Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 18 — Pupludisto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 17 — Historio el la dunoj Indekso : Fabeloj de Andersen (Zamenhof)
de Hans Christian Andersen
Tradukita de L. L. Zamenhof
Pupludisto
Ĉapitro 19 — Du fratoj


Libro Kvar
Ĉapitro 18 — Pupludisto


Sur la vaporŝipo troviĝis nejuna sinjoro kun tia gaja vizaĝo, ke, se tio ne mensogis, li devis esti la plej feliĉa homo sur la tero. Tia li ankaŭ estas, li diris; mi aŭdis tion el lia propra buŝo; li estis Dano, mia samlandano, kaj migranta direktoro de teatro. Sian tutan personaron li portis ĉiam kun si, ĝi kuŝis en granda kesto; li estis pupludisto. Lia denaskiĝa bona humoro, li rakontis, estis purigita kaj perfektigita de lernanto de la politeknika lernejo, kaj per tiu eksperimento li fariĝis plene feliĉa. En la komenco mi ne bone lin komprenis, sed tiam li klare elmetis antaŭ mi sian tutan historion kaj jen ĝi estas.
"Mi donis prezentadon", li diris, „en la poŝtejo de Slagelse, kaj mi havis brilantan prezentejon kaj brilantan publikon; esceptinte kelke da maljunaj virinoj, tio estis sole nekonfirmitaj infanoj. Subite aperas nigre vestita persono kun studenta eksteraĵo, ĝi sidiĝas, kaj ĝi ridas ĉiam en la ĝustaj lokoj, aplaŭdas en la ĝustaj lokoj, per unu vorto ĝi estas tute neordinara rigardanto. Mi devis nepre scii, kiu li estas, kaj mi aŭdis, ke li estas lernanto de la politeknika lernejo, kiun oni elsendis, por klerigi la popolon en la provincoj. Precize je la oka horo mia prezentado finiĝis, la infanoj devis ja frue iri dormi, kaj oni devas ankaŭ pensi pri la oportuneco de sia publiko.
Je la naŭa horo la politeknikisto komencis sian prelegon kaj siajn eksperimentojn, kaj nun mi miaflanke estis lia aŭskultanto. Estis efektive interese aŭdi kaj vidi. La plejparto iris, kiel oni diras, trans mian kapon, tamen tio estis por mi klara: se ni, homoj, povas ion tiaspecan elpensi kaj elkalkuli, tiam ni en efektiveco devas elteni pli multe, antaŭ ol oni ŝovas nin en la teron. Tio, kion li faris antaŭ ni, estis malgrandaj mirakloj, kaj tamen ĉio iris bone, kaj li montris al ni la naturan reciprokan rilaton. En la tempoj de Moseo kaj de la profetoj tia politeknika lernanto fariĝus unu el la saĝuloj de la lando, kaj en la mezaj jarcentoj oni lin forbruligus. Mi ne dormis dum la tuta nokto, kaj kiam mi en la sekvanta vespero donis prezentadon kaj la politeknikisto denove aperis, mi ricevis plej bonan humoron.
Mi aŭdis pri unu aktoro, ke en siaj roloj li pensadis nur pri unu sola ĉarmulino el ĉiuj rigardantoj, por ŝi li ludadis, forgesante pri la tuta cetera publiko. La politeknikisto estis mia "ŝi", mia sola rigardanto, por kiu mi ludis. Post la fino de la prezentado oni elvokis ĉiujn pupojn, kaj min la politeknikisto invitis al si por glaso da vino. Li parolis pri mia pupa komedio, kaj mi parolis pri lia scienco, kaj mi opinias, ke ni ambaŭ havis grandan plezuron unu de la alia; sed la lasta vorto tamen restis mia, ĉar en lia parolado estis multe, pri kio li mem ne povis doni al si kalkulon, ekzemple pri la sperta regulo, ke peco da fero, kiu falas tra spiralo, fariĝas magneta.
