Fabloj de I. A. Krilov/Bibliografia skizo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Antaŭparolo Indekso : Fabloj de I. A. Krilov
de Ivan Krilov
Tradukita de Vasilij Devjatnin
Bibliografia skizo
1. La kverko kaj la kano


Ivan Andrejeviĉ Krilov. Bibliografia skizo

(Naskiĝis la 2-an de Februaro 1768, mortis la 9-an de Novembro 1844.)

Mizere kaj malriĉe pasis la infaneco de l'eminenta rusa fablisto. La filo de l'malriĉa armea oficiro, Krilov naskiĝis en Moskvo, sed lia patro estis translokigita Orenburgon, do tie-ĉi, en dezerta malproksima anguleto de Rusujo, la knabo loĝis ĝis okjara aĝo, de neniu edukata. Post humiligo de Pugaĉev, la patro de Krilov komencis civilan servon en urbo Tverj, en gubernia magistrato, sed en 1779-a jaro li mortis, forlasinte la filon kun la patrino tute sen kia ajn havaĵo. La patrino, tre bona virino kun forta karaktero, laboradis el tutaj fortoj, eĉ plenumadis la oficon de legantino ĉe mortintoj, por iamaniere nutri la familion. La filo avide komencis legi diversajn librojn, kiuj restis post rnorto de l'patro kaj pro bonfavoro studis la.lingvon francan en la domo de l'prezidanto de ia regna oficejo. Estinte dekkvarjara, li fariĝis skribisto en kaljazina (urbeto Kaljazin) distrikta juĝejo, kaj poste en gubernia magistrato, kie li suferis tre multe da malĝojo.

Sur la bordoj de Volga li ofte aŭskultadis interparoladojn de lavistinoj, vagadis tra bazarojn, ĉirkaŭ balanciloj k. t. p. kaj konatiĝis kun pupola [tiel] lingvo, popoldiroj, legendoj, kiuj estis al li tiel utilaj poste, dum verkado de l'fabloj. Dekkvinjara knabo, li forveturis kune kun la patrino Peterburgon, por klopodi pri pensio por la servo de l'patro, kaj ree fariĝis skribisto en regna oficejo, kie li ricevadis proksimume 25 kreditajn rublojn da salajro jare!

Travivinte en mizero kun la filo en la ĉefurbo dum kvin jaroj, la patrino de Krilov mortis. Kelkajn fojojn li ŝanĝis la servon, plenigante interrompe siajn malriĉajn sciojn, okupante sin ankaŭ per la literaturo, kvankam sen aparta sukceso. Poste li akiris por administrado presejon, verkis kelkajn piecojn [tiel] por teatro kaj eĉ eldonadis satirajn ĵurnalojn, servis kiel instruisto en riĉa domo de princo Golicin, unuvorte li vidis kaj elprovis tre multe.

Sian ĝustan karieron de fablisto li komencis nur en 37-jara aĝo en 1805, kuraĝigita de la verkisto Dmitrijev, al kiu li alportis por trarigardo tri fablojn, tradukitajn el lingvo franca, de fablisto Lafanteno [tiel]; sed la ĝusta famo de Krilov komenciĝas nur de 1809 jaro, kiam aperis en aparta libreto 23 liaj fabloj. Ĉiuj avide legis ilin, volis konatiĝi kun la aŭtoro kaj estis invitantaj lin, kiel bonegan legiston, en eminentajn domojn. La fabloj sekvas unu post la alia, kaj l.a aŭtoron oni elektas eĉ kiel anon de Ruslanda Akademio, kaj en 1812 j. li ricevis la oficon de bibliotekisto de l'Publika biblioteko, en kiu li servis kaj loĝis seninterrompe ĝis la morto mem dum tridek du jaroj.

La fabloj, verkitaj okaze de l'milito de 1812 jaro («la lupo en hundejo», «la korniko kaj la kokino» kaj al.), faras lin konata al la imperiestro Aleksandro I kaj al Mario Feodorovna; oni donas al li de l'reĝ-kortego la pension, kaj li fariĝas unu el la kortegaj poetoj, kiel Ĵukovskij, Karamzin kaj al. De tiam li ofte ekaperas en Pavlovsk kaj en la Vintra palaco, kiel legisto kaj gajigisto de Altaj personoj, partoprenante en aranĝado de l'kortegaj maskobaloj kaj festoj. Trankvile kaj pace, en kontento kaj gloro, pasas de tiu-ĉi tempo lia vivo de senparenca fraŭlo, en rondo de la plej alta societo kaj de kelkaj literaturaj amikoj. En 1838 jaro li, unua el rusaj verkistoj, estis honorigita per solena festado okaze de kvindekjara jubileo de lia verkista agado, kaj, laŭ ordono de l'imperiestro Nikolao Pavloviĉ, estis preparita pro lia honoro eĉ la medalo.

La 9-an de Novembro 1814 [t.e. 1844] Krilov mortis en 76-jara aĝo,—kun grandaj honorigoj estis enterigita en Aleksandro—Neva monaĥejo, kaj en 1856 jaro al «aveto» (tiel nomis lin liaj adorantoj) estis konstruita en Peterburgo, en la Somera ĝardeno, la belega monumento (laboro de l'fama skulptisto barono Klodt), sur kiu estis skulptitaj diversaj bestoj el la fabloj de l'verkisto.

De 1805 ĝis 1844 jaro, sekve preskaŭ dum 40 jaroj, Krilov verkis proksimume 200 fablojn, t. e. po kvin fabloj ĉiujare. Certe, ĉe tiel granda talento, kian havis Krilov, ĉe libertempo kaj feliĉaj cirkonstancoj, en kiuj li estis verkanta, ni povas nur domaĝi, ke li verkis tiel malmulte; sed malgranda libreto de liaj fabloj starigis lin samrangen kun la plej famaj rusaj verkistoj.

La fabloj de Krilov estas tute vivaj bonegaj rakontoj, ne sole ŝercaj, sed ofte malĝojaj, devigantaj gelegantojn konsideradi, kaj ĉiam interesaj. Sed la plej grava en la fabloj de Krilov estas la popola rusa lingvo kaj prezentado per vivaj figuroj de rusaj homoj, de iliaj moroj, ideoj, virtoj kaj malvirtoj, kiuj estas prezentitaj kun granda amo al sia patrujo, tiel, ke laŭ tiuj-ĉi fabloj ni de infaneco komencas koni kaj ami rusan homon. Per tiel simpla popola lingvo antaŭ Krilov neniu skribis en Rusujo, same kiel neniu prezentis ĝustan rusan vivon popolan kun ĝia simpla viva saĝeco. En la fabloj de Krilov ĉiu plenaĝulo kaj infano antaŭ ĉio trovas la amuzon kaj plezuron, kaj kune kun tio ricevas nerimarkeble ankaŭ la grandegan utilon, konatiĝante kun la patruja vivo kaj ricevante bonan instruadon.