!"
"Nu, tiam mi supozeble prenus Mortenon, ĉar mi ja elektis lin jam antaŭe! Sed de tio oni ne povas vivi."
Georgo pensis dum la nokto pri tiu interparolo. Lin maltrankviligis io, pri kio li mem ne povis doni al si kalkulon; sed unu penso, kiu estis pli forta ol lia amo al Else, plene lin okupis. Tial li iris al Morten, kaj tion, kion li tie diris kaj faris, li antaŭe bone pripensis. Li proponis al li pro plej malgranda kaj plej facile plenumebla pago sian domon, li mem, kiel li diris, intencas enservigi sin sur ŝipo, al tio estas direktitaj ĉiuj liaj deziroj. Kiam Else tion aŭdis, ŝi pro ĝojo donis al li kison sur la buŝo, ĉar Mortenon ŝi amis ja plej multe.
Frue matene Georgo volis forvojaĝi. La antaŭan vesperon, kiam estis jam malfrue, li ekdeziris ankoraŭ unu fojon viziti Mortenon. Li iris, kaj meze de la dunoj li renkontis la maljunan fiŝkaptiston, kiu nenion volis scii pri lia forveturo. Morten, li diris, kredeble povoscias fari amtrinkaĵojn, se ĉiuj knabinoj tiel enamiĝas je li. Georgo ne atentis tiun interparolon, diris adiaŭ kaj iris al la domo, en kiu Morten loĝis. Li aŭdis tie tre laŭtan paroladon; Morten ne estis sola. Georgo ekhezitis; kun Else li tute ne volis renkontiĝi, kaj, bone pripensinte, li ankaŭ ne volis, ke Morten ankoraŭ unu fojon lin danku; tial li ekiris returne.
En la sekvanta mateno antaŭ tagiĝo li ligis sian pakon, prenis sian manĝaĵkorbon kaj ekiris laŭlonge de la dunoj; oni tie povis iri pli facile ol sur la malfacila sabla vojo; krom tio li faris sufiĉe grandan vojiron flanken, ĉar li volis antaŭe esti en Fjaltring apud Bovbjerg, kie loĝis la angilvendisto, al kiu li promesis, ke li lin vizitos.
La blua maro estis glata kiel spegulo, konkoj kuŝis ĉie ĉirkaŭe, la ludilo de lia infaneco rompiĝadis sub liaj piedoj. Dum li tiel iris, el lia nazo montriĝis sango; tio estis nur senvalora cirkonstanco, sed eĉ tia povas havi signifon. Kelke da grandaj sangaj gutoj falis sur lian manikon, li forviŝis ilin, haltigis la sangon, kaj ŝajnis al li, ke ĝia perdo malplipezigis al li la kapon kaj la koron. En la sablo floris malgranda mara brasiko; li derompis trunketon kaj fiksis ĝin al sia ĉapelo. Kuraĝa kaj bonhumora li volis esti, li iris ja en la malproksiman mondon, "iom antaŭ la pordon laŭlonge de la rivero", kiel deziris la angilaj infanoj. "Gardu vin kontraŭ la malbonaj homoj, ili vin primortigos, detiros de vi la haŭton, distranĉos kaj metos vin en la kaserolon!" li ripetis al si mem kaj ridetis, li espereble trairos ja la mondon kun nedifektita haŭto. Bona humoro estas bona defendo.
La suno staris jam alte sur la ĉielo, kiam li atingis la mallarĝan enveturejon, kiu kondukas el la Norda maro en Nissumfjordon. Li ekrigardis malantaŭen kaj rimarkis en sufiĉe granda distanco du rajdantojn, kiujn sekvis aliaj homoj piede; ŝajnis, ke ili tre rapidas, sed lin tio cetere ne povis interesi.
La boato troviĝis sur la alia flanko de la enveturejo; Georgo vokis, ke ĝi lin prenu; sed kiam li kun la boatisto ne traveturis ankoraŭ duonon de la vojo, aperis la homoj, kiuj tiel rapidis alveni. Ili vokis, ili minacis, ili ordonis en la nomo de la leĝo. Georgo ne komprenis, kion tio povas signifi, tamen li opiniis, ke plej bone estas iri returne; li mem prenis remilon kaj direktis la boaton returne. En la sama momento la homoj ensaltis en la boaton, kaj antaŭ ol li komprenis, kion ili faras, ili ligis al li manojn per ŝnuro.
"Pro via krimo vi pagos per la vivo," ili diris; "estas bone, ke ni vin kaptis."
Ili lin akuzis ne pli kaj ne malpli ol pri tio, ke li mortigis homon. Oni trovis Mortenon kun tratranĉita gorĝo. Unu el la fiŝkaptistoj estis renkontinta Georgon hieraŭ malfrue vespere, irantan laŭ la vojo al Morten. Krom tio oni sciis, ke Georgo ne la unuan fojon levis tranĉilon kontraŭ Mortenon. Li do certe estis la mortiginto, kaj nun oni devis meti lin en fidindan gardejon. La vera loko, kien ili devis lin venigi, estis Ringkjobing; sed la vojo estis malproksima, la vento havis la direkton okcidenten, malpli ol duonon da horo oni bezonis por transveturi la golfon, kaj de tie estis nur kvarono de la vojo ĝis Vosborg, kie troviĝis forta kastelo kun remparo kaj foskavo. En la boato troviĝis frato de la tiea ĉefa servisto, li opiniis, ke ili certe ricevos la permeson enŝlosi Georgon dume en la karceron, en kiu estis sidinta la ciganino Longmargareto antaŭ ol oni ŝin ekzekutis.