Jes, kio tio estas? La spirito venas sur ĝin, de kie ĝi venas? Tio, mi pensas, estas tiel same, kiel kun la homoj de ĉi tiu mondo; Dio faligas ilin tra la spiralo de la tempo, kaj tiam la spirito venas sur ilin, kaj tiam aperas ia Napoleono, Luter aŭ simila persono. "La tuta mondo estas vico da mirindaĵoj," diris mia nova amiko, "sed ni tiel alkutimiĝis al ili, ke ni nomas ilin aferoj ĉiutagaj." Kaj li parolis kaj klarigis, fine estis al mi tiel, kvazaŭ li deprenus la ŝelon de mia cerbo, kaj mi honeste konfesis, ke se mi ne estus jam maljuna ulo, mi tuj irus en politeknikan lernejon kaj lernus la artifikojn de la mondo, kaj malgraŭ tio mi estis unu el la plej feliĉaj homoj.
"Unu el la plej feliĉaj!" li ekkriis, malrapide elparolante ĉiun vorton kaj speciale akcentante. "Ĉu vi efektive estas feliĉa?" li demandis. "Jes," mi diris, "mi estas feliĉa, kaj en ĉiuj urboj, en kiuj mi aperas kun mia societo, mi estas bonvenata. Estas vero, ke ekzistas unu deziro, kiu de tempo al tempo atakas min kiel koboldo, kaŭzas al mi veran turmenton kaj forprenas de mi la bonan humoron, kaj tio estas: fariĝi direktoro de vivanta trupo, de vera homa societo." ― "Vi deziras do, ke viaj pupoj fariĝu vivantaj, vi deziras, ke ili fariĝu veraj aktoroj," li demandis, "kaj ke vi mem ludu la rolon de direktoro? Ĉu vi efektive kredas, ke vi tiam estus plene feliĉa?"
Li tion ne kredis, sed mi tion kredis, kaj ni parolis tion kaj alion kaj fine tamen staris sur la sama punkto, sed la glasojn ni tamen interfrapis. La vino estis tre bona, sed en ĝi kredeble troviĝis ia sorĉa forto, ĉar alie la tuta historio finiĝus per tio, ke mi iom ebriiĝus. Tiel tamen ne estis, miaj okuloj estis klaraj kaj ne nebulitaj. Mi havis la impreson, kvazaŭ subite sunlumo heligis la ĉambron, la vizaĝo de la politeknikisto radiis, kaj mi nevole devis pensi pri la antikvaj dioj, kiam ili ankoraŭ vagadis sur la tero en eterna juneco. Tion mi ankaŭ diris al li, kaj li ridetis. Mi povus ĵuri, ke li estas vestmaskita dio aŭ almenaŭ devenas el la familio de ia dio.
Kaj efektive li estis tia, ― mia plej alta deziro estis efektiviĝonta, la pupoj estis fariĝontaj vivantaj kaj mi estis fariĝonta direktoro de homa trupo. Ni trinkis; li pakis ĉiujn miajn pupojn en la lignan keston, alligis ĝin al mia dorso kaj poste faligis min tra spiralo. Mi aŭdas ankoraŭ, kiel mi peze falis; mi kuŝis sur la tero kaj la tuta societo elsaltis el la kesto. La spirito venis sur ilin ĉiujn, ĉiuj pupoj aliformiĝis en bonegajn artistojn, tion asertis ili mem, kaj mi estis nur la direktoro. Ĉio estis preta por la unua prezentado; la tuta trupo volis paroli kun mi, kaj la publiko ankaŭ. La dancistino asertis, ke se ŝi ne starus sur unu piedo, la teatro farus fiaskon, ke ŝi estas en ĉiu rilato majstrino, kaj ŝi postulis, ke ŝi estu traktata konforme al tio.
La pupo, kiu ludis la rolon de imperiestrino, postulis, ke oni ankaŭ ekster la scenejo honoru ŝin kiel imperiestrinon, ĉar alie ŝi perdus la necesan sintenadon. La juna homo, kiu estis uzata por eniri kun letero, tenis sin tiel same grave, kiel unua amanto, ĉar la malgrandaj personoj, li diris, en artista tutaĵo havas tian saman gravecon kiel la grandaj. La heroo postulis, ke lia tuta rolo konsistu nur el lokoj energiaj, ĉar ilin oni ordinare aplaŭdas. La primadono volis ludi nur en ruĝa tualeto, ĉar tia estas al ŝi plej bone alaspekta, ― ŝi absolute ne volis aperi en blua vesto. Ĉio faris sur mi la impreson de botelo plena de muŝoj, en kiu mi sidis meze interne, kaj mi estis la direktoro.
