Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 20 — Malnova preĝeja sonorilo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 19 — Du fratoj Indekso : Fabeloj de Andersen (Zamenhof)
de Hans Christian Andersen
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova preĝeja sonorilo
Ĉapitro 21 — Dekdu per la poŝto


Libro Kvar
Ĉapitro 20 — Malnova preĝeja sonorilo
En la Germana lando Vurtembergo, kie la akaciaj arboj tiel bele floras ĉe la landvojo kaj la pomarboj kaj pirarboj en aŭtuno fleksiĝas sub sia granda abundo da fruktoj, troviĝas urbeto, nomata Marbach. Ĝi apartenas al la tre malgrandaj urbetoj, sed ĝi havas belan situacion ĉe la rivero Neckar, kiu preterkuras urbojn, malnovajn kavalirajn kastelojn kaj verdajn vinberĝardenojn, por miksi sian akvon kun la akvo de la fiera Rejno.
Estis malfrua sezono, la ruĝkoloraj vinberaj folioj velke pendis malsupren, verŝiĝis abunda pluvo, kaj la malvarma vento fariĝadis ĉiam pli forta; por la malriĉuloj tio ne estis agrabla tempo. La tagoj estis mallumaj, kaj ankoraŭ pli mallume estis en la malnovaj malgrandaj domoj. Unu el tiuj domoj staris kun frontono direktita al la strato, kun malaltaj fenestroj, malriĉa kaj malgrava laŭ sia aspekto, kaj tia ankaŭ estis la familio, kiu loĝis en ĝi, sed ĝi estis honesta kaj laborema, kun timo al Dio en la trezorejo de sia koro. Ankoraŭ unu infanon Dio estis baldaŭ sendonta al ili. La horo alvenis, la patrino kuŝis en doloroj kaj angoro; subite de la proksima preĝeja turo eksonis al ŝi la tonoj de la sonorilo, tiel profunde, tiel solene. Tiam estis festa horo, kaj la sonoj de la sonorilo plenigis la preĝantan virinon per religia sento kaj fido. Ŝiaj pensoj leviĝis kun sincera amo al Dio, kaj en la sama momento ŝi naskis malgrandan filon kaj eksentis sin senfine ĝoja kaj feliĉa. Ŝajnis, kvazaŭ la sonorilo sur la turo elsonas ŝian ĝojon en la urbon kaj en la landon. Du malgrandaj infanaj okuloj ŝin rigardis, kaj la haroj de la infano lumis, kvazaŭ ili estus oritaj. La mondo akceptis la infanon en la malluma Novembra tago per sonado de sonorilo. La patro kaj la patrino kisis ĝin, kaj ili enskribis en sia Biblio: "La dekan de Novembro de la jaro 1759 Dio donacis al ni filon"; kaj poste estis aldonite, ke la filo ĉe la bapto ricevis la nomojn "Johann Christoph Friedrich".
Kio fariĝis el la malgranda knabo, la malriĉa knabo el la malgrava urbo Marbach? Nu, tion neniu tiam sciis, eĉ ne la malnova preĝeja sonorilo, kvankam ĝi pendis alte kaj sonoris kaj kantis la unua por li, kiu estis poste kantonta la mirinde belan kanton pri la ‚Sonorilo’.
La knabeto kreskis, kaj la mondo kreskis en liaj okuloj kaj pensoj. Liaj gepatroj formigris en alian urbon, sed bonaj amikoj de ili restis en la malgranda Marbach, kaj tial la patrino kun la infano iam venis tien vizite. La knabo havis la aĝon de nur ses jaroj, sed li jam sciis ion el la Biblio kaj el la piaj psalmoj. Jam pli ol unu vesperon li estis aŭdinta de sia malgranda kana seĝo, kiel la patro voĉlegis la fablojn de Gellert kaj la Mesiadon de Klopstock. Varmegajn larmojn li kaj lia je du jaroj pli aĝa fratino verŝis ĉe la legado pri la sorto de tiu, kiu akceptis la morton sur la kruco por la liberigo de ni ĉiuj.