La sinpravigadon de Georgo oni ne volis aŭskulti, kelke da sangaj gutoj sur lia ĉemizo parolis kontraŭ li pli konvinke ol ĉio alia. Li konsciis sian senkulpecon, kaj ĉar li ĉi tie ne povis ja elmontri sian pravecon, li submetis sin al sia sorto.
Ili eliris sur la teron ĝuste apud la malnova remparo, malantaŭ kiu estis starinta la kastelo de la kavaliro Bugge, kien Georgo kun siaj adoptintaj gepatroj siatempe venis al la festeno, al la funebra festeno; tiuj kvar feliĉaj tagoj estis la luma punkto de lia tempo de juneco. Oni denove kondukis lin laŭ la sama vojo tra la herbejo al Vosborg, la siringa arbeto staris en plena florado, la altaj tilioj bonodoris, ŝajnis al li, kvazaŭ li nur hieraŭ estis ĉi tie.
En la okcidenta flankparto de la kastelo troviĝas la enirejo al la malsupraj lokoj sub la alta ŝtuparo; de tie oni venas en malaltan arkaĵan kelon, el kiu Longmargareto estis kondukita al la ekzekutejo. Ŝi estis formanĝinta kvin infanajn korojn kaj estis konvinkita, ke se ŝi ricevus ankoraŭ du, ŝi akirus la kapablon flugi kaj fari sin nevidebla. En la muro troviĝis malgranda mallarĝa senvitra truo por aero; la ekstere tiel ĉarme odorantaj tilioj ne povis sendi sian refreŝigan odoron tiel profunde malsupren; ĉi tie interne ĉio estis malagrabla, kruda kaj ŝima. Nur unu tabullito staris ĉi tie, sed pura konscienco estas mola kuseno, kaj tial malgraŭ ĉio Georgo povis dormi trankvile kaj kviete.
La dika tabulega pordo estis ŝlosita, kaj al ĝi estis antaŭŝovita fera stango, sed la inkubo de la superstiĉo, kiel en la sinjora domo, tiel ankaŭ en la ŝipista domo, enrampas eĉ tra serura truo. Georgo sidis en la subtero kaj pensis pri Longmargareto kaj pri ŝiaj teruraj faroj. Ŝiaj lastaj pensoj plenigis ĉi tiun spacon en la nokto antaŭ ŝia ekzekuto. Li rememoris ĉiujn sorĉojn, kiuj estis farataj ĉi tie en la malnova tempo, kiam ĉi tie loĝis la bienmastro Svanwedel, kaj ĉiuj ja sciis, ke la ĉenhundo, kiu staris sur la ponto, ĉiun matenon estis trovata pendigita per sia propra ĉeno super la balustrado. Ĉio ĉi tio plenigis Georgon per tremo, tamen unu sunradio de ĉi tiu loko lumis al li de ekstere internen, tio estis la rememoro pri la floranta siringo kaj pri la tilioj.
Cetere li sidis tie ne longe, oni forkondukis lin en Ringkjobingon, kie oni lin metis en tiel saman severan malliberejon.
La tempo, en kiu li vivis, tute ne estis simila al nia; al la kompatinda homo estis tre malfacile. Ne malproksima estis ankoraŭ la tempo, kiam vilaĝanaj domoj kaj eĉ tutaj vilaĝoj estis aligataj al novaj bienoj. Sub tiu regado koĉero kaj servistoj fariĝadis voktoj, kiuj povis kondamni malriĉulon pro plej malgranda eraro al perdo de lia kampo kaj al vergoj sub la malhonora kolono. En tiu aŭ alia loko troviĝis ankoraŭ homo de tiu speco, kaj en Jutlando, malproksime de la reĝurbo Kopenhago kaj de la kleraj bonintencaj regantoj, oni ofte ankoraŭ manipuladis kun la leĝo arbitre, kaj la malplej ĉefa estis tio, ke la afero de Georgo daŭris tre longe.
Tre malvarme estis tie, kie li sidis. Kiam ĉio finiĝos? Senkulpe li estis ĵetita en suferojn kaj mizeron; tia estis lia sorto! Li havis nun sufiĉe da tempo, por pripensi sian surteran sorton; kial ĝuste li estis tiel punata? Jes, tio, kiel oni diras, iam fariĝos al li klara "en la alia vivo", en tiu, kiu certe nin atendas. La kredo forte estis inokulita al li en la mizera dometo de lia hejmo. Kio ne povis prilumi kaj varmigi la koron de lia patro en la abundeco kaj sunlumo de Hispanujo, tio ĉi tie al li plenigis la koron en malvarmo, kaj malvarmo fariĝis por li konsola lumo, favorkora dono de Dio, kaj ĉi tio neniam estas trompo.
Jen la printempaj ventegoj fariĝis senteblaj. La ruliĝadon de la Norda maro oni aŭdas en la malproksimeco de mejloj sur la tero, sed nur tiam, kiam la ventego kvietiĝis. Ĝi sonas tiel, kvazaŭ centoj da pezaj veturiloj moviĝus sur malfacila kavoplena vojo. Tiuj sonoj penetradis ĝis en la malliberejon de Georgo, kaj tio donis al li distraĵon. Neniaj malnovaj melodioj povis iri al li pli profunde en la koron ol tiuj tonoj, la ruliĝanta maro, la libera maro, sur kiu oni estas portata tra la mondo, flugas kun la ventoj, kaj kie oni ― kien ajn oni venas ― ĉiam havas kun si sian propran domon, kiel la limako la sian. Oni staras ĉiam sur sia propra grundo, sur la grundo de la hejmo, eĉ en fremda lando.