Mi ne povis spiri, mi perdis la kapon, mi estis tiel mizera, kiel homo nur povas fariĝi. Ŝajnis, ke mi trafis en tute novan homan generacion, mi deziris, ke mi ilin ĉiujn havu denove en la kesto kaj mi neniam estu fariĝinta direktoro. Mi tion diris al ili tute rekte, ke ili en efektiveco estas ja nur pupoj, kaj tiam ili mortigis min. Mi kuŝis en mia ĉambro sur la lito. Kiamaniere mi de la politeknikisto venis tien, tion li eble scias, mi tion ne scias. La luno lumis sur la plankon, kie la kesto de la pupoj kuŝis renversite kaj ĉiuj pupoj disĵetite. Kiel brasikoj kaj rapoj kuŝis la grandaj kaj malgrandaj, ĉiuj interkonfuzite. Sed mi ne estis mallaborema; rapide mi elsaltis el la lito, kaj ĉiuj pupoj iris denove en la keston, unuj kun la kapo antaŭen, aliaj kun la piedoj. Mi fermis la kovrilon kaj sidiĝis supre sur la kesto.
Tio estis bildo pentrinda! Ĉu vi povas tion imagi al vi? Mi tion vidas ankoraŭ nun. "Nun vi restos ĉi tie," mi diris, "kaj neniam plu mi deziros, ke vi ricevu karnon kaj sangon!" Mi ricevis plej gajan humoron, kaj mi estis la plej feliĉa homo. La politeknikisto min sanigis. Plena de feliĉo mi sidis sur la kesto kaj mi endormiĝis sur ĝi, kaj en la sekvanta mateno ― en efektiveco estis jam tagmezo, sed tiun matenon mi dormis neordinare longe ― mi ĉiam ankoraŭ sidis sur ĝi, feliĉa, tre feliĉa, ĉar mi konvinkiĝis, ke mia antaŭa sola deziro estis malsaĝa. Mi demandis pri la politeknikisto, sed li plu ĉi ne estis, li malaperis kiel la Grekaj kaj Romaj dioj. Kaj depost tiu tempo mi ĉiam estis la plej feliĉa homo.
Mi estas feliĉa direktoro, mia personaro ne rezonas, la publiko ankaŭ ne, ĝi ĝojas el la tuta koro. Libere mi povas kuiri al mi ĉiujn miajn teatraĵojn. El ĉiuj komedioj mi prenas al mi la plej bonajn partojn, kiuj plaĉas al mi, kaj neniu koleras pri tio. Dramoj, kiuj en la granda teatro nun estas malŝatataj, sed al kiuj la publiko antaŭ tridek jaroj kuradis, aŭskultadis ilin tre kortuŝite kaj sincere ploradis ĉe tio, ― ilin mi nun protektas. Mi ludas ilin antaŭ la etuloj, kaj la etuloj ploras, kiel iam ploris patro kaj patrino. Mi prezentas la dramon "Johanino Montfaucon" kaj similajn kortuŝantajn teatraĵojn, sed mallongigite, ĉar la infanoj ne tre ŝatas longan aman babiladon, ili volas: malfeliĉe, sed rapide. Jam mi travojaĝis Danujon laŭlonge kaj laŭlarĝe, mi konas ĉiujn kaj mi ankaŭ estas konata. Nun mi transiros en Svedujon, kaj se mi ĉi tie havos sukceson kaj akiros sufiĉe da mono, mi aliĝos per la tuta korpo kaj animo al la Skandinava partio, alie ne; tion mi diras al vi, ĉar vi estas mia samlandano.“
Kaj mi, kiel samlandano, kompreneble tuj rakontas tion pluen, simple nur por rakonti.
Separator-vector.svg

Eksteraj ligiloj[redakti]