Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 2 — Abocolibro

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 1 — Lasta sonĝo de maljuna kverko Indekso : Fabeloj de Andersen (Zamenhof)
de Hans Christian Andersen
Tradukita de L. L. Zamenhof
Abocolibro
Ĉapitro 3 — Filino de la marĉa reĝo
Libro Kvar
Ĉapitro 2 — Abocolibro
Estis iam homo, kiu verkis iom da novaj versoj por la abocolibro, po du vicoj al ĉiu litero, ĝuste tiel, kiel estis en la malnova abocolibro. Li opiniis, ke oni bezonas ion novan, ke la malnovaj versoj estas jam tro tediĝintaj, kaj liaj propraj versoj tre plaĉis al li. La nova abocolibro ĝis nun estis nur skribita, kaj ĝi staris apud la malnova, la presita, en la granda libroŝranko, en kiu staris multe da sciencaj kaj interesaj libroj. Sed al la malnova abocolibro la najbareco estis malagrabla, kaj tial ĝi elsaltis el sia fako kaj samtempe donis tian puŝon al la nova, ke ankaŭ ĉi tiu falis sur la teron kaj ĝiaj nebinditaj folioj disĵetiĝis ĉirkaŭen.
La malnova abocolibro kuŝis kun la unua paĝo supre kaj ĉi tiu paĝo estas en ĝi la plej grava; sur ĝi staras ĉiuj literoj, la grandaj kaj la malgrandaj. Tiu folio enhavas ĉion, de kio vivas ĉiuj aliaj libroj, la alfabeton, la literojn, kiuj ja estas regantoj en la mondo. Teruran potencon ili enhavas en si; ĉio dependas nur de tio, en kiu ordo ili laŭ komando stariĝas. Ili povas doni vivon kaj morton, ĝojigi kaj malĝojigi. Starante aparte, ili havas nenian signifon, sed kiam ili estas vicigitaj ... ha, kiam Dio esprimis per ili siajn pensojn, tiam al ni aperis pli granda klareco, ol kiom ni povis porti, ni profunde kliniĝis, sed la literoj donis al ni forton por porti.
Nun ili kuŝis, direktite supren. La koko en la granda "A" radiis per ruĝaj, bluaj kaj verdaj plumoj. Ĝi havis fieran mienon, ĉar ĝi sciis, kion la literoj valoras kaj ke ĝi estas la sola vivanta estaĵo inter ili.
Kiam la malnova abocolibro falis sur la plankon, la koko ekbatis per la flugiloj, elflugis kaj sidiĝis sur angulo de la libroŝranko, glatigis sin per la beko kaj kokokriis tiel forte, ke la muroj resonis. Ĉiu libro en la ŝranko tage kaj nokte, se ĝi ne estas uzata, staras ordinare kiel en dormo, sed nun ili ĉiuj aŭdis tiun trumpetan vokon, kaj post tio la koko laŭte ekparolis pri la maljustaĵo, kiu estis farita al la maljuna respektinda abocolibro.
"Oni volas, ke ĉio nun estu nova!" li diris. "Ĉio devas senripoze strebi antaŭen! La infanoj estas tiel saĝaj, ke ili povoscias legi, antaŭ ol ili konas la literojn. "Ili havu ion novan!" diris tiu, kiu verkis la novajn abocoajn versojn, kiuj kuŝas tie disĵetite sur la planko. Mi ilin konas; pli ol dek fojojn mi aŭdis, kiel li laŭte ilin legis al si. Tio faris al li neesprimeblan plezuron! Ne, mi volus defendi miajn proprajn, la bonajn malnovajn versojn kaj la belajn bildojn, kiuj al ili apartenas. Por ili mi batalos, por ili mi kokokrios. Ĉiu libro en la ŝranko konas ilin tre bone. Nun mi tralegos al vi la skribitajn novajn, mi ilin antaŭlegos al vi kun plena trankvileco. Ni eldiru pri tio unuanime nian juĝon, ke ili estas tute sentaŭgaj!"

A. Abelo.

Abelo ĉiam zumas, zumas,

Kaj sian devon ĝi plenumas.

B. Baleno.

Baleno en la oceano

Elspiras akvon per fontano.

