Fabeloj de Andersen/IV/Ĉapitro 8 — Knabino, kiu paŝis sur panon

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 7 — La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj Indekso : Fabeloj de Andersen (Zamenhof)
de Hans Christian Andersen
Tradukita de L. L. Zamenhof
Knabino, kiu paŝis sur panon
Ĉapitro 9 — Turgardisto Ole
Libro Kvar
Ĉapitro 8 — Knabino, kiu paŝis sur panon


Vi certe aŭdis pri la knabino, kiu paŝis sur panon, por ne malpurigi siajn ŝuojn, kaj pri tio, kian malbonan sorton ŝi poste havis. Tio estas skribita kaj ankaŭ presita.
Estis iam malriĉa infano, fiera kaj malhumila; depost sia plej frua aĝo ŝi montris jam malbonajn trajtojn de karaktero. Estante ankoraŭ tre malgranda knabineto, ŝi amuziĝadis per tio, ke ŝi kaptadis muŝojn, elŝiris al ili la flugilojn kaj lasis ilin poste rampi. Ŝi kaptadis majskarabojn kaj sterkoskarabojn, metis ĉiun sur pinglon, poste tenis antaŭ ĝiaj piedetoj verdan folion aŭ peceton da papero, kaj la malfeliĉa besteto forte alkroĉiĝis al tio kaj turnadis sin ĉiuflanken, por liberiĝi de la pinglo.
"Jen la skarabo legas!" diradis la malgranda Inger, "vidu, kiel ĝi turnas la folion!"
Kiam ŝi elkreskis, ŝi fariĝis nur pli malbona, ne pli bona; sed ŝi estis bela, kaj tio estis ŝia malfeliĉo, ĉar alie la mondo traktus ŝin pli severe, ol oni tion faris.
"Kontraŭ vi oni devas uzi akrajn punrimedojn!" diris ŝia propra patrino. "Estante infano vi ofte faris al mi doloron, kiam vi ludis sur miaj genuoj; mi timas, ke kiam vi estos plenkreska, vi faros doloron al mia koro."
Kaj tion ŝi bedaŭrinde faris.
Jen ŝi venis en servadon al altklasaj homoj en la kamparo; ili traktadis ŝin kiel sian propran infanon, vestadis ŝin tiamaniere, kaj ŝia malhumileco de tio kreskis.
Kiam pasis unu jaro, ŝiaj gesinjoroj diris al ŝi: "Vi devus unu fojon viziti viajn gepatrojn, kara Inger!"
Kaj ŝi iris, sed nur por sin montri. Ili vidu, kiel eleganta ŝi fariĝis. Sed kiam ŝi atingis la enirejon de la vilaĝo kaj vidis, kiel la junaj knabinoj kaj junuloj ĉe la lageto babilas unuj kun la aliaj, kaj ŝi ekvidis, ke ŝia patrino sidas sur ŝtono kun fasko da brulligno, kiun ŝi estis kolektinta al si en la arbaro, kaj ripozas, tiam Inger ekiris returne; ŝi hontis, ke ŝi, kiu estas tiel elegante vestita, havas kiel patrinon tian almozulan virinon, kiu kolektas lignon. Ŝi tute ne bedaŭris, ke ŝi iris returne, ŝi estis nur kolera.
Pasis denove duono da jaro.
"Vi devus iam iri hejmen kaj viziti viajn maljunajn gepatrojn, kara Inger!" diris ŝia mastrino. "Jen vi havas grandan tritikan panon, vi povas ĝin preni kun vi por ili; ili ĝojos, kiam ili vin vidos."
Inger metis sur sin sian plej bonan veston kaj siajn novajn ŝuojn; ŝi levis alte siajn elegantajn vestojn kaj iris tre singarde, por ke ŝiaj piedoj restu puraj kaj elegantaj, kaj pro tio oni ja ne povas fari al ŝi riproĉon. Sed kiam ŝi atingis la vojeton, kiu kondukis trans la marĉon kaj sur kiu staris akvo kaj formiĝis kotkavo, ŝi ĵetis en la koton la panon por paŝi sur ĝin kaj transiri kun sekaj piedoj; sed dum ŝi per unu piedo staris sur la pano kaj levis la duan piedon, la pano malleviĝis kun ŝi ĉiam pli kaj pli profunden, ŝi malaperis, kaj oni povis vidi nur nigran vezikkovritan marĉon.
