Fabeloj de Andersen/La knabineto kun la alumetoj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La princino sur pizo Indekso : Fabeloj de Andersen
de Hans Christian Andersen
Tradukita de F. Skeel-Giörling
La knabineto kun la alumetoj
La knabineto kun la alumetoj
Page 186 initial in fairy tales of Andersen (Stratton).png

Estis terure malvarme; neĝis kaj komencis fariĝi malluma vespero; estis la lasta vespero de l' jaro, novjara vespero.

En ĉi-tiu malvarmo, en ĉi-tiu mallumo iris en la strato malriĉa knabineto kun nuda kapo kaj nudaj piedoj; ŝi ja portis pantoflojn, kiam ŝi forlasis la domon, sed por kio povus ili helpi! Estis tre grandaj pantofloj, laste ŝia patrino uzis ilin, tiel grandaj ili estis. Jen rapidege preterpasis du veturiloj, kaj kurante trans la strato, la knabineto perdis la pantoflojn. Unu pantoflon ŝi ne povis trovi, kaj knabo forkuris kun la alia; li diris ke li povos uzi ĝin kiel lulilon, se li mem havos iam infanetojn. Tie iris nun la knabineto kun la nudaj piedetoj, ruĝaj kaj bluaj pro malvarmo; en la malnova antaŭtuko ŝi havis amaseton da alumetoj kaj paketon ŝi portis en la mano; la tutan tagon neniu aĉetis alumetojn de ŝi, nek iu donacis al ŝi monereton; malsata kaj suferante de l' frosto ŝi iris kun malĝoja mieno tra la stratoj, kompatinda knabineto! La neĝfloketoj falis sur ŝiajn longajn, blondajn harojn, kiuj ĉarme bukliĝis ĉirkaŭ la nuko, sed pri ĉi-tiu ornamo ŝi tute ne pensis. El ĉiuj fenestroj brilis la kandeloj, kaj en la strato odoris bonege ansera rostaĵo; estis novjara vespero, kaj pri tio ŝi la tutan tempon pensis.

En aguleto inter du domoj...

En anguleto inter du domoj — unu staris iomete pli antaŭe en la strato ol la alia — tie ŝi sidiĝis metante la piedetojn sub sin; sed nun ŝi sentis la froston ankoraŭ pli multe, kaj domen ŝi ne kuraĝis iri, ĉar ŝi ja neniujn alumetojn vendis, nenian monereton ŝi ricevis; ŝia patro batus ŝin sendube, kaj estis malvarme ankaŭ dome; tie la tegmento kuŝis preskaŭ sur la kapo, kaj la vento fajfe muĝis tra la ĉambreto, kvankam oni ŝtopis per pajlo kaj ĉifonoj la plej grandajn fendojn.

La manetoj de la knabineto estis preskaŭ tute senvivaj pro malvarmo. Ho! alumeto povus fari bone al ŝi. Se ŝi nur kuraĝus eltiri unu solan el la paketo, ekbruligi ĝin kontraŭ la muro kaj varmigi la fingretojn ĉe la flamo! Ŝi eltiris unu, ritŝ! Kiel ĝi ŝprucetis, kiel ĝi brulis! Estis hela, varma flamo — kvazaŭ kandeleto, kiam ŝi tenis la maneton ĉirkaŭ ĝi! Kia mirinda lumado! Al la knabineto subite ŝajnis, kvazaŭ ŝi estus sidanta antaŭ granda ferkameno ornamita per brilaj globetoj kaj cilindro el latuno. La fajro tie brulas gaje, ĝi varmigas tiel bone; sed! — kio estas do tio! La knabineto jam proksimigis la piedetojn al ĝi por varmigi ilin ankaŭ — — sed ho ve! estingiĝis la flamo, la kameno malaperis, kaj ŝi sidis tie kun peceto de elbrulinta alumeto en la mano.

...tio, kio estis ankoraŭ pli belega: la ansero saltis el la plado...

Ŝi ekbruligis alian alumeton, ĝi brulis, ĝi lumadis, kaj en la loko kie la radioj falis sur la domon, la muro fariĝis diafana kiel krepo; ŝi rigardis en la salonon, kie staris tablo kovrita de brilblanka tuko, kun bela porcelanaĵo, kaj bonege vaporetis ansera rostaĵo kun pomoj kaj sekprunoj; kaj jen tio, kio estis ankoraŭ pli belega: la ansero saltis el la plado, skuiĝante ĝi iris sur la planko, portante en la dorso tranĉilon kaj forketon; ĝi venis rekte al la knabineto; — sed tiam estingiĝis la alumeto, kaj nur la dika, malvarma muro restis videbla.

La knabineto ekbruligis alian alumeton. Jen ŝi sidis sub la plej belega Kristnaska arbo; ĝi estis ankoraŭ pli granda kaj pli riĉe ornamita ol tiu, kiun ŝi vidis tra la vitra pordo ĉe la riĉa komercisto, la lastan Kristnaskan feston. Miloj da kandeloj brulis sur la verdaj branĉoj, kaj multkoloraj bildoj kiel tiuj, kiuj ornamas la butikfenestrojn, ŝin rigardis. La knabineto etendis ambaŭ manetojn; — tiam estingiĝis la alumeto; la multaj kandeletoj de l' Kristnaska arbo leviĝis pli kaj pli alten; ŝi vidis, ke ili estas nun brilaj steloj; unu stelo falis lasante sur la ĉielo longan fajrostrion.

"En ĉi-tiu momento mortas iu," diris la knabineto, ĉar ŝia mortinta avino, la sola persono, kiu faris bonon al ŝi, ofte diris: "Kiam stelo falas, animo flugas supren, al Dio!"

Ankoraŭ unu fojon la knabineto ekbruligis alumeton kontraŭ la muro; ĝi briladis kaj lumis ĉirkaŭe, kaj en la lumado ŝi vidis sian avinon, tiel hela, tiel belega kaj dolĉa.

"Avino!" kriis la knabineto, "ho avino, prenu min kun vi! Mi scias, ke vi malaperos for de mi, kiam la alumeto estingiĝos, for de mi kiel la varma kameno, kiel la belega ansera rostaĵo, kaj la granda, dolĉa Kristnaska-arbo!" — kaj rapidege ŝi ekbruligis ĉiujn alumetojn, kiuj restis en la paketo. Ŝi volis nun firme teni la avinon, kaj la alumetoj lumis kun tia brilo, ke fariĝis multe pli lume ol ĉe la klara tago. Neniam la avino estis tiel belega, tiel granda; ŝi levis la knabineton supren sur sian brakon, kaj en brilo kaj ĝojego ili forflugis, tiel alten, tiel alten, kaj tie estis nenia malvarmo, nenia malsato, nenia timo; — ili estis ĉe Dio.

Sed je la malvarma, frua matenhoro, en la anguleto ĉe la domo, sidis la knabineto kun ruĝaj vangoj kaj buŝeto ridanta: — senviva ŝi estis, mortigita de l' frosto la lastan vesperon de l' malnova jaro. La novjara mateno ekbrilis super la mortinta knabineto, kiu sidis tie kun siaj alumetoj, el kiuj unu paketo estis preskaŭ elbruligita. "Ŝi volis sin varmigi," oni diris. Sed neniu sciis, kiom da belaĵoj ŝi vidis, nek en kia brilo ŝi eniris kun sia kara avino en la ĝojegon de la Nova Jaro.

Vidu ankaŭ[redakti]