Kiel atente li aŭskultadis la profundan ruliĝadon! Kiel forte ondiĝadis en liaj pensoj la rememoroj! Esti libera, libera, feliĉe libera, se eĉ sen plandoj ĉe la ŝuoj kaj kun flikita ĉemizo el maldelikataj fadenoj! De tempo al tempo ĉiam denove ekflamadis en li la malnova fajro de juneco, kaj per kunpremita pugno li batadis la muron.
Semajnoj, monatoj, tuta jaro pasis, kaj oni kaptis faman friponon, Niels-ŝteliston aŭ la ĉevalvendiston, kiel la popolo lin nomis, ― kaj tiam venis la pli bona tempo, tiam montriĝis, kian grandan maljustaĵon oni faris al Georgo.
Norde de la Ringkjobinga golfo en unu drinkejo, en la posttagmezo antaŭ la forvojaĝo de Georgo kaj la okazinta hommortigo, renkontiĝis Niels-ŝtelisto kaj Morten. Oni trinkis kelke da glasoj, ne tiom multe por tro eksciti al iu la kapon, tamen sufiĉe por meti en moviĝadon la babileman buŝon de Morten. Li parolis laŭte, fanfaronis, rakontis, ke li aĉetis al si domon kaj intencas edziĝi; kaj kiam Niels demandis, ĉu li havas por tio sufiĉe da mono, Morten fiere frapis la poŝon kaj diris:
"La mono estas tie, kie ĝi devas esti!"
Tiu fanfaronado kostis al li la vivon. Kiam li foriris, Niels lin sekvis kaj trapikis al li per tranĉilo la gorĝon, por forpreni de li la monon, kiu ne troviĝis.
Ĉion ĉi tion oni klarigis detale, sed por ni sufiĉas scii, ke Georgon oni liberigis. Sed kion li ricevis kiel kompenson pro tio, kion li dum longa tempo suferis en malliberejo kaj malvarmo, forpuŝita de la homoj? Nu, oni diris al li, ke li devas senti sin feliĉa, ke li estas senkulpa, ke li povas nun iri sian vojon. La urbestro donis al li kvin spesmilojn por la vojaĝo, kaj kelkaj urbanoj regalis lin per biero kaj bona manĝo. Tie ekzistis ankaŭ bonaj homoj! Ne ĉiuj "pikmortigas, detiras la haŭton kaj metas en la kaserolon." Sed la plej bona estis tio, ke la komercisto Bronne el Skagen, tiu sama, ĉe kiu Georgo antaŭ unu jaro volis sin enserviĝi, ĝuste en tiuj tagoj estis negocafere en Ringkjobing. Li aŭdis pri la tuta afero, komprenis kaj sentis, kiom multe Georgo suferis, kaj tial li decidis aranĝi por li pli bonan vivon, montri al li, ke ekzistas ankaŭ bonaj homoj.
Post la malliberejo venis nun libereco, ĉiela regno, amo kaj koreco; ankaŭ tion li devis gustumi. Neniu pokalo de la vivo enhavas ekskluzive nur vermuton, neniu bona homo povus regali homon nur per la maldolĉa kaliko da suferoj, des pli tion ne povas fari Dio, la amo mem.
"Nun ĉio estu enterigita kaj forgesita!" diris la komercisto Bronne, "ni faru bonan dikan strekon tra la lasta jaro. La kalendaron ni forbruligos, kaj post du tagoj ni veturos al la paca, benita, gaja Skagen; ĝi troviĝas en angulo, oni diras; ho, benita forna angulo ĝi estas kun malfermitaj fenestroj en la malproksiman mondon."
Tio povis esti nomata vojaĝo! Tio povis esti nomata denove bone spiri, el la malvarma mallibereja aero veni en la varman sunlumon! La erikejo estis kovrita de floranta eriko, floroj vidiĝis abunde unu apud la alia, kaj la knabo-paŝtisto sidis sur la tombo de giganto kaj blovis per sia fluto, kiun li eltranĉis al si el ŝafa osto. Montriĝis la Fatamorgano, tiu belega aera fenomeno de la dezertoj, kun ŝvebantaj ĝardenoj kaj naĝantaj arbaroj, kaj samtempe ankaŭ tiu mirinda aera ondo, kiu estas konata sub la nomo "Lokemann, kiu pelas sian ŝafaron."
Oni vojaĝis supren de Limfjord ĝis Skagen, el kie elmigris la viroj kun la longaj barboj, la Longobardoj, kiam en la tempo de granda malsato sub la reĝo Snio oni volis mortigi ĉiujn maljunulojn kaj infanojn, sed oni aprobis la proponon de unu nobla virino, nomata Gambaruk, kiu tie posedis bienojn, kaj kiu proponis, ke prefere la junaj homoj elmigru el la lando. Pri tio Georgo sciis, tiel instruita li estis; kaj kvankam li ne konis la landon de la Longobardoj transe de la altaj Alpoj, li tamen sciis, kiel tie supozeble aspektas, ĉar li mem en sia knaba aĝo estis ja en la sudo, en la lando de la Hispanoj. Li memoris la tieajn amasojn da fruktoj, la ruga^jn granatajn floraĵojn, la zumadon, murmuradon kaj sonoradon de la abelujoj de la grandaj urboj; plej bele tamen estas en la hejma lando, kaj la hejmo de Georgo estis Danujo.
