Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 6 — Malbona princo (Legendo)

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 5 — Sonorila profundo Indekso : Fabeloj de Andersen (Zamenhof)
de Hans Christian Andersen
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malbona princo
Ĉapitro 7 — La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
Libro Kvar
Ĉapitro 6 — Malbona princo
Estis iam malbona kaj malhumila princo, kies ĉiuj pensoj estis direktitaj nur al tio, ke li akiru ĉiujn landojn de la mondo kaj ke lia nomo estu timegata. Kun fajro kaj glavo li iris tra la mondo; liaj soldatoj piedpremadis la grenon sur la kampo kaj forbruligadis la domojn de la vilaĝanoj, tiel ke la ruĝa flamo konsumadis la foliojn de la arboj kaj la fruktoj karbigite pendis sur la nigrigitaj branĉoj. Ofte ia malfeliĉa patrino kaŝis sin kun sia nuda suĉinfano malantaŭ la fumantaj muroj; sed la soldatoj ne konis kompaton, ili traserĉis ĉiujn angulojn, kaj kiam ili ŝin trovis kun ŝia infano, tiam ilia diabla ĝojo vere komenciĝis. Malbonaj spiritoj ne povus esti pli malbonaj gastoj.
Sed la princo opiniis, ke tute ne povas esti alie. Kun ĉiu tago kreskis lia potenco, lian nomon ĉiuj timis, kaj feliĉo akompanis ĉiujn liajn entreprenojn. El la militakiritaj urboj li fortrenis kun si oron kaj grandajn trezorojn; en lia reĝurbo kolektiĝis tia riĉeco, kian oni nenie povus trovi. Li konstruigis belegajn palacojn, preĝejojn kaj arkadojn, kaj ĉiu, kiu vidis tiujn belegajn konstruaĵojn, ekkriis: "Kia granda princo!" Ili ne pensis pri la mizero, kiun li venigis sur la aliajn landojn, ili ne aŭdis la ĝemojn kaj plorkriojn, kiuj sonis el la forbruligitaj urboj.
La princo ĝojis ĉe la vidado de sia oro, ĉe la vidado de siaj belegaj konstruaĵoj kaj pensis tiam kiel la amaso: "Kia granda princo! Sed mi devas havi pli, multe pli! Nenia potenco devas esti simila al mia, des pli esti pli granda!" Kaj li iris milite kontraŭ ĉiujn siajn najbarojn kaj venkis ilin ĉiujn. La venkitajn reĝojn li, veturante tra la stratoj, alkatenigis per oraj ĉenoj al sia kaleŝo; kaj kiam li sidis ĉe la tablo, ili devis kuŝi antaŭ liaj piedoj kaj la piedoj de liaj korteganoj kaj nutri sin per la paneroj, kiujn oni ĵetadis al ili.
Jen la princo ordonis starigi sian statuon sur la urbaj placoj kaj en la reĝaj palacoj, li eĉ postulis, ke ĝi staru en la preĝejoj antaŭ la altaro de Dio; sed la pastroj diris: "Princo, vi estas granda, sed Dio estas pli granda, ni ne kuraĝas tion fari."
"Bone," diris la malbona princo, "en tia okazo mi volas venki ankaŭ Dion!" En la malhumileco kaj malsaĝeco de sia koro li konstruigis eksterordinaran ŝipon, per kiu li povis veturi en la aero; ĝi estis kolorriĉa kiel vosto de pavo kaj ŝajnis esti garnita per mil okuloj, sed ĉiu okulo estis tubaperturo de pafilo. Meze en la ŝipo sidis la princo, li bezonis nur alpremi risorton, tiam miloj da kugloj flugis al sia celo, kaj la pafiloj tuj denove ŝargiĝis. Cent fortaj agloj estis aljungitaj al la ŝipo, kaj ĝi leviĝis renkonte al la suno. Profunde malsupre kuŝis la tero; en la komenco ĝi kun siaj montoj kaj arbaroj faris impreson de replugita kampo, kie la verdaĵo elvidiĝas el la renversitaj terpecoj, poste ĝi similis al plata geografia karto, kaj baldaŭ ĝi tute kovriĝis per nebulo kaj nuboj.
Ĉiam pli kaj pli alten flugis la agloj. Tiam Dio sendis unu solan el siaj sennombraj anĝeloj, kaj la malbona princo ekpafis kontraŭ lin per unu fojo el ĉiuj siaj mil pafiloj. Sed la kugloj resaltis kiel hajlo de la lumantaj flugiloj de la anĝelo; unu guto da sango, nur unu sola guto elŝprucis el blanka flugila plumo kaj falis sur la ŝipon, en kiu sidis la princo. Kun bruliga ardo ĝi eniris en la ŝipon, pezege premis ĝin malsupren kaj puŝis ĝin kun terura rapideco al la tero. La fortaj flugiloj de la agloj frakasiĝis, la vento bruis ĉirkaŭ la kapo de la princo, kaj la nuboj ĉirkaŭe, kiuj kolektiĝis el la fumo de la cindrigitaj urboj, formis minacantajn bildojn; jen ili similis al mejle grandaj kankroj, kiuj etendis kontraŭ lin siajn fortajn pinĉilojn, jen al ruliĝantaj rokpecoj kaj fajrokraĉantaj drakoj. Duone mortinta la princo kuŝis en la ŝipo, kiu fine pendiĝis inter la densaj branĉoj de arbaro.
"Mi volas venki Dion!" li diris, "mi tion ĵuris, mia volo plenumiĝu!" En la daŭro de sep jaroj li konstruigis artoplenajn flugmaŝinojn kaj forĝigis fulmajn radiojn el plej malmola ŝtalo, ĉar li volis krevigi la fortikaĵon de la ĉielo. El ĉiuj siaj landoj li kolektis grandajn armeojn, kiuj, kiam ili estis starigitaj en vicoj, homo apud homo, kovris la spacon de multe da mejloj. Ili suriris sur la maŝinojn, la reĝo mem jam alproksimiĝis al sia, sed tiam Dio subite sendis svarmon da kuloj, unu solan malgrandan svarmon.
Ĝi ĉirkaŭsvarmis la reĝon kaj pikis al li la vizaĝon kaj la manojn. Plena de kolero li eltiris sian glavon, sed li batis nur la malplenan aeron, la kulojn li ne povis trafi. Tiam li ordonis alporti multekostajn tapiŝojn kaj envolvis sin, kaj neniu pikilo de kulo povis penetri tra ĝi. Sed unu sola kulo sidiĝis sur la interna flanko de tapiŝo; ĝi enrampis en la orelon de la princo kaj tie pikis lin. Tio brulis kiel fajro, la veneno penetris en la cerbon, li forĵetis de si la tapiŝojn, disŝiris siajn vestojn kaj dancis nude antaŭ la krudaj sovaĝaj soldatoj, kiuj nun mokis la frenezan princon, kiu volis ataki la regnon de Dio kaj estis venkita jam de unu malgranda kulo.
Separator-vector.svg

Eksteraj ligiloj[redakti]