"Ĉi tiun verson mi trovas vere sensenca!" diris la koko, "sed mi legas plue."


C. Citrono.

Citrono estas frukto flava,

Agrabla, kvankam acidhava.


D. Diablo.

Diablo estas malbenita,

De Dio estas li punita.

"Ĉi tion multaj trovos tre bela!" diris la koko, "sed mi tion ne trovas; mi en la libro nenion trovas bela! Pluen!"


E. Eskimo.

Eskimo loĝas en la nordo,

Proksime de l' glacia bordo.


F. Fromaĝo.

Fromaĝo estas tre ŝatata,

El lakto estas ĝi farata.


G. Gazeto

Gazeto multe nin instruas,

Legante ĝin, mi ne enuas.


H. Ho.

"Ho" ofte signas plendan staton,

De l' sorto malfacilan baton.

"Kiel do infano povas tion kompreni?" diris la koko. "Estas vero, ke sur la titola paĝo estas dirite. "Abocolibro por grandaj kaj malgrandaj", sed la grandaj havas ion alian por fari, ol legi en la abocolibro, kaj la malgrandaj ĝin ne povas kompreni! Ĉio devas havi limon! Sed pluen!"


I. Infano.

Infano ofte forte ploras,

Eĉ se nenio ĝin doloras.


J. Junulo.

Junulo! En patrino-tero

Vi baldaŭ kuŝos sen espero.

"Kia maldelikateco!" diris la koko.


K. Kokino.

Kokino estas kokedzino,

De koko estas ĝi la ino.

"Kiel oni povas al infanoj paroli pri familiaj rilatoj!"


L. Leono.

Leono estas besta nomo.

Ĝi estas ankaŭ nom' de homo.


M. Mateno.

Maten' eklumas, koko krias,

Sed kial ― ĝi ja mem ne scias.

"Nun mi ricevas malĝentilaĵojn!" diris la koko; "sed mi estas almenaŭ en bona societo, en kompanio kun la leviĝanta suno! Pluen!"


N. Nokto.

En nokto ni ne vidas sunon,

Sed ofte vidas ĉarman lunon.


O. Okulo.

Okulo ĉion pririgardas,

Ne ĉion tamen ĝi ja gardas.


P. Parolo.

Parol' similas al arĝento

Al or' similas la silento.


R. Radiko.

Radiko en la tero sidas,

Kaj la pasanto ĝin ne vidas.


S. Seruro.

Seruro gardas kontraŭ ŝtelo,

Ĉar tio estas ĝia celo.

"Permesu al mi nun kokokrii!" diris la koko. "La longa legado lacigas! Oni bezonas iom spiri!" Kaj ĝi kokokriis tiel laŭte, kiel latuna trumpeto, kaj estis plezuro tion aŭdi ― por la koko mem. "Pluen!"


T. Tajloro.

Tajloro zorgas pri la vestoj

Por simplaj tagoj kaj por festoj.


U. Unuo.

Unuo havas gravan sencon,

Valoron, forton kaj potencon.

"Ĉio tio pretendas esti profundpensa", diris la koko, "sed mi tion vere ne povas trovi!"


V. Vagono.

Vagono kuras, kuras, kuras,

Rapide ni per ĝi veturas.


Z. Zibelo.

Tre kara best' estas zibelo

Pro sia bela varma felo.

"Nun ĉio estas finita, sed tio ne estas ankoraŭ ĉio! Nun oni tion presos, kaj poste oni devos tion legi! Per tia fuŝaĵo devas esti anstataŭitaj la malnovaj respektindaj versoj en mia libro! Kion diras pri tio la estimata aŭdantaro, la sciencaj kaj nesciencaj, simplaj kaj kolektitaj verkoj? Kion diras la libroŝranko? Mi finis, nun la aliaj povas agi!"
La libroj staris, kaj la ŝranko staris, sed la koko flugis returne al sia granda "A" kaj fiere rigardis ĉirkaŭen. "Mi parolis bone, mi kokokriis bone; en tio la nova abocolibro ne povas min imiti! Ĝi certe mortos, ĝi estas jam mortinta! Ĝi ne havas en si kokon!"
Separator-vector.svg