Fine ili atingis "Vendilskaga"n, kiel Skagen estas nomata en malnovaj Norvegaj kaj Islandaj skriboj. Sur la spaco de mejloj, nur en tiu aŭ alia loko interrompate de dunoj kaj plugteraj kampoj, etendiĝas kaj jam tiam etendiĝis la malnova Skagen kun sia okcidenta kaj orienta urbo ĝis la lumturo proksime de "Grenen". Domoj kaj bienetoj troviĝis, kiel ankoraŭ nun, disĵetite inter kunkunblovitaj sablaj montetoj, kiuj ofte ŝanĝas sian formon. De ĉiuj flankoj al la okulo prezentiĝas vera dezerto, kie la vento plensence ruliĝas en la sablo kaj kie mevoj, maraj hirundoj kaj sovaĝaj cignoj tiom multe krias, ke la oreloj doloras. Unu mejlon sudokcidente de "Grenen" troviĝas "La Monteto" aŭ Malnova Skagen, kaj tie loĝis la komercisto Bronne, tie de nun devis vivi Georgo.
La domo estis gudrita, la flankaj konstruaĵoj anstataŭ tegmento havis sur si renversitan boaton, porkostaloj estis konstruitaj el ŝiprompaĵoj, barilo tie ne ekzistis, ĉar por kio oni ĝin bezonus! Sed sur ŝnuroj pendis en longaj vicoj, unu vico super la alia, tranĉmalfermitaj fiŝoj, por ke ili sekiĝu en la vento. La tuta bordo estis ankoraŭ kovrita de putrantaj haringoj, la reto ja apenaŭ estis ĵetita en la akvon, oni jam tiradis plenajn ĉarojn da haringoj sur la teron; estis tro multe da ili, oni ĵetadis ilin returne en la maron, aŭ oni lasadis ilin kuŝi kaj putri.
La edzino kaj la filino de la komercisto kaj eĉ ĉiuj domanoj ĝojkriante iris renkonte, kiam la patro denove revenis hejmen. Kia premado de manoj, kriado kaj tumulto! Kaj kian ĉarman vizaĝeton kaj kiajn du ĉarmajn okulojn havis la filino!
En la domo estis hejmece, kaj oni tie bone vivis. Pladoj kun fiŝoj estis metitaj sur la tablon, pleŭronektoj, kiujn eĉ reĝo nomus belega manĝaĵo; vino el la vinberĝardenoj de Skagen, la granda maro; la vinberoj elpremite ruliĝadis sur la teron, kiel en bareloj, tiel ankaŭ en boteloj.
Kiam la patrino kaj la filino sciiĝis, kiu Georgo estas kaj kiel senkulpe kaj malfacile li suferis, tiam iliaj okuloj ekbrilis al li duoble pli afable kaj milde, kaj plej afable brilis la okuloj de la filino, la ĉarma fraŭlino Klaro. Li trovis amoplenan feliĉan hejmon en malnova Skagen, tio estis tre bonfara por lia koro, kaj la koro de Georgo ja multe spertis, ankaŭ la maldolĉan lagon de amo, kiu hardas aŭ moligas. La koro de Georgo estis ankoraŭ tiel mola, tiel juna, en ĝi troviĝis neokupita loketo. Estis tial efektive tre feliĉa cirkonstanco, ke fraŭlino Klaro post tri semajnoj estis veturonta per ŝipo al Christianssand en Norvegujo, por viziti onklinon kaj pasigi ĉe ŝi la vintron.
Dimanĉon antaŭ la forveturo ili ĉiuj estis en la preĝejo, por komuniiĝi. Granda kaj bela estis la preĝejo, Skotoj kaj Holandanoj konstruis ĝin antaŭ kelke da jarcentoj, en malgranda distanco de la nuna urbo. Ĝi fariĝis iom kaduka, kaj la vojo supren kaj malsupren tra la profunda sablo estis tre malfacila, tamen oni faradis al si la rilate malgrandan penon, por veni en la domon de Dio, kanti sanktan preĝon kaj aŭskulti predikon. La alte amasiĝinta moviĝema sablo leviĝis jam ĝis super la ĉirkaŭbara muro de la tombejo, tamen ĝis nun oni ĉiam ankoraŭ havis la eblon ŝirmi kontraŭ la sablo la tombojn.
Tio estis la plej granda preĝejo sur la norda flanko de Limfjord. La virgulino Mario staris sur la altaro en natura grandeco, kun ora krono sur la kapo kaj kun la infano Jesuo sur la brako. En la ĥorejo estis skulptitaj la sanktaj apostoloj, kaj supre sur la muro oni vidis la portretojn de la malnovaj urbestroj kaj urbaj konsilanoj de Skagen kun iliaj subskriboj. La katedro estis ornamita per multekosta tranĉskulptaĵo. La suno ĉarme lumis en la preĝejon, kaj ĝiaj radioj falis sur la latunan lustron kaj sur la malgrandan ŝipon, kiu pendis malsupren de la plafono.
Georgon ekposedis sankta, infane pura sento, tiel same kiel tiam, kiam li, estante ankoraŭ duone infano, staris en la riĉa Hispana preĝejo, sed ĉi tie li havis en si la konscion, ke li ankaŭ apartenas al la komunumo.
Post la prediko okazis la ceremonio de la komunio, li ricevis kun la aliaj la panon kaj la vivon, kaj hazarde okazis, ke li genuis tuj apude de fraŭlino Klaro. Sed liaj pensoj estis direktitaj plene al Dio kaj al la sankta ceremonio, tiel ke nur kiam ili leviĝis, li rimarkis, kiu estis lia najbaro; li vidis, kiel sur ŝiaj vangoj deruliĝis pezaj larmoj.