Tiel rakontas la historio.
Kien ŝi venis? Ŝi venis malsupren al la marĉistino, kiu faras bieron. La marĉistino estas la onklino de la elfaj knabinoj; ĉi tiuj estas sufiĉe konataj, oni ilin prikantis kaj pentris, sed pri la marĉistino la homoj scias nur tion, ke ŝi faras bieron, kiam en somero la herbejoj vaporas. Ĝuste en ŝian bierfarejon Inger malleviĝis kaj tie oni ne povas longe elteni. Ŝlima truo estas preskaŭ palaco en komparo kun la bierfarejo de la marĉistino. Ĉiu barelo malbonodoras tiel, ke la homoj svenas de tiu odoro; alte amasigitaj unu sur la alia staris la bareloj, kaj se inter ili ie montriĝis malgranda aperturo, tra kiu oni povus sin trapuŝi, tion malhelpis malsekaj bufoj kaj grasaj limakoj, kiuj tie kuŝis intervolvitaj en formo de abomeninda bulo. Tien falis la malgranda Inger; tiu tuta abomeninda vivanta svarmo estis tiel glacie malvarma, ke ŝi tremis per ĉiuj membroj kaj ĉiam pli kaj pli rigidiĝis. Malgraŭ ĉiuj penoj ŝi ĉiam ankoraŭ estis fiksita al la pano, kaj ĉi tiu ŝin tiris malsupren, kiel peco da sukceno altiras peceton da papero.
La marĉistino estis hejme, la bierfarejo ĝuste en tiu tago estis pririgardata de la diablo kaj de lia avino. Ĉi tiu estas maljuna, tre veneneca virino, kiu neniam estas senlabora. Ŝi neniam eliras, ne prenante kun si sian manlaboron; ankaŭ ĉi tie ŝi havis ĝin kun si. Ŝi kudris diversajn bagatelojn, por enŝovi ilin al la homoj en la ŝuojn, por ke ili perdu sian trankvilecon kaj sian pacon; ŝi brodis mensogojn kaj trikis senpripensajn vortojn, kiuj falis sur la tero, ĉion ŝi interkudris por malbono kaj pereo. Jes, ŝi povosciis kudri, brodi kaj triki, la maljuna avino!
Ŝi ekvidis Ingeron, surmetis siajn okulvitrojn kaj pririgardis ŝin ankoraŭ unu fojon. "Tio estas knabino kun kapabloj!" si diris, "mi petas, ke oni donu ŝin al mi kiel memorigaĵon pri mia ĉitiea vizito. Ŝi povas servi kiel altaŭga postamento en la antaŭĉambro de mia nepo."
Kaj ŝi ricevis ŝin. Tiamaniere la malgranda Inger venis en la inferon. Tien la homoj trafas ne ĉiam rekte, ili povas ankaŭ per malrekta vojo tien veni, se ili havas konforman kapablon.
Tio estis senfine longa antaŭĉambro; oni ricevis kapturnon, kiam oni rigardis antaŭen, kaj ankaŭ kapturnon, kiam oni rigardis malantaŭen. Tie staris granda amaso da homoj, kiuj perdis jam ĉiujn siajn fortojn; ili atendis, ke oni malfermu al ili la pordon de favorkoreco. Ili povis longe atendi! Grandaj, grasaj, anasirantaj araneoj ĉirkaŭŝpinis iliajn piedojn per miljaraj teksaĵoj, kaj ĉi tiuj premligis kiel piedŝraŭboj kaj tenis kiel feraj ĉenoj; kaj krom tio en ĉiu animo estis maltrankvileco, turmenta maltrankvileco. La avarulo staris, forgesinte la ŝlosilon de sia monkesto, kaj la ŝlosilo, kiel li bone sciis, sidis en tiu kesto. Estus tro longe, se oni volus priskribi ĉiujn suferojn kaj turmentojn, kiuj tie estis sentataj. Por Inger tio estis terura sento, stari kiel postamento; de malsupre ŝi estis alligita kaj alforĝita al la pano.