Ĉe la unua vizito en Marbach la urbo ne multe ŝanĝiĝis; estis ja ankoraŭ ne longe depost tiu tempo, kiam ili elmigris. La domoj staris kiel antaŭe kun pintaj frontonoj, malrektaj muroj kaj malaltaj fenestroj. Sur la tombejo aperis novaj tomboj, kaj tute apud la muro staris nun en la herbo la malnova sonorilo, kiu estis falinta de sia alta loko, krevis kaj ne povis plu sonori; sur ĝia loko nun troviĝis jam nova sonorilo
La patrino kaj la filo iris sur la tombejon, ili staris antaŭ la malnova sonorilo, kaj la patrino rakontis al sia malgranda knabo, kiel la sonorilo servis dum kelke da jarcentoj, sonoradis por bapto de infanoj, por edziĝa ĝojo kaj por enterigo; ĝi anoncadis festan ĝojon kaj alarmon pri brulo; ĝi prikantadis la iradon de tuta homa vivo. Kaj neniam la knabeto forgesis tion, kion la patrino rakontis, ĝi resonadis en lia brusto, ĝis ĝi ĉe li, kiam li estis jam viro, ricevis la formon de kanto. Kaj la patrino rakontis al li, kiel tiu malnova sonorilo sonoris kaj kantis al ŝi en la koron konsolon kaj ĝojon en la horo de angoro, kiam Dio donacis al ŝi ŝian malgrandan knabon. Kaj la knabeto rigardis kun pia sento la grandan malnovan sonorilon, klinis sin kaj kisis ĝin, kvankam ĝi estis malnova kaj krevinta kaj staris nun senvalore meze de herbo kaj urtiko.
En la rememoroj de la malgranda knabo, kiu elkreskis en malriĉeco, ĝi ne ĉesis vivi. Longa kaj malgrasa, ruĝhara kaj plena de lentugoj, tia li estis, sed li posedis du okulojn klarajn kaj helajn kiel profunda akvo. Kiel li fartis? Li fartis bone, enviinde bone! Per plej alta favora decido lia princo akceptis lin en tiun sekcion de la militista lernejo, en kiu troviĝis la infanoj de la pli altklasaj homoj, kaj tio estis honoro, feliĉo. Li portis duonbotojn, rigidan kolkovrilon kaj pudritan perukon. Scioj estis instruataj al li sub la konstantaj komandoj: "Marŝ'!" "Halt'!" "Front'!" El tio jam povis io fariĝi.
La malnova sonorilo certe estis venonta iam en fandofornon, sed kio el ĝi fariĝos? Nu, tion oni neniel povis antaŭdiri, kaj tiel same oni neniel povis antaŭdiri, kio iam elvenos kaj elsonos el la sonorilo en la juna brusto. Ĝi havis en si metalon, kiu laŭte eksonoris, kiu eksonoris malproksimen en la mondon. Ju pli malvaste fariĝis inter la lernejaj muroj kaj ju pli laŭtege tondris la komando "Marŝ'!" "Halt'!" "Front'!", des pli fortaj sonoj eliĝis el la brusto de la junulo, kaj li kantis tion, kio vivis en li, en la rondeto de siaj kamaradoj, kaj la tonoj sonis trans la limojn de la lando. Sed ne por tia celo li ricevis senpagan lernadon, vestojn kaj manĝadon. Li havis la numeron de la najleto, kiu devis esti en la granda horloĝa meĥanismo, al kiu ni ĉiuj devas aparteni por nia propra palpebla profito. Kiel malmulte ni mem nin komprenas! Kiel do la aliaj, eĉ la plej bonaj homoj, povus nin kompreni! Sed ĝuste per la premo kreiĝas la multekosta ŝtono. La premo tie estis; ĉu iam en la daŭro de la tempo la mondo ekkonos la juvelon?
Estis granda festo en la ĉefurbo de la landreganto. Miloj da lampoj lumis, raketoj flugis alten. Tiu brilo ne malaperas el la memoro kaŭze de tiu, kiu samtempe kun ĝi kun larmoj kaj doloro penis nerimarkate atingi fremdan teron. Li devis forlasi la patrujon, forlasi la patrinon, ĉiujn siajn karajn, aŭ perei en la torento de la ordinareco.
Al la malnova sonorilo estis bone, ĝi staris ŝirmita ĉe la Marbacha preĝeja muro! La vento blovis super ĝi kaj povus rakonti al ĝi pri tiu, ĉe kies naskiĝo ĝi sonoris, rakonti, kiel malvarme ĝi blovis super li, kiam li antaŭ nelonge tute senfortiĝinte falis en la arbaro de la najbara lando, kie lia tuta riĉeco kaj lia tuta espero je la estonteco konsistis nur en la manuskripto de "Fiesko". La vento povus rakonti pri liaj unuaj protektantoj, ĉiuj artistoj, kiuj unu post la alia forŝteliĝis de la prelegado kaj preferis amuziĝi per kegloj. La vento povus rakonti pri la pala forkurinto, kiu dum semajnoj, eĉ dum monatoj loĝis en mizera drinkejo, kie la mastro insultadis, furiozadis kaj drinkadis, kie regis bruta gajeco, dum li kantis pri sia idealo. Malfacilaj tagoj, mallumaj tagoj! La koro devas mem suferi kaj sperti tion, kion ĝi iam per kanto proklamos al la mondo.