Du tagojn post tio ŝi forveturis Norvegujon; Georgo laboradis en la domo kaj okupadis sin je la fiŝkaptado, kaj en tiu tempo oni povis kapti ankoraŭ pli da fiŝoj ol nuntempe. Ĉiun dimanĉon, kiam li sidis en la preĝejo kaj direktis siajn okulojn al la bildo de la patrino Mario sur la altara pentraĵo, liaj okuloj rigardis ankaŭ dum momento tiun lokon, kie fraŭlino Klaro estis genuinta flanke de li, kaj li pensis pri ŝi, li pensis pri tio, kiel kore bona ŝi estis en rilato al li.
Venis la aŭtuno kun pluvo kaj neĝo; la akvo staris kaj kovris la tutan ĉirkaŭaĵon de la urbo, la tero ne povis enpreni en sin la tutan akvon, oni devis vadi aŭ eĉ veturi per boato. La ventego ĵetis ŝipojn unu post la alia sur la mortodonajn rifojn, estis neĝoventegoj kaj sabloventegoj, la sablo leviĝis ĉirkaŭ la domoj kaj amasiĝis tiel alte, ke la homoj elrampis tra la kamentuboj. Sed en ĉi tiu regiono tio estis nenio eksterordinara. Kompense estis varme kaj komforte en la loĝejoj, erikeja torfo kaj ŝiprompaĵa ligno kraketis en la fornoj, kaj la komercisto Bronne voĉlegis el malnova kroniko, legis pri la reĝido Hamlet el Danujo, kiu transŝipiĝis el Anglujo Jutlandon kaj donis batalon apud Bovberg. Lia tombo estis apud Ramme, en la distanco de nur kelke da mejloj de la loĝejo de nia malnova konato, la angilvendisto. Tomboj de gigantoj staris tie sur la erikejo centope, ili formis kvazaŭ unu solan grandan tombejon; la komercisto Bronne mem vizitis la tombon de Hamlet. Oni parolis pri la malnova tempo, pri la najbaroj, la Angloj kaj Skotoj, kaj Georgo tiam kantis la kanton pri la "Angla reĝido", pri la belega ŝipo kaj pri tio, kiel ĝi estis aranĝita:
„Orkovrita ĝi estis de rando ĝis rando,
Portis vortojn de Dio, simbolojn de l' lando.
Virgulinon tre belan kaj plenan de ĉarmo
La reĝido karesis kun amo kaj varmo.“
Precipe ĉi tiun verson Georgo kantis kun kora sento, liaj okuloj ĉe tio mirinde lumis, cetere ili ja de lia naskiĝo estis tiel nigraj kaj radiantaj.
Kantado kaj legado alternadis reciproke, bonstato estis sentebla en la domo, la familia vivo ampleksis ĉiujn en la domo, kaj ĉio estis bone tenata. La frotpurigitaj stanaj teleroj brilis, sub la plafono pendis kolbasoj kaj ŝinkoj, da vintraj ŝtofoj tie estis granda abundo. Ion similan ni eĉ nun ankoraŭ povas trovi en multaj riĉaj vilaĝanaj bienetoj de la okcidenta bordo, kie troviĝas neelĉerpebla provizo de manĝaĵoj kaj en la ĉambroj regas plej granda pureco. Al tio oni ĝuste en nia tempo trovas tie tute rimarkindan gradon de saĝeco kaj bona humoro. Gastamo tie regas kiel en la tendo de Arabo.
Depost tiuj kvar feliĉaj tagoj de sia juneco, kiam Georgo estis invitita al la funebra festeno, li neniam plu travivis tian feliĉan tempon kiel nun, kaj tamen mankis fraŭlino Klaro, sed ŝi ne mankis en la pensoj kaj paroloj.
En Aprilo devis iri ŝipo al Norvegujo, kaj Georgo estis kunveturonta. Tio kompreneble multe pligrandigis lian bonan humoron; ankaŭ, kiel diris patrino Bronne, lia eksteraĵo multe pliboniĝis, kaj estis plezuro lin rigardi.
"Kaj ne malpli granda plezuro estas rigardi vin," diris la maljuna komercisto. "Georgo enportis vivon en la vintrajn vesperojn kaj ankaŭ en nian patrineton! Vi fariĝis nun pli juna, vi aspektas bone kaj bele! Sed vi ankaŭ tiam estis la plej bela knabino en Viborg, kaj tio signifas tre multe, ĉar tie mi ĉiam trovis la knabinojn la plej belaj."
Georgo nenion diris al tio, ĉar ne konvenis, sed li pensis pri unu knabino el Skagen, kaj al ŝi li ŝipveturis, kaj la ŝipo ĵetis ankron en la haveno de Christianssand. Dank' al favora vento li atingis sian celon post duono da tago.
Unu matenon komercisto Bronne iris al la lumturo, kiu staras en granda malproksimeco de Malnova Skagen, tute apude de "Grenen". Kiam li alvenis sur la turo, la karboj sur la turniĝanta disko estis delonge estingiĝintaj kaj la suno staris jam alte. Sur la spaco de tuta mejlo de la plej ekstrema pinto de la bordo etendiĝis sablorifoj sub la akvo. Antaŭ ili hodiaŭ montriĝis kvar ŝipoj, kaj ŝajnis al li, ke inter ili li rimarkas per la lorno la "Karen Bronne", kiel estis nomata lia ŝipo. Kaj efektive tiel estis, la ŝipo estis alproksimiĝanta; Klaro kaj Georgo estis sur la ŝipo. La lumturo kaj preĝeja turo de Skagen aperis al ili kiel ardeo kaj cigno sur la blua akvo. Klaro sidis sur la ferdeko kaj vidis, kiel iom post iom elakviĝas la dunoj. Se la vento restus tiel favora, ili povus post unu horo atingi la hejmon; tiel proksime ili estis de ĝi kaj de la ĝojo, ― tiel proksime ili estis de la morto kaj de morta angoro.