"Tion oni havas, se oni volas konservi purajn piedojn!" ŝi diris al si mem. "Ho, kiel ĉiuj min rigardaĉas!" Jes, efektive ĉiuj ŝin rigardis; iliaj malbonaj deziroj lumis el iliaj okuloj kaj parolis, kvankam ili eĉ tute ne movis la buŝon; ili havis teruran aspekton.
"Estas kredeble plezuro min rigardi!" pensis la malgranda Inger, "mi havas belan vizaĝon kaj bonajn vestojn!" Kaj ŝi faris movadon per ŝiaj okuloj, ĉar ŝia nuko estis tro rigida por tio. Ha, kiel ŝi malpuriĝis en la bierfarejo de la marĉistino! Pri tio ŝi antaŭe ne pensis. La vestoj estis kovritaj kvazaŭ de unu sola granda ŝlima makulo; limako alkroĉiĝis al ŝiaj haroj kaj frapadis ŝin regule sur la nukon, kaj el ĉiu faldo de ŝia jupo elrigardis bufo, kiu bojis kiel astma mopso. Estis tre malkomforte. "Sed la aliaj ĉi tie ankaŭ aspektas terure!" ŝi diris al si, por sin mem konsoli.
Sed la plej malbona afero estis la terura malsato, kiu ŝin turmentis; ĉu ŝi ne povis klini sin kaj derompi peceton de la pano, sur kiu ŝi staris? Ne, la dorso fariĝis rigida, la brakoj kaj manoj estis rigidaj, ŝia tuta korpo estis kiel statuo, nur siajn okulojn ŝi povis movadi en la kapo, turnadi tute ĉirkaŭen, tiel ke ŝi povis rigardi malantaŭen, kio prezentis abomenindan aspekton. Poste venis la muŝoj, ili rampis super la okulojn, antaŭen kaj malantaŭen; ŝi palpebrumis per la okuloj, sed la muŝoj ne forflugis, ĉar ili ne povis, iliaj flugiloj estis elŝiritaj, ili povis nur rampi. Kia turmento tio estis! Kaj al tio ankoraŭ la malsato; baldaŭ ŝi havis la senton, kvazaŭ ŝiaj intestoj sin mem formanĝas kaj ŝi fariĝas interne tute malplena, terure malplena.
"Se tio longe daŭros, mi ne eltenos!" ŝi diris, sed ŝi devis elteni kaj la turmento daŭris plue.
Jen brulanta larmo falis sur ŝian kapon, ĝi ruliĝis trans ŝia vizaĝo kaj brusto rekte sur la panon; falis ankoraŭ unu larmo, falis multaj. Kiu ploras pri la malgranda Inger? Ĉu ŝi ne havis patrinon sur la tero? La larmoj de malĝojo, kiujn patrino ploras pri sia infano, ĉiam ĝin atingas, sed ili ĝin ne liberigas, ili bruligas, ili faras suferojn ankoraŭ pli grandaj. Kaj jen tiu netraelportebla malsato, kaj la nepovado atingi la panon, sur kiun ŝi estis paŝinta per sia piedo! Fine ŝi havis la senton, kvazaŭ ĉio en si konsumiĝis, ŝi ŝajnis al si mem kvazaŭ maldika interne malplena trunko de kano, kiu ensuĉas en sin ĉiun sonon. Ŝi aŭdis klare ĉion, kio supre sur la tero estis dirata pri ŝi, kaj tio, kion ŝi aŭdis, estis nur mallaŭda kaj severa. Ŝia patrino efektive ploris per sinceraj larmoj, el profunde afliktita koro, sed ŝi tamen ankaŭ diris: "Post malhumileco venas la falo! Tio estis via malfeliĉo, ho Inger! Kiel vi afliktis vian patrinon!"