Mallumaj tagoj, malvarmaj noktoj pasis super la malnova sonorilo; ĝi tion ne sentis, sed la sonorilo en la homa brusto sentas sian malbonan tempon. Kiel fartis la juna homo? Kiel fartis la malnova sonorilo? La sonorilo venis malproksimen, pli malproksimen ol kiom oni antaŭe povis ĝin aŭdi de ĝia alta loko sur la turo. Kaj la juna homo? La sonorilo en lia brusto sonoris pli malproksimen, ol kiom lia piedo povis migri aŭ lia okulo povis vidi, ĝi sonoris kaj sonoras ankoraŭ nun trans la oceanon, ĉirkaŭe super la tuta tero. Ni aŭdu tamen antaŭe pri la preĝeja sonorilo! El Marbach oni ĝin forigis, oni ĝin vendis kiel malnovan kupraĵon, kaj ĝi devis migri en Bavarujon en la fandofornon. Kiel kaj kiam ĝi tien venis? Nu, tion la sonorilo mem rakontu, se ĝi povas, tio ne estas grava; sed tion oni scias certe, ke ĝi venis en la ĉefurbon de Bavarujo. Pasis multe da jaroj depost tiam, kiam ĝi defalis de la turo; nun ĝi estis fandota, ĝi estis servonta por la elfando de honora monumento, de la statuo de unu Germana spirita heroo. Aŭdu do, kiel okazis, mirinde kaj belege iras la aferoj en la mondo. En Danujo, sur unu el la verdaj insuloj, kie kreskas la fago kaj kie leviĝas la multaj tomboj de gigantoj, vivis tre malriĉa knabo. Li havis sur si lignajn ŝuojn, kaj li portadis en malnova tuko manĝaĵon al sia patro, malriĉa lignaĵisto. La malriĉa knabo fariĝis la fiero de sia lando, li kreis belegajn marmorajn figurojn, kiuj kaŭzis admiron de la mondo, kaj ĝuste li estis tiu, kiu ricevis la honoran komision formi per argilo la figuron de nekomparebla grandeco, de radianta beleco, por ke ĝi povu esti fandita el metalo, ― la figuron de tiu knabo, kies nomon la patro enskribis en sia Biblio: Johann Christoph Friedrich.
Kaj en la formon fluis la ardanta metalo, la malnova preĝeja sonorilo. Neniu pensis pri ĝia hejmo, neniu pensis pri ĝia ĉesiĝinta sonorado; la sonorilo fluis kun la alia metalo en la formon kaj formis la kapon kaj la bruston de la statuo, kiu nun staras en Stutgarto antaŭ la malnova palaco, sur tiu loko, kie li, kiun ĝi prezentas, dum sia vivo iradis luktante kaj strebante, sub la premado de la mondo, li, la knabo el Marbach, la edukato de la Karola lernejo, la forkurinto, la granda senmorta poeto de Germanujo, kiu kantis pri la liberiginto de Svisujo kaj pri la de Dio inspirita virgulino de Francujo.
Estis suna tago, flagoj flirtis de turoj kaj tegmentoj de la reĝurbo Stutgarto, la preĝejaj sonoriloj sonoris por festo kaj ĝojo, nur unu sonorilo silentis, ĝi brilis en la klara sunlumo, ĝi brilis de la vizaĝo kaj brusto de la starigita statuo. Pasis ĝuste cent jaroj depost tiu tago, kiam la sonorilo sur la turo de Marbach sonoris ĝojon kaj konsolon al la suferanta patrino, kiu estis naskanta sian infanon, malriĉan en la malriĉa domo, sed iam estontan riĉan homon, kies trezorojn benas la mondo; cent jaroj pasis depost la naskiĝo de la poeto de noblaj virinaj koroj, de la prikantanto de la grando kaj belo, depost la naskiĝo de Johann Christoph Friedrich Schiller.
Separator-vector.svg

Eksteraj ligiloj[redakti]