Subite rompiĝis tabulo en la ŝipo, la akvo penetris internen; oni penis ŝtopi la fendon, ĉiuj pumpiloj komencis labori, ĉiujn velojn oni suprentiris, oni pendigis supre la flagon de alarmo. Ili estis en la distanco de ankoraŭ unu mejlo de la tero, oni vidis fiŝkaptistajn boatojn, sed en granda malproksimeco, la vento pelis ilin al la tero, la ondoj ankaŭ helpis, sed tio ne sufiĉis, la ŝipo komencis droni. Georgo forte ĉirkaŭprenis Klaron per sia dekstra brako.
Per kiaj okuloj ŝi rigardis lin, kiam li en la nomo de Dio ĵetis sin kun ŝi en la maron! Ŝi eligis krion, sed ŝi povis esti certa, ke li ŝin ne forlasos.
Kion kantis la kanto:
„Virgulinon tre belan kaj plenan de ĉarmo
La reĝido karesis kun amo kaj varmo,“
tion faris Georgo en la horo de angoro kaj danĝero. Nun alportis al li grandan utilon la cirkonstanco, ke li estis bona naĝisto; per la piedoj kaj per unu brako li penis naĝi antaŭen, la duan brakon li tenis forte ĉirkaŭ la juna knabino. Kiam li volis iom ripozi, li faris akvotretadon kaj uzis ĉiujn artaĵojn, kiujn li konis, por konservi tiom da fortoj, ke li povu atingi la teron. Li aŭdis, ke ŝi ekĝemas, li sentis, ke ŝi konvulsie ektremas, kaj li tenis ŝin des pli forte. Unu sola ondo transĵetiĝis super ŝi; la fluo denove ŝin levis. La akvo estis tiel profunda, tiel klara, ke al li dum unu momento ŝajnis, ke li vidas en la profundo briletantan skombran rifon, aŭ eble tio estis la Levjatano mem, kiu volis ilin engluti. La nuboj ĵetadis ombron sur la akvon, kaj poste denove aperadis lumantaj sunradioj. Kriantaj birdoj en grandaj amasoj flugis super li, kaj la sovaĝaj anasoj, kiuj peze kaj dormeme naĝis sur la akvo, kun timego ekflugis supren antaŭ la naĝanto. Sed liaj fortoj, kiel li sentis, elĉerpiĝadis; ĝis la tero estis ankoraŭ distanco de kelkaj kabloj, sed venis helpo, alproksimiĝis boato. Tamen sub la akvo staris ― li tion klare vidis ― blanka, sovaĝokule lin rigardanta figuro.... ondo lin levis, la figuro ĵetis sin sur lin.... li sentis ekpuŝon, antaŭ li fariĝis nokto, lia konscio malaperis.
Sur la sablorifo staris ŝiprompitaĵo, la maro ĝin kovris, la blanka bekfiguro de la ŝipo estis apogita al ankro, kaj ĝia ankra fero elstaris ĝuste ĝis la nivelo de la akvo. Georgo, kiun la fluo kun granda forto pelis antaŭen, surpuŝiĝis sur ĝin. Senforta li falis kun sia ŝarĝo, sed la sekvanta ondo denove levis lin kaj la knabinon.
La ŝipanoj kaptis ilin kaj tiris ilin en la boaton, la sango fluis de la vizaĝo de Georgo, li estis kiel senviva, sed la knabinon li tenis tiel forte, ke oni perforte devis ŝin liberigi el lia brako kaj mano. Kadavre pala, senviva kaj etendita ŝi kuŝis en la boato, kiu remis al Skagen.
Ĉiuj rimedoj vane estis uzitaj por revivigi Klaron; ŝi mortis kaj restis mortinta. Dum longa tempo li estis naĝinta kun kadavro; por mortintino li laboris kaj elĉerpis siajn fortojn.
Georgo ankoraŭ spiris; lin oni portis al la plej proksima domo en la dunoj. Iu kvazaŭ subĥirurgo, kiu troviĝis sur tiu loko, sed kiu laŭ sia profesio estis forĝisto kaj butikisto, provizore bandaĝis Georgon, ĝis oni en la sekvanta tago povis venigi kuraciston el Gjorring.
La cerbo de la malsanulo estis atakita, li kuŝis en furiozeco kaj eligadis sovaĝajn kriojn; sed en la tria tago li fariĝis senkonscia, lia vivo, kiel ŝajnis, pendis nur sur unu fadeno, kaj se ĝi disŝiriĝus, tio, laŭ la opinio de la kuracisto, estus la plej bona, kion oni povus deziri al Georgo.
"Ni petu Dion, ke li evitu la morton; li tamen restos ja homo."
Kaj efektive, la vivo tenis lin forte, la fadeno ne volis disŝiriĝi, sed la fadeno de rememoroj disŝiriĝis, ĉiuj mensaj kapabloj malaperis, kaj tio estis terura. Restis nur vivanta korpo, korpo, kiu estis ricevonta returne sian sanon.
Georgo restis en la domo de la komercisto Bronne.
"Li ricevis ja sian mortigan malsanon per tio, ke li faris superhomajn penojn por savi al ni nian infanon," diris la maljuna homo; "nun li estas nia filo."