Ŝia patrino kaj ĉiuj supre konis ŝian pekon, sciis, ke ŝi pasis sur panon, enteriĝis kaj malaperis. La paŝtisto de bovinoj tion rakontis, li vidis tion de altaĵo.
"Ho, kiel forte vi afliktis vian patrinon, Inger!" diris la patrino; "jes, mi tion antaŭvidis!"
"Ho, se mi neniam estus naskita!" pensis ĉe tio Inger, "estus al mi multe pli bone. Nun nenio povas helpi, ke mia patrino afliktiĝas."
Ŝi aŭdis, kiel ŝiaj gemastroj, tiuj bonaj homoj, kiuj estis por ŝi kiel gepatroj, diris: "Ŝi estis peka infano! Ŝi ne respektis la donojn de Dio, ŝi tretis tion per la piedoj; ne estas espereble, ke la pordo de favorkoreco malfermiĝos por ŝi."
"Ili devus teni min pli severe!" pensis Inger; "ili devus elpeli el mi miajn malbonajn inklinojn, se mi ilin havis."
Ŝi aŭdis, ke oni verkis versojn pri ŝia peko kaj malboneco. La titolo de la kanto estis: "Malhumila knabino, kiu paŝis sur panon, por ne malpurigi siajn ŝuojn"; kaj la kanto cirkulis tra la tuta lando
"Kiel multe mi devas pro tio aŭdi kaj suferi!" pensis Inger. "La aliaj ankaŭ devus esti punataj pro siaj pekoj. Jes, tiam oni havus multe por puni. Ha, kiel mi estas turmentata!"
Kaj ŝia menso fariĝis ĉiam pli kaj pli obstina.
"Oni devas ĉi tie en ĉi tiu societo fariĝi pli bona! Sed mi ne volas fariĝi pli bona! Vidu, kiel ili min rigardaĉas!"
Kaj ŝia koro fariĝis kolera kontraŭ ĉiuj homoj.
"Nun ili tie supre havas ion por rakonti! Ha, kiel mi estas turmentata!"
Jen ŝi aŭdis, ke oni rakontas al la infanoj ŝian historion, kaj la infanoj nomis ŝin malpia Inger. "Ŝi estis tiel malbona," ili diris, "tiel abomeninda, oni devis ŝin dece puni!"
Ĉiam la infanaj buŝoj parolis senkompatajn vortojn pri ŝi.
Sed unu tagon, kiam kolero kaj malsato mordis interne en ŝia malplena korpo kaj ŝi aŭdis, ke oni eldiris ŝian nomon kaj rakontas ŝian historion al senkulpa infano, al malgranda knabineto, ŝi ekaŭdis, ke la infano ĉe la rakontado pri la malhumila, ornamiĝema Inger ekploris.
"Sed ĉu ŝi neniam plu revenos supren?" demandis la malgranda knabino. Kaj oni respondis al ŝi:
"Ŝi neniam plu revenos supren!"
"Sed se ŝi petos pardonon kaj promesos, ke ŝi tion neniam plu faros?"
"Sed ŝi ne volas peti pardonon!" oni respondis.
"Mi tiel forte dezirus, ke ŝi tion faru!" diris la malgranda knabineto kaj estis tute senkonsola. "Mi volonte fordonus mian pupan dometon, se oni permesus al ŝi reveni supren. Estas tiel terure al la malfeliĉa Inger!"
Tiuj vortoj trafis la koron de Inger, ili tre agrable ŝin tuŝis. La unuan fojon nun troviĝis iu, kiu diris: "malfeliĉa Inger!" kaj aldonis nenion pri ŝia malvirto. Malgranda senkulpa infano ploris kaj petis por ŝi; al ŝi fariĝis tiel strange en la koro, ŝi volus mem plori, sed ŝi ne povis plori, kaj tio estis turmento.