Oni nomis Georgon idioto, tio tamen ne estis la ĝusta esprimo; li estis kiel instrumento, kies kordoj malstreĉiĝis kaj ne povas plu soni. Nur por unu sola momento, por malmulte da minutoj ili streĉiĝis, kaj ili eksonis. Malnovaj melodioj eksonis, apartaj taktoj, bildoj, ravantaj bildoj disruliĝis. Poste li denove sidis kun rigida rigardo kaj senpense; ni povas supozi, ke li ne suferis; la nigraj okuloj perdis sian brilon, ili similis al nigra spirnebulita vitro.
"Malfeliĉa idiota Georgo!" oni diradis.
Tia estis li, kiu sub la koro de sia patrino estis portata por tiel riĉa kaj feliĉa surtera vivo, ke "estis fiereco, terura malhumileco" deziri al si vivon post la tera aŭ kredi je ĝi. Ĉiuj grandaj kapabloj de la animo estas do forĵetitaj? Nur malfacilaj tagoj, doloro kaj trompiĝo estis lia sorto. Li estis belega bulbo, elŝirita el sia riĉa tero kaj ĵetita en la sablon, por forvelki! Ĉu la estaĵo, kreita laŭ la bildo de Dio, havis neniam pli bonan, pli altan valoron? Ĉu la tutaĵo estis kaj estas nur ludo de la hazardo? Ne! La amo de Dio devis kaj volis doni al li en alia vivo kompenson pro ĉio, kion li ĉi tie suferis kaj je kio li estis senigita. "La Eternulo estas favorkora, kaj Lia boneco daŭras eterne." Ĉi tiujn vortojn el la psalmoj de Davido kun kredo kaj konsolo parolis la pia maljuna komercistedzino, kaj la preĝo de ŝia koro estis, ke Dio baldaŭ liberigu Georgon de liaj suferoj, por ke li povu eniri en la vivon eternan.
Sur la tombejo, kie la sablo flugadis trans la muron, kuŝis la enterigita Klaro. Ŝajnis, ke Georgo absolute ne pensas pri tio, ĝi ne apartenis al la rondo de liaj pensoj, kiu konsistis nur el fragmentoj el delonge malaperinta tempo. Ĉiun dimanĉon li akompanis la familion en la preĝejon kaj sidis tie silente kaj kun senpensa rigardo. Unu tagon li dum la kantado eligis ĝemon, liaj okuloj eklumis, ili estis direktitaj al la altaro, al tiu loko, kie li antaŭ pli ol unu jaro genuis kune kun sia mortinta amikino, li eldiris ŝian nomon, paliĝis, kaj larmoj ekfluis sur liaj vangoj.
Oni elkondukis lin el la preĝejo, kaj li diris, ke li sentas sin bone; al li ne ŝajnis, ke io al li mankas, li ne havis ian rememoron pri tio. Tiel konfesis li, kiun Dio suferigis, kiun Dio ŝajne forĵetis. ― Kaj Dio, nia kreinto estas plej saĝa kaj plej amanta, ― kiu povas dubi pri tio? Nia koro kaj nia prudento tion komprenas, la Biblio tion konfirmas: "Lia boneco daŭras eterne!"
En Hispanujo, kie inter oranĝoj kaj laŭroj estas ĉirkaŭblovataj de varmaj ventetoj la oraj Maŭraj kupoloj, kie sonas kantado kaj kastanjetoj, en belega domo sidis seninfana maljunulo, la plej riĉa komercisto. Tra la stratoj iris infanoj en procesio kun kandeloj kaj flirtantaj standardoj. Kiom multe el sia riĉeco li plej volonte fordonus, por posedi ankoraŭ siajn infanojn, sian filinon, aŭ ŝian infanon, kiu eble neniam ekvidis la lumon de ĉi tiu mondo, kaj kiamaniere ĝi povus ekvidi la lumon de la eterneco, de la paradizo? "Malfeliĉa infano!"
Jes, malfeliĉa infano! Efektive ankoraŭ infano, kaj tamen havanta jam la aĝon de pli ol tridek jaroj, ― tiun aĝon Georgo atingis en Malnova Skagen.
La fluganta sablo kuŝiĝis sur la tomboj ĝis la supra rando de la preĝeja muro; tamen la mortantoj volis kaj devis esti enterigataj ĉi tie, apud la antaŭe mortintaj, apud la parencoj kaj la karaj personoj. La komercisto Bronne kaj lia edzino kuŝis ĉi tie apud sia infano sub la blanka sablo.
Estis frua sezono, la tempo de la ventegoj; la dunoj fumis; la maro ĵetadis altajn ondojn; la birdoj flugadis en grandaj amasoj, kiel nuboj en ventego, kriaĉante super la dunoj. Ŝiprompiĝoj sekvis unu la alian sur la rifoj kaj sablaĵoj.
Unu posttagmezon, kiam Georgo sola sidis en la ĉambro, subite komencis iom tagiĝi en lia animo; lin atakis la sento de ia speciala maltrankvileco, kia atakis lin ofte en liaj pli junaj jaroj kaj peladis lin sur la dunojn kaj sur la erikejon.
"Hejmen! hejmen!" li diris. Neniu lin aŭdis. Li eliris el la domo, al la dunoj, la sablo kaj malgrandaj ŝtonetoj batadis lian vizaĝon kaj turniĝadis ĉirkaŭ li. Li iris rekte al la preĝejo. La sablo, kiu amasiĝis ĉe la muro, atingis jam la altecon de duono de la fenestroj, sed sur la vojeto antaŭ la preĝejo la sablo estis forŝovelita, la pordo de la preĝejo ne estis ŝlosita kaj ĝi estis facile malfermebla. Georgo eniris.