Supre pasis la jaroj, sed malsupre fariĝis nenia ŝanĝo, kaj ŝi aŭdis malpli ofte sonojn, penetrantajn al ŝi de supre; oni malpli parolis pri ŝi. Sed jen unu tagon ŝi aŭdis ĝemon: "Inger, Inger! Kiel vi min afliktis! Mi tion antaŭvidis!" Tio estis ŝia mortanta patrino.
De tempo al tempo ŝi aŭdis, kiel ŝian nomon eldiris ŝiaj malnovaj gemastroj, kaj la mastrino kun sia milda koro diradis: "Ĉu mi iam vin revidos, Inger? Oni ne scias, kien oni povas veni!"
Sed Inger komprenis, ke ŝia bona mastrino neniam povas veni tien, kie ŝi mem estas.
Tiel denove pasis iom da tempo, longa kaj maldolĉa.
Jen Inger denove aŭdis eldiron de ŝia nomo kaj vidis, ke super ŝi brilas kvazaŭ du helaj steloj. Tio estis du mildaj okuloj, kiuj sur la tero fermiĝis. Depost tiu tempo, kiam la malgranda knabineto senkonsole ploris pri "la malfeliĉa Inger", pasis tiom multe da jaroj, ke el la infano fariĝis maljuna virino, kiun nun Dio volis voki al si; kaj ĝuste en tiu momento, kiam ŝiaj pensoj forliberiĝis de ŝia tuta vivo kaj direktiĝis supren, ŝi rememoris, kiel ŝi, estante malgranda infano, devis maldolĉe plori ĉe la aŭskultado de tiu historio. Tiu tempo kaj tiu impreso tiel vive staris antaŭ la animo de la maljuna virino en la horo de ŝia morto, ke ŝi tute laŭte ekpreĝis: "Certe mi ankaŭ, simile al Inger, ne respektis la donojn de via beno, certe mi ankaŭ estis malhumila, sed vi en via favorkoreco ne lasis min fali, sed vi tenis min rekte! Ne forlasu min en mia lasta horo!"
Kaj la okuloj de la maljunulino fermiĝis, kaj antaŭ la okuloj de ŝia animo malfermiĝis la vido en la kaŝitaĵon, kaj ĉar Inger okupis ŝiajn lastajn pensojn, tial ŝi vidis ŝin, vidis, kiel profunden ŝi estis tirita, kaj ĉe tiu vido la pia virino ekploris kiel infano, ŝi staris en la ĉiela regno kaj ploris pri la malfeliĉa Inger. La ploro kaj la preĝo sonis kiel eĥo malsupren en la kaviĝintan malplenan ŝelon, kiu ĉirkaŭkovris la katenitan turmentatan animon; ĉi tiu venkiĝis de la neniam esperita amo, kiu subite estis sentigita al ŝi: anĝelo de Dio ploris pri ŝi. Per kio ŝi meritis tiun favoron!
La turmentata animo trarigardis spirite ĉiujn agojn de sia tera vivo kaj ektremis sub larmoj tiel, kiel Inger neniam estis havinta la kapablon plori. Malĝojo kaj aflikto pri si mem plenigis ŝin, ŝajnis al ŝi, ke neniam povas malfermiĝi por ŝi la pordo de favorkoreco, kaj dum ŝi tion konsciis en plej profunda konsterniteco, subite ekbrilis radio malsupren en la inferan abismon. La radio alproksimiĝis kun forto pli granda ol la forto de ia suna radio, kiu disfandas la neĝan homon, kiun la knaboj starigis sur la korto; kaj tiam, pli rapide ol la neĝa floko, kiu falis sur la varman buŝon de infano kaj fandiĝas, vapore dissolviĝis la ŝtoniĝinta figuro de Inger. Malgranda birdo fulmorapide ekflugis supren al la homa mondo, sed timeme ĝi tremis antaŭ ĉiuj vivantaj estaĵoj kaj serĉis por si rapide kaŝiĝejon en malluma truo, kiun ĝi trovis en ruiniĝinta muro. Tie ĝi sidis kaj kaŭris, tremante per la tuta korpo; neniun sonon ŝi povis eligi el si, ĉar mankis al ĝi voĉo.