Blekegante flugis la vento super la urbo Skagen; tio estis uragano, kiun oni ne memoris jam de tre longa tempo, vere terura vetero. Sed Georgo estis en la domo de Dio, kaj dum ekstere malleviĝis la malluma nokto, en li fariĝis lume, tio estis la lumo de la animo, kiu neniam plene estingiĝas. Li sentis, kiel la peza ŝtono, kiu kuŝis sur lia kapo, senbrue deruliĝis. Ŝajnis al li, ke li aŭdas la sonadon de la orgeno, sed tio estis la ventego kaj la ruliĝanta maro. Li sidiĝis en preĝeja seĝo, kaj la kandeloj ekbrulis, unu apud la alia, tia granda kvanto, kian li vidis nur en Hispanujo. Kaj ĉiuj bildoj de la malnovaj urbaj konsilanoj kaj urbestroj fariĝis vivantaj, ili eliris el la muro, kie ili staris de multe da jaroj, kaj sidiĝis en la ĥorejo. La pordoj de la preĝejo malfermiĝis, kaj eniris ĉiuj mortinto; feste vestitaj en la kostumoj de sia tempo; ili venis sub la sonoj de bela muziko kaj sidiĝis en la seĝoj Tiam eksonis sankta kanto simile al la ruliĝanta maro, kaj liaj maljunaj adoptintaj gepatroj de la Huusbyaj dunoj ankaŭ estis ĉi tie, kaj la maljuna komercisto Bronne kun sia edzino, kaj flanke de ili, tute apude de Georgo, sidis ilia milda ĉarma filino. Ŝi donis al Georgo la manon, kaj ili iris al la altaro, kie ili iam antaŭe genuis, kaj la pastro kunmetis iliajn manojn kaj konsekris ilin al vivo en amo. Supre ekbruis sonoj de trombonoj, admirindaj kiel infanaj voĉoj plenaj de sopiro kaj de ĝojo, ili fariĝis plenaj orgenaj sonoj, uragano de plenaj, majestaj tonoj, ĉarmaj por la orelo kaj tamen tiel potencaj, ke ili povis krevigi tombajn ŝtonojn.
Kaj la ŝipo, kiu pendis en la ĥorejo, malleviĝis antaŭ ili ambaŭ; ĝi fariĝis granda, belega, kun silkaj veloj kaj oritaj velstangoj, ĉiu ŝnurego estis traplektita per silko, kaj la ankroj estis el ruĝa oro, tute tiel, kiel estis dirite en la malnova kanto. Kaj la gefianĉoj iris sur la ŝipon, kaj la tuta preĝeja komunumo sekvis, kaj tie troviĝis sufiĉe da loko kaj da belegeco por ili ĉiuj. La muroj kaj arkaĵoj de la preĝejo floris kiel la siringa arbetaĵo kaj la bonodoraj tilioj, milde bruetis la branĉoj kaj folioj. Ili kliniĝis, disŝoviĝis, kaj la ŝipo leviĝis kaj eknaĝis kun ili tra la maro, tra la aero. ĉiu preĝeja lumo estis malgranda stelo, kaj la ventoj kunigis sian voĉon kun la preĝeja kantado, kaj ĉiuj kantis kune:
"En amo, al majesto!" ― "Neniu vivo perdiĝu!" ― "Feliĉe kaj ĝoje! Haleluja!"
Kaj ĉi tiuj vortoj estis liaj lastaj en ĉi tiu mondo, rompiĝis la ligilo, kiu katenis la senmortan animon. ― Nur senviva korpo kuŝis en la malluma preĝejo, super kiu bruis la vento kaj ĉirkaŭblovis ĝin per fluganta sablo.
Separator-vector.svg
La sekvanta tago estis dimanĉo, la komunumo kaj la pastro venis al la Diservo. La vojo ĉi tien estis malfacila, preskaŭ neirebla kaŭze de la sablo, kaj nun, kiam ili estis ĉi tie, tuta sabla monto estis ĉi tie amasiĝinta ĝis alte super la pordo de la preĝejo. La pastro voĉlegis mallongan preĝon kaj diris, ke Dio mem ŝlosis la pordon de Sia domo, ke ili devas nun iri kaj ie konstrui por Li novan domon.
Poste ili kantis kanton kaj ekiris returne hejmen.
Georgon oni ne povis trovi, nek en la urbo, nek inter la dunoj, kie oni lin serĉis. Oni diris, ke la ondoj, ruliĝantaj ĝis alte sur la sablon, fortiris lin.
Lia korpo kuŝis entombigita en la plej granda sarkofago, en la preĝejo mem. Dio en ventego ĵetis teron sur lian ĉerkon, la peza tavolo da sablo kuŝis kaj ankoraŭ nun kuŝas super ĝi.
La flugsablo kovris la potencajn arkaĵojn, dunaj kreskaĵoj kaj sovaĝaj rozoj kreskas super la preĝejo, super kiu la migranto paŝas al ĝia turo, kiu simile al grandega tomboŝtono, tre malproksime videbla, elstaras el la sablo kaj montras al la ĉielo. Neniu reĝo ricevis pli belan tombon! Neniu malhelpas la ripozon de la mortinto, neniu tion scias aŭ sciis antaŭ ĉi tiu rakonto, ― la ventego ĝin kantis al mi inter la dunoj.
Separator-vector.svg

Eksteraj ligiloj[redakti]