Longan tempon ĝi tie sidis, antaŭ ol ĝi povis trankvile vidi kaj senti la tutan belegecon, kiu tie ĝin ĉirkaŭis. Jes, belegeco ĝin ĉirkaŭis. La aero estis tiel freŝa, la luno lumis tiel hele, la arboj kaj arbetaĵoj odoris tiel dolĉe. Kaj estis tiel agrable kaj komforte tie, kie ĝi sidis, ĝia pluma vesto estis tiel pura kaj delikata. Ha, kiel ĉio kreita estas plena de amo kaj belo! Ĉiuj tiuj pensoj, kiuj emociis la bruston de la birdo, volis elverŝiĝi per kanto, sed la birdo ne povis kanti. Volonte ĝi kantus kiel la kukolo kaj najtingalo en printempo. La bona Dio, kiu aŭdas ankaŭ la mutan glorkanton de la vermo, aŭdis ankaŭ ĉi tiun glorkanton, kiu leviĝis per dankaj akordoj kaj sonis kiel la psalmo en la brusto de David, antaŭ ol ĝi ricevis vortojn kaj melodion.
Tiuj kantoj sen vortoj en la daŭro de semajnoj ĉiam pli potence ŝveligis la bruston de la birdo; ili devis eliĝi ĉe la unua flugilbato de bona faro, sed sen tiu faro tio ne estis ebla.
Jen alproksimiĝis la sankta Kristnaska festo. Unu vilaĝano tute apude de la muro starigis stangon kaj alligis al ĝi nedraŝitan avenan garbon, por ke ankaŭ la birdoj sub la ĉielo havu gajan Kristnaskan feston kaj agrablan festenon en tiu tempo, kiu memorigas pri la Savinto.
La suno leviĝis en la Kristnaska mateno kaj prilumis la avenan garbon, kaj ĉiuj pepantaj birdoj alflugis al la manĝdonanta stango. Tiam ankaŭ el la muro aŭdiĝis pepado; la ĉiam pli fortiĝanta penso esprimiĝis per sonoj, la malforta pepado estis himno de ĝojo, la penso pri bona faro estis vekita, kaj la birdo elflugis el sia truo. En la ĉiela regno oni bone sciis, kia birdo tio estis.
La vintro estis akra, la akvoj profunde glaciiĝis, la birdoj kaj bestoj de la arbaro trovadis nur tre malmulte da manĝaĵo. La malgranda birdo elflugis sur la landvojon kaj serĉis kaj trovis tie aŭ alie en la glitveturilaj tersulkoj ian grajneton; dum la eljungado ĝi trovis kelke da panpecetoj, el kiuj ĝi tamen manĝis nur malmulte, sed ĝi alvokis ĉiujn aliajn malsatiĝintajn paserojn, por ke ili trovu ĉi tie manĝaĵon por si. Ĝi flugis en la vilaĝojn kaj urbojn, serĉis ĉirkaŭe, kaj ĉie, kie bona mano estis ŝutinta panpecetojn por la birdoj, ĝi manĝis mem nur malmulte da pecetoj kaj donis ĉion ceteran al la aliaj.
En la daŭro de la vintro la birdo kolektis kaj disdonis tiom multe da panpecetoj, ke ili kune havis la pezon de la tuta pano, sur kiun la malgranda Inger estis paŝinta, por ne malpurigi siajn ŝuojn; kaj kiam la lasta panpeceto estis trovita kaj fordonita, la grizaj flugiloj de la birdo fariĝis blankaj kaj etendiĝis.
"Jen mara alaŭdo flugas trans la maron!" diris la infanoj, kiuj vidis la blankan birdon; jen ĝi subakviĝis en la maron, jen ĝi leviĝis en la helan sunlumon. Estis tia brilo, ke oni ne povis vidi, kien ĝi flugas. La infanoj diris, ke ĝi flugas rekte al la suno.
Separator-vector.svg


Eksteraj ligiloj